Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2014 / Poŝtmarkoj kaj reta konekto ĉefaj problemoj de UEA

Poŝtmarkoj kaj reta konekto ĉefaj problemoj de UEA

de Redakcio Laste modifita: 2014-08-01 23:10
La kongresanoj, kiuj en Bonaero ĉeestis la tradician programeron "Centra Oficejo respondas", ŝajne ne vidas problemojn en la funkciado de la asocio aŭ ĝia ĉefsidejo. La demandoj al la oficistoj grandparte temis pri bagatelaĵoj. La ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, jam anticipe adiaŭis tiujn, kiuj ne partoprenos la UK-n venontjare. Tiam li lastfoje ĉeestos kiel oficisto de UEA.

La demandoj aperintaj dum la programero Centra Oficejo respondas indikis, ke la kongresanoj ne spertas grandajn problemojn en la funkciado de UEA. La demandoj temis pri malgravaj aferoj kaj ne pri iuj apartaj problemoj.

Oni konstatis, ke la ĉi-jara kongreso tre verŝajne fariĝos lajpl plej malgranda post 1920, ĉar laŭ la ĵaŭda kongresa kuriero estis registritaj ĝis 694 aliĝoj kaj apenaŭ antaŭvideblas ke la berna kongreso en 1939 kun 765 kongresanoj estos superita.

La malgrandecon de la kongreso kaŭzis laŭ Konstanta Kongresa Sekretario Clay Magalhães la neentuziasmo de brazilanoj, de kiuj la Centra Oficejo esperis pli amasan partoprenon. Tial la kongreso fariĝas deficita, ĉar la planoj estis parte faritaj por pli granda kongreso.

Fine de la kunsido iu brazilano atentigis, ke anstataŭ kulpigi brazilanojn necesus foje esplori kion ordinaraj esperantistoj volus havi en kongresoj, povus esti ke kongresanoj volus ion alian. Osmo Buller, la ĝenerala direktoro, diris ke foje tiaj enketoj estas faritaj, kaj tamen plej multaj esperantistoj deziras la UK-ojn tiaj, kiaj ili estas, kaj ke neniam eblos krei tian programon, ke ĝi plaĉos al ĉiu, ĉar la gustoj estas tiom malsamaj.

En la programero inter CO-anoj partoprenis ankaŭ kasisto Stanka Starčević, sed aparte al ŝi ne estis demandoj. En la komenco estis ĉ. 30 kongresanoj, sed dum la kunsido la kvanto kreksis ĝis proksimume 40.

En la komenco de la kunsido granda parto de la tempo estis uzata por diskuto pri poŝtmarkoj, kiujn daŭre eblas sendi al la Centra Oficejo, kie ili estas vendataj al filatelistoj kaj tiel kontribuas kelkcent eŭrojn jare al la enspezoj de UEA. En 1990-aj jaroj poŝtmarkoj kontribuis signife pli al UEA, ĉar tiam homoj sendis paperajn leterojn pli ofte. Tamen uzitaj poŝtmarkoj, prefere kun siaj kovertoj, estas daŭre bonvenaj al CO kaj kontribuas finance al la asocio.

Krome la kongresanojn interesis apero de jarlibro ĉi-jare, agado en Afriko kaj organizo de Universala Kongreso. Jarlibro aperis ĉi-jare du semajnojn pli malfrue ol pasintjare, sed kelkaj kongresanoj jam ricevis ĝin kaj aliaj eble trovas ĝin hejme post la kongreso. La Jarlibron redaktis ĉi-jare Francisco Veuthey, al kiu estis pagita trimonata salajro pro tio, ĉar la oficisto, kiu jam dum dek jaroj redaktis jarlibron, Roy McCoy, emeritiĝis pasintjare.

