Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2014 / Kien malaperis la esperantistoj?

Kien malaperis la esperantistoj?

de Redakcio Laste modifita: 2014-08-06 07:19
Ne nur la Universala Kongreso ĉi-jare estis rekorde malgranda. Nur okdeko da esperantistoj el la tuta Eŭropo ekster Kroatio partoprenis la Eŭropan Esperanto-Kongreson en Rijeka, kaj aliaj aranĝoj en Eŭropo same ne imponas. Zlatko Tišljar pripensas la kialojn de la ŝrumpo kaj donas du proponojn por vigligi la movadon.

Malgraŭ ĉiuj klopodoj de la organizantoj informadi kaj apelacii dum jaro kaj duono, malgraŭ la ŝajnaj bonaj kondiĉoj (Rijeka estas centre de Eŭropo, alirebla facile de kiu ajn flanko, ne tro multekosta, UK ne okazas ĉi-jare en Eŭropo...) al la 10-a jubilea kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio aliĝis 146 personoj, inter kiuj 59 el Kroatio, sekve el aliaj 20 landoj aliĝis iom pli ol 80 esperantistoj.

Estis granda seniluziiĝo. La kongreson aŭspiciis la prezidento Ivo Josipović, la urbestrgaro de Rijeka disponigis senpage grandegan kulturdomon kun 600 sidlokoj, al la kongresa temo kontribuis kelkaj gravaj sciencistoj kroataj inter kiuj unu kroata parlamentano... Kaj ĉiuj ili povis vidi ke la Esperanto-movado en Eŭropo ŝrumpis al cent personoj!

Ĉu ni plu organizu la kongresojn? Ĉu ni plu hontu antaŭ la neesperantistoj kiuj volas nin subteni? Ĉu la organizantoj faru ekstremajn streĉojn por organizi ĉion plej altnivele por grupeto da homoj troviĝante daŭre sub la premo de deficito?

Kiuj estas la kaŭzoj kaj kiuj estos la konsekvencoj?

Mi ne scias kiuj estas la veraj kaŭzoj, krom la fakto ke la esperantistaro ne plu emas vojaĝi al kongresoj (similan katastrofan rezulton havis ankaŭ UK en Bonaero, kaj laŭ mia scio diversaj naciaj kongresoj ankaŭ ne kreskas). Se ni sumigus la partoprenantojn de ĉiuj internaciaj aranĝoj en Eŭropo ĉi-somere, ni ne atingus la ciferon de mil partoprenantoj. Ĉu la esperantistaro malaperis aŭ estis ekstermita?

Verŝajne la kaŭzoj estas kombino de ŝanĝo de homa kondutmaniero pro nova teknologio (ĉiuj preferas de hejme kontakti aliulojn perrete), granda ekonomia krizo kaj precipe la kulmino de la monda publikopinio ke la angla estas la internacia lingvo, pro kio ankaŭ la esperantistaro retiriĝas en siajn hejmojn kaj ne plu ŝatas montri sin kiel adeptoj de iu utopia kaj sensenca movado.

EEU jam antaŭ jaroj ĉesis eldoni paperan informilon (Eŭropan Bultenon kadre de la Ondo de Esperanto), verŝajne ni devos ankaŭ organizi virtualajn kunsidojn de la asembleo. Homoj havas nek monon nek emon vojaĝi ien por akcepti raportojn kaj krei planojn. Kaj la kongresojn ni eble faros de tempo al tempo.

Ĉu tamen iel eblas ŝanĝi la evolutendencon?

Mi havas du proponojn:

1. Rekomendi al ĉiuj junaj kaj entreprenemaj esperantistoj pretigadi projektojn kiujn financas EU (tio jam okazas en ĉiam pli granda amplekso kaj estas la nura niĉo en kiu la Movado finance kreskas).

2. Konsciigi la esperantistaron ke ekde la komenco oni instruas komencantojn per ege fuŝaj lernolibroj pro kiuj ne pli ol 1% de komencantoj finas la kurson aŭ finstudas la lernolibron. Pli pri tio legu ĉi tie. Tion oni povas rapide korekti, ĉar ekzistas klara studo pri tio kion devus enhavi porkomencantaj lernolibroj kaj tiel altigi la nombron de sukcesaj lernantoj kaj sekve ankaŭ kreskigi la movadon malgraŭ la malbonkondiĉaj tempoj.

Zlatko Tišljar
arkivita en:
D-ro Rudolf Fischer
D-ro Rudolf Fischer diras:
2014-08-05 11:43
Zlatko Tišljar tute pravas, ankau pri la kauzoj, lau mia opinio. Germana Esperanto-Asocio malgrau chiuj klopodoj chiujare perdas ch. 3 % da pagantaj membroj, kaj tio ekde preskau 20 jaroj. Mi ofertis plurfoje per bona instrumaterialo kursojn en la universitato: Venis studentoj, kiuj brave lernis kaj montris intereson, sed pro la granda nuntempa premo, pasigi la ekzamenojn en mallonga tempo, ili bedauris, post la kurso ne povi plu okupi sin per Esperanto (tamen kun kelkaj esceptoj).

Ankorau ekzistas en Germanujo pli da aranghoj ol antau 30 jaroj, char ankorau granda parto de la Germanoj havas la monon povi pagi la kotizojn. Sed tio antauvideble shanghighos, char chiam pli da Germanoj ne plu salajras multe. Kaj unue oni shparas la pagon de membrokotizoj, dum ghenerale la kutimo, resti fidela en iu klubo, grandvaste malaperas en la socio, ne nur en Esperantujo.

Restas la espero, ke tamen certa intelekta elito daure malkovras la idealojn de Esperanto kaj marghene lernas ghin apud pluraj aliaj lingvoj. Kaj ke fine la ide-intershangho en la Interreto tamen ne sufichos, tiel ke oni iradas ankau al aranghoj. SES estas bona ekzemplo.

Rudolf Fischer
 
Ian Fantom
Ian Fantom diras:
2014-08-05 12:16
Mi provis averti pri tio, kio okazas jam depost 2006, post unujara plentempa studo de la problemo en unu landa asocio. Tutsimple, tio kio okazis en tiu landa asocio - en la koro de la angla lingvo - nun okazas tra Euxropo.

Tamen la homoj ne volis auxdi. Kiom ajn da faktoj kaj ciferoj ili havas, ili dauxre tion ignoras, kaj insistas, ke ili ne scias pri la kauxzo de la membrokolapso, kvazaux mia esplorlaboro neniam ekzistis.

Iujn el miaj artikoloj mi publikigis en La Libera Folio (http://www.liberafolio.org/Members/iafantomo). Miajn studajxojn mi kompilis en la formo de 12 raportoj pri la diversaj aspektoj de la problemo, kun la intenco prezenti ilin al mia landa asocio; mi prezentis nur unu, kaj tion nur al la Prezidanto. Sekve mi estis efike ekzilita de la landa aktiveco per lavango da personaj atakoj en la posta jarkunveno. Iu ajn kiu deziras ricevi tiun materialon bonvolu kontakti min per mia nomo kun cxe-signo en la mezo, sekvata de punkto org punkto uk.
Frank Merla
Frank Merla diras:
2014-08-05 12:32
La homoj komencas pripensi chu ili kunfaros en maklerejo.de.
Moissej Calevicx Bronsxtejn
Moissej Calevicx Bronsxtejn diras:
2014-08-05 13:53
La problemo ne ŝajnas tiom timiga, se oni konsideru, ke entute kvanto de ĉiujaraj amasaj aranĝoj por esperantistoj kreskas. La esperanto-parolantoj nun povas elekti la aranĝon pli proksiman al ilia hejmloko, pli etprezan, pli interesan laŭteme ks. I.a. de la 12-a ĝis la 19-a de julio en TIHVIN, Rusio sukcese pasis internacia E-renkontiĝo TEMoj (Tihvinaj Esparanto-Metiejoj) kun tre varia kaj riĉenhava programo. Partoprenis 85 personoj el 5 landoj.
Sed ja krom tiu, nur en Rusio ĉi jare okazas (is,os)minimume kvin amasaj aranĝoj, kaj ĉiu prenos sian publikon.
Mikaelo Bronŝtejn
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2014-08-05 15:01
Rerigardante la programon de la EEU-kongreso en Rijeka mi devas konfesi, ke laŭ la programo ĝi tute ne estis alloga. Ĉiam la samaj konataj figuroj, kiuj prelegas pri la samaj suficxe konataj temoj.

Kiam mi studis la programon antaŭ kelkaj monatoj mi eĉ ne pripensis aliĝi, kvankam el turisma vidpunkto estus interesa.

Mi ne havas la impreson, ke dum ĉi tiu aŭ similaj aranĝoj de la Esperanto-Movado oni povas ricevi novajn instigojn. Kaj kompreneble ne estas loko por novaj ideoj! La podio estas ekskluzive por eminentuloj, akademianoj, politikistoj. Unu parolas, kaj la aliaj devas aŭskulti.

Supozeble la plej multaj decidis - kiel mi- , ke eblas ŝpari la monon por li indaj aferoj. La plej multaj kongresoj de landaj asocioj aspektas simile, ĉiam la sama personaro kun la samaj temoj. 99% de la okazajxoj de la Esperanto-Mondo tute ne estas rimarkeblaj.

Certe estas iu kvoto de ŝatantoj. Ofte estrarantoj (kiel Rudolf Fischer) kaj blokas ĉiujn ŝanĝojn kaj forpelas pli kaj pli la lastajn bonvolemulojn.

Aperis la argumento, ke estas malpli da mono. Eble jes. Sed tiam la organizantoj devas oferti ion, kiu valoras la elspezojn. La tagoj, en kiuj Esperantistoj pretis financi ĉion sole pro ideologiaj kialoj, pasis. Feliĉe!

Mi ne ploras, se la lasta, de la kongresaj dinosaŭroj malaperos.
Alfred Schubert
Alfred Schubert diras:
2014-08-05 16:31
Dum pli ol 33 jaroj mi konstatis, ke la tielnomata "movado" malkreskas, cxar la movado ne adaptigxas al la sxangxanta mondo. Krome gxi ne ofertas eblecojn al kapablaj homoj, kiu volas atingi ion. Multaj kapablaj homoj forkuras el la movado post mallonga tempo.
Sed la arangxoj entute pli multnombras nun kaj altiras pli da homoj. Zlatko evidente nur vidas etan parton de la Esperanto-mondo, ne la tutan. Li ne vidas - aux ne volas vidi - la privatajn arangxojn, kiuj okazas ekster la movado.
Alia interesa sperto, kiun mi faris: Antaux tri jaroj mi fondis la klubon elito.at por kolekti homojn, kiuj kune volas realigi projektojn. Mi atingis mian modestan celon - sed ne aligxis Esperantistoj.
Reinhard Haupenthal
Reinhard Haupenthal diras:
2014-08-05 17:18
Bedaŭrinde la savo-strategiaj rezonadoj de Zlatko Tišljar ne konformas al la realo. Jam en 2000 la svisa psikiatro Tazio Carlevaro faris fundan analizon de la problemo en sia libro "Ĉu Esperanto ĝisvivos la jaron 2045?" Kvankam lia elir-punkto estis la situacio en Svislando (kie Esperanto praktike ne plu ekzistas, same kiel en Aŭstrujo), lia analizo ĝeneraligeblas. La esenca tezo de Carlevaro diris, ke estas la sorto de ĉiuj plan-lingvoj malaperi. Evidente malaperis (laŭvice) Volapük, Ido, Occidental (Interlingue), Novial (kiu fakte ne ekzistis kiel lingva komunumo) kaj Interlingua. Nun venas la vico de Esperanto kiun la mondo ne volas (la bezonon ni lasu ekster konsidero). Esperanto delonge ĉesis esti "danĝera lingvo" (kiel formulis Lins; fakte jam en La Socialisto 4. 1929: 12, p. 97-98, oni parolis pri "la danĝera Esperanto"). Neniu ĝin oponas, neniu persekutas la esperantistojn, neniu detruas iliajn bibliotekojn (nur ili mem), sed la mondo simple ne interesiĝas pri sensukcesa afero.

Pro tio la organizita Esperanto-movado plu ŝrumpos kaj iros la naturan vojon al sia fino.

 

Ankaŭ la puf-vangaj paroloj de Fettes ne ŝanĝos la situacion. Fettes ja markos (nomen est omen) la vojon de UEA al la abismo. Sed li eĉ ne ludos la rolon de ia herostrata tombo-fosisto, simple li postgalopos forkurantan ĉaron... Se almenaŭ li donus la viatikon al sia asocio...
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2014-08-06 01:25
En la libro de Carlevaro mi legis iom. Tiaĵon mi bedaŭrinde ne povas nomi "funda analizo". Laŭ mia memoro (sed jam pasis multaj jaroj) li ĉefe eliras de politika enkonduko de Esperanto - sed tio ĉiukaze estas iluzio. Li tutcerte ne inkluzivigis la modelon por la disvastiĝo de novaj aferoj https://eo.wikipedia.org/wiki/Difuzo_de_novaj_aferoj ("Diffusion of Innovations") kun la diversaj kategorioj de adoptantoj; tion oni hodiaŭ plejofte uzas por kompreni la disvastiĝon de io nova.

Mi forte dubas, ke Esperanto estas sendanĝera lingvo. Se rapide disvastiĝus Esperanto, tio iam forte endanĝerigus la postenojn de tradukistoj kaj interpretistoj, de lingvo-instruistoj kaj de lingvo-profesoroj. Kaj perdus sian valoron la lingvo-scioj de multaj homoj, ekz. internaciaj manaĝeroj kaj oficistoj de Eŭropa Unio. La nombro de homoj (kaj profesio-grupoj), por kiuj Esperanto estas minaco al la ĉiutaga pano (aŭ almenaŭ lukso) estas impone granda. Ili plejparte pro persona intereso deziras ĉion plej malbonan al Esperanto. Ilia intereso kaj povo estas grandaj...

Oni jes oponas al Esperanto kaj oni mensogas pri Esperanto. En la retejo de la tutmonde fama gazeto "Neue Zürcher Zeitung" ĝis hodiaŭ legeblas artikolo "Nachruf aufs Esperanto" (nekrologo pri Esperanto) kun amaso da fuŝaj asertoj (ke Esperanto jam mortus kaj ke entute estus senkultura lingvo; plena teksto legeblas ĉe http://www.dardel.info/Textes/Esperanto.html ). La bavara ministerio pri edukado proksimume en 1980 asertis en la parlamento, ke Esperanto ne estus vere monda lingvo, ĉar ekz. por azianoj ĝi estus same malfacile lernebla kiel la angla... La franca edukministerio misinformis antaŭ kelkaj jaroj la parlamenton, ke Esperanto ne havas gepatrajn parolantojn. Ktp.

Esperanto neniel estas "sensukcesa afero". Antaŭ proks. 125 jaroj ĝin parolis malpli ol dek homoj - hodiaŭ estas pluraj cent mil regulaj parolantoj. Neniu alia lingvo spertis tian multobliĝon de sia parolantaro en unu jarcento - neniam en la homa historio. En 1887 Esperanto havis evidente la plej malgrandan parolantaron el tiam ĉ. 7000 lingvoj - hodiaŭ Esperanto kutime troviĝas inter la plej unuaj kvindek aŭ cent lingvoj, laŭ tre diversaj kriterioj, https://eo.wikipedia.org/wi[…]omparo_kun_aliaj_lingvoj.29

Tre grava problemo pri la sukceso de Esperanto estas la mankanta realismo de la Esperanto-parolantoj kaj -funkciuloj. Lingvoj kutime disvastiĝas maksimume per 2 ĝis 5 procentoj jare (ankaŭ la angla ne atingis ion pli rapidan tutmonde). Esperanto kelkfoje atingas eĉ 7 procentojn jare. Tio estas grandioza - sed la Esperanto-propagandistoj detruas la impreson pri grandiozeco, ĉar ili daŭre parolas pri tutmonda enkonduko ktp. Nu, se oni de ekz. 100.000 parolantoj ene de unu jaro progresis al 107.000, tio estas grandioza - sed ĝi restas nenio, se oni daŭre parolas pri tio, ke Esperanto estu ĉies dua lingvo. Tiam oni progresis de eble 0,00140 % de la tutmonda loĝantaro al 0,00141 %. Tia prezento de progreso ne tre konvinkas...

Kaj fine jen punkto kie mi konsentas: Jes, la organizita Esperanto-movado plu ŝrumpos. La natura vojo estas, ke ĝi perdas sian signifon, ĉar Esperantujo pli kaj pli memstariĝas. La vikipedio-kunlaborantoj simple ne bezonas iun UEA-n aŭ landajn asociojn. Same malmulte la Tatoeba-tradukantoj, la filmo-subtekstigantoj, la kantistoj, la Facebook-tradukantoj kaj -skribantoj, la anoj de iuj retlistoj ktp. Mark Fettes ie revis pri reatingo de gvida rolo por UEA - la problemo estas, ke superaj gvidantoj ne plu estas tre bezonataj aŭ dezirataj. La Esperantuloj organiziĝas mem en ofte relative malgrandaj grupoj - kaj tio sufiĉas.
Emilio Cid
Emilio Cid diras:
2014-08-05 17:30
La Bonaero UK estis mone deficita, kaj malgraŭ ĝia relative malgrandeco, ĝi estis sufiĉe granda por impresigi la loĝantojn. Ĝi havis 700 partoprenantojn, kio ja estas granda nombro.

La kostaj flugoj kaj ĉefe la Bonaera vintro malkuraĝigis la nordulojn.

Sed laŭ mi la plej grava problemo estas la programo. En la antaŭ-interreta tempo, la homoj avidas je informoj. Nun la situacio malas. Mi ne ankoraŭ ne trovis klarigon pri la utileco de la Kongresa Universitato. Tie doktoroj prelegas pri ege specifaj temoj, kiujn nur la preleganto komprenas. Mi dubas ĉu doktoroj, kiuj prelegas kapablas kompreni aŭ interesiĝi pri la temoj de siaj kolegoj.

Tiuj prelegoj estas despli malinteresaj kaj kompreneblaj al la ordinara publiko. Ĉu la KU iel helpas la movadon, ĉu per ĝi eblas mencii ion en la universitatoj de tiuj prelegantoj, pri la okazo de la UK ?

Esperantistoj plej ofte volas turismi, distriĝi, kaj foje disvastigi esperanton. Oni neglektas gravan oportunon disvastigi esperanton dum UK-j. Niaj UKj estas fermitaj, kaŝitaj, preskaŭ sekretaj.

Mi proponas ke ĉiu UK havu almenaŭ unu momenton malfermitan al la publiko. Povas estis prelego en la nacia lingvo, aŭ fulma kurso. Alia bona ideo estas partopreno en kultura lingva festivalo.
Derek Roff
Derek Roff diras:
2014-08-05 17:44
Mi esperantiĝis en 1980, je la aĝo de 25 jaroj, kaj vizitis landan kongreson. Al mi, la programo ne estis interesa, kvankam multaj el la homoj estis. Ĉefe, oni sidas kaj aŭskultas. Regas la maljunuloj, mi konkludis. Mi vizitis Universalan Kongreson, kaj ekhavis la saman konkludon. Mi vizitis lokajn kuniĝojn, kaj kongresojn por junuloj, kaj simile trovis amason de interesaj kaj karaj homoj, sed programoj restis plejparte ne laŭ miaj gustoj.

Nun, mi estas inter la maljunuloj. Mi ĵus vizitis landan kongreson, kaj la programo tute similas al tiu, kiu ne interesis min antaŭ 34 jaroj. Individuaj eroj ofte estas bonaj, sed la tuto estas por mi dormiga. Do, ne estas simple afero de juneco aŭ maljuneco. La programoj eble plaĉas al neniuj. Aŭ eble plaĉas al iuj el la ĉeestantoj. Sed ĉefe, ili forpuŝas la homojn, kiujn mi trovas plej interesaj.

Sendube, eblas krei programon, kiu pli logus min al kongreso. Ĉu tia programo logus pli da homoj entute ol la nunaj? Eble jes, eble ne. Pli saĝe estus enketi pri la veraj deziroj de la nunaj partoprenantoj, kaj forĵetu la balaston. Samtempe, enketi ĉe aktivaj Esperantistoj, kiuj ne ĉeestas kongreson, kaj lerni pri ties deziroj. Sekve, aldonu diversajn programerojn, kun la celo allogi homojn kun disaj gustoj. Eble, iom post iom, ni povus havi pli grandajn kongresojn, kun pli diversa programo kaj partoprenantaro.

Eble respondoj al tiuj demandoj jam troviĝas en la enketoj, kiuj oni indikis supre. Eĉ se jes, la defio estas realigi la ŝanĝojn. Granda defio, certe.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2014-08-05 19:46
Vi skribis "estus enketi pri la veraj deziroj de la nunaj partoprenantoj". La nunaj partoprenantoj ja estas kontentaj - pli aux malpli. Tial ili partoprenas.

Sed kion deziras la centmiloj, kiuj ne partoprenas? Mi menciis en mia komento kelkajn erojn (Cxiam la samaj eminentuloj babiladas pri la samaj temoj, abundo de tradiciaj formoj, kiel prelegoj)
Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2014-08-05 18:00
Emilio Cid skribis: "Esperantistoj plej ofte volas turismi, ..."

