Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Strategia planego ektedis la komitatanojn

Strategia planego ektedis la komitatanojn

de Redakcio Laste modifita: 2013-07-30 20:18
Dum la dua kunsido de la Komitato lunde posttagmeze en Rejkjaviko, UEA akceptis 71-an landan asocion, Albanan Esperanto-Asocion. La nova prezidanto promesis prioritatigi interalie renovigon de la retejo de la asocio, kaj defendis sian strategian planon, kiun iuj opiniis tro ampleksa, kaj malmultaj legis.
Strategia planego ektedis la komitatanojn

Transdono de la potenco kaj de la ŝalo

La Komitato vigle, proksimume unu horon, diskutis pri jarraporto kaj financa raporto, preparitaj de la malnova estraro, sed nenio aparte profunda estis dirita. Temis pri unuopaj korektoj kaj demandoj, kaj la komitato akceptis la dokumentojn kun neniu voĉo kontraŭ kaj kun kelkaj sindetenoj.

Post la voĉdono ekoficis la nova estraro. La eksiĝinta prezidanto Probal Daŝgupta transdonis la povon kaj ankaŭ baratan ŝalon al la nova prezidanto, Mark Fettes. Foriris de malantaŭ la komitata tablo la eksiĝantaj estraranoj.

La dua kunsido de la Komitato havis komence malpli grandan kvorumon ol la unua, ĉar ĉeestis nur 32 komitatanoj. Tiu falo de kvorumo estas kutima en komitataj kunsidoj, sed ĉi-foje influis ankaŭ la elekto de la estraro dum la unua kunsido. Poste tamen alvenis kelkaj pliaj komitatanoj.

Nova aliĝpeto venis de Albana Esperanto-Asocio. La anoj de la komisiono, kiu pristudas la petojn de landaj kaj fakaj asocioj pri aliĝo aŭ kunlabora kontrakto, Ulrich Lins kaj Brian Moon, konstatis, ke ĉio estas en ordo pri la statuto de la asocio kaj ili proponis aprobi la aliĝpeton. Per sekreta voĉdono, 37 por, neniu kontraŭ kaj kun unu sindeteno, la Komitato decidis, ke Albana Esperanto-Asocio fariĝu la 71-a landa asocio de UEA.

Poste la Komitato komencis diskuti pri 38-paĝa strategia laborplano kun demando de Dennis Keefe, ĉu iu fakte legis la planon. Mark Fettes resumis la planon per pli ol duonhora enkonduko, entuziasme, sed komitatanoj komencis ankaŭ moviĝi kaj diskuti unu kun la alia dum la nova prezidanto parolis.

Proksimume la saman prezenton li jam faris antaŭe en aparta diskuto pri la Strategia laborplano. Li menciis ankaŭ novan retejon de la asocio, kiu estas inter la unuaj prioritatoj de UEA.

La nova plano proponas ankaŭ novajn temfokusojn por jaroj, la unua jaro ĝis la venontajara kongreso estas jaro por pretigi fundamenton, sekve 2014-2015 estos jaro por festi kaj trakti la atingojn post la 60-jariĝo de Montevidea rezolucio kaj en 2015-2016 en la fokuso staros Jaro de la Lernanto kaj ankaŭ lingva justeco.

Ĉar la Komitato ankoraŭ ne povis trakti la aferojn planitajn por la tria, vendreda kunsido, restis multe da tempo por diskuti pri strategio. Tio estis ŝanĝo kompare kun pli fruaj jaroj, kiam la diskuto pri strategio devis okazi en la lasta momento, sub forta tempopremo. Ĉi-foje por la diskuto estis rezervitaj entute pli ol tri horoj.

Taktiko estas bezonata apud strategio, proponis Orlando Raola. Alia novelektita B-komitatano, Dennis Keefe, atentigis, ke kompare kun la strategia laborplano de la grandega firmao General Electric, kiu estas nur dupaĝa, la plano de UEA enhavas tro da aferoj. La anoj de la nova estraro defendis sian planon en la diskuto.

