Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Sten Johansson: ”Pri la movado mi ne plu okupiĝas”

Sten Johansson: ”Pri la movado mi ne plu okupiĝas”

de Redakcio Laste modifita: 2013-09-24 09:16
Sten Johansson, kies valora esearo pri la Esperanta literaturo ĵus aperis, seniluziiĝis pri la Esperanto-movado en la 1970-aj jaroj kaj forlasis ĝin. Kiam li revenis al la lingvo, li faris tion por okupiĝi pri verkado kaj tradukado. "La Esperanta literaturo iom suferas de tio, ke oni pli multe emfazas ĝian lingvan flankon ol ĝian literaturan valoron", li diras en intervjuo de Libera Folio.

Libera Folio: En la enkonduka teksto de la esearo vi starigas demandon: kial ekzistas literaturo en Esperanto, kian celon ĝi havas kaj kian valoron. Ĉu eblas respondi al tiu demando pli mallonge ol per tuta esearo? Kial vi mem okupiĝas pri Esperanta literaturo?

Sten Johansson: — Nu, pli longe eĉ pli facilus… Laŭ mia vidpunkto, la literaturo vastigas nian realon, kreas paralelajn mondojn, distras, edukas, provokas nin, profundigas al ni la vivon. Mi verkas, ĉar mi scivolas; verkado estas ia esplorado. Kio okazus, se… Kion mi farus, se mi… ktp. Pli-malpli la samon eblas diri pri legado de literaturo. Mi verkas svede kaj Esperante, ĉar tiuj estas miaj du lingvoj. La Esperanta literaturo iom suferas de tio, ke oni pli multe emfazas ĝian lingvan flankon ol ĝian literaturan valoron. Tion mi ŝatus ŝanĝi, se mi povus.

Esperantlingvaj verkistoj ĉiam vivas ĉefe en alilingva realeco, kaj precipe en pli fruaj epokoj kun tre limigita kontakto kun siaj kolegoj kaj siaj potencialaj legantoj. Ĉu tamen la esperantlingva literaturo formas koheran tuton, aŭ ĉu ĝi konsistas nur el fragmentoj? Kiel laŭ vi ŝanĝiĝis la situacio kun la evoluo de interreto?

— Jen demando por literaturscienca disertacio. Evidentas, ke parto estas fragmentoj, sed ĉu tio estas grava problemo? Laŭ mi, ĉiu verko estas parto de la monda literaturo, kaj samtempe tute persona kreaĵo de la aŭtoro. Krom tio, kelkaj estas parto ankaŭ de nacia literaturo, de aparta ĝenro, de skolo, aŭ de alia subgrupo de verkoj. La Esperanta literaturo estas unu tia subgrupo, sed ĝi ne tre koheras, pro naturaj kialoj. Aliflanke, ĉu naciaj literaturoj pli koheras? La malkohereco ne ĝenas min, sed kompreneble mi tre ĝojus, se la kvalito de la verkoj estus pli alta. Interreto sendube ege kreskigis la ĉiutagan uzadon de Esperanto, sed mi ne scias, kiel ĝi devus influi la literaturon. Nu, tamen jes, ĝi ja faciligas distribuadon, ne nur de literaturo, sed de ĉio. Mi tamen dubas, ĉu tio signifas plian koherecon, kaj same, ĉu tio estus dezirinda.

En la teksto pri Ivan Ŝirjaev vi konstatas, ke li tute ne estis tiel izolita de la ĝeneralaj fluoj de la Esperanta literatura kaj lingva evoluo, kiel supozis iuj pli fruaj esplorintoj. Tamen, lia ĉefverko estis eldonita nur sesdek jarojn post lia morto. Kion laŭ vi eblus fari, por ke la pintaj verkoj de la Esperanta literaturo iĝu pli vaste, kaj pli ĝustatempe, konataj inter la potencialaj legantoj?

