Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2014 / Valle klarigis, ke la revuo daŭre estas eksperimento

Valle klarigis, ke la revuo daŭre estas eksperimento

de Redakcio Laste modifita: 2014-08-01 08:16
En sufiĉe kaosa kunveno kun legantoj de la revuo Esperanto, ĝia redaktoro Fabrício Valle klarigis, ke la ĝisnunaj numeroj estas "eksperimentaj". Pli bonan revuon li promesas venontjare, se la estraro renovigos lian kontrakton. Pli legeblan tipografion li promesas ekde tuj – sed la literoj laŭ li devas resti malgrandaj, por ke estu loko por multaj.
Valle klarigis, ke la revuo daŭre estas eksperimento

La redaktoro klarigas.

En kunsido de legantoj de la revuo Esperanto, kiu ne estis aparte alloga programero, komence ĉeestis nur 20 kongresanoj. La redaktoro de la revuo, Fabricio Valle, kiu ekpostenis komence de tiu ĉi jaro, deklaris ke li ne volas resti redaktoro dek jarojn aŭ same longe kiel Stano Marček. Li ankaŭ tre bonvenigis la kritikojn de legantoj. La kunsido okazis dimanĉe la 27-an de julio en salono Mattos en la 99-a Universala Kongreso en Bonaero.

Valle asertis, ke la sep ĝisnunaj numeroj estis eksperimentaj, kaj ke ankoraŭ dum la restantaj numeroj de tiu ĉi jaro la revuo serĉas finan formon sub la nova redaktoro. La nova redaktoro diris, ke lia potencialo ankoraŭ ne atingis sian plej altan ŝtupon. Se la estraro lasos lin daŭrigi la laboron, la novtipa revuo estos plene preta komence de venonta jaro. Tamen li promesis jam nun ne plu uzi fortajn kolorojn fone de tekstoj, kio estis unu el la kialoj por tio, ke tekstoj foje estis malfacile legeblaj.

La verkanto de tiu ĉi raporto ricevis jam en la unuaj kursoj en la fako pri ĵurnalistiko en la universitato de Tampereo en Finnlando antaŭ preskaŭ 30 jaroj fortan konsilon ne uzi tekston kiel grafikan elementon, kiel laŭ la instruisto de ĵurnalistiko tiutempaj junuloj ofte faris, metante tekston sur foton aŭ uzante koloran fonon. Plej legebla estas nigra teksto sur blanka fono kaj la celo de tekstoj estas ke ili estu legataj, kaj ne necesus fari ion por malfaciligi tion, oni instruis. Tiun konsilon eble ne aŭdis la redaktoro de la revuo Esperanto.

La plej ofta plendo inter la publiko tamen estis la tro malgrandaj litertipoj en la revuo. Granda parto de la legantoj estas homoj nejunaj, kun neperfekta vidkapablo, kaj ili estas aparte multaj inter tiuj, kiuj legas la revuon nur en papera formo, sen ebleco pligrandigi la tekston, kio eblas en reta versio.

Eĉ fine de la kunsido iu kiu alvenis malfrue kriis, ĉu iu ne plendis pro la malgrandaj literoj. Valle tamen klarigis ke la literoj ne povas esti tro grandaj, ĉar tiam eĉ malpli da teksto povus aperi. Inter kritikoj aperis ankaŭ ke estas tro da informoj kaj diversaj materialoj en ĉiu paĝo. Valle konfesis ke la revuo ankoraŭ ne estas bona kaj ke li ne estas certa ĉu li estas la plej bona el la kandidatoj por la posteno de redaktoro, sed kiam li estis elektita li ne povis dormi dum tri noktoj.

En sia sinprezento Valle diris ke li lernis Esperanton jam en 1970-1971 kaj ĉiam restis aktiva esperantisto, kvankam li interalie restis flanke de la movado iam dum deko da jaroj. Aliflanke li estis iutempe laboranto de Brazila Esperanto-Asocio kaj redaktis brazilajn Esperanto-gazetojn, li klarigis. Krome li gvidis eldonejon, kiu eldonis plejparte portugallingvajn librojn.