La estraro dividiĝis al kvar laborgrupoj por diskuti pri la laborplano. La emfazo, kiel esperis la nova prezidento Fettes, estas kiel fari landajn laborplanojn surbaze de strategia laborplano. La laborgrupoj fokusiĝis surbaze de la temoj konsciigo, kapabligo, komunumo, kunordigo.

Raportis Jukka Pietiläinen

arkivita en:
s-ro Trezoro HUANG Yinbao el ĉinio
s-ro Trezoro HUANG Yinbao el ĉinio diras:
2013-07-23 09:26
Koran dankon al Jukka Pietiläinen pro la rapida raporto. Mi esperas legi pli da informoj pri UK en Fibera Folio. Traleginte la Strategian Laborplanon dufoje, mi vidis ke la laborplano estas ege valora kaj grava gvida dokumento, tra kiu mi antaŭvidas kapablon, entuziasmon kaj pretecon de nova estraro por nova periodo. Simpla laborplano en kelkaj paĝoj ne sufiĉas nova periodo. Oni ne povas bone plenumi taskon sen bona plano. Ni devas profunde pensi kiel detaligi planon pri konsciigo, kapabligo, komunumo kaj kunordigo en siaj fakoj kaj siaj landoj. Dum UK kaj ILEI-konferenco mi vidis ke plejpartoj da partoprenantoj estas maljunuloj. Kiom da esperantaj parolantoj restos post 10-20 jaroj? Ni vere bezonas detalan strategion, kapablan estraron, kaj bonan kunlaboron de la tuta esperantistaro por solvi multajn problemojn en Esperantujo.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-07-23 10:37
Ekestas fortaj duboj pri la laborplano.

La temoj '2014-2015 estos jaro por festi kaj trakti la atingojn post la 60-jariĝo de Montevidea rezolucio kaj en 2015-2016 en la fokuso staros Jaro de la Lernanto kaj ankaŭ lingva justeco' eble kapablas fascini la pintajn personojn de UEA. Por la simpla Esperantisto aŭ respondeculo pri gazetara laboro, kiu surloke devas kontribui al la laborplano, ne estas videbla agoebleco.

La 125-jara jubileo en 2012 estis 'bato sur akvo', kaj iu 60-jara jubileo estas eĉ malpli konvinka ekster la Movado. Mi persone ne vidas vojon, kiel transporti la temo 'lingva justeco' al mia nacilingva publiko. Gravas tute aliaj problemoj.

Do eble 'Jaro de la Lernanto' - El tio mi sentas min devigata konkludi, ke ekzistas nur unusola (.. LA ...) lernanto de Esperanto. Tio kongruas kun miaj perceptoj sur loka nivelo. Ne estas lernantoj, ĉar mankas varbado por esperanto per konvinka ideo kaj metodo.

Almenaŭ sur loka nivelo la venontaj jaroj estos trankvilaj. Eble okazos kluba vespero pri la 'atingoj de Montevideo' kun la kutima manpleno da aŭ aŭskultantoj kaj teoria diskuto pri 'lingva justeco' en la sama fermita cirklo.

En la konciza versio de la laborplano
http://www.uea.org/dokumentoj/laborplano.html
ne mankas belaj ideoj. Sed kiel kutime, kiam Esperantistoj produktas planojn, oni havas la impreson "multaj tribestroj, malmultaj indianoj"

Kelkajn el la tie prezentitaj ideoj mi provis realigi dum la lastaj jaroj. Sed la plej granda problemo estas la interto, malemo kaj malkapablo de la karaj samideanoj.

