Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Zlatko Tišljar: Ni disvastigu Esperanton sekrete

Zlatko Tišljar: Ni disvastigu Esperanton sekrete

de Redakcio Laste modifita: 2013-05-22 19:56
Ne indas propagandi por Esperanto – per tio oni nur fortimigas homojn, argumentas Zlatko Tišljar. Sed la esperantistoj ankaŭ ne enfermu sin en siaj propraj rondoj. Anstataŭe oni aktive partoprenu en internaciaj organizaĵoj kaj projektoj, uzante la lingvon en laboro por pli vastaj komunaj celoj. Tiuj, kiuj interesiĝas pri Esperanto, mem demandos pri ĝi, li asertas en sia artikolo.
Zlatko Tišljar: Ni disvastigu Esperanton sekrete

Foto: Martin Schmitt CC BY

Mi prelegis en Zagrebo pri la Eŭropa lingva situacio kaj Esperanto. Kaj mi konstatis ke oficiale ĉie regas kontraŭstaro al Esperanto, ĉefe inter politikistoj, sciencistoj kaj instruistoj.  Sed estas unu niĉo kie ni ĉiam pli bone sukcesas: en la eŭropaj monaj fondaĵoj.

Tre diversaj fondaĵoj disponantaj pri multega mono ĉiam pli ofte aprobas monon por projektoj elpensitaj kaj proponitaj de Esperanto-organizaĵoj kaj -entreprenoj. Ni kredis ke ankaŭ en tiu sektoro sufiĉos ke la decidantoj vidu Esperanton en la nomo de la projektproponanto, kaj ili aŭtomate malakceptos nian projekton. Kaj jen, feliĉe, ĉi tie ni malpravis. Se ni faras bonan projekton, ne ĝenas la decidantojn Esperanto en la nomo. Ili aprobas. Nuntempe diversaj Esperanto-organizaĵoj, -asocioj kaj -entreprenoj realigas dekon da projektoj,  por kiuj estas aprobitaj ĉirkaŭ 2 milionoj da eŭroj.

Kaj interese, homoj kiuj rilatas kun la instancoj de EU pro realigo de tiuj projektoj, gajnas ĉiam pli da simpatioj kaj aŭtoritato en la strukturoj de EU-fondaĵoj. Ne nur ke jam tri organizaĵoj kun kvin esperantistoj membras en Multlingvisma platformo, kiun starigis Eŭropa Komisiono, sed esperantistaj gvidantoj de projektoj partoprenas en aro da komisionoj kaj laborgrupoj rilate la analizadon de la fondaĵoj. Kaj ili estas ĉie aktivaj, havas konstruinteresajn proponojn kaj kvalite kontribuas al la temoj tie traktataj. Ĉie tie la gravuloj kun kiuj ili kunlaboras, vidas en ili kvalitajn personojn kaj  perdas antaŭjuĝojn pri tio ke esperantistoj estas fanatikaj propaganduloj kaj sektanoj.

Tio donis al mi ideon, kiu povus esti nova taktiko por antaŭenigi Esperanton.

Ni partoprenu organizite en diversaj agadoj internaciaj neesperantistaj, laŭ niaj kapabloj, kaj ĉie kie ni partoprenas ni ne hontu  inter ni uzi Esperanton, sed ni neniam al aliaj diru ion ajn pri tio. Ili mem demandos. Kaj ni kondutu, kvazaŭ tio estas nia trezoro, kiun ni ne volonte dividas kun aliaj. Kiu lingvo estas tiu? Respondu: Esperanto, sed aldonu nenion plian. Se la interesiĝanto plu demandas, ĉiam respondu mallonge, kvazaŭ tio estas io via, kio la alian ne koncernas.

Per tiu konduto, ni provokas maksimuman scivolemon. Se ni partoprenas en tiuj neesperantistaj kunvenoj kiel fakuloj kiuj havas bonajn ideojn kaj proponojn por la celoj de la kunvenoj,  la aliuloj kutime rimarkos  ke ni estas utilaj por la celoj en kiuj ni laboras kune, ĉar niaj ideoj kaj kapabloj estas tre bonaj. Laŭ tiu maniero ni atingos multe pli ol per daŭra propagandado kaj laŭdado de Esperanto.

Por tiu taktiko estas evidente necese, ke en iuj internaciaj asocioj kaj projektoj partoprenu pluraj esperantistoj. Ununura ne povas paroli Esperanton kun si mem. Sed feliĉe ĝuste la eŭropaj projektoj estas ideala loko por tio, ĉar ili postulas ke en la projektoj partoprenu laŭeble multaj organizoj el diversaj landoj. Ekzemple en la projekto lingvo.info partoprenas naŭ partneraj organizoj, inter kiuj kelkaj estas esperantistaj, kaj tio donas la eblon por ĝuste tia konduto. Krome oni pagas nin por produkti ion kion ni mem elpensis, kaj kio almenaŭ flanke utilos al Esperanto.

Sed tia konduto estas uzebla ankaŭ en tre diversaj fakaj kaj aliaj internaciaj organizoj. Necesas nur iom da kunordigado. Ekzemple okaze de Unesko-konferenco ĉeestas tri aŭ kvar esperantistoj. Oni faru same. Oni ne reklamu Esperanton, oni ne konvinku la homojn nekonvinkeblajn, sed oni provoku almenaŭ ĉe iuj el ili scivolemon, kiu kondukos al meminteresiĝo. Dum la konferenco oni faru utilan paroladon fakan, kaj en paŭzoj oni babilu en Esperanto kun aliaj esperantistoj, en lokoj kie laŭeble multaj povas tion aŭdi.

La propagandistoj ĉiam aŭtomate provokas negativan rilaton ĉe homoj kiuj ĉiutage estas bombardataj per diversaj  reklamoj. Al Esperanto ja aliĝas homoj ne pro nia propagando, sed tiuj kiuj hazarde mem trovis ke Esperanto estas por ili interesa.

Sekve, ne kaŝu Esperanton. Uzu ĝin kun esperantistoj en lokoj kie vi kunestas kun neesperantistoj, sed pri ĝi ne parolu se oni vin ne petas, kaj ĉiam nur mallonge, kvazaŭ vi ne ŝatus tiajn demandojn.

Zlatko Tišljar
arkivita en:
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-05-18 13:00
Bonege!
Tion mi propoas kaj praktikas de jaroj. Mi volonte interŝanĝus spertojn kaj ideojn.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-05-18 14:22
Ho mia dio! Kiam alvenos la tempo kiam la esperantistoj, kaj speciale tipoj kiel Pajo, fariĝos, el pubertuloj kun infanecaj ideoj, plenkreskuloj kun taŭgaj proponoj?

Mi ankaŭ ne komprenis, ĉu Libera Folio subtenas tiajn mediokrajn ideojn aŭ ĉu oni publikigas tiajn artikolojn por ridindigi ilin.

Cetere, la recepto de Pajo estis jam delonge elprovita, kompreneble, kun nula sukceso.

Kiel ajn, la supre proponita strategio malkaŝas simptomojn de konduto skizofrenia. Prefere oni pripensu, kiel oni sukcese organizu kaj efektivigu la venontan eŭropan Eo-konferencon.


Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-05-18 15:44
Kara Andreo. Ĉu viajn rimarkojn ne iomete motivis la "not invented here"-sindromo? Ankaŭ mi ne vere kredas je la sukceso de la ideo "ni parolu Esperanton en la koridoroj ĉe iu ne-Esperanta internacia renkontiĝo" kaj nia sukceso okazos kvazaŭ preterpase per si mem. Mi eĉ inklinus supozi, ke dum dek jaroj de aplikado de tia strategio oni gajnus eble unu novan Esperantiston, kiam dum la sama periodo tri el la iniciatintoj verŝajne jam kabeus.

Sed aliflanke, kiu kaj kia estus la alternativo?

Se mi ĝuste komprenas viajn proprajn proponojn sukcesigi Esperanton, via ĉefa ideo estas, ke la Esperantistoj produktu en Esperanto intelektajn brilaĵojn, tiom brilajn, ke apudflanke ili tute kromefike briligu Esperanton.

Sed ankaŭ tiu ĉi koncepto estas miaopinie samgrade mortnaska.

Se oni produktas brilaĵon en Esperanto, unue neniu scias pri ĝi, due neniu povas legi ĝin, trie la grando de nia parolantaro, do niaj risurcoj, simple ne permesas plurfake produkti tiajn brilaĵojn. Se oni povus fari ion ajn en tiu ĉi direkto, oni devus koncentriĝi pri unu sola scienca - aŭ alispeca - fako. Alie, ni simple ne povus sukcesi produkti sufiĉe imponan brilaĵaron. Evidente, unusola brilaĵo neniel sufiĉus, se ne temus pri iuspeca genia etendo de la Ejnŝtejna relativeca teorio.

