Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2014 / Kongresa universitato ne havas prelegantojn

Kongresa universitato ne havas prelegantojn

de Redakcio Laste modifita: 2014-02-11 20:24
Ĝis nun alvenis nur kvin proponoj pri prelegoj por la Internacia Kongresa Universitato, okazonta dum la Universala Kongreso en Bonaero en julio. Kutime antaŭ la limdato, fine de januaro, alvenas dudeko da proponoj, el kiuj oni elektas la plej altkvalitajn. Por havigi pliajn proponojn la limdato lastmomente estis movita ĝis la fino de februaro.

Dum la Internacia Kongresa Universitato kutime okazas naŭ prelegoj, el kiuj tri estas parto de formala kurso sub la aŭspicio de AIS, Akademio Internacia de la Sciencoj de Sanmarino. Fine de la kurso okazas ekzameno, kaj la sukcesintoj ricevas atestilon de AIS. Ĉi-jare la sekretario de IKU, Amri Wandel, du tagojn antaŭ la limdato havis nur kvin sinproponojn. Fine li decidis movi la limdaton de la 31-a de januaro al la 28-a de februaro.

Libera Folio: Kial estas tiel malmultaj sinproponoj ĉi-jare?

Amri Wandel: – Ĉi-jare la oficiala alvoko por IKU-prelegantoj aperis relative malfrue kaj verŝajne (mal)kontribuis ankaŭ la malproksimeco de la UK al Eŭropo (el kiu venas la plimulto de la prelegantoj), la manko de konscio pri IKU kaj eble de potencialaj proponantoj en Sudameriko.

Kial IKU estas grava, kaj kial necesas ke estu altnivelaj kontribuoj?

Kongresa universitato ne havas prelegantojn– Evidente IKU estas la akademia flagŝipo de la UK kaj provizas prelegojn interesajn ankaŭ por multaj kongresanoj. Ĉiujare la IKU-komisiono zorgas, per profesia kaj rigora prijuĝa procezo, ke nur la plej taŭgaj prelegoj kaj prelegantoj estu akceptitaj. Por garantii signifan selektadon kaj sufiĉe altan nivelon estas grave ke estu pli da proponoj ol efektive elektotaj prelegoj. Ideale la proporcio estu almenaŭ duoble pli da proponoj ol da lokoj. Pli pri la valoro kaj historio de IKU eblas legi en la retejo de UEA kaj en la artikolo Du jardekoj de Internacia Kongresa Universitato en la verko La Arto labori kune.

Kiu povas proponi kontribuon kaj kiel tion fari?

– Ĉiu kiu havas interesan temon rilatan al sia profesio aŭ okupo kaj povas alloge prezenti ĝin al laika publiko, estas bonvena proponi prelegon. Oni sendu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto, sume ne pli ol unu paĝon, al la IKU-sekretario (prof. Amri Wandel, amri@huji.ac.il) ĝis la limdato. La elektotaj prelegantoj ricevos honorarion de 260 eŭroj.

– Oficiala invito estis publikigita en la decembra numero de revuo Esperanto kaj en Gazetara Komuniko meze de novembro 2013. La invito specifas ke la prelegoj estu pri interesaj, allogaj temoj kaj taŭgaj por klera publiko. Aparte bonvenaj estas prelegoj lige kun la kongresa temo, Ĉu la nepoj nin benos? Streboj al daŭripova estonteco, sed bonvenas ankaŭ proponoj pri aliaj temoj.
arkivita en:
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2014-01-31 07:19
Resumo, 64 vortoj. Detaloj, 525 vortoj.

Resumo:

La IKU prelego-libro disponebla sur la retejo de UEA (www.uea.org) estas bona ideo. Kaj dankon al Amri Wandel por lia senlacigebla laboro. Aldono de filmoj de tiuj lecionoj sur la UEA-retejo, kune kun disponebleco che Youtube en Europo, kaj Youku en Chinujo estos valora aldonajho en Esperantujo. Memevidentas, ke la surretigo de aliaj partoj de la Universala Kongreso povas ankau havi sian “merkatikan” valoron.