Ankaŭ la luksa kongresejo estis kritikata, sed ĝin defendis la CO-anoj, unue ĉar UK bezonas iom alian, pli prestiĝan kongresejon ol malgranda renkontiĝo, kaj ke ofte la luksaj ejoj ne estas pli malmultekostaj. Ekzemple, laŭ klarigo Clay Magalhães, ĉi-jare prezo kiun ofertis malpli luksa kongresejo, estis duoble pli alta. En Lillo atendeblas tiom granda kongreso, ke ne eblas organizi ĝin aliloke ol kie ĝi okazos, sed temas pri tute praktika, ne aparte luksa kongresejo.

En la ĉi-jara kongreso la plej granda problemo, laŭ la demandoj, estas la manko de senpaga retkonekto. La kongresejo postulus de UEA po 10 dolarojn je kongresano por senpaga retaliro, kaj CO opiniis tion neeltenebla finance, sed tamen la kongresejo disdonas duonhorajn alirslipetojn, ŝajne senlime, kaj almenaŭ unu kongresano sukcesis ricevi senpagan aliron eĉ por la tuta semajno, ĉar tio estas bezonata por organizo de reta trejnado de TEJO dum la kongreso. Tamen venontjare en Lillo ĉiu kongresano havos senpagan retaliron, kiun la kongresejo mem donis.

Aperis ankaŭ demando pri okazigo de UK en Afriko kaj al tio respondis estrarano de UEA Stefan McGill, ĉar la decido apartenas ne al CO, sed al la estraro, ke verŝajne Afrika UK realiĝos iam inter 2020 kaj 2025, kaj jam antaŭ tio eblus organizi sinsekve kongresojn de TEJO kaj ILEI, eventuale en loko, en kiu poste estos planita la UK.

Al demando ĉu ne eblus premii landajn asociojn aŭ lokaj grupojn aŭ ĉefdelegitojn, kiuj plej aktive varbis, oni klarigis ke ekzistas Trofeo Fyne, sed praktike ĝi funkciis bone nur kelkajn fojojn, kaj jam en 1990-aj jaroj ĝi ne plu funkciis tiel, ke ĝin ricevu ĉiun duan jaron tiu landa asocio, kiu plej aktive kreskigis la nombron de individuaj membroj de UEA, kaj kiu donu ĝin en sekva jaro al sia plej aktiva loka grupo.

Pasintjare ĝin ricevis la vjetnamia landa asocio, sed plejparte pro tio, ke la fondaĵo Canuto membrigis multajn vjetnamanojn. Nun la membronombro kreskas en Ĉinio, sed plejparte pro sinjoro Trezoro, kiu varbis plurdekojn da membroj al UEA. Krome Trezoro proponis investi UEA-monon al la Ĉina merkato per sia investa fondaĵo kaj promesis 10-procentan renton jare. Osmo Buller pretas esplori la proponon post ricevo de konkreta propono en retpoŝto.

Fine de la kunsido Osmo Buller dankis pro ilia kunlaboro tiujn kongresanojn, kiuj ne estos venontjare en la kongreso, ĉar la venonta UK estas la lasta en kiu Osmo partoprenos kiel oficisto de UEA. La aliajn, kiuj partoprenos venontjare, li dankos tiam.

Ĵaŭde en la kongreso okazis ankaŭ monda premiero de la serba filmo "Laŭ la spuroj de Tibor Sekelj", kiun produktis du junaj serboj en 2005 en lokoj kiujn siatempe vizitis la esperantista mondvojaĝanto Tibor Sekelj en Argentino, Ĉilio, Bolivio, Peruo kaj Brazilo.

La prezenton partoprenis ankaŭ la vidvino de Tibor Sekelj Elizabeta Sekelj kaj du aliaj parencoj de Tibor. La filmo serblingva kun esperanta subteksto. Baldaŭ la filmo spekteblos ankaŭ en Youtube (serĉu ĝin per vortoj "Tibor Sekelj"). En la reta kinejo de UEA troviĝas ankaŭ plia filmo pri Sekelj.