Mi povas tuj ilustri tion, kion mi nun skribas, kvazaŭ podetale, per propra ekzemplo. Mi skribis por la E-Vikio la plej ampleksan kaj detalriĉan artikolon pri Satelita Televido, kiu Vikie ekzistas. Pli imponan ol en la Angla Vikio, ol en la Germana Vikio, ol en la Franca Vikio, ol en iu ajn alia Vikio.

Sed kiom utilas tio? Neniom!

Unue neniu ne-Esperantisto scias pri la artikolo. Eĉ se jese, do iu fakte sciiĝus pri ĝi, tiu ne povus legi, do utiligi, la artikolon. Do la artikolo brilas kaj dislumas nur por si mem tute sola. Eĉ nur ene de Esperatujo mem la artikolo havas apenaŭ iun efikon, simple pro tio, ke ne ĉiu interesiĝas pri Satelita Televido. Tute aparte de la fakto, ke ne ĉiuj Esperantistoj uzas la E-Vikion.

Eĉ se fakuloj ĉe ni abundus kaj sekve troviĝus cent brilaj artikoloj en la E-Vikio pri komunikada elektroniko kaj proksimaj temoj, tio ne sufiĉus por allogi iujn alilingvajn fakulojn lerni Esperanton nur por povi legi la cent brilaĵojn. Neniu lernas fremdan lingvon nur por povi legi cent artikolojn.

Do ŝajnas al mi, ke la strategio, kiun vi ofte proponis, ne malpli ol la supra ekzemplo fiaskus, se oni vere povus realigi ĝin. (Kion ni ne povas pro manko de risurcoj.)

Alivorte, ankaŭ mi ne ekkonas eliron al la nuna situacio.

Evidente, sufiĉe da mispaŝoj estus eblaj, per kiuj ni povus konsiderinde malbonigi nian renomon. Sed sur la alia flanko de la balancilo mi ne vidas ion, kio povus vere mezureble altigi nian famon aŭ la popularecon de nia lingvo.

Do la ideo bone aŭdeble paroli Esperanton en iuj institutaj koridoroj nek neniel pli malbonas nek neniel pli bonas ol ĉiuj aliaj proponoj, kiujn mi ĝisdate aŭdis.

Aliflanke, rilate la priparolatan artikolon ĉi tie, nur pro tio, ke kvino da hazarde ĉeestantaj Pandoranoj faris iujn bonajn kontribuojn al iu afero, pri kiu oni mem laboras, apenaŭ instigus onin tuj okupiĝi pri la lernadon de la Pandora, ĉu ne?
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2013-05-18 17:44
Andreas aludas al tio ke, estas multe da Esperantistoj kiuj provis, vane, utiligi Esperanton surstrate, enbutike, publike, kun la celo interesi al aliaj homoj pri nia lingvo. En Chinio dum la lastaj kvin jaroj mi paroladas Esperanton preskau chiutage, kaj ghis nun eble NENIU demandis al mi kiun lingvon mi parolas.

Tamen mi pensas, ke la ideo de Zlakto ne rilatas tiajn surstratajn konversaciojn, sed esperantajn dialogojn ene de, ekzemple, konferenco, en kiu Esperantistoj ankau aktive partoprenas prelege pri konferencaj, ne esperantaj temoj.

Vershajne konferencantoj devas unue cheesti prelegon kaj shati la preleganton unue, kaj poste malkovri, ke ghuste tiu shatata preleganto parolas Esperanton.

Se okazos AMBAU cirkonstancoj: bona, neesperanta, faka prelego, kaj due ekscio ke la parolanto estas Esperantisto, EBLE vekighos konkreta intereso en Esperanto. Nur enkoridorajhoj, kiel Pejno rimarkas, probable ne efikos.

Amike,

Dennis Keefe
Emanuelo Arbaro
Emanuelo Arbaro diras:
2013-05-18 19:12
> La propagandistoj ĉiam aŭtomate provokas negativan rilaton ĉe
> homoj kiuj ĉiutage estas bombardataj per diversaj reklamoj.
> Al Esperanto ja aliĝas homoj ne pro nia propagando, sed tiuj
> kiuj hazarde mem trovis ke Esperanto estas por ili interesa.

Vi pravas, kaj mi dirus eĉ pli: mi lernis Esperanton post legi tre amuza blogon, sed kiu regule mokas Esperanton! Sed mi pensas, ke Esperanto bezonas la du metodojn. fakte, ĝi bezonas ĉiujn metodojn.

Kun la reto, multaj homoj povas ekscii pri Esperanto kaj lerni la lingvon pere de iliaj propraj rimedoj. La laboro de la esperantistoj do ne estas plu konvinki tiuj, kiuj estus normale interesata de Esperanto, sed tiuj, kiuj ne normale estus interesata de Esperanto. La laboro estas pli malfacila!
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-05-18 21:18
Do, ni (t.e. UEA) eble produktu atombombojn kaj amasdetruajn armilojn kaj vendu ilin al la kanajlaj shtatoj, same kiel faras tion Ruslando, Hindio, Chinio, Usono, kiuj estas respektataj mondpotencoj. Au ni skribu almenau la prospektojn de tiuj armiloj en Eo kiel oni devas utiligi tiujn armilojn. Eble tiam la homaro respektos Esperanton, kiu dekomence estis mortnaskita ideo.

Chiam denove estas mirinde kaj mirige kiom da VANA energio la e-istoj elspezas kaj investas por "surmerkatigi" sian ideon, au produkton, KIUN NENIU VOLAS.

Decidu do finfine kion vi volas esti - chu lingva komunumo (kvazau-etno), au pacmovado, au pseudreligia sekto au NRO kaj koncentrighu pri unu el tiuj opcioj kaj tiam vi eble ricevos vian pacon kaj honoron. Kion la Eo-movado nune faras (kaj dum 125 jaroj faris) estis kaj ests komplete vana, kaj totala merdo, kiu kondukis al nenio, krom en la totalan dilemon kaj sakstraton, en kiu la Eo-movado trovighas nuntempe. Vi konas mian opinion: Kulpas la idiotisma propagando de la e-istoj, DO KULPAS LA E-ISTOJ MEM (chu dekstraj au maldesktraj, sed chefe maldekstraj).

Kaj nun denove miru, kial neniu kantas en Esperanto en la Eurovision Song Contest (tamen ne chio estas en la angla, kaj kelkaj nacilingvaj kantoj ech sukcesis eniri la finalon). Ni vidos kiu gajnos la konkurson.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2013-05-18 22:22
> Decidu do finfine kion vi volas esti - chu lingva komunumo (kvazau-etno), au pacmovado, au pseudreligia sekto au NRO

Tiaokaze necesus adapti la titolon de la artikolo "Ni disvastigu Esperanton sekrete":

> chu lingva komunumo

Ni disvastigu Esperanton seke

> au pacmovado

Ni disvastigu Esperanton sekurete

> au pseudreligia sekto

Ni disvastigu Esperanton sekte

> au NRO

Ni disvastigu Esperanton ete


Ni ne plu volas konkeri la lernejojn?