La temo, kiel MOTIVIGI la propran personaron, ne estas temo de la strategio.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-07-24 22:23
Fettes kaj lia strategia komisiono ne komprenas tri esencajn problemojn:
- Ne ekzistas la (personaraj kaj fakaj/kompetentecaj) resursoj kaj kapacitoj por efektivigi tian (ambician kaj fantazian) strategian planegon (la plano bazighas sur malghustaj premisoj);
- Psikologie, oni ne komprenas, ke tia planego dekomence timigas la aktvularon, kiu devas senti sin trovighi antau giganta defio por esti devigita efektivigi tian nerealisman kaj fantazian planegon kaj ne scias kie komenci kaj per kiaj rimedoj (kiujn UEA chiukaze ne kapablas disponigi), kio dekomence automate blokas kaj rezignigas la aktivularon;
- Ke finance ne ekzistas la rimedoj (krom se UEA kaj ESF kaj la tuta Eo-movado disponigus sian tutan monkapitalon por realigi tiun planon, kiu kostus milojn, dekmimilojn, eble centmilojn da dolaroj, euroj au kio ajn.

Konklude: Sajnas, ke la nova prezidanto, kiu vivas en la ebura turo, malmulte komprenas pri la funkciado, la funkcipovo kaj la eblecoj kaj potencialoj de la Eo-movado kaj de UEA. Nek la Estraro nek la Komitato sekvos tiun Stratagian Planon, char ili ne povos. Elekti tian prezidanton do estis baza eraro, char kion UEA bezonus estus simptomoj de modesteco, realismo kaj pragmateco, anstatau fanfaranado, fantaziado kaj megalomanio.

Probable, oni klopodos efektivigi tiun planon en iuj rudimentoj, sed kiel tia ghi nepre restos makulaturo kaj povas esti forgesita tuj.

Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-07-23 15:37
Eble pli utilus donaci al Fettes sanktan bovinon.
Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille diras:
2013-07-23 21:22
Tridekok-paĝa strategia laborplano ne estas laborplano; ĝi estas katalogo. :-(
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-07-23 22:11
Se la nova estraro ne plenumos la novan strategian planon, ghi devos demisii kaj retirighi en 1916 (au 1917) kiel fiaskinta, lau mi, kiel chu estraro en chiu ajn alia organizajho (de la "ekstera mondo", kiu publikigis neplenumitan laborplanon. Sed kompreneble, en la Eo-movado validas aliaj reguloj. En tiu stranga movado oni povas publikigi senlime fantaziajn laborplanojn, ne plenumi ilin kaj tamen resti estrarano dum jardekoj. Oni ech estas reelektita kun la maksimumo de la vochoj (fare de komitatoj, kiuj nenion komprenas nek interesighas pri la aferoj, pri kiuj ili vochdonas).
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2013-07-24 13:49
> kiel chu estraro en chiu ajn alia organizajho (de la "ekstera mondo", kiu publikigis neplenumitan laborplanon

Tio bedaurinde ankau en la ekstera mondo ne okazas, ech che pli gravaj institucioj ol "simplaj" internaciaj organizoj: politikistoj malplenumas chiun unuopan eldirajhon en la laborplano - kaj jen ili plu, gaje kaj ghoje pluregantaj, kvazau nenio okazus. Kaj ankau ili estos reelektitaj, ech -ataj, kun maksimumo da vochoj.

La homa stulteco ne limighas al la esperantistaro.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-07-23 23:36
PS Kompreneble 2016 au 2017 :-)
(Mi estas nuntempe verkanta artikolon, en kiu mi traktas la jarojn 1916/17).
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2013-07-24 14:07
Resumo: 115 vortoj. Komentado: 750 vortoj.

Resumo:

Mi iomete komparas du Strategiajn Laborplanojn de UEA: tiun de 2000 – 2010, kaj tiun de 2013 – 2017. Mi pensas, ke la antaua plano estis simpla kaj klara, tamen ne aplikata, dum la nuntempa, nova, estas brila, tamen longa kaj kompleksa. Mi montras kelkajn nekongruecajhon inter la venonta budgheto de UEA kaj la nova strategia plano, konkludante, ke tio ne estas bona. Mi demandas al mi, kion pensas la laboristoj de la Centra Oficejo, char estas ghuste tiuj plentempaj Esperantistoj kiuj plenumos grandan parton de la plano. Mi finighas per la listigo de kelkaj gravaj principoj de strategio, esperante, ke oni prikonsideros ilin por venonta laboro, nome, MEZURADO, RESPONDECO, MALMULTKOSTECO, MOTIVIGADO, REAGKAPABLO kaj EFIKECO.

