Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2014 / Flarante tri aferojn pri la universaleco de UK

Flarante tri aferojn pri la universaleco de UK

de Redakcio Laste modifita: 2014-08-14 15:17
La decido de UEA ne okazigi la Universalan Kongreson en Portugalio, sed en Slovakio, estas la malo de la asertata ”universaleco” de la kongresoj, asertas Albert Stalin Tancinco Garrido el Filipinoj. Rigardante la mondon el Azio, li esperas, ke almenaŭ la sekva ekstereŭropa kongreso ne okazos denove en Ameriko. La decido igis lin flari tri aferojn, li skribas.
Flarante tri aferojn pri la universaleco de UK

La mondo kiel oni kelkfoje devus rigardi ĝin

1. La Nitran ironion

…Ĉar el la alia duono de la mondo, mi flaras ironion. Grandan ironion.

La julia-aŭgusta Esperanto aperigas la artikolon UK estu vere universala. Kie estas la "universaleco", aŭ nome la emo tutmondiĝi, de ‘Universala’ Esperanto-Asocio (UEA) en sia decido okazigi ĝin en Nitra?

Ĝis nun UK neniam okazis en Portugalio kaj entute nur dufoje en la Iberia duoninsulo (tamen nur en Hispanio), sed ĝi okazis jam amason da fojoj en la proksimeco de Nitra (ekzemple en Prago, Vieno, Budapeŝto, Zagrebo, Varsovio, Bjalistoko). En neniu alia regiono de la mondo la esperantistoj havis same ofte la eblecon partopreni en UK en proksima urbo.

Laŭ iuj, Nitra ja devis esti elektita ĉar ĝi situas pli 'centre' ol Lisbono. Tamen, oni ne povas elekti kongresurbon surbaze de tio, ĉu ĝi situas centre aŭ ne. Universala Kongreso, laŭ ĝia nomo, devas iri de urbo al urbo kaj lando al lando, tial ĝia urbo ne povas esti elektita laŭ tio, ke la urbo situas 'centre'. Centre de kio? Ĉu Eŭropo? Universala Esperanto-Asocio estas universala.

Estus ankaŭ subteno al tutmondeco, ne nur de UEA, sed ankaŭ de Esperantistoj, se okazus UK en Lisbono, ĉar ĝi estas preskaŭ ankoraŭ ne vizitita laŭ la Esperantista vidpunkto. (Ĉu tion ne konsideris la estraranoj?). Aliflanke estas Nitra, kiun jam multfoje vizitis homoj partoprenintaj la UK kaj Somerajn Esperanto-Studadojn (SES) okazintajn ĉe la proksimaj lokoj. Do, Lisbono estus tute nova vizitindaĵo, kiu laŭ mi multe allogas historie ktp. Ĝi estas pli facile atingebla ol Nitra, kvankam mi ne emfazas, ke atingebleco estu decida kriterio.

Cetere, se temu pri atingebleco: ĉu ili ne pripensis la ŝancon, ke pli da afrikanoj povus ĉeesti la Universalan Kongreson pro tio, ke ĝi relative pli proksimas al Afriko (nome al Togolando, Benino, kaj similaj landoj kie estas bona Esperanto-movado), ol tiu nun prifierata Nitra? Ili ne estus tiom multaj, sed certe estus pli multaj en Lisbono ol en Nitra. Se oni volas helpi la afrikanojn, kial ignori la ŝancon iom proksimigi UK al ili?

Kaj kial la rekomendon de la Ĝenerala Direktoro Osmo Buller okazigi la Kongreson en Lisbono ignoris la Estraro? Ja ne li decidas pri tio, sed ĉu la estraranoj estis tiel ĉiosciaj, ke ili subtaksis la vortojn de s-ro Buller kaj Clay Magalhães, la Konstanta Kongresa Sekretario (KKS), kiuj persone iris tiuloken kaj esploris?

Strange estas ankaŭ ke Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) rekomendis Nitra, aŭ fakte aŭdacis rekomendi iun urbon dum ambaŭ proponoj venis el du ĝiaj membrolandoj! Unue, mi emfazas, kiel diris la artikolo, ĉar la du urboj estas eŭropaj. Ili devus esti neŭtralaj pri tio, alie ili atendu iajn kontraŭagojn el la portugala Esperanto-movado (se ili estus tiel afablaj ne fari tion, feliĉiĝu). Estas hontinde, ke eĉ mi, hazarda senkulpulo, hontas.

Kiel aziano mi ĉiam sopiras ke la Universala Kongreso paŝon post paŝo plitutmondiĝu. Tamen ne rekte havas efikon al ni azianoj la estrara decido elekti Nitra, agi kontraŭ la tutmondeco mian koron ŝiras. Mi tamen ne diras, ke Nitra ne rajtas esti elektita, ĉar ĝi ja estis propono (kvankam laŭ mi ĝi estas en malbona situacio konkurenci kun Lisbono). Jen do la aferoj, kiujn devis serioze konsideri la Estraro antaŭ ol elekti Nitra.

2. Maltrankvilon, antaŭrigardante estontecen?

Alia afero, kiu kaŭzas ŝtormeton en mia koro, estas la pli kaj pli fortiĝanta kampanjo por okazigi la 102-an UK (2017) en Montrealo. Kvankam mi ne tre frue blokas la ideon, ĉar ties organizantoj fakte ankoraŭ ne submetas formalan proponon pri Montrealo, mi ja estas esperoplena pri la ŝanco, ke ĝi okazos en Sudkoreio, kio donos al mi kaj aliaj azianoj grandan eblecon partopreni.

Se la Estraro de UEA vere konsideros, ke post Bonaero ankaŭ la sekva ekstereŭropa UK okazu en Ameriko en 2017, azianoj devos atendi almenaŭ 8 jarojn ĝis 2020 (la lasta azia UK en Hanojo, 2012) por havigi al ni la sekvan ŝancon havi azian UK, ĉar laŭ praktiko, ekstereŭropa UK okazas ĉiun trian jaron (kvankam 2010, 2012, kaj 2014 estas esceptoj) – praktiko kiu bedaŭrinde vivas tiel, ĉar la okazigo de UK pli vivtenas la financojn de UEA.

3. Esperon, kiel ĉiam!

Mi estas 16-jara kaj neniam vive spertis la ‘mirindaĵojn de Esperanto’, ĉar tio mankas en Filipinoj. Malgraŭ ĉio, mi zorgas, evidente inkluzive la verkadon de tiu ĉi verŝajne agresa artikolo, pri la stirado de nia plej granda Esperanto-asocio kaj la movado en kaj ekster ĝi. Esperas mi, ke la imponan (kaj finfine plene tutmondan) Universalan Kongreson de Esperanto ekde 2016, 2017, kaj en la venontaj jaroj mi finfine partoprenos, sendepende de kongresurbo, ĉar mi tiam estos jam 18-jariĝinta do laŭleĝe memstara.

Albert Stalin Tancinco Garrido
Filipinoj
arkivita en:
Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2014-08-09 11:37
Mi ne komprenas, kial vi metas Nitran kontraŭ Lisbono. Estas afero de UEA fiksi la lokon de UK. La elekto inter Nitra aŭ Lisbono neniel tuŝas univeralecon. Mi komprenas, ke UK-oj estas elstaraj renkontiĝoj. UEA devas zorgi, ke multaj homoj partoprenas la kongreson, kaj ĝi doni profiton. Tiujn celojn Nitra povos pli facile certigi ol Lisbono.

Aranĝi UKon dependas inter alie de disponeblaj homfortoj. La movadoj en orienta Eŭropo estas laŭnombre multe plu fortaj.
Albert Stalin Garrido
Albert Stalin Garrido diras:
2014-08-09 13:54
Universala Esperanto-Asocio (UEA) ja zorgas pri siaj financoj, sed tio ne estu la plej grava afero, kiun la Estraro devas konsideri.

Male al via aserto la afero de la elekto ja tuŝas, kaj ĝi ĉiam tuŝu laŭeble universalecon, ĉar tio estas la devo de UEA, estante 'universala', laŭ sia povo atingi Esperantistojn loĝantajn en diversaj partoj de la mondo.

Jam de multaj jaroj la lastaj prezidantoj de UEA celis laŭeble kongresi en pli malproksimaj landoj (mi specife mencias prof. Probal Dasgupta, kun helpo de kies gvido la tiama Estraro povis okazigi la 3 ekstereŭropajn UK dum 6 jaroj kaj en sia lasta mesaĝo en Jarlibro 2013 pritraktis la eblecon kongresi en pli da ankoraŭ nekongresitaj landoj kiel eble.)

Mi pli detale prilumu, ke mi ne dubas supozante, ke Osmo Buller en sia rekomendo de Lisbono, kun longa sperto kiel Ĝenerala Direktoro konsideris ĉiujn necesajn aspektojn, inkluzive la antaŭvideblan nombron de kongresanoj (tio, kion vi opinias la afero, kio donas profiton al UEA).

Mi citu la la jenan artikolon de Zlatko Tisljar en LF: http://www.liberafolio.org/[…]/kien-malaperis-la-esperantistoj

Tie li skribas pri la malsukceso de la EEU-kongreso malgrau tio, ke ĝi okazis centre de Eŭropo:

"Malgraŭ ĉiuj klopodoj de la organizantoj informadi kaj apelacii dum jaro kaj duono, malgraŭ la ŝajnaj bonaj kondiĉoj (Rijeka estas centre de Eŭropo, alirebla facile de kiu ajn flanko, ne tro multekosta, UK ne okazas ĉi-jare en Eŭropo...) al la 10-a jubilea kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio aliĝis 146 personoj, inter kiuj 59 el Kroatio, sekve el aliaj 20 landoj aliĝis iom pli ol 80 esperantistoj."