Ni disvastigu Esperanton krete


Sed se ni vere estas plu apenaŭ ekzistanta movado en konstanta organiza krizeco, eble plej tauge:

Ni disvastigu Esperanton rete
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-05-18 22:51
Oni povas nur esperi, ke la e-istoj estonte ne plu disvastigos Eon KRETENE (kiel ghis nun).
zlatko tišljar
zlatko tišljar diras:
2013-05-18 23:15
Mi nenie en la artikolo menciis ke per tiu metodo mi celas krei novajn esperantistojn. Mi konsentas ke tio ne povas konduki al tiu celo. Sed mi parolis pri tio, ke esperantistoj en internaciaj neesperantistaj konferencoj, komisionoj, laborgrupoj kaj projektoj devas unue gajni konfidon de aliaj, konvinkon ke ni estas kapablaj kaj utilaj por la celoj de la koncernaj aranĝoj. Tion Denis bone komprenis. Kaj se ili atingas tion, ili povas esti ĉiam pli influaj en tiuj internaciaj organizoj aŭ gajni novajn kaj pliajn finacojn por projektoj. Do tia kondukto en la menciitaj situacioj gajnigas por esperantistoj gravan influon kaj MONON. Sen perdi niajn bazajn celojn ĉar ni ne laboros kontraŭ niaj idealoj. En projektoj tio ne eblas, ĉar ni mem kreas ilin. En lokoj kia UNESCO aŭ Multlingvisma Platformo niaj homoj havas ŝancon gajni poziciojn pli altajn kaj influajn kaj influi pli serioze al internacia lingva politiko.
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2013-05-19 09:28
Mi komprenas, ke MONO estas granda allogaĵo. Tamen mi rerigardas nun al trideko da jaroj de Esperanto-agado kaj mi vidis jam multajn Esperanto-projektojn, por kiuj ŝtataj instancoj donis jam multan MONON, milionojn da eŭroj. Ĉiam per tiu ĉi mono iuj feliĉiĝis - ofte homoj, kiuj per tio havis laborpostenon dum kelkaj tempo; alikaze homoj, kiuj plezure vojaĝis al Esperanto-renkontiĝoj, kie ili povis loĝi en komfortaj kondiĉoj; en unu fojo oni financis belan afiŝon, kiu pendis centekzemplere en unu metrolinio dum kelka tempo (kio ja feliĉigis almenaŭ la projektorganizanton). Bedaŭrinde la komuna eco de preskaŭ ĉiuj tiuj multmonaj projektoj estis, ke ili proksimume neniel plibonigis la ĝeneralan informitecon pri Esperanto kaj ke ili allogis preskaŭ neniun novan Esperanto-lernanton. (Jes, mi scias, eble ekzistas esceptoj...)

Kontraste la lokaj varbado-projektoj de Marko Noulin, en Tulle, en Berlino kaj en multaj aliaj lokoj kostis preskaŭ neniom da mono (kutime eble dekon da eŭroj monate, kelkfoje centon por presado k. s.; poste oni povas rehavi la monon per la kursokotizoj, se oni ŝatas). Sed tiuj lokaj agadoj alportis kutime dekon aŭ eĉ plurajn dekojn da lernantoj kaj fine ankaŭ parolantojn (depende de lokaj cirkonstancoj). Tiuj lokaj projektoj, la loka prizorgado estas laŭ mi la bazo de la hodiaŭa Esperantujo - preskaŭ ĉiu Esperanto-parolanto eklernis tiel aŭ estis poste multe subtenata per tia loka agado. (Lastatempe la interreto transprenis la rolon, kiun antaŭe havis korespondaj kursoj kaj libroj - kaj la rolon de loka komunikado parte transprenis Facebook k.a. Tamen plu restas grandaj eblecoj en loka agado - oni povas varbi multe pli da homoj, se oni informas rete KAJ eksterrete kaj homoj plu ŝatas aldone al skajpo vidi unu la alian rekte kaj senpere, en lokaj aŭ internaciaj kunvenoj. Se la eksterreto ne plu ludus rolon en informado, ni certe ne plu vidus varbafiŝojn en la stratoj...)

Mi do demandas min, ĉu eblus direkti la monon el la subvencioj, kiujn la koncernaj aktivuloj heroe akiras en Bruselo kaj aliloke, por subteni tiajn lokajn agadojn. Agadoj, per kiuj la publiko estas serioze informata dum pluraj jaroj, agadoj, kiuj laŭ mi kreas kaj subtenas multajn Esperanto-parolantojn. (Eble indus esplori, kiom grandan influon havis la loka Esperanto-rondo aŭ unuopaj mentoroj al ni ĉiuj, kiuj ĉi tie kundiskutas...)

Certe mi konscias, ke la subvenciaj kondiĉoj metas limojn al la direktado de la mono. Tamen kelkfoje subvenciitaj personoj estas tiom afablaj donaci la monon ricevitan ekzemple por vojaĝo (aŭ prelego) al Esperanto-organizaĵo, kiu siavice uzas ĝin por subteni la ĝeneralan agadon aŭ tute specife la informadon kaj varbadon. (Aŭ ili donacas parton kaj iom mem pagas.) Se oni iom esploras tiujn vojojn, oni eble trovos pliajn manierojn por direkti la monon tien, kie ni vere bezonas ĝin por disvastigi Esperanton, por plukreskigi Esperantujon. Ĉu tio ne estus bela ebleco por kunigi la laboron kaj penon de subvenci-entuziasmuloj kaj de lokaj entuziasmuloj?
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2013-05-19 07:47
Resumo, 116 vortoj. Komentado 762 vortoj.

Resumo:

La sperto de Zlakto che europaj konferencoj apliklighas ankau al la chiutaga varbado de novaj homoj al nia afero, al niaj kursoj de Esperanto. Esperantistoj chu junaj chu maljunaj, tro volas pushi kaj altrudi Esperanton che niaj standoj dum konferencoj, foiroj kaj forumoj, kie, kiel en Expolangues de Francio, au en la Ekonomika Forumo de Pollando, nia verdsteluloj proponas Esperanton kiel solvon ANTAU ol ekkoni iomete la vizitantojn de tiaj forumoj. Por klarigi kiel ni povas proponi Esperanton sen altrudeco, pasheton post pasheto, mi donas la ekzemplon de malgranda, sed tre sukcesa, arangho en Francio, starigita de Sinjoro Marko Noulin, kiu bedaurinde forpasis chi-jare. (La sekva komentado eble respondas iomete al la komento de Roland Schnell.)

Komentado:

En la mondo de internaciaj konferencoj, europaj kunvenoj, Zlakto donas al ni sian sperton pri kial tro rekta informado pri Esperanto ne tiom taugas por nia afero. Mi ne havas tiom da sperto pri tiaj aranghoj, sed observante varbadon de lernantoj al Esperanto kaj Esperanto-kursoj en Hispanio, Francio, Pollando kaj nun Chinio, mi konkludas, ke preskau chiuj esperantaj asocioj kaj kluboj kiujn mi persone konas, eraras pro tro rekta varbado al Esperanto au al kurso de Esperanto.

De tempo al tempo estas esperanta stando au budo che ia foiro au forumo. Tiu arangho povas esti kiel Expolangues en Parizo, iu printempa foiro de majo en Hispanio au ech la prestigha Ekonomika Forumo en Krynica, Pollando. La informada, propaganda, merkatika eraro estas preskau chiam la sama: iu ne-Esperantisto alproksimighas al la Esperanto-stando, kaj juna, mezjuna au maljuna, iom tro entuziasma Esperantisto (ne gravas char lau mia sperto chiaj Esperantistoj faras simile) komencas paroli pri la mil kaj unu avantaghoj de Esperanto SEN UNUE STARIGI IAN AJN DEMANDON AL LA KOMPATINDA STANDO-VIZITANTO. Imagu, eble tiu homo alvenis hazarde al la stando de Esperanto por demandi kie trovighas la necesejo!

Tiu pusha, tro altruda aliro estas grava eraro en informado, komunikado-arto, vendo-scienco, publikaj rilatoj kaj merkatiko. La Esperantisto che la stando devas UNUE informighi pri ghuste kiu kaj kia estas la vizitanto kiu volas informighi pri Esperanto. Chu profesoro pri lingvistiko? Chu lingvemulo? Chu homo kies avo lernis Esperanton kaj perdis sian vivon en ia koncentrejo dum la Dua Mondmilito? Bona kaj efika komunikado kaj varbado ne okazos se ni ne almenau iomete konas la homon starantan antau ni. Tamen, nur tiaj supraj demandoj ne sufichas, la Esperantisto devas pli profunde ekkoni la vizitanton por sekve paroli pri tiu parto de Esperanto kiu pli rekte interesas al li au al shi. Ne parolu pri Pasporta Servo al homoj kiuj neniam volas vojaghi kaj intermiksi kun lokanoj. Neniam menciu Universalan Kongreson al homo kiu perlaboras malpli ol 300 eurojn chiumonate (kiel en la plejparto de Azio).

La bona momento informi pri Esperanto estas nur post kiam ni konas la sciojn, konojn de la vizitanto. Kaj ech tiam, la Esperantistoj ne devas tro rapide pushi kaj altrudi per nur VORTOJ. La plej bona vojo estas eble oferti provlecionon de Esperanto, kaj lasi al la vizitanto mem decidi chu Esperanto estas bona afero por ghuste li au shi. Eble unu hora provleciono sufichas. Mi ne povas paroli detale chi tie, char chiuj lokaj cirkonstancoj malsimilas. Chiaokaze, bona modelo de varbometodo por Esperanto, tute ne altruda, estas videbla en arangho organizita de Marko Noulin, en la urbeto Vendome (loghantaro 20,000) en Francio en la 90aj jaroj.

