Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2014 / La retejo de Pasporta Servo refarota ekde nulo

La retejo de Pasporta Servo refarota ekde nulo

de Redakcio Laste modifita: 2014-08-29 12:12
La tuta retejo de Pasporta Servo estos refarita ekde nulo. Laŭ la novaj respondeculoj ne indas investi laboron en ĝisdatigo de la enhav-administra sistemo Drupal. La refaro daŭros kelkajn monatojn. Bonan paperan liston de gastigantoj eblos aperigi nur, kiam la retejo denove plene funkcios, rakontas la ĉefrespondeculo Roy McCoy.

Libera Folio: Kiel pro  gresas la planata renovigo de la retejo de Pasporta Servo?

Roy McCoy: – Temas pri tuta refaro, mi kredas. Batisteo, la precipa programisto, anoncis en julio ke li ne povos rekomenci la laboron super la retejo ĝis septembro. Ĉar ankaŭ aliaj pro pluraj kialoj ne povis prilabori la aferon tiutempe, mi tiam anoncis "somerajn PS-feriojn" ĝis septembro.

Kiuj estas la ĉefaj problemoj pri Pasporta Servo nun?

– Plej elstara, mi kredas, estas la daŭra neeblo manipuli la datenojn en sufiĉe konvena maniero. La problemo de kaptiteco en la ne plu funkcianta malnova versio 5 de la reteja sistemo Drupalo restas nesolvita – pro tio la tute nova retejo.

Kiel statas la afero pri papera eldono, ĉu restas iuj teknikaj malhelpoj por ĝia baldaŭa apero?

– Nu, ni ja volas ĝisdatajn kaj fidindajn datenojn, kaj malkonvenas aranĝi pri tiuj sen ke aktuala retejo estu adekvate funkcianta. Ni ĉiuokaze povos fari libron, sed ni volas ke ĝi estu bona libro.

Kiu estas la planata tempo por la apero de la papera listo de gastigantoj?

– Mi volis kaj daŭre volas en la komenco de la jaro, do en januaro aŭ eble februaro. Aliaj parolas pri marto aŭ aprilo. Kun tiaj ĝeneralaj deziroj kaj ambicioj, mi estas relative fida, ke ĝi aperos almenaŭ en la unua duono de la jaro, kaj espereble en la unua kvarono.

Laŭ via antaŭvido, kiam oni havos plene funkciantan retejon?

Mi ne scias. Tiu demando estas pli taŭga por Batisteo.

Libera Folio: Bone. Batisteo, ĉu vi povas diri ion pri tio, kiam Pasporta Servo denove havos plene funkciantan retejon? Kaj ĉu oni efektive devas rekonstrui la tuton ekde nulo, ĉar ne eblas ĝisdatigi Drupalon?

Baptiste Dartheney: – Rekonstrui retejon ekde nulo estas investo por la futuro. Mi regas Pitonon kaj Dĵangon, kaj tia retejo estos multe pli uzebla ol la drupala. Nuntempe, estas malfacile diri kiam pretos la retejo. Mi, aŭ ni, planas flue programi, do estos unue uzebla retejo baldaŭ, kaj post kelkaj monatoj estos pli da funkciaĵoj. Mi pensas, aŭ esperas, ke estos publike testebla versio en oktobro.

arkivita en:
KuboF
KuboF diras:
2014-08-24 14:09
Mi ĝojas, ke la afero pri Pasporta Servo 3.0 finfine ekmoviĝis! Konante retejojn de Batisteo mi kredas, ke ne denove aperos duonpreta beta-versia retejo sed io vere uzebla kaj pligrandigebla.

Cetere, la plej taŭga tempo por enretigi PS-on jam pasis kaj multan popularecon ricevis aliaj servoj (imagu PS en la grandeco de CouchSurfing...). Tamen mi kredas, ke PS estas tiom kara por esperantistoj, ke ĝi reekhavos sian Esperantan staton kaj eble eĉ kaptos novajn homojn.
Przemysław Wierzbowski
Przemysław Wierzbowski diras:
2014-08-25 10:40
La tuta afero de PS estas laŭ mi unu el la plej grandiozaj fuŝoj en Esperantujo. Antaŭ jaroj ĝi estis fieraĵo, allogilo al Esperanto, grandskala kaj bone funkcianta. Sed iun tagon iu decidis ĝin plibonigi - la rezulton, kompletan katastrofon, ni vidas nun. Mi deziras al Pasporta Servo ĉion bonan, ĝi plurfoje helpadis al mi, sed mi forte dubas ke ĝi povas regajni sian pozicion en la epoko de Couchsurfing kaj similaj servoj, al kiuj eĉ la esperantistoj transiris.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2014-08-25 11:18
Przemysław absolute pravas per sia analizo. Eble la fuŝo daŭros, ĉar la novaj respondeculoj pri la retejo ne klare priskribas, kion ili intencas prezenti. Doni taskon al "programisto" kutime estas riska afero, se oni ne havas klaran ideon, kiel oni deziras sin prezenti al la uzantoj.