Ĉu vere? De kie venas la ideo, ke iu lernas Esperanton pro turismaj celoj? Turismo estas afero, por kiu oni tute ne bezonas Esperanton. Kompreneble, oni povas vojaĝi, feriadi per Esperanto kaj en E-ĉirkaŭaĵo, sed ekzistas homoj, kiuj tute ne interesiĝas pri E-vojaĝado! Vere! Aranĝoj ne vivtenos la »movadon«.

Esperantistoj vizitas aranĝojn, ĉar tio estas la lasta afero, kie ili povas "vivi Esperanton".

Esperanto povas esti interesa okupiĝo por la intelekta elito (kiun Rudolf alvokis), kaj tiu supozeble estas grupo, kiu ne bezonas E-ton por vojaĝado kaj feriado. Mi preferas Esperanton kiel rimedon, per kiu oni povas interŝanĝi siajn imagojn pri idealoj kaj ideologioj, pri vivmanieroj kaj vivospertoj. Aranĝojn oni povas fojfoje viziti, sed mi ne estas esperantisto pro la aranĝoj. Diableto mi estas: Post pli ol kvardekjara esperantisteco mi neniam vizitis UK-on!

Kien malaperis la faka agado? En la 1970aj kaj 1980aj jaroj mi okupiĝis pri Espermenso (ĉu vi konas?), radioamatorado (ILERA), ŝakludado (EŜLI) ... La asocioj malaperis, kaj kun ili ŝajne malaperis la faka agado.

Mi vidas unuflankan pensadon de iuj (tro multaj?) esperantistoj. Do, kiam ni demandas, kien malaperas esperantistoj, ni devas demandi, kion LA ESPERANTISTOJ proponas por allogi homojn, kaj kiel la esperantistoj zorgas, ke tiuj homoj plu okupiĝu pri la lingvo. Kion ni ofertas al la esperantistoj, kiuj lernis E-ton kaj sukcese trapasis kurson? Ho jes, tion: Veturu al tiu kaj tiu aranĝo.

Povra movado!

zlatko tišljar
zlatko tišljar diras:
2014-08-05 18:59
Mi tre kontentas pri la komentoj ĉar unu aferon ili jam detektis: la klasikaj kongresoj evidente havas neinteresajn programojn por la nuna esperantistaro. Ne estas klare kiaj devus esti tiuj novaj enhavoj, ja oni ne povas havi nur amuzajn elementojn. Sed ŝajnas ke la sukcesoj de Someraj E-Studadoj (SES)montras unu direkton: la aranĝoj estu amuzaj, sed oni ankaŭ lernu en internaciaj grupoj.
Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2014-08-05 20:22
Kredeble la tempo de "universala kongreso" estas for. UEA povas daŭrigi siajn kongresojn kaj nomi ilin "UK". Bone. Strebado al ĉiam pli grandaj kongresoj ŝajnas al mi malĝusta celo.

Mi pensas, ke estiĝos novaj formoj kaj lokoj, kiel kaj kie esperantistoj kunvenos. Homoj ne volas aŭskulti prelegojn, kaj mi miras, ke entute ekzistas tiom da homoj, kiuj ankoraŭ estas pretaj vojaĝi al tradicia kongreso.

Mi pensas, ke la (nova generacio de) esperantistoj volos esti aktivaj partoprenantoj, ili ne sidos kaj aŭskultos prelegojn, sed mem faros, kreos, manlaboros ion.
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2014-08-05 22:01
Mi parolos pri mezurado-sistemo por pli racie analizi kaj priparoli la evoluadon de la esperantaj aranghoj:

Emilio mencias la nombro da partoprenantoj en la UK en Bonaero, chirkau 700. Mikaelo donas la kvanton de 85 cheestantoj en landa arangho TEMOJ en Rusio, kaj Zlatko parolis pri 146 alighintoj en Rijeka. Certe multaj aliaj Esperantistoj povas aldoni nombrojn por aliaj aranghoj en aliaj mondopartoj.

Tamen, estas malfacile kompreni ghuste kio okazas en la mondo de Esperanto. En la lastaj jaroj estas certe historia falo rilate partoprenantojn en la Universalaj Kongresoj. Tamen oni audis pri sukcesoj tie kaj tie. Oni parolas pri SES, sed SES estas la frukto de Lernu kaj pli ol kvin mil euroj da subvencio, kaj ghis centmiloj ech milionoj da senpagaj anoncoj sur la retejo de Guglo. Se la guglaj senpagaj anoncoj estus por UEA, ni vidus alian rezulton.

Por kompreni chu la tutmonda partoprenando en esperantaj eventoj kreskas, stagnas au malkreskas, estas bezonate informokolekto-sistemo, EDUKADO.NET havas tian sistemon por kursoj de Esperanto, kvankam ilia sistemo estas ege tro malfacile utiligebla. Provu mem!

Antau jaroj, Laszlo Szilvasi publikigis en la gazeto Eventoj tutan liston de Esperantaj aranghoj tra la tuta mondo. Se oni aldonus la kvanton da partoprenantoj en tiaj aranghoj kaj kalkulas la evoluojn, ni havos tre valoran informadon sur kiu pli racie interparoli. Ne izolitaj punktoj, sed chiuj punktoj kune, sume kaj resmume.

Se iu memoras CED, kolektadon de statistikoj ili ankau faris. Sen statistiko-termometro estas malfacile paroli pri evoluoj kaj pri la katastrofa au nekatastrofa naturo de tiuj evoluoj. Mezurado multe helpos al ni interdiskutadi pri la grava temo menciata de Zlatko.

Amike,

Dennis Keefe
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2014-08-06 00:44
Kara Dennis, estas sufiĉe malfacile prijuĝi la evoluon de UK-partoprennombroj. Mi iam provis - oni devas distingi almenaŭ inter mezeŭropaj kaj randeŭropaj kaj ekstereŭropaj kongresoj (grandaj, mezgrandaj, malgrandaj...). Se oni ne faras tion, la plimultiĝo de ekz. ekstereŭropaj kongresoj ŝajnigas, ke la partoprenado malkreskas, ke E-ujo ŝrumpas, dum fakte multaj homoj en la "ekstereŭropaj" jaroj simple vizitas iun alian renkontiĝon en Eŭropo.

Se UEA celus altajn partoprennombrojn, ĝi okazigus la UK-ojn ĉefe en relative mezaj eŭropaj landoj. Sed, tute saĝe, UEA volas subteni la disvastiĝon de Esperanto en la tuta mondo kaj do firmigas la kreskantajn Esperanto-komunumojn en la (el Eŭropa vidpunkto) plej foraj landoj.

Kunkalkuli ĉiujn partoprennombrojn kaj tion dum multaj jaroj estas tre temporaba afero. Mi mem iam kolektis la datumojn por la unusemajnaj germaniaj renkontiĝoj - sed iam laciĝis. Kiucele plu kolektadi?

Kio eblas per limigita fortostreĉo, tio estas kalkuli, kiom da renkontiĝoj estas ofertataj ĉe http://www.eventoj.hu/2014.htm (kaj antaŭaj jaroj). Se oni volas disponigi la rezulton al ĉiuj interesitoj, oni bv. meti ĝin al https://eo.wikipedia.org/wi[…]_Esperanto-Renkonti.C4.9Doj .
Sebastiano
Sebastiano diras:
2014-08-06 00:54
Dankon por la saĝa komento.
Seyed Navab Mozaffari Baluchi
Seyed Navab Mozaffari Baluchi diras:
2014-08-06 02:02
Esperanto ne estas lingvo de kongresanoj kiu pro magraj kongresoj ekstermighus.
Esperanto ne estas lingvo de klubanoj kiu pro kotizkrizoj ekstermighus.
Esperanto ne estas lingvo de turismo kiu pro hejmrestemo ekstermighus.
Esperanto ne estas lingvo de eminentuloj kiu pro eminentularkadukigho ekstermighus.
Esperanto ne estas lingvo de komerco kiu pro bankroto ekstermighus.
Esperanto ne estas lingvo de laboristoj kiu pro burghigho de kelkiuj, ekstermighus.
Nia kara lingvo estas lingvo de vi, esperantoj! Kaj ghis kiam vi vivas, ghis kiam la espero vivas, nia lingvo ankaux vivas.
Esperanto estas lingvo de la individuoj, novaj individuoj, kiuj volas reekfari siajn proprajn shatatajn sociojn. Se la registaroj vekighos frue, venos ankaux politika sukceso. Se ne, ni, esperantaj esperantistoj, uzas ghin kiel ni volas kaj kiel ni scipovas. Plejparte ni uzas Esperanton por resti esperantaj.
La homoj ankoraux estas en revsonghoj pri la interreto, tutmondigho, la angla lingvo ktp. Tiu chi dorom, tamen, hodiaux ekis disturbighi kaj oni diagnozas la koncernajn simptomojn.
La esperantistoj scias ke per nenia dua lingvo ili povas sinesprimi pli perfekte ol Esperanto. Sed tio ne sufichas. Tion devas scii ankaux la neesperantistoj. La neesperantistoj devas scii ke Esperanto efektive ne estas alia aparta lingvo. Esperanto efektive estas logika strukturo tra kiu la homo povas baze de sia unua lingvo esprimi sin al tiu kies unua lingvo malsamas. Kiam homo serioze bezonus esprimi sin al malsamlingvano kaj reciproke lin/shin kompreni, tiam nepre uzus Esperanton (aux ion similan).
Do, Esperanto vivos ghis la jaro 2045, kaj ech pli… Baluchi 06082014
Djordje Dragojlovich
Djordje Dragojlovich diras:
2014-08-06 02:45
Dankon por pluraj bonaj opinioj kaj komentoj, unuafoje al la artikolo de Pajo, kiu rimarkis iun gravan tendencon. Sed, krom la bonaj rimarkoj kaj proponoj, ŝajnas al mi ke eĉ Pajo (ne sola) ne rimarkis la plej gravan kaŭzon, aŭ, almenaŭ, la elirpunkton por daŭraj diskutoj: la ŝanĝitajn sociajn kaj politikajn cirkonstancojn en la mondo. Ni ne povas ilin modifi, la demando estas - kiel adaptiĝi? Koraj salutoj, Djordje
Emanuelo Arbaro
Emanuelo Arbaro diras:
2014-08-06 09:24
Mi ne pensas ke la Esperantistoj malaperis. Mi eĉ pensas ke Esperanto estas multe pli granda hodiaŭ ol dek jaroj antaŭe, kaj ke ĝi estos multe pli granda morgaŭ. Esperanto estos pli kaj pli utila kiam la mondo estos pli kaj pli malfermita. Kaj kiam io estas utila, ĝi kreskas.

Sed, kiel kelkaj el la komentantoj jam diris, Esperanto-movado ne povas ne ŝanĝi en ŝanĝita (kaj ŝanĝema) mondo! La strukturo de la Movado estas pensita por seninterreta mondo, kun problemoj por komuniki pro la malvarma milito... Vekiĝu ni!

Ja Esperanto kaj Esperantismo ŝanĝas. Sed, pripensu: ĉu Zamenhof rekonus la hodiaŭan movadon? Ja ne! Ĉu homoj kiu konis (ne persone ^^) Ĥruŝĉovon rekonos la morgaŭan movadon? Se jes, do ja la Movado kaj Esperanto forpasos. Sed ni ĉie vidas la ŝanĝojn, kiuj pruvas ke Esperanto ne estas forpasanta.

La tiel timigantaj ŝanĝoj ne estas la problemo. La problemo estas, ke tiuj ŝanĝoj tro malrapide okazas. Ĉu ni bezonas ĉiujn tiujn revuojn, kiam la esperantlingvaj retpaĝaroj estas tiel malbelaj kaj neutilaj? Ĉu ni bezonas ĉiujn tiujn kongreson, kiam kun Skype mi povas paroli (kvazaŭ, ĉar ja ni pagu interreton) senpage kaj tutmonde? Ĉio ja ne malaperu. Ni ĉiam bezonos kelkajn revuojn kaj kelkajn kongresojn. Sed ne tiele, kaj ne tiome. Ni perdas tiom da energio (kaj da mono!) por konservi antikvaĵojn dum tiom da hodiaŭaj kaj morgaŭaj projektoj bezonas nin. Wordpress ne estas plene tradukita, la projekto traduki la Kreaj Komunaĵoj permesiloj ne sukcesis, la nova Lernu! ĉiam ne aperis, ...
zlatko tišljar
zlatko tišljar diras:
2014-08-06 13:00
Ĝenerale mi konsentas pri la faktoj ke la mondo ŝanĝiĝas kaj ke necesas adaptiĝi al ĝi, sed:
1. Formale la mondo restis la sama. EEU kaj aliaj oficiale registritaj E-orgfanizaĵoj devas havi gvidorganojn demokrate elektitajn kaj devas prezenti financraporton jare al ŝtataj instancoj kaj tiu gvidorgano devas akcepti financan raporton. Kiel fari tion, se neniu plu volas iri al kongresoj kaj kunsidoj?
2. Bone ke homoj uzas E-on private laŭ diversaj manieroj interalie babilas per skajpo. Sed tiel la popolo kiu ne plu bezonas organizajn strukturojn rapide ŝanĝos, dialektigos kaj fuŝos la lingvon kiu ne povos konservi lingvan unuecon, kiel la movado sukcesis ĝis nun (se vi babilas nur kun via amiko kiu ne bone regas la lingvon kaj ne aŭdas altkvalitan oratoron, vi ne havas modelojn de kiuj necesas lerni).
3. Se nia celo plu estas disvastigi la lingvon kaj ni ne plu havas organizajn strukturojn, neniu reprezentas eĉ nur la kelkmilan UEA-membraron. Kaj tiel ni povas influi al nenio ekster la esperantista mondeto. La politiko pli ol iam ajn nuntempe dependas de la amasa premo. Se politikistoj eĉ ne scias ke iu E-organizo ekzistas, ili agus freneze porbatalante la ideon de internacia lingvo.
Kion do mi, kiel sekretario de EEU, celu - se ne bezonatas eŭropaj kongresoj, ne bezonatas Eŭropa Bulteno, ne bezonatas ia ajn kunordigado de aktivecoj de laŭeble multaj? Logike: Ni ĉesu labori kaj fermu la butikon. Individuoj en skajpo ĉion solvos per siaj babiloj.
Emanuelo Arbaro
Emanuelo Arbaro diras:
2014-08-06 13:30
1. Facilas. Eĉ UEA nun povas fari tion: pere de retkunsidoj. Tiamaniere, eĉ neriĉaj homoj povas esti estraranoj, sen ke ili multe veturu. Do, se vi ŝatas internan demokration, plaĉos tio al vi.
2. La unueco de Esperanto restos se ni havas literaturon, se ni havas (ret-)radiojn, videojn, ... Ĉu vi serioze kredas ke Esperanto konservis sian unuecon dank' al UEA? Kaj kio okazas en kongreso? Oni babilas kun amikoj. Ekzakte samkiel en Skajpo! Oni plue povas aŭskulti prelegojn, ekzakte samkiel en videoj. Kaj Esperanto konservos sian unuecon se kursoj estas bonaj.
3. Mi ne skribis ke UEA malaperu aŭ malaperos. Mi eĉ laŭvorte skribis "ni ĉiam bezonos kelkajn revuojn kaj kelkajn kongresojn", kaj mi povus aldoni: "kelkajn asociojn", kaj inter ili tutcerte UEA, kaj kial ne EEU. Eŭropaj kongresoj povas ja esti utilaj kaj interesaj. Sed demandu al vi: kiel?

Ne serĉu la Esperantistojn, ili ekzistas. Serĉu solvojn.
Johannes Mueller
Johannes Mueller diras:
2014-08-06 18:27
1. Ekzakte por tio UEA dum la ĉi-jara UK ekhavis regularon por reta voĉdonado.

2. La mondo ŝanĝiĝis. Ne plu estas UK la nura loko por aŭdi altkvalitan Esperanton. Estas la jaro 2014 kaj eĉ minoritataj lingvoj kiel Esperanto kun monddisa parolantaro povas facile uzi amaskomunikilajn rimedojn je kvalito, kiu antaŭ kelkaj jaroj nur estis disponebla por naciaj lingvoj ofte nur kun ŝtata subteno. Ekzemploj por tio estas Radio Muzaiko kaj Radio Verda. Verŝajne altiĝos la kvanto kaj la kvalito kaj la diverseco de tiaj fontoj en la venontaj jaroj. Oni povas argumenti, ke en tiaj fontoj la lingva kvalito estas malbona, sed ankaŭ dum UK laŭ mia sperto la averaĝa lingva nivelo estas ne tiom alta.

3. Estas valida kialo, ke asocio volas havi pli da membroj por havi pli grandan influon al la politiko. Oni devas klare agnoski, ke multaj Esperantistoj simple prifajfas tian politikan influon de la Eo-movado. Ankaŭ estas menciinde, ke ĵus UEA en la pasintaj jaroj havis la sintenon esti pli serva asocio por siaj membroj ol propaganda kaj informa asocio por siaj movadaj celoj. Estas la nuna estraro, kiu tion provas ŝanĝi.

Mi malsamopinias iomete kun Emanuelo pri la neceso de kongresoj. Laŭ mi oni bezonas multajn kongresojn malsamspecajn. Skajpa parolado ne estas eterne kontentiga. Verajn amikojn oni havas laŭ mi nur aŭ ĉefe en personaj renkontiĝoj. Ne ĉiuj ŝatas la kongresecan etoson de UK kaj tial partoprenas aliajn aranĝojn. Do necesas laŭ mi havi vastan spektron de malsamaj renkontiĝoj en ĉiuj mondopartoj.
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2014-08-06 22:32
Nu, se oni ne volas riski fariĝi intelekta parazito en sia medio, oni devas resti optimisma. Optimismo povas montriĝi vana, sed neniam povas esti tiel malbona kiel vana pesimismo. Nur se oni havas optimismon ĝenerale, pesimismo pri konkretaj detaloj povas esti pravigebla kaj diskutinda.

La plej stulta pesimismo esprimita en ĉi tiu diskuto estas tiu pri la unueco de la lingvo. Ĉie en la mondo oni veas kaj lamentas pro la malapero de lingva kaj dialekta diverseco. Esperantistoj estas same interkonektitaj kiel aliaj homoj, do evidente la unuformigo minacas ankaŭ nin. Kompense plidiversiĝas la aplikoj. 55-jara mi jam estas sufiĉe aĝa por senti min ne tute hejme en multaj el la novaj aplikoj, sed al mi eĉ ne venus en la kapon plendi pri tio. Tute male. Se Esperanto havu estontecon, ĝi devas allogi homojn kiuj malsimilas al mi.
Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2014-08-07 08:04
"Se Esperanto havu estontecon, ĝi devas allogi homojn kiuj malsimilas al mi."

Vera parolo! Mi elkore konsentas!
Peter Hauser
Peter Hauser diras:
2014-08-07 07:54
Lu skribis:

"Mi forte dubas, ke Esperanto estas sendanĝera lingvo. Se rapide disvastiĝus Esperanto, tio iam forte endanĝerigus la postenojn de tradukistoj kaj interpretistoj, de lingvo-instruistoj kaj de lingvo-profesoroj. Kaj perdus sian valoron la lingvo-scioj de multaj homoj, ekz. internaciaj manaĝeroj kaj oficistoj de Eŭropa Unio. La nombro de homoj (kaj profesio-grupoj), por kiuj Esperanto estas minaco al la ĉiutaga pano (aŭ almenaŭ lukso) estas impone granda. Ili plejparte pro persona intereso deziras ĉion plej malbonan al Esperanto. Ilia intereso kaj povo estas grandaj..."

*******************************************************************************

Mi forte dubas, ke la interpretistoj estas la ĉefaj malsxantantoj de Esperanto. La hegemonio de la angla lingvo estas ne nur bazo de tuta industria branĉo, kiu okupiĝas pri instruado de la angla, pri produktado de lernolibroj, lingvogvidiloj kaj vortaroj, kiu generas en kelkaj landoj profiton kompareblan kun la profito de farmacia industrio. Kaj ĝi estas unu el la bazoj de la ekonomia hegemonio de Usono, kie intelektuloj de jardekoj ne plu bezonas lerni fremdajn lingvojn. Ĉie alie homoj investas jarojn de sia labortempo en lingvolernado, ĉar tio estas memkomprenebla antaŭkondiĉo de scienca kariero. Usonaj intelektuloj ŝparas tiun energion kaj tempon, kaj uzas ĝin prefere por siaj fakaj studoj. Oni konsideru la avantaĝon, ke plejparto de faka literaturo estas verkita en ilia gepatra lingvo, dume aliloke la studentoj devas unue lerni la anglan, por utiligi la lernolibrojn prezentataj al ili en la universitato. Ke oni aliloke - kontraste al Usono, kie tiu regulo falis en la sepdekaj jaroj - postulas konojn de fremdaj lingvoj por doktoriĝo, estas nur aparta aspekto.
Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2014-08-07 08:10
Do denove la "malapero de esperantistoj" estas kaŭzita de iuj kontraŭuloj de la lingvo, de interpretistoj, de la angla lingvoimperiismo, de la usona hegemoniemo ...

