Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2014 / Filipinaj esperantistoj en parado de geja fiero

Filipinaj esperantistoj en parado de geja fiero

de Redakcio Laste modifita: 2014-10-03 16:41
Du esperantistaj studentoj partoprenis la ĉiujaran universitatan paradon de geja fiero en Quezon, la plej granda urbo de Filipinoj. Ilia partopreno, kun afiŝoj en Esperanto kaj la filipina, estis rimarkita de multaj aliaj subtenantoj de gejaj rajtoj, el kiuj kelkaj montris interesiĝon pri Esperanto.
Filipinaj esperantistoj en parado de geja fiero

Gabriel Cruz kaj Albert Garrido.

La 26-an de septembro 2014, du aktivuloj el Filipina Esperanto-Junularo (FEJ) partoprenis la Marŝon de Fiereco (originalnome: “Pride March”) organizitan la Universitato de Filipinoj ‒ Diliman (UPD) en la urbo Quezon, Filipinoj.

Albert Stalin Garrido, fondinto kaj ĝenerala sekretario de la organizo, kaj Gabriel Edilberto Cruz montris subtenon de la Esperanto-komunumo al la gejaj, lesbaj, ambaŭseksemaj, kaj transgenraj (GLAT) personoj per kreado de du afiŝkartoj en du lingvoj, la filipina kaj Esperanto, de la mesaĝo: “La Esperanto-komunumo de Filipinoj subtenas la GLAT-movadon!”, kiujn ili montris poste marŝante kun centoj da aliaj studentoj, profesoroj, kaj anoj de junularaj organizoj kiuj subtenas la GLAT-movadon kaj fiere flirtigis ĉielarkajn flagojn de diversaj grandecoj ĉirkaŭ la ovala vojego de la Universitato.

Krome, kun la du afiŝoj Garrido kaj Cruz sukcesis unuafoje en la historio de la filipina Esperanto-movado montri la Esperanto-flagon publike. Kelkaj homoj scivolis pri Esperanto, ekzemple partoprenantoj el “Filipino Freethinkers” (“Filipinaj Liberpensantoj”), societo de filipinaj ateistoj, en kiu antaŭe membris Cruz, estante ateisto. Multaj ankaŭ faris fotojn pri la du.

La marŝado, plejgrave, estis televide publikigita de iuj stacioj kaj oni povis kapti la junulojn kun la verda flago televide. La programo, fine, pludaŭris per koncertoj fare de anoj de la GLAT-komunumo.

Universitato de Filipinoj, populare konata per ĝia nacilingva mallongigo UP, estas la plej granda universitato de la lando. La universitato ĝuas specialan aŭtonomion kaj arde defendas la rajtojn libere esprimi sin kaj starigi organizojn sen risko de cenzuro.

La Marŝo de Fiereco okazas kadre de la Semajno de Fiereco de UP, ĉiujare kunorganizata de multaj organizaĵoj dediĉe al la GLAT-komunumo. Garrido estas unuajara studento de UP pri geodezia inĝenierado. Cruz estas studento pri muziko en Universitato de Sankta Tomaso (UST), katolika universitato en Manilo

Garrido kaj Cruz asertis, ke ili daŭre videbligos la filipinan junularan Esperanto-movadon laŭeble en venontaj publikaj eventoj de la universitato, kie oni nun planas oficiale starigi universitatan Esperanto-klubon.