Raportis: Jukka Pietiläinen

arkivita en:
Sebastiano
Sebastiano diras:
2014-08-01 08:40
Mi tre ĝojas pri la rekta raportado el la UK. Tamen mi eĉ pli ĝojus, se eblus elsarki la tajperarojn antaŭ la publikigo.
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2014-08-01 09:58
LF dependas komplete de libervola laborforto. Ĉu la UK-raportoj estas kontrollegitaj videblas ĉefine: teksto kontrolita havas la nomon de la raportinto dekstre, nekontrolita havas ĝin maldekstre.
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2014-08-01 12:26
Resumo 54 vortoj. Komentatdo 364 vortoj.

Resumo:

Chu prestigha kaj luksa kongreso, au prefere, senpaga universitato por la Universalaj Kongresoj de Esperanto? Estas miloj da universitatoj tutmonde, kaj certe kelkaj pretus kunlabori se ni kapablos trovi ilin. Lingvo, verkado kaj kulturo gravas, ne “prestigho.” De kie venas la ideo ke ni bezonas “prestighajn” kongresejojn? Verkado, laboro kaj kulturo gravas, ne “prestigho.”

Komentado:

Tre dankon al Jukka, kiu volontule laboregas, pro lia artikoloserio pri la Universala Kongreso en Bonaero. Liaj priskriboj de la diversaj eroj de la kunvenoj helpas informi al Esperantistoj kiel mi, kiuj tute ne havas monon por cheesti luksan kongreson en “prestigha” ejo.

Chu ni bezonas “prestighan” kongresejon? Chu prestigho helpos al la Esperanto-movado? Vershajne mi estas unu el la malmulte da Esperantistoj kiuj kredas, ke luksa au prestigha kongresejo ne estas bona ideo, speciale se ni prikonsideras, ke UEA-membroj ne estas sufiche richaj, kaj krome la kongreso mem estas deficita. Se Esperanto sukcesos en venontaj jardekoj, tiuj kiuj volas prestighon havos ghin, sed ni ne erare metu prestighon kiel celon!

Mi firme kredas, ke la plej bona ejo por kongreso estas universitato. Unue, ke UEA trovu la universitatojn kiuj SENPAGE permesos al ni utiligi la kampuson, kaj ke poste UEA elektu la plej taugan. Eble neniu universitato tion permesos, sed estas chirkau 10,000 universitatoj kaj altlernejoj en la mondo, kaj certe estas manpleno da tiaj lernocentroj kie kongreso, senpage, starigeblas. Valoras la penon almenau sercheti iomete, chu ne?

Mi demandas al mi de kie devenas la ideo, ke Universalaj Kongresoj bezonas “prestighan” ejon? EBLE iam ekzistis kelkaj bonaj kialoj por meti la kongresojn en luksa ejo, sed lau mi, la vojo de la “prestigho” estas falsa vojo por nia nuntempa mondo. La bona vojo estas la libroj, la verkistoj, la kursoj de Esperanto, la memlernado, la informado, la eventoj, la muziko kaj kulturo de Esperanto. Tiaj aferoj ne bezonas “prestighan kongresejon.” Mi mem preferas paroli en kaj pri Esperanto en universitato; mi ne bezonas auskulti prelegon en Esperanto en kongresejo konstruita por kuracistoj, dentistoj, politikistoj kaj aliaj richaj homoj.

Certe malmulte da Esperantistoj pensas kiel mi pri prestigho kaj Esperanto. Mi respektos la opiniojn de tiuj kiuj substrekas la “prestighan” vojon (kaj eble tia vojo estas iel pravigebla), sed ni Esperantistoj almenau pensu iomete pri aliaj vojoj, alispecaj kongresejoj. Chiam bonas intershanghi ideojn inter Esperantistoj, char ni estas internacia movado, diverskultura movado, kaj ni ne tiom estas SAMideanoj, sed SIMILideanoj. Ni povas interkonsenti pri la valoro de Esperanto, sed samtempe havi malsamajn opiniojn pri la vojoj por atingi niajn celojn.

