Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2014 / La estraro de UEA ne decidis pri sia propra raporto

La estraro de UEA ne decidis pri sia propra raporto

de Redakcio Laste modifita: 2014-07-27 15:46
La plena versio de la estrara raporto de UEA fine aperis en retejo de la asocio dek tagojn antaŭ la malfermo de la Universala Kongreso. Ŝajne pro tempomanko, ĝi ne estis komune aprobita de la estraro. Laŭ la prezidanto de UEA ne estas katastrofo, se la celoj de la strategia laborplano ne realiĝas, ĉar ĝi ĉefe havas pedagogian valoron, kaj ĉiuokaze povas esti ŝanĝita en la UK.

Libera Folio: La estrara raporto estis finredaktita de vi persone, ne de la ĝenerala sekretario, kiel kutime. Kial? Kaj ĉu la fina redakto estis aprobita de la tuta estraro?

Mark Fettes: – Martin stiris la kolektadon de informoj, sed mi havas pli da redakta sperto, pro multaj jaroj da tia laboro en- kaj ekstermovade. La strategiaj komentoj al la raporto estas miaj propraj, ĉar en la estraro mi respondecas pri la strategia planado, sed kompreneble ili baziĝas interalie sur mia kono de la sintenoj de miaj kolegoj.

Sed tamen, ĉu la tuta estraro pritraktis kaj aprobis la estraran raporton?

– Ni evidente kune respondecas pri ĝi, sed ne okazis formala voĉdono. Lau mia scio tio neniam estis la kutimo. La esenca voĉdono estas tiu de la Komitato.

La raporto aperis la 16-an de julio, nur dek tagojn antaŭ la kongreso.  La estrara raporto estas grava dokumento, laŭ kiu la supera decida organo de UEA, la komitato, prijuĝu la laboron de la estraro. Ĉu ne la komitatanoj devus havi iom pli da tempo por detale studi la raporton antaŭ la kunsido, kiu okazas nur unufoje jare?

– Jes. Fakte pli ĝenerala problemo estas tio, ke la raporto traktas kalendaran jaron, kiu estas jam pli ol ses monatojn malfreŝa kiam okazas la kongreso. Venontjare ni planas aperigi la raporton jam en marto, kun ĝisdatigo pri la kuranta jaro por la kongreso.

La neaperon de la estrara raporto en la junia numero de la revuo oni klarigis per tio, ke ĝi prenus tro da loko. Kiam "resuma" raporto aperis en la julia numero, ĝi tamen okupis nur du paĝojn. Kial oni ne povis aperigi la "resumon" jam en la junia numero?

– Oni povus, se la resumo estus preta ĝustatempe, t.e. komence de majo. Venontjare ni celos publikigi resumon jam en la aprila aŭ maja numero.

La estrara raporto sekvas la strukturon de la Strategia laborplano, sed laŭ mia impreso ĝi ne koncentriĝas al raportado pri atingo aŭ neatingo de la konkretaj celoj, kiujn la estraro starigis al si antaŭ unu jaro en tiu plano. Kian efektivan signifon havas la laborplano, se eĉ la estraro de la asocio evidente ne atentas la konkretajn taskojn menciitajn en ĝi?

– La Laborplano havas parte klerigan celon - tio estas unu kialo de ĝia longeco. Ni troviĝas ĉe la komenco de longperspektiva evoluo en nia organiza kulturo. La Laborplano ne celas nur la laboron de la Estraro, ĝi celas provizi kadron por analizi kaj plani la laboron sur ĉiuj niveloj. Sed nur iom post iom oni komencos uzi ĝin tiel – tio estas neevitebla. Do, nia malgranda teamo plenumas, kion ĝi povas plenumi, laŭ la haveblaj rimedoj kaj la reagemo de la aktivuloj. La konkretaj celoj utilas por havi pli klaran ideon, en kiu direkto ni volas iri, sed ne estas katastrofo, se ili ne realiĝas en la anoncita formo. Gravas la evoluo al pli da kunpensado, kunplanado kaj kunlaboro surbaze de elektitaj strategiaj prioritatoj.