Por mi estas ĝuste tiuj ideoj, kiuj forpelas homojn el nia proksimeco. Kion skribis Jens: "Se Esperanto havu estontecon, ĝi devas allogi homojn kiuj malsimilas al mi."
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2014-08-07 16:13
Ne, Michael. La ne-pli-granda disvastiĝo de Esperanto estas kaŭzita de du aferoj - la nesufiĉa disvastiĝa laboro flanke de la E-subtenantoj kaj la kontraŭstaro flanke de la E-malamikoj pro ties interesoj (la nomitaj kontraŭuloj inkl. de la profesiuloj pri la angla lingvo). Mi neniel diras, kie kuŝas la plej granda kaŭzo - estas malfacile decidi. La tuto estas multkaŭza proceso.

La nesufiĉa disvastiĝado flanke de la E-subtenantoj havas kaŭzon en tio, ke la E-disvastiĝo por la E-parolantoj ne vere gravas. Ili havas siajn privatajn enspezojn sendepende de disvastiĝo aŭ ŝrumpado (kontraste al instruistoj de la angla ktp.). Same kiel la amatoraj tenisludantoj finance ne dependas de la disvastiĝo aŭ maldisvastiĝo de tiu sporto. Sekve la E-parolantoj multe interesiĝas pri tio, kion tradicie ofertas la E-asocioj (kongresoj, aliaj kunvenoj, revuoj, libroj...), sed povas vivi tute trankvile, se la disvastiĝo lamas. Ĉefe gravas, ke ili mem povu ĝui Esperanton en ties agrabla etoso - la aliaj mem informiĝu el la disponeblaj informfontoj...

Estas ankaŭ ĝenerale tre nekonate, kion necesas fari por efika disvastiĝo de Esperanto. Science tre blanka loko en la maparo... Kaj mi iam esploris, ĉu ekzistas iom pli profunda studo pri la temo, kial Esperanto ne disvastiĝis pli multe, kial ĝi ne fariĝis ĝenerale akceptata internacia lingvo (ofta ĵurnalista demando). Ŝajne ne ekzistas serioza scienceca studo pri tio. Jes ekzistas diversaj respondoj, sed ili estas tre nekongruaj kaj plejparte nekredindaj.
Peter Hauser
Peter Hauser diras:
2014-08-07 08:24

D-ro Rudolf Fischer skribis:

"Sed tio antauvideble ŝanĝiĝos, ĉar ĉiam pli da Germanoj ne plu salajras multe. Kaj unue oni ŝparas la pagon de membrokotizoj, dum ĝenerale la kutimo, resti fidela en iu klubo, grandvaste malaperas en la socio, ne nur en Esperantujo."


*******************************************************************************

Evidente. En la pasinteco germanaj partoprenantoj pro ilia ĝenerale financa bonfarto estis grava apogo por la plejparto de la tradiciaj aranĝoj. Tio ŝanĝigas, ĉar la generacioj, kiuj ĝuas grandparte ankoraŭ agrablan pension, maljuniĝas, suferas malsanojn kiuj malebligas streĉajn vojaĝojn aŭ jam forpasis. Tion spertis ankaŭ ĉiuj enlandaj organizantoj de aranĝoj, kiuj ne kapablis adapti sin al la interesoj de sekvaj generacioj. Kaj ĉiam pli granda parto de ties anoj jam ne plu sukcesas atingi la pensiulaĝon sen antaŭa periodo de senlaboreco.

La kaŭzoj por la ŝrumpantaj partoprenantaroj estas variaj kaj multnombraj. Kelkaj, sed ne ĉiuj estas influeblaj de la organizantoj. Sekve oni devas kutimiĝi al al ideo, ke la tempo de imponaj aranĝoj kolektantaj milojn da partoprenantoj iom post iom pasas. UEA devas adapti sian agadon al la ŝanĝantaj kondiĉoj kiel ĉiu alia organizanto.
Peter Hauser
Peter Hauser diras:
2014-08-07 08:33
Michael Lennartz skribis:

Do denove la "malapero de esperantistoj" estas kaŭzita de iuj kontraŭuloj de la lingvo, de interpretistoj, de la angla lingvoimperiismo, de la usona hegemoniemo ...


*******************************************************************************

Certe, ĉar tiamaniere oni povas daŭrigi la ceremoniojn en la manieroj de la pasintaj jaroj.

Ĉu Vi ne komprenas, ke tio estis nur respondo al la iom unuflanka mencio, ke Esperanto ne plu estus "danĝera lingvo" kaj afrontus nenie resiston, krom inter la Esperantistaro mem?
Peter Hauser
Peter Hauser diras:
2014-08-07 09:00
Jens Stengaard Larsen skribis:

Nu, se oni ne volas riski fariĝi intelekta parazito en sia medio, oni devas resti optimisma. Optimismo povas montriĝi vana, sed neniam povas esti tiel malbona kiel vana pesimismo. Nur se oni havas optimismon ĝenerale, pesimismo pri konkretaj detaloj povas esti pravigebla kaj diskutinda.

*******************************************************************************

Pesimisma vivkoncepto havas por la adeptanto la avantaĝon, ke ŝi / li estas malpli ofte malbone surprizita. Sed por seriozigi tian diskuton oni diferencu inter pesimismo kaj realismo unuflanke kaj optimismo kaj sonĝado aliflanke. La limoj estas fluaj kaj ne ĉiam klare videblaj.

Kiel Lu ja skribis, estas kresko de adaptantaro je 7 percentoj grandiosa sukceso kaj kresko de adaptantaro je 7.000 personoj mondvaste seniluziganta, kvankam ambaŭ estas nur diversaj priskriboj de la sama fakto.





 
Jens Stengaard Larsen skribis:
55-jara mi jam estas sufiĉe aĝa por senti min ne tute hejme en multaj el la novaj aplikoj, sed al mi eĉ ne venus en la kapon plendi pri tio. Tute male. Se Esperanto havu estontecon, ĝi devas allogi homojn kiuj malsimilas al mi.

*******************************************************************************

Ĉi tie Vi havas la fingron en vundo de ĉiuj organizanto:
Adaptiĝi al la interesoj de sekvaj generacioj ofte estas komprenata kiel afronto kontraŭ la fidela, tradicia publiko, kiu ĉiam estas majoritato.

La problemo estas kompreni, ke tiu majoritato, kiu estas hodiaŭ kelkmil partoprenantoj, estas post kelkaj jaroj pro naturaj, biologiaj kialoj nur kelcentnombra. Tamen ĝi ostas eĉ tiam majoritato, se oni ne kuraĝas al la fendo inter la interesoj de nuna kelkmila majoritato unuflanke kaj nuna kelkcenta minoritato, kiu pro naturaj biologiaj kialoj konsistigus estontan kelkmilan majoritaton. Organizanto, kiu komprenas tion kaj provas tiun fendon, riskas memkompreneble ĉiam grandiozajn protestojn kaj sekve - en kazo de UEA - elpostenigon kun sekvo de senlaboreco.
Emanuelo Arbaro
Emanuelo Arbaro diras:
2014-08-07 09:20
Johannes Müller skribis : "Mi malsamopinias iomete kun Emanuelo pri la neceso de kongresoj. Laŭ mi oni bezonas multajn kongresojn malsamspecajn"

Fakte, mi ne diras ke la kongresojn malaperu. Sed jes, vi pravas pri la nombro de kongresoj, kaj mi eraris; sed pri la enhavo mi ne ŝanĝas mian opinion. Kaj ni devas akcepti la ideon ke niaj kongresoj estos pli malgrandaj ol antaŭe, eĉ se estas pli kaj pli da Esperantistoj. Unu el la ĉefaj roloj de la kongresoj malaperas iom post iom (paroli internacie en la internacia lingvo). Restas la aliaj roloj.
Peter Hauser
Peter Hauser diras:
2014-08-07 09:46
Zlatko Tišljar skribis:

Ĝenerale mi konsentas pri la faktoj ke la mondo ŝanĝiĝas kaj ke necesas adaptiĝi al ĝi, sed:
1. Formale la mondo restis la sama. EEU kaj aliaj oficiale registritaj E-organizaĵoj devas havi gvidorganojn demokrate elektitajn kaj devas prezenti financraporton jare al ŝtataj instancoj kaj tiu gvidorgano devas akcepti financan raporton. Kiel fari tion, se neniu plu volas iri al kongresoj kaj kunsidoj?


*******************************************************************************

Lernu de la Pirataj Partioj:
Ili agas sub la samaj leĝaj kondiĉoj, kiel ĉiuj ceteraj partioj ankaŭ. Sed ili serĉas kaj trovas sub tiuj kondiĉoj novajn vojojn, plenumi la tradiciajn devojn.





Zlatko Tišljar skribis:

2. Bone ke homoj uzas E-on private laŭ diversaj manieroj interalie babilas per skajpo. Sed tiel la popolo kiu ne plu bezonas organizajn strukturojn ...

*******************************************************************************

Estas grava miskompreno, ke la homoj bezonus NENIAJN organizajn strukturojn. Ili bezonas strukturojn, sed tiajn, kiujn ili povas utiligi, kie ili povas kunagadi spite al manko da tempo kaj mono por vojaĝi. Pli kaj pli da eŭropanoj spertas nun la problemoj de la t. n. "tria mondo", ĉuitagaj bezonoj kaj problemoj estas ne plu tiel memkompreneble solvitaj kiel en pasitinteco. Sekve forestas pli kaj pli da fidelaj partoprenantoj, por kiuj la veturado al UK estis en pasinteco tiel memkomprenebla kiel la dimanĉa migrado al la diservo por bonaj kristanoj.




Zlatko Tišljar skribis:


... rapide ŝanĝos, dialektigos kaj fuŝos la lingvon kiu ne povos konservi lingvan unuecon, kiel la movado sukcesis ĝis nun (se vi babilas nur kun via amiko kiu ne bone regas la lingvon kaj ne aŭdas altkvalitan oratoron, vi ne havas modelojn de kiuj necesas lerni).

3. Se nia celo plu estas disvastigi la lingvon ...

*******************************************************************************

La organizita movado vidis en la pasinteco neniajn problemojn, kiam malaperis amaskomunikiloj utiligantaj Esperanton. Eventuale oni komprenas iam, ke oni estus devinta pripensi en tiuj kazoj dufoje. Ĉar tiuj estus la solaj kanaloj por atingi la sennombrajn adeptojn, kiuj lernas la lingvon hejme memstare kaj pri kiuj ni ekscios nur hazarde, se entute.




Zlatko Tišljar skribis:

3. ... Se politikistoj eĉ ne scias ke iu E-organizo ekzistas, ili agus freneze porbatalante la ideon de internacia lingvo.

*******************************************************************************

La ideo de internacia lingvo ne estas la ideo de tiuj, kiuj ŝovas politikistojn sur siaj molaj seĝoj.

Ankaŭ se Michael Lennartz tion eventuale ne komprenas: Esperanto danĝerigas ne nur la entreprenojn, kiuj vivtenas sin surbaze de lingva hegemonio de la angla kaj kiuj volonte pretas pagi por politikistoj feriadon kaj postenojn post ilia deelekto. Esperanto estas ankaŭ kontraŭa koncepto al "Dispartigu kaj Regu" kaj jam pro tio nesubtenebla projekto.
Peter Hauser
Peter Hauser diras:
2014-08-07 11:36
Emanuelo Arbaro skribis:

... Kaj ni devas akcepti la ideon ke niaj kongresoj estos pli malgrandaj ol antaŭe, eĉ se estas pli kaj pli da Esperantistoj.


*******************************************************************************

Efektive: Se ni duobligus la nombron de la kongresoj, kreskus la absoluta nombro de la kongresanoj, se samtempe ĉiu tradicia kongreso malkreskus nur je (por la unuopaj organizantaj katastrofaj) 30 percentoj. Kie ajn UEA kongresos, la UK neniam plu havos pli ol trimil partoprenantojn.
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2014-08-07 16:18
Teknika atentigo: Se vi volas respondi al unuopa komento, vi povas klaki al la butono "Respondi" sub tiu komento. "Komenti" metas vian komenton tute suben, eble iom for de la originala komento.
Johannes Mueller
Johannes Mueller diras:
2014-08-07 17:18
@Lu: La respondobutono ĉe mi ne funkcias. Aperas la tekstredaktilo kaj butono por komenti kaj nuligi. Kiam mi klakas "Komenti" nenio okazas. Se mi klakas denove aperas mesaĝo, ĉu mi vere volas sendi la komenton duafoje. Sed ne aperas la komento la paĝo.
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2014-08-07 23:45
Resumo, 128 vortoj. Komentado, 952 vortoj.

Resumo:

Zlatko faras seriozan kaj konsiderindan proponon, (vidu supre), pri la instruado de Esperanto, sed ghis nun ni liberafoliumanoj ne rekte priparolas tiun proponon nek lian idearon pri kial forlasas kurson 99 elcentoj de la lernantoj. Se vi interesighas pri la instruado de Esperanto, mi rekomendas la legadon de liaj lastaj du artikoloj en la retejo Ipernity legeblaj ĉi tie. Mi poste komentas, ke kvankam la nocio morfemofrekvenco estas tre grava, estas tamen aliaj enhavolistoj de kursomaterialo kiuj ankau utilas. Mi aldonas, ke la fenomeno forlasado de lernado estas studinda lau siaj sinsekvaj disvolvigho-fazoj. Fine mi priparolas la troigon kaj trompon pri la pedagogiaj rezultoj de komputilaj kaj retaj kursoj, ekzemple, la komputila kurso Rosetta Stone, kaj mi petas la opinion de Zlakto rilate retajn kursojn kaj cheestajn kursojn.

Komentado:


Zlatko, en sia supra artikolo, donas du proponojn por plibonigi la evolutendencon de nia mondo de Esperanto. Lia dua propono pritraktas la instruadon de Esperanto, kaj tiu propono respondas al lia demando pri KIEN MALAPERAS LA ESPERANTISTOJ? Zlakto parolas pri 100 homoj kiuj komencas lerni Esperanton per malbona lernomaterialo, malbona libro, kaj pri la 1 homo kiu finas la kurson. Lau mia sperto en pluraj landoj, Hispanio, Francio, Usono kaj Chinio, ne estas tiom drasta la forfalo de lernantoj, tamen, se Zlatko parolas pri la longdaura rezulto, tio estas, post la fino de la enkonduka kurso, kaj post 10 jaroj, eble lia nombro estas la ghusta. Chiaokaze, chiu parto de tiu forfalado de lernantoj studindas.

Zlatko asertas en siaj jhus aperintaj artikoloj en Ipernity, legeblaj ĉi tie, ke granda parto de la problemo estas la malbonaj lernolibroj. Zlatko substrekas la valoron de sia enketo kaj studado farita en la jaro 1980 pri la ofteco de morfemoj kaj vortoj en Esperantujo. Lia studo estas bona, oportuna kaj priatentinda, kaj chiu verkisto de lernolibro devas priatenti ghin. Persone, chiufoje kiam mi verkas ekzercaron (ekzemple BEK1 au BEK2 www.bekkurso.info) por la lernado de Esperanto, mi trafoliumas lian studon. Tamen, kiel antaua lingvo-edukisto (Universitato de Illinois), mi utiligas lian verkon nur kiel unu el la fundamentaj bazoj por la organizado pri la enhavo de lingvaj kursoj. Por paroli iom fake, oni devas ankau priatenti enhavo-listojn pri sintakso, (kaj Zlatko kaj chiuj certe konsentos pri tiu parto), sed ankau pri funkcioj, nocioj, tekstogramatiko, situacioj, sematikaj kampoj, internaciaj kulturajhoj, ktp. Kaj la enhavomaterialo de kurso au kursaro estas nur komenco, char poste oni devas lerte, arte, science, intuicie kaj bonorde aranghi la lernoshtuparojn. Antau kelkaj jaroj mi verkis artikolon, aperintan en la revuo IPR (Internacia Pedagogia Revuo de ILEI) pri fundamentaj enhavolistoj de lingvokurso. Se iu interesighas pri enhavolistoj kaj instruado de lingvoj, mi provos sendi la artikolon al vi.

Estas nepre pripensi la tezon de Zlatko pri la terura malaperado de lingvolernantoj en niaj esperantaj kursoj. Ekkompreno de tiu fenomeno helpos al ni plifortigi chiajn partojn de la Esperanto-Movadoj. Kial 100 elcentoj che la komenco de la kurso, poste 90, poste 50, poste 20 kaj finfine nur 1 homo kiu restas kaj poste partoprenas la komunumon de Esperantujo? Chiu parto, chiu disvolvigho-fazo de tia forlasado studindas. Ni povas komenci la studon inverse, demandante, kial tiu UNU homo restas en Esperantujo? Kiajn trajtojn li au shi havas? Chu la restantaj lernantoj similas je io? Je kio ili similas? En kio ili malsimilas? Ankau ni pensu pri la aliaj forlasantoj de kursoj: la tre fruaj, la fruaj, la mezaj, la antaulastaj, kaj la lastaj. Kiaj ghuste estas tiaj homoj en tiuj disvolvigho-fazoj? Chu la kauzoj de la forlasado similas en chiu individua forlaso-fazo? Ni pensu ankau pri Eternaj Komencantoj. Ni pensu pri la homoj kiuj forlasas niajn kursojn post nur unu au du lecionoj. Chiu homo havas sian, probable bonan, kialon. Ni ne negative prijughu ilin. Ni komprenu tiujn forlasantojn. Ni lernu starigi la demandon al ili: Kial vi forlasis la kurson de Esperanto? Kial vi ne daure lernas Esperanton? Ni ne supozu, ke ili forlasis la kurson pro tiu au pro alia kialo. Ni ne scias; ili scias. Ni komprenu la vidpunktojn de ili, char miaj kaj viaj antausupozoj probable estas neghustaj. Kaj ni ankau ne supozu, ke la forlaso-kialoj samas en chiuj landoj, en chiaj kulturoj. Internaciaj kialoj por forlasado de esperantaj kursoj povas simili, sed ili probable certagrade malsimilas pro sociaj kaj kulturaj kialoj.

Mi esperas, ke oni ne pensas, ke la retaj kursoj estas pli bonaj ol libroj au cheestaj kursoj. Se vi kredas, ke retaj kursoj estas pli bonaj, vi devas montri, ke retaj kursoj pli bone funkcias ol tradiciaj. Zlatko ne multe parolas pri tiu temo, kaj estus utile havi liajn ideojn pri chu retaj kursoj estas pli efikaj ol cheestaj. Vershajne la lastaj studoj publikataj en sciencaj jhurnaloj pri lernado per interreta, komputila kurso montras la troan optimismon rilate la valoron de tia lernado. Fakuloj pri edukado estas nun multe malpli optimista (ol antau nur kvin jaroj) pri la kapablo de la retaj kursoj bone eduki homojn. Shajnas, ke la homoj, nu la firmaoj, kiuj vendas tiajn kursojn ne sufiche interesighas pri EDUKAJ REZULTOJ, sed pri la nombro da musklakoj, kaj la famo kaj la mono kiu devenas de tio. Ankau restas la problemo pri kiamaniere teknologio povas pli bone instrui ol homoj. Filmoj de instruisto, bone. Vochoregistrado de instruisto, bone. Abunda, memlernada materialo, bone. (Tiaj materialoj ekzistis jam antau pli ol 50 jaroj; la interreto estas nura kanalo de prezentado de tia materialo. 'Tutcerte, la interreto estas mirinde bona kanalo de liverado de pedagogiaj materialoj, sed ne miksu la kanalon kun la enhavo! La operaj kantistoj Placido Domingo kaj Pavarroti estas homoj, ne vinildiskoj, nek bitoj). Aldona, interaktiva, komputila programo por lerni lingvon? Tre tre tro alte taksata. La plej multekosta kurso tia, nomata Rosetta Stone, estas, lau multaj, multe malpli efika ol ech nura libro! Libro kostas dek eurojn. La teknologia kurso Rosetta Stone kostas eble 200 au 300 eurojn! Tiu dekeura libro utiligeblos dum jardekoj. La kurso de Rosetta Stone devas shanghighi kaj shanghighi kaj pro teknologiaj kialoj kaj pro stilaj kaj modaj kialoj.

Mi revenas al la tezo de Zlatko, ke nur unu elcento de la lernantoj restas, kaj tio pro malbona lernomaterialo. Mi pensas, ke Zlatko mem, pro sia jardeka sperto pri la instruado de Esperanto, ankau aldonos aliajn kialojn por la forlasado. Eble chi tiu temo estus bona temo por la retdiskutejo BJA-Listo, char fakte, ni bezonas la komentadojn kaj opiniojn de psikologoj, sociologoj, edukistoj kune kun la individuaj komentoj de la individuaj lernantoj. Se eblas, ankau estus bonvenaj la komentoj de homoj kiuj konas la LONGDAURAJN kursojn de Svedio, de Hungario kaj de Chinio. Pri Chinio, mi ne parolas pri la eksperimento Esperanto-Insulo I, II, kaj III (200-hora kurso, sed nur UNUmonata), sed pri la unuJARAJ kursoj en Chinio, sponsorataj de la registaro, ofte antau Kongresoj de Esperanto en tiu lando.

