Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2014 / Lingvo.info proksimiĝas al lanĉo

Lingvo.info proksimiĝas al lanĉo

de Redakcio Laste modifita: 2014-09-27 20:03
Jam de iom da tempo Eŭropa Esperanto-Unio kun financa subteno de Eŭropa Unio okupiĝas pri multlingva informa retejo pri lingvoj. Laŭ gazetara komuniko dissendita okaze de la Eŭropa Tago de Lingvoj, la 26-a de septembro, la retejo estos finpretigita antaŭ la fino de la jaro. Jam nun eblas esplori unuan version. Libera Folio publikigas la gazetaran komunikon ĉi-sube.

Eŭropo multe strebas konservi diversecon kaj unikecon de lingvoj. Ĉi-aŭtune aperos en 17 lingvoj nova ilo por atingi tiun celon, la retpaĝaro lingvo.info. Ĉi tiu retejo iĝos unu el la plej modernaj kaj amuzaj retaj iloj por subteni plurlingvismon en la Interreto; ĝi celas oferti informojn pri ĉiaj lingvaj temoj kaj instigi emon lerni lingvojn.

La moto de EU estas “Unuiĝintaj en diverseco”, kaj tiu diverseco estas nenie pli evidenta, ol en la multaj lingvoj, kiujn ni parolas. Sed plej multaj el ni ne bone konas eĉ la lingvojn de la najbaroj, por diri nenion pri la lingvoj, kiujn parolas homojn en la alia flanko de nia kontinento. Kaj kio pri demandoj kiel “Kial la germana lingvo havas tiom da longaj vortoj?” aŭ “Kial italaj kantoj sonas tiel bele?”

La respondo al la unua demando nomiĝas vortfarado kaj ebligas krei vortojn kiel la faman Donaudampfschiffahrtselektrizitätenhauptbetriebswerkbauunterbeamtengesellschaft. La respondo al la dua demando estas pli simple elparolebla: verŝajne pro tio, ke estas tiom da vokaloj en la itala.

“La eŭropa lingva heredaĵo estas vera trezoro. Estas multaj interesaj lingvaj fenomenoj, kiuj ekzistas unu apud la alia. Ekzemple, la slovaka lingvo distingas tri genrojn, dum la najbara hungara tute ne havas genrojn! Ĝuste tiun diversecon ni strebis kapti en nia retejo kaj igi komprenebla por laŭeble plej larĝa publiko”, diras Maja Tišljar, kunordiganto de la projekto lingvo.info, kies beta versio de la senpaga prilingva retejo jam estas alirebla.

“Per tiu projekto ni ŝatus kontribui al konservado de la eŭropa lingva diverseco kaj montri al la eŭropanoj, precipe al la junuloj, ke lingvoj ne nur estas iloj por atingi celon, kio ili kompreneble ankaŭ estas, sed ke ili estas ankaŭ fascinaj, amuzaj kaj indaj celoj per si mem.”

Lingvistoj el tuta Eŭropo unuigis siajn fortojn en la projekto lingvo.info por produkti diversan kaj modernan ilon por interesiĝantoj pri lingvoj. La retejo jam estas disponebla en 17 lingvoj kaj la kreintoj planas aldoni pliajn lingvojn poste. La uzantoj povas tralegi Lingvopedion, kie ili trovos priskribojn de eŭropaj lingvoj, aŭ povas konatiĝi kun bazoj de lingvoscienco en la parto Babilono. "Lingvopolis" ofertas ligilojn al pli detalaj lingvaj priskriboj kaj lerniloj. La pli junaj uzantoj ĉefe interesiĝos pri la interaga lingva ludo "Lingvomania", ankoraŭ kreata por prifesti lingvan diversecon kaj veki intereson al plua malkovrado de la mondo de lingvoj.

Laŭ la kreintoj de la projekto, unu el la plej gravaj ecoj de lingvo.info estas, ke ĝi estos disponebla en multaj EU-lingvoj, tiel solvante la problemon de manko de prilingvaj informoj en malpli uzataj eŭropaj lingvoj en la Interreto.

