Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / UEA gratulis la novan reĝon de Nederlando

UEA gratulis la novan reĝon de Nederlando

de Redakcio Laste modifita: 2013-05-03 07:41
La 30-an de aprilo ŝanĝiĝis la ŝtatestro de Nederlando, kiam reĝino Beatrix transdonis la tronon al sia 46-jara filo Willem-Alexander. Beatrix, kiu en sia junaĝo konatiĝis kun Esperanto, estis reĝino dum 33 jaroj. La edzino de Willem-Alexander, reĝino Máxima, devenas el Argentino, kiu venontjare gastigos la 99-an UK. Ĉi-sube Esperanta traduko de la gratula letero de UEA al la reĝo.

Via Reĝa Moŝto,

Nome de Universala Esperanto-Asocio (UEA) ni havas la honoron gratuli Vin okaze de Via enoficiĝo kiel la Reĝo de Nederlando kaj transdoni al Vi elkorajn bondezirojn de nia prezidanto Prof. Probal Dasgupta kaj la tuta Estraro de UEA.

UEA estas la ĉefa organizaĵo de la parolantoj de la internacia lingvo Esperanto ekde la jaro 1908. Ĝi havas membrojn en 120 landoj kaj oficialajn rilatojn kun Unuiĝintaj Nacioj, Unesko kaj aliaj internaciaj organizaĵoj. Ekde 1955 ĝia Centra Oficejo troviĝas en Rotterdam, kontribuante al la multkultura karaktero de tiu mondurbo.

En la parolado okaze de via solena enoficigo Vi elstarigis idealojn kiel "Nia forto ne estas en izoliĝo sed en kunlaboro" kaj "Unueco kaj diverseco". Viaj vortoj kuraĝigas la parolantojn de Esperanto, kiuj per la internacia lingvo laboras por antaŭenigi internacian kunlaboron kaj solidarecon kaj por konservi kulturan kaj lingvan diversecon de la mondo.

Via Reĝa Moŝto, ni deziras al Vi multe da forto en la plenumado de Via tasko por Via lando kaj ĝia popolo. Ni gratulas kaj sendas bondezirojn ankaŭ al Via edzino, Reĝino Máxima, en kies naskiĝlando Argentino nia Asocio venontjare okazigos la 99-an Universalan Kongreson de Esperanto.

Loes Demmendaal, Estrarano
Osmo Buller, Ĝenerala Direktoro

[Gazetara komuniko de UEA]

arkivita en:
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-05-10 14:42
Estas karakterize, ke neniu e-isto aliĝis al tiuj gratuloj.

La e-istoj estas konataj pro tio, ke ili kelkfoje skribas strangajn leterojn al politikistoj kaj ŝtatestroj.

En la supra letero precipe jena frazo estas komentinda:

La parolantoj de Esperanto "laboras por konservi kulturan kaj lingvan diversecon de la mondo".

Kion tiu ĉi frazo signifas (teorie kaj praktike), povus signifi kaj kiel oni devas ĝin kompreni, interpreti?

Laŭ la statuto de UEA
(http://www.uea.org/dokumentoj/statuto.html)

la celo de UEA (eĉ formale) ne estas "konservi kulturan kaj lingvan diversecon de la mondo", sed "disvastigi la uzadon de la Internacia Lingvo Esperanto". La konservado de la kultura kaj lingva diversecoj en la mondo (kio ja estus altgrade paranoja celo de tia malgranda kaj relative sensignifa unuopa kaj izolita organizaĵo kiel UEA, kiu praktike kunlaboras kun neniu alia NRO) do ne estas kaj ne povas kaj ne devas esti la problemo, aŭ la tasko de la "parolantoj de Esperanto" aŭ de UEA aŭ de la Esperanto-movado, ĉar unue ili/ĝi ne havas la moralajn kaj materiajn rimedojn, fortojn kaj kapacitojn por plenumi tiun taskon kaj due pri tiu tasko okupiĝas aliaj pli kompetente kaj efike.

Ŝajnas, ke la formulo "ni laboras por konservi la kulturan kaj lingvan diversecon de la mondo" estas ideo, kiu kreskis sur la sterko de la Praga Manifesto (kiu estas nebula kaj fuŝa teoriaĵo) kaj estis elpensita unuavice kiel (embarasa kaj postmarksisma) respondo (de tiuj cinikuloj kiuj mem dubas pri Esperanto sed ne kuraĝas tion publike konfesi) al la kritikantoj kaj kontraŭuloj de Esperanto kaj kiel intenco aŭ klopodo de UEA kaj de la Eo-movado defendi sin kontraŭ la riproĉo de tiuj kritikantoj kaj kontraŭuloj de Esperanto, kiuj opinias, aŭ asertas, ke la Eo-movado neas la ekzistorajton de la lingvoj kaj de la kultura kaj lingva diversecoj, ĉar ĝi celas la enkondukon de unusola unuec(ig)a mondlingvo por forpuŝi la etnolingvojn (fakte dum la 125 jaroj de sia ekzistado la Eo-movado neniam sukcesis liberiĝi de tiu suspekto kaj neniam solvis tiun dilemon, aŭ kontraŭdiron, kvankam iuj provoj estis faritaj per dubindaj formuloj kiel "Eo kiel dua lingvo por ĉiuj" aŭ "propedeŭtika valoro de Eo" k.s.).