KIEN iras la Esperantistoj? Kien iras la lernantoj de niaj kursoj? Estus bone se ni studus tiun fenomenon de la 99 elcentoj, char tia forlasado elsangigas niajn Esperanto-Movadojn.

Amike,

Dennis Keefe
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2014-08-08 10:06
Mi tre miras pri unu afero ĉi-fadene. Neniu mencias la plej oftan, kaj miaflanke plene evidentan tialon, kial, aŭ tuje, aŭ duontuje, kursanoj kabeas.

Tre ofte, kursano estas la geedzo, gepartnero, gekolego aŭ geamiko de iu freneze entuziasma ge-Esperantisto, do de Esperantisto, kiu preskaŭ ĉantaĝe devigis la bedaŭrindulon partopreni. Tiaj kursanoj neniam ajn interesiĝis pri Esperanto, eĉ nur unu-unce interesiĝas pri lingvoj. Ili post dek jamaj, plene vanaj, klopodoj iel elturniĝi nun nur pro afableco, ne-voli-insulti kontraŭ la amiko, ktp. devis kontraŭvole komenci la kurson. Evidente, tre baldaŭ ili decidas kun iu preteksto fuĝi. Nome ties sindevigo kontraŭ la instruisto estas mezureble malpli ol kontraŭ la instiginto. Aldone la instruisto eble malpli pelas kaj vipas ol la entuziasmulo. Alivorte, la persekutato tamen ekrezistos kaj ie kursmeze kuraĝos fronte al fremda instruisto ekparoli kaj, afable adiaŭante, direkti sin rapidpaŝe kontraŭ la elirejon.

Mi vetas, ke temas pri triono de tipa kursanaro.
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2014-08-19 01:33
Pejno, via ideo pri unu el la kialoj por la forlaso de lernantoj de Esperanto-kurso estas interesa kaj probable utila. Do, vi pensas, ke chirkau eble 30 elcentoj de la kursanoj elektas ne plu cheesti esperantan kurson, char ne estas ili mem kiu propravole decidis cheesti kurson de Esperanto, sed estis partnero au amiko kiu instigis al ili cheesti la kurson, tro altrudante la kurson. Chu mi bone komprenas?

Mi vidis kursojn en Europo, kie ghis 97 elcentoj de la kursanoj forlasis la kurson de Esperanto, la unuan kurson de Esperanto. Chu vi havas eble aliajn ideojn pri la kauzo de forlasado dum la enkonduka kurso (ni diru 25 au pli da horoj) de Esperanto?

Eble aliaj Esperantistoj kiuj havas multe da sperto, kiaj Zlatko, Katalin Kovacs, Stefan MacGill, Stano Marcek kaj aliaj povas helpi al ni pli bone kompreni la “misteron” de la forlastantaj gelernantoj de nia lingvo. Eble komentantoj en Libera Folio kiu neniam instruis Esperanton, sed jes ja mem forlasis la kurson povas doni aliajn kialojn.

Kiuj estas la chefaj motivoj por forlasi la kurson?

Amike,

Dennis Keefe
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2014-08-10 10:07
Nu, "kial forlasas kurson 99 elcentoj de la lernantoj"?

Mi supozas, ke la kaŭzo estas, ke tiuj 99 procentoj apartenas al la kvar postaj grupoj laŭ la teorio de Difuzo de Novaj Aferoj, https://eo.wikipedia.org/wi[…]oj#Kategorioj_de_adoptantoj . Kaj ĉar ni ankoraŭ ne elĉerpis la unuan grupon, la "pionirojn", estas nura iluzio, ke ni sukcesos kapti iun el la postaj grupoj. (Plidetaligita sube en respondo al Kirill)
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2014-08-10 10:54
Mi devas konfesi, ke la socitavoleco de la Rogersaj tezoj incitas min senfine. Bedaŭrinde, li supozeble pravas. Kiu ne havas monon, tiu nek povas aĉeti novegajn produktojn, nek emas monriske iel ajn eksperimenti.

Matematike ĉio ĉi ege respondas al la sigmoida (s-forma) tiel nomata Logistika Funkcio ( http://en.wikipedia.org/wiki/Logistic_function ), kiun mi profesie devis apliki por kalkuli prognozojn ene de merkatada divizio de granda entrepreno. Estas klare, ke, ene de la kurbo, nia turniĝa punkto estas - aŭ ankoraŭ ie lumjarojn for, duonvoje al la rando de la universo, aŭ fakte jam delonge preterpasita kaj sekve ni troviĝas hodiaŭ jam ekde multaj jardekoj kun niaj altestimindaj postaĵoj komforte siditaj sur la plata parto de la sat-sojlo. Elektu laŭplaĉe!

Alidire, nenio klaras. :)
Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov diras:
2014-08-08 01:53
Zlatko Tišljar skribis:

Mi havas du proponojn:

1. Rekomendi al ĉiuj junaj kaj entreprenemaj esperantistoj pretigadi projektojn kiujn financas EU (tio jam okazas en ĉiam pli granda amplekso kaj estas la nura niĉo en kiu la Movado finance kreskas).
===============================================

Mi prefere ŝanĝus ĉi proponon tiele:

"Rekomendi al ĉiuj junaj kaj entreprenemaj Esperantistoj pretigadi projektojn, kiuj povos enspezi monon (tio kreos pluajn niĉojn, en kiuj la Movado finance kreskos)."


Lu Wunsch-Rolshoven skribis:

Estas ankaŭ ĝenerale tre nekonate, kion necesas fari por efika disvastiĝo de Esperanto. Science tre blanka loko en la maparo... Kaj mi iam esploris, ĉu ekzistas iom pli profunda studo pri la temo, kial Esperanto ne disvastiĝis pli multe, kial ĝi ne fariĝis ĝenerale akceptata internacia lingvo (ofta ĵurnalista demando). Ŝajne ne ekzistas serioza scienceca studo pri tio. Jes ekzistas diversaj respondoj, sed ili estas tre nekongruaj kaj plejparte nekredindaj.

===============================================

Mi tamen jam provis respondi la unuan demandon en mia retejo strategio.jimdo.com, kaj la duan mi esploris en prelego, kiun mi faris al membroj de moskva E-societo maje. Ĝia referato estas publikigota ruse kaj estos ankaŭ Esperanta traduko. Kurte: Esperanto ne povis disvastiĝi desupre, ĉar ankoraŭ neniu registaro havis problemon en lingva sfero, kies solvo postulus tiom strangan kaj ekzotikan rimedon, kiel enkondukon de internacia planlingvo. Ankaŭ ĝi ne povis disvastiĝi desube, ĉar ĝis la komenco de la 21-a jarcento ĝi ne povis proponi al averaĝa homo ion vere allogan.
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2014-08-08 10:31
Kurte: R.I.P.

Ho ve! Zlatko plene pravas!
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2014-08-09 23:26
Kara Kirill,
kontraste al tio prezentita en viaj Ĝeneralaj tezoj mi kredas, ke baze necesas ŝanĝi nenion en E-ujo. Nek modernigi la E-komunumon nek krei internaciajn per-E-projektojn.
a) Ekzistas partoj de la E-komunumo, kiuj jam estas sufiĉe modernaj; la resto trankvile formortos.
b) Renkontiĝoj, vikipedio, Tatoeba, subtekstigo ktp. estas belaj internaciaj per-E-projektoj.

Laŭ mi necesas multobligi la realisman informadon de 14-ĝis-25-jaruloj. Tio estas la kerna celgrupo por E-lernado. Kiel sube skribite en alia komento, nur maks. 10 % de tiu grupo havas seriozan scion pri la hodiaŭa E-praktiko; la aliaj 90 % do aktuale ne havas la bazon por fari la decidon por Eo. Se ni dekobligos la informadon, ni eble sukcesos elĉerpi la grupon de "novigantoj/pioniroj", laŭ https://eo.wikipedia.org/wi[…]oj#Kategorioj_de_adoptantoj , kio permesos, ke Fruaj Adoptantoj eklernos Esperanton.

La demando, ĉu nova afero proponas ion vere allogan, ne vere gravas por la homoj el la grupo de novigantoj/pioniroj. Tio estas la kaŭzo, kial jam ekde pli ol cent jaroj homoj lernas Esperanton. Imagu, la unuaj E-uloj lernis Esperanton, kvankam ili sciis nur pri la libro kaj ties aŭtoro!
Via tezo, ke Eo ne "povis disvastiĝi desube" renkontas la problemon, ke fakte Eo disvastiĝis, hodiaŭ estas pluraj centmil homoj, kiuj regule parolas la lingvon. (Ne, ni ne diskutu la nombron - ĉiukaze ja iuj homoj parolas E-on. Kial, se la lingvo ne proponas "ion vere allogan"?
Peter Hauser
Peter Hauser diras:
2014-08-08 02:27
Lu skribis:

"Ŝajne ne ekzistas serioza scienceca studo pri tio. Jes ekzistas diversaj respondoj, sed ili estas tre nekongruaj kaj plejparte nekredindaj."


*******************************************************************************

Lu, Vi certe konas la laboron de Claude Piron "Psikologiaj reagoj al Esperanto" ?

 
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2014-08-09 23:06
Nu, Peter, tion mi legis antaŭ dudek jaroj. La problemo estas, ke malgraŭ la psikologia rezisto kelkaj homoj tamen lernas Esperanton. Kial? Tion Claude Piron ne skribis...

(Tia problemo ekzistas ĉe multaj klarigomodelo. Ekzemple oni argumentas, ke kiel ĉe telefono la plena valoro ekzistas nur, se jam ekzistas multaj uzantoj. Ĉar ekzistas maltro da uzantoj, homoj ne lernas. La problemo tamen estas interalie, ke la telefono ja disvastiĝis...)

Mia tezo estas simpla: La kerna lernogrupo estas homoj inter 14 kaj 25 jaroj. De tiu grupo nur maks. dekono scias, kio vere estas Esperanto. Se ni informas ĉiujn el tiu grupo, ni rikoltos dekoblon da lernantoj. Kaj, laŭ la modelo de Difuzado de novaj aferoj tio signifos, ke pro la kreskinta grupo de E-uzantoj (el la grupo de pioniroj) ankaŭ pliaj homoj (el la grupo fruaj aplikantoj) ekinteresiĝos.
Peter Hauser
Peter Hauser diras:
2014-08-08 09:42
Dennis Keefe skribis:

"Kial 100 elcentoj che la komenco de la kurso, poste 90, poste 50, poste 20 kaj finfine nur 1 homo kiu restas kaj poste partoprenas la komunumon de Esperantujo? Chiu parto, chiu disvolvigho-fazo de tia forlasado studindas. Ni povas komenci la studon inverse, demandante, kial tiu UNU homo restas en Esperantujo?"


*******************************************************************************

Jes, memkompreneble, oni povas esplori, kial tiu unu ano restas en la movado. La respondo ne surprizas: Li restas, ĉar al li plaĉas kaj li havas la tempon distri sin tiamaniere. Tiel oni lasu ĉion, kiel ĝi estas, dume eblas almenaŭ unu personon pridemandi.

Sed fakte ne mankas studoj pri tiu ĉi temo. Ili ĉiuj neglektas, ke malapero el la movado, kie ĝi en formo de klubo kaj landa asocio ekzistas (aliloke jam ne eblas malaperi), ne nepre signifas, ke tiu persono ne plu okupiĝas pri Esperanto.

Foje eĉ kontraŭe: Ekzistas personoj, kiuj estas ekster la organizita movado multe pli vigla ol enkadre de ĝi. La tempo kaj la energio, kiun oni bezonas por ricevi de la estraro permeson ion entrepreni, ofte superas la tempon kaj energion bezonatan por la afero mem. Speciale membroj de GEA lernas tion rapide: Kiu faras proponon, ricevos post pli, malpli longdaŭra estrara diskutado la taskon realigi ĝin. Sendepende de tio, ĉu la proponanto disponas pri la fakaj kapabloj, la tempon (kaj kaze eĉ monon) por fari tion.

La ideo fondi asocion, bazis en pratempo sur la deziro, kunigi kaj multobligi la kapablojn de siaj membroj. Sed hodiaŭaj asocioj estas ofte jam plene okupataj, plenumi la leĝajn devojn rezultantaj el ilia registriĝo. Tio bone videblas ankaŭ ĉe vico de fakaj asocioj de UEA. Ili havas sian unuhoran niĉon en la kongresa programo por celebri la jarkunvenon kaj elekti estraron, kiu preparas la sekvan jarkunvenon. La Pirata Partio estas almenaŭ tiom honesta, marki tiajn fakasociojn kiel "dormanta" aŭ "fermita", por ne tro seniluziigi la novalvenantojn.
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2014-08-08 10:24
La supra afiŝo memorigas min iomete pri mia profesiaj spertoj en kelkaj entreprenoj. La sola decido atingita en specifa kunveno estis, kiam okazu la sinsekva kunveno. En societaj kunvenoj ofte similas.

Aŭ temas ankaŭ ne malofte pri la fenomeno: "Tro da kuiristoj kaĉon difektas".

Plia obstaklo ene de societoj estas homoj, kiuj neniam realigis ion, ne eĉ komprenas la proponitan taskon, tamen kiuj laŭtvoĉe kaj ĝistede argumentas kontraŭe, simple por ŝajnigi sin kompetentaj. Ankaŭ da tiaj mi sufiĉe renkontis. :)
Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov diras:
2014-08-10 06:13
Saluton, Lu!

Vi skribis:

"kontraste al tio prezentita en viaj Ĝeneralaj tezoj mi kredas, ke baze necesas ŝanĝi nenion en E-ujo. Nek modernigi la E-komunumon nek krei internaciajn per-E-projektojn.
a) Ekzistas partoj de la E-komunumo, kiuj jam estas sufiĉe modernaj; la resto trankvile formortos.
b) Renkontiĝoj, vikipedio, Tatoeba, subtekstigo ktp. estas belaj internaciaj per-E-projektoj."

Pri kiuj nome partoj de la movado temas?

Per-Esperantaj projektoj, pri kiuj mi skribis, estas tiuj, kiuj servas, uzante Eon, ne nur al Esperantstoj, sed unuavice al nacilingva aŭditorio el diversaj landoj. Tiaj ankoraŭ praktike ne ekzistas.

"Laŭ mi necesas multobligi la realisman informadon de 14-ĝis-25-jaruloj. Tio estas la kerna celgrupo por E-lernado. Kiel sube skribite en alia komento, nur maks. 10 % de tiu grupo havas seriozan scion pri la hodiaŭa E-praktiko; la aliaj 90 % do aktuale ne havas la bazon por fari la decidon por Eo."

Kiel oni diras, neniu ĉeno povas esti pli forta, ol ĝia plej malforta ĉenero. La malforta ĉenero de la movado estas manko de perspektivoj por praktika uzo de la lingvo. Ĝuste pro tio plimulto da lernantoj lasas la aferon. Nura informado sen konkretaj ebloj por apliki konon de Esperanto ne estas efika. Oni nemalofte komparas propagandon de Esperanto kun reklamado de varoj aŭ servoj. Diferenco, tamen, estas en tio, ke reklamo proponas al homo kontentigi liajn konkretajn bezonojn, kiujn li konscias aŭ povas trovi ĉe si. Propagando de Esperanto, tamen, ne celas konkretajn interesojn de homo. "Jen kia interesa aĵo estas, do prenu ĝin kaj faru ion kun ĝi laŭplaĉe". Nu, tia formo de alvoko apenaŭ povas veki intereson de vasta aŭditorio.

"Via tezo, ke Eo ne "povis disvastiĝi desube" renkontas la problemon, ke fakte Eo disvastiĝis, hodiaŭ estas pluraj centmil homoj, kiuj regule parolas la lingvon."

Estas neniu kontraŭdiro ĉi tie. Fakte Esperanto ja ne disvastiĝis, ĉar nombro da homoj, kiuj uzas ĝis, restas pli-malpli stabila jam ĉirkaŭ cent jarojn. Jes, ekzistis periodoj de kreskado kaj ŝrumpo, tamen videblas neniu ĝenerala tendenco al disvastiĝo de la lingvo. Hodiaŭ ĝi aspektas ne pli rimarkebla en la mondo, ol tio estis antaŭ la Unua mondmilito. Homoj, kiuj uzas ĝin, apartenas ĝuste al tiuj pioniroj, pri kiuj vi skribis. Ili plenumis la plej gravan aferon, subtenante la lingvon en viva stato ĉiun ĉi tiun tempon, tamen ili ne povas estiĝi bazo por ĝia grandskala disvastiĝo.
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2014-08-10 09:59
Saluton Kirill!

Tiuj partoj de la movado kaj komunumo, kiuj organizas kaj funkciigas vikipedion kaj Tatoeban, Retan Vortaron kaj Vikian Vortaron, SESon kaj FESTOn - tiuj laŭ mia impreso estas sufiĉe modernaj. Kaj ilia sukceso montras tion, ke ili estas en kongruo kun la celgrupoj. (Kompreneble mi havas la impreson, ke ankaŭ la konstanta sukceso de Novjara Renkontiĝo indikas, kio io tie bone funkcias :) )

Volonte kreu per-E-projektojn, kiuj servas al nacilingva publiko. Ŝajne tio tamen estas sufiĉe malfacila tasko. (Kaj ne tro atendu, ke aliaj homoj kuros por subteni per kunlaboro vian projekton - ili ĉiuj jam havas siajn agadojn, kiuj tre okupas ilin.) Dume la resto de Esperantujo bone ekzistas, prosperas kaj eltenos aldonon de pliaj partoprenantoj.

Mi ne sentas mankon de praktika uzo de la lingvo. Mi uzis ĝin ofte dumjare ekde 1977 kaj ekde 1993 preskaŭ ĉiutage.

Ne havas multan sencon bedaŭri, se plimulto de lernantoj lasas la aferon. Ni ja scias el la teorio pri Difuzo de Novaj Aferoj https://eo.wikipedia.org/wi[…]oj#Kategorioj_de_adoptantoj , ke komence novan aferon ekuzas nur proks. 2 procentoj de tiuj, por kiuj la afero principe iam povus taŭgi. Se iu do donas kurson ekz. al tutaj klasoj en gimnazio, estas natura afero, ke el tiuj lernantoj almenaŭ 98 % ne uzos Esperanton poste. Eble eĉ pli ol tio, ĉar ja internacia lingvo ne estas bezonata de ĉiuj, eĉ ne de ĉiuj gimnazianoj; la duono de ili eĉ la anglan poste apenaŭ uzos.

Ni kalkulu: Ekz. 1000 gimnazianoj. Nur 500 poste uzos la anglan aŭ alian internacian lingvon ekz. Esperanton. El tiuj nur 2 procentoj en la nuna fazo fakte pretos poste plu uzi Esperanton, ĉar laŭ la personeco nur ili estas "pioniroj", do eble dek lernantoj. Se oni nun instruas Esperanton al ĉiuj 1000 gimnazianoj, oni bv. ne miri, se poste 990 lasas la aferon... Tiu ĉi ĝenerala instruado al tutaj klasoj tial laŭ mi estas forĵeto de labortempo. Kaj laŭ mi ĝi vere ne altigas la renomon de Esperanto, kiu en la okuloj de 99 % de la lernantoj fariĝas nur unu plia afero, por kiu oni devis ŝviti en la lernejo, sen ke oni povus praktike uzi ĝin. Oni multe pli bone farus, se tiujn 99 procentojn, tiujn 990 gimnazianojn oni nur informus iom bone pri Esperanto, dum eble du instruhoroj, prefere en du malsamaj tagoj. Kun iom da rakonto pri la nuna aplikado, praktikaj spertoj, unua enkonduko en la lingvostrukturon, unuaj ekzercoj. Fino.

Tiun foriron de lernintoj ŝanĝos nek pli bona lernolibro nek pli bona instruisto nek pli bona ofertado de la nuna Esperantujo nek pli da ofertoj en Esperantujo. Tio estas simpla konsekvenco de la teorio pri Difuzo de Novaj Aferoj. Vere, homoj, indas studi, kion tiu teorio diras al ni. Se ni volas transdoni al la homaro ion novan, nome Esperanton, ja rekomendindas konsideri, kion sciencistoj kaj praktikuloj el la tuta mondo kune eltrovis kaj per spertoj konfirmis. Unu grava punkto estas simpla: Ni havas proksimume neniun ŝancon logi la 98 procentojn al Esperanto kaj Esperantujo, dum ni ne sukcesis elĉerpi la celgrupon de la 2 procentoj de pioniroj. Proksimume neniun ajn ŝancon! (Aktuale ni elĉerpis nur proks. 0,1 %, do nur eble dudekonon de la pioniroj - simple, ĉar la aliaj kandidatoj ne ekscias pri la ekzisto de Esperanto kaj ĝia nuna uzado.)

