Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2014 / Novaj ludoj en Esperanto

Novaj ludoj en Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2014-05-26 10:47
La Berlina esperantisto Chuck Smith, kiu delonge okupiĝas pri evoluigo de programoj por poŝtelefonoj kaj platkomputiloj, ĵus publikigis novan esperantlingvan ludon kaj fondis firmaon kies ĉiuj ludoj laŭplane havos ankaŭ esperantlingvan version. Ni demandis al li, kial li vidas bezonon de poŝtelefonaj ludoj en Esperanto.

Angle: Transparent Language: New Games in Esperanto

Libera Folio: Kion faras via firmao, Ludisto?

Chuck Smith: – Ni kreas amuzajn ludojn por telefonoj, tabulkomputiloj kaj mikrokonzoloj. Ni nun havas ludojn por iPhone, iPad kaj OUYA (Android-mikrokonzolo) kaj pluportas Poker Solitaire al novaj sistemoj kiel Fire TV, Android kaj Windows Phone.

Kial laŭ vi gravas, ke la ludoj estu haveblaj ankaŭ en Esperanto?

– Ludoj estas esenca parto de nia kulturo, sed estas tre malmulte da modernaj videoludoj en Esperanto. Ni volas gvidi ĉi tiun ŝanĝon. Ni certas, ke esperantistoj ankaŭ ŝatas ludi en Esperanto!

En relative simpla kartludo la lingvo de la ludo ne vere tre gravas, ĉu? Ĉu vi planas aliajn ludojn, kie la lingvo havos pli da signifo?

– La lingvo ja gravas por lerni la ludon, sed kial oni devas ĉiam ludi en la angla? Mi preferus, ke ekzistu pli da ludoj, kiujn oni povu ludi en Esperanto kaj mia firmao helpas al tiu celo. Oni ĉiam parolas pri tio kiom da libroj ekzistas en Esperanto, sed malofte parolas pri ludoj, filmoj ktp. Varia kaj abunda multmedia pejzaĝo estas kerna por lingva komunumo.

Kian interesiĝon ĝis nun renkontis via lingva ludo Word Race? Ĉu ĝi estis multfoje elŝutita? Ĉu vi gajnis multe da mono per ĝi?

– Dum tiu tempo, la merkato moviĝis al modelo de senpagaj ludoj kun aĉetebla enhavo, kaj Word Race kiel varo ne tiom taŭgas por tia merkato. Pro la rapidaj ŝanĝoj en poŝtelefonaj merkatoj, ofte malfacilas antaŭvidi tiajn gravajn merkatajn ŝanĝojn dum la komenco de projekto.

– Malgraŭ ĉio ĉi, ludantoj tre aprezis ĝin en siaj recenzoj. Kiel mia lernprogramo, Intense Esperanto, Word Race estis elŝutita pli ol 12.500-foje, sed por senpaga ludo, tio ne generas multe da mono. Kiam oni havas senpagan ludon, oni kutime bezonas milionojn da ludantoj por bone enspezi monon.

– Cetere, tuj post kiam mi lanĉis Word Race, mi eklaboris en granda ludfirmao. Tio signifas, ke mi ne povis dediĉi tiom da tempo al ĉi tiu ludo kiom mi volis. Mi lernis de tio lecionon kaj mi nun multe strebas por bone disvastigi Poker Solitaire. Kompreneble multe helpas, ke mi vere amas ludi kaj paroli pri la ludo. Ĉiukaze, mi antaŭĝojas aŭdi kion viaj legantoj opinias pri Poker Solitaire!
arkivita en:
Herman Deceuninck
Herman Deceuninck diras:
2014-05-19 21:55
Legita sur Iypernity ke Tim Morley kreis en 2014 Esperantlingvan ludon, nomata "Kartoj Kontraŭ Esperantujo". Ĉi tiu ludo estas versio de la anglalingva ludo "Cards Against Humanity".
Frank Merla
Frank Merla diras:
2014-05-24 01:09