Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2014 / Mark Fettes unuafoje inaŭguris Universalan Kongreson

Mark Fettes unuafoje inaŭguris Universalan Kongreson

de Redakcio Laste modifita: 2014-07-29 19:11
Spite la rekorde malgrandan kvanton de partoprenantoj, la salono dum la Universala Kongreso en Bonaero aspektis impone plena – ĉar la ejo en Teatro Metropolitano estis elektita ĝuste por tiu kvanto de partoprenantoj. Libera Folio publikigas la gazetaran komunikon de UEA pri la inaŭguro, kaj sondosieron kun la 13-minuta parolado de Mark Fettes.
Mark Fettes unuafoje inaŭguris Universalan Kongreson

Foto de la inaŭguro: LKK

Per cito el la epopeo de José Hernández el 1872, Martín Fierro, prezidanto Mark Fettes komencis sian unuan festparoladon en inaŭguro de Universala Kongreso. La 99-a UK estis solene malfermita en duhora ceremonio dimanĉon, la 27-an de julio, en Teatro Metropolitano, centre de la argentina ĉefurbo Bonaero.

Komence la prezidanto de UEA bonvenigis la kongresanojn kaj prezentis la podianojn kaj honorajn gastojn, inter kiuj estis la ambasadoroj de Ukrainio kaj Korea Respubliko, kultura ataŝeo de Svislando kaj vicprezidanto de la Ĉina Internacia Gazetara Grupo. Speciala gasto estis Roselyne Dewilde, praparencino de L.L. Zamenhof, vivanta en Argentino.

Sekvis salutparolo de s-ro Carlo Regazzoni, subsekretario en la urba ministerio pri edukado kaj enlande konata politikisto. Li bonvenigis en Esperanto la kongresanojn kaj, daŭrigante hispane, emfazis la gravecon de espero kaj persisto en la strebado de la esperantistoj por pli justa mondo.

Sian bonvenigan saluton la prezidanto de LKK Jorge Cabrara komencis per danko al sia loka teamo, al UEA pro la decido kongresi unuafoje en Argentino, kaj precipe al la kongresanoj pro la preteco de multaj el ili fari longan vojaĝon.

Poste estrarano de UEA Barbara Pietrzak legis la mesaĝon de L.C. Zaleski-Zamenhof. Li citis la komencon de la kongresa temo "Ĉu la nepoj nin benos?". Dum la nuna UK oni provos trovi respondojn kaj solvojn por certigi daŭripovan estontecon por la homaro. La nepo de Ludoviko Zamenhof serĉis kaj trovis ilin en poemo de sia avo:

"Ho, ĉesu!" mokante la homoj admonas, –
"Ne ĉesu, ne ĉesu!" en kor' al ni sonas:
"Obstine antaŭen! La nepoj vin benos,

se vi pacience eltenos.

La vicprezidanto de UEA Stefan MacGill anoncis la decidon de la Komitato elekti la brazilan eldoniston kaj literaturiston Gersi Alfredo Bays kiel Honoran Membron de UEA, kaj legis lian biografieton.

Je tiu punkto la prezidanto petis minuton da stara silento, memore al la mortintoj kaj suferintoj dum la antaŭa jaro, ĉu en militoj, malpacoj, ĉu rezulte de naturaj aŭ aliaj katastrofoj.

Rafael Henrique Zerbetto enkondukis la kongresan temon: "Ĉu la nepoj nin benos? Streboj al daŭripova estonteco" kaj invitis la kongresanojn al la tri pritemaj kunsidoj, kiuj disvolviĝos sub lia gvido. Li konstatis, ke Ludoviko Zamenhof kreis pli ol lingvon, nome ankaŭ perilon por proksimigi landojn kaj homojn.

Esperantistoj strebas esti pacigantoj kaj protektantoj kontraŭ lingva diskriminacio kaj la formorto de lingvoj -- sed kion ili praktike faras? Ne sufiĉas nur uzi Esperanton por atingi sociajn ŝanĝojn kaj daŭripovecon -- necesas konscia engaĝiĝo kaj aktivaj streboj. Gravas atentigi pri la komunika maljusteco, kiam homoj regantaj la anglan uzas ĝin en internaciaj rondoj, ekskludante tiujn, kiu ne regas ĝin. La celo estu flegi socian kaj ekonomian progreson, sed fari tion kun respondeca zorgo pri la ĉirkaŭa medio.

Gazetara komuniko de UEA

La inaŭgura parolado de Mark Fettes aŭskulteblas ĉi tie.

arkivita en: ,
Reinhard Haupenthal
Reinhard Haupenthal diras:
2014-08-04 15:06
Apenau kompreneblas chi fush-prononco angl-usona. Fettes unue lernu la prononcadon de Esperanto antau ol funkcii kiel uretra tipo...
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2014-08-04 18:13
Nu, mi ne auskultis la paroladon, sed mi laboris dum kvin jaroj en la sama chambro kun Mark kaj povas atesti, ke mi chiam komprenis lin.
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2014-08-04 22:05
Bela parolado por Argentina Universala Kongreso, sed efektive estas malfacile bone kompreni chiujn vortojn de Mark Fettes che la komenco de la parolado. Tia nebonsoneco okazas pro lia citajho de relative nekonata argentina verko, kaj pro la probable longa distanco inter la mikrofono kaj Mark. La lasta parto de lia parolado, tamen, estas klara spite al la mikrofona problemo.

Estus interese auskulti, eventuale legi, antauajn paroladojn tiajn estighintaj dum la jardekoj de la UK de UEA. Tia kolekto de la UK-aj prelegoj estus valora aldono al ia virtuala biblioteko de Esperanto. Eble parta kolekto jam ekzistas. Mi iam audis tre belan kaj frapan sonbendon de UK-parolado de Ivo Lapenna. Chu aliaj registradoj de paroladoj de UK-oj ekzistas? Prefere kun pli profesia sono.

Amike,

Dennis Keefe
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2014-08-21 20:52
La prezidento Mark Fettes metis dekstran manon en sian pantalonan posxon dum la parolado.
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2014-08-21 23:27
Kion vi celas per tia komento?
Sebastiano
Sebastiano diras:
2014-08-22 10:02
Meti la manon en la poŝon, dum oni parolas kun iu, estas gesto de malrespekto en multaj landoj, interalie en mia.
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2014-08-22 13:23
Mark Fettes ne estas uretra tipo , kiel komentis R. Haupenthal.La mano en posho nur signifas malrespekton en kulturoj de multaj landoj.
La kongresparolado de la prezidanto ne estis rutina kun la shiboletoj : paco, amikeco kaj ghuo .
La enhavo de lia parolado lau mia auskulto ( dankon pro la reauskultebleco) estas unika- politike ne neutrala kaj tial diskutinda.
La prezidanto evidente ankorau devas ekzerci sian konduton. Li pashis tien kaj reen sur la scenejo, kvazau li ne scius la ghustan vojon. Kiom longe li parkerigis la paroladon ?
Prefere li staru decideme che pupitro.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2014-08-22 17:36
Kiu bonvolos klarigi al mi, kio estas "uretra tipo"?
Richard Schneller
Richard Schneller diras:
2014-08-24 09:30
Nur la aŭtoro de ĉi tiu esprimo povus klarigi la signifon, sed miaopinie ĝi estas minimume "subtalia" malĝentilaĵo.