— Nu, en la kazo de Ŝirjaev, kredeble necesus nuligi la oktobran revolucion, forigi la stalinismon en Sovetunio kaj la naziismon en centra Eŭropo, kaj malokazigi la duan mondmiliton. Ĝenerale, kion fari? Homoj, kiujn interesas literaturo, legu la Esperantajn verkojn, prijuĝu ilin, parolu kaj skribu pri ili. Jen kion mi klopodas fari. De homoj, kiujn ne interesas literaturo, ne eblas atendi grandan helpon. Kelkaj el ili ja tamen verkos, eldonos ktp, kaj tio estas tute en ordo, kvankam ili ne ĉiam sukcesas distingi valoraĵon disde rubo. Se oni fajfus pri kopirajtoj kaj eldonejoj, eblus publikigi pli multe Interrete, kaj iuj homoj efektive faras tion. Sed ne ĉiam facilas trovi la tekstojn. Ekzemple, La granda kaldrono de John Francis, pri kiu temas unu eseo en Kroze – proze, jam de jardekoj estas neakirebla, kaj mi sukcesis legi ĝin nur dank’ al tio, ke vi, Kalle, antaŭ kelkaj jaroj pruntis al mi vian ekzempleron. Do, tiel vi kontribuis al la esearo!

Pluraj el la eseoj en la kolekto jam pli frue aperis aliloke, ĉefe en Beletra Almanako. Ĉu la libro havas alian celgrupon ol Beletra Almanako?

— Eble pli grandan… Tamen, laŭ mi estas oportune kolekti similtemajn verkojn, kiuj jam aperis dise, kune kun novverkitaj, kaj krome en formo espereble iom daŭre restanta sur librobretoj – kun aŭ sen polvo. Mi aldonu, ke la volumo enhavas, krom eseoj pri Esperantaj verkoj kaj aŭtoroj, ankaŭ kvar eseojn pri verkado kaj legado de rakonta prozo ĝenerale, kun abundaj ekzemploj el la literaturo monda kaj Esperanta.

Laŭ informoj en la libro, vi lernis Esperanton meze de la 1960-aj jaroj, kabeis meze de la 1970-aj, kaj revenis al Esperanto per verkado meze de la 1980-aj jaroj. Kial vi siatempe perdis la interesiĝon pri Esperanto? Kio logis vin reen? Kaj kiel vi sintenas al la organizita movado kaj ĝiaj celoj?

— Kiel junulo mi elreviĝis pri la movado, interalie ĉar tiam pli logis min movadoj sociaj kaj politikaj. Ĉar la lingvo estis intime ligita al la movado, mi ĉesis uzi ĝin. Post jardeko mi tamen rekomencis uzi Esperanton kun retrovita plumamiko, Paulo Sérgio Viana en Brazilo, kiu instigis min unue al tradukado, poste al verkado. Do, pri ĉio posta kulpas la amiko Paulo…

— Pri la movado mi ne plu okupiĝas. Se homoj volas lerni Esperanton, ŝajnas normale, ke la jamaj uzantoj helpu ilin. Pri aliaj celoj mi ne havas opinion.

La verko Kroze — proze de Sten Johansson ĵus aperis ĉe Eldona Societo Esperanto en Svedio, kaj jam mendeblas ĉe la eldonisto. La enkonduka eseo aperas en Libera Folio (ĉi tie) kun la permeso de la aŭtoro kaj la eldonejo.
arkivita en:
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2013-05-27 21:14
La eseo kaj intervjuo de S-ro Johansson estas tre pensinstigaj. Dankon al LF, ĉar bedaŭrinde ne tro oftas renkonti interese pensantajn homojn en nia malgranda kaj sufiĉe bizara E-socio. Mi komentetos tri erojn:

“Laŭ mia vidpunkto, la literaturo vastigas nian realon, kreas paralelajn mondojn, distras, edukas, provokas nin, profundigas al ni la vivon”

Tiu konciza klarigo pri la utilo aŭ rolo de la literaturo ŝajnas tre klara kaj kontentiga al mi, ulo komplete laika pri tio sed foja ĝuanto de produktoj kontribuitaj de tiu krea kapablo de la homa menso. Laŭ mia persona sperto, en la difino iom mankus eksplicita mencio al la emociiga, sentiga efiko de iuj verkoj, kio tamen estas eble implica kiel unu el la aspektoj de la vivoprofundigado. Ekz. pluraj kreitaĵoj el la poetarto de Pablo Neruda estas vere fundamentaj en miaj vivo kaj mondpercepto kiel sudamerikano kaj obstina esperanto je iuj (mildaj) emancipaj utopioj.