Amike,

Dennis Keefe

Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2014-08-01 14:22
Se vi trovos universitaton kiu pretas disponigi kampuson kaj servojn senpage, bonvolu sciigi nin. En la moderna mondo universitato estas simple komerca organizo kiu celas enspezi monon k.e.p. multe. Foje ili flanke atentas instruadon kaj esploradon.

Universitato volas vendi siajn ejojn kaj servojn. Dum lastatempaj spertoj eĉ por uzado de blanka tabulo aŭ kroma tablo oni devas pagi.

Eble en Ĉinio ne estas tiel--ĝis nun. Sed certe en Usono kaj Kanado, ne estas espero por senpaga loko.
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2014-08-01 12:53
Dennis, mi apogas vin, sed ni provu praktike trovi la universitaton au alian altlernejon en Lilo por la UK en venonta jaro. Se tio sukcesos kaj la alighkotizo estos duonigita tiam ech mi partoprenos la Lil-kongreson kaj eble multaj aliaj. Amike, Eduardo
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2014-08-01 16:19
Mi ne scias, de kiom da jaroj estas la plendoj pri tro "luksa" kongresejo kaj ĉiujare la gvidantoj kaj oficistoj de UEA reagas simile. Fakte oni ne devas havi luksan kongresjon por imponi al iuj eksteruloj, ĉar ĉi tiuj eksteruloj (politikistoj? gazetaro? sciencistoj?) fakte ne ĉeestas.

Por la ceremoniaj aferoj kun multaj kongresanoj (solena malfermo, fermo) oni povas mendi portempe salonegon (teatro, kinejo) aliloke. La plej multaj eventoj evidente havas inter 30 - 50, maksimume en esceptaj kazoj 100 partoprenantoj. Sufiĉas lernejo aŭ universitato kiel centra kongresejo. Sed devas esti centra komunikejo (kafejo!) por renkonti aliajn kongresanojn senprobleme.

Tio estas konata de jardekoj, sed konstante ignorata. Mi ne scias, kiom longe la malkreskanta membraro pretas kovri la deficitojn per siaj kotizoj.
zlatko tišljar
zlatko tišljar diras:
2014-08-01 17:26
Ekde kiam UK-oj iĝis malpli ol 1500-membraj, oni facile trovas koncertejojn tiom grandajn ankau en malpli grandaj urboj (ne nepre ĉef- aŭ grandurbegoj) kaj tiuj estas multe pli pretas disponigi malpli kostajn ejojn. La ĉi-jara Eŭropa E-kongreso estis gastigita en Rijeka (tria plej granda urbo en Kroatio) kaj la urbo disponigis sian Kulturdomon kun 600-sidlokoj al la kongreso senpage (inkluzive de ĉiu servoj). Ni verŝajne povus same senpage ricevi iun universitatan ejaron. Sekve, UEA komencu pensi pri tio ke UKoj estu en mapli grandaj urboj kiuj ne tiom estas plenegaj somere kaj pretas disponigi malpli koste au eĉ senpage ejojn kaj disponigi aliajn avantaĝojn. 1000 personoj en urbo kiel Rijeka dum 7 tagoj estas grava turisma akiraĵo kaj la urbo pretas investi por tio. Zagrebo ne pretus, ĉar ĝi ja plenas ankaŭ somere.
Krome en malpli grandaj urboj la poresperanta efiko estas multege pli granda ol en urbego, kie oni eĉ ne rimarkas ĝin.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2014-08-01 22:54
Saĝaj vortoj!

Sed la ĉefuloj de UEA ĉiam deziras kongresi en "monda metropolo". Tie la Esperanto-kongreso ne estas menciinda afero pro la multaj aliaj internaciaj kongresoj, kiuj okazas ĉiutage. Kaj la urba administracio ne vidas varban efikon kaj pro tio pretas subvencii.