En la arangho de Marko Noulin kaj de lia edzino Daniele, ili unue okazigis plursemajnan ekspozicion pri Esperanto en la urbocentro de Vendome, Due, ili, en la lasta tago, starigis provlecionojn chiuhore dummatene. Post la provlecionoj, kaj nur poste, ili invitis homojn kiuj emis cheesti semajnfinan staghon por eklerni Esperanton. Oni ne tro entuziasme pushas, oni trankvile informas. Tamen samtempe, oni starigas facile alireblan duan pashon (provlecionon), kaj facile alireblan trian pashon (mallongan staghon), kaj facile atingeblan kvaran (duan stagheton), ktp. Pashetoj, ne chio au nenio.

Rezultoj de la arangho de Marko Noulin? Venis centoj da homoj al tiu ekspozicio en Francio. Venis eble 35 al la provlecionoj de 30 minutoj. Venis 11 al la dutaga stagho, kaj post unu jaro restis eble 7 au 8 el tiuj lernantoj, kiuj, parenteze, sufiche flue parolis Esperanton (ili ne ighis eternaj komencantoj!)

Estas aliaj tiaj ekzemploj en Esperantujo. Sed, lau mia sperto mi dirus, ke pli ol 90% de la Esperantistoj eraras, char ili volas varbi kaj pushi tro rapide. Esperanto ne estas machgumo au Coca Cola. Estas grava eraro provi utiligi la neghustajn partojn de Merkatiko por varbi Esperantistojn. Ekzistas tamen multe da bonaj metodoj kiujn ni povas utiligi el la fako Merkatiko, sed ni devas ekkoni tiujn metodojn kaj studi ilin kaj provi ilin. Kaj antau chio ni devas labori SISTEME. Ne proponu unu pashegon, sed starigu interligitan sistemon de pashetoj kiuj iom post iom alproksimigas homojn al nia afero. Chiuj bonegaj ideoj por informi pri Esperanto estos vanaj se ili ne funkcias en sistemo. Informi pri Esperanto, bone, sed kiu estas la dua pasho, la tria pasho, la kvara por la informito? Chu cheesti Universalan Kongreson? Tute ne. La nove informita homo probable volas provi iomete post iomete. Se ni ne havas sistemon por doni pashetojn al la novaj homoj, ne multe da homoj restos. Ni bezonas sistemon de pashetoj, sed tio estas al alia temo por alia momento.

Amike,

Dennis Keefe
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2013-05-19 08:45
Eble unua reago al la komento de Dennis povas esti la demando, kiu estas la celgrupo por tiu komento (kaj niaj aliaj). Eble iusence komentanto ĉi tie devus demandi sin tion, kion Dennis proponas demandi al homo, kiu venas al Esperanto-stando. Ĉu ni "konas la sciojn, konojn" de la aliaj diskutantoj kaj iliajn entuziasmojn kaj ĉu ni respektas ilin? Mi demandas min, kiom el la legantoj vere estas malfermaj ĉi tie legi "pri la mil kaj unu avantaghoj" de merkatiko (pri kiu vi, Dennis, kaj mi estas ĝisoste konvinkitaj) - nu, mi esperas, ke almenaŭ kelkaj legantoj interesiĝos pri tio... Aldone eble ni demandu nin, kio supozeble povos esti interesa por la aliaj kundiskutantoj, kio povus aldoniĝi al ilia sperto kaj ilia agadsfero; mi provos alikomente.

Revenante al via tre subteninda pledo por pli trankvila komunikado pri Esperanto mi memoras mian ideon de "informado-piramido" rilate al Esperanto; vidu sur p. 15 de mia prelego "Varbado bezonas ripetadon", http://esperantoland.org/do[…]petadon_Prelego_KEK2012.pdf ; sur p. 14 mi listigas "bonajn celgrupojn" citante interalie esploron de Pajo/Zlatko Tiŝljar; li eltrovis jam komence de la okdekaj jaroj, ke ĉ. 75 % de la tutmondaj lernantoj estas "junuloj" (ne "politikistoj, sciencistoj kaj instruistoj", pri kiuj Pajo en la artikolo konstatas, ke inter ili "regas kontraŭstaro al Esperanto"; ĉu ni miru? Vidu alikomente).

La esenco de la informado-piramido estas la konsciigo, ke homoj plejofte nur iom post iom alproksimiĝas al Esperanto kaj ties lernado. Necesas do trankvile informadi, kun multa pacienco, prefere en unu sama ĉirkaŭaĵo dum pluraj jaroj. Tio cetere estas la kaŭzo, kial mi nur malmulte kredas je foiroj, kie la vizitantoj antaŭe ofte ne jam scias ion pri Esperanto. Multe pli bone estas antaŭ foiroj unue varbadi per gazetaj artikoloj, ekspozicioj, informiloj paperaj kaj retaj - kiel vi bone montris per la prezento de la sukcesa varbado de Marko Noulin. Cetere tiel oni uzas ankaŭ multe malpli da tempo kaj mono por ĉiu informito: Ĉe stando oni bezonas plurajn minutojn por transdoni al unu homo la bazajn informojn pri Esperanto - se oni publikigas gazetan artikolon, oni povas sukcesi la samon en kelkaj sekundoj (se ni dividas la entutan laboron por la publikigo per la nombro de legantoj).

En la okdekaj jaroj ni en Berlino laŭ simila maniero sukcesis ene de kelkaj jaroj allogi centon da homoj al Esperanto-kursoj kaj krei novan Esperanto-grupon; ŝajne io estas bona pri tiu metodo de Marko kaj ni kaj de kelkaj aliaj sukcesaj lokaj grupoj... (Ankaŭ ekz. en la franca urbo Tulle unu homo sukcesis krei dekon da lernantoj per tia pacienca informado dum pluraj jaroj.)
Stanislaw Rynduch
Stanislaw Rynduch diras:
2013-05-19 09:58
Kiel disvastigi Esperanton!?
Tiun demandon neniu povas respondi, char ghi estas tre komplika, depedante de historiaj sistemon kaj cirkostancoj. Historie pritraktinte, ni povas konstati, ke metodoj de informado kaj agado ofte estis diversaj ofte ech kunlabore kun ekzistanta politika sistemo, kion scipovis uzi multaj "esperantistoj". Tiu fakto devus esti diferencite pritraktata, chu tiuj personoj volis "savi" Esperanto, chu savis siajn poshojn....

Ni povus edukadi certagrade instrui kiel propagandi por Esperanto, do ekzemple ne fanfaroni, ne troigi, neniun devigi, perforte konvinki... nepromesi "pirojn sur saliko"....
Ni tamen ne povas diri, ke Esperanto devas esti uzata por tiu chu alia celo. Esperanto devas esti por chio, se ne volas esti por nenio! En diversaj sistemoj, landoj, kontinentoj estas aliaj eblecoj kaj oni uzu por kio eblas kaj por cxiu celo. Se shtelistoj uzos Esperanton, certe tuj uzos ghin kriminalogoj, policistoj.... Ofte disvastigo dependis au dependas de unu persono. Ekzemple de unu persono dependis, ke skoltistoj uzis vaste Esperanton kaj de unu chu kelkaj oni chesis (feliche nun revivighas). De unu persono dependas, ke iu ideologio, religio, sekto favoras....
Ni do ne povas diri, ke por tio oni ne uzu Esperanto. Kontraue, ni povas reklami, ke Esperanto estas uzata preskau chie kaj por chio...

Tute alia afero estas, chu Esperanton oni uzu politike, kio estas tre kontraustarata de multaj konservativaj, precipe "talpaj esperantistoj". Esperantisto ne povas esti iu strangulo, do devas konduti sin kiel normala civitano. Kiel normala civitano havas plejparte iun konfeson, elektas iun partion au ech estas ghia membro. Partoprenante politikan vivon povas influi akiri pli ghustajn leghojn por nia lingvo. Ni do, uzu chiujn vojojn kaj ne kontraustaru, se iu ne komprenas au ne volas kompreni.

Antau chio ni devas kompreni, ke la mondo shanghighas kaj kio ne scipovas sin shanghi, devas per natura legho perei.

Kompreneble plej bona argumento estus financa rimedo, sed tio kompreneble al ni mankas kaj restas al ni uzi chiuj vojojn kaj ghoji, se ie io sukcesas, sed kiel iu diris; "por venku Esperanto, ni devus unue venki esperantistojn!"
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2013-05-19 10:29
Ekde jardekoj Esperanto-parolantoj provas konvinki politikistojn kaj ŝtatoficistojn pri Esperanto - sen granda sukceso. Zlatko informas, ke li prelegis en Zagrebo pri la Eŭropa lingva situacio kaj Esperanto. Kaj laŭ li oficiale "ĉie regas kontraŭstaro al Esperanto, ĉefe inter politikistoj, sciencistoj kaj instruistoj".

