Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2014 / La estraro de UEA ne kontentas pri la revuo

La estraro de UEA ne kontentas pri la revuo

de Redakcio Laste modifita: 2015-05-01 17:16
La estraro de UEA ne plene kontentas pri la laboro de Fabricio Valle kiel redaktoro de la revuo Esperanto. Tial la estraro decidis ne longigi lian kontrakton je plia jaro. Anstataŭe oni decidis doni al li provperiodon ĝis la fino de marto por vidi, ĉu li sukcesos plibonigi la ĵurnalisman traktadon de movade gravaj temoj.

Inter la unuaj decidoj de la nuna estraro de UEA estis trovi novan redaktoron por la oficiala gazeto de la asocio. Ekde 2002 la revuon Esperanto redaktis Stano Marček, sed tuj kiam ĝi estis elektita en 2013, la estraro gvidata de Mark Fettes decidis ne longigi lian kontrakton.

– Ni vere bezonas novan homon – iun kiu dividas nian ambicion renovigi la asocion, klarigis tiam Mark Fettes en intervjuo kun Libera Folio.

La decido ŝanĝi la redaktoron de la revuo intime ligiĝis kun la plano pri profunda renovigo de la retejo, li aldonis.

– Retejoj estas evidente unu el la ĉefaj komunikrimedoj de la nuntempo, kaj oni ne povas neglekti ilin. Sed ankaŭ nia revuo restas ege grava rimedo, precipe por komunikado kun niaj membroj. Nepras havi revuon, kiel diras la Strategia Laborplano, "kun interesa kaj varia enhavo, kiu donas senton pri komunaj direkto kaj energio."

Kiel nova redaktoro en oktobro 2013 estis elektita la tiam 57-jara brazilano Fabrício Valle.

– Jam en sia skriba sinprezento, Fabrício Valle montris grandan energion kaj kreemon, kaj krome tre realisman ideon pri la redaktora laboro. Tiun impreson plene konfirmis mia telefona intervjuo kun li. Ni estas entuziasmaj pri la ideoj kaj kapabloj, kiujn li alportos al nia komuna afero, Mark Fettes komentis en gazetara komuniko.

La elekto vekis iom da miro precipe en Brazilo, kie oni atentigis, ke la nova redaktoro dum longa tempo troviĝis flanke de la organizita movado. En intervjuo kun Libera Folio Fabrício Valle konfirmis, ke li jam de jardeko ne membras en la asocio, kies revuon li redaktos, sed li ja promesis aliĝi al ĝi.

Unuafoje dum la historio de UEA, la redaktoro de la revuo nun troviĝas ne nur ekster la Centra Oficejo, sed sur tute alia kontinento. Krome la enpaĝigon ekprizorgis ne la nova redaktoro mem, sed neesperantista grafikisto en alia parto de Brazilo. La aranĝo kondukis al pliiĝo de eraroj kaj foja neakurateco. Eble pro tiuj komunikaj problemoj estis forgesita ankaŭ la aperigo de la ĉiujara estrara raporto en la revuo.

La aspekto de la revuo post la ŝanĝo de la redaktoro iĝis tre bunta, sed la enhavo ne kontentigis ĉiujn – evidente ankaŭ ne la estraron. Laŭ ĵus diskonigita statistiko, la kvanto de membroj kiuj pagas por la revuo dum la pasinta jaro malkreskis je cento.

Dum sufiĉe kaosa kunveno kun legantoj de la revuo en la universala kongreso en Bonaero en julio, Fabrício Valle klarigis, ke liaj ĝistiamaj numeroj estis "eksperimentaj". Pli bonan revuon li promesis venontjare – se la estraro renovigos lian kontrakton.

Pri eventuala daŭrigo de la kontrakto la estraro de UEA devis decidi antaŭ la fino de aŭgusto. Libera Folio jam en la lastaj tagoj de aŭgusto kontaktis la estraron kaj ĝeneralan direktoron de UEA por ekscii, kiel statas la afero. Respondo de la prezidanto de UEA venis nur la 10-an de septembro, post du memorigoj.

Montriĝis, ke la estraro efektive ne estas kontenta pri la enhavo de la revuo, kaj tial decidis ne longigi la kontrakton de Fabrício Valle je plena jaro. Anstataŭe oni prokrastis la decidon ĝis marto. En sia respondo, sendita al Libera Folio kaj al la komitato de UEA, Mark Fettes klarigas la kialojn:

– La nova redaktoro enkondukis novan grafikan aspekton kaj alian stilon kaj emfazon en la enhavo. La Estraro, kvankam ĝi ne postulas perfektecon, tamen ne estas plene kontenta pri kelkaj gravaj aspektoj de la revuo, interalie la postprovlega korektado de lingvaj kaj tajpaj eraroj, la ĵurnalisma traktado de movade gravaj temoj, kaj la komunikado de klara, informita, kaj inspira bildo pri la strategia evoluo de UEA.

Antaŭ ol fari la finan decidon, la estraro volas doni al la redaktoro la ŝancon plibonigi sian laboron. Tial oni nun donas al Fabrício Valle kontrakton por la unuaj sep numeroj de la venonta jaro.