Detaloj:

Estas bonege, ke nun sur la retejo de UEA, ni povas legi pri la IKU prelegojn kaj kursojn ekde la jaro 1996. La enhavo de la plejparto de tiuj kursoj estas resumataj en pluraj lingvoj, kaj tre detale priskribitaj en Esperanto. Estus bona parto de la retejo UEA, kaj valoras la penon eksciigi tiun informon al la membraro de UEA, kaj al aliaj interesatoj.

Legi pri la Historio de la Teleskopo, au pri la Violono, au pri detaloj pri la Prononcado de Esperanto, au pri urboj en Pollando, en si mem estas interese, kaj tiuj legajhoj povas ankau esti utiligataj kiel parto de temoj por konversacioj au ech kursetoj en niaj lokaj asocioj kaj kluboj.

Tamen, estus ech pli interese se tiuj prelegoj estus filmitaj kaj poste, simple, sed alloge, aranghitaj sur la retejo de UEA kaj de, ekzemple Youtube en Europo, kaj Youku en Chinujo. Pro la relativa mallongeco de tiuj IKU kursoj, ne eblas meti ilin en la kursejon de la Universitato de Esperanto (www.universitato.info), tamen la altnivela valoro de la IKU lecionoj meritas specialan atenton kaj lokon sur la interreto. Mi supozas, ke ankau AIS-anoj povas profiti je tia lokigo de la kursetoj.

Ni esperu, ke la UK altiros pli da prelegantoj por la somera sesio. Tamen ech se malmulte da Esperantistoj povos cheesti, (kiel mi pro monomanko), tiuj lecionoj, prelegoj, povas esti filmitaj, kaj tiuj filmoj poste povas esti de la dispono de chiuj sur la reto. La libro de la IKU prelegoj ankorau havos sian valoron, sed la filmo helpos fari pli allogan kaj kompletan kurson.

Se la kursoj estos filmitaj, mi, pro sperto en la projekto Universitato de Esperanto, donos konsilon: ke estu portebla mikrofono alfiksita al la kolumo de la preleganto. Tiu ege simpla rimedo multe plibonigos la sonkvaliton, sonkvaliton kiu iom mankas en la unuaj lecionoj de la Universitato de Esperanto.

La kosto de tia filmado estos eble neniom. Mi konas homojn kiuj volonte kunportos sian filmilon kune kun tiu ege grava portebla, surmetebla mikrofono. Poste, kiel mi mem lernis ekster Chinujo, estos ege facile meti la prelegojn de IKU sur la interreton, sur Youtube, sur Youku. Samtemple, oni povas aldoni la shlosilvotojn ESPERANTO, UEA, KEMIO, ktp, kaj tiamaniere aldoni iom da “merkatika” valoro al la afero.

Ke oni povas pensi pri la aldona de aliaj partoj de UK estas memevidenta, mi esperas. Chio kio eniras sur tiaj specialaj retejoj Youtube, Youku kaj similaj estas montro de la viveco de Esperanto.

Se mi povas doni unu gravan principon de merkatiko kaj Esperanto, pensu, ke Esperanto kaj t-chemizoj, reklamado, trukoj, koloraj bildoj chie, artefarita troigo de la nombro de parolantoj de nia lingvo, ktp, TUTE NE estas la bona vojo. La bona vojo estas montrado, simpla, sentroiga, senaltruda, de ni mem, kaj speciale de tio kion ni povas fari per nia lingvo. Montri ke oni povas doni kurson, universitat-nivelan, PER Esperanto, estas unu el tiuj montroj, kaj unu el la plej bonaj. Literaturo, teatro, muziko, filmoj estas kelkaj el la aliaj plej gravaj. Estas aliaj valoraj partoj, sed tio estas temo por alia tago.