Komentado:

Mi pensas, ke la nova Strategia Laborplano por la jaroj 2013 ghis 2017 enhavas multe da bonaj ideoj, kaj tre lertan konceptigon de tiuj ideoj: KONSCIIGO, KOMUNUMO, KAPABLIGO kaj KUNORDIGO. La antaua Strategia Laborplano por la jaroj 2000 ghis 2010 ankau havis kelkajn bonajn ideojn, kaj simile lerta konceptigo: INFORMADO, INSTRUADO kaj UTILIGADO, kune kun la tri celdirektoj: PROFESIIGHO, PLIJUNIGHO kaj TUTMONDIGHO. Ambau planoj legeblas che la retejo de UEA che http://www.uea.org/[…]/Strategia_laborplano_de_UEA_2013-2017.pdf kaj che http://www.uea.org/dokumentoj/laborplano.html

Mi ne scias, kiu au kiuj verkis la Strategian Laborplanon por la jaroj 2000 – 2010, sed mi volas gratuli al ili pro ilia kapablo en sufiche malmulte da vortoj, entute 1412, klare konceptigi kaj klare komuniki la planon. Vere laudinda laboro. Tamen, dum la lasta jardeko, UEA, la Estraroj, la landaj asocioj ne volis au ne kapablis praktike priatenti tiun planon kaj provi celkonscie plenumigi ghin. Tio estas problemo. Sekvi tiun planon estus bone: instrui pli, informi pli kaj utiligi pli, estus bonvene. Simile, pliprofesiigi, plijunigi kaj pli tutmondigi nian aferon estus bone. La plano, lau mi, estis brila. Tamen, se en solenaj malfermoj kaj solenaj fermoj de Universalaj Kongresoj, se en la paghoj de la revuo Esperanto, kaj en la mensoj de movadanoj, oni ne paroladas au ne pensadas pri tiu plano, ne multo okazos. Por ke plano estu efika, antau chio ghi devas esti bona, sed ankau ghi devas esti legata, memorata, kaj utiligata. La plano de 2000 2010 malsukcesis en sia aplikado, ne en sia konceptado.

Nun ni trovighas antau nova Strategia Laborplano. La nova plano estas brila koncepte, kaj multe pli vasta. Ghi enhavas pli ol 17,000 vortojn, tio estas, ghi estas chirkau 12-oble pli longa ol la antaua. Estus bone kaj por la Estraro de UEA, kaj por la Landaj Asocioj, kaj por chiaspecaj movademuloj kaj por individuaj Esperantistoj legu ghin, pripensu pri ghi kaj komprenu ghian enhavon. Tio estos malfacila laboro. Mark Fettes faras bonajn pashojn por disvastigi la enhavon kaj sencon de tiu plano, sed mi pensas, ke li bezonos multege da helpo kaj da kunlaborado. La kvanto da persona energio kaj laboro por efektivigi la novan planon estos, lau mi, multe pli granda. Ni esperu.

Ne multe da homoj interesighas pli strategiaj planoj. Tiaj planoj plejofte estas enuigaj, tedaj. Tamen, preskau chiuj interesighas pri la konkretaj aplikoj de tiuj planoj. Post strategia plano ekestighas budghetoj. UEA havas budgeton; ESF havas budgheton. Se planoj shanghighas, plusoj kaj minusoj en budghetoj poste devas okazi. KONSCIIGO kaj KAPABLIGO ludos pli grandan rolon en la nova plano, do, sekve de tiu strategia shangho, la budgheto por tiu konsciigo kaj tiu kapabligo devas kreski. Traleginte la liniojn de la budgheto de UEA, mi konstatis, tamen, ke la budgheto por INSTRUADO en la VENONTA JARO draste falos de 7000 al 3000 euroj, kaj la elspezoj por INFORMADO falos ech pli draste, de 9000 euroj al nur 3000. La nekongrueco de la nova strategia plano kun la realeco de la nova budgheto devas zorgigi nin chiujn. Agoj devas sekvi vortojn, se ne, oni ne plu tiom fidos la vortojn. Tio estus malbona por nia afero.