“Nia sperto sugestas, ke estas malfacile trovi kvalitajn kaj fidindajn informojn en la Interreto pri aliaj EU-lingvoj en nia propra lingvo kaj aliaj malgrandaj EU-lingvoj. Tio ne nur limigas homojn kun nesufiĉa kapablo en fremdaj lingvoj pligrandigi siajn sciojn kaj komprenon, sed ankaŭ kreas obstaklojn kontraŭ lingva kaj kultura diverseco. Lingvo.info estas grava paŝo por solvi ĉi tiun problemon”, diras Maja Cimerman Sitar, redaktorino de la paĝaro kaj estrino de la Asocio por Eŭropa Konscio, kiu estas slovena partnero de la projekto.

Lingvo.info estas financata de la Eŭropa Komisiono kaj kunigas 9 partnerojn el 7 landoj. La partneroj laborantaj pri la projektoj ĉiuj havas ampleksan sperton en diversaj lingvaj agadoj en siaj landoj: Germanio, Belgio, Slovakio, Pollando, Danio, Slovenio kaj Litovio. Tia interkultura partnereco ebligas taksi la enhavon de la retejo laŭ diversaj perspektivoj kaj kulturaj fonoj, kaj tiel certigas, ke ĝi estos liverita en plej taŭga maniero por ĉiu lando.

La projekto lingvo.info celas doni informojn pri lingvoj kaj subteni plurlingvismon en la Interreto. La fina produkto de la projekto estos multlingva retejo, kiu lanĉiĝos fine de la jaro 2014. La retejo lingvo.info estos moderna, interaga kaj interesa reta ilo por instigi eŭropanojn lerni lingvojn, provizi utilajn materialojn por instruistoj, subteni ekzistantajn retajn kursojn kaj montri, kiel interesaj kaj amuzaj lingvoj povas esti.

Gazetara komuniko de EEU

arkivita en:
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2014-09-28 01:17
Mi antauĝojas pri tiu retejo ĉar mi scivolas pri lingvoj ĝenerale. Krom tio, la nomo ĝojigas min ĉar ĝi estas pura Esperanto. :-)
Richard Schneller
Richard Schneller diras:
2014-09-28 18:35
Donaudampfschiffahrtselektrizitätenhauptbetriebswerkbauunterbeamtengesellschaft estas en la germana tute teorie konstruita vorto kaj ekzistas nenia atesto pri la ekzisto de societo kun tia nomo. Estas simpla primoko de la germana lingvo, tamen iam vere ekzistanta titolo estas la sekva:
http://de.wikipedia.org/wik[…]tsgesellschaftskapitän

La referencverko Duden indikas kiel plej longan vorton kun 36 literoj:
Kraftfahrzeug-Haftpflichtversicherung

Richard Schneller
Richard Schneller diras:
2014-09-28 18:41
Donaudampfschiffahrtsgesellschaftskapitän (ĝusta ligilo:)

http://de.wikipedia.org/wik[…]tsgesellschaftskapit%C3%A4n
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2014-09-28 19:20
En la angla oni havas tiun simplan vorton: Pneumonoultramicroscopicsilicovolcanoconiosis :-)
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2014-09-28 19:49
Kaj por pli ĉiutaga uzo oni havas en la angla: otorhinolaryngology
Markos Kramer
Markos Kramer diras:
2014-09-29 09:17
Pri la plej longaj vortoj de diversaj lingvoj ekzistas jena artikolo en la Esperanta Vikipedio: eo.wikipedia.org/wiki/Plej_longaj_vortoj (La nuna versio de la artikolo estas ĉefe verkita de mi.)
Richard Schneller
Richard Schneller diras:
2014-09-29 18:09
Vi devus aldoni en la vikipedia artikolo, ke la indikita plej longa (mal-)vorto en la germana estas burokratisma monstro malbonstila kaj nepre evitenda, ĉar eblas esprimi la samon per pluraj vortoj. - Cetere fakvortoj en ĥemio ankaŭ atingas egan longecon.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2014-09-29 20:41
> La referencverko Duden indikas kiel plej longan vorton kun 36 literoj:
> Kraftfahrzeug-Haftpflichtversicherung

"Arbeitsunfähigkeitsbescheinigungsaustellungsdatum"

Chu tiu 49-litera vorto ne estas ebla (ne nur teorie)?
Sebastiano
Sebastiano diras:
2014-09-30 09:51
Mi ne vere komprenas la demandon. Kompreneble ĉiuj tiaj vortoj estas eblaj, sed eblaj estas ankoraŭ pli longaj. Kial entute iam halti? Same pri Esperanto: Oni povas senfinajn ĉenojn: dato de la emisio de la atesto pri la malkapablo al laborado. Simile kiel en Esperanto eĉ pli longaj tiaj ĉenoj estas eblaj, tiel same estas eblaj pli longaj tiaj ĉenoj en la germana. Ĉu oni formas tiajn ĉenojn per prepozicia interligo aŭ per -s-interligo (kiel en via germana ekz-o) ja estas ne tre grave.