– Tiurilate, kompreneble nia unua jaro naskis iom da novaj ideoj. La Strategia Laborplano ne estas celata kiel dokumento neŝanĝebla, sed kiel bazo por plua evoluigo. Atendeble post Bonaero estos bona tempo por resumi niajn ideojn pri tiu pluo.¨

arkivita en:
Sebastiano
Sebastiano diras:
2014-07-23 18:11
S-ano Fettes respondas kiel sukcesa politikisto en okcidenta demokratio. En la Strategia laborplano, kiun li mem grave kunverkis, troviĝas detala priskribo de la ŝtupoj, kiujn oni atingu en la unua jaro kaj kiuj servu kiel bazo por la sekvajaraj ŝtupoj. Ŝajne la estararo sukcesis realigi apenaŭ unu el ili. Mi ŝatus ekscii la opinion de s-ano prezidanto, kiel tiu ĉi malsukceso influos la pluan realigon de la Strategia laborplano. Sed bedaŭrinde li nenion diris pri tio. Li diris la kutiman blablaon, ke oni plenumas, kion oni «povas plenumi, laŭ la haveblaj rimedoj» ktp. Tio ja estas memkompreneblaĵo. Sed kio sekvos el la nerealigo de la bazaj ŝtupoj? – Neniu informo. La konkretaj celoj nun ne plu estas gravaj, ili nur kiel grupo montru la ĝeneralan direkton. – Nu, bone. S-ano prezidanto do mem deklaras ĝin sen granda valoro.

Simila politikista paroladeto pri la Estrara raporto kaj ĝia funkcio, servi kiel bazo por prijuĝo de la estrara laboro fare de la komitatanoj. La komitatanoj ne plu havas la eblecon zorge kontroli kaj pritaksi la raporton antaŭ la kongreso. Sed ankaŭ tio ja ne estas problemo, unue ĉar ĝi ja tute ne estas raporto de la estraro, sed nur de la prezidanto, do jam principe ne povas esti estrara raporto, due ĉar zorga kontrolado kaj pritakso de la Estrara raporto ne apartenas al la taskoj de la komitatanoj. Almenaŭ s-ano prezidanto ne havas grandajn zorgojn, kiel la komitatanoj povus plenumi tiun taskon ĉi-jare por tiu ĉi «Estrara raporto». Li nur parolas pri intencoj por la sekva jaro kaj «pli ĝenerala problemo». Ke la intencoj de s-ano prezidanto por la estonteco havas nenian realan valoron, montras lia sinteno rilate al la konkretaj postuloj de la pasintjara Strategia laborplano.

UEA funkcias simile al okcidenta demokratio. Tio estas tre sukcesa modelo. La parlamento (= la komitato) servas kiel demokratia legitimilo alekstera, sed por ne ĝeni la funkciadon de la ŝtata maŝino (= UEA-asocio), ĝi ne vere kontrolas kaj pritaksas la laboron de la registaro (= UEA-estraro). Efektive, tio ja tute ne estas ĝia tasko. Ĝia tasko estas demonstri al la popolo (= UEA-membraro), ke temas pri demokratia maŝino.