Granda parto de la kunsido temis pri klarigo de Valle pri tio, kiel li faras la revuon. La kompostisto estas neesperantisto, loĝanta en alia urbo, kio laŭ la plej akravidaj komentantoj videblas el la enhavo, ĉar la kompostisto ne scias, kio estas grava por esperantistoj. Tamen laŭ Valle ne kulpas la kompostisto sed li mem, ĉar li gvidas la laboron de la kompostisto. Valle ankaŭ plendis pro manko de reagoj kaj kunlaborantoj, laŭ li esperantistoj ne estas tre reagemaj.

Krom malgrandaj literoj kaj koloraj fonoj, Valle ricevis ankaŭ relative multe da laŭdoj, ekzemple de Lucille Harmon, kiu subtenis la stilon de la antaŭa redaktoro, sed la nuna estas laŭ ŝi eĉ pli bona. La nova stilo de la revuo estas laŭ granda parto el la alveninta publiko "vigla kaj interesa", "io tute nova".

Dum Valle ne volas resti longan tempon kiel redaktoro, li tamen planas lasi heredaĵon por sia posteulo, nome la manlibron de redakcio de Esperanto, kie aperos utilaj informoj kaj konsiloj por kunlaborantoj kaj eventuale ankaŭ por la estonta redaktoro, ekzemple ke ne indas uzi konceptojn kiel printempo aŭ vintro en revuo kiu estas legata tutmonde en diversaj klimatoj, necesus diri ekzemple la nomon de monato anstataŭe. Tio aliflanke estas principo kiun UEA sekvas de multaj jaroj, sen bezono por aparta manlibro.

Ankaŭ listo de uzataj landnomoj kaj aliaj similaj konsiloj aperos en tiu manlibro, al kies preparo lin instigis ankaŭ la ekzemplo de manlibroj ĉe kelkaj brazilaj gazetoj kaj revuoj.

Valle heredis la Facebook-paĝon de la revuo el sia antaŭulo, sed li mem kreis Twitter-konton por la revuo, ejon en Slideshare kaj ankaŭ Youtube-kanalon, kvankam tie nun estas nur unu filmo.

Malgraŭ la uzo de novaj teknikaj iloj Valle propradire tamen apartenas al la ĵurnalistoj de la malnova skolo. Li volus, ke la revuo aperu minimume 12-foje jare anstataŭ 11 kiel nun. Se la financoj tion permesus, li volus aperigi eĉ 24 numerojn jare, kun ne nur 24 paĝoj kiel nun, sed 28 aŭ eĉ 32. Krome li volus havi en la revuo profesiajn kontrollegantojn.

Kvankam Valle parolis pozitive pri la reta versio, kies apero en estonteco estas en la manoj de la estraro, liaj ideoj pri pli ofta aperritmo kaj pli da paĝoj por la papera versio estas io, pri kio almenaŭ eŭropaj gazetoj kaj revuoj jam rezignas, transmetante ĉiam pli da materialoj al la reto.

Raportis: Jukka Pietiläinen

arkivita en:
Emanuelo Arbaro
Emanuelo Arbaro diras:
2014-07-29 08:48
Pri la Youtube-konto, li probable ne kreis ĝin. Fakte, li kreis Google+-konton (https://plus.google.com/111320513113487965539/posts), kaj tio kreas aŭtomate Youtube-konton.
Reinhard Haupenthal
Reinhard Haupenthal diras:
2014-07-29 21:57
Espereble post tut-jara "eksperimentado" Valle abdikos kaj retiroghos en la brazilan praarbaron... Sed ghis tiam UEA
sub sia senutila bla-bla-bla-prezidanto plu galopos abismen. Kion portos la jaro 2017???
Sebastiano
Sebastiano diras:
2014-07-30 07:58
Jen evidente rasisma komento de s-ro Haupenthal.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2014-07-30 09:43
La traktado de la afero "revuo" dum la UK estas tute seniluziiga. Al kiu utilus pli ofta kaj oli ampleksa revuo?
Valle rimarkis, ke li uzas malgrandan litertipon por gajno spacon por pli da teksto.