Evidente la kialo estis, ke Rijeka ne estas sufiĉe alloga loko. Tamen Rijeka estas pli konata urbo en Eŭropo ol Nitra. Laŭ tiu sperto UK 2016 estus multe pli alloga en Lisbono ol en Nitra. Ĉiuj konas Lisbonon, kiu estas turisme kaj historie fama urbo, sed pri Nitra multaj neniam aŭdis.
Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2014-08-09 11:57
Gratulon pro via bonega scio de Esperanto! Estas ĝojo legi vian kontribuon.
Albert Stalin Garrido
Albert Stalin Garrido diras:
2014-08-09 13:16
Fine, mi kore dankas al vi pro via aprezo de mia lingvonivelo. Laŭ mi, la plej grava afero por aktiva Esperantisto estas unue akiri bonan lingvan nivelon. Daŭre ĝenas min, ke eĉ iuj gvidaj movadanoj stumblas lingve, farante elementajn erarojn, kio laŭ mi subfosas ilian argumentadon, ke Esperanto estas facila lingvo. (Mi ne nepre celis la Estraranojn!)
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2014-08-09 13:48
Kongreso en Lisbono estus kiel kongreso en iu alia granda urbo. UEA luas sterilan hotelon aŭ kongrescentron kaj la ekstera mondo tute nenion rimaras. Alirio al la kongresejo nur eblas per indentigilo kaj iu programero, ekz. koncerto por la loka publiko ne okazas.

La manpleno de Esperantistoj ne estas videblaj inter la homaj amasoj. Se la Esperantisoj estas videblaj, estas maljunuloj tro leĝere kaj tute ne aĝokonforme vestitaj (Ne ĉiuj korpoj etas taŭgaj T-ĉemizoj)

La loka kaj nacia gazetaro pli aŭ malpli ignoras la eventon. Ls kutimaj gazetaraj informoj prezentas la vidpunkton de UEA kaj la movadaj funkciuloj, sed tio estas seninterea por ĵurnalistoj kaj la legantoj.

En malgranda urbo, kiel Nitra estas tute alia situacio. Por la urbaj instancoj la internacia kongreso kun vizitantoj el la tuta mondo ne estas tiom ofta. Tion la lokaj organizantoj ankaŭ povas komuniki al la lokaj gazetoj kaj radiostacioj.

Krome Nitra estas en lando, kiu ne estas tiom konata en la mondo kaj ne sur la prioritata listo por vizitoj en Eŭropo. Por unu reala partoprenanto ili atingas 100 aŭ 1000-foje pli da ricevantoj de siaj mesaĝoj. La kutime preferataj ĉefurboj ne bezonas la duban helpon de Esperantistoj en la varbado. Kutime la urbestro sendas bonvoleman salutvorton, kiel li salutas al ĉiu kongreso, kiu petas salutvorton.

Faktioj, kiuj estas konataj kaj presentataj dum jardekoj. Kaj ignorataj de jardekoj. UEA deziras "pompan" kongreson kiel antaŭ 100 jaroj eblis, sed la aliĝopreteco montras alian direkton.

Do Nitra estas la ebleco por novstila UK, kiu vivas en kaj kun la urbo. Gravas, ke oni ne nur rigardas al iuj politikistoj (plia kialo por kongresi en ĉefurbo, sed ne efika), sed al la enloĝantaro, kiu povus sperti erojn de la Esperanto-kulturo (teatro, muziko, eĉ poezio). Eble sufiĉus peti la helpon de la organizantoj de la FESTO.

En movada foiro la partoprenantoj povas oferti verajn manĝaĵojn el sia regiono aŭ inviti al kuirkursoj. Estas iomete da tempo por prepari kaj eble parton oni povas realigi en Lille, kiu ankaŭ ne estas tiom granda, sed certe ne tiom intima kiel Nitra.
Albert Stalin Garrido
Albert Stalin Garrido diras:
2014-08-09 14:18
Mi ege dubas, ke oni ignorus UK, se ĝi okazus en Lisbono. Kiel mi emfazis, neniam impona, grandega, kaj unika evento kiel UK okazis en Lisbono kaj Portugalio kaj tia okazaĵo estus ja rara antaŭ la okuloj de la Portugala publiko, pri kio pli-malpli certe interesiĝos la gazetaro. Tion ankaŭ la organizantoj de Lisbono ankaŭ povas komuniki al la gazetoj. Estas konsiderinde ankaŭ, ke la UK okazus en ĉefurbo, ĉi-kaze de Portugalio. En ĉefurbo loĝas relative pli da homoj ol aliaj lokoj enlande, do pli da homoj povus rimarki ĝin, kaj ĝi certe povus esti nacia intereso, pro tio ke ĝi venigos multajn fremdulojn por ĝui la portugalajn vizitindaĵojn. Ĝi certe facile atingos televidstaciojn kaj la gazetojn! En lando kie la Esperanto-movado ne estas tre forta, multaj tie ekkonus Esperanton kaj sekve povus interesiĝi pri ĝi. La plej bona rezulto kiu povus ekesti estas, ke estus ondo da popolanoj, kiuj scivolemus pri Esperanto kaj sekve lernus ĝin, aldonante gravan homforton al la portugala E-movado.

Okazado de Esperanto-eventoj en Lisbono estas pli malofta ol en Nitra. Jam iuj Somera Esperanto-Studadoj (SES) okazis tie, kaj tia evento estas jam internacia, kaj la Esperanto-eventoj okazintaj en Portugalio estis nur landaj. Do, ĝi estos ja rara kaj unuafoja laŭ la vidpunkto de fremdaj Esperantistoj, kiuj sekve povus unike kaj unuafoje gustumi la prifierindaĵojn de Lisbono.
Albert Stalin Garrido
Albert Stalin Garrido diras:
2014-08-09 14:25
La ambasadoro de Germanio en Portugalio Ulrich Brandenburg estas denaska Esperantisto. Li partoprenis la pasintjaran 98-an UK en Rejkjaviko. Li estas ankaŭ membro de la Honora Patrona Komitato de UEA. Tiel, uzante liajn gravajn postenojn en bona kaj efika maniero, li povos doni tre gravan, surlokan agadon al la reklamado kaj diskonigi de Esperanto en Portugalio, specife Lisbono. Jen pri li: https://eo.wikipedia.org/wiki/Ulrich_Brandenburg
Albert Stalin Garrido
Albert Stalin Garrido diras:
2014-08-09 14:26
*diskonigo, kompreneble.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2014-08-09 18:47
Vi povas kontroli, kiom da kongresoj okazas en Lisbono:
http://destinia.com/[…]/pt
Esperanto kongreso tie ne vere estas sensacio. Nitra kaj Slovakio eĉ ne aperas en la datumbazo.

Pli utila ol iu eksterlanda ambasadoro estas loka fakulo pro komunikado, kiu scias kiel prezenti la temon "Esperanto-kongreso" al la amaskomunikiloj.

Ne sufiĉas disdoni iun formalan, palan, malbone verkitan tekston al la gazetaro. Oni devas veki la intereson, ke temas pri sensacia, neordinara afero. Tio kutime ĉirkaŭ UK ne okazas. Oni eĉ rifuzas tion. Esperantistoj kredas ke Esperanto mem estas sufiĉe sensacia kaj la mondo finfine devas kompreni tion.

Eble ekzistas komunikada strategio de UEA. Almenaŭ en la Stragia laborplano oni povas komence legi:
http://www.dse.nl/[…]/Strategia%20Plano_UEA%20Nov%202013_eta.pdf

Modernigi la publikan bildon pri Esperanto

Sed mi timas, ke estas reduktita al
- modernaj informiloj kaj informstilo, uzeblaj ĉiunivele
- lingvopolitika profilo de UEA, precipe porneregistaraj organizoj

Mi tradukas tion al "varbfolioj kaj retpaĝo" kiuj prezentas la "lingvopolitikan profilon" kaj en la temfokuso estas menciita sole edukado kaj instruado.

• 2014-15: Montevideo 60-jara
-- bilanco de eduka, kultura, scienca agado el lastaj 60 jaroj
-- Centro por Kultura Evoluigo: novaj projektoj, edukaj agadoj
• 2015-16: Jaro de la Lernanto; lingva justeco
-- novspecaj kursoj, renkontiĝoj, manieroj aktivigi lernantojn
-- informkampanjo pro nova Indekso pri Lingva Justeco

Oni povas prognozi, ke la bilanco post 60 jaroj "Montevideo" tute ne estas glora kaj interesas nenion ekster la "malmola kerno". Kaj la temo "Lingva Justeco" estas "morta ĉevalo", tute malfascina eĉ por la simplaj esperantistoj.

Ĝenerala problemo estas, ke certaj rondoj da instruistoj, kiuj aktuale tenas la potencon en siaj manoj, konstante parolas pri lernado (bela ekzemplo "lernu.net") kiel unua aktiveco kaj ignoras, ke la grava punkto estas trovi "adeptojn" kaj "simpatiulojn" por Esperanto. Ni scias, ke oni bezonas almenaŭ 1.000 subtenantojn por krei unu lernanton. Kaj de 1.000 lernantoj postrestas nur unu!