Mi havas la impreson, ke la problemo estas grandparte tio: Se oni vere iun tagon enkondukus Esperanton - kaj kun tiu ideo Esperanto restas ligita en la publiko kaj ĉe multaj Esperanto-parolantoj -, tiam la bezono pri instruado, tradukado kaj interpretado de aliaj lingvoj (ĉefe la angla) kaj pri scienca esplorado de ili forte reduktiĝus. Tio signifus, ke forfalus granda parto de la koncernaj laborpostenoj - eble la nun pli aĝaj postenuloj ne maldungiĝus antaŭ pensiiĝo, sed ja estas trista perspektivo, ke la propra fako fortege reduktiĝus; eble profesoro pri lingvoj povus teni la postenon, sed ne plu havus multajn kunlaborantojn nek studentojn...

Ĉe instruistoj de fremdlingvoj, se en ŝtata servo kaj sen danĝero de maldungiĝo, la perspektivo povus esti, ke iam ili havos malpli da lernantoj pri siaj tradiciaj lingvoj kaj eble eĉ devos lerni kaj studi novan lingvon, nome Esperanton. Ne vere la revo de homo en siaj mezaj jaroj, kiu celas trankvile travivi la tempon ĝis pensiiĝo...

La politikistoj, ĉefe tiuj agantaj en departamentoj ligitaj al edukado, kompreneble ne havas grandan intereson sperti internan revolucion de lingvo-instruistoj kaj -profesoroj. Do ankaŭ ili ne vere entuziasmas pensi pri Esperanto.

Kompreneble neniun intereson pri Esperanto havas ankaŭ tiuj, kiuj lernis fremdlingvojn kaj uzas tiujn profesie. Imagu la katastrofon, se oni ĝenerale enkondukus Esperanton: Ili perdus sian avantaĝon super tiuj, kiuj ne lernis fremdlingvojn (aŭ ne tiom da) - kaj aldone ili devus lerni Esperanton. Do ankaŭ ĉe ili ni nur perdos nian tempon argumentante por Esperanto. Tio validas ekzemple por ĉiuj EU-dungitoj.

Vi ne certas, ke ĉio ĉi vere estas la fonaj pensoj de la nomitaj grupoj, ĉu? Nu, mi ne povas ĵuri pri io, kion homoj nur interne pensas. Kaj ili ne diros en publika rondo. Sed mi private interparolis kun kvar interpretistoj dum la pasintaj jaroj kaj flanke menciis Esperanton; preskaŭ reflekse tri el ili reagis per la konstato, ke la enkonduko de Esperanto ja signifus longavide senlaborecon por ili...

Pro tio ni laŭ mi povos argumenti ankoraŭ dum jarcentoj pri la avantaĝoj de Esperanto en tiaj rondoj de plenkreskuloj - ni ne havos ŝancon vere atingi kaj konvinki ilin. Ekzistas ĉi-rilate citaĵo de Upton Sinclair: "It is difficult to get a man to understand something when his salary depends upon his not understanding it." (Estas malfacile igi viron kompreni ion, se lia salajro dependas de tio, ke li ne komprenas ĝin.)


La ŝanco por Esperanto estas ĉe la gimnazianoj ekde 14 jaroj, ĉe la studentoj, iomete ĉe pli aĝaj unuopuloj. Pajo faris brilan studon komence de la okdekaj jaroj pri la tutmondaj Esperanto-lernantoj - 75 % de ili estis "junuloj". Pri la aĝo de Esperanto-eklernantoj mi cetere verkis ĉi tie, http://www.liberafolio.org/[…]/fruaj-lernantoj-en-pintaj-postenoj . Konsideru ankaŭ la aĝografikon de la Lernu.net-uzantoj ĉe http://eo.wikipedia.org /wiki/Statistiko_de_Esperantujo#Interreto .

(Restas la demando, kial Esperanto-organizaĵoj fakte ricevas subvenciojn por sia agado. Estas pluraj eblecoj de klarigo: Unu estas la maniero de prezento de la subvencipeto kaj la finkalkulado: Esperanto-parolantoj ja mezume estas bone edukitaj, do eble ili sukcesas tion bone fari; ekzistas en la Esperanto-komunumo krome spertoj pri subvencipetado almenaŭ ekde la sepdekaj jaroj. Due la internaciaj ligoj de Esperanto-parolantoj verŝajne estas pli bonaj ol tiuj de aliaj subvencipetantoj, do la projektoj povas esti pli perfektaj laŭ la celo de internacia, eneŭropa kunlaboro. Trie eventuale la petojn prilaboras homoj, kiuj iam iom eklernis Esperanton kaj ŝatas nian lingvon; la procentaĵo de Esperanto-lernintoj inter la multlingvuloj ja estas konsiderinda; mi taksas, ke ĉ. unu el 20 ĝis 50 homoj parolantaj almenaŭ tri fremdlingvojn. Kaj estas logike, ke en tia subvenciprilabora departamento traktos peton pri Esperanto ĝuste tiu, kiu iom scias pri la lingvo.

Povus resume esti, ke ĉe la subvenciprilaborantoj pli gravas la propra intereso havi bonajn subvencipetojn, kiuj ne kreas tro multan laboron kaj servas la ĝeneralajn celojn, ol la ĝenerala intereso de la fremdlingva lobio/premgrupo, kontraŭstari al Esperanto.)
Stanislaw Rynduch
Stanislaw Rynduch diras:
2013-05-19 12:14
Mi preskau konsentas kun ghustaj rimarkoj de Lu, tamen mi ne konsentas, ke politikistoj ne interesighas kaj kontraustaras Esperanton.

Ni EDE-anoj en Pollando, al kiuj sukcesis formi che senato-parlamentan grupon, spertis, ke ech estas granda simpatio. Che unu, char ili spertis, ke pro plenpena lernado de la angla rezultoj estas migraj kaj che aliaj vere vekighas demokrata sento de egalvalora, neutrala interkomprenigho. Kompreneble estas ghenerala sintemo sed pro favorada linio de EU al la angla, do oni timas perdi postenon au perdi shancon akiri pli altan...

Alia afero estas kun tradukistoj kaj instruistoj, chu oficistoj, kiuj jam uzas pene lernintan la anglan. Chi tie estas malbona nia informagado. Neniu ja volas tuj enkonduki Esperanton kaj forigi la anglan. Estus pli longa vojo por tiu celo. Unue estus akiri, ke Esperanto estu elektebla lingvo kaj instrui kie estos eblecoj, kie estos instruistoj.
Tradukistoj, plej ofte konataj kelkajn lingvoj post kekaj monatoj estus scipovaj novan lingvon. La angla daure ludus gravan internacian rolon kaj certe ludos post akcepto de Esperanto en diversaj sciencaj medioj, simile kiel la latina.

Al politikistoj oni devas ankau klarigi, ke EU estus provizita por estonto, char historio montris, ke chiam unu nacia lingvo uzata internacia estas ligita kun hegemonia shtato au sistemo kaj kiam ghi chesas tia esti estas rapide forigata au anstatauata per iu pli ekonomie au milite forta. Preghante pri demokratio estas tempo por demokrataj lingvaj solvoj kaj tio raciaj, demokrataj, ekologiaj kaj estontaj.

Bedaure Esperanto-organizo ne havas chiujare la duonmiliardon por "popularigi" la anglan, kiel British Council, ne parolante pri chiujjaraj "lingvaj" profitoj nur de EU....
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2013-05-29 10:18
Kara Stani, kion la politikistoj donas konkrete, aldone al "granda simpatio"? Ĉu estas perspektivo, ke iam estos plimulto de politikistoj subtenantaj Esperanton? Homoj, kiuj zorgos ekzemple, ke en ĉiu lernejo la 14-jaruloj ricevos duhoran instruadon pri Esperanto? Ĉu?
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-05-19 14:55
Tiom longe ke en la Eo-movado la tono estas diktita de naivaj kaj realecfremdaj ideologoj de la marko "Pajo" au "Keefe" au "Rolshoven" au "Fettes" ktp. oni povas forgesi, ke la Eo-movado akiros novan atenton, kredindecon kaj apogon che la "ekstera mondo".

