Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / TEJO serĉas novan volontulon

TEJO serĉas novan volontulon

de Redakcio Laste modifita: 2013-02-18 21:15
TEJO invitas vin kandidatiĝi por la posteno de plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo. TEJO-volontulo devas preti labori dum unu jaro (pli aŭ malpli longa daŭro esceptokaze eblas) ekde septembro 2013 (preciza dato laŭ interkonsento). La limdato por sendi vian kandidatiĝon estas la 24a de marto 2013.

TEJO strebas al tio, ke konstante estu TEJO-volontulo en la Centra Oficejo, kiu povu dediĉi cent elcentojn de sia labortempo al TEJO. Esti volontulo signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de la organizo, sed estas samtempe persona kaj movada pliriĉiĝo. La estraro limigas la daŭron de la volontulado al proksimume unu jaro, tiel ebligante al multaj akiri tiujn spertojn. Kiel volontulo vi certe lernos memstare labori kaj povas profundigi viajn spertojn en multaj taskoj.

arkivita en:
Juan Sebastian Quintero Santacruz
Juan Sebastian Quintero Santacruz diras:
2013-02-19 05:35
Sed nur al eŭropanoj povas sperti tion. Se vi ne havas permeson por resti ĉe Nederlando, vi ne povas vin postuli. Grava manko.
Sergeo Tyırin
Sergeo Tyırin diras:
2013-02-23 14:18
bedaŭrinde jes, kaj nune ne multe fareblas rilate la vizo-politikon de Nederlando... (okazas iu progreso sur Eŭropunia nivelo, sed ĝis kiam la situacio ŝanĝiĝos ankoraŭ ja pasos tempo.)
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-02-23 22:46
Tri praktikaj rimarkoj:
1. Estas tro facile kritiki la vizan politikon de EU-landoj precipe deel ekster EU. (NL estas treege liberalisma lando, kaj Europo faris grandegajn klopodojn por atingi la personan liberecon, kiun ghi havas hodiau. Pro tio estas ghuste, ke EU ne lasu dikti al si la chi-rilatan politikon de iu ajn shtato ekster EU, plej laste de shtatoj, kiuj daure havas gigantajn problemojn kun la homaj rajtoj kaj kiuj konstruas novajn murojn).
2. Kial tia volontulo ne povus ekfunkcii ankau ekster la CO, plenumante specifajn taskojn, kiuj ne nepre postulas la fizikan cheeston en Roterdamo? La interreto estas je la dispono. Kaj certe ekzistas sufiche multaj tiaj taskoj.
3. Se iu kandidato volas pruvighi tauga kiel volontulo, sendepende de la lando, li au shi unue pruvu, per siaj antauaj referencoj, ke li au shi kapablas esti utila al UEA.
Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski diras:
2013-02-24 00:25
1. Kritiko al viza politiko de EU ne estas persona opinio de Sergeo. Ĝi estas sinteno ĝenerale reganta en TEJO-estraro kaj miasente ankaŭ pli vaste en junulara E-movado. Plie ĝi estas ankaŭ oficiala opinio de Eŭropa Junulara Forumo en kiu TEJO membras.
2. Volontulon ni bezonas ĜUSTE por tiuj taskoj, kiuj necesigas fizikan ĉeeston en Roterdamo. Ceterajn taskojn faras aliaj TEJO-aktivuloj.
Marteno
Marteno diras:
2013-03-17 20:22
Mi ankaŭ, estiel civitano de EU, plene aliĝas al tiu kritiko, kiun ni kune kun niaj kunhomaranoj el ekster EU voĉigas kontraŭ la murojn konstruanta vizpolitiko de EU kaj de Nederlando. Mi tute ne povas vidi kiel volontuloj de neregistaraj organizoj, restuntaj dum kelkaj monatoj en Nederlando, lernante novajn spertojn kaj helpante al bona afero, estus minaco al nia "persona libereco". Ĝuste male.

Ankaŭ necesas diri ke homoj kiuj loĝas en totalismaj landoj, plej ofte ne respondecas pri ties reĝimoj; kaj spertigi tiujn homojn el liberecaj landoj povas nur helpi enporti liberecajn pensojn kaj kulturon reen en iliajn landojn.