Sed ne ekzistas strukturoj por sistema kreado de simpatio por Esperanto en la socio kaj ne okazas sistema kolektado kaj flegado de la simpatiuloj. Tion UEA ne povas fari pro la lingva problemo. Estas tasko de nacilingvaj strukturoj - eĉ ne de landaj asocioj, ĉar ofte lingvoj estas translima fenomeno.
Albert Stalin Garrido
Albert Stalin Garrido diras:
2014-08-09 21:48
Via ŝovado for de la kerna temo estas netaksebla, ke via argumento montriĝis pli malproksima al la temo, ol la planedo Neptuno al la suno ;)
Sebastiano
Sebastiano diras:
2014-08-10 22:31
Laŭ mia kompreno la ĉefa argumento de Rolando estas la jena:

En granda urbo okazas multaj kongresoj kaj aliaj eventoj. Tial ili ne estas interesa temo por la amaskomunikiloj. UK en tia urbo ne estas aparte elstara evento kaj tial ricevas nur malmultan atenton.

En malgranda urbo, UK estas multe pli elstara evento. Tial la amaskomunikiloj pli multe raportas pri ĝi, tiel ke signife pli da homoj rimarkas UK-on, kvankam la tieaj amaskomunikiloj kompreneble estas konsumataj de malpli da homoj ol en ĉefurba regiono.

Alberto argumentas, ke UK en Lisbono estas impona, unika evento, pri kiu la amaskomunikiloj devas raporti. -- Mi volas kontraŭdiri, ke en ĉefurbo kiel Lisbono okazas tiom multe da "imponaj, unikaj eventoj", ke la amaskomunikiloj 1-e raportas nur pri elektita kelko da tiaj "imponaj, unikaj eventoj" kaj 2e malpli intensive raportas pri ili.

Ke fakte tiel statas, oni povas kontroli, rigardante al la amaskomunikila raportado pri UK-oj, kiuj okazis en grandaj urboj.

Tamen mi konsentas kun Alberto, ke Lisbono estas multe pli alloga loko ol Nitro, jam simple pro la konata internacie nomo, sed ankaŭ pro la multe pli granda kultura oferto de grandurbo.

La rezonadon de Alberto, ke UK en Lisbono estus pli forta signalo al tutmondiĝo, mi povas almenaŭ parte kompreni: Okazigi UK-on rande de Eŭropo, proksime al alia kontinento povas esti komprenite kiel signalo al tutmondiĝo.

Multe pli interesus min ekscii la argumentojn, pro kiuj la estraro decidis ne sekvi la rekomendon de Buller, kaj la argumentojn de EEU rekomendi Nitron kontraŭ Lisbono (fakte, kie mi povas trovi la tekston de tiu rekomendo de EEU?).
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2014-08-11 01:11
Ĉu entute gravas iel ajn la reagoj aŭ agnoskoj de la amaskomunikiloj? Ĉu tio havas ian longdaŭran efikon? Ĉu la ekstera mondo pli konscias pri Esperanto kaj Esperantistoj post mallonga raporto en iu ĵurnalo?

Se "kongresoj" (kaj mi daŭre havas dubojn pri la elekto de ĝuste tiu ĉi vorto) havas ian valoron, ĝi devus esti por la Esperantistoj. La ekstera mondo fajfos pri ni, malgraŭ ĉiaj streboj kongresrilataj. Oni elspezu la tempon kaj energion por allogi kaj kontentigi k.e.p. multe da Esperantistoj.

Lee
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2014-08-11 09:38
Se oni sekvas vian proponon, oni povas lasi la eksteran agadon. La UK povas okazi en komforta hotelo sur privata insulo en la Pacifiko. Ne necesas debati pri "mondurboj"!

Sed la debato pri mondurbo klare signifas, ke la estraranoj de UEA deziras esti respektata de la ekstera mondo. Ili simple ne scias, kiel atingi tion. Kongresi en mondurbo kaj havi sidejon en t.n. mondurbo estas rezulto de la revo, esti rimarkata de la ekstera realeco.

Ĉu estas alia kanalo al la postaj Esperantistoj krom al amaskomunikiloj?

Certe, ĉiu fakulo pri komunikado povas instrui vin, ke ununura informo ne sufiĉas. Unufoje en la jaro informi pri kongreso, kiu estas senalogo prezentita, estas senutila. Estas bezonataj oftaj, sed malgrandaj informoj, prefe de diversaj flankoj (gazataro, fakaj kaj libertempaj revuoj, radio, televido ktp.). Tio komplete mankas por Esperanto kaj tial ne estas rimarkeblaj reagoj.

En Germanio ekzemple la plej ofta apero de "Esperanto" en la amaskomunikiloj estas la "Hotel Esperanto" en Fulda. Centmiloj tie spektas popularajn artistojn (en la salonego "Esperanto-Halle") aŭ konferencas en la hotelo.

La posedanto iam provis elekti nomojn en Esperanto al la diversaj restoracioj kaj petis helpon de la Esperanto-Asocio, sed la germanaj Esperantistoj ne rigardias tion grava kaj nun ĉiuj restoracioj havas hispanajn nomojn. La plej multaj vizitantoj kredas, ke "Esperanto" estas hispana vorto.

Estas senlima listo da ekzemploj, kiel la "princoj" de la asocioj fosas la tombejon por Esperanto.
Albert Stalin Garrido
Albert Stalin Garrido diras:
2014-08-11 17:00
Mi povas pli-malpli senhezite certigi, ke multaj jam konas Esperanton en la regionoj kie situas Nitra. Multaj el tiuj homoj tamen simple ne interesiĝas lerni Esperanton (se ili estus, ili estus jam farintaj tion.) Dum en Lisbono, kaj ĝenerale Portugalio, la plejmulto multaj ankoraŭ ne konas Esperanton, tial amaskomunikilaj raportoj pri Lisbono povas malfermi la okulojn de la popolanoj al la fakto, ke tia lingvo t.n. Esperanto ekzistas, kaj povas el tio veki intereson kaj krei el nenio estonte lingvajn bonposedantojn kaj movadajn funkciulojn. Konsideru mian kazon kiel ekzemplon -- Esperanto estis preskaŭ tute ne konata afero en Filipinoj. Ne estis organizita movado, ne estis movadanoj - simple nenio. Sed kiam mi ekkonis Esperanton dank' al mia retumemo kaj lingva interesiĝo, jen mi, revigliginta la Esperanto-movadon en mia lando kaj voĉohave kaj aktive diskutanta kun vi.

Sed jes ja, estas ni Esperantistoj, al kiuj valoras plej multe la kongresoj. Atingebleco al la amaskomunikiloj estas nur parto de la kriterioj, kiujn devas konsideri la Estraro por okazigi UK.
Albert Stalin Garrido
Albert Stalin Garrido diras:
2014-08-11 17:02
^Tio ĉi estas por S-ro Lee.
Albert Stalin Garrido
Albert Stalin Garrido diras:
2014-08-11 17:12
Tamen, ĉu vi certas, ke okazos samtempe kun UK tiam multaj aliaj tiaj 'impona, unika evento' en Lisbono? Bedaŭrinde, nek vi, nek mi povas certigi tion. Sed, ĉu vere ne priatentindas al la amaskomunikiloj tia unika evento, kiu venigos centojn da homoj el multaj landoj por kunĝui la ofertataĵojn kaj vidindaĵojn de Portugalio -- interkomunikante sub unu komuna lingvo, do neuzante interpretistojn? Mi bedaŭras, ke ne. Kiel mi emfazis, la Universala Kongreso (UK) ankoraŭ neniam okazis en Lisbono.

Aliaj internaciaj eventoj ja jam okazis en Portugalio, sed ne kun tiu eco, kiun havas UK. Vere unika, rara, neokazinta evento kiel la UK certe ne pasos nekaptante grandan atenton de la amaskomunikiloj. Ĉar ĝi venigos multajn alilandanojn, tiel metante Portugalion en la internacian scenon, ĝi povus eĉ esti afero de granda intereso en la urba kaj nacia nivelo - ekzemple, la amaskomunikiloj regule sekvas la aktivaĵojn de la prezidento de Portugalio. Certe kiel prezidento interesus lin tio, ke estas multaj alilandanoj ĝuantaj lian amatan Portugalon, uzante tian raran aferon 'Esperanto' (komuna lingvo inter anoj de multaj lingvoj). Se ekzemple, li servos kiel la Alta Protektanto de UK, kaj sekve parolos en ĝi - t.e. en ĝia solena inaŭguro, ĝi certe kaptos amaskomunikilan atenton.

Mi kerne celas, ke se okazos UK en regiono kie tiaj grandaj Esperanto-eventoj kiel UK ne okazas, tio subtenas la tutmondiĝon de UEA, nome ke ĝi iras de urbo al urbo, lando al lando, kaj ĉiam pretas gustumigi al Esperantistoj tute novajn lokojn, tradiciojn, kulturojn ktp.

Fakte, ankaŭ min interesas la fakto, ke la estraranoj ne konsideris la rekomendon de la Ĝenerala Direktoro. Ĝenerale, ili devas resumi kaj publikigi la kialojn, pro kiuj ili elektis Nitra. Se ili havas movadajn kialojn, tiuj kialoj ne rajtas esti sekretaj. Se temus pri konfidencaj komercaj informoj, ekz. pri prezoj de kongresejoj, tio estus alia afero, sed movadaj kialoj ne povas esti sekretaj. Tio estas mia vidpunkto kiel UEA-membro.