Rijeka estas bela ekzemplo. Bedaŭrinde la programo de EEU ne estis tiom alloga, ke granda nombro da eŭropanoj sxatis partopreni.
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2014-08-02 20:18
Ŝajnas ke oni aŭskultis la konsilon de vi ĉiuj, elektante Nitron kiel la venontjaran UK-urbon (kaj kiel tia ĝi havu o-finaĵon). Mi fakte intencis defendi la okazigadon de laŭeble prestiĝaj UK-oj, sed ni vivas en tempo kiu ne agnoskas lingvon kiel prestiĝan aferon. Se la UK-oj povus esti aranĝitaj por efike kontraŭataki tiun malprestiĝon de lingvo, tiam allogeblus granda nombro da homoj kaj indus elspezi multe por okazigi ilin. Sed tio ja ne estas la ĝenerala sinteno. Tute male, ĉiuj hastas admoni ke Esperanto estas ne nur lingvo, sed ankaŭ kulturo -- kvazaŭ tio ne estus memkomprenebla banalaĵo, ĉar kie homoj renkontiĝas kaj interparolas, tie aŭtomate estas kulturo.

Bone, oni ankaŭ povas preni la admonon kiel instigon al la talentuloj produkti pli da bonaj libroj kaj entute altkvalitajn kulturaĵojn, kaj al la ĝenerala publiko aĉeti ilin. Ankaŭ tio estas banala afero, sed almenaŭ ripetinda konsilo. Ĝuste tiucele ni bezonas pli festival-similajn kongresojn ol ni havas nun -- kaj laŭ tio kion oni aŭdas pri la Esperantistoj en Nitro, ili estas la homoj por krei tion.
Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2014-08-02 21:44
La unua UK okazis en 1905, kaj tiam ĝi estis la preskaŭ unusola ebleco de esperantistoj por konatiĝi unu kun la alia, paroli kaj aŭskulti la lingvon, sperti la e-lingvan kulturon. La partoprenantoj estis tiuj, kiujn ni hodiaŭ nomas »burĝoj«, homoj, kiuj troviĝis en finance relative bona stato kaj vojaĝis sen problemoj tra Eŭropo (nur tra Eŭropo!).

Hodiaŭ UK estas ludejo de UEA-funkciuloj kaj vizitebla nur de homoj, kiuj povas elspezi ofte plurajn milojn da dolaroj aŭ eŭroj por fari la saman, kion oni povas fari tri-, kvarfoje jare en la propra aŭ najbara lando sen troaj kostoj. Do mi demandas, ĉu UK vere devas esti vivtenata kiel maljunulo aŭ zombio, en kiun oni pumpas ĉiujare centlitron da oksigeno, por ke ĝi povu movi siajn membrojn dum plia semajno.

La demando pri prestiĝa aŭ neprestiĝa, luksa aŭ neluksa kongreso ne ekzistas el mia vidpunkto. La jam de jaroj postulita (almenaŭ ekpensita) renovigo de UK-oj, ĝia adaptiĝo al la modernaj tempoj, kaŭzis vere gigantan paŝon: Oni ŝanĝis la nomojn de la kongresaj tagoj! Revolucie! Tiu kongreso estas kaj estu kongreso de UEA, tio ĝi estas, pri tio mi ne volas nek rajtas juĝi. Sed UK-oj jam estas nur UEA-kongresoj.

Ekster la kadro de UEA (mi ne estas membro, do ĝi faru, kion ĝi volas) mi kredas, ke la esperantistoj fine kaj denove devas iri en la mondon. Jes, ili plu aranĝu siajn kunvenojn, seminariojn, kongresojn, tio ne malutilas. Tio kreas etoson. Bone.

Sed la esperantistoj same devas repreni la flagon de faka (anstataŭ politika kaj ideologia) laboro, aperi kiel esperantistoj (do kun propraj programeroj) en neesperantistaj aranĝoj.