“Se troviĝas en la mondo homoj, kiuj pasigas parton de sia vivo en iu difinita lingvo, ŝajnas al mi nature, ke estiĝu en tiu lingvo ankaŭ la vastigita realo de literaturo”

Dankon pro tiu bele simpla pravigo de tio kion mi arde defendas, nome ke Esperanto estas jamnuna elemento de la homa realo (inkluzive la fikcian, kreitan realon), interesa kaj ekzistinda pro si mem.

Jes ja, bonŝance, la historia kurso de Esperanto neatendite kondukis al momento kiam ĝia ekzistorajto iĝis sendependa. Por trankvile elvivi aŭ pravigi sian esperantulecon, ĝiaj uzantoj ne plu bezonas la peradon de aŭ subordigon al altruditaj roloj de sia lingvo, jen kiel imagita, iam finvenkonta solvo de la “lingva problemo”, jen kiel identecofonto de iu aparta “popolo”... La fakto estas ke ĉiu ajn rajtas uzi tiun lingvon por ĉio ajn homa. Ĝi ĉefe estas lingvo, tute speciala laŭ diversaj kriterioj sed samtempe tute normala.

Krome, tial ke Esperanto estas spertata de multaj el ĝiaj uzantoj kie io tre bona, vivoriĉiga, diversmaniere kontribua al ni kiel homoj (do, mem homiga), estas normala la deziro ke ĉio rilata al ĝi iĝu pli vasta, inkluzive ĝian literaturon. Tio kondukas min al la tria diraĵo de Sten Johansson, ĉi-okaze en la akompana intervjuo:

“Pri la movado mi ne plu okupiĝas. Se homoj volas lerni Esperanton, ŝajnas normale, ke la jamaj uzantoj helpu ilin. Pri aliaj celoj mi ne havas opinion.”

Nu, faciligi al aliaj homoj eltrovi kaj lerni Esperanton, krei literaturajn verkojn en ĝi, fari al si reton de diverslandaj amikoj, ankaŭ estas tute ĝustaj manieroj movi Esperanton. Movado estas termino tre larĝa: ĉiu faru per, por, kun Esperanto laŭ sia inklino, ĉar ĉiel ajn la tuto plivastiĝos.

Mi forte defendas tiun liberecon, sed samtempe klopodas kontribui al la kompreno ke plej gravas tamen prioritatigi kaj ĉiel ajn subteni la okupiĝon pri la kerna faktoro de pluvivado, t.e.la nombro (kaj intelekta nivelo) de ĝia uzantaro.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-05-28 14:55
En la artikolo mankas kelkaj gravaj aspektoj, kuj estas menciendaj kaj traktendaj, se oni parolas kaj volas kompetente paroli pri la (objektiva kaj subjektiva) analizo kaj la problemoj de la Eo-literaturo. Kelkaj rimarkoj:

Kompreneble, lingvo sen literaturo ne estas centprocenta lingvo. Ankaŭ en la kazo de Esperanto. Kiucele oni do utiligu Esperanton, se oni ne volas konsideri ĝin ankaŭ kiel lingvon de la literaturo? LA granda manko de Esperanto estas ĝuste ĝia literaturo, kiu restis subevoluinta dum la pasintaj 125 jaroj (kvankam Eo-propagandistoj daŭre kaj troige atentigas pri la "grandioza" literaturo produktita en Eo, sen klopodi kritike konsideri la aferojn).