La Eo-movado povus multe lerni la novan stilon de la nova papo Francisko, kiu konsistas dekomence el speco de nova modesteco kaj nova kredindeco kaj altgrada simpatio (ech che la skeptikuloj kaj malamikoj de la romkatolika eklezio), diference de la iom stulta kaj paranoja Eo-movado, pri kiu neniu parolas kaj pri kiu oni nur mokas en la mondo.
Frank Merla
Frank Merla diras:
2013-05-20 01:42
Esperanto kiel sekreta lingvo havas ian allogan. Ni nur atentu ne daŭrigi la lingvan baron al la resto de la mondo tro longe.
Gravas unue, ke esperantistoj faru ion, kio vere plaĉas al aliaj esperantistoj. Ne sufiĉas fari ian laikan kaj kontenti pri la aplaŭdo nur tial, ĉar la kulturaĵo estis en Esperanto. Multaj esperantistoj konsumas, aĉetas ion en Esperanto nur ĉar estas en Esperanto kaj ĉar ili deziras apogi ĉion, kio espere anaŭenigas la bonan aferon, eĉ se ili en vero trovas la kanzonon, libron, prezenton teda.
Ĝis nun la evoluo de pli da allogeco de esperantokulturaĵoj al la ekstera mondo dependis de asocioj kaj hazardaj renkontiĝoj. Nun la membrociferoj en asocioj malkreskas kaj kontaktoj en tutmondigita kulturo pro hazardoj ne plu sufiĉas. Povus helpi partopreni en homaj retoj, interrete apogitaj. Ĉu la multaj esperantistoj en facebook ĉiuj kredas, ke iliaj kontribuoj estas legataj de neesperantistoj? Mi konfesas, ke mi malofte legas tie afiŝojn sub la kvina afiŝo. Ĉu ni vere uzas la interreton svarme kaj inteligente por akiri atenton pri niaj avantaĝoj?
Antaŭ ol elspezi monon aŭ doni penon al ia nesondita projekto ni uzu niajn jam akiritajn avantaĝojn kaj konigu ilin al esperantistoj, kiuj ankoraŭ ne scias pri ili en malpli efemeraj informsinsekvoj kiel facebook.
Mi proponas serĉi la ankoraŭ ne poluritajn esperantistojn kaj sugesti al ili per.esocom.de. Tie atendas projektoj je kunfaro kaj ties enskribintoj jam komencas perdi la esperon, ke valoris metigi anonceton por projekto, kiu plaĉas kaj al esperantistoj kaj al la resto de la mondo.
zlatko tišljar
zlatko tišljar diras:
2013-05-20 08:49
Ŝajnas al mi ke granda plimulto da esperantistoj tute ne konscias ke tro entuziasma persvadado de aliaj pri la kvalitoj de Esperanto aŭtomate provokas la konvinkon ĉe aliaj ke ni estas sektanoj kaj tuj ili aperas ĉe ili negativa rilato al esperantistoj. En kelkaj instancoj de EU en kiu dum lastaj jaroj agas reprezentantoj de EEU la oficialuloj kaj ĉefoj renkontiĝis kun Esperanto per protestaj leteroj de esperantistoj kiuj kolerege atakis ilin per ofte tre malĝentilaj vortoj. Kiam ili eksciis ke venos reprezenetantoj de EEU ili aŭtomate opiniis ke temas pri la sama malĝentila sekta grupo kaj negative rilatais al ili. Sed post iom da kunvenoj en kiuj niaj reprezentantoj konstruive kontribuis al la celoj de la kunvenoj kaj ne trudis E-on, ne parolis pri ĝi, la homoj rapide ŝanĝis la opinion pri ili kaj komencis peti ilin pri servoj. Pro tio ekz. en la Multlingvisma platformo eniris la dokumenton preskaŭ duono de teksto kiun kunmetis E-istoj. Rekte en la dokumento ne menciiĝas Esperanto, sed kiam oni rigardas la stelitajn aldonaĵojn tie Esperanto estas ofte menciita kiel ekzemplo de bona propedeŭtikilo. Tion la homoj kiuj antaŭe malŝatis esperantistojn, nun permesis. Niaj homoj do ne kaŝis sian esperantistecon, sed ne trudis ĝin ĉie ajn. Similaj situacioj montriĝas en plurnaciaj projektoj.
Estas malutile protesti kontraŭ ofte nelogikaj decidoj pri Esperanto tiel ke oni blasfemas la estrojn de instancoj kiuj tion faris. Ekzistas multaj pli saĝaj manieroj agi utile por E.
Estas ja bone ke multaj esperantistoj iĝas entuziasmaj pri nia afero kaj ideo, sed montri tiun entuziasmon per tre sekteca maniero sendube malutilas al Esperanto. Tion la entuziasmuloj ne vidas, ili simple estas blindaj pri tio ke ili prezenmtiĝas en okuloj de granda plimulto de neesperantistoj kiel stranguloj kaj sektanoj.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-05-20 08:59
Eble la kialo por la malkontenta evoluo de Esperanto estas, ke la samaj personoj ĉiam prezentas siajn personajn hobiojn por propagandi. Ili ne reagas al aliaj kontribuoj kaj ignoras la komencan informon. Ili nek interagas, nek kunlaboras!

Zlatko Tišljar prezentis novan ideon. Lia ideo meritus seriozan pritrakton. Kvankam mi timas, ke estas nur aliaj maniero por ricivi MONON de eksteraj fontoj.
Germain Pirlot
Germain Pirlot diras:
2013-05-25 22:27
Serioze pripensindaj estas tiu artikolo kaj la komentoj i.a. de Dennis kaj de Lu.
Tro ofte E-istoj restas kun pensmaniero de 1887 !
Krizipo
Krizipo diras:
2013-05-26 00:59
La pensmaniero de 1887 estis tre sukcesa.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-05-26 06:55
Fakte temas pri la pensmaniero de la jaro 1900. Ekde tiam Esperanto estis relative sukcesa dum 30 jaroj. Indus detale analizi la kialojn de la sukceso. Ĝenerale oni povas diri, ke spertaj personoj sukcesis ruze eluzi la kondiĉojn ofertitajn la tiama socia, kultura, scienca kaj politika vivo.

Kelkaj ideoj estas legeblaj en mia teksto pri la Nobelpremiito de 1911 Alfred Herann Fried en "Ondo de Esperanto"

Sed ni ne plu vivas en la 20-a jarcento! Tion la Esperantistoj devus lerni!
Krizipo
Krizipo diras:
2013-05-26 10:00
"Sed ni ne plu vivas en la 20-a jarcento! Tion la Esperantistoj devus lerni!" Tiaj saĝaĵoj utilas por ne forgesi lernitaĵon de la 20-a jarcento: Movadon lernu per movoj, ne per admonisto, kiu sidas sur katedro.
Germain Pirlot
Germain Pirlot diras:
2013-05-26 21:33
Estimata "Krizipo" : mi ne tute sidas sur katedro , kiel povus pruvi jenaj personaj agadoj ekster la E-medioj :

Hazarde trovita ĉe :
http://www.eventoj.hu/arkivo/eve-050.htm
 
 
Kial esperantistoj ne deziras kunlabori kun ne-esperantistoj?
=============================================================

20-jara sperto konkludigas al mi, ke la plej grava malamiko de Esperanto estas la sektismo. Ofte ŝajnas, ke esperantistoj malŝatas uzadon de la "kara lingvo" por nemovadaj celoj! Jen mallonge ekzemploj, kiujn mi spertis kun la Esperanto-movado en la jaroj 1970 :

Eŭropa Semajno de Eŭropa Asocio de Instruistoj
------------------------------------------------
Dank’ al Patro Busse, lernejestro en Hannut, Esperanto iĝis laborlingvo apud la franca, la germana kaj la nederlanda dum ĉiujara Eŭropa Semajno; tio okazis en Hannut (Belgio) kaj en Freiburg (Germanio). Bedaŭrinde, kaj malgraŭ antaŭavertoj, samideanoj kondutis sekte kaj tedegis aliajn partoprenantojn per senĉesaj klopodoj por esperantigi ilin.

Konkludo: la Eŭropa Semajno pluiris sen Esperanto !

=================

Eŭropa Dokumentaro
-------------------
Post preskaŭ 2-jara kontakto kun estro de eŭropa centro, s-ro Goovaerts, instruisto pri fremdlingvoj, eblis aperigi Esperanto-version de la bulteno "Eŭropa Dokumentaro", sed neniam eblis trovi en Bruselo samideanon por helpi pri korespondado en Esperanto (ĉ. 3 horoj monate); mi mem devis iri el Oostende por prizorgi ĝin, ĝis kiam la eldonon transprenis "Eŭropa Klubo" en Paderborn (Germanio).