La problemo de la revuo ne estas la pura kvanto de la tekstoj, sed la kvalito.

Kutime redaktantoj ne aŭdacas redakti. Tio signifas liberigi tekston de superfluaj partoj (kutime la aŭtoroj krias: cenzuro!).

La tekstoj ofte estas pompaj, redundaj, babilemaj. La aŭtoroj ne estas ĵurnalistoj, kiuj kapablas distili la vere bezonatan informon el amorfa sekvo de vortoj

Mi rimarkis tion antaŭ kelkaj tagoj ĉe "Esperanto aktuell" de Germana Esperanto-Asocio. Ofte la organizantoj de renkontiĝo mem raportas kaj prezentas detalojn, kiuj eble estas gravaj por ili, sed tute seninteresaj, eĉ senutilaj, por la resto de la mondo.

Tion mi ankaŭ rimarkis ĉe la bulteno de EEU kaj la de la Ĝemelurboj, kiu alvenis pli aŭ malpli samtempe.

La pligrandigo de la spaco ne povas estis la solvo. Ni bezonas striktan kaj spertan redaktadon, kiuj reduktas la senliman datenfluon al sia esenca kerno. Mi bone scias, ke la "eminentuloj" tion ne ŝatas kaj ne pretas akcepti. (Eminentulo ne estas ofico).

Ŝokis min, ke la kompostisto laboras fore en la brazila praarbaro kaj eĉ ne estas esperantisto. Sed kiu estas kompostado hodiaŭ? La kruda aranĝo de la paĝo per moderna DTP-programo estas tute proksime al la prilaboro de la teksto. Poste spertulo pri la grafikaj detaloj povas poluri la paĝon.

Mi ne povas imagi, ke Valle pretigas *.txt dosierojn kun la pura teksto kaj lasas la asperton al la kompostisto.

Kiel profesia ĵurnalisto mi ofte estas en kontakto kun redacioj. Oni ricevas certan spacon, kiu devas esti sufiĉa por la teksto kaj la grafikaĵoj. Foje la redakcio ŝanĝas kaj reanranĝas sen speciala atentigo. Tiel okazas as la produktado de revuoj en la "normala" mondo kaj iam Esperantistoj devas lerni tion.

Kutime tekstoj gajnas per redaktado kaj mi mem miras, kiom redunda estas mia skribaĵo.
Reinhard Haupenthal
Reinhard Haupenthal diras:
2014-07-30 18:38
Jen evidente rasisma komento de s-ro Haupenthal... skribis iu "Sebastiano".
Kio rasismas en mia demando " Kion portos la jaro 2017???"
Sebastiano
Sebastiano diras:
2014-07-30 22:26
S-ro Haupenthal ŝajnigas sin blanka ŝafido. Tamen li konsilis al la brazila redaktanto de la UEA-revuo, ke li «retiriĝos en la brazilan praarbaron».

Por tiuj, kiuj ne volas rekoni, ke temas pri rasismo, mi ligos al ĉi-jara artikolo de Deutsche Welle (Germana Radio), kiu traktas rasismon kontraŭ brazilaj futbalistoj. En ĝi la verkisto skribis sub la titolo «Reiru en la praarbaron!» interalie:

<<
«Reiru en la praarbaron!»

Ankaŭ la brazila arbitraciisto Márcio Chagas da Silva fariĝis viktimo de rasismaj insultadoj. Dum ludo de la sudbrazila ĉampionado «Campeonato Gaúcho» inter la futbalaj kluboj Espotrivo kaj Veranópolis la faoj kriis de la vicoj: «Via loko estas en la cirko. Reiru en la praarbaron, simio.»