Fine mi dankas al vi, ke vi konsentas kun la aliaj ideoj, kiujn mi prezentis. Lisbono estas ja alloga urbo vizitinda kaj gustuminda al Esperantistoj.
Albert Stalin Garrido
Albert Stalin Garrido diras:
2014-08-11 17:13
Klarigo: Mi celas per mia frazo "Mi bedaŭras, ke ne." en la unua alineo, ke la UK ne estos 'ne priatentinda'. Do, ĝi estus ja priatentinda. :)
Albert Stalin Garrido
Albert Stalin Garrido diras:
2014-08-11 17:18
^ Tio ĉi estas por Sebastiano.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2014-08-15 10:25
Alberto skribis:

<<
Tamen, ĉu vi certas, ke okazos samtempe kun UK tiam multaj aliaj tiaj 'impona, unika evento' en Lisbono?
>>

Jes.

<<
Bedaŭrinde, nek vi, nek mi povas certigi tion.
>>

Rolando supre ligis al retpaĝo, kiu listigas la okazantajn kaj okazontajn en Lisbono kongresojn/foirojn.

<<
Sed, ĉu vere ne priatentindas al la amaskomunikiloj tia unika evento, kiu venigos centojn da homoj el multaj landoj por kunĝui la ofertataĵojn kaj vidindaĵojn de Portugalio -- interkomunikante sub unu komuna lingvo, do neuzante interpretistojn?
>>

Kiam okazis UK en mia urbo, Berlino, la intereso de la amaskomunikiloj estis -- nu ja -- limigita. La jaron antaŭ Berlino UK okazis en Montpeliero. Montpeliero estas multe malpli granda urbo. Tre ofte sur la stratoj de la urbo ni renkontis homojn, kiuj portis sian kongresan sakon, kiu estis ankaŭ propagandilo por nia lingvo. La urbo estis vere plena de e-istoj kaj regis esperanta etoso. La postan jaron en Berlino la UK-anoj perdiĝis inter la amaso de aliaj turistoj kaj eĉ ĉirkaŭ la kongresejo mem estis multe malpli da esperanta etoso.

<<
Mi kerne celas, ke se okazos UK en regiono kie tiaj grandaj Esperanto-eventoj kiel UK ne okazas, tio subtenas la tutmondiĝon de UEA, nome ke ĝi iras de urbo al urbo, lando al lando, kaj ĉiam pretas gustumigi al Esperantistoj tute novajn lokojn, tradiciojn, kulturojn ktp.
>>

Jes.

<<
Ĝenerale, ili [= la estraranoj] devas resumi kaj publikigi la kialojn, pro kiuj ili elektis Nitra.
>>

Ĉu ili devas? Mi ne konas la regularon, sed mi dubas, ĉu ĝi devigas la estraron al publikigo de la kialoj. (Sed eble vi celis ne devigon laŭ regularo, sed iun »moralan« devon.)
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2014-08-09 21:06
Fine Aziano kun opinio! Ni sopiris tion. Koreoj kaj Japanoj povus tute libere diskuti, sed ili tre malofte praktikas tion. Mi demandas min ĉu la lingva situacio en Filipinoj (kial ne Filipinio, cetere?) helpas lerni Esperanton pli bone tie. Ĉu ne estas tiel ke ĉiuj iom edukitaj personoj scias la Anglan kaj la Tagalogan plus eventuale unu plian lokan lingvon? Bone regi du tiel malsimilajn lingvojn devas, mi pensas, esti bona bazo por ellerni trian kiu eĉ estas gramatike tre regula.
Albert Stalin Garrido
Albert Stalin Garrido diras:
2014-08-09 21:56
Dankon pro via laŭdo, s-ro J. Larsen! Tiom longe, ke mi estas Esperantisto kiu vidas ion kritikindan aŭ laŭdindan, mi eĉ ne sentos timon ilin montri. Pri la lingva situacio en Filipinoj: fakte, esti flua en tri lingvoj: la angla, la tagaloga, kaj iu loka lingvo vere eblas, kaj sendube multaj jam atingis tion! (Mi ankoraŭ atinganta tion, kun la cebua la loka). Jes, la angla kaj la (jam-bedaŭrinde-havanta-multajn-pruntovortojn-el-la-hispana) filipina povas esti bonaj bazoj por lerni Esperanton - tio fakte ne estus tre malfacila niaflanke, nur se ekzistas bona, surloka instruado de Esperanto en mia lando. (En la nuntempa situacio oni nur memstudas interrete aŭ perlibre)

Filipinoj ĉar tion aranĝis AdE. Kvankam ja belsonas kaj preferindas 'Filipinio', mi ne volas starigi novan argumentadon nun!
Yevgeniya (Jxenja) Amis
Yevgeniya (Jxenja) Amis diras:
2014-08-10 13:21
Kvankam mi ĝojas kiam ajn UK okazas en Azio (ie ajn ekster Eŭropo, efektive), necesas konstati ke fakte okazis UK en orienta Azio jam 4 fojojn (Seulo 1994, Pekino 2004, Tokio 2007 kaj Hanojo 2012) ekde kiam ĝi lastfoje okazis en Norda Ameriko (Vankuvero 1984). Jes, oni povas diri ke Montrealo kaj Bonaero estas en la sama kontinento (geografie temas pri unu enorma teramaso), sed kulture (kaj laŭ aliaj geografiaj klasifikoj) temas pri du tute malsamaj kontinentoj. Simile, Israelo kaj Tajlando estas ambaŭ en Azio -- sed oni eĉ ne konsiderus UK-on en Israelo kiel UK en "Azio", kaj tio neniel faciligus la partoprenon de orient-azianoj. Flugi de Montrealo al Bonaero pli longas kaj pli multekostas ol flugi de Montrealo al Eŭropo, kaj kompareblas, laŭ flugtempo kaj kosto, kiel flugi al Sud-Koreio...
Ni certe esperas ke UK okazos denove en orienta Azio (ideale, la sekvan jaron post Montrealo, do 2018) -- sed ni havas belan kialon inviti la UK-on al Montrealo ĝuste por 2017: 2017 estos la 150-jariĝo de Kanado, kaj 375-jariĝo de Montrealo! Ni esperas vidi vin ĉiujn post tri jaroj en Montrealo!
Gunnar Gällmo
Gunnar Gällmo diras:
2014-08-11 16:44
Fakte 5 fojojn - Pekino ankaŭ 1986.
zlatko tišljar
zlatko tišljar diras:
2014-08-11 01:35
Al Sebastiano mi diru ke la teksto de la rekomendo de EEU aperis en Eŭropa Bulteno kiel unu el rezolucioj akceptitaj dum la kongreso en Rijeka: http://www.europo.eu/eo/doc[…]ename=eb-139-2014-06-07.pdf
 Mi konsentas kun la argumentoj kiuj subtenas la ideon organizi UKojn en pli malgrandaj urboj pro:
1. Ĝi vere atingas la popolon, ĉar tiaj urboj pretas subteni tion per pli da subvencioj kaj oni povas disponigi monon por ĝenerala informado en malgrandaj urboj
2. estas vero ke en etaj urboj la ĵurnalistaro dediĉas multan spacon al tia evento meze de somero kiu kutime malplenas de ineteresaj okazaĵoj
3. Por UEA estas grava avantaĝo ĉar kutime malgrandaj urboj pretas disponigi multon senpage kion grandaj urboj neniam farus (ekz. en Rijeka la urbo disponigis la kongresejon senpage kaj tio kutime estas unu el la plej grandaj elspezoj por okazigi UKojn).
Sebastiano
Sebastiano diras:
2014-08-15 11:12
Dankon por la ligo. Mi en la aligita PDF-dosiero ne trovis "rezoluciojn akceptitajn dum la kongreso en Rijeka". Mi trovis "konkludojn akceptitajn fine de la kongreso", eble tiujn vi celas.

Estas dek tiaj konkludoj. Kiam pli frue mi provis tralegi ilin, mi rezignis post la sesa: "La kongreso … substrekas la gravecon de la kantado de la eŭropa himno …" Nun mi vere tralegis ĉiujn dek. Tamen la rekomendo de Nitro kiel UK-urbo daŭre ankoraŭ eskapas al mi.

Mi provis (denove) maŝine traserĉi la tekston de la dosiero laŭ la frapvortoj "Lisbono", "Nitro", "Nitra", "portugal" ktp. sed sensukcese. Evidente mi estas tro stulta kaj petas vin tial afable, doni pli precizan ligon aŭ simple kopiu la tekston de la rekomendo en vian sekvan komenton.

Dankon.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2014-08-15 11:21
Jen, por kontrolo, la dek "konkludoj" de la EEU-kongreso en Fiume/Sankt Veit. Mi trovis tie neniun rekomendon de UK-urbo.