==============

Rilatoj ILEI / Eŭropa Asocio de Instruistoj (EAI)
--------------------------------------------------

a) Tradukreto :
S-ro Kech, ataŝeo ĉe la franclingva Ministerio pri Edukado kaj eŭropa prezidanto de EAI, petis starigon de tradukreto pere de Esperanto por EAI. Sed la tiama ĝen. sekr. de ILEI, d-ro Dazzini, rifuzis kunlabori pro strangaj kialoj!

Kiel EAI-ano mi funkciigis tian reton, al kiu kunlaboris esperantistaj kolegoj el kelkaj landoj, i.a. Germanio, Grekio kaj Italio.

b) Rilatoj ILEI/EAI :
ILEI petis kunlabori kun EAI kaj tiurilate mi partoprenis 3-tagan kunvenon en Parizo, kie mi reprezentis ILEI-n kun s-roj James Fairbank (Francio), Grahame Leon-Smith (Britio) kaj Claude Piron (Svisio). Ni trafis kontentigan rezulton, sed, tiam, la estraro de ILEI (d-ro Mario Dazzini kaj s-ro Helmut Sonnabend) aldonis nepran kondiĉon, ke Esperanto estu LA ununura laborlingvo por ĉiuj rilatoj.

Konkludo: la tuto fiaskis!

===============

Blua Mondĉeno / Asocio por protektado de bestoj :
------------------------------------------------
Post esperantigo de Universala Deklaracio de la Bestaj Rajtoj, tiu asocio ricevis multajn leterojn en Esperanto el diversaj landoj, eĉ el Ĉinio. Tia rezulto vekis intereson pri Esperanto, sed, bedaŭrinde, ne eblis trovi bruselan samideanon por helpi pri korespondado en Esperanto (eble 2-3 horoj monate) !


Konkludo
--------

Pli kaj pli mi demandas min: ĉu vere endas veki intereson pri Esperanto ĉe ne-esperantistoj? Kiam ili pretas uzi la lingvon, la esperantistoj mem rifuzas helpon verŝajne ĉar ne temas pri tradiciaj klubaĵoj. Laŭ mi, gravega manko en Esperantujo estas ekvilibro inter saĝa
idealismo kaj sana realismo. Se esperantistoj deziras, ke Esperanto restu nur kluba hobio, tiam ĝi jam finvenkis de jardekoj!

Germain Pirlot, ekstermovadano (Belgio)

el "l'esperanto", 1/1994
Marko Mirindo
Marko Mirindo diras:
2013-05-27 16:41
Laŭ mi, rekte varbi estas malfacila ĉar Esperanto ankoraŭ estas ekonomie senutila ilo. Do ni varbas nur lingvemulojn, kiuj fakte jam scipovas la angla kaj ne vere bezonas Esperanton kaj kiuj neniam ekos entreprenojn uzante ĝin. La plej multo da Esperantistoj ne vere volas, ke Esperanto iĝas utila. Ili aktuale nur volas renkontiĝi kun aliaj esperantistoj, babili kaj kanti. Tiuj, kiuj volas diskonigi Esperanton nur devas uzi ĝin en novkreatindaj interlandaj projektoj, kiuj utilos al ne-esperantistoj. Sed la ĝisnuna rekta varbado ne solvos la disvastigon de Esperanto ĉar la lingvo per si mem, spektakloj aŭ/kaj pasporta servo ne estos allogaj por tiuj ĉi taŭgaj uloj entreprenemaj.

Marko
Ian Fantom
Ian Fantom diras:
2013-05-28 12:49
Mi supozas, ke la titolon elektis la redaktoro. Ni ne disvastigu Esperanton sekrete, sed DISKRETE.

Laŭ mia sperto dum la pasintaj jaroj homoj ja pozitive reagas se oni prezentas la aferon diskrete, kaj, kiel Zlatko sugestas, ili negative reagas al blufado kaj blagado. Sed se ni mem kondutas diskrete, kiel ni povas trakti kun situacioj en kiuj aliaj kondutas blufe kaj blage? Jen la vere malfacila demando.

La implico de la artikolo ŝajnas esti, ke oni povus solvi tiun problemon per ĝenerala peto al la Esperantistoj, ke ili tiel kondutu. Grandaparte tio povas sukcesi, kaj mi opinias, ke ankaŭ miaj streboj tiucele donis iom da frukto. Sed ĉiam restos iuj kiuj tion malatentas, kaj eĉ eventuale des pli blufos kaj blagos ju pli ol petas, ke ili ne faru. Ni bezonas strategion por pritrakti tiajn situaciojn.

Mia propra strategio estas distancigi min de tiuj homoj. Tio ne estas facile farebla kiam temas pri moŝtuloj de la movado, kaj unu rezulto estas, ke de tempo al tempo mi estas kritikita de la Esperantistoj mem. Regas kolektivisma kulturo, en kiu ĉiu Esperantisto devas montri lojalecon al la moŝtuloj de la Esperanto-asocioj.

Por gajni la respekton de niaj amikoj kaj kolegoj ekster la movado ni devas esti honestaj. Eĉ al Esperantistoj ekster mia lando mi diras kelkfoje: "Mi estas brito; mi estas Esperantisto; sed bonvolu ne nomi min 'brita Esperantisto', ĉar mi ne plu identiĝas kun tiuj homoj". Inter miaj amikoj ekster la Esperanto-movado, se leviĝas la temo, mi diras, ke kompreneble la Esperanto-movado estas same enfiltrita kiel estas iu ajn alia alternativa movado. La esenca diferenco inter la Esperanto-movado kaj aliaj movadoj estas, ke mi havas la pruvon.

Se ni provus disvastigi Esperanton sekrete, kiel sugestas la verkinto de la ĉeflinio, ni entreprenus la samajn taktikojn kiujn faras niaj kontraŭuloj. Sed niaj kontraŭuloj pli spertas pri tio ol ni, kaj ili havas multe pli vastajn sekretajn retojn per kiuj ili povus tion plenumi. Ni nepre estus mem post tre mallonga tempo enfiltritaj; ne eblas, ke iu alia ol la Establaĵo povu starigi vere sekretan societon.

Miaj amikoj ekster la Esperanto-movado estas ĝenerale multe pli forte motivigitaj subteni la fundamentan ideon de Zamenhof ol estas miaj samlandanaj 'Esperantistoj'. La fundamenta ideo de Zamenhof estis, ke la homoj ĉesu buĉi unu la alian. Sed preskaŭ ĉiuj subtaksas la lingvan flankon de tio. Tio kio plej multe impresas miajn amikojn ekster la Esperanto-movado estas pozitivaj reagoj de Esperantistoj el diversaj partoj de la mondo al nia porpaca laboro. Kiam artikolo mia aperis en ĉina retejo ili reagis tre pozitive. Mi nur daŭrigas la laboron de Zamenhof – ofte malgraŭ la Esperantomovado. Ĝuste kiuj estas la "abomenindaj krimuloj" kiuj kaŭzas malpacon inter diversaj gentoj? Ĝuste kiuj estas malantaŭ la "talpa agado" de nuntempaj ekvivalentuloj al Couturat, de Beaufront kaj K-io?