Raportis Alberto Garrido
arkivita en:
Benoît Philippe
Benoît Philippe diras:
2014-10-02 19:06
Mi ghojas pro la informo.
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2014-10-02 19:18
Ĉiuj ŝatas paradojn!
Albert Stalin Garrido
Albert Stalin Garrido diras:
2014-10-03 18:22
Mi volas aldoni, ke pro nia partopreno en la parado ni povis esperantistigi unu homon, kiu montris pasian dediĉon al ĝia lernado! :)
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2014-10-03 19:59
Sed vi ankaŭ plantis semon en la kapojn de multaj rigardintoj kiuj nun konas la vorton Esperanto.
Markos Kramer
Markos Kramer diras:
2014-10-03 22:42
Mi tre ĝojis legi pri ĉi tiu aktiveco. Mi deziras al la filipina Esperanto-movado kaj al la filipina GLAT-movado la plej bonan sukceson!
Andreas J. Penk
Andreas J. Penk diras:
2014-10-19 11:51
Certe, oni povas apliki Esperanton por ĉio ajn. Eĉ por subteni movadon de gesamseksemuloj ktp. Je la unua momento la fakto, gajni novan interesulon pri Esperanto, ŝajnas esti eĉ eta venko. Sed mi demandas min, kiom da spektantoj nun eble konjektas, ke la Esperanto-komunumo mem estas aparta grupo da gesamseksemuloj. "Ni - du esperantistoj - subtenas Vian movadon!" Sed kial la tuta Esperanto-komunumo devas fari tion?

Mi estas esperantisto (esperantiano) kaj samseksemulo, tamen mi ne subtenas la movadon de la gesamseksemuloj ktp. en mia lando. La ĉi tie konataj gvidantoj de tiu movado estas tre laŭtaj politikistoj, kiuj malofte kapablas akcepti aliajn opiniojn. Male! Ili emas trudi siajn konfesojn al ĉiuj aliaj, eĉ al infanoj. Ĉu toleremo? Toleremon ili postulas nur de aliaj.

La origine politika manifestacio Christopher Street Day pro la civitanaj rajtoj ankaŭ por gesamseksemuloj intertempe fariĝis pli-malpli karnavalo de ankaŭ duone nudaj partoprenantoj. Mankas ĉia respekto koncerne aliaj civitanoj de Berlino, kiuj eble ne ŝatas vidi nudan pugon de iu manifestanto.

Laŭ la Germana movado de la gesamseksemuloj ktp. gesamseksemuloj havas la rajton, adopti infanojn kiel aliseksemuloj. Sed fakte la malamo kontraŭ la samseksemo kreskas en Germanio. Donaco de ankaŭ iamaj eksterlandanoj. Fontoj estas islamaj familioj kaj homoj el Ruslando, Bulgario, Rumanio ktp. La nombro de Germanaj viktimoj en Berlinaj lernejoj kreskas, kiuj suferas pro la fakto, ke ili ne kredas al iu Dio aŭ estas samseksemaj aŭ estas infanoj de samseksemaj gepatroj. Ne iu rajto de estontaj gesamseksemaj parencoj gravas, nur la bonfarto de la orfoj! Sole ili havas iun rajton, la rajto trovi bonan kaj ankaŭ sekuran familion.

Verŝajne nur dek procentoj de la homoj estas samseksemaj, sed sia bruo en Germanio estas parte laŭte, ĉu ili estus la plimulto. Certe la situacio en Via lando estas tutalie; tamen mi rekomendas, ne tuj inkludi la tutan esperantistaron por kio ajn.