Ne estas bona solvo simple refari la funkciojn de la nuna programo per alia softwaro. Mi foje sendis petojn al la respondeculoj kaj kutime oni diris, ke tio ne eblas. Mi ne scias, ĉu ili ne volis aŭ ĉu ili ne sciis plibonigi ion.

Mi esperas tre baldaŭ vidi "alfa"-version de la nova programo en la reto, kiu modele montras, kion ĝi kapablas fari kaj atendas la inviton, kontribui per proponoj.

Tio estus unika en la Esperanto-mondo. Kutimo oni ricevas kompletan, ne plu ŝanĝeblan produkton laŭ la metodo "Manĝu birdo, aŭ mortu!"
Sebastiano
Sebastiano diras:
2014-08-25 21:58
Roland skribis:

<<
Kutime oni ricevas kompletan, ne plu ŝanĝeblan produkton
>>

Mi ne komprenis, kion vi celis. Mi ricevas la produkton "Libera Folio", kaj mi ricevas ĝin kompleta kaj ne povas ŝanĝi ĝin. La samo validas pri aliaj, ne-esperantaj produktoj: Oni ofertas al mi la lavpulvoron "Purblank Plus", kaj mi ne povas ŝanĝi ĝin. Mi ne komprenas, kion vi kritikas.

Kompreneble, ĉiu produktofertanto antaŭe iom sondis, kia bezono estas por la produkto kaj ĉu lia produkto povas kontentigi tiun bezonon. Tio procedo ekzistas ankaŭ en Esperantujo. Mi ne partoprenis tiun antaŭfazon en la kazo de Libera Folio (nek en la kazo de Purblank Plus), sed ja en la kazo de kelkaj aliaj esperantaĵoj. Kaj ĉiam en tiu antaŭfazo ni forte adaptis la produkton laŭ la kritikoj de la testpersonoj. Kaj ĉiam ni ankaŭ post la lanĉo adaptis la produkton al sugestoj de la klientoj/uzantoj.

Tamen, mi ja komprenas, ke vi estas ĉagrenita, ĉar ne ĉiu e-isto en la vasta mondo unue turnas sin al vi por raporti, se li ekhavis novan ideon, kaj ĉar ne ĉiu avide sekvas viajn patrecajn saĝaĵojn. Estas pliplorinde, sed mi ne havas vortojn de konsolo. Tia malrekono kutime ja estas la sorto de la vere grandaj spiritoj.
Rubén Fernández Asensio
Rubén Fernández Asensio diras:
2014-08-26 16:56
Mi aliĝis al Couchsurfing antaŭ ses monatoj, sed vere mi atendegas la tempon reiri al Pasporta Servo. Ne ĉesas ĝeni min stultaj turistoj petantaj senpagan gastigon kontraŭ nenio. La etoso tre malvarmas malgraŭ la mensoge ravitaj komentoj per kiuj ili flatas unu la alian. Mi pensis ke estos ŝanco propagandi Esperanton, sed malkonvinkiĝis, vidinte ke plej multaj eĉ ne legas mian profilon.
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2014-08-26 22:04
Ni estis en PS kaj gastigis kelkajn homojn. Sed ili neniam plu kontaktis nin por danki aŭ saluti. Kelkaj estis tre helpemaj en la domo. Aliaj traktis nian domon kiel hotelon.
Josip Pleadin
Josip Pleadin diras:
2014-08-27 10:23
Eble iuj ankorau memoras kion chi tie mi skribis pri la fushoj rilate "Pasportan Servon" dum pasintaj jaroj. Ni ricevadis nur promesojn, neplenumatajn sub diversaj pretekstoj. Chi-foje mi ripetas kion mi diris: "Pasporta Servo" estas heredajho de la Esperanto-movado, kaj neniu rajtas rilati al ghi neglekte. Grandan fidon mi havas al la kapabloj de Roy, sed vershajne ne chio dependos de li. Mi jam chesis havi iluziojn ke chio funkcios kiel antaue, char ankau la uzantaro shanghighis post tiom da jaroj da fusha funkciado. Kvankam pri la uzantoj mi havis tre bonajn spertojn ghis nun, kaj kvankam mi daurigos gastigadon, tamen mi pledas por konservo de ORIGINAJ celoj de Pasporta Servo.
Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille diras:
2014-08-27 17:21
Pasporta Servo funkciis tute bone ĝis iuj decidis ke papero estas arkaikaĵo kaj ke ĉio estu en la reto. Por restarigi PS, eble estus saĝe denove reiri al papero kaj rezigni pri retejo, almenaŭ nun.
Andreas Kueck
Andreas Kueck diras:
2014-08-27 19:03
Jen mia propono: Unue la respondeculoj faru paperan "Pasporta Servo", do libron en formo, kiel en la "prosperaj" jaroj. Aldone tiu libro estu akirebla ankau kiel cifereca libro, vendita de ekzemple Flandra Esperanto-Ligo kaj/au Amazon (por Kindle). Sufichas ghisdatigo de po unu fojo jare.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2014-08-27 21:28
Kial la bitlibron vendu FEL kaj ne UEA?
Andreas Kueck
Andreas Kueck diras:
2014-08-28 02:10
Kaj/au UEA vendu. Mi menciis FEL nur kiel ekzemplon, char de FEL mi jam achetis ciferecajn librojn.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2014-08-28 10:59
Papera version etas "kromprodukto" de elektronika versio. Se ekzistas funkcianta datumbazo la papera version vere ne estas granda problemo. Elektronika libro ankaŭ ne.
"Reiri" al iu papera versio estas arkaismo.
Eble Ives poste skanas la paperan version por meti en reton?
Joan Català
Joan Català diras:
2014-08-28 11:02
Mi kreis la unuan version de Pasporta Servo www.pasportaservo.org
Dum la sekvaj tagoj, TEJO neniam volis aktualigi/prigandigi la projekton.