<<
Kaj jen la konkludoj akceptitaj fine de la kongreso:

1. La kongreso substrekas la gravecon de lingva justeco, kiel ero de la ĝenerala justeco;

2. atentigas pri la neceso, ke EU evoluigu kulturan politikon;

3. bedaŭras la decidon de la itala EU-prezidanteco forigi la francan kaj germanan lingvojn de sia prezidanteca retejo. Tiu decido rekte kontraŭas la oficialan EU-politikon de multlingvismo kiun decidis la EU-ĉefoj de ŝtato kaj registaro en la Eŭropa Konsilio de Barcelona en 2002

4. konsideras, ke la retejo de ĉiu EU-prezidanteco devus esti en ĉiuj 24 oficialaj EU-lingvoj, por alparoli ĉiujn civitanoj en la 28 EU-landoj egalrajte, kaj tiel alproksimigi la eŭropan integriĝon al la civitanoj;

5. konsideras, ke la kosto de tia retejo ne estas pravigo, ĉar temas nur pri salajroj de ĉirkaŭ 50 tradukistoj dum 6 monatoj, ĉiun 14-an jaron;

6. substrekas la gravecon de la kantado de la eŭropa himno far civitanoj el diversaj EU-landoj kune en neŭtrala lingvo por antaŭenigi eŭropan identecon harmonie kun naciaj kaj regionaj identecoj;

7. atentigas, ke la Civilsocia Platformo por Multlingvismo, starigita far la Eŭropa Komisiono en 2009, rekomendas praktikajn testojn en lernejoj por ekscii kiu dua lernota lingvo plej kuraĝigas la sekvan lingvolernadon, kaj apelacias al ĉiu EU-Membroŝtato starigi tiajn programojn en siaj lernejoj, laŭ la supremenciita oficiala EU-politiko, ke ĉiu lernu 3 lingvojn, la denaskan kaj 2 aliajn;

8. rekomendas al la Eŭropa Komisiono tradukigi la raporton de la Civilsocia Platformo por Multlingvismo de junio 2011 al ĉiuj 24 oficialaj EU-lingvoj;

9. rekomendas al ĉiuj EU-membroŝtatoj studi la slovakan modelon de Eŭropa Konvencio por plie engaĝi la civitanojn en la eŭropa integriĝo.

10. Post fakaj prelegoj pri la kongresa temo, la kongreso konstatis, ke

a) ekzistas tendenco en la tutmondiĝo, ke fortiĝu supera lingvo, metanta ĉiujn aliajn lingvojn en duarangan pozicion;

b) ekzistas minimume 2 vojoj por plibonigi tiun staton: 1) ke oni kreu artefaritajn regionajn lingvojn baze de lingva parenceco, ekzemple meza slava, latinida kaj ĝermana lingvoj; 2) ke oni uzu neŭtralan lingvon por tuta Eŭropo;

c) por komenci la procezon de plijustigo de lingvaj rilatoj, ĉiu civitano senescepte, devus rezigni pri la uzo de la propra lingvo por komunikado inter malsamlingvanoj.
>>
Orlando E. Raola
Orlando E. Raola diras:
2014-08-11 16:24
Kial kelkaj homoj havas malfacilon kompreni, ke Norda Ameriko kaj Suda Ameriko estas ambaŭ geografie kaj kulture du malsimilaj kontinentoj? Por tiuj kiuj daŭre insistas, ke la kongreso okazos denove en Ameriko se ni sukcesas venigi ĝin al Monteralo en 2017, mi simple diros: "Ĉar ne estas ĝuste, ke ĝi okazu denove en Eŭrazio". Nun sen ŝerco: La kongreso okazis lastafoje en kontinenta Norda Ameriko antaŭ 30 jaroj, kaj en la orienta regiono de Norda Ameriko antaŭ 114 jaroj. Estas tute simple kompreni, ke laŭ la ritmoj de okazigo kiel eble plej diversloke tra la mondo, estas vico por Norda Ameriko. Sendiksute. Senhezite.
Yevgeniya (Jxenja) Amis
Yevgeniya (Jxenja) Amis diras:
2014-08-11 20:38
Prave, dankon, Gunnar! UK ja okazis 5-foje en Orienta Azio ekde la Vankuvera UK en 1984.
Johannes Mueller
Johannes Mueller diras:
2014-08-11 21:48
Kara Albert,

bedaŭrinde ne funkcias la respondobutono, do mi komentas ĉi tie:

Mi havas la impreson, ke vi forte supertaksas la efikon de UK en Eŭropaj urboj. Mi kaj sufiĉe bone konas la etoson de Eŭropaj urboj de la grandeco de Lisbono kaj mi partoprenis preskaŭ ĉiujn UKojn ekde 2008 kaj mi povas certigi al vi, ke la efiko de UK al granda urbo kiel Lisbono estus kvazaŭ nula. Eĉ en Hanojo, kie Esperanto-flagoj estis ĉie en la urbo, ne estis granda efiko de UK al la publiko.

Por Afrikanoj estas kvazaŭ nenia diferenco ĉu UK okazos en Lisbono aŭ en Nitra. Ambaŭ landoj estas Schengen-ŝtatoj kaj tial la ĉefa problemo por afrikanoj estos la vizoj. Por ebligi la partoprenon de Afrikanoj fakte Aziaj landoj kiel Vietnamio estas multe pli taŭgaj.

Eble estrarano de UEA ankaŭ komentos pri la kialoj elekti Nitra. En la komitatkunsido en Bonaero oni menciis la fortan Eo-movadon en Slovakio kaj la spertan lokan organizan teamon. Certe estas granda avantaĝo havi spertan teamon surloke. Ankaŭ rilate al kontakto kun la lokaj amaskomunikiloj ili povas atingi multon.

Persone mi ne plendus pri UK en Lisbono sed ankaŭ ne plendas pri UK en Nitra. Mi persone konas la lokan organizan teamon kaj certas, ke la UK en Nitra estos multe pli profesie organizata ol aliaj UKoj. Mi subtenas la argumenton pli ofte kongresi ekster Eŭropo. Estas la decido de UEA nur ĉiujn tri jarojn iri el ekstereŭropa lando pro la pli granda kvanto de patroprenantoj. UK ekstereŭropa kutime estas deficita. Mi pensas ke devus esti ia eblo organizi ekstereŭropan pli malgrandan UKon, kiu tamen estas enspeziga.

Al vojaĝemaj kaj finance kaj politike vojaĝkapablaj homoj mi rekomendas konsideri ankaŭ la regionajn kongresojn, kiel ekzemple la Azian kongreson. Laŭ mi la universaliĝo de Esperanto estas multe pli facila kaj efika, se oni pli propagandas la regionajn kongresojn. La azia kongreso ja okazas ĉiujare en Azio kaj ne nur ĉiujn sep jarojn aŭ io tia. Kiel Eŭropano mi pripensas partopreni la Azian kongreson venontjare aŭ en 2016 kiam UK estas en Eŭropo.
Jean-Seb Brilleaud
Jean-Seb Brilleaud diras:
2014-08-12 11:09
Mi proponas, ke iu kvanto da aligxoj estu laux fiksita prezo (vojagxo+gastigado), kiu ajn estu la kongreslando, kaj la diferenco estus pagata de la organizantoj. Tia formulo havus du advantagxojn:
1. Tio ebligus al malricxaj esperantistoj partopreni
2. La organizantoj tiel disponus pri simpla kriterio por findecidi inter du kongresurboj, se aliaj kriterioj ne suficxas.
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2014-08-12 18:21
La "organizantoj" supozeble havas tiel multe da mono, ke ili povas ebligi tian planon, senprobleme. Mono simple kreskas sur la Esperanto-arboj.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2014-08-12 19:45
Brila ideo!

Sed la plej facila solvo estus UK en malmultekosta lando en malmultekosta kongresejo kaj paralele oferti grupvojaĝojn (en pratempo de Esperanto oni diris "karavanoj"), kiuj profitas de la rabatoj de la flugkompanioj.

Feliĉe la iama strategio de UEA oferti ĉambrojn pli multekoste ol la ordinara prezo al la bedaŭrindaj kongresanoj en la tempo de la reto ne plu funkcias. Oni povas facile trovi malmultekostan tranoktejon.

Vi devas scii, ke tiuj, kiuj en pasintempo decidis pri la UK estis sufiĉe riĉaj aŭ iu alia strukturo transprenis la kostojn. Sed mi ankaŭ scias pri malriĉuloj, kiuj ŝparas la tutan jaron por la UK. La negativa flanko estas, ke ili neniam partoprenas aliajn, pli malgrandajn kaj pli proksimajn renkontiĝojn pro manko da mono. Intertempe multaj fajfas pri UK kaj ĝuas la buntecon de alternativoj.
Osmo Buller
Osmo Buller diras:
2014-08-13 00:14
Roland, bv. listigi la UK-ojn, kiujn vi partoprenis.
Nema PARK Yongsung
Nema PARK Yongsung diras:
2014-08-13 04:36
Saluton! Sinjorino Amis! Mi unuafoje salutas al vi profitante de chi tiu okazo. Estas ghoje, ke Kanado estas nia boncela rivalo. Kune labori kun bona konkuranto estas chiam bonvena, char nia afero estas 'nia', kaj servas nian komunan bonon. Kun sinteno de komencanto en tiu chi liberafolio mi salutas al chiuj opiniantoj kun bona intereso. Oni nomas min simple 'nema' en esperantujo, tamen mia nomo ne signifas 'ne-ema' kiel oni facile miskomprenus.

S-ro J.Larsen, Fine dua aziano kun opinio! ^^;

Pri du punktoj de s-ino Amis, mi diras jene.