Au ĉu tiu kaŝformulo (aŭ speco de kodo) estas direktita kontraŭ la angla lingvo, kiun multaj parolantoj de Esperanto suspektas kaj kulpigas pro tio, ke ĝi, laŭ ilia opinio, kaŭzas malbonon al la kultura kaj lingva diverseco de la mondo?

Kiel ajn, en la kazo de frazaĵoj kiel ni "laboras por konservi la kulturan kaj lingvan diversecon de la mondo" temas evidente pri formulo, kiu apartenas al la kategorio de la samaj sensencaĵoj kiel "ni laboras por konservi la mondan pacon“ k.s., kiu longe estis propagandita de la e-istoj. (Kiel konate, la Eo-movado faris reale neniun kontribuon al la monda paco,* kvankam iuj e-istoj kredis kaj daŭre kredas tiun legendon, kaj ĝi ankaŭ nenion kontribuis kaj nenion povas kontribui por "konservi la kulturan kaj lingvan diversecon de la mondo".)

Lige kun tio, kelkaj flankaj rimarkoj:

Similajn paranojajn tendencojn kiel la Manifesto de Prago cetere montris jam la Proklamo de Voss (http://eo.wikipedia.org/wiki/Proklamo_de_Voss), dokumento kun plej originala kaj impresa ŝprucfontano de la raŭmisma kaj finvenkisma hibrideco, kies aŭtoro(j) ŝajne almenaŭ komprenis, ke "vanas batali rekte kontraŭ difinitaj grandaj lingvoj“ (sed ĉu indas tion aparte emfazi, mi ne scias.)

Cetere, nek la ideo de la paco nek la ideo de la "dua lingvo por ĉiuj" aperas en la Praga Manifesto nek en aliaj iom signifaj deklaraĵoj de la Eo-movado, kiel Tyresö, Rauma, PSEK, Segedo, Voss. La MdP aludas la "duan lingvon" evidente en iom alia kunteksto kaj la MdR apartenigis la "duan lingvon por ĉiu" same kiel la "anglan kiel malamiko" al la Eo-mitoj. Pri la "neceso kaj valoro konsciigi la homaron" posedi "duan lingvon" kiel unu "facile lerneblan lingvon por ĉiuj (sed evidente ne nepre Eon), parolis nur la Deklaro de PSEK (1980).

www.planlingvoj.ch
Ian Fantom
Ian Fantom diras:
2013-05-20 19:13
Eble UEA povus peti al Willem-Alexander levi la demandon pri Esperanto kun George Soros ĉe la venonta kunveno de Bilderberg en Watford, norde de Londono de la sesa ĝis la naŭa de junio ĉi-jare ( http://bilderberg2013.co.uk/ ). Certe se tiuj mondgvidantoj decidus enkonduki Esperanton en la lernejojn de la mondo, tio okazus.

George Soros estas regula ĉeestanto de Bilderberg, kaj Willem-Alexander almenaŭ ĉeestis tiun de 2008 ( http://www.globaltruth.net/side65.html ). Lia avo fondis ĝin.


Krizipo
Krizipo diras:
2013-05-20 23:55
Mi dubas ke nederlanda reĝo kaj kondamnita spekulisto estas "mondgvidantoj". Eĉ se ili gvidus la mondon, ili probable ne havus la potencon enkonduki Esperanton en la lernejojn de la mondo.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-05-21 09:38
La Bilderberg-kunveno estus bona ebleco por informi pri Esperanto. Tie potencaj personoj povas devati libere kaj konatiĝi al malkutimaj ideoj. Ni scias, ke politikistoj hezitas en la kontrolitaj publikaj debatoj montri favoron al Esperanto.

En la sekura medio de la "Bilderberg-konferenco" ili povas interŝanĝi opiniojn. Eble iu komprenas, ke komuna lingvo por senpera komunikado povas esti tre utila por debati sen interpretistoj.

Pliaj informoj de la oficiala retejo:
http://www.bilderbergmeetings.org/
http://www.bilderbergmeetings.org/governance.html
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2013-05-21 10:13
Rolando, en unua linio de via supra komento estas "devati" - sed devas esti "debati" (certe estas nur tajperaro).
Ian Fantom
Ian Fantom diras:
2013-05-21 10:54
Influa en tiuj rondoj estas la dinastio Rothschild, kaj fakte tiu regiono de Anglio havas kromnomon 'Rothschildshire'. La hebrea lingvo sukcesis reviviĝi - malgraŭ la supozoj de Zamenhof - pro la subteno de la dinastio Rothschild. Certe se tiu dinastio estus subteninta Esperanton ni ĉiuj nun lernus Esperanton en la lernejoj kaj akceptus tion kiel normalan aferon. Certe tiuj homoj havas la kapablon influi mondajn eventojn, kaj certe tio estas la celo de iliaj kunvenoj. Willem-Alexander, Soros, Rothschild: kion pli oni bezonus por ĝenerale enkonduki Esperanton?
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-05-21 11:54
Enkonduki kontraŭ la dinastio Rothschild ŝajnas al mi ne ebla. Kial ili elektis la hebrean siatempe, kvankam Esperanto ekzistis kaj havas multajn avantaĝojn kontraŭ la hebrea?