Antaux 4 aux 5 monatoj, TEJO kontaktis min por ke mi intencu aktualigi la Drupal-versio de www.pasportaservo.org (versio 5) al la lasta versio (7). Kaj mi faris en 10 horoj: http://pasportaservo.jcatala.net (kompreneble, ne estas cxio preta, mi simple aktualigis la datumbazon. Nun oni devus labori en la dezajno, koloroj, ktp).

Kaj sekve, TEJO denove forgesis mian laboron kaj nun mi legas ke ili celas fari Pasporta Servo ekde nulo. Nekredeble.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2014-08-28 13:21
Mi vizitis la retejon, kiun vi indikis:

http://pasportaservo.jcatala.net/

sed ne trovis iajn datenojn de PP. Kion mi miskomprenis?
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2014-08-28 16:02
Mi supozas, ke temas nur pri ŝablono, aŭ pri provizora versio alirebla de ĉiu ajn.

Joan volis (prave) nur montri, kion eblas fari en 10 horoj sen bezono de monatoj aŭ jaroj da atendado.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2014-08-29 13:32
Ah, eble, jes. Mi ne konas sufiĉe da detaloj pri la interna organizado de PS, sed kompreneble eblus restarigi provizoran, sed uzeblan version de retejo ene de kelkaj tagoj, se troviĝas homo, kiu dediĉas sin al tiu tasko. Mi mem plurfoje migrigis simile grandajn datenarojn.

Mi ĉiam havis la supozon - sed estas vere nur supozo, mi ne havas detalajn sciojn! -, ke simple mankis iu persono, kiu adoptis la projekton simile kiel siatempe Derk Ederveen, kaj ke do PS mortis simple pro manko de intereso.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2014-08-30 16:39
Joan, kiu konkrete kontaktis vin de TEJO antaŭ 4 aŭ 5 monatoj?

Ĉu reage al vi supra komento intertempe kontaktis vin Roy McCoy aŭ Baptiste Dartheney?
Josip Pleadin
Josip Pleadin diras:
2014-08-28 12:29
Rolando, mi preferas arkaismon kiu senprobleme funkciis, ol modernajhon kiu jam de jaroj ne funkcias, kaj endangherigas ekziston de "Pasporta Servo".
Markos Kramer
Markos Kramer diras:
2014-08-28 18:14
Pluraj komentintoj ŝajnas konvinkitaj, ke Pasporta Servo fuŝiĝis pro la ideo enretigi ĝin. Pri tio mi tre forte dubas.

Pasporta Servo dum longa tempo tre bone funkciis, ĉar Derk Ederveen tre kapable prizorgis ĝin kaj investis multe da tempo en la prizorgadon de la datumoj, ilia aktualigo, kaj ĉiujara enpaĝigo. Derk iam volis transdoni tiun laboron. Ĉar la formala prizorganto estis TEJO, kaj en junularaj rondoj oni jam dum jaroj estis parolinta pri la utileco havi retan Pasportan Servon, oni tiam decidis igi la sistemon reta konservante la paperan libron. Tio laŭ mi estis tute saĝa decido neniel kritikinda.