Elkore kaj kun granda respekto por Via entuziasmo!
Albert Stalin Garrido
Albert Stalin Garrido diras:
2014-10-20 12:13
La afiŝo, kiun mi portis, estas: "La Esperanto-komunumo de FILIPINOJ subtenas la GLAT-movadon." La vorto 'Filipinoj' eĉ estas skribita majuskle. Tial, la koncerna movado estas tiu de Filipinoj, do sendepende de alilandaj movadoj aŭ Esperanto-movado ĝenerale, tial tio ne inkluzivas la tutan Esperanto-movadon en la mondo. Mi esperas, ke al via kerna demando mi plenkontentige respondis.
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2014-10-19 19:33
Andreas, mi ege bedaŭras ke vi havis malagrablajn spertojn kun la gegejuloj en Berlino. En nia urbo (Wilton Manors/Oakland Park - en Florido) la strataj festoj kaj la parado estas sufiĉe decaj. La urbestroj partoprenas kaj aliaj politikistoj. Ankaŭ venas multaj duseksaj paroj kun siaj infanoj ĉar estas ĝojbrua, bunta stratfesto. La plej maldecaj partoprenantoj estas en bankostumoj - sed ĉe ni en Florido tio tute ne estas malofta vidaĵo tutjara. Mi kredas ke pli surprizus la rigandantojn vidi Esperantistojn ol gegejulojn - ĉar en nia urbo oni ofte vidas ĉiutage du virojn aŭ du virinojn manenmane promenantajn sur la strato. Nia urbestro estas geja kaj li aperas en la parado kun sia edzo. Mi scias ke en la grandaj urboj estas nudaj partoprenantoj - ekz en Sanfrancisko - sed tie ankaŭ por negejaj festoj oni vidas tion onidire. Laŭ mi vere ne temas pri geja aŭ negeja okazo sed temas pri la normaligo de Esperanto - ĝi devas iĝi ĉiutaga fakto de la vivo. Sed same kiel la geja movado, la publiko bezonas vidi vizaĝojn de veraj homoj kiuj parolas Esperanton. Eble tial ĉe la unua UK en Bolonja-sur-Mar oni ŝajne faris aŭtokaravanon (mi komprenas tion de la fotoj kiojn mi vidis pri la unua UK). Ankaŭ Osmo metis en la reton bildojn el la biblioteko Hodler kun homoj en publikaj lokoj - Osmo serĉas la nomojn aŭ okazojn de tiuj fotoj - sed fakte ŝajnas ke antaŭe oni monstris sin publike kiel Esperantisojn. Nuntempe la kongresoj okazas en fermataj ejoj kaj la publiko eble vidas la Esperantistojn dum 30 sekundoj en loka novaĵelsendo.
Mi tute ne timas kunfondon de Esperantistoj kun iuj grupoj (escepte eble de rasistoj aŭ religiaj fanatikuloj - ekz. ne helpus al ni se IŜ adoptus Esperanton).
Samideane el la varma sunlumo en Florido, robb
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2014-10-21 14:18
Varman gratulon al la du filipinaj aktivuloj! Kie ajn oni malviolente batalas cele al emancipiĝo, homaj rajtoj kaj libera esprimo de la homa diverseco, jen loko por esperanto. Interese, la esperanta fakasocio Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj, estas la plej frue fondita internacia organizaĵo tiukampa (1977), kio estas plia atesto de plifierinda trajto de nia lingvokomunumo, nome la kunlaboremo ekster la landaj limoj.
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2014-10-21 14:43
estas mistajpo en mia ĉi-supra komento: mi celis la vorton PRIfierinda, kompreneble
Ĝaŭ Ĉaŭ
Ĝaŭ Ĉaŭ diras:
2014-10-25 18:04
Gratulon Albert! Ŝajnas al mi ke la parado okazis sur la Ovala Strato. Tiu foto igas min esti nostalgia.
Troy L. Fullerton
Troy L. Fullerton diras:
2015-02-14 05:46
Ŝajnas al mi tre pretendema diri “La Esperanto-komunumo de Filipinoj subtenas la GLAT-movadon”. "La komunumo"? Se du activuloj el la Esperanto-movado elektas agi laŭ samseksemula vivstilo, tio estas sia propra, privata afero. Tamen, ili ne rajtas paroli en la nomo de la tuta komunumo. Ci tio donis la misimpreson ke ekzistas ligilo inter la Esperanto-movado kaj samseksemeco, kaj tio nepre estas erara kaj malvera. Se kelke da Mormonoj aŭ Katolikoj aliĝus marŝadon kaj proklamus ke "la Esperanto-komunumo subtenas nian eklesion!", estus ĝuste?