Do havas multan sencon rigardi, ĉu la lernantoj estas bone elektitaj kaj antaŭe sufiĉe bone informitaj. Mi tre kredas je kursoj, kiuj kostas decan prezon. Tiam la lernantoj de si mem iom esploras la aferon kaj demandas sin, ĉu ili vere volas rezigni pri ekz. (en Germanio) 50 eŭroj por semajnfino de Esperanto, do pri proks. kvin vespermanĝoj en restoracio... Se ili tion jesas, la ŝanco de restado iom pli grandas. (Se kontraste la kurso estas senkosta aŭ deviga aŭ donas studopoentojn, ili ne aŭ malmulte konsideros, ĉu ili volos uzi la lingvon poste...)

Pri la 2 procentoj de pioniroj oni bv. konscii, ke ilia granda intereso NE estas la avantaĝoj de la nova afero, sed la noveco de la afero. Tio estas ekscita por ili. Ili pretas investi 100 horojn da lernado, se tio estas nova kaj amuza kaj interesa - eĉ se per tio ili ŝparas nur 50 horojn. Ili havas alian karakteron ol la resto de la popolo, oni ne konfuzu. Kaj ili estas kaj restas nia nuna celgrupo, la aliajn 98 procentojn ni ja ne povas atingi. Tiuj aliaj eble venos, sed same rapide reforiros (aŭ restos kaj plendados, ankaŭ ne bone...). Do ni ne revu pri la "vasta aŭditorio", kiu pro la eltrovoj de la teorio pri Disvastigo de Novaj Aferoj en la nuna fazo restas neatingebla - egale, kion ni rakontos al ili.

Vi asertis: "Fakte Esperanto ja ne disvastiĝis, ĉar nombro da homoj, kiuj uzas ĝis [ĝin], restas pli-malpli stabila jam ĉirkaŭ cent jarojn." Bv. indiki seriozan fonton por tiu via aserto. Mi konas ĉefe unu seriozan fonton, nome la hungarajn censojn. Laŭ tiuj en 1941 estis 942 E-parolantoj en Hungario, en 2001 estis 4575, laŭ http://www.nepszamlalas2001.hu/[…]/load1_32.html . Kaj en 2011 estis 8397 E-parolantoj, laŭ http://www.eszperanto.hu/egyeb/alk/nepszamlalas-2011.htm . Bv. ne argumenti per membronombroj de iuj asocioj - ni ja ankaŭ ne argumentos pri la angla lingvo surbaze de asociaj membronombroj...
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2014-08-10 10:08
Ekzemple, mi lernis Esperanton nur pro Esperanto mem. Do ne por renkonti Esperantistojn, ne por disvastigi iun eternan ideon, ne por pacigi la mondon, ne por faciligi interkomunikiĝon, ne por baldaŭigi la finan venkon, ne por partopreni en iu loka klubo, ne por viziti ukon, ne por uzi pasportan servon, ne pro adoro al Zamenhofo, ne pro tio, ke iu konvinkis min pri io, ne por malvenkigi la Anglan, ne por legi duarangajn tradukojn de monda literaturo, ne por volontuli ĉe CO, ne por konversacii brazil-portugale kun iuj spiritoj, ...

Min simple interesis la ideo de planlingvo kaj iam mi malkovris Esperanton. Fakte iu plene flanke menciis al mi, tiama junulo meze de mia ĉifra fazo, ke tiaĵo, "onidire", ekzistas, aŭ almenaŭ iam ekzistis, laŭkrede sub la nomo Esperanto aŭ simile. Trovinte ŝokflavan "Teach yourself Esperanto" en librobutiko, ...

Eble mia frakcio estas pli granda ol oni ĝenerale supozas. Min kaj la samfrakcianojn interesas verdire nur la meĥanismo Esperanto.

Devus esti klare, ke ĝuste "mia" frakcio disvastigas Esperanton nule, eble eĉ sub-nule.

Supozeble estus bona ideo unuapaŝe analizi la proprajn motivojn, kial oni lernis Esperanton, ol frustriĝante vare klopodi kompreni, kial iuj statistike malfacile atingeblaj ne-lernintoj, ne lernis.

Sendube la tasko esplori, kial iuj eks-iĝintoj eksiĝis, estus kompare pli datumpromesa. Ili almenaŭ lasis spuron ĉe ni. Ankaŭ la nefinintoj de iu kurso devus esti iugrade esploreblaj.
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2014-08-10 10:43
Miaj motivoj iom similas - ankaŭ mi eklernis pro intereso pri la lingvo. Aldone tamen mi havis la celon doni mian kontribuon al tiu bela ideo - la plano estis partopreni unusemestran kurson kaj tiam fini mian tutan okupiĝon pri Esperanto. Reinhard Haupenthal tamen ne lasis min foriri tiel simple - li sendis min peti E-librojn ĉe la universitata biblioteko, invitis aboni la regionan revuon, invitis aĉeti E-librojn, invitis al klubaj E-vespermanĝoj (sufiĉe bonguste :) ), invitis al studo-semajnfino, kunportis min al E-kongreseto, kie mi renkontis pliajn homojn de mia aĝo, kiuj invitis min partopreni pliajn E-semajnfinojn... Tio finsigelis la malvenkon de mia plano nur lerni kaj poste lasi la aferon :-D

Se oni volas ligi homon al Esperantujo, oni dediĉu tempon al la kontakto kun tiu homo kaj zorgu, ke li aŭ ŝi renkontu plurajn samaĝulojn de ambaŭ seksoj... La reston faras la homa karaktero, sociemo kaj aliaj ecoj...

Jen cento da homoj respondis al la demando "Kiu specifa informo igis vin lerni Esperanton? Kio plej multe konvinkis vin?" https://www.facebook.com/questions/438163012901390/ Unualoke tri aferoj: Intereso pri lingvoj, La ideo, Facila lingvo-konstruo...

(Necesus krome la demando: "Kaj kio tenis vin ĉe Esperanto?"
Aŭ eble eĉ: "Malgraŭ kio/kiu vi tamen restis ĉe Esperanto?" ;-) )
zlatko tišljar
zlatko tišljar diras:
2014-08-11 01:13
La studo de Nikola Rašić "La Rondo Familia" diras pli-malpli ke esperantistoj simple naskiĝas kaj iam en la vivo, ĉefe ĝuste en sia adoleska aĝo trovas tion kion ili serĉis denaske. Sekve la movadanoj ne dependas de iu ajn teorio rpi merkato aŭ disvastiĝado. Ni ĉiam estos samkvantaj, eĉ eventuale tiam kiam vere ĉiuj parolos la anglan.
Alia afero estas miaj spertoj kiel instruisto. Mi instruis al proksimume 2000 personoj en ducento da kursoj kaj konstatis, ke la sukceso de la porkomencanta kurso dependas de la lernmotivo kaj la ĉefa lernmotivo ĉe tiuj kiuj jam decidis aliĝi al kurso estas rapida lernsukceso kiun li/ŝi atendas rilate al informado pri facileco de E. Kaj ĉar la lernolibroj miksas la instrunivelojn, la lernsukcesoj kutime estas malbonaj. Pro tio forfalas el la kursoj mem pli ol 90% de tiuj kiuj komencis lerni antaŭ la kursofino. Sekve - ekzistas certa kvanto da interesitoj per si mem kiu aliĝas al kursoj aŭ al memlernado, sed 90% el ili ĉesas la lernadon post kelkaj lecionoj pro disreviĝo pri rapideco de lernsukceso. Pro tio mia dua propono estis konscie agi por krei porkomencantajn lernolibrojn kiuj baziĝas je materialo necesa por la unua lernofazo.
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2014-08-12 17:28
Jes, pli-malpli Esperanto-parolantoj "simple naskiĝas" aŭ, pli vere, ili jam antaŭ la konatiĝo kun Esperanto evoluas al homo, kiu poste facile akceptas Esperanton. La tasko de nia informado estas trovi tiujn - sed la tasko estas malfacila, tial prefere ni informu ĉiujn junulojn ekde 12/14 jaroj baze pri Esperanto; la E-uloj anonciĝos de si mem.

Ni povus en unua fazo proksimume dekobligi la lernantaron de Esperanto, se ni sukcesus informi ĉiujn junulojn; aktuale nur proksimume dekono estas bone informita. Fakto estas, ke la plimulto de tiuj "kaŝitaj E-uloj" simple nenion aŭdas pri Esperanto (aŭ misajn informojn) kaj sekve ne eklernas Esperanton. Jen la potencialo por la (unuaŝtupa) kresko de la E-komunumo.

La teorioj pri merkatiko estas por la Esperanto-funkciuloj, ne por la movadanoj. Mi tre ĝojus, se ĉiu funkciulo bonvolus konatiĝi kun la bazoj de Difuzo de Novaj Aferoj.

Estas normala afero, ke 90 procentoj de la lernantoj de io ajn forfalas. Mi ekzemple forfalis de multaj agadoj, almenaŭ la sekvaj: Ĵudo, korbopilko, remado, tenisludado, rajdado, biciklopilkludo, kartludado (Skato kaj "dukapo")... Laŭ mi ne eblas multe ŝanĝi tion, homoj simple volas mem elprovi aferojn, ne nur decidi surbaze de priskribo.
Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov diras:
2014-08-12 20:05
Saluton, Lu!

Vi skribis:

"Tiuj partoj de la movado kaj komunumo, kiuj organizas kaj funkciigas vikipedion kaj Tatoeban, Retan Vortaron kaj Vikian Vortaron, SESon kaj FESTOn - tiuj laŭ mia impreso estas sufiĉe modernaj."

Honeste, mi ne havas saman opinion. Kiel ekzemplon mi povas indiki la areon, kiun estas konata al mi kaj kiun ankaŭ vi menciis -- subtekstigadon. Hodiaŭ en la reto estas nur du projektoj, dediĉitaj al ĝi: "Verda Filmejo" de Aleksandr Osincev (filmoj.net) kaj mia "Aŭdvide" (audvide.blogspot.com). La unua retejo ne estas ĝisdatigata jam kvar jarojn, kaj mi nuntempe estas ŝajne ununura persono, kiu konstante okupiĝas pri subtekstigado. Ja se la Esperanta komunumo vere sentus bezonon, do estus ne malpli ol dekoj da homoj kaj retejoj, kiuj okupiĝus pri tio. Zelotoj de japanaj animeoj abundege subtekstigas ilin en siajn lingvojn, tamen ĉe ni videblas neniu simila energieco.

"Vi asertis: "Fakte Esperanto ja ne disvastiĝis, ĉar nombro da homoj, kiuj uzas ĝis [ĝin], restas pli-malpli stabila jam ĉirkaŭ cent jarojn." Bv. indiki seriozan fonton por tiu via aserto."

Plej evidenta fonto estas kvanto da patroprenantoj en Universalaj Kongresoj, kiu estas pli-malpli stabila jam tutan jarcenton. Jes, eblas diri, ke nuntempe multaj preferas aliajn renkontiĝojn aŭ uzas la reton por praktiki la lingvon, tamen rimarkidas, ke ĉi tiu nombro restis stabila en malsamaj historiaj cirkonstancoj -- antaŭ la Unua mondmilito, inter la mondmilitoj, en la mezo kaj en la fino de la 20-a jarcento. Tio igas pensi, ke ĉi tiu tendenco havas ĉefe internajn kaŭzojn.

"Bv. ne argumenti per membronombroj de iuj asocioj - ni ja ankaŭ ne argumentos pri la angla lingvo surbaze de asociaj membronombroj..."

Ĉi tiu komparo ne estas korekta. Ja parolantoj de la angla praktike neniam formas asociojn surbaze de _nur_ ilia posedo de la lingvo. Tamen Esperantistoj kuniĝas laŭ ĝuste tiu ĉi kriterio.
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2014-08-12 23:27
Kara Kirill,

laŭ mia impreso la E-subtekstigado estas pli-malpli moderna. Simple ekzistas proks. cent milionoj da japanoj, do pli ol centfoje tiom kiom E-parolantoj. Sekve estas multe pli da aktiveco. Sen aparta kalkulado ne eblas taksi, ĉu la E-aktiveco pri subtekstigado estas sub aŭ super unu centono de la japana.

Ŝajne laŭ vi la partoprennombroj de UK-oj devas kreski, se E-ujo kreskas. Nu, bone. Ni supozu, ke E-ujo kreskas je 3 procentoj, duobliĝo ene de proks. 25 jaroj. UK en 1911 havis 1800 partoprenantojn, post 25 jaroj 3600, post 50 jaroj 7200, post 75 jaroj 14400, post 100 jaroj 28800 partoprenantoj ktp. Ĉu laŭ tiu skemo?
Ne, kara Kirill. Estas same kiel pri ĉeloj, ili dividiĝas. Kaj tial en la historio de Esperanto ne la nombro de partoprenantoj de UK kreskis, sed la suma nombro de renkontiĝoj kaj de renkontiĝpartoprenantoj. Ne ĉiam kaj ne daŭre, sed tendence. Ekzemple rigardu la grafikon ĉe https://eo.wikipedia.org/[…]/Statistiko_de_Esperantujo#Renkonti.C4.9Doj . En Germanio la nombro de renkontiĝopartoprenantoj okobliĝis ene de tridek jaroj.

Kiam mi parolis pri asociaj membronombroj en Anglalingvujo, mi celis prilingvajn asociojn.
Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov diras:
2014-08-13 00:42
Saluton, Li!

"laŭ mia impreso la E-subtekstigado estas pli-malpli moderna. Simple ekzistas proks. cent milionoj da japanoj, do pli ol centfoje tiom kiom E-parolantoj. Sekve estas multe pli da aktiveco. Sen aparta kalkulado ne eblas taksi, ĉu la E-aktiveco pri subtekstigado estas sub aŭ super unu centono de la japana."

Tamen pri subtekstigado de animeoj okupiĝas ja ne japanoj mem, sed ŝatantoj de la ĝenro el aliaj landoj, kaj ties nombro estas komparebla kun tiu de Esperantistoj.

"Kaj tial en la historio de Esperanto ne la nombro de partoprenantoj de UK kreskis, sed la suma nombro de renkontiĝoj kaj de renkontiĝpartoprenantoj. Ne ĉiam kaj ne daŭre, sed tendence... En Germanio la nombro de renkontiĝopartoprenantoj okobliĝis ene de tridek jaroj."

Vi pravas, ke unu el fidindaj metodoj taksi amplekson de Esperantistaro estas kalkuli amplekson de renkontiĝoj. Tamen por trovi tiele ajnajn logndaŭrajn procesojn bezonatas granda statistika laboro. Interesas, ke la diagramo, kiun vi referencas, montras, ke amplekso de renkontiĝoj en Germanio ekis kreski ĉirkaŭ 1977 post esti sur unu nivelo dum pli ol 20 jaroj. Al mi ŝajnas, ke ĉi tiu kresko estas parto de "loka" maksimumo, kiu ne nepre montras ĝeneralan tendencon.
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2014-08-17 22:49
Vian lastan rimarkon pri subtekstigado mi bedaŭrinde ne komprenis. Eble ni lasu tiun temon.

Jes, por povi fari senc-havajn eldirojn kelkfoje necesas iom labori. Mi tion faris kaj kunmetis la statistikojn por Germanio (kaj la paĝon pri statistiko en vikipedio). Nun vi rakontas, ke "ŝajnas" al vi, ke la kresko "ne nepre montras ĝeneralan tendencon". Se vi volas atingi klarecon kaj ne nur supozojn, faru seriozan statistikon!

Paralele al la tendenco en Germanio dum la sepdekaj kaj okdekaj jaroj estis ankaŭ kreskoj almenaŭ en Nederlando/Belgio, Italio, Hungario kaj Pollando. Indas rigardi la junularajn renkontiĝojn, kiuj tie estiĝis. Mi koncedas, ke en kelkaj kampoj estis posta refalo - nu, tia estas la ondumado de la mondo. Post jardeko kun forta kresko povas veni jardeko kun stagno aŭ malkresko. Aŭ kun aktiveco en aliaj kampoj. Sur https://eo.wikipedia.org/[…]/Statistiko_de_Esperantujo#Kresko mi listigis la kampojn kun kresko dum la pasintaj kvardek jaroj.

Sed, kompreneble, restas la fakto, ke la disvastiĝo de Esperanto suferas pro tio, ke ĝi estas ĉefe volontula laboro. Kaj la unuopa Esperanto-parolanto aŭ havas entuziasmon pri tio aŭ ne (nome, kontentiĝas per la privata uzado - kaj fino).
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2014-08-13 04:40
Antaŭ unu kaj duona monato mi partoprenis paradon de "geja fiereco". Por la junuloj, eĉ la ideo de protesto por tio oscedigas ilin. Kiel paradano, mi tiam povis konstati ke la plej multaj rigardantoj ne estis gejaj (nek lesbaj). Multnombraj duseksaj paroj (ofte kun infanoj) staris apud la paradvojo por mansvingi kaj aklami, danci, kanti kaj ĝenerale amuziĝi. Mi tiam pensis: kial ne estas publika parado de Esperantistoj dum UK? Paradoj kaj stratfestoj faras pli da entuziamo kaj bonsentoj ol mil prelegoj en ŝlositaj ĉambregoj. Tio certe donus vizaĝon al nia movado. Mi kredas ke laŭ la bildoj dum la unua UK en Bolonja-ĉe-Maro oni faris tipon de parado. UK devus esti okazo por inviti la publikon al festado. Ĉu la fina ideo de Esperanto ne estas unuigi homojn, kunigi ilin, aparte se ili ne komprenas unu la alian? Ĉu amuza festego ne estus pli alloga informilo ol solemna kongresmalfermo?
Kaj la grupo kun kio mi marŝis finis la tagon festante en la strato kun nekonatuloj. Mi hejmeniris tre malfrue, tre laca, iomete ebria sed plena de bonhumoro kun ĝoja koro. Mi kredus ke tia devus esti la sento de Esperantisto post gaja kunveno - alegro, ĝojo, feliĉo.
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2014-08-13 11:37
La ĉefa diferenco inter gejfiera parado kaj Esperantista procesio estas tiu ke ĉiu havas opinion pri sekso kaj pri la tolerindeco de seksaj minoritatoj, dum tre malmultaj opinias lingvajn aferojn gravaj. Kunveni subĉiele anstataŭ subtegmente do en si mem nenion ŝanĝos. Oni ja kelkfoje inkluzivas en Esperantistaj kongresoj publikajn koncertojn, komunajn marŝojn ktp., kaj tio ofte estas bona ideo, se ne pro alio, do pro la varieco. La granita problemo nur estas ke _lingvo ne estas grava_ en la publika bildo nuntempe. Tiom kiom iu havas opinion pri ĝi, temas pri tiu ke la lingvo plej bone funkcias kiam ĝi estas ne rimarkata. Sekve ekzistas masiva publika maldeziro rimarki ĝin.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2014-08-13 12:09
Nu, sincere: se mi cheestus E-kongreson, mi malvolonte promenus tra la stratoj kiel vaganta cirko.

Che la gejparadoj la cheestantoj kaj aplaudantoj scias, kiun kaj kian kaj kialan aranghon ili cheestas, kaj ili mansvingas kun plena konscio pri tio, kion ili faras. Se kongresanoj simple ekpromenas tra la stratoj kun siaj belaj afishoj kaj t-chemizoj, certe multe da homoj rimarkos kaj rigardos - sed ili rigardos ne pro tio, ke ili apogas nin kaj volas kunfesti, sed pro tio, ke ili hazarde staras tie. Ech: se oni antaue planus, disanoncus kaj tute oficiale, ech kun urbestrara apogo, farus tian "esperantan paradon"... nu, kion ni havas por altiri la intereson de homoj? Vidi aron da (verde vestitaj!!??) uloj surstrate ne shajnas aparte alloge.
zlatko tišljar
zlatko tišljar diras:
2014-08-13 17:51
Mi konsentas kun Jens ke la homoj ĝenerale ne vidas lingvan problemon, ĉar grandega plimulto vivas dum 99% de sia tempo nur en ĉirkaŭaĵo de sia lingvo. Lasta interesa informo estas ke en la nuna nova Eŭropa Parlemanto en la Komisionon pri kulturo kaj edukado (al kiu apartenas ankaŭ lingvaj demandoj) eniris 62 EP-anoj (do ĉirkau 8%) kaj inter ili eble nur dekono interesiĝas pri lingvaj demandoj.
Sed rilate la temon pri publika ekstera prezento de E dum UKoj mi opinias ke tamen tio havas sencon. En grandurboj pli ol en malgrandurboj. Tie eble iu ĵurnalisto verketos ion pri Esperanto lige al la surstrata manifestacio dum sen tio apenaŭ.
En malgrandaj urboj eblas orgaizi eĉ seriozajn koncertojn ekstere por la ĝenerala publiko.
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2014-08-13 19:11
Hazarde tio okazis al mi ĉe gajfiereca festo. Mi kredas ke estus povinta esti ankaŭ festo por testudamikoj, somerkomenco aŭ prezentado de nova fromaĝo. La temo unue tute ne gravas. La homoj tedas antaŭ siaj televidiloj kaj komputiloj (se la vetero bonas). Havi okazon por festi interesas - la vera kialo unue apudas. Krom tio, mi kaj miaj amikoj amuziĝis. Kaj la partoprenantoj ankaŭ amuziĝis. Ĉu tio ne estas io homa? Kial ĉiam fari ion seriozan? En nia libertempo ni ĉiuj volas ĝui la vivon. Esperanto devus esti fonto de ĝuo.
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2014-08-17 23:15
Cetere: Ĉu ie ekzistas la statistiko, kiun vi, Zlatko faris?
(Vi skribis: "Se ni sumigus la partoprenantojn de ĉiuj internaciaj aranĝoj en Eŭropo ĉi-somere, ni ne atingus la ciferon de mil partoprenantoj.")
Mi ĉefe ŝatus scii, kiujn renkontiĝojn vi kunkalkulis. La SAT-kongreson supozeble ne, ĉar ĝi okazas nun...
Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov diras:
2014-08-18 00:48
Saluton, Lu!