Sed analizante la efektive uzatan lingvon, oni konstatas, ke tiaj ĉenoj tendencas ne superi iun limon de ĉeneroj, kaj ke la pli longaj ĉenoj tendencas aperi nur en certaj tekstospecoj.

Via vorto "Arbeistunfähigkeitsbescheinigung" ("atesto pri nekapablo al laborado") estas ja vorto el burokrata vortuzo. Certe povas esti, ke iu ne tre lingvokapabla burokrato, kiu volas skribi pri la "dato de la emisio" de tiu "atesto pri nekapablo al laborado" formas la vorton "dato de la emisio de la atesto pri nekapablo al laborado" = "Arbeitsunfähigkeitsbescheinigungsausstellungsdatum". Tamen vi povas konstati, ke Gugla serĉo trovas neniujn trafojn por tiu vorto.
Richard Schneller
Richard Schneller diras:
2014-09-30 13:44
Mi aludis pri Duden Rechtschreibung (ortografio), kiu enhavas la kutime uzatajn vortojn de la germana lingvo:

http://www.duden.de/[…]/die-laengsten-woerter-im-duden



d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2014-09-30 17:47
Ĉio tio respondas al iu stereotipo de la germana lingvo. En la angla oni havas ankaŭ tre longajn substantivojn sed oni faras el ili "grapolojn" tiel ke Arbeitsunfähigkeitsbescheinigung farigas worker's disability certificate. Eble tiu antaŭjuĝo devenas de Mark Twain, kiu ne tre ŝatas la germanan lingvon - plej verŝajne el tiama snobismo kiam la germanoj estas la veraj malriĉaj fabriklaboristoj en Usono, en la urboj, do por kampara socio la centro de pekoj. Se lingvo.info nur estos kolekto da stereotipoj certe ne estos granda helpo en la studado de lingvoj. Sed mi esperas ke male ĝi estos saĝa aro da informoj kaj donos revojn al junuloj kaj aliaj pri aliaj lingvo ol nur la (brita) angla. Riĉeco de Eŭropo (ankaŭ de Afriko kaj Azio) estas la multaj, diversaj lingvoj vivaj. En nia hemisfero ankoraŭ vivas certa diverseco sed multe malpli devata al la hegemonio de la anglaj kaj hispanaj (anktaŭ la portuagalaj) lingvanoj. Feliĉe interdum revivas kelkaj "perditaj" lingvoj kiel la ajmara kaj keĉua. Mi eklernis la havajan kaj vizitis kursojn en Hilo sed bedaŭrinde ne ekzistas komunumo de havajaj lingvanoj enrete kiel por la Esperanto komunumo.
Valdas Banaitis
Valdas Banaitis diras:
2014-09-30 20:39
 La plej LONGA nekunmetita vorto en Europanto estas la 11-silaba oficiala termino DEINSTITUCIONALIZACIO.
Shajne ne temas pri tiajhoj, kaj mi skeptikas pri tiu projejkto,
se la kompetentuloj ne povas respondi al chi demando: chu ekzistas en Europo au eble en la tuta mondo alia lingvo kun unike kompleta (tritensa) kaj simetria (pasiva kaj aktivas) participa sitemo, kiel la junba Esperanto kaj la arkaika litova, kiuj havas chiujn 6 participojn de chiu verbo, ech de esti:
estanta-estinta-estonta/estata-estita-estota, kaj kio estas la kauzo kaj la rezulto de tia avantagho?
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2014-10-01 23:03
Mi ne trovis la vorton "junba" - ĉu vi volis skribi "juna" aŭ "junga" - mi ne komprenus nek unu nek la alian. La formoj ekzistas en Esperanto ĉar ili sekvas la logikon de tiu lingvo - ne temas pri "avantaĝo", nur pri lingva fakto. Se iu ne volas uzi unu de tiuj formoj, ke tiu ne uzu ĝin. Simple. En la angla oni devus uzi malrilatajn formojn/vortojn por esprimi la samajn ideoj: being, having been, going to be, present, former kaj future (having been kaj going to be povas uziĝi adjektive nur post la modifita subjektivo kaj eble ŝajnus esti iomete malkutimaj formoj por denaskaj anglalingvanoj).