Estas klare, ke nur malmultaj homoj havas la kapablon literature verki, ankaŭ en nacilingvoj. Mi ne povas diri, ĉu la procentaĵo de verkistoj en Eo estas pli alta ol la procentaĵo en nacilingvoj. Ke nur malmultaj e-istoj literature verkas, pruvas, inter alie, ke Esperanto probable estas tro malfacila lingvo. Se ĝi estus facila lingvo, eble pli multaj homoj verkus (bonan) literaturon en Eo. Sed tio ne estas la kazo. La plimulto (literature) verkita en Eo estas primitiva kaj sensignifa. Ĉar literature verkante, oni ne povas permesi al si erarojn, fuŝojn kaj diletantaĵojn, sed nepre devas ĝuste verki, laŭ la norma gramatiko kaj laŭ deca stilo. Tion kapablas nur kelkaj malmultaj e-istoj (kiuj estas samtempe sufiĉe kleraj ankaŭ en iliaj nacilingvoj). La plej granda parto de e-isto eĉ fajfas pri literaturo. Tio estis(as unu el la bazaj eraroj de la Eo-movado, kiu produktis grandparte nur dubindan propagandon, sed ne veran literaturon, kun monda signifo.

Alia esenca problemo de la Eo-literaturo estas, ke ĝi neniam estis objektive faktaksita de ekstere, sed ĝi estis recenzita, analizita kaj prijuĝita ĉefe nur de interne, de la e-istoj mem, kun la tendenco troigi kaj supertaksi ĝiajn signifon kaj valoron. Krom kelkaj kritikaj kaj negativaj recenzoj, la Esperanto-literaturo estis kutime laŭdata de la e-istoj mem (laŭ la principo: kio aperas en Eo tio estas bona), kaj ne ĉiam de kompetentaj recenzistoj. Eĉ pli terure: La Esperanto-literaturo estis ankaŭ utiligita (kaj do iusence misuzita) kiel instrumento de la Esperanto-propagando, por pruvi al la "ekstera mondo", ke Esperanto ekzistas kaj funkcias. Pro manko de kompetentaj voĉoj, estas ankaŭ malfacile pritaksi, ĉu la Eo-literaturo estas valora, aŭ ĉu ĝi estas grandparte sensignifa. Mi tro malmulte legis la Eo-lietarturon por povi havi definitivan opinion.

Alia problemo estas, ke nur treege malgranda parto de la monda literaturo estas tradukita al Eo. Ju pli la tempo progresis kaj produktitaj estis nacilingvaj verkoj, despli la tradukita Eo-literaturo postrestis, stagnis kaj mankis.

Samteme, la Eo-literaturo ankaŭ ne estis serioze konsiderata de la "ekstera mondo". Male, okazis, ke de ĝi ĝi estis pli malpli ignorata. (Interesa estas la fakto, ke en Vilnius en 2009 aperis tre serioza enciklopedio pri aŭtoroj de la baltaj literaturoj, en kiuj oni konsideris kaj menciis ankaŭ la Esperanto-tradukojn de la verkoj de tiuj baltiaj aŭtoroj. Evidente en Litovio tia atento al Eo ankoraŭ eblas, kio pruvas, ke Eo havis en tiu lando certan signifon. Sed ĉar tiu libro aperis ekster la Eo-movado, ĝi verŝajne apenaŭ estas konata kaj atentata; en la UEA-katalogo ĝi ne ekzistas, kaj mi hazarde trovis ĝin en iu tre speciala vendejo en Tallinn (kie de tempo al tempo troveblas aliaj Eo-aĵoj - evidente restaĵoj de la sovetia tempo, sed ne nur. Tiu ĉi brila ekzemplo de la konsidero de Eo fare de la "ekstera scienca mondo" estas vere signifa kaj grandioza, pli grava ol ajna stulta Eo-propagandaĉo de fanfarona aktivisto, kiu eĉ ne konas la Eo-literaturon).

Alia problemo estas, ke ne estis farita la provo kompari la karakteron kaj kvaliton de la Eo-literaturo kun la trajtoj de la nacilingva literaturo. Do, apenaŭ estis farita provo interrilatigi la Eo-literaturon kun la nacilingvaj literaturoj. Tiu problemo ekzistas pro manko de kompetentaj literatur-historiistoj en Eo. Tiel okazis, ke la Eo-literaturhistorio restis sur relative primitiva nivelo, aŭ en principo simple mankis. Restis krom la verkoj mem ĉefe iuj hazarde verkitaj recenzoj, kiuj ofte same servis al la propagando de Eo, krom al la flatado aŭ detruado de la koncerna aŭtoro.