Por la diskuto estu pli fruktodona, necesas iome klarigi la intencojn.

Jes, mi havas impreson, ke ne ekzistas grandskala tendenco al kvanta kresko de la Esperantistaro dum la 20-a jarcento. Mi ne emas disputi koncerne konkretan statistikon kaj volonte akceptas vian tezon pri kresko de la Esperantistaro en Eŭropo dum lastaj jardekoj.

Laŭ skribita de vi en ĉi tiu fadeno mi komprenas, ke vi estas por disvastiĝo de Esperanto, kaj vi opinias, ke la ekzistanta E-komunumo kapablas plenumi ĉi tiun taskon ("mi kredas, ke baze necesas ŝanĝi nenion en E-ujo... Ekzistas partoj de la E-komunumo, kiuj jam estas sufiĉe modernaj; la resto trankvile formortos."). Ankaŭ mi estas por disvastiĝo de Esperanto, tamen mi opinias, ke nuna E-komunumo ne povas iĝi fonto de tio. Tial kvanta kresko de ĝi senutilas por ĉi tiu tasko, do ne estas tre grave, ĉu ĝi okazas aŭ ne.

Kerna demando en nia diskuto, laŭ mi, estas -- kion oni faru por disvastigi Esperanton? La diskuto komenciĝis ĝuste de ĝi ("Estas ankaŭ ĝenerale tre nekonate, kion necesas fari por efika disvastiĝo de Esperanto."). La demando pri kvanto aperis, kiam vi oponis mian tezon, ke Esperanto ankoraŭ ne povis disvastiĝi desube. ("Via tezo, ke Eo ne "povis disvastiĝi desube" renkontas la problemon, ke fakte Eo disvastiĝis, hodiaŭ estas pluraj centmil homoj, kiuj regule parolas la lingvon".) Fakte, ĉi tie okazis miskompreno inter ni: mi parolis pri vere grandskala disvastiĝo -- al milionoj kaj dekmilionoj da homoj -- pri kia oni kutime parolas koncerne la finan venkon. Kun ĉi tiu korektaĵo neniu sojlo por disputo aperas.
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2014-08-18 18:31
Saluton, Kirill, kaj dankon pro via resumo kaj orientigo de la diskuto!

Pri la 20-a jarcento mia impreso klare estas, ke la nombro de vere parolkapablaj kaj fakte la lingvon uzantaj homoj signife kreskis. Tre malfacilas doni klarajn nombrojn pri la tempo inter 1900 kaj 1960. Por mi mem kaj multaj el miaj samaĝuloj estas tre klare, ke antaŭ tridek jaroj ni uzis Esperanton dum kelkaj semajnoj jare kaj dum la resto de la jaro nur kelkfoje monate. Nun ni uzas la lingvon preskaŭ ĉiutage.

Esperanto-vikipedio - sama tekstokvanto kiel la libroproduktado de pluraj jaroj

Mi cetere ne vere emas kalkuli la nombron de Esperanto-parolantoj, ĉar tio estas tre malfacila nombro kaj oni adicias homojn de malgranda lingvokono kun perfektuloj, oftparolantojn kun pasivuloj. Mi multe preferas kompari la faktan lingvouzon, do ekzemple la nombron de Esperanto-teksto en la interreto (aŭ ekzemple en vikipedio; jam nur tie nun troviĝas tiom da teksto, kiom aperas en Esperanto-libroj dum pluraj jaroj...; por iu vikipedio-jubileo mi elkalkulis; povas esti, ke nun aldoniĝadas en vikipedio jare pli da teksto ol aperas en Esperanto-libroj samtempe...).

Esperanto - de loko 7000 inter la lingvoj proksimume al loko 40

Laŭ la fakta uzado la progreso de Esperanto ekde 1887 ĝis nun estas tre klara: En 1887 inter tiam eble 7000 lingvoj laŭ la grandeco de la lingvokomunumo kaj laŭ la uzado ĝi havis la plej lastan pozicion, do numeron 7000. Hodiaŭ Esperanto laŭ preskaŭ ĉiuj kriterioj, kiujn mi esploris, ĝi havas pozicion inter 15 kaj 50, vidu ĉe https://eo.wikipedia.org/wi[…]omparo_kun_aliaj_lingvoj.29 . Povus teorie esti, ke inter 1887 kaj 1900 Esperanto estus fortege progresinta - kaj inter 1900 kaj nun iom refalinta. Sed tio ne sonas tre verŝajna. Aferoj kiel ekzemple la nombro de disponeblaj libroj aŭ kantoj simple kreskas kaj kreskas. Same la nombro de denaskuloj (tie la formortado klare ne jam ludas rolon). - Nu, bone, ni ne devas pludiskuti tiun aspekton.

Nur malmultaj Esperanto-parolantoj vere pretas serioze disvastigi Esperanton!

Vi skribas, ke mi opinius, ke "la ekzistanta E-komunumo kapablas plenumi ĉi tiun taskon" de disvastiĝo de Esperanto. Nu, ne tiel. Mi opinias, ke la Esperanto-komunumo havas sufiĉe da ofertoj por eblaj pliaj alvenantaj homoj. Sed kontraste mi opinias, ke la Esperanto-komunumo pasintece ne faris multon por disvastigi Esperanton kaj ke ĝi ankaŭ estontece ne havos tendencon fari multon. Tio laŭ mi klariĝas el la interesoj de ĉiu unuopulo parolanta Esperanton. Estas same kiel pri ludantoj de ekz. teniso - tiuj ne pasigas siajn tagojn varbante por tenisludado, tiuj ludas tenison. Same ŝakludantoj ĉefe ludas ŝakon, ne varbas por ŝako. Ankaŭ Esperanto-parolantoj parolas ĉefe Esperanton, ne ĉefe varbas por ĝi. Jes, estas kelkaj unuopuloj, kiuj faras tion - sed, se ili troviĝas en la grandaj Esperanto-asocioj, ili formas etan minoritaton kaj ne havas gravan voĉon kaj influon al la tuta agado. Oni vidas tute bone ekzemple, ke UEA havas oficistojn por kongreso kaj jarlibro kaj revuo kaj libro-eldonado kaj -vendado ktp. - sed ja ne ekzistas oficisto por la disvastigo de Esperanto. :-(((
Se la membroj kaj funkciuloj de UEA vere volus disvastigi Esperanton, ili streĉus sin por atingi tion - sed evidente ili plejparte povas tute bone vivi sen signifa kaj sistema disvastigo de Esperanto. Kondiĉe ke la kongresoj estas amuzaj kaj la revuo interesa ktp. ili ne vidas verajn problemojn kaj neceson ion esencan ŝanĝi...

Se oni volas disvastigi Esperanton, estas principe du eblecoj: Aŭ oni laboras sendepende, eble en nova organiza formo. (Tiucele mi ekzemple kunigis la grupon EsperantoLand kaj kunigis ĝin kun la Esperanto-Centro fondita iam de Hermano Bermano.) Aŭ oni trovas sian niĉon en granda Esperanto-asocio, kie oni sukcesas kunlabori kun tiuj, kiuj sekvas samajn celojn. (Laste mi fariĝis gazetara respondeculo de Germana Esperanto-Asocio. Tiukadra agado interalie signifas, ke oni interkonsentu pri desubismo kaj ne desuprismo, ne alvokoj al Eŭropa Unio ktp. Sed jes amaskomunikilaj rilatoj kaj informado de junuloj, lernejanoj kaj studentoj, ĉefe pri la hodiaŭa uzado de Esperanto.)

"Kvanta kresko" de la Esperanto-komunumo...

... de ĉiu uzado de Esperanto, estas la kerna celo de la disvastiĝo, la kerna kriterio. Mi iam formulis, ke ni devas altigi la "nombron de ĉiujaraj uzohoroj de Esperanto". (Nu, ni ne vere precize kalkulu ilin, sed ni konsciu, ĉu kaj kiom niaj disvastigo-aktivaĵoj kontribuas al tiu celo.) Se ni deziras la finan venkon, tiam ni konsciu, ke ĝi signifas similan pozicion kiel ĝin havas la angla nun, do 2 miliardoj da Esperanto-parolantoj. Por havi tiujn ni unue havu 1,9 miliardojn, antaŭ tio 1,8 miliardojn ktp. Do ni devas veni de la nun - ni supozu - 300.000 homoj, kiuj uzis Esperanton dum la pasinta jaro, al estonte 400.000 homoj kaj poste al 500.000 ktp. Alian evoluon de la disvastiĝo mi ne vidas, ĝuste tio estas "disvastiĝo". Kompreneble tiuj homoj ne multe helpos por disvastigi Esperanton, sed ili jes helpos per tio, ke oni iom vidas iliajn aktivaĵojn, la vikipedio-paĝojn, kiujn ili kreas (kaj ankaŭ ilian rigardon de paĝoj oni vidas en la koncernaj statistikoj), la renkontiĝojn, kiujn ili vizitas, ktp. Kaj ĉar oni vidas tion, iuj homoj sentas sin allogataj mem eklerni Esperanton.

Kion fari por disvastigi Esperanton?

Nu, mi iom esploris, kiu fakte eklernas Esperanton. Evidentiĝis, ke tri kvaronoj de la eklernantoj estas junuloj inter 14 kaj 25 jaroj. Ke estas multaj lingvemuloj kaj multaj matematikemuloj (kun programistoj, fizikistoj ks.). Do oni devas informi ĝuste tiujn homojn pri la hodiaŭa uzado de Esperanto, montri al ili la eblan utilon kaj ĝuon de Esperanto (kiu evidente ekzistas - demandu E-parolantojn...).

Necesas lerni, ke profesiaj varbistoj predikas, ke oni devas almenaŭ sepfoje atingi eblan interesiton antaŭ ol serioze atendi efikan varbadon. Necesas lerni, ke eĉ el tiuj bonaj celgrupoj nur eble unu procento en la nuna fazo eklernos Esperanton. La tuton mi detaligis en kelkaj tekstoj kaj prelegoj - ĉu vi konas ilin? Jen kvar el ili:

http://www.esperantoland.or[…]eroj_prelegoArkones2012.pdf
http://www.esperantoland.or[…]petadon_Prelego_KEK2012.pdf
http://www.esperantoland.org/[…]/SeminarioAmaskomunikilajRilatoj.pdf
http://www.esperantoland.org/dosieroj/Amike rilati al jhurnalistoj__Lu_AmaskomunikilajRilatoj_Horany-23+24marto2014.pdf
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2014-08-18 18:36
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2014-08-18 17:18
Cetere la kongreso en Rijeka finiĝis per konkludoj akceptitaj fine de la kongreso:
(...)
6. "substrekas la gravecon de la kantado de la eŭropa himno far civitanoj el diversaj EU-landoj kune en neŭtrala lingvo por antaŭenigi eŭropan identecon harmonie kun naciaj kaj regionaj identecoj"

Mi tre bedaŭras, sed mi neniel kredas je tio. Laŭ mi la publika propono, ke oni kantu la eŭropan himnon en Esperanto signifas ridindigi la Esperanto-parolantaron en la publiko. Simple Esperanto hodiaŭ estas maltro signifa por ke oni povu proponi tiaĵon.

Mi konas tiajn proponojn flanke de EEU jam delonge - kaj ankaŭ tio kondukas al tio, ke mi preferas viziti aliajn kunvenojn.
zlatko tišljar
zlatko tišljar diras:
2014-08-20 17:29
Rilate la disvastigon Esperanto daŭre estas en sakstrato. Montriĝis ke ĝi ne povus ekzisti sen ideologia fono (interna ideo) ĉar pro ĝi homoj persistas resti en ĝi kaj eniras ĝin kiel junuloj kiam ili serĉa personajn idealojn por sia vivo. Pro tio ke la ideolologion de movado uzanta iun internacian lingvon, aliaj provoj pri ILO ne havas, tiuj lingvoj restis senmovadaj kaj do sen disvastiĝo. Aliflanke pro la sama kaŭzo E-movado (kaj do ankaŭ la lingvo) ne povas disvastiĝi je pli ol kelkdek mil veraj adeptoj, ĉar la adeptoj efektive subkonscie ne ŝatas ke E iĝu ĝenerale uzata, pro kio la lingvo ne plu estus ligita al la movado kaj ties ideologio. Do, ili bremsas ĉiun disvastigon kiu povus igi E-on lingvo de nemovadanoj (vidu ekz. la konduton de la klasika hungara movado al miloj da studentoj kiuj lernis ĝin pro materia utilo kaj ne pro interna ideo!)
Pro tio mi diras: daŭre ekzistis kaj ekzistos homoj kiuj serĉas la propran vividealon kaj trovas ĝin en la interna ideo de Zamenhof, kio garantias ke ĉiam estos sufiĉaj novaj esperantistoj. Tamen, samtempe ili mem ne volas disvastigi ĝin tiel ke ĝi estu ĝenerale uzata lingvo internaciskale kaj agas kontraŭ tio kotentiĝante pri la mondeto de esperantistoj. Kaj tiel estos eĉ se vere la tuta mondo parolos la anglan. Pluekzistos iu eta movadeto kiu kontentos pri si mem.
Alia afero kiu malebligas la disvastiĝadon: Tiuj kiuj emas iĝi esperantistoj estas fortegaj individuistoj kaj ili malemas al iu ajn organiziĝo pli grandskala (ekz, kiel politika partio en kiu ĉiuj membroj devas plenumi la decidon de siaj gvidantoj). Pro tio la movado estas ĉiam disigita je multegaj etaj grupetoj kaj fortega individua mondo. En tiu mondo ne eblas ion ajn seriozan organizi.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2014-08-20 18:58
Pravas s-ano Zlatko. Esperanto bezonas propran ideologion. Lingvemuloj kaj gramatikistoj ne sufiĉas.

La ideologio de Esperanto estas supernacia kaj tial tute moderna. Bedaŭrinde la organizado de la Movado estas grandparte nacia (landa asocioj ludas grandan rolon).

Eĉ EEU ne estas tuteŭropa asocio de poreŭropaj individuoj sed kolekto de reprezentantoj de landaj asocioj. Do la kialo por la fiasko jam troviĝas en la konstrukcio. La emo de landaj asocioj cedi ion al pli supra institucio estas simile forta kiel la emo de la naciaj registaroj cedi potencon al EU.

Bedaŭrinde la promisplena modelo de SAT malaperis sur internacia tavolo kaj restas vegetante en Francio. Mi ne vidis provon de SAT kapti la kontraŭnaciajn tendencojn, kiuj ekzistas.

Oni ne plendu, ke homojn ne ŝatas partopreni en organizoj, se la organizoj sin prezentas malamikaj kontraŭ novaj ideoj kaj ne permesas kunlaboron. Mi ne volas ripeti miajn multnombrajn provojn oferti mian laborforton al diversaj organizoj en Esperantujo. Kutime la estroj nur akceptas "kunlaboron", kiu estas laŭ ilia propra ideo. Fakte ili serĉas malmultkostajn sklavojn, ne konlaboron sur egala nivelo.
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2014-08-20 21:48
Mi tute samopinias ke la interna ideo mantenas la intereson en Esperanto. Kaj, jes, estas duflanka glavo, ĉar tiuj kiuj ne lernas Esperanton ofte opinias ke la interna ideo estas freneze idealista. Aliflanke, provo konvinki homojn lerni Esperanton sen iu interna, iu idealista, motivo ankaŭ klakas kontraŭ muro de senkredo, ĉar fakte lerni Esperanton por gajni monon estas ankaŭ freneza ideo. Estas iomete enigmo kiun argumenton uzi. Sed fakte, ankaŭ, Zlatko pravas en la deklaro ke la interna ideo faris de Esperanto la unusolan tian projekton kun tiom da uzantoj kaj tiom da novaj lernantoj, aparte ĉe la juna e-informatika grupo, ŝajnas. Esperanto ja estas iu idealo, iu espero por pli bona mondo, pli logika mondo. Daŭris multaj jaroj por eĉ la uzo de metra sistemo sukcesi. Eble samas por Esperanto.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2014-08-21 08:50
"Freneza idealismo" estas kutima argumento de tiuj, kiuj nur interesiĝas pri mono. Sed la mondo estas alia. Ekzemple la batalantoj de "Greenpeace" antaŭ kelkaj jaroj ankaŭ estis rigardataj kiel "frenezaj idealistoj". Sed ili sukcesis, ĉar ili serĉis la vojon al la publiko.

Esperantistoj tro ofte sidas kaŝe en siaj kavoj kaj lamentas pri la malbono de la mondo, kiu ignoras sian oferton. La t.n. "informada aŭ gazetara laboro" ne meritas sian nomon kaj ofte mem kreas la bildon de la "frenezeco" de la Esperantistoj. Almenaŭ ĝi kutime ne vekas la emon partopreni en la Esperanto-Movado.

Libera komunikado estas nobla celo, sed ne sufiĉas paroli pri ĝi kaj postuli ion de la resto de la mondo. Oni devas aktive montri sian oferton en maniero, kiu sukcesas kapti la intereson kaj simpation de la aliaj. Tie estas la plej gravaj mankoj rilate al Esperanto. La modeloj de la 20-a jarcento ne plu funcias.
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2014-08-21 11:29
Tute prave. Se ni volas modelon taŭgan por la 21-a jarcento, ni devas evoluigi iun de la 18-a.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2014-08-21 13:26
Pardonu. Mi ne komprenas vian komento.

Mi supozas, ke via rimarko pri la 18-a jarcento estis moka. Ĉu vi povas klarigi al mi, kion vi celis, ĉar mi ne intencas respondi al supozoj.

Laŭ mia percepto, la 21-a jarcento malakceptas la kruda materiismon de la 20-a jarcento, kiu nur strebis al gajno de profito por imponi al la cetera mondo. Gravas aliaj valoroj, kiuj ankoraŭ travivis en la baza Esperanto-Movado, kie oni estas socia, helpema, modesta kaj flegas membakitan kulturon.

Hieraŭ mi diskutis kun instruiston, kiu diplomiĝis pri la demando, kial 99% de la kursanoj forlasas kursojn en popula altlernejo. Temis pri la angla, kie oni povus supozi, ke la partoprenantoj havis la konkretan celon profiti de la angla lingvo.

Sed ŝi trovis, ke oni ne elektas lingvan kurson pro ĉi tiuj materiaj kialoj, sed ĉefe por havi sociajn kontaktojn. Supozeble la rezulto ankaŭ validas por Esperanto, ke kutime simile multaj ne restas ĝis la fino.

Sed kontraste al la angla, Esperanto povus oferti sociajn kontaktojn, se oni komprenas tion, kiel parto de la kurso. Ne kiel en Hungario aŭ ĉe multaj instraj projektoj, kiuj nur parolas pri gramatiko kaj malnova literaturo.

Kursoj, kiuj gvidas al partopreno en simpla internacia "familia" renkontiĝo (ne IJK aŭ simila) laŭ mia impreso estas pli sukcesaj, sed bedaŭrinde ne esenca parto de la strategio por plivastigi Esperanton.
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2014-08-22 19:50
En la 18-a jarcento ankoraŭ ne estis tiom disvastiĝinta la ideo de lingvo kiel komunikilo. La plej multaj konceptoj progresegis dum la lastaj 300 jaroj, sed tiu pri lingvo estas inter la malprogresintaj. Tiusence mia komento estis ne moka, sed tute serioza. Ne utilas ke la Esperantistoj pravu pri la ebleco de neŭtrala internacia lingvo, se niaj ceteraj konceptoj pri lingvo estas tiuj de nia tempo.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2014-08-23 12:15
Eble mankas al mi la intelekta kapablo por kompreni viajn vortojn. Mi devas diri, ke ankoraŭ estas enigma por mi, kion vi intencas diri.

Se vi relegas mian kontribuon, mi ja diris, ke NE sufiĉas propagandi Esperanton kiel lingvo aŭ komunikilo. Tio vere estas la modelo de la lasta jarcento.

Necesas prezenti Esperanton kiel ideo (aŭ ideologio), kiel socia movado.

La gvidantoj de UEA parte komprenis tion kaj deziras profiti de la "daŭripova movado" - Sed ne sufiĉas postkuri kurantan trajnojn per siaj antikvaj ideoj. Certe vi rememoras, ke antaŭ kelkaj jardekoj samideanoj simile provis postkuri kreskantan socian movadon sub la flago de "lingva imperiismo" - Kion ni povas lerni? Ĉu ni pretas lerni ion?