Estas aliaj temoj kiuj ege gravas por la plenumado de sukcesa strategia plano. Ekzemple, fundamente, oni devas respektoplene konsideri la ideojn, kapablojn kaj dezirojn de la homoj kiuj plenumos tiun stragegian planon. En nia mondo, tio grandparte estas UEA, la Centra Oficejo. Tie trovighas nia kerno de plentempaj, pagataj, fidindaj, bonkoraj, kapablaj laborantoj. Kion ili pensas pri la nova Strategia Laborplano? Multaj registaroj havas ghuste la saman problemon, en Usono, ekzemple, alvenas nova prezidento kun novaj ideoj, sed restas la armeo de dumvivaj fakuloj kaj laboristoj en la administradejoj de tiu lando. Se ili konsentas kun la novaj ideoj de tiu nova prezidento, favora vento. Se ili ne konsentas, kontraua vento. Kaj en Roterdamo?

Mi povus paroli pri aliaj detaloj pri Strategiaj Laborplanoj, ekzemple, pri la tre tre gravaj konceptoj de RESPONDECO, de MEZURADO, de KONTROLADO, de MOTIVIGADO, de REAGKAPABLO, de MALMULTKOSTECO, kaj de EFIKECO, inter aliaj. Mi ankorau ne klare vidas tiajn konceptojn en la nova laborplano de UEA. Eble iom post iom tiuj gravaj principoj trovos sian lokon en la konkreta apliko de la Strategia Laborplano de UEA.

La nova Strategia Laborplano de UEA certe povas esti utiligata por motivigi nin agi pli bone diverskampe. Mi esperas, tamen, ke en la postaj subplanoj por KAPABLIGO ekaperos kelkaj el la supraj konceptoj, Tio povas helpi al ni pli lerni pli bone plani, kaj pli bone realigi tiujn planojn.

Dennis Keefe
B-Komitatano
Nun che la UK en Islando.
Jarosław Marek Parzyszek
Jarosław Marek Parzyszek diras:
2013-07-24 15:25
Mi konsentas kun la plej multaj konkludoj de Francisco kaj tiuj de Dennis.
La "popolo" preskau neniam memoras pli fruajn strategiojn, deklarojn kaj promesojn de politikistoj kaj tiujn de asocigvidantoj (i. a. de UEA). Do la plej bonaj strategiaj planoj (2000-2010) praktike samvaloras kiel la plej malbonaj.

Por realigi la planojn nepras homoj kaj rimedoj. Praktike plej gravas la kapabloj, ebloj kaj motivoj de la profesiaj stabanoj, sed ankau tiuj de la pintaj gvidantoj. Bedaurinde en la libervolaj asocioj kontentige ne laboras ecx cxiuj estraranoj, por ne paroli pri komitatanoj kaj porokazaj volontuloj.
La (malgranda) sxanco estas tio ke Marko, la nova UEA-prezidanto, komprenas tion, cxar li dum longa tempo estis profesia UEA-oficisto kaj de jardekoj estas unu el la plej respondecaj volontuloj de la tuta E-movado.
Unu hirundo ne jam signifas printempon! Sed al mi plej placxas birdeca bird'!
Jarosław Marek Parzyszek
Jarosław Marek Parzyszek diras:
2013-07-24 15:31
Por tiuj kiuj ne komprenis: mi preferus faktojn, sed mi sxatas poezion!
qwerty
qwerty diras:
2013-07-25 13:47
Mi pli ol duonlegadis la planon. Jen kelkaj eltiraĵoj:

-proporcio de membroj sub aĝo 30 falis ĝis 7%
-Aktiva membrovarbado: (bla bla bla) ... Celo de 10%-a jara kresko ĉiujare
-krei datumbazon de simpatiantoj-neesperantistoj

(Mi eltirus pli, sed ial ne eblas sukcese kopii tekston de la plano al ĉi-kampo)

Iuj alineoj da teksto aperis dufoje. Mi ankaŭ notis kelkajn (malmultajn) skriberarojn.