Krom tiu de Sutton (en la angla) ĝis nun ne ekzistas (pli nova) scienca verko pri la historio de la Esperanto-literaturo, malgraŭ iuj efemeraj provetoj en la pasinteco, kiuj estis promesplenaj provaj komencoj (aŭ komencaj provoj). La plimulto ĉirilate datas de antaŭ 1990, el la tempo kiam regis ankoraŭ plena finvenkisma eŭforio pri Esperanto, precipe en orienta Eŭropo, kie oni kvazaŭ profesie (kvankam ne ĉiam malfuŝe) verkis en Eo, kaj multo estis verkita de dubindaj aŭtoroj en soclandoj (hungaroj, bulgaroj, ofte kun ideologia motivo, kun stranga percepto de Eo). Tiu materialo grandparte estas eksmoda kaj science apenaŭ plu vere utiligebla (kiel grandparto de la materialo produktita de la interlingvistiko antaŭ 1990).

Ĉar literaturo interesas min en principo, min en principo interesis/as/us ankaŭ la Eo-literaturo. Kelkajn el la en la artikolo menciitaj verkoj mi ja komencis legi, sed baldaŭ perdis la intereson, ĉar la romanoj aŭ kio ajn estis por mi tro tedaj (aŭ enuaj) kaj seninteresaj, tiel ke mi ĉesis okupiĝi pri la legado de Eo-romanoj. De romano mi atendas, ke ĝi estas atentokapta, kaj ne endormiga. Do, inter la romanoj ekzemple de Fleming, Puzo kaj Dostoevskij au Bulgakov unuflanke kaj Esperanto alflanke ekzistas grandega kvalita diferenco. El lingva vidpunkto, plej alloga inter la Eo-verkoj mi trovis la verkon "Majstro kaj Martinelli". Sed ĉar tiu teksto estis speco de hereza verko skribita kun la celo ofendi konkretajn e-istojn, ĝi restis dekomence kontestata, t.e. de iuj ekstreme malŝata, de aliaj ekstreme ŝatata, kaj traktata kvazau kiel kruda fiverko de venĝema "disidento". Sed fakte tio estis vera, vere elstara literaturo, kaj verŝajne tio estis la kulmino de la verkkapacito de la koncerna aŭtoro (nu, mi ne legis ĉion kion li verkis, precipe la plej novan) kaj entute unu el la kulminoj de la Eo-literaturo mem (ĉar temis pri romano, kiu kontentigis ĉiujn kriteriojn, dum La Manto jam estis duaranga verkaĵo kaj ĉefe interesa pro tio, ke ekzistis dubo pri la aŭtoreco). Jam de jaroj Minnaja/Silfer laŭte anoncis la eldonon de iu propra "Historio de Esperanto". Ĉar Silfer estas kunaŭtoro, mi ne povas imagi, ke tiu Historio povos esti objektive verkita. Interese estos kiel oni traktos en tiu Historio ekzemple la verkon "Majstro kaj Martineli", se oni ne ignoros ĝin. Mi ne kredas, ke oni objektive traktos ĝin kaj konfesos, ke el lingva vidpunkto ĝi apartenas al la plej elstaraj prozaĵoj iam ajn aperintaj en Esperanto.

Kompreneble, per tiu mallonga kaj spontana komento mi ne volas ĝenerale diri, ke la nacilingva literaturo estus nepre pli valora, interesa, alloga. Ankaŭ en la nacilingva literaturo ekzistas amaso da bonaj kaj amaso da malbonaj verkaĵoj kaj aŭtoroj.

Por fari bilancon, necesus ne nur verki novan objektivan "Historion pri la literaturo de Esperanto" (laŭ la modelo de Sutton, kvankam lia verko estas tro fokusita al recenzoj), kun provo pritaksi la LITERATURAN VALORON de tiu Eo-literaturo, komparante kaj interrilatigante ĝin seeble kun la nacilingva literaturo, por vidi, kiuj influoj el la nacilingva literaturo ekzistas kaj kiuj ideoj en la Eo-literaturo estas originalaj. Se oni jam volas paroli pri Eo-kulturo (