1. Kanado volus diri, ke oni rigardu nordan amerikon aparte de la suda ameriko, char la fakto, ke chijara UK estis jam en kontinento amerika, malhelpos deziron de amerikanaj amikoj reinviti la kongreson. Sed memoru, ke kiam vi kalkulis lastajn universalajn kongresojn en azia regiono, vi jam enlistigis israelon, kvankam la israelo shajnas iom alikolora lau via mencio. Tamen Azio estas aro de aziaj landoj chu distanco estas facile proksima au ne kaj chu kulturo estas simila au ne. Pro tiu diverseco ni okazigas kongresojn ankau en la nomo de Azia kongreso,kiun nia azia amiko Israelo invitas.

2. Gratulinda afero estas,ke Vi havos gravan feston por datreveno de Kanado(150a) kaj Montreolo(375a). Tamen pro tia kialo ni ne volas cedi Esperantan datrevenon al via lando. Bonkore pardonu, ke ni Koreo avide gajnos la shancon de 100a datreveno de la forpaso de nia kara Zamchjo.

3. Jam antau de la tempo, kiam ni cedis la universalan kongreson al nia freshe levighanta amiko, Vjetnamio en 2012, Ni Koreio ne chesis pretigadi nin por la tutmonda festego. Neniu havos malfacilon enveni en Koreion. Al chiu lando nia pordo estas libere malfermita. Kaj kiel en la UK en Seulo en 1994, ni estas konvinkita, ke Seula kongreso ne estos deficita sed profita ankau por UEA,al kiu donis zorgegon lastjaraj universalaj kongresoj. Tion konkretigas jam preparata kongresejo kaj nia registaro,kiu montradis sian intereson por inviti UK-on jam de la jaro 2010.

Nia deziro kaj nia preparo estas chiuflanke perfektaj kaj tion ni lauvice prezentos al vi chiuj kaj vi farighos certa, ke Seula UK estas atendinda.
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2014-08-13 17:42
Resumo, 96 vortoj. Komentado, 553 vortoj.

Resumo:

Unue, mi dankas al Albert Stalin Tancinco Garrido pro lia fresha analizo de la Universalaj Kongresoj de Esperanto, esperante ke li verkos aliajn artikolojn baldau. Poste, mi demandas pri la estigho de kongresoj: kial en tiu au alia loko? Mi parolas ankau pri ELITO-kongreso, kaj la problemoj kiajn tia arangho kauzas. Mi argumentas, ke ELITO-kongreso servas la bezonojn de nur eble 10-elcentoj de la Esperantistaro, do pli bone estus uzi pli da tempo por pridiskuti servojn por la ALIAJ 90-elcentoj kiuj neniam povas shpari sufiche da mono por partopreni Universalan Kongreson en Lille, Montreal au Nitra.

Komentado:


Eble unu el miaj plej shatataj artikoloj en Libera Folio en la lastaj jaroj estas chi tiu de Albert Stalin Tancinco Garrido, ne char mi konsentas kun chio kion li diras, sed char li malfermas novajn vidpunktojn kaj freshajn analizojn al tradiciaj problemoj en la Esperanto-Movadoj. Mi atendas lian duan artikolon kun multe da deziro kaj granda scivolemo.

Mi mem demandas pri la genezo de la elekto de la kongreso-lokoj. Kial oni volas kongreson en Lisbono au Montrealo au Nitra au Pekino? Kiuj promocias la ideon kaj kial? Chu estas honoro por lokaj Esperantistoj starigi kongreson? Chu ili volas servi al la Esperanto-Movadoj? Chu ekzistas iu financa kialo por lokigi la kongreson en “mian” urbon? Chu estas riskoj? Kial tiu kaj ne alia kongresoloko? Kial antau 100 jaroj, kaj kial nun?

Sed mi pensas, ke tio kion ni plej bezonatas pripensi estas la konstato, alemenau lau mia observo, ke la Universalaj Kongresoj estas plejparte elitaj kongresoj, kaj tiu elitismo ne kongruas kun la baza filozofio kaj idearo de Esperanto la lingvo. Kial mi diras ELITO? Char la prezo de cheesto de nur UNU kongreso ege preterpasas la budgheton de la plejparto de normalaj, laborantaj kaj studantaj homoj de nia mondo. Islando? Flugo, 600 eurojn de Parizo. Hotelo 800 eurojn. Manghoj, 200 eurojn. Kongreso-kotizo, 200 eurojn. Entute tio estas 1800 eurojn. Oni povus elspezi malpli en certaj kondichoj, kaj oni certe povus elspezi multege pli. Imagu la koston por familio!

Do, ELITO-kongreso. Se vi ne pensas, ke tiom da mono NE estas multe, vi vershajne apartenas al mondo en kiu vi ne havas shuldojn kaj vi gajnas sufiche da salajro. Vi ne havas rektajn respondecojn por infantoj au parencoj; vi ne havas devigon labori dum la kongreso-semajno. Vi probable ne loghas en Chinio, Rusio, Indonezio, au ie ajn en Afriko. Au vi havas subvencion por cheesti la Universalan Kongreson (kiel mi, de mia Universitato, unufoje antau kelkaj jaroj). Eble nur dek elcentoj de la tuta loghantaro de nia mondo kapablas sphari tiom da euroj en UNU jaro. Kaj el la homoj kiuj kapablas shpari la monon bezonatan por cheesti Universalan Kongreson, chu ne helpus al Esperantujo pli se ili uzus la 1800 kongresajn eurojn, kaj anstataue achetus 1800 eurojn da esperantaj libroj kaj kulturajhoj kiel muziko-diskoj, kaj donacu ilin al siaj lokaj kluboj de Esperantoj au al loka biblioteko esperanta? Kiom da jaraj abonoj al Esperanto-revuoj per 1800 euroj? Eble 60 au pli. Kiom da ebloj membrigi, per la Fonduso Canuto, homojn en malrichaj landoj al UEA? Eble ghis 360. Cheesti Kongreson estas elito-elekto.

La longa diskutado en chi tiu pagho de multaj komentantoj, reage al tre interesa artikolo estas sendube bona, sed, lau mi, estus pli bone priatenti la NE-elitan grupon de Esperantistoj. Ghi multnombras, kaj reprezentas ghis eble 90 elcentojn de la Esperantistaro, kaj ech pli se ni aldonas Chinion, Baraton, Sudamerikon kaj Afrikon. Mi ne volas ofendi Esperantistojn per miaj komentoj pri elitoj kaj la Universalaj Kongresoj. Mi mem estas parto de tiu elito, sed laborinte tiom da jaroj en Chinio je malalta salajro, kaj nun doktorighanta en Usono kun malalta stipendio, mi nun pli bone vidas la vidpunktojn de tiuj kiuj ne estas tiel bonshancaj povi cheesti fizikan Universalan Kongreson en Lille, Nitra au Montreal. Mi iom hontas, ke mi ne klare vidis tian alian vidpunkton antaue.

Amike,

Dennis Keefe
Albert Stalin Garrido
Albert Stalin Garrido diras:
2014-08-14 16:25
Mi elkore dankas, ke vi aldonas tiun ĉi artikolon en vian ŝatataron. Mi certe baldaŭ verkos el mia vidpunkto, se kelkaj situacioj provokos min fari tion.

Mi estas en konfuzo. Kio pensigis al vi, ke mi ne pensas, ke 'tiom da mono NE estas multe'? Vi mise pensis, supozante ke mi apartenas al mondo, en kiu mi ne havas ŝuldon. Unue, mi estas 16-jara studento kaj ne ricevas salajron aŭ stipendion aŭ io ajn. Kvar tagojn semajne mi ricevas nur 2.5 eŭrojn el mia patrino kaj elspezas la plejmulton por transporto. Vi eble ne legis, ke mi loĝas en Filipinoj, kie la vivo estas preskaŭ samgrade malfacila kaj malriĉeco vastas tiel, kiel estas en Indonezio. Mi nek havas subvencion por UK kaj neniam partoprenis Esperanto-eventon.

Vi diras, ke Universala Kongreso estas elita evento ĉar partopreni ĝin kostas multe. Certe ĝi povas esti multekosta kaj tiuj plej bonhavaj povas partopreni ĝin, sed neniam eblas okazigi Universalan Kongreson tiel ke ĝi estu malmultekosta. La mondo estas granda. Se oni okazigas UK en Ĉinio, eĉ se ĝi tuŝas pli konsiderindan elcenton da Esperantistoj (ĉar la Esperantistaro en Ĉinio efektive grandas), sed ĝi ankoraŭ estus multekosta por alilandanoj. Certe ne eblas ĉesigi la okazigadon de UK. Tial, UK iras (kaj devas iri) de lando al lando cele al ebligi al pli da Esperantistoj partoprenon kiel eble.
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2014-08-13 22:43
Dennis tute pravas. La unu-nura kongreso dum la lasta tempo kie mi estis povinta partoprenis okazis en Kubo sed pro stultaj, politikaj kialoj mia registaro ne permesis tion. Se la UK estus okazintoa en najbara insulo, ekz. Dominika Respubliko, mi do estus partopreninta.
Yevgeniya (Jxenja) Amis
Yevgeniya (Jxenja) Amis diras:
2014-08-14 01:59
Saluton Nema Park Yongsung!
 
Same ni ĝojas kunlabori kun nia "boncela rivalo" kiel Koreio -- tiel ni devas klopodi por elmontri la plejbonon de niaj respektivaj urboj kaj lokaj movadoj!
 