zlatko tišljar
zlatko tišljar diras:
2014-12-09 15:04
Intertempe la projekto oficiale finiĝis. La tuta celo estas plenumita kaj la portalo funkcias bone inkluzivante la informojn ne nur en promesitaj 18 lingvoj sed en pliaj du. Nun ĝi funkcias en 20 lingvoj kaj eblas ricevi en 20 lingvoj informojn pri 28 eŭropaj lingvoj. Post la projektofino aperos unu plia lingvo (la itala) al kiu oni nun tradukas. Inter la 28 lingvoj piskribitaj estas Esperanto kaj ankaŭ unu el la 20 lingvoj en kiuj eblas ĉion legi estas Esperanto. Kiel enorma estis la laboro, vi povas imagi: Unue la teamanoj devis elprensi la aspekton kaj verki la necesajn tekstojn. Kiam aperis la baza versio en la angla, ĝi ampleksis materialon de ĉirkaŭ 150 paĝa libro (nun estas ĉirkaŭ 170-paĝoj, kiam aldoniĝis la kvizludo). Tiu baza tesktaro devis esti tradukita al 20 lingvoj. Sekve la tekstmaterialo konsistas el preskaŭ 4000 paĝoj. Oni devas kalkuli pri kroma desegna kaj dizajna materialo kaj enorma programarlaboro por atingi la nunan rezulton. Krome estis granda esplorlaboro. La paĝaro estas unika en la reto, ĉar eblas eskcii pri grandaj lingvoj en la reto multe pli ol lingvo.info ofertas, sed en malpligrandaj lingvoj ekscii pri aliaj malgrandaj lingvoj ne eblas. Sloveno ekz. ne povas trovi seriozajn informojn pri baltaj lingvoj en sia lingvo kaj ankaŭ ne inverse. Tial la paĝaro estas grava kaj supozeble estos multe vizitata. La kvizludo estis farita tute ĉe la fino de la projektolimdato, tial ĝi nun funkcias nur en la angla, sed intense ankaŭ ĝi estas tradukata al preskaŭ ĉiuj 20 lingvoj kaj en januaro ĝi funcios en multaj lingvoj. Supozeble ĝi plaĉos al la uzantoj kaj ili povos ludi kaj lude lerni pri lingvoj. Kompreneble unu el la lingvoj ankaŭ por la ludo estas Esperanto kaj ankaŭ la ludo enhavas certan nombron da demandoj kiuj rilatas al Esperanto.
Mi do supozas ke esperantistoj ŝatos la paĝaron, uzos ĝin mem kaj rekomendos al aliaj.
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2015-01-23 21:16
Damne! Nun oni ruinigis mian semajnfinon! Mi volis plaĝumi, iri al restoracio, babili kun amikoj en noktoklubo kaj nun mi devas legi lingvo.info! Ĝi igas min manie dependan de la legado kaj malkovrado de faktoj pri lingvoj! Ve al la diabloj kiuj metis tiun neeskapeblan tenton en la reton :-)
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2015-06-10 02:47
Mi pensas pri la eblo verki novan artikolon pri Merkatiko kaj Strategio por la Ondo de Esperanto, kaj interesas al mi legi pri reagoj de UZANTOJ de la retejo LINGVO.INFO, kaj ankau de DUOLINGO.COM. La artikolo ne estos precize pri tiuj ejoj, sed pri multe pli ghenerala, strategia kadro. Se iu utiligis tiujn retejojn kiel ekstera uzanto, kaj volas esprimi sin iomete, mi legos viajn komentojn. Speciale interesas al mi se vi konas homojn EKSTER Esperantujo kiuj utiligis ilin. Se iu emas komenti, mi dankas.