Se oni ne estus decidinta fari la retan version, sed simple decidus daŭrigi la paperan, certe ankaŭ estintus grandaj problemoj: La novaj respondeculoj devintus decidi, ĉu ili transprenas la sistemon de Derk, kiu miakomprene baziĝis sur malnova komputila programo kaj postulis relative multe da mana laboro, kiun komputilo facile povus transpreni, aŭ ĉu ili farus la laboron per pli nova komputila programo, kio tamen povintus fiaski simile kiel fiaskis la reta PS.

Se oni nun re-transirus al nur-papera versio, oni same bezonus iun sistemon por la datumbazo kaj la enpaĝigo, kaj la afero povus same fiaski kiel nova reta PS. Kaj kompreneble nur-papera PS estus multe malpli alloga nuntempe ol ĝi estis antaŭ dek jaroj (kaj jam tiam multaj junuloj pledis por reta versio; nun ankaŭ multaj mezaĝuloj volas tion, kaj la junuloj apenaŭ povas imagi kiel povus esti sen reta versio, kaj plej verŝajne ne plu uzus la sistemon se ĝi estus nurpapera).

Bedaŭrinde tiaj fiaskoj kiel ĉe la nuna reta PS povas foje okazi en organizaĵo, kiu baziĝas sur volontula laborforto kaj ne havas multe da mono por pagi al nevolontulaj laborantoj. Mi vere ne volas kulpigi iujn unuopulojn pri la fiasko, sed simple esperas ke oni lernos el faritaj eraroj kaj sukcesos ĉi-foje fari la laboron pli bone.

Ĉiuokaze, ni ĉiuj devas esti dankaj al tiuj, kiuj pretas investi multe da sia libertempo por nepagita volontula laboro.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2014-08-29 14:17
Marcos:

<<
Bedaŭrinde tiaj fiaskoj kiel ĉe la nuna reta PS povas foje okazi en organizaĵo, kiu baziĝas sur volontula laborforto
>>

Jes, ekzakte tiel.

Sed PS estis ja prestiĝa projekto, kiu estis konstante elstarigita en la publika varbado ekz-e de GEJ por Esperanto. Tial mirigis min, ke dum tre longa tempo neniu homo troviĝis, kiu adoptis la projekton kaj serioze refunkciigis ĝin.

Laŭ Vikipedio, en la kriza tempo estis respondeculoj por PS: Sergeo Tyrin kaj poste Paweł Fischer-Kotowski. Kompreneble ili grandparte kulpas pri la fiasko. Sed tiu konstato ja malmulton valoras, ĉar ĝi neniel helpas rapide reekfunkciigi PS.
Josip Pleadin
Josip Pleadin diras:
2014-08-28 19:37
PS ne fushighis pro la ideo, sed pro la maniero enretigi ghin. Ech en volontulaj organizajhoj la aferoj povas normale funkcii, se oni solvas problemojn tuj kiam uzantoj atentigas pri ili. Tio oftofte ech ne postulas multe da mono. Sed esperantistoj plej ofte komprenas ekziston de problemo nur tiam, kiam jam estas malfrue, kaj kiam estas farita granda damagho. En la kazo de PS atentigoj venadis de multaj flankoj dum jaroj, sed estis konstante ignorataj. Ne estis demando chu PS-on evoluigi kiel retan servon - tio ja estas normala evoluo de la nuntempa mondo - sed estis demando kial forigi la paperan eldonon. Ambau versioj havas siajn avantaghojn kaj malavantaghojn, sed ili ambau devas ekzisti, same kiel ekzistas retaj kaj presitaj gazetoj kaj libroj. Uzantoj de PS dum la periodo de nefunkciado de reta servo, devis uzi malnovan, neaktualan, paperan version!
Andreas Kueck
Andreas Kueck diras:
2014-08-30 02:53
En la artikolo tekstas: "Batisteo, la precipa programisto ..."

Chu temas pri tiu Batisteo, kiu estas menciita en
http://www.esperant.io/pri-ni/
kiel unu el la "elpensentoj" de la tiea retpagharo?

Se jes, oni bonvole atentu mian pepon
https://twitter.com/imnej7/status/502830992311476225 .



Batisteo
Batisteo diras:
2014-08-30 18:42
Jes, la sama!
Mi nun havas tempon korekti tiun gravan cimon. Ne forgesu ke estas freŝa beta versio.

Kaj poste, ek al Pasporta Servo!
Sebastiano
Sebastiano diras:
2014-08-31 14:52
Ĉu mi eraras, supozante, ke vi ne kontaktis al Joan Català, kiu supre en komento skribis, ke li faris la Drupal-5-version kaj laŭ mendo de TEJO aktualigis ĝin al Drupal 7?
Andreas Kueck
Andreas Kueck diras:
2014-11-17 17:04
Andreas Kueck
Andreas Kueck diras:
2014-11-20 18:04
"Pasporta Servo 3.0" en Tvitero:
https://twitter.com/PasportaServo3 .