Mi tamen devas komenti kelkajn punktojn:
 
1. Mi tamen ne kalkulis Israelon inter UK-oj en Orienta Azio ekde 1984: Pekino (1986), Seulo (1994), Pekino (2004), Jokohamo (2007), Hanojo (2012) -- 5 UK-oj en Orienta Azio ekde la lasta UK en Nord-Ameriko.
Sed konsideri Nordan kaj Sudan Amerikojn kiel apartajn kontinentojn ne estas nur oportuna strategio por subteni nian proponon -- tion subtenas diversaj geografiaj, kulturaj kaj ekonomiaj faktoroj. La Amerikoj ja konsistigas unu teramason -- sed ankaŭ Eŭrazio konsistigas unu teramason! La distanco inter Bonaero kaj Montrealo estas pli ol 9000 km -- preskaŭ la sama distanco kiel inter Parizo kaj Seulo! Se Norda kaj Suda Amerikoj estas unu kontinento, ankaŭ Eŭrazio estas unu kontinento...
Kaj, eĉ se konsideri la Amerikojn kiel unu kontinenton, tamen okazis nur 4 UK-oj en la Amerikoj post 1984...
 
2. 150-jariĝo de Kanado kaj 375-jariĝo de Montrealo en 2017 tamen estas datrevenoj rekte rilate al la kongresurbo. La datreveno de la morto de Zamenhof tute ne rilatas al Koreio (aŭ al iu ajn alia lando, krom eventuale Pollando...).
 
Ni certe deziras ĉiun bonŝancon al vi pri viaj klopodoj venigi UK-on al Seulo, kaj ni tre antaŭĝuas UK-umi en Seulo en 2018, tuj post la Montreala UK en 2017! :-)
Randy DEAN
Randy DEAN diras:
2014-08-15 00:57
Samideano GARRIDO, vi bone skribis vian argumenton. SED, kiel aliaj komprenigis, norda ameriko kaj suda ameriko estas ja du diversaj kontinentoj. Ankaŭ via argumento por Lisbono devus sendi vin al Montrealo, ne al Seulo. Ja estis jam UK en Seulo, kaj sufiĉe ofte lastatempe en azio - ne en norda ameriko.
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2014-08-15 18:44
Antaŭe Esperanto estis pli eŭropa fenomeno. Ekde certa tempo ĝi fakte tutteriĝis. Eble oni devus havi someran kaj vintran UK, unu en la norda hemisfero kaj alian en la suda. Kiel mi jam skribis, la UK ankaŭ devus esti pli publika okazo kaj pli amuziga.
Pascal Dubourg Glatigny
Pascal Dubourg Glatigny diras:
2014-08-17 19:13
Rilate la partoprenkostojn, la elekto de la urbo ne vere gravas. En preskaù ĉiuj urboj de la mondo ekzistas kostaj kaj malmultekostaj tranokeblecoj. En preskaù ĉiuj urboj escepte eble de Moskvo, Singapuro, Zuriko, Rejkjaviko kaj kelkaj aliaj.
Malmultekosta urbo ankaù ne estas garantio de densa partoprenantaro : Hanojo kun alta turisma intereso kaj kie 4-stelaj hoteloj estas haveblaj por 30-40 € ne allogis multajn. Kontraùe ĉiuj esperas ke al Nitra venos multaj. Tamen ĝia turima allogeco tre malaltas kaj mezkategoriaj hoteloj ne estas escepte malmultekostaj, ĉirkaù 50-80 €.
La problemo aperas kiam la malforta loka movado ne povas mem organizi kaj delegas al kongresfirmao kies intereso celas vendi la plej kostajn kongresejon kaj hotelojn. Tiam la oferto ne plu kongras kun la financaj eblecoj de la celata publiko. Eble la slovaka movado kapablas mem organizi, la oferto espereble pli bone trafos ĝian publikon. La forto de la LKK kaj ĝia loka enradikiĝo estas esenca ekz. (kiel aliaj jam sugestis) por ricevi universitatan kongressalonon aù lupreni ĉambrojn de iu somere vakua lernejo.
Preter la demandon pri la kostoj restas la demando de la programo. La enhavo de la kongreso devus esti zorge kaj akurate preparita. Kaj tiu programo ne devus resti kvazaù sekreto ĝis la kongresanoj alvenas... UEA devus longe antaùe kaj abunde informi pri ĝi.
LEE Jung-kee
LEE Jung-kee diras:
2014-08-18 00:15
Mi havas saman opinion kun Pascal Dubourg Glatigny, kiu tute klare vidas la kernan parton de UK, ĉu ĝi sukcesos aŭ ne. La preteco kaj forto de LKK estas tre grava kun la enhavo de la kongresa programo. La direkto de estonta UK devas estis tia, ke ne lukse sed enhavriĉe kun pli da kongresanoj, kiuj vere volas ĝui nian lingvon kaj ĝian movado-etoson.
Eustáquio Maia
Eustáquio Maia diras:
2014-08-24 02:24
Mi decidis partopreni la 99-a UK en Bonaero, ĉar mi estas brazilano kaj Argentino estas najbara lando. Tiun oportunon mi ne povus perdi. Tiu estis mia unua partopreno en UK.
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2014-09-11 18:18
Ŭoŭ! Mi ĵus aŭskultis la intervjuon de urbestro Walter el Herzberg en Germanio. Ŝajnas al mi ke UEA vere perdas bonan ŝancon fari ion tie. La urbestro havas superamikeman voĉon kaj pozitivan sintenon. Li estas tiom simpatia en sia intervjuo - mi preskaŭ kredis aŭskulti la unuan vere profesian varbadon por Esperanto. Se vere estas ĉirkaŭ 100 homoj en Herzberg kiuj parolas Esperanton, stratoj havas E-nomŝildojn, menuoj estas en Esperanto, kial oni ne UK'as tie? Ŝajnas ke apude estas Hannover kaj Göttingen kaj Wolfsburg (ĉefoficejo de VW) do estus hotelĉambroj haveblaj. Estas turistema regiono. Mi neniam komprenos kial Esperantistoj ĉiam malatentas la sukcesojn kaj preterpasas ilin. Ŝajnas esti masoĥismo.
Aŭskultu:
http://www.stadtradio-goettingen.de/[…]/index_ger.html
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2014-09-11 20:19
Vi havas iomete optimisman ideon pri la vojaĝeblecoj de Herzberg al Wolfsburg, Hannover aŭ Göttingen kaj pri la tranokteblecoj en Herzberg. Certe Herzberg povas esti loko por mezgranda (eŭropa) kongreso. La spertoj post la Germana Esperanto-Kongreso 2009 ne estis komplete konvinkaj, sed eble ili iomte lernis intertempe.

Sed rigardante pri Kongresejo por UK, kial vi ignoras la "Hotel Esperanto" en Fulda? Estas sufiĉe da komfortoj ĉambroj, konferencejoj, restoracioj, eĉ banejo kaj grandega halo. La koncertoj kaj politikaj eventoj en la "Esperanto-Halle" metas la nomon Esperanto pli ofte en la amaskomunikilojn ol la ronkantaj Esperantistoj de Germanio.

http://www.kongresszentrum-fulda.com/

Eble nek la urbestro nek la episkopo favoras Esperanton kiel s-ro Walter en Herzberg.
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2014-09-12 00:34
Ah, jes, mi forgesis ke ni estas en Esperanto-babilejo - grumblu, grumblu, grumblu - ne estas loko por sunbrilo!
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2014-09-12 07:40
Pardono. Mi ne komprenas vian reagon. Se oni traktas ĉion mencion de kritiko, kiel "grumblo"n, ne eblas analizi erarojn. Se vi malfermas la orelojn en Germanio vi povus aŭdi, ke rilate Herzberg ne estas nur "sunbrilo" kaj mi konas kelkajn, kiuj havas severan kritikon. Bedaŭrinde ili ne publike diras tion.

Kutime, kiam oni subpremas kritikon kaj ne estas preta por ŝanĝoj, iam la tuta afero kolapsos, kaj nenio komprenas kial.

La "Hotelo Esperanto" en Fulda estas por UK eĉ en la malmultekosta kategorio, precipe ĉar oni povas havi mirindajn rabatojn. La kialo por la rezisto, tranokti en "Hotel Esperanto" ne estas la alta prezo, estas iu spirita rezisto kontraŭ ekstermovada projekto, kiu arogas utiligi la noblan nomon.
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2014-09-12 06:21
Mi ja ne vivas en Germanio kaj ne povas subteni la laborojn por kongreso tie. Eble Roland volas organizi kongreseton de riĉuloj en Fulda tuj post la arteksibicio (aŭ tuj antaŭe) kaj la urbestro kaj aktivuloj pli granda kunveno kun pli artaj ecoj en Herzberg por malriĉuloj kiel mi kaj mia edzo. Vere vi devas aŭskulti lian interjuon, la de la urbestro Walter. (Eble roland konfuzis homojn)
Sebastiano
Sebastiano diras:
2014-09-12 23:30
D-ro Robb Kvasnak:

"mia edzo"

Ĉu vi ĵus kaperis la konton de via edzo? Aŭ ĉu "Robb" estas virina nomo?
Redakcio
Redakcio diras:
2014-09-13 00:09
En multaj landoj la leĝo permesas registriĝon de samseksaj paroj. Ajnakaze, tio neniel rilatas al la temo de la artikolo, do mi petas ne plu komenti pri la familiaj rilatoj de aliaj homoj.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2014-09-14 10:28
Mi iom miras pri la forta tono, reage al tute senkulpa kaj bonintenca demando. Mi ne rememoras tian redakcian intervenon en okazoj de vere malicaj intervenoj sen rilatoj al la temo de la artikolo, ekz-e kiam s-ano Kiril Brosch lekciis al s-ano Albert Stalin Tancinco Garrido pri la peko, ke li audacis publike montri sian nomon.