«Tiu ĉi epizodo nur malgajigas min, ĉefe, se tio okazas en futbalo,» komentis Dida, goalisto de FC International el la sudbrazila urbo Porto Alegre, en la brazila gazetaro.
>>

Nu, la rasisma komento de s-ro Haupenthal, en kiu li rekomendas al brazilano re-tiriĝi en la praarbaron, el kiu li ŝajne laŭ opinio de s-ro Haupenthal aperis, ne okazis en futbalo, sed en la «rondo familia» de Esperantujo. Ĉu tio estas malpli malgajiga?
Sebastiano
Sebastiano diras:
2014-07-30 22:27
Jen la ligo al la artikolo de Deutsche Welle:

http://www.dw.de/rassismus-auf-dem-rasen/a-17548705
Reinhard Haupenthal
Reinhard Haupenthal diras:
2014-07-30 23:57
Jen kion mi skribis al la redaktoro ci-tage:

Estimata S-ro Kniivilä.

 

Estus bone, se en Libera Folio chiuj kontribuantoj verkus senmaske, t.e. sub sia plena nomo kaj, se eble, privata adreso, por povi atingi ilin.

Kiu estas "Sebastiano" kiu akuzas min pri "evidente rasisma konmento". Shajnas, ke tiaj verdiktoj preterglitas vian (mal)atenton.

 

Salutas

 

R. Haupenthal

Substitui al mi futbalismon, estas pli ol absurde. Mi ech ne scias pri kio temas. Kaj la reduktoron Valle neniu bezonas, same kiel lian malkovrinton Fettes. Anstatau fordrivi en pretertemajn aaferojn, oni restu che la faktoj, ech se oni kashas sin sub la nomo Sebastiano...
Reinhard Haupenthal, La Saousse, F-84340 Malaucène
Richard Schneller
Richard Schneller diras:
2014-08-01 09:41
La revuo Esperanto iĝis grafike pli bunta kaj fantazia ol antaŭe. Nuntempe estas tendenco uzi kolorajn fonojn, sed malfacilas trovi la ĝustan ekvilibron inter tiuj fonoj kaj la legebleco de tekstoj. Por la fonoj oni povus trovi malpli "kriajn" kolorojn. Plej malplaĉa estas negative blanka skribo sur nigra fono.

Oni prave kritikis la grandecon de litertipoj por la baza teksto (verŝajne 9 pt., necesus 10 pt. por bona legebleco). Se spaco mankas, eblus altigi la paĝonombron (ekz. 30 p.), sed 24 aperoj jare estas nerealisma pro la poŝtaj tarifoj, oni restu ĉe 11-12 aperoj. Iuj gravaj aŭ urĝaj informoj povus aperi rete antaŭ la eliro de la kompleta revuo.

Ĉiukaze redaktanto neniam povos kontentigi ĉiujn legantojn. Mallongigi tekstojn postulas takton. Ne ĉiuj kontribuantoj havas la samajn prioritatojn, sed redaktoro devus havi la siajn, kompreneble en akordo kun la asociaj responsuloj. Mi opinias ke ekzemple la strategia plano ne estu tro intelektule teoria, sed pli konciza kaj praktika; pli detala publikigo povus okazi rete. Tamen mi bonvenigas felietone aperantajn pli longajn traktaĵojn kiel ekzemple la artikolserion Interlingvistiko por esperantistoj, kiu prezentas malfacilan temon en formo komprenebla ankaŭ de nefakulo.
Albert Stalin Garrido
Albert Stalin Garrido diras:
2014-08-09 14:59
Kompare kun la revuo 'Esperanto' de Stano Marĉek, la verko de Valle igis, ke la nuna aspekto de la revuo estas multe pli grafike alloga, nome ke ĝi uzas kolorojn, kiuj antaŭ la okuloj belas! Tial, povas allogi eĉ 16-jarulojn kiel mi por legi ĝin kaj ne nur ricevi kaj enbretigi! Tiu de Marĉek estis tre maljunuleca, verdire, ke mi ne povas imagi, kiel la Estraro multjare renovigis lian kontrakton. . .

Espereble je la fino vi povos krei ne plu eksperimentan, sed plenkreske enhave kaj grafike allogan 'Esperanto' kaj laŭeble evitos erarojn en enpaĝigo. Gratulon!