UEA devus transloĝiĝi al pli malmultekosta lando en (orienta) Eŭropo. Mi ne vidis mencion pri tio.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2013-07-25 14:13
Kial UEA devus transloghighi al pli malmultekosta lando en (orienta) Europo? Kial tio estu parto de la strategia plano? Lau mia opinion, transloghigho de la CO (tion oni supozeble celas per "UEA": UEA ne trovighas nur en Europo) al iu ajn europa au ekstereuropa lando estus, en la nuna situacio, la fina mortobato al UEA.
qwerty
qwerty diras:
2013-07-26 04:22
Certe mi ne scias la financan staton de UEA. Sed se CO intencas ekzisti ankaŭ dum la sekvaj cent jaroj, ĉu estas racie situi en unu la plej multekostaj landoj en la tuta mondo?

Kiom kostas la oficejo en Roterdamo? Certe la transloĝiĝo kostus, sed oni devas pagi multoble pli al oficistoj en Nederlando.

Sed eble la UEA tute malaperos baldaŭ. Pensu, 93% da membroj estas pli ol 30-jaraj! UEA perdas membrojn ĉiujare.
qwerty
qwerty diras:
2013-07-26 09:12
Nova informo alvenis, ke UEA malŝparaĉos 100 000 eŭrojn por nova retejo. Do, UEA ankoraŭ ne estas en grandaj malfacilaĵoj.

Kiom da kapitalo UEA tute havas?
Johan Derks
Johan Derks diras:
2013-07-28 11:36
Dankon al Jukka pro bona raportado.
Por mi la esenco de la Strategia Plano estas, ke la fokuso plivastighas al konsciigo pri kaj edukado de esperantistoj kaj simpatiantoj de Esperanto al interkomunikado, antau chio per Esperanto, por solvi tutmondajn problemojn: protektado de naturmedio, egalrajteca komunikado, helpo al malprivilegiitoj.
Nun gravas, ke landaj asocioj estu instigataj fari landajn laborplanojn surbaze de la strategia laborplano.
Johan Derks
Johan Derks diras:
2013-07-28 15:53
Responde al Roland Schnell:
Kiel MOTIVIGI la propran personaron, ne povas esti temo de la strategio.
Nova konduta kulturo povas esti la rezulto nur de la adekvateco de la strategiaj celoj kaj la maniero en kiu la gvidantoj montras, ke ili prenas tiujn celojn serioze. Mi konstatis, el la konduto de Mark Fettes kaj lia teamo dum la malferma ceremonio, ke ili estas konsciaj pri la neceso motivigi la membrojn (multaj kongresanoj bedaurinde ne estas membroj de UEA kaj ankorau pli da ili havas neniun ideon pri la enhavo de la Strategia Plano, ech ne audis pri ghi.).
La kongresanoj havis la eblecon adiaue manpremi la novajn estraranojn (simile al la maniero en kiu pastro fine de la Diservo) adiauas la "kongregacianojn" (chu bona vorto?), en pli plata lingvajho: la brutaron.
Nun chiulande devas preni la inciaton estraranoj de landa asocio au aliaj aktivuloj por diskonigi la Strategian Planon kaj interpreti ghin lau la landaj cirkonstancoj al sia "brutaro"!
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-07-28 17:05
Espereble ne naskighos nova person-kulto chirkau homoj, kiuj tute ne meritas tion. Eble tiu nova prezidanto baldau proponos sanktuligi siajn antauulojn, precipe la eksprezidanton Tonkin.

Anstatau la kategorio "Honoraj Membroj", oni povus enkonduki la kategorion "Ikonoj de la Eo-movado".

Por mi estis pli interese rigardi la paradon en Pjongjango (http://www.youtube.com/watch?v=H6yqUpX3tYw)