Nu ja, chiam iuj estas pli egalaj ol aliaj.
Istvan Ertl
Istvan Ertl diras:
2014-09-14 11:32
Nu, Via demando subkomprenigis ke nur virinoj povas havi edzojn. La redakcio afable klerigis Vin pri tio ke ne estas tiel - eble Vi ja ne sciis.
amike
Istvan Ertl
Sebastiano
Sebastiano diras:
2014-09-14 12:02
Nu, kompreneble nur edzino povas havi edzon. :)
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2014-09-14 17:50
Edmar kaj mi estas laŭleĝaj edzoj laŭ brazila ŝtato. Eble vi ne ŝatas la fakton ke kelakaj ŝtatoj elektis tiajn leĝojn sed estas leĝe fakto. Temas pri leĝa unuigo kaj donas al ni la samajn rajtojn kiel al aliaj paroj heredi ĉeesti en malsanulejo kune, ktp. En Germanio oni ankoraŭ havas "Lebenspartnerschaften" sed krom la rajto adopti infanojn (en Germanio) estas la sama. Temas pri semantika diferenco.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2014-09-14 18:32
Ne temas pri tio, ĉu mi ŝatas aŭ ne ŝatas. Temas pri realeco.

d-ro Robb Kvasnak:

"laŭleĝaj"

Ankaŭ jam la Redakcio skribis pri "la leĝo". Sed vi ambaŭ tuj ligas ĝin al la "ŝtato" respektive al "landoj". Do temas pri konkretaj ŝtataj leĝoj. Kompreneble tiaj leĝoj ekzistas diversaj, kaj eblas ĉion penseblan skribi en tiajn leĝojn. Sed same kompreneble per tiaj leĝoj oni ne povas ŝanĝi la realecon, kiel ajn ridindaj iuj leĝoj eble estas.

Per la juraj konceptoj de ŝtate registritaj partnerecoj oni kreis ion novan, kio en kelkaj punktoj estas modelita laŭ la ekzemplo de geedzeco. Tio estas iu nova jura koncepto. Sed kompreneble ĝi ne estas geedzeco. Geedzeco estas ja kompreneble antaŭŝtata, pli fundamenta koncepto.

En longa daŭra aktualaj ŝtataj leĝodonado eble povas iom influi la koncepton de geedzeco, sed tio okazus nur en pli longdaŭra proceso ol jam daŭris la nuna modo en okcidentaj socioj. :)
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2014-09-14 19:35
Ne temas pri realeco kontraŭ nerealeco, sed pri la rilato inter juraj kaj biologiaj realaĵoj. Nuntempe oni vidas avantaĝon en la klopodoj por harmoniigi tiujn du kampojn de realeco, sed ne ĉiam estis tiel. Ĝis antaŭ relative nelonge oni pli ofte vidis la juran realecon kiel protektilon kontraŭ malbona kaj peka biologio de la homo. Interalie tio motivis la leĝdonadon kontraŭ pornografio. Kurioze estas tamen ke el samseksemo oni faris escepton: amoro ĝenerale estis peko pro tio ke ĝi konformas al la homa naturo, sed amorado kun samseksa persono estis aparte grava peko pro tio ke ĝi _mal_konformus al la naturo.

Nuntempe estas klare ke samseksemo estas natura ankaŭ en tiu senco ke oni povas observi ĝin ĉe aliaj specioj. Do oni povas nomi samseksemon nenormala, se oni volas, sed nia tuta specio estus nenormala se ĝi ne enhavus certan procentaĵon da samseksemaj individuoj. Eĉ se oni volus konservi la ideon de pekeco de la homa naturo, oni ne povas rifuzi al samseksemuloj rajtojn kiujn oni cedas al aliaj homoj.

La evoluo do nehaltigeble kondukas al jura stato kie oni povas ne nur geedziĝi (kiel preferas la plimulto), sed ankaŭ interedziĝi kaj interedziniĝi. Cetere eble estas lingve ne seninterese ke en Esperanto oni origine parolis pri "interedziĝo" en la senco de geedziĝo.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2014-09-14 20:04
"Ne temas pri realeco kontraŭ nerealeco, sed pri la rilato inter juraj kaj biologiaj realaĵoj."

Se vi volas ĝin tiel esprimi, mi ne vidas tre grandan diferencon. (Kvankam la limigo al "biologiaj" eble forkondukos iom de la kerno.)
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2014-09-14 17:59
Fakte mi devas esti dankema por la komentoj de Sebatian ĉar mi nun informiĝis pri Slovakio, la patrio de miaj patraj geavoj. Male al la ideoj de la fratina lando, la Ĉeĥa Respubliko, la Slovakio eĉ havas leĝon kontraŭ eĉ la leĝa rekono de samseksa nupto (de alia lando) kaj tial ni ne volas viziti UK en tiu lando kie, se iu okazus al unu inter ni du, la alia ne havus la rajtojn esti kun li en malsanulejo aŭ alia loko. Do estus pli bone se UEA elektus alian pli tolereman landon por la UK.
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2014-09-15 16:12
Gratulon, Robb! Vi nun estas brazilano, kaj minacas bojkoton de la UK en Slovakio! http://esperantio.net/index.php?id=2473 .
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2014-09-15 17:37
Iluzulo! UEA eĉ neniam hezitis kongresi en landoj kun - ni diru - certa distanco al la tradicia listo de homaj rajtoj. Kial vi atendas respekton por via minoritata problemo?
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2014-09-15 17:05
Mi (ankoraŭ) ne estas brazilano sed mi jam havas brazilan identeckarton. Mi nek minacas bojkoton nek bojkotos UK en Slovakio - ĉar mi ne povas pagi al mi vojaĝon el Eŭropo tiam. Mi ŝparas monon por esti en Lille. Eble ĝis 2016 Slovakio ŝanĝos siajn leĝojn. La ventoj por pli klera civilizacio blovas forte dum nia epoko. (Tial ja estas bona tempo por Esperanto miaopinie.)
Krom tio, mi ŝatus rimarki ke mia rilato kun mia edzo ne nur estas biologia. Ni estas homoj kaj tiel ni havas animojn. Ni konatiĝis antaŭ preskaŭ 20 jaroj kaj ekde tiam estas kunaj. Ni travivis multajn feliĉojn kaj malfeliĉojn kune kaj interhelpis nin. Ni doktoriĝis kune (grandega laboro dum multaj jaroj). Ni aĉetis domon kune kaj aŭtojn. Li revenigis min al Esperanto ĉar estis por li nova ideo (li ricevis ĝin el Brazilo) kaj mi jam sciis ĝin sed forgesis ĝin. Kiam niaj gepatroj mortis, unu post alia, ni konsolis unu la alian.
La vivo ne estas simpla desegno nigra-blanka. Kune kun alia homo, oni komprenas kaj eltenas multon, kio estus malfacila estante unuopulo.
Mi ne povas iri en alies ŝuoj - sed aliulo ankaŭ ne povas marŝi en miaj ŝuoj. Kiel homoj ne devas klopodi kompreni unu la alian klere kaj kompate.
Legu la poemon de Z "Ho, mia kor'"! Jen vi trovos esencon de nia lingvo kaj nia kulturo.
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2014-09-15 17:16
...ni devas klopodi... (pardonu la tajperaron)
Sabiyumva Jérémie
Sabiyumva Jérémie diras:
2014-11-28 17:56
Saluton. Dankon Albert Stalin pro viaj komentoj. Afrikanoj soifas okazigi la unuan UK-n sur la kontinento.
Valdas Banaitis
Valdas Banaitis diras:
2016-08-31 08:22
kara fora malsamodeano filipina, kauzinto de trimonata kverelo pri bivakejo de nia vagabonda senspura tribo. Tiuj kongresoj kaj renkontoj kontribuas NENION al la progreso de la afero. Ni kunvenas kaj disiras kiel ciganoj,kaj restas nenio en la loka publiko. Kaj tiel daŭras diminuende jam pli ol 7 generaciojn, kaj la progreso de teknologio havigos universalan komunikan protezon al ĉiu komunikanto, kaj neniu bezonos lerni la plej facilan (?) lingvon. Zamenhof solvis la tri esencajn problemojn por krei tian lingvon, sed li ne tuŝis la kvaran - KIEL lerni facile. Ĉar en 1887 li estis jam tro maljuna, por kompreni kaj klarigo, kion li nature intue rivelis en Belostoko ĝis 13-jara aĝo. Ku nur konstatis, ke la konstruo de Esperanto estas tute fremda por la eŭropa lerneja gramatiko, kaj por pseŭdofaciligo li priskribis ĝin tute neadekvate per lerneja gramatiko. por ke lernanto eĉ ne rimarku la diferencon. Kaj tiuj instruaj okuŝirmiloj jam 126 jarojn baras vidon al la instruantoj kaj lernantoj. Chu vi legis la jubilean konfeson de \Zlatško Tiŝljar "Mia saĝo post 50 jaroj de instruado de Esperanto"?