Cetere: La konflikto inter Zamenhof kaj la franc-german-britaj utilitaristoj antaŭ 100 jaroj estis la rolo de la ideologio (Homaranismo ktp.). Zamenhof retiriĝis, ĉar li vidis, ke la aliaj estis pli sukcesaj per siaj metodoj.

Tamen la evoluo dum la "Unua Mondmilito" devus pensigi nin.
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2014-08-24 20:45
Ni devas prezenti Esperanton kiel tion kio ĝi estas, tutsimple. Sed kio estas lingvo kaj kiel lingvo rilatas al la cetera realo? Tio estas ekstreme malfacilaj demandoj. Tiom malfacilaj, fakte, ke se oni volas pli kun Esperanto ol nur lerni ĝin, tiam Esperanto estas la plej malfacila lingvo de la mondo.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2014-08-24 21:17
Denove mi bedaŭras, ke mi ne povas sekvi vin. Esperanto, kiel lingvo ne perdas sian facilecon, se vi informas dum la instruado pri pliaj eblecoj de aplikado. La espero, post mallonga tempo aktive profiti de la eblecoj eĉ instigas al pli rapida kaj entuziasma lernado.

Se vi reduktas la instruadon al la "pura" lingvo, vi ne ofertas kial por lerno - krom al frenzaj lingvemuloj, kiuj pasie lernas lingvojn, aŭ kiuj bezonas ekzamenon.

Dum la ĉiujara ekspozicio "Expolingua" en Berlin vi povas observi la aliajn lingvojn, kiuj varbas per kulturo kaj bela naturo en la koncernaj landoj. La aspekto de Esperanto ĉiujare estas iomete trista.

Ofte nur reagas la menciitaj lingvemuloj, kiuj ne estas solida fundamento por Esperanto-Movado.
zlatko tišljar
zlatko tišljar diras:
2014-08-21 20:59
Revene al la baza demando pri la kialoj de ĉiam pli malgranda nombro da kongresanoj en diversaj E-kongresoj por mi evidentiĝis kelkaj konkludoj:
La ĉefaj kaŭzoj por tiu foresto estas ŝanĝitaj cirkonstancoj en la interhoma komunikado kaj la ekonomia krizo.
Unua cirkonstanco kaŭzas ke
- La homoj ne plu emas iri al multekostaj kongresoj por renkonti amikojn, kiujn ili povas ĉiutage alparoli, eĉ renkonti per la modernaj teknikoj senpage.
    - Ili ne emas iri al aranĝoj kiuj
ne estas enhave interesaj, ĉar la homoj ĉiam pli emas al amuzoj kaj malpli da seriozaj „tedaĵoj“
- en kiuj ĉefe regas la metodo „ex catedra“, kie prelegas fakuloj kaj apenaŭ okazas diskutoj
La dua cirkonstanco kaŭzas ke oni ne emas vojaĝi malproksimen.
Kion devas fari organizantoj de konferencoj, kongresoj, renkontiĝoj, se ili volas adaptiĝi al tiuj novaj cirkonstancoj?
La kongresoj kaj aranĝoj devus
1. enhave esti multe pli amuzaj kaj allogaj por feriaj cirkonstancoj kaj la seriozaj programoj enhavu minimume da klasikaj prelegoj kaj kiel eble plej multajn debatajn rondojn kaj laborejojn.
2. por ke oni ne devu vojaĝi malproksimen, oni organizu pli da regionaj aranĝoj (kontinentaj kongresoj, regionaj konferencoj ktp)
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2014-08-22 11:16
Gratulon Zlatko! Vi komprenis!

Mi ŝatus aldoni, ke la temoj kaj la maniero de la prezento dum la aranĝoj estu iomte pli modernaj. Ekzemple la modelo, kiu iu staras sur podio kaj la aliaj sidu silentante en salono, ne plu estas vere aktuala. Precipe se ekster la salono brila la suno.

Jam dum la 1980-aj jaroj ni eksperimentis en la "Internacia Seminario" per aliaj formoj, kiuj aktivigas la partoprenantojn. Tute forgesita!

Unu, kutime maljuna, viro aperas kaj prezentas sian version de la "vero", kiun mi povus facile antaŭe legi en iu retejo. Sed mi volas publike starigi demandojn kaj diskuti kun aliaj, kiuj interesiĝas pri la sama temo.

Modernaj renkontiĝoj devas oferti tion, kion la reto ne povas oferti.

En la 19-a jarcento la prelego ofte estis la sola ebleco konatigi ion. Ne ĉiuj havis la eblecon multobligi tekstojn, ne parolande pri grafikaĵoj. Ekde la populatiĝo de fotokopioj la monopolo de la presejoj ne plu ekzistas, kaj la reto aldonis novan dimension.

Renkontiĝoj povas evolui novajn formojn.

Kial ne aranĝi kolektivan Skype-Konferencon inter du renkontiĝoj, kiuj okazas en malproksimaj regionoj, sed traktas la saman temon.

Sed la kompreno, ke la nunaj formoj de certaj kongresoj ne estas allogaj, estas laŭdinda paŝo antaŭen.
Valdas Banaitis
Valdas Banaitis diras:
2014-08-31 01:06
Kara Zlatko,
en 2012 via jubilea konfeso "Mia sagho post 50 jaroj da instruado de Esperanto" ne elvokis tiom da komentojn Ghin apenau konas la publiko, kiu fermas okulojn kaj shtopas la orelojn al la fakto, ke la instruado de la plej facila lingvo rezultas ne pli ol unu procenton, 10% restas eternaj komencantoj, iom da komencintoj restas indiferentajkaj 80% - porchiamaj kontrauuloj de Esperanto. Dankal al Dio inter fluparolantoj 3/4 estas memlernintoj. Chu do instruDado vere disvastigas Esperanton? Zamenhof ne intencis instruadon. En chiuj siaj verkoj, respondoj kaj paroladoj li neniam uzis la radikojn INSTRU, LECION au KURS rilate Esperanton, sed 263 parolis pri LERN kaj KOMPREN. Li ne mensogis asertante en 8 lingvoj, en kiuj aperis la Unua Libro, ke por ekuzi ERsperanton sufichas unuhora luda konatigho kun ghia strukturo (kaj ek al literaturo, kiel aldonis Andrea Gacond post 80 jaroj). La formulon pri unuhora trastudo sen instrua trudo Zamenhof insertis naufoje en "Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia". Chio chi tra XX jarcento aperis en 18 eldonoj de Fundamenta Krestomation, kaj jam 10 jarojn troveblas en www.gutenberg.org. Tie troveblas ankau la averto de Zamenfo, ke la strukturo de Esperanto estas tute fremda al la popoloj de Europo, tial li prezentas ghin en faciliga lerneja priskribo gramatika kaj rekomendas tute ne legi la Antauparolon, por ke la lernantoj ech ne rimarku iun diferencon inter Esperanto kaj sia propra lingvo. Tamen Esperanto ne havas Europan gramatikon kaj ne bezonas ghin. Tiu pseudofaciligo kaj la misgvida rekomendo aperis fatalaj kaj lasis Esperanton al instruado farde lerneje okulshirmitaj instruistoj kaj instrulibroautoroj. Antau dek jaroj Stefano McGill nomis tian neadekvatan instruadon frenezo, kaj nun vi proponas konsciigi la esperantistaron, ke ekde la komenco (1887?) oni instruas komencantojn per ege fushaj lernolibroj. Tio ne korekteblas. Pri Zamenhof eblas diri, ke li eraris per tiu pseudofaciligo (errare humanum est), sed lerneje surmetitaj gramatikaj okushirmiloj nedeshireblas kaj ne permesas vidi la veran strukturon de Esperanto, lingva genomo, kiun koncipis genia infano. Kial plenaghuloj ne plu povas kompreni, kio estas tute klara al infano?
Nur unu atuto restis al Esperanto, reciproke interkompreniga lingvokrea modelo farumema LINGVOLUDO LUDOVIKA, tamen balasta NEADEKVATA INSTRUADO kompromitis la aferon kaj ties himnon. Ne plu ekzistas samideanoj, baldau mankos samlingvanoj kaj la komentado chesos, se ni ne retroiros por trovi adekvatan paradigmon en la strukturo mwm de Esperanto.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2014-08-31 14:34
Alineigo ofte helpas la komprenon. Aŭ eĉ emigas legi entute.
Valdas Banaitis
Valdas Banaitis diras:
2014-08-31 23:53
Ho ve, mi respondis anstatau komenti, kaj ne vidante mian respondon nek konfirmon pri ghia sedo mi automate reklakis, por certeco.
Valdas Banaitis
Valdas Banaitis diras:
2014-09-01 09:16
 Kien malaperis la esperantistoj? Kiaj? Denaskaj? Simpatiantaj? Balbutantaj? Fluparolantaj? Abonantaj gazetojn? vizitantaj kongresojn? Legantj literaturon? Klubanoj? Pri kiaj esperantistoj temas, per kiaj statistikoj oni jhonglas?. Sinjoro Lu pravas - ne shovu, ne trudu Esperanton en lernejon, la murdejon de kreiveco. Tamen necesas, ke lerneja programo kelkloke menciu Esperanton kiel alternativon de naciaj lingvoj, kiel verkon de genia infano, kiel lingvoludon, kiel kulturan fenomenon, precipe en landoj, kie Esperanto ekaperis kaj estis festata kaj uzata. Sed ne per rutina gramatika enkonduko pseudofaciliga, per kiu Zamenhof mem erarigis kaj kondamnis nin al borado de monto granita. Zamenhof ja avertis pri la ekzotike fremda strukturo de Esperanto, kies silaba-fonema kodo anstatauas gramatikon kaj lernita en unu horo sufichas tujan orientighon en la teksto, kvazau klavaro en muziko, stiriloj de auto sur vasta autodromo. Lingva sporto, reciproke interkompreniga komunikilo, aperinta kiel pighino en la kapo de infano, kies denaska lingvo naskighis kiel pighino antau 700 jaroj kaj kies unuan gramatikon verkis Ludoviko tuj post la fino de gimnazio kiam oni jam neniel povas kompreni, kio estas tute klara al infano, sed fidele al la gimnazia dogmo, kiu ghis nun katenas lernantojn kiel neforigeblaj okulshirmiloj. Nur tia lingvo kiel Esperanto (kaj samideanoj) povas (kaj devas) eviti ilin. Amen, sed ne fino.
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2014-09-02 00:11
En itala kongreso de augusto 2014 partoprenis pli ol 200 personoj. En japana kongreso pli ol 600. Dum IF-oj pli ol 150 ankau ekzistas NR kaj JES kaj multaj aliaj aranghoj.
Dum jarfina IF mi mem proponas novan didaktikan formulon, lau la sugesto de Roland kaj aliaj.
Josip Pleadin
Josip Pleadin diras:
2014-09-02 06:45
La organizantoj de EEU-kongreso en Rijeka ne komprenis du gravajn aferojn:
1) esperantistojn ne interesas multege da prelegoj, sed pli legheraj programoj
2) la alighkotizo (kaj aldonaj kostoj) estis tro alta por la ofertata programo.
Pri tio atentigis "Zagreba Esperantisto" en la intervjuo kun la prezidanto de la LKK Boris Di Costanzo. Evidente la organizantoj kalkulis pri richaj europaj esperantistoj.
La rezulto estus ech pli katastrofa, se oni ne kalkulus kroatiajn esperantistojn, kiuj chefe partoprenis nur dum la "Kroata tago" (tagon antau la oficiala malfermo), kaj kiuj estis organizitaj de Kroata Esperanto-Ligo por iom plibonigi la rezulton.
EEU estas imagita kiel elitisma kongreso, simile kiel UK. Tio estas klopodo vendi multekostan sed nebezonatan varon al malrichaj homoj en ekonomie kriza tempo. Kial do oni miras pro la fiaska rezulto? Esperantistoj ne malaperis, kiel montras pluraj aliaj aranghoj, sed farighis selektemaj kaj postulemaj konsumantoj!
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2014-09-02 17:31
Josip, kelkaj homoj parolis pri la elitisma Universala Kongreso de Esperanto, kaj nun vi parolas pri, lau vi, simile elitisma kongreso. Elitismo kaj kongresoj de Esperanto povas esti diskutinda temo.

Kiom da landaj kongresoj estas elitismaj? Kiom da fakkongresoj estas tiaj? Parto de tiu elitismo devenas de la prezo, la kongresokotizo; parto devenas de la luksa urboparto au lando en kiu la kongreso okazas, char loghejoj kaj manghoj tie kostas ege multe.

Chu eblas starigi kongreson sen kongresokotizo au almenau iom senluksigi la kongresojn (duonigi, kvaronigi, okonigi la prezon)? Certe mi ne parolas pri tiaj grandaj kongresoj kiuj bezonas multe da servoj. Tamen se la grandaj kongresoj okazos en universitatoj kiuj ne postulas pagon (kaj tiajn mi jam vidis kaj spertis), kongreso povas esti pli malmultkosta afero.

Neelitismaj kongresoj certe jam okazis kaj okazas. Estus interese audi la vidpunktojn de tiuj Esperantistoj kiuj jam sukcesis fari tiajn pli simplajn kaj malmultekostajn kongresojn. Ni povas lerni multe de ili.

Amike,

Dennis Keefe
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2014-09-03 05:16
Dennis, mi esperas ke vi ĝuis vian vizitadon en Eŭropo. Kiam vi estos denove en Florido, ni devos serioze plani la nordamerikan kongreson de la jaro 2016 kiel "malelistiman" kongreson (aŭ kunvenon). Mi certe volas malfermi ĝin al tiuj kiuj ne konas Esperanton kaj doni al ili la eblecon sperti internacian etoson en kio ĉiu povas malferme paroli kun ĉiu. Eble ni povus okazigi publikan debaton kun la browarda lernejtelevido (por alieuloj, Broward estas la nomo de nia loka distrikto). Povus esti multlingva diskutrondo kun interpreton anglen por la televidantoj. La temo povus esti: Kiom grava estas la lingvo en nia regiono? La nomo de la elsendejo estas BECON. La elsendejo troviĝas tie kie ni volas okazigi la kongreson en Davie ĉe la unitersitattereno inter McFatter, Nova kaj FAU. Ili tre ŝatas intervjui junulojn pri temoj tiaj.
Ni ankaŭ bezonas iun festan tagon aberta al ĉiuj, se ili parolas Esperanton aŭ ne. Mi kredas ke vi jam havas faklerton pri tio (mi pensas pri Esperanto Insulo en Hainan).
Josip Pleadin
Josip Pleadin diras:
2014-09-03 18:07
Dennis, bonvolu ne kompreni ke mi estas kontrau elitismo, sed ghi havas siajn limojn. Chiu homa grupo posedas sian eliton, sed granda parto de la homaro, same kiel granda parto de la esperantistaro, ne apartenas al la elito, nek lau siaj specialaj kapabloj kaj scioj, nek lau financa forto, nek lau elitismaj bezonoj.
Jam delonge klaras, ke multaj esperantistoj neniam povos partopreni elitismajn (multekostajn) aranghojn, char ili simple ne havas monon por tia lukso.
Tion kion mi asertas, mi ankau aplikis praktike dum aranghoj kiujn mi chef- au kunorganizis kun miaj kunlaborantoj. Se mencii nur du lastajn landajn kongresojn, kiujn mi cheforganizis, chiun el ili partoprenis pli da homoj ol la EEU-kongreson en Rijeka. Kial? Simple char ili estis malmultekostaj kaj programe richaj. La partoprenintoj sentis, ke la organizantoj ne volas nur ilian monon! Tian impreson pri EEU-kongreson oni ne povis havi, char la kotizo variis inter 60 kaj 140 euroj (preskau kiel che UK-oj), kaj la loghado inter 63 kaj 105 euroj po persono kaj nokto. La programo, konsistinta el mutlege da prelegoj, ne estis instiga por ke esperantistoj pagu tiun prezon! Kial do oni miras, ke la rezulto estis granda seniluziigho!



Valdas Banaitis
Valdas Banaitis diras:
2014-09-03 21:58
Kio estas la chefa celo de la kongresado, kaj chu la kongresoj atingas ghin, se la prelegoj ne meritas la prezon? Chu ili donas shancon ghui turismon iom malpli pagante kaj same iom pli komprenante? Chu disvastigi Esperanton perdante la mil semojn, kiuj ne ghermas hejme? Chu pilgrimado por reveni kun rakontoj el trans la montoj, por konvinkighi, ke la miraklo ankorau dauras ie alie, sen prognozo de renaskigho.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2014-09-04 06:33
Interedaj demandoj, kiujn devas respondi la organizantoj de kongresoj.....

Pri la "pilgrimado por reveni kun rakontoj el trans la montoj" oni devus diri, ke temas pri ŝablono el la pratempo de Esperanto. Tiam la lokaj esperantistoj publike parolis pri la "miraklo".

Sed hodiaŭ la partoprenantoj de kongresoj eĉ ne plu interne informas pri siaj vojaĝoj. Ofte oni nur hazarde, ekzemple pro foto en retejo, rimakas, ke iu konatulo partoprenis.

Kial do esperi, ke ĉi tiuj personoj rakontu al ekstera publiko pri siaj spertoj?
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2014-09-04 06:34
Mia klavaro strikis. Mi celis kompreneble: "Interesaj demandoj....."
zlatko tišljar
zlatko tišljar diras:
2014-09-04 11:38
Ŝajne oni daŭre volas truki la eksterulojn per la bombasta nomo "kongreso" kaj en ĝi kaŝi ion tute alian: nenian kongresan laboron, sed turisman kaj amuzan enhavon.
EEU estas organizo kiu ne organizas kongresojn pro amuzo de siaj membroj sed por
1. diskutigi interesitojn pri E-movado en EU kiel progresigi la aferon en tiu ĉi regiono
2. konigi al eŭropaj esperantistoj kion EEU faras kaj kiaj estas la kondiĉoj por ion fari pri Esperanto
3. fari tian aranĝon kiu reeĥos en la loka ĉirkaŭaĵo kaj pri kiu interesiĝos la publikaj rimedoj.
4. prezenti E-kulturon
5. Nur flanke oferti turismajn kaj amuzajn partojn.
Ĉiu kongreso ĝis nun havis ĉeftemon kaj tiusence necesas prelegoj kaj partopreno de tre klvalitaj fakuloj, kiu unuflanke helpas kompreni nian pozicion kaj aliflanke allogas ĵurnalistojn.
Ĉar lastatempe la kongresoj neniam estis pli ol 250-personaj, la organizanto devis kalkuli pri tio ke per malmultaj kotizoj ni kovru kostojn de la programo. Per efektive meze 80 euroj po persono kaj 90 plene pagitaj kotizoj (do per 7000 eŭroj kiujn alportis la kotizoj ne eblas kovri eĉ la kulturajn programojn. Se ni ne havus grandan helpon de la urbo kiu ĉefe disponisigis senpage la ejojn, ni estus en grandega deficito.
EEU-kongreso havas vere ne altajn kotizojn (B-kategoriaj kongresanoj kiuj aliĝis en la unua periodo pagis nur 60 eurojn. Kiu povas oferti aranĝon por malpli alta kotizo?
Sebastiano
Sebastiano diras:
2014-09-04 13:07
Dankon, s-ro Tišljar, por tiuj konkretaj nombroj kaj por la rimarko, ke EEU-kongreso efektive ne estas nur amuzcela E-renkontiĝo.

Mi samopinias kun vi, ke la kotizo por la EEU-kongreso estis rimarkinde malalta.
zlatko tišljar
zlatko tišljar diras:
2014-09-06 12:20
Cetere, ni forgesis ke "kongreso" estas lau la difino en vikipedio:
Kongreso estas solena kunveno de samcelanoj aŭ samprofesianoj, el unu aŭ el diversaj landoj, por diskuti komunajn literaturajn, sciencajn, politikajn aŭ ekonomiajn demandojn.
Sekve, neniel amuzejo kaj turismajho.
Josip Pleadin
Josip Pleadin diras:
2014-09-06 15:13
Kelkaj esperantistoj evidente volas eterne stari sur la podio kaj paroladi, atendante ke la amasoj nur auskultu ilian filozofiadon, kaj ech pagu tion! Eble tion povis atendi grandaj oratoroj kiel Lapenna au Tonkin, sed estas absurde pensi, ke chiu estas kapabla oratoro, kiun oni volonte auskultas! Ankorau pli iluzie estas opinii, ke chiuj temoj interesas amasojn! La temojn de la EEU-kongreso averagha esperantisto plejparte prifajfas!

Zlatko bone difinis la veran lingvan sencon de la vorto "kongreso", sed li ne forgesu, ke en Esperantujo la senco de "kongreso" estas iom alia ol en la normala lingvajho.

Ke homojn ne interesas tiaj aranghoj, kiel ajn ili nomighu, estas evidente ne nur el la ekzemplo de la EEU-kongreso en Rijeka! Eble la kotizo al iuj kongresanoj shajnis nealta, sed por granda plimulto de esperantistoj ghi estis treege alta, kion ili mesaghis al la organizantoj per nepartopreno. Per la nura kotizo de la EEU-kongreso en Rijeka oni povis pagi du tranoktojn kun matenmangho en tristela hotelo en Kroatio, kio tute sufichas por tipa semajnfina esperantista kongreso kun netipa signifo de la vorto "kongreso". Kaj tiajn preferas plimulto de esperantistoj.