Ni havu la memfidon paroli pri tiaj tabuaj temoj malkaŝe sed diskrete.
Joseph van der Vleugel
Joseph van der Vleugel diras:
2013-05-30 11:59
Mi tre atente legis la artikolon de Zlatko Tiŝljar kaj la diversajn respondojn.
Laŭ la sperto de Zlatko, eniĝi en internaciajn organizaĵojn por tie agadi efike, serioze kaj “diskrete” (1) estas plej bona varbado ol “tro rekta varbado al esperanto” (2). Mi pensas ke Zlatko neniam rifuzis varbadon per prelegoj, foiroj, konferencoj : “ĉiuj metodoj” (3) estas bezonataj. “Idiotisma propagando”  (4) ni ne bezonas. “Rete” (5) disvastigi Eon estas nun kutima maniero. “Bone paroli Eon en institutaj koridoroj” (6) estas nur konsekvenco kiu provas antaŭ neesperantistoj, ke Eo estas normala lingvo ĉar multaj pensas ke ĝi estas stranga artefarita komunikilo. Do mi tute konsentas kun Zlatko kaj de post unu jaro mi havas projekton enigi esperanton en internacian organizaĵon (Rotary Internacional, vidu http://eo.wikipedia.org/wiki/Rotario) per REEK (rotaria esperanta elektronika klubo). Por ne resti “kun pensmaniero de 1887” (11), mi utilos aktualan rimedon. Mi estas rotariano de antaŭ 35 jarojn kaj konstatas ke ekde du jaroj oni rajtas krei rotarian klubon kiu kunvenas rete. Ĉi tiu ebleco estas rimedo enŝovi esperanton en internacian organizaĵon. Dum la UK en Rejkjaviko mi faros prelegeton pri tiu ŝanco eniĝi esperante en internacian organizaĵon.
 REEK estos rotaria klubo kie “Ambaŭ cirkonstancoj : bona, neesperanta, faka prelego, kaj due ekscio ke la parolanto estas esperantista, eble vekiĝos konkreta intereso en Eo” (2)
REEK estos klubo kiu permesos al esperantista membro havi “ŝancon gajni poziciojn pli altajn” en la rotaria movado. Do bona reputacio pri nia lingvo.
Bedaŭrinde REEK ne alportos monon sed kontraŭe kostos (“ne estas allogaĵo” (7))
Malgraŭ ke Eo povas “esti uzata preskaŭ ĉie kaj por ĉio” (8) REEK neniam petos ke Eo estu parolata ĉie kaj por ĉiu en Rotary International. REEK estos nur parteto de internacia organizaĵo por montri, demonstri ke esperantistoj ne estas sektanoj sed nur uzantoj de neŭtrala lingvo “ kiuj netrudis ĝin (10)” . Kiel la “politikistoj, sciencistoj kaj instruistoj” (7) rotarianoj ne ankoraŭ pretas lerni Eon krom kelkaj esceptoj kiel la membroj de la Rotaria Amikaro De Esperanto.
Mi esperas trovi sufiĉe da esperantistoj kiuj “antaŭenigas la bonan aferon” (9) t.e. aniĝi al REEK.


(1) Ian Fantom
(2) Dennis Keefe
(3) Emanuelo Arbaro
(4) Andreas Kuenzli
(5) Francisco Javier Moleon
(6) Pejno Simono
(7) Lu Wunsch-Rolshoven
(8) Stanislaw Rynduch
(9) Frank Merla
(10) Zlatko Tiŝljar
(11) Germain Pirlot
Enrique Ellemberg
Enrique Ellemberg diras:
2013-06-17 00:59

Mirigas min kiom multe oni kritikas la laboron de laborantaj
esperantistoj. Kelkaj el la partoprenantoj en cxi tiu diskuto nur
emas kritiki kaj kondamni la laboron de cxiuj aliaj esperantistoj.
Tiaj kritikoj multe bremsas la disvastigon de Esperanto. Tiuj
kritikantoj estas la veraj bremsuloj, ne tiuj homoj kiujn ili kritikas.

Anstataux kritiki, bonvolu konsili nin pri kio ni povas fari por
kreskigi la esperantistaron. Tiuj kiuj kritikas devus koni la
gxustan manieron por disvastigi Esperanton.

Dum 125 jaroj esperantistoj iel konvinkis la neesperantistojn
(eksterulojn) por ke ili lernu Esperanton. Tiel ni cxiuj lernis
Esperanton. Ni cxiuj iam estis eksteruloj. Eble la metodoj ne
estis suficxe bonaj por ke cxiuj homoj en la mondo farigxu
esperantistoj. Pro la informado al eksteruloj ni estas cxi tie
kaj Esperanto ankoraux viglas.

Tiuj kritikantoj, kaj tiuj kiuj diras ke Esperantio ne progresas,
bonvolu kompari la ciferojn de la jaro 1994 kaj hodiaux:

Ni ne povas kalkuli kiom da esperantaj retpagxoj, aux retejoj
ekzistas ... multaj en Esperanto, multaj en multege da lingvoj,
sed certe multe pli ol en 1994.

Esperantic Studies Foundation helpis/helpas starigi kelkajn
retejojn, precipe Edukado.net kaj Lernu.net.

Lernu.net havas 145 000 registritojn. 18 345 el ili estas usonanoj.
Edukado.net havas pli ol 3 miloj da uzantoj. (cxu instruistoj?)

Vikipedio havas pli ol 181 000 artikoloj. Iuj laboremaj homoj
verkas ilin.
Ekzistas multege da esperantaj muzikaj kompaktaj diskoj, kaj
ankaux muziko kiun oni povas acxeti rekte de la reto.
Ekzistas multege da esperantaj videoj en la reto. Multaj el ili
estas esperanta muziko.

Ekzistas almenaux 3 filmoj faritaj de ne-esperantista reĝisoro
Christopher R. Mihm, en la angla, duoblita al Esperanto. Ili
vendigxas per DVD-oj. Oni povas rigardi la filmojn en la angla
aux en Esperanto, la sono kaj la subtitoloj. La lasta el tiuj 3 filmoj,
prezentigxis antaux 3 semajnoj. Mi havas la 3 DVD-ojn. Mi
kunlaboris diversmaniere en la kreado de tiuj filmoj:

   http://esperantofre.com/faktoj/kiale.htm#vid

   http://esperantofre.com/elna11/zombioj.htm

Esperanto disvastigxas en Indonezio, Afriko, Ameriko. Ecx
universitatoj en Cxinio instruas Esperanton kaj aliajn temojn per
Esperanto.

Subtenataj de Edukado.net, KER ekzamenoj okazas en multaj
landoj.

Cxio cxi tio montras la progreson de Esperanto. Nenio el tio
ekzistis antaux 20 jaroj.

Por montri kialojn por lerni Esperanton, mi konstruis retpagxojn
en Esperanto, la hispana kaj la angla. Bonvolu trarigardi ilin:

   http://esperantofre.com/faktoj/kiale.htm

Enrique, el Fremont, Kalifornio, Usono.
   http://esperantofre.com/
Ivano Bujdoso
Ivano Bujdoso diras:
2013-11-21 13:23
Mi atentigas pri la ekzisto de Esperanto en la retejo:
bridgebase.com/
per mi ludulnomo: esperanto1

Amike
Ivano


Amike
Ivano
Valdas Banaitis
Valdas Banaitis diras:
2014-09-17 06:30
Badaurinde la temon oni forgesas post nur unu monato, kaj mi havas la honoron esti la lasta. Gravas ne la maniero de disvastigado, kiel ajn sprita ghi estu, sed la paradigmo de prezentado. La ghinuna rutina gramatika estas tute neadekvata, char "la konstruio de Esperanto detas tute fremda al la Europaj popoloj"(1887). Esperanto ne estas unu el mil artefaritaj projektoj de instruituloj, pri kiouj okupighas esperantologoj, volap;ukologoj kaj interlingvostoj. Esperanto naskighis nature, intue, PIGHINESKE en genika infana lapo, denasle poliglota, kaj por facile kaj adekvate lerni ghin oni devas TUTE FORGESI la gramatikon, instruatan en lernejoj.
Mi ankorau revenos al chi valora pagho por ghin nepre trastudi. Chu mi renkontos iun malfruinton?
Valdas Banaitis
Valdas Banaitis diras:
2014-09-19 09:28
En XIX jarcento Zamenhof en 9 lingvoj emfaze diris, ke la konstruo de Esperanto estas TUTE FREMDA por la Europaj popoloj. Esperanton natute, intue, pighineske koncipis genia kapo de denaska poliogloto en agho lingvokreiva. Pli aghaj instruituloj, profesiaj au amatoraj, kompilis el sia scio artefaritajn projektojn, pri kiuj okupighas esperantologoj, volapukologoj kaj interlingvistoj, sed ilia fervoro neniom kontribuas al lerneblo kaj uzeblo -la du chefaj aferoj, pri kiuj klopodis lernoknabo Ludoviko, virtuozo de Pig Latin, kiu el kashlingvo faris klarlingvon, sed por lerni ghin oni devas tute forgesi pri gramatiko, pri kiu oni estis dresita en lernejo (tiel rekomendis la unua esploristo de pighinoj antau 75 jaroj, kaj same opinias Loreto Todd, intervjuita de Bill Bryson en BBC antau 15 jaroj.
Mi ankorau revenos al chi valora pagho por ghin nepre trastudi. Chu mi renkontos iun malfruinton?
Valdas Banaitis
Valdas Banaitis diras:
2014-09-19 09:36
Apenaŭ... En Edukado kaj Lernu! al la konfeso de Zlatko "Mia saĝo post 50 jaroj de instruado de Esperanto" (mi uzus "da" antau instruado)tra 2 jaroj aperis nur 3 komentoj. Kien vanuis la esperantistoj? (pardonu la neologismon, sed ĝin konfirmis PIV)