Bonan Novan Jaron – Chi semajne estas la China Nova Jaro.

Amike, Dennis Keefe
Osmo Buller
Osmo Buller diras:
2014-01-31 16:50
Dennis, via peto pri filmitaj IKU-prelegoj estas jam plenumata. Bv. vidi:

http://uea.org/dokumentoj/IKU/videoj.html

Iom post iom alodniĝos prelegoj faritaj en la IKU-sesioj en Hanojo kaj Rejkjaviko.
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2014-02-03 07:21
Antaukomento: Chi tiu mesagho estas respondo al la helpa konsilo de Osmo. Se vi interesighas pri kiel utiligi prelegojn de la Universalaj Kongresoj por starigi paroligajn kursojn en via loka klubo, eble ankau vi volos legi mian mesaghon.

Dankon, Osmo.

Jes ja tiuj prelegoj de Havano kaj de Kopenhago nun sur la Intereto estas chiuj bone registritaj, ka la sonkvalito estas bona. La homoj kiuj filmis ilin (kaj kompreneble tiuj kiuj instruis) faris bonan laboron.

Mi pensas, ke multe da Esperantistoj, kiuj volas plibonigi sian kapablon de la lingvo, kaj kiuj samtempe volas lerni ion PER Esperanto, venas al la bona parto de la retejo de UEA.

Estus bone se niaj kursgvidantoj pensu pri la eblo enmeti parton de tia videa, scienca materialo en siaj kursoj, mezgradaj kaj superaj. Tro da lingvo-instruado tro emfazas la enkapigon de reguloj, kaj ne sufiche priatentas la uzadon de la lingvon por KOMUNIKI.

Se iu de la Centra Oficejo volas, mi povas prepari pedagogian materialon kiu rilatas kelkajn el tiuj kursoj. Dum mia profesia vivo mi ofte verkis tian materialon por aliaj profesoroj kaj ankau por la tiel nomataj Harvard Case Studies. La materialo donos alian kialon por membroj de UEA kaj eksteruloj ekrigardi kaj pristudi tiujn prelegojn de la Universala Kongreso. Kun la materialo, mi povas verki konsilojn por kursgvidantoj kiuj eventuale volus utiligi tiajn kursojn en siaj lokaj kluboj. Fakte, tio povas helpi pli vivigi niajn lokajn klubojn, io tre bezonata, lau mi, en la Esperanto-Movadoj.

Mi sample rigardis plurajn partojn de chiu preleganto: Wandel, Vergara, Edwards, Tonkin, Nordfalk, Hidenori kaj Barandovska-Frank. Chiuj estas konvenaj por montri al la ekstera mondo. Kaj eble preskau chiuj estas “kursigeblaj.”

La retejoj Vimeo, kaj speciale Ipernity, ofte iras tro malrapide, tamen. Estus bone se, kiel en la prelegaro de Davide Astori, ke chiuj videoj ankau videblu per Youtube. Metante la lecionojn de Amri Wandel sur la Universitato de Esperanto (www.universitato.info) antaunelonge, mi dirus, ke mi utiligis (en Usono) eble 10 minutojn por chiu horo da filmado. Tio estas granda diferenco, char antau nur du jaroj, ni eble bezonis la TUTAN NOKTON por meti unu au du lecionojn de Fedeerico Gobbo kaj sur la sama retejo!

Meti pli da lecionoj de la Internacia Kongresa Universitato sur la Interreto, tie kie eksteruloj povas rapide vidi ilin estas unu plia pasho antauen, kaj samtempe tiu pasho ne bezonas multe da laboro, kaj tute ne bezonas monon. Bona strategio ofte estas simple, klara, malmultekosta, ne tro laboriga. Tia estas la filmado kaj enmetado de la kursoj che la Universalaj Kongresoj.

Amike, Dennis