Kongresojn ekster Esperantujo grandparte organizas kaj pagas grandaj institucioj pro la graveco de diskutataj temoj. Homoj invitataj preskau regule estas (pagataj) prelegantoj, malofte nur auskultantoj au nefakuloj en diskutataj temoj.

Se esperantistoj volas diskuti pri "komunaj literaturaj, sciencaj, politikaj au ekonomiaj demandoj", oni prefere organizu rondajn tablojn au kunvenojn, konsistantajn nur el fakuloj kaj veraj interesighantoj, anstatau shajnigi grandiozecon kaj blufi antau shtataj autoritatoj, kiel tion faris EEU per sia kongreso en Rijeka.

Malsukcesajn blufojn nepre sekvas "granda seniluziigho". Interesigho de informmedioj en Rijeka estis nesuficha por arangho kiu devus havi tuteuropan signifon, kaj ghia fiasko, anstatau utili al la Esperanto-movado en Kroatio, tre vershajne al la neesperantista publiko sendis tute alian mesaghon. La enhavon de la prelegoj post mallonge neniu plu memoros, sed la partoprenintoj certe longe memoros la aliajn programojn, aparte tiujn turismajn kaj kulturajn!
Valdas Banaitis
Valdas Banaitis diras:
2014-09-06 20:21
Turismo kaj amuzoj bone prosperas sen Esperanto, kaj ne ili estas la celo de Espranto. Pri tiuj Esperanton persekutas seniluziighoj. Nde nur vla mnRijeka, sed ankau la Budapeshta internaciia medicinista Esperanto-konferenco, en kiu preskau neniu prelegis en Esperanto. Ankau tie Esperanto ne estas bezonata. Au alia nslogano: "Esperanton en lernejojn!". Ne nur Zlatko fervore instruadis, ne nur en lernejoj, sed la rezulto estas malesperiga. Esperanto pleje bezonas disvastigon, sed la praktiko ne konfirmas la plej gravan avantaghon de Esperqanto - ludan ellerneblon kaj tujan uzeblon, tamen tio ne rezultas, kaj ech la propedeutika rolo ne povas esti plenumata. Chu blufo? Zamenhof konvinke montris, KIEL li solvis la tri chefajn problemojn de lingvo internacia, sed anstataui realigi tion li chion konfuzis rekomendante ignori la unuan poartoon de la Unua nLibro, kaj avertinte la publikon ke la konstruo de Esperanto estas tute fremda al la Europaj popolojn li priskribis ghin per neadekvataj gramatikaj regjuloj, kiuj kvaszau okulshirmiloj ne permesas vidi la funkciadon de tiu unika mekanismo. Je lia honoro necesas emfazi, ke Li tamen neniam ech unu vorton diris pri instruado de Esperanto - kia mdiabla forto igis milojn de instruistoj kaj autoroj de instrulibroj kun espero, obstino kaj pacienco fari tion, kion Zamenhof tute ne intencis. Vane disipitaj jaroj, vivoj, mono kaj papero, simile al paranoja doktrino. Kial neniu vidas, kio Esperabto funkcias tute ne lau la lerneje lernitaj reguloj, klaraj kiel la orbito de la suno chirkau la tero, au flogistono en etero.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2014-09-07 00:06
Mi konfesas min absolute malkapabla sekvi viajn pensoĉenojn, aŭ eĉ simple kompreni, kion vi rekomendas aŭ malrekomendas.
zlatko tišljar
zlatko tišljar diras:
2014-09-07 10:32
Josip Pleadin asertas absurdaĵon ke estis malmulta informado pri la kongreso en Rijeka. Estis elsenditaj minimume 4 televidaj elsendoj en dauro de duonhoro, aro da radio-eldendoj, apris minimume 4 artikoloj en lokaj tagĵurnaloj kaj aro da informoj en retaj kaj lokaj informiloj. Meze de Rijeka dum 7 tagoj pendis granda banderolo kun informo pri la kongreso kaj la tagĵurnalo Novi List aperigis en aparta aldonaĵo la tutan kulkturan programon de la kongreso. Se tio por urbo kun 300.000 loĝantoj ne estas sufiĉa informado, kio do devus esti?
Sebastiano
Sebastiano diras:
2014-09-07 14:06
Estas tre agrable, ke vi ne laciĝas kontraŭi per konkretaj datenoj obtuzajn riproĉojn.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2014-09-07 16:02
Dankon Zlatko
Peceto post peceto kompletiĝas la informo.
Se la kulturprogramo estis en "Novi List", kiom da Rijekanoj sekvis la inviton kaj partoprenis? Ĉu ili devis pagi por la eniro?

Kion vi prezentis en duonhora televida elsendo? Ĉu videblas ie en YouTube?

Vi scias, ke gazetara laboro ne estas facila. Ĝi devus okazi regule. Certe vi memoras la "baton en la akvo" de s-ro Myoŝi, kiu investis grandan monsumon por unu granda anonco.

Ĉiuj spertuloj vane provis konviki lin, ke dek malgrandaj anoncoj eble estus pli efikaj.

Pri la kongreso mi ŝatus diri, ke ne sufiĉas se Esperantistoj alflugas kvazaŭ per kosma ŝipo al iu loko kaj pensas, ke nun tuj la enloĝantoj konvertiĝas. Oni ĉiam bezonas longtempan, multjaran antaŭlaboron. Eble post tri jaroj da regula gazetara laboro oni povas esperi pri reagoj.

Kompreneble la sukceso ankaŭ dependas, ke la informo, kiun vi donas al la publiko. La ideo de Esperantistoj pri tio, kiu estas kominikinda pri Esperanto, ne ĉiam estas tio, kiu povas allogi la publikon.

Rilate la jubilea UK en Lille mi ege timas, ĉu surloke ekzistas regula kaj frapa informo de la publiko. Supozeble kelkaj tagoj antaŭ la solena malfermo aperos pala gazetara komuniko pri la grava, mondskua evento.

Mi bone memoras, ke oni petis min okaze de la UK en Berlin, sed rifuzis ĉiujn proponojn ekster la tradiciaj "seriozaj" gazetaraj komunikoj"
Josip Pleadin
Josip Pleadin diras:
2014-09-07 14:32
Mi citas kion mi skribis:
"Interesigho de informmedioj en Rijeka estis nesuficha por arangho kiu devus havi tuteuropan signifon."
Ne temas pri grandeco de Rijeka, sed pri graveco kiun devus havi la EEU-kongreso!
Similan kvanton da jhurnalistaj reagoj havas averagha landa kongreso, kaj ech tutlande.

Por ke ne estu miskompreno, mi citas kion Zlatko Tišljar skribis en la oficiala raporto pri la TV-elsendoj: "Televidaj elsendoj de «Kanal RI» daŭris ĉirkaŭ 45 minutoj dum 4 elsendoj" (lau mia kompreno chiuj kvar elsendoj dauris sume 45 minutojn!).




zlatko tišljar
zlatko tišljar diras:
2014-09-07 23:05
Responde al sinjoro Schnell: La informa laboro estis farita plane kaj lige al aliaj aktivadoj, ekz. al la fakto ke la ŝtatprezidento akceptis la delegacion de esperantistoj pro la kongreso unu monaton pli frue kaj akceptis auspicii. Dank al bonaj kontaktoj de la E-societo Rijeka kun la urbestaro LKK interkonsentis kun la urbestraro okazigi konferencon por ĵurnalistoj 5 tagojn antaŭ la kongreskomenco kaj la urbestarro mem kunvokis la konferencon en siaj ejoj. Venis kontentiga nombro da jhurnalistoj (6). Pro tio jam antauan tagon TV Rijeka intervjuis la membrojn de LKK el Rijeka kaj elsednis tiun 15-minutan intervjuon dufoje (kune 30 minutoj). Dum la konferenco mem la sama TV Rijeka intervjuis min kaj Maja kaj tiu intervjuo ĉirkau 10-minuta estis dufoje elsendata. La ĵurnalistoj estis invititaj al la solena malfermo kaj efektive venis deko da ili inter kiuj du televidoj (tiu de Rijeka kaj la nacia kroata). Ili raportis pri la malfermo. Pri nombro da raportoj kaj longeco mi ne konas indikojn ĉar tiam ni plenaktivis en kaj por la kongreso kaj neniu tuttage sekvis la elsendojn por scii tion. Bedaŭrinde la aferoj ne estas videblaj per youtube ĉar ni ne mem surbendigis kaj ili ne konservas tiujn materialojn pli ol 3 tagojn. Pri la kongreso eblas vidi iom da fotoj chi tie: http://www.esperanto.hr/agado_eeu_rijeka.htm#fotkice kaj ankaŭ ĉi tie http://www.europo.eu/eo/doc[…]ename=eb-139-2014-06-07.pdf

Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2014-09-08 08:30
Kara s-ro Tišljar

Koran dankon por la dispnigo de plia peceto de la realeco. Se mi rigardas la fotojn, mi havas la impreson de turisma aranĝo (personoj drame super la aĝo de 60 jaroj en leĝera vestaĵo), tute ne de de iu "kongreso". Eble estas la persona prefero de la fotisto, ke aperas multaj (eble samaĝaj) "veteranoj" sur la fotoj.

Junulinoj nur aperas kiel ornamaĵo malantaŭ la librotablo kaj ne indas prezenton per nomo.

La raporto en la bulteno estas pli ruze redaktita. La fotoj evitas montri la malplenan salonegon. Sed ĉefe ili prezentas la aspekton de kunveno de pensiuloj (veteranoj), ne de kuveno de laborantoj aktivuloj. La ideo de "kongreso" estas, ke oni diskutas pri aferoj kiuj rilatas al propraj aktivco, ekzemple scienca laboro.

Ĝenerale mi havas problemon kun la fakto, ke organizanto Tišljar mem verkas la raporton. Evidente iomete mankas la objektiveco. Sed tio estas kutimo en Esperantujo. Ekzemple "Ondo de Esperanto" estas plenplena de ĉi tiuj raportoj, en kiuj la organzintoj laŭdegas la "sukcesojn" kaj fanfaronas pri la "altnivela" programo.

Por multaj Esperantistoj ekstera kritiko signifas perfidon de la nobla ideo. Sed aliflanke neniu vere kredas, ke la raportoj pri la konstantaj sukcesoj havas ion komunan kun la realeco.

Certa realismo kaj la interŝanĝoj de spertoj, kiuj aferoj ne estis tiom brilaj, povus helpi al aliaj.

Interese ke en la skriba raporto eĉ aperas kritiko: "Bedaŭrinde la teatraĵo ne estis finellaborita, la roluloj kelkfoje ne bone memoris la tekston kaj ĝi ne estis spontana."

Rande ni ekscias, ke Saša Pilipović prezentis kantojn el diversaj partoj de la eksa jugoslavio. Tio estus mesaĝo, kiu decus al Esperanto-kunveno. Ne la flegado kroata naciismo. Translima kulturo estas la realeco kaj ne la celebrado de iu fikcia "nacia vespero" kun "popolkostumoj de diversaj regionoj en Kroatio", kiuj ne multe malsamas al tiuj de la najbaraj regionoj.

Precipe la ligo de "popolkulturo" al iu nacia ŝtato estus evitenda, ĉar la dancoj, kostumoj, kantoj, manĝaĵoj, kutimoj estas multe pli vaste konataj. Ili ne taŭgas por difini diferencojn. Esperantistoj almenaŭ devus utiligi ilin por substreki la komunecon de teritorioj, kiuj hazarde troviĝas en malsamaj ŝtatoj.

La laŭta celebro de la kroatismo (supezeble por ricevis subvencion de la politistoj) estas por grava kialo ne partopreni en Rijeka.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2014-09-08 18:59
Roland skribis:

"Junulinoj nur aperas kiel ornamaĵo malantaŭ la librotablo kaj ne indas prezenton per nomo."

Huj, trafe pika komento.

"Sed aliflanke neniu vere kredas, ke la raportoj pri la konstantaj sukcesoj havas ion komunan kun la realeco."

Nu, oni ja lernas legi inter la linioj. Se oni jubilas pri "tre sukcesa kongreso", tio signifas, ke ne okazis gravaj paneoj kaj la evento pasis pli-malpli sen grandaj pozitivaj kaj negativaj surprizoj.

"la interŝanĝoj de spertoj, kiuj aferoj ne estis tiom brilaj, povus helpi al aliaj."

Tio okazas ne en la publiko.

"Precipe la ligo de "popolkulturo" al iu nacia ŝtato estus evitenda"

Mi ne samopinias. La rezulto de via ideologio kondukas al tio, ke ĉi tie ni neniam havas ŝancon vidi la lokan kulturon, sed ĉiam nur la saman modan kaj malmultekostan importon el Polujo kaj la eterne enuan klezmerumadon. ronk'!
zlatko tišljar
zlatko tišljar diras:
2014-09-08 09:02
Bedaŭrinde, ĝenerale al EEU-kongreso ĉiam esence venis pli aĝaj personoj kiuj interesiĝas pri eŭropuniaj temoj. Tio ne estis nur karakterizo de Rijeka.
La nura negativa kritiko venis de unu persono kaj rilatis paktikajn organizajn aspektojn (mankojn de iuj servoj kia kafumado en la kongresejo...) Certe tiaj problemoj aperas en ĉiu kongreso ĉar kontentigi ĉiujn maksimume simple ne eblas kaj ankaŭ LKK ne povas antaŭvidi ĉiujn eventualajn bezonaĵojn.
Valdas Banaitis
Valdas Banaitis diras:
2014-09-13 08:30
La kauzo de tio ke Esperanto ne lerneblas al eternaj komencantoj kaj ne lernindas al la plejmujlto de porchiamaj rezignintoj kušas en la antauparolo de la Unua Libro, kie Zamenhof atentigis, ke la strukturo de lia infane koncipita pighine konstruita per virtuoze inversita kodo kashlingva, la reciproke interkompreniga lingvokrea modelo estas TUTE FREMDA al la europaj popoloj (kaj al la lernejaj metodoj de fremdlingva instruado, kiujn li sciis kiel gimnaziano kaj filo de talenta lingvoinstruisto. Li estis denaska poligloto kaj ne sciis kiel priskribi sian intuan malkovron de lingvogenomo. Li forlasis Belostokon en la agho kiam che infano velkas lingvokreivo. Li rimarkis, ke la konstruo de Esperanto, kiun li tiel kompakte kaj koncize organizis fonermsilabe, restas nevidebla kaj neaudebla al homoj rutine doktrinitaj pri lingvolernado, kaj li pseudofaciligis por ili aliron al Esperanto per la sama prilumiga priskribo, kiun li jam ekzercis verkante la pioniran gramatikan skizon de sia denaska jida lingvo, aperinta pighine antau ses jarcentoj. Tia priskribo konvenis por facila komparo kun same priskribita Volapuko. Per tio li misgvidis siajn adeptojn per surmeto de balastaj kaj neadekvataj okulshirmiloj, kiuj post 18 jaroj estis cementitaj en La Fundamnento kiel katekismo de Esperanto, prikantita en La Vojo. Nur post 7 generacioj malkovrighis, ke Zamenhof NENIAM uzis la radikojn INSTRU, LECION k.sim. rilate Esperanton, sed chiam nur KOMPREN kaj memLERN (263 fojojn de 1887 ghis la publika adiauo en 1912). Kial? Char li ne intencis Esperanton por instruDado. Jen mi malfermas la Taschenlehrbuch de Till Dahlenburg kaj Peter Liebig, kiuj enkonduke listigas 70 gramatikajn terminojn - pri tio, kion Esperanto tute ne havas kaj ne bezonas, estante tiom alireble, intime nuda, ke la lerneja aliro estas nur neadekvata balasto, kiu rabas tempon kaj erarigas. Retroiru, kamaradoj, chesu fosi falsan sulkon, bori la monton granitan kaj renversu la ghisnunan fushan kaj frenezan paradigmon (la epitetojn mi prenis de Zlatko kaj Stefan). Montru al la mondo la chefan avantaghon de Esperanto. Prenu ekzemplon almenau de Tok Pizin, kiu dum la sama tempo farighis shtata lingvo en la orienta duono de la insulego kun 500 lingvoj.
Francisco Garcia Perez-Cuadrado
Francisco Garcia Perez-Cuadrado diras:
2014-12-27 23:22
Mi volas opinii rakontante ion kio okazis al mi en nacia kongreso de Esperanto en Hispanio. Mi prelegis pri Astrologio. En la mezo de la prelego persono diris: "Astrologio ne funkcias". Mi respondis: "Kial vi diras tion?, cxu vi havas vian astran mapon faritan?". Li respondis: "Jes, kaj gxi ne funkcias". Tiam mi demandis al li:" Kiu estas via Ascendanto?" kaj li respondis: "Mi ne scias". Tiam mi konkludis: "Cxu ne konante kiu estas via Ascendanto (cxi tio estas: konante pri Astrologio absolute nenion) vi diras ke Astrologio ne funkcias?". Cxi tio estas nia problemo: ANTAUXJUGXO. Ni povas paroli nur pri Esperanto cxar "se ni rilatigas Esperanton al ideo, aperos personoj kiuj ne sxatas tiun ideon kaj ili ne volos esti kun ni." Kie mi legis cxi tiun frazon? Stultajxo. Esperantujo estas fermata lando. Se ni parolas pri Idealo de Zamenhof, iu atakos kruele. Lia poemo estis malpermesata jam ekde la komenco. Alia afero estas ke en la Esperanta Komunumo estas multaj personoj kontraux Esperanto. Esperantujo estas fermata mondo. La lingvo mem estas fermata al evoluo. En vivantaj lingvoj parolantoj esploras novajn manierojn por uzi la lingvon kaj neniu estos kontraux tio. Nur en Esperanto se persono esploras uzadon de rimedo por meti akuzativon en propraj nomoj, multaj atakos kruele. En la angla jxus antaux kelkaj jaroj malaperis helpa verbo por estonteco shall (nun estas uzata will), gxi estas normala. Persono diris ke en la unua jarcento de Esperanto ni montris ke per Esperanto ni povas diri cxion, sed en la dua jarcento ni devas montri ke ni havas ion por diri. Sed ni ne havas, nur fermi la busxon de kiuj havas ion por diri. Kial ni ne sercxas (mi jam sercxis kaj trovis) personojn kiuj havas vere ion interesan por diri kaj ni oferas al ili nian lingvon Esperanton konsiderante ke ni havas nenion por diri (escepte ke ni havas facilan-neuxtralan lingvon)? Suficxas, vi jam povas ridi, ridi kaj ridi pri miaj vortoj kaj dume Esperanto dauxrigas sen plenumi sian veran Mision.
Francisco Garcia Perez-Cuadrado
Francisco Garcia Perez-Cuadrado diras:
2014-12-27 23:46
FORGESI NA ZAMENHOF ESTIS LA KOMENCO DE NIA DECADENCO

PREGXO SUB LA VERDA STANDARDO (LA MALPERMESITA POEMO DE ZAMENHOF)
Al Vi, ho potenca senkorpa mistero,
fortego, la mondon reganta,
al Vi, granda fonto de l' amo kaj vero
kaj fonto de vivo konstanta,
al Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas,
sed ĉiuj egale en koro Vin sentas,
al Vi, kiu kreas, al Vi, kiu reĝas,
hodiau ni preĝas.

Al Vi ni ne venas kun kredo nacia,
kun dogmoj de blinda fervoro:
silentas nun ĉiu disput' religia
kaj regas nun kredo de koro.
Kun ĝi, kiu estas ĉe ĉiuj egala,
kun ĝi, la plej vera, sen trudo batala,
ni staras nun, filoj de l' tuta homaro
ĉe Via altaro.

Homaron Vi kreis perfekte kaj bele,
sed ĝi sin dividis batale;
popolo popolon atakas kruele,
frat' fraton atakas ŝakale.
Ho, kiu ajn estas Vi, forto mistera,
aŭskultu la voĉon de l' preĝo sincera,
redonu la pacon al la infanaro
de l' granda homaro!

Ni ĵuris labori, ni ĵuris batali,
por reunuigi l' homaron.
Subtenu nin Forto, ne lasu nin fali,
sed lasu nin venki la baron;
donacu Vi benon al nia laboro,
donacu Vi forton al nia fervoro,
ke ĉiam ni kontraŭ atakoj sovaĝaj
nin tenu kuraĝaj.

La verdan standardon tre alte ni tenos;
ĝi signas la bonon kaj belon.
La Forto mistera de l' mondo nin benos,
kaj nian atingos ni celon.
Ni inter popoloj la murojn detruos,
kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos
kaj falos por ĉiam, kaj amo kaj vero
ekregos sur tero.

Kuniĝu la fratoj, plektiĝu la manoj,
antaŭen kun pacaj armiloj!
Kristanoj, hebreoj aŭ mahometanoj
ni ĉiuj de Di' estas filoj.
Ni ĉiam memoru pri bon' de l' homaro,
kaj malgraŭ malhelpoj, sen halto kaj staro
al frata la celo ni iru obstine
antaŭen, senfine.