Tiu sistemo ebligis en la pasintaj jardekoj bonajn rezultojn en la okcidentaj ŝtatoj, kaj ankaŭ UEA ja spertis plurdekjaran stabilan epoĥon kaj kapablis liveri fidinde konstantajn servojn al la membraro. Do, ne indas insisti pri la aprobita en konkreta versio Strategia laborplano kaj pri necesa kontrolado kaj pritaksado de la (ja ĉiuokaze ne-estrara) Estrara raporto. Ili ja nur estas alekstera fasado, sed ne multe rilatas al la interna funkciado.
Istvan Ertl
Istvan Ertl diras:
2014-09-10 10:02
Mi vidas, Sebastiano, ke Via komento aperis en Heroldo de Esperanto, ech titolpaghe - nenio malbona en si mem, sed sen fontindiko. Chu Vi almenau sciis pri tio?
amike
István Ertl
Sebastiano
Sebastiano diras:
2014-09-10 19:57
Ne, mi ne sciis pri tio. Mi esperas, ke estas korektitaj almenaŭ miaj tajperaroj.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2014-09-11 08:01
Mi serĉis en la reto, sed trovis nek TTT-adreson nek retadreson por kontaktado al HdE. Ĉu vi povus sciigi, en kiu kunteksto estas represita mia komento? Ĝi estas senchava ja nur rekte rilatante al la interparoladeto inter s-anoj redaktoro kaj prezidanto.
Istvan Ertl
Istvan Ertl diras:
2014-09-12 23:35
Mi celas: mi ne tute certas chu HdE ion faris kun Viaj tajperaroj. Via komento aperis sur la unua pagho. Ret-adreso: heroldo@esperantio.net. En la kolofono legeblas: "Kontribuis: ... Sebastiano." Do, Vi kontribuis ech sen scii tion!
amike
Istvan
Sebastiano
Sebastiano diras:
2014-09-12 23:42
Freneze.
Istvan Ertl
Istvan Ertl diras:
2014-09-12 23:27
Hm, mi ne tute certas pri tio.
Reinhard Haupenthal
Reinhard Haupenthal diras:
2014-07-24 10:36
Kutima vorto-lakso de Mark Fettes. Strange, ke tuta Asocio lasas sin naz-konduki de tia ulo kaj de ties redaktoro. Sed chi lapoj longe molestos...
Hans Konrad Eichhorn
Hans Konrad Eichhorn diras:
2014-09-10 19:32
Kolego Ertl : De kie vi ricevis HdE ? Mi nuligis mian abonon pro dauxra nericevo kaj miras ke dum la lastaj jaroj neniu protestis kontraux misfaroj de la novaj posedantoj !?Antauxe mi Estas abonanto depost 1961 !
Istvan Ertl
Istvan Ertl diras:
2014-09-12 23:30
Mi ricevis ghin nepetite sed bonvene, en sama koverto kun tri ekzempleroj de Literatura Foiro. Chi lasta alvenis pro intervjuo kun mi, farita de red. Carlo Minnaja. (Kiu siavice eseis pri "Ranoj, civitanoj kaj samideanoj" en Beletra Almanako, vidu http://www.beletraalmanako.com/boao/ba20/index.html.
Claude Nourmont
Claude Nourmont diras:
2014-09-10 20:40
Ne estas la unua fojo ke HdE uzas artikolon aperinta en alia revuo sen citi la fonton. Interesan artikolon pri la Tago de la patrina lingvo, verkita de bangladeŝa esperantisto, kiu aperis en Le Monde de l'Espéranto (kiun mi redaktas- kaj pri tiu specifa artikolo mi pasigis multege da tempo) je mia granda miro mi trovis en la fronta paĝo de HdE, ankaŭ kun la fotoj. Nu, tiun artikolon ni estis metintaj sur la retpaĝojn de UFE. Sed ankaŭ en tiu kazo normala deontologia konduto estas, ke oni nepre indiku la fonton! Eĉ pli bone estus peti permeson...
Istvan Ertl
Istvan Ertl diras:
2014-09-12 23:31
Kaj kiam la fonto estas Libera Folio, tiam Heroldo shajne neniomege agnoskas ghin kiel fonton.
Nicole
Nicole diras:
2014-09-12 23:55
Kaj LF-koop havas ege striktajn regulojn pri kopirajto. Kiam mi unufoje verkis artikolon por Femina ili skribis, ke dum unu jaro mi ne rajtos diskonigi mian artikolon sed poste mi povos fari kion mi volas. Post unua jaro ili ŝanĝis la regulojn, vidu http://www.esperantio.net/index.php?id=1644 Dum 3 jaroj oni ne rajtas enretigi la propran artikolon kaj poste oni ankoraŭ devas peti permeson kaj pagi se ne estas en la propra blogo. Se vi decidas sendi vian artikolon al grupo de personoj vi devas sendi al LF-koop la retadreson de ĉiu membro de tiu grupo. Nu mi protestis pri tio kaj ke ne rajtas scii kiu apartenas al iu specifa grupo.
Istvan Ertl
Istvan Ertl diras:
2014-09-13 08:31
Do, char la redaktoro(j?) de Heroldo - saluton al (i?)li - estas videble senlacaj legantoj de Libera Folio, ni esperu, Nicole, ke (i?)li - senpermese represos ankau Vian jhusan komenton.
Amike/amoke
Istvan