– Ĝis la fino de marto 2015 la Estraro pritaksos la progreson de la redaktado sur la menciitaj kampoj, kaj surbaze de tio decidos pri la sekvaj paŝoj. Fabricio Valle esprimis komprenemon pri tiu decido de la Estraro, kaj konfirmis sian volon daŭrigi sian laboron en 2015 sub tiuj kondiĉoj, Mark Fettes skribas en sia mesaĝo.

Libera Folio: Kiam estos farita la prijuĝo, kaj kiel oni procedos se tiam oni daŭre trovos la revuon mankohava?

Mark Fettes en arbaroMark Fettes: – Ni tiam devos pesi la fortojn kaj malfortojn de la revuo redaktata de Fabricio kontraŭ la eventualaj gajnoj kaj malgajnoj atingeblaj per serĉado de nova redaktoro. Evidente, talentaj kandidatoj ne svarmas, aparte se oni konsideras la limigitan buĝeton por la redaktado. Do, estos multe pli bone, se ni sukcesos plifortigi la mankohavajn flankojn de la laboro de Fabricio, konservante samtempe la aprezindajn kvalitojn, kiujn li portis al sia posteno.

Ĉu la estraro voĉdonis pri la decido ne plene longigi la kontrakton?

– La decido estis unuanima.

Ĉe via prezidantiĝo, vi parolis pri la graveco de la retejo. Ĉu okazis iuj antaŭenpaŝoj sur tiu kampo, kaj ĉu oni ne povus pensi, ke la sama persono funkciu kiel enhavredaktoro de la revuo kaj de la retejo?

– La retejo estas tiel komplika (kaj kaprompa) demando, ke mi preferus ne eniri ĝin nun. Mi dirus nur, ke en la nunaj laborkondiĉoj la komuna redaktado de la revuo kaj la retejo ne estus praktike ebla. Necesus sufiĉe funda reorganizo de la laboro. Kunlige kun la emeritiĝo de Osmo kaj la dungo de nova Ĝenerala Direktoro ni povos esplori la eblecon de tia reorganizo, t.e. post unu jaro. Intertempe ni serĉas aliajn solvojn por disvolvi la retan ĉeeston de UEA.

arkivita en:
Reinhard Haupenthal
Reinhard Haupenthal diras:
2014-09-10 17:33
La chefa problemo ne estas Valle, sed Fettes. Oni memoru liajn ditirambojn pri la brazilano. Evidente Fettes kaj liaj senkondichaj sekvantoj faris la kalkulon sen la mastro. Eble baldau oni redungos Marc'ek...
Randy DEAN
Randy DEAN diras:
2014-09-10 17:49
Plaĉas al mi la nova grafika aspekto de la revuo, sed la enhavo estas laŭ mi ne profesia. Plendoj de la redaktoro pri la laboro devus ne aperi en la revuo mem!
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2014-09-10 19:01
Kial la prezidanto Mark Fettes ne povus elimini la " ? malbonan flankon de la redaktoro ?
Chielismo WANG Tianyi
Chielismo WANG Tianyi diras:
2014-09-11 13:51
En la nova epoko la revuo jam perdas sian gravecon kiel UEA perdas sian necesecon por nia movado.
Chielismo WANG Tianyi
Chielismo WANG Tianyi diras:
2014-09-19 14:56
Jam pasis 8 tagoj,kiam mi skribis la supran komentarion okaze de mia komercvojaĝo Esperante en Irano. Nun mi estas laboranta miaoficeje en Ĉinio, kaj povas pli detale esprimi mian opinion......En la nova epoko interreta fakte ne multaj homoj legas la monatan revuon eĉ mi entuziasma esperantisto ne oficiale legas la revuon Esperanto,kvamkam mi legas ĉiutagan ĵurnalon. Praktike la monata revuo jam estas tro malfrue liveranta aktualajn novaĵojn, kiaj hodiaŭ estas difinitaj por tri tagoj. Hodiaŭ la novaĵo pasinta tri tagojn jam ne estas novaĵo, ĉu ne? Tio sugestas, ke UEA ne havu al sia monata revuo tradician gravecon,ĉar oni jam ne sopiras legi iun ajn novaĵon aŭ alvokon el la monata revuo. La revuo Esperanto ŝajne estus pli akademia kaj strategia, kaj ĝia novaĵtasko turnos al retpaĝo novigenta ĉiutage de UEA. Aliflanke,tradicia UEA varbanta kotizmembrojn vole ne vole jam ne havas ambicion fari rekordon je membronombro, ĉar kreskantaj esperantistoj estas senpasia al pasia alvoko senlaca el UEA. Laŭ mi jam estas momento por ŝanĝi nian organizecon UEA ne movadcentra, sed fariĝus servocentro, ĉar moderna esperantistaro ne atendas alvokon sed servon, ĉu ne?
Sebastiano
Sebastiano diras:
2014-09-19 16:16
CWT skribis:

"jam estas momento por ŝanĝi nian organizecon UEA ne movadcentra, sed fariĝus servocentro, ĉar moderna esperantistaro ne atendas alvokon sed servon"

Estas iomete amuze, ke tiun alvokon mi aŭdadas de pli ol 20 jaroj. Mi persone opinias, ke ĝi estas ne taŭga. Kutime la ekzistantaj parolantoj lernis Eon ne pro realaj kialoj, sed pro idealaj, ne ĉar ili atendis iun 'servon', sed ĉar ili volis 'servi' al ideala celo (ekz-e justa komunikado, subteno de lingvaj minoritatoj, justa tutmondiĝo, interpopola paco, scivolemo).

