Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2014 / Malmultaj aliĝis al la Bonaera UK

Malmultaj aliĝis al la Bonaera UK

de Redakcio Laste modifita: 2014-06-23 08:20
La ĉi-jara Universala Kongreso en Argentino ŝajnas iĝi la plej malgranda UK dum la tuta postmilita epoko. La kvanto de ĝisnunaj aliĝoj indikas, ke la suma nombro de kongresanoj ĉi-jare restos sub 800. La kongreso sekve estos finance deficita por UEA, rakontas la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller.

Libera Folio: Lastatempe cirkulas informoj, laŭ kiuj la interesiĝo pri la ĉi-jara Universala Kongreso estas magra. Kiom da homoj ĝis nun jam aliĝis?

Osmo Buller: Ĝis nun estas 610 aliĝintoj. Ne necesas multe teoriumi por klarigi tion. Bonaero situas malproksime de la tradicia bazo de kongresanoj, t.e. Eŭropo kaj Japanio, pro kio la vojaĝkostoj estas tre altaj. La kongreso estos finance deficita, sed tiu risko neeviteble sekvas el la principo, ke pro sia universaleco UK devas foje okazi ankaŭ en lokoj, kiuj ne estus konsidereblaj, se oni farus la elekton nur laŭ financaj kalkuloj.

Kia estis la kvanto de aliĝintoj en la sama periodo de la jaro por aliaj ekstereŭropaj kongresoj? Por eŭropaj?

– Havano kaj Hanojo havis ĉ. 200 aliĝintojn pli je la sama periodo. Kaze de eŭropaj kongresoj la nombro variis inter 1200-1600. La ĉi-jara cifero aŭguras finan nombron de 700-800. Sekve en Bonaero eble okazos la plej malgranda UK post la milito. Ĝis nun la plej malgranda estis la kongreso en Vankuvero en 1984, kun 802 aliĝintoj.

Ĉu multe gravas por la financoj de UEA, ke la kongreso estu granda? Ĉu ĝenerale la grandeco de la kongresoj laŭ vi havas signifon por la prestiĝo de la movado, kaj por la kongresanoj mem?

– Evidente por la financoj de UEA estas des pli bone, ju pli granda la kongreso estas, sed UEA ne povas elekti la kongresurbojn nur laŭ financaj konsideroj. Certe la grandeco havas signifon ankaŭ por la prestiĝo de UK, sed tiurilate plej multaj esperantistoj certe prijuĝas surbaze de longa perspektivo.

Ĉu en 2015 en Francio oni povas atendi grandan kongreson?

– Tute certe, ĉar multaj volas partopreni ĝin aparte pro tio, ke ĝi estos la jubilea 100-a UK, kaj krome Francio estas movade forta lando, kiu ofte, kiam UK okazas en iu alia lando, liveras eĉ pli da kongresanoj ol la kongreslando mem.

Kiel statas la planoj pri la kongreso en 2016? Estis menciitaj Portugalio kaj Slovakio – kiu el tiuj proponoj laŭ via takso logus pli da kongresanoj? Kiujn aliajn argumentojn oni devos konsideri ĉe la decido? Kaj kiam la estraro faros la decidon?

– La estraro akceptis por la "finalo" Lisbonon kaj Nitra. Mi vizitis kun KKS ambaŭ urbojn kaj la estraro ricevis nian raporton. Ambaŭ havas siajn avantaĝojn, pro kio ne estas facile elekti. Nun la afero estas en la manoj de la estraro, kiu decidos jam baldaŭ.

arkivita en:
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2014-05-30 17:02
Estas tute eble ke samkiel ni komencas vivi en postlibra epoko, ni komencas vivi ankaŭ en postkongresa epoko. Malnova modelo kiu pli kaj pli lame funkcias en la moderna mondo. Povus esti ke oni devus feliĉi pri la 800 homoj kiuj volonte kongresos.
Stanislavo Belov
Stanislavo Belov diras:
2014-05-31 18:44
Multaj miaj konatoj (fakte ĉiuj) ne iros al Bonaero pro altaj kostoj de la vojaĝo. Mi mem pagis por flugoj kaj unusemajna loĝado tiom, ke povus ĝui dusemajnan ripozon en kvinstela hotelo de Turkio aŭ Eŭropo. Esperebele sudamerikaj esperantistoj vere uzos tiun unikan eblecon por kiu alikontinentanoj pagas tiom multe ;)
Enrique Ellemberg
Enrique Ellemberg diras:
2014-06-01 03:09
Oni elektis la kongresajn datojn laŭ prefero de eŭropanoj. La plejmulto de UK-oj okazas dum somero. Por Buenos Aires oni elektis vintron ... kiu ne estas tro alloga.