Aliflanke okazas multaj evoluoj tutmonde kontraŭ la deziroj de la dinastio Rothschild per la agado de sociaj grupoj. Ekzemple la ekologia movado kaj la agado kontraŭ milito certe ne estas organizitaj de Rothschild, sed kontraŭ ili. Milionoj estas pli fortaj ol milionuloj!
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-05-21 16:28
Bedaŭrinde tiel ne estas. Milionoj tute NE estas pli fortaj ol milionuloj! La milionuloj ĉiam venkas. Se entute, ili nur ŝajnigas siajn malvenkojn fronte al la milionoj. Fone ilia potenco restas ne tuŝita.

Nur milionuloj kapablas venki milionulojn. La milionoj da malriĉuloj ĉe tio rolas nur instrumente al iu enscenigata puĉo aŭ simile.
Ian Fantom
Ian Fantom diras:
2013-05-23 14:14
La frua politika cionismo (distinge de la praktika cionismo de Zamenhof) celis la subtenon de la dinastio Rothschild, kaj fine sukcesis tion akiri. Parto de tio estis la revivigo de la hebrea lingvo. Roland, ankaŭ al mi, ŝajnas, ke enkonduki ion kontraŭ la dinastio Rothschild estas neeble, aŭ, eble mi diru, preskaŭ neeble. Ankaŭ rezisti la enkondukon de io ajn kontraŭ la volo de la dinastio Rothschild ŝajnas al mi egale preskaŭ neeble.

Tamen mi ne estas entute tiom pesimisma. Elfosi kaj disvastigi iom de la vero malantaŭ historiaj eventoj estas ege malfacile, tamen eble. Kiel diris la brita ĉefministro Lloyd George al la redaktoro de Manchester Guardian: se la publiko scius la veran kaŭzon de la (unua mond-)milito ĝi estus morgaŭ ĉesigita. Sed ili ne scias, kaj ne eblas, ke ili sciu.

Nun ni havas pli bonajn komunikrimedojn, kaj informoj povas flui ege rapide inter ordinaruloj tutmonde. La amaskomunikiloj estas en la manoj de tro malmulte da homoj, kaj ofte estas neeble doni al neortodoksaj opinioj la publikecon kiun ili meritas – kaj pri tio avertis George Orwell jam en la enkonduko de sia libro Bestoĝardeno. Ankoraŭ estas ĝuste tiel.

La frua politika cionismo (distinge de la praktika cionismo de Zamenhof) celis la subtenon de la dinastio Rothschild, kaj fine sukcesis tion akiri. Parto de tio estis la revivigo de la hebrea lingvo. Roland, ankaŭ al mi, ŝajnas, ke enkonduki ion kontraŭ la dinastio Rothschild estas neeble, aŭ, eble mi diru, preskaŭ neeble. Ankaŭ rezisti la enkondukon de io ajn kontraŭ la volo de la dinastio Rothschild ŝajnas al mi egale preskaŭ neeble.

Tamen mi ne estas entute tiom pesimisma. Elfosi kaj disvastigi iom de la vero malantaŭ historiaj eventoj estas ege malfacile, tamen eble. Kiel diris la brita ĉefministro Lloyd George al la redaktoro de Manchester Guardian: se la publiko scius la veran kaŭzon de la (unua mond-)milito ĝi estus morgaŭ ĉesigita. Sed ili ne scias, kaj ne eblas, ke ili sciu.

Nun ni havas pli bonajn komunikrimedojn, kaj informoj povas flue ege rapide inter ordinaruloj tutmonde. La amaskomunikiloj estas en la manoj de tro malmulte da homoj, kaj ofte estas neeble doni al neortodoksaj opinioj la publikecon kiun ili meritas – kaj pri tio avertis George Orwell jam en la enkonduko de sia libro Bestoĝardeno. Ankoraŭ estas ĝuste tiel.

Ŝajnas al mi, ke la dinastio Rothschild puŝas la hebrean en Israelo kaj la anglan en la cetero de la mondo. Ŝajnas al mi ankaŭ, ke la sola maniero en kiu ni povas kontraŭi la volon de la dinastio Rothschild kaj verŝajne ĝenerale la bilderberganoj, estas konstante esplori pri malantaŭkulisaj manipuloj kaj krimoj kaj vastigi la esplorrezultojn. Tio validas same por la disvastigo de Esperanto kiel por iuj ajn aliaj celoj.

Ian Fantom
Ian Fantom diras:
2013-05-23 14:22
Kio okazis al la revizia butono, tiel ke oni povu unue kontroli komentojn antaŭ ol definitive sendi ilin? En la supra kontribuo mi erare klakis, tiel ke la unuaj tri alineoj estas ripetitaj. Oni komencu legi komence de la kvara alineo. Ni bezonas eblecon antaŭlegi komentojn antaŭ ol ilin sendi.