Krome, UEA ja jam estas servoinstitucio. La revuo estas unu el ties servorimedoj, kvankam ĝi kompreneble perdis parton de sia iama utilo en tempo de interreto.
Chielismo WANG Tianyi
Chielismo WANG Tianyi diras:
2014-09-20 14:16
Ah,mi konsentas kun vi, ĉar mi estas idealisto batalanta pli ol 35 jarojn por Esperanto, profesie laboranta pli ol 20 jarojn per Esperanto por mia vivo. Aktuale la idealo povas allogi rarajn personojn, sed ne eblas interesi amasojn. Tio estas fakto ne diskutinda. Kio estas celo de Esperanto? certe ne por ni kelkaj, sed por la homaro. Se tiel, krom raraj personoj la gvidantaro por Esperanto bezonas esplori, kio estas intereso de amasoj, kiuj certe ne havas intereson pri supraĵaj celoj. Konfese la idealo havis necesan signifon je komenca tempo, sed hodiaŭ jam ne. Amuze dirite, nia asocio pri pomo tro ŝatas diskuti pri terpomo, malofte pri sia pomo. Ĉu nia societo de Esperanto tro okupus aferojn de specialaj organizoj pri paco,justeco,egaleco k.t.p. Ĝoje, la nova estraro de UEA jam konscias, ke la ĉefa tasko estu maturigo de esperantistoj je la lingvo Esperanto. Sen la lingva matureco ni ne povas servi al iu ajn. Por la celo UEA subtenis nian asocion okazigi la lingvan seminarion AMO3 en nia urbo Siano http://esperanto.cri.cn/other/amo/index.htm Bonvenon al la sama seminario 2015 en Siano!
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2015-03-24 11:54
> "Anstataŭe oni decidis doni al li provperiodon ĝis la fino de marto".

Koko krias jam, do fino de marto tre proksimas jam. Ĉu novaĵoj priaj? Ĉu la Estraro de UEA nun kontentas, aŭ ĉu rekomenciĝos serĉado de redaktoro paralele kun serĉado de direktoro?

Sed ni atentu ne nur la opinion de la Estraro: ĉu la legantaro kontentas? Se juĝi laŭ la opinio de Komitatano Z (http://sezonoj.ru/2015/02/kz-9/#more-6477), ne tute. Mi citas: "Malgraŭ ĉio Tonkin laŭdas la aspekton de la revuo, kiu laŭ li iĝis pli moderna. Bela aspekto tamen ne longe sufiĉas, sed pli aŭ malpli frue la leganto ekkonscios, ke enhave kaj idee la revuo iĝis vakua". Hm... vakua revuo kutime ne vekas legemon (kaj, lige kun ĝi, abonemon). Sed eble la opinio de Komitatano Z estas unuopa voĉo en la dezerto, dum la pluropa voĉo de la legantaro sentas alie?

Mi finu per denova cito de Komitatano Z: "Eble ankaŭ Tonkin devus unufoje provi legi la revuon kaj ne nur senatente ĵeti rapidan rigardon al ĝi". Tiuj dirontaj "Ja mi ŝatas ĉar bel- kaj modernaspekta revuo!" devus memori tiun citaĵon.
Dario Rodriguez
Dario Rodriguez diras:
2015-06-02 17:10
Kio okazas pri la junia numero de la reta versio de Revuo Esperanto? Je 2a Junio 2015 ankoraŭ ne aperas la ligilo por elŝuti ĝin.
Istvan Ertl
Istvan Ertl diras:
2015-06-03 12:49
Paciencu. Pli indas ricevi valoron malfrue ol salaton ghustadate.
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2015-07-09 18:21
La revuo ne devas esti vidata kiel portanton/komunikilon de novaĵoj sed kiel loko kie oni pridiskutas ideojn - aparte ideojn pri la pliriĉigo de nia lingvo, ĝia plidisvastigo, ĝia plivalorigo - kaj kion oni povas fari pere de Esperanto. Oni devus havi enretan ĵurnalon por la novaĵoj. Tio estas la modelo de kvazaŭ ĉiuj tag- kaj semajnĵurnaloj nuntempe. Mi avide legas Le Monde Diplomatique en Esperanto - ne pro la aspekto sed por la ideoj de la verkintoj. Nudajn faktojn oni povas trovi en multaj fontoj - kaj ĉiam oni pripensas ĉu ili veras aŭ ne. Sed efikaj, riĉaj ideoj pri la kompreno de nia mondo kaj kiel vivi en ĝi ne troviĝas ĉie.