Ankaŭ la kongresaj kostoj estas tro altaj por la plejmulto de homoj de Ameriko. Nur homoj de Brazilo sufiĉe bone partoprenas. De la aliaj landoj de Ameriko malmultaj homoj partoprenos. Ni bezonas la apogon de europanoj.

Mi partoprenos la kongreson ... kaj mi ankaŭ partoprenus ĝin se la kongresejo ne estus tiel luksa.
Chielismo WANG Tianyi
Chielismo WANG Tianyi diras:
2014-06-01 03:46
kiam okazos en Afriko?
Enrique Ellemberg
Enrique Ellemberg diras:
2014-06-01 20:18
Jam de longa tempo mi kredas ke ni bezonas du kongresojn cxiu jaro. Ili okazu almenaŭ du monatoj apartaj, kaj sufiĉe malproksimaj. Eble unu en Eŭropo, Australio aŭ Norda Ameriko, kaj la alia en Azio, Afriko, aŭ iu el la aliaj landoj de Ameriko.

Tiuj ne-Eŭropaj kongresoj ne bezonas esti luksaj, kaj ne ĉiu estrarano de UEA devas partopreni. Ankaŭ ili devas esti malmultekostaj, same la kongresa partopreno, kiel la loĝado. Sed ili ankaŭ devas allogi eŭropanojn.

Aziaj, Afrikaj,kaj Mezorientaj kongresoj jam okazas ... sed ili bezonas pli da eŭropa partopreno.
 
Emanuelo Arbaro
Emanuelo Arbaro diras:
2014-06-03 15:55
Mi pensas, ke la proksimeco de la 100a kongreso estas ankaŭ kialo. Multaj homoj volas nepre partopreni al la Lila kongreso, kaj pensas, ke ne gravas se ili ne partoprenas ĉi-jare.
Ian Fantom
Ian Fantom diras:
2014-06-05 17:04
Oni plendis, ke la antaŭa redaktoro de 'Esperanto' tro ofte metis bildojn de la kongreslando sur la antaŭan paĝon de la revuo. Tion oni forigas, kaj nun oni vidas la rezulton.
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2014-06-24 21:43
Mi volis ŝpari monon kaj iri al Bonaero ĉijare sed denove (kvazaŭ ĉiujare) okazas kiam mi devas esti en la lernejo. En Usono ni havas somersemestron. Ĉijare mi studas kaj mia edzo instruas (en alia instituto) - nia paŭzo estos desde la 10a de aŭgusto. Vere, la UK ĉiam havas daton laŭ eŭropaj ferioj. Lastjare ni iris al la landa kongreso en Italio. Estis eraro por ni, ĉar ni ne estas italoj. En la akceptejo de la hotelo neniu zorgis pri ni. La italaj dungitoj de la hotelo nur donis al ni la ŝlosilon de la ĉambro kaj vage mansvingis al aliaj konstruaĵoj kie troviĝis nia ĉambro. Dum la tuta kongreso, la italoj restis inter si kaj krokodilis. La estroj de la kongreso ne havis tempon por bonvenigi gastojn el aliaj landoj. Ni ambaŭ parolas la italan sed ni ne iris tien por praktiki ĝin. - Jes, dua UK dum alia tempo estus bona ideo.
Fatiha MenouerDahmani
Fatiha MenouerDahmani diras:
2014-06-29 14:53
Mi estus ŝatinta ĉeesti, sed tio estas tro for kaj gxi multekostas vojaĝi
Gxeremio ALDRICH
Gxeremio ALDRICH diras:
2014-07-02 15:59
Mi atentigas miajn eŭropajn amikojn ke la samaj flugbiletkostoj pro kio vi plendas estas la ĉiamaj kostoj por neeŭropanoj veni al Eŭropo somere. Mi tute ne komprenas kial ne estas ebleco virtuale partopreni la UK-ojn, eĉ kun kosto. Se oni ne estas junulo kun subvencioj aŭ pensiulo kun multaj semajnoj por ferii eksterlande, estas malalloga elspezi milojn da dolaroj por unu-semajna vizito al konferenco sen multaj oportunoj koni la urbon/landon mem.
Eustáquio Maia
Eustáquio Maia diras:
2014-08-25 01:10
Oni ne povas forgesi ke kiam estas somero en la norda duono de la Tero, estas vintro en la suda, kaj male. Tiu estas konsiderinda por elekti la datojn por la UK-oj.