Poŝtmarkoj kiel problemo de internacia asocio. Mi skuiĝas.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2014-08-02 22:41
S-ano Lennartz skribis:

<<
Hodiaŭ UK estas ludejo de UEA-funkciuloj kaj vizitebla nur de homoj, kiuj povas elspezi ofte plurajn milojn da dolaroj aŭ eŭroj
>>

Tio ja ne estas vera. Nek UK estas ludejo de UEA-funkciuloj – mi mem tre ĝuis ĉiujn UK-ojn, kiujn mi partoprenis –, nek por viziti UK-on oni devas elspezi plurajn milojn da dolaroj.

Tamen, tre multaj homoj ja elspezas milojn da dolaroj por siaj ferioj. Ofte oni ferias en fora lando, eĉ alia kontinento. Se tiujn feriojn eblas kombini kun la grandioza esperanta etoso de UK, des pli agrable.
Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2014-08-03 08:31
S-ro Sebastiano, nun vi estas malserioza. Ĉu vi ne kalkulas la vojaĝkostojn? Ĉu iu teleportadis vin al Brazilio (aŭ iu alia kongrsurbo)? Certe vi havas bonajn rilatojn al la anoj de la kosmoŝipo Enterprise. Aŭ ĉu vi havas ringo-transportilon de Stargate? Aŭ ĉu vi hazarde jam vizitis vian onklinon Emma, kaj tial ne devas kovri la vojaĝkostojn?

Ke "tre multaj homoj ja elspezas milojn da dolaroj por siaj ferioj" ne signifas, ke ĉiuj homoj elspezas (aŭ povas elspezi) tiom da mono por UK (kio ja ne estas ferioj).

Mi kredas, ke vi devas surterigi vian kosmoŝipon kaj alveni en la mondo de ordinaruloj.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2014-08-03 09:27
La UK okazas tial ĉiujare en alia lando kaj eĉ mondregiono, ĉar tiel UEA ebligas partoprenon anka^
Sebastiano
Sebastiano diras:
2014-08-03 09:51
Bv. resti serioza. UK okazas tial ĉiujare en alia lando kaj eĉ mondregiono, ĉar tiel UEA ebligas partoprenon ankaŭ al homoj, kiuj ne povas pagi altajn vojaĝkostojn. Se UEA celus nur monan profiton au grandajn nombrojn, ĝi okazigus UK-on nur en Eŭropo. Sed tiel vere estus ekskluditaj multaj s-anoj.

Vi skribis:

<<
Ke "tre multaj homoj ja elspezas milojn da dolaroj por siaj ferioj" ne signifas, ke ĉiuj homoj elspezas (aŭ povas elspezi) tiom da mono por UK (kio ja ne estas ferioj).
>>

Tiu frazo enhavas plurajn aludojn kaj enhavajn punktojn, kiuj ŝajnas al mi eraraj kaj devojigaj. Mi konsideras ĝin bona ekzemplo de rabulistiko. Mi povas analizi ĝin:

1. Vi asertas, ke UK "ja ne estas ferioj". UK mem eble ne estas ferioj por la LKK kaj la aliaj kunlaborantoj. Sed temas ja nun pri la partoprenantoj. Kio laŭ vi estas partopreno de UK? Labortempo certe ne. Kaj kial UK okazadas ĉiam en la tradicia eŭropa ferisezono? Mi ja ne scias, kiom da UK-oj vi jam partoprenis. Almenaŭ mi ĉiam konsideris miajn UK-partoprenojn ferioj.

2. Vi atentigas, ke "tre multaj homoj" ne estas "ĉiuj homoj", ke do fakte ja estas homoj, kiuj ne elspezas tiom da mono por partopreni UK-on (aŭ ne povas elspezi? – via frazo restas malklara). Tiu aserto estas nepridisputata. Ĝi estas evidenta. Kaj, mi ripetas, ĝuste tial UK-oj okazas ĉiujare en alia lando.

Mi ne komprenas, kiun solvon vi postulas. Vi plendis pri altaj vojaĝkostoj de internacia kongreso kaj nomis UK-on "ludejo de UEA-funkciuloj". Tiu ĉi politika frazo estas malaltpreze kaj po-grande aĉetebla, sed ĝi ne kongruas kun la reala situacio de UEA kaj UK.