Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2014 / Forpasis Evaldo Pauli

Forpasis Evaldo Pauli

de Redakcio Laste modifita: 2014-08-24 20:39
Prof. Evaldo Pauli, la plej elstara Esperanto-aganto en la kampo de filozofio dum la lastaj jardekoj, forpasis la 17-an de aŭgusto en Florianópolis, la ĉefurbo de la brazila ŝtato Sankta Katarino. Li naskiĝis la 24-an de februaro 1925.

Pauli diplomiĝis pri filozofio kaj poste instruis ĝin dum sia tuta vivo. De 1955 ĝis 1985 li estis profesoro de la Federacia Universitato de Sankta Katarino. De 1970 ĝis 1977 li instruis ankaŭ ĉe la Universitato de "Vale do Itajaí" (UNIVALI). Li membris en la Brazila Akademio de Filozofio, en la Historia kaj Geografia Instituto de Sankta Katarino, en la Beletra Akademio de Sankta Katarino kaj en la Akademio Internacia de Sciencoj San-Marino. En la periodo 1950-1967 li estis ankaŭ katolika pastro.

Komence de la 1980-aj jaroj Pauli energie ekorganizis filozofian agadon en Esperanto. En la 68-a UK en Budapeŝto en 1983 li fondis Filozofian Asocion Tutmondan, kies prezidanto kaj ĉefa motoro li ĉiam restis. Samjare li lanĉis la filozofian revuon Simpozio, por kies eldonado li starigis la Kulturan Fondaĵon Simpozio. Ĝis 2007 aperis 47 numeroj. Sur la paĝoj de tiu revuo Pauli komencis grandan projekton de filozofia enciklopedio en Esperanto. Krom multaj libroj en la portugala, li aperigis Esperante la verkojn Rekta pensado (1984), Pri dubo kaj certeco (1984), Enkonduko en la kategoriojn de Aristotelo (1983) kaj Mil jaroj de kristana filozofio (1985). Li verkis ankaŭ la lernolibron Baza Esperanto / Esperanto básico (1985).

Ekde 1984 Evaldo Pauli estis delegito de UEA kaj fakdelegito pri filozofio. De 1986 ĝis 1992 li reprezentis Brazilan Eperanto-Ligon en la Komitato de UEA. En 2002 li estis elektita Honora Membro de UEA.

Gazetara komuniko de UEA

arkivita en:
Neil Blonstein
Neil Blonstein diras:
2014-11-17 19:51
Mi vizitis lin jardekon antau' la morto kaj surprizigxis pri Esperanto centro konstruata. Simpozio Centro havis gxisdatan FB pagxon gxis somero 2014. Evaldo lasis kelkajn jutubajxojn en la portugala kaj mi akiris Esperant-lingvajn resumojn aldonitajn kiel komento de la jutubajxo. Kredeble la Esperanto movado perdos Esperanto centron konvenan por 200 homoj.
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2015-03-25 12:28
Necesus revigligi au refondi la filozofian fakasocion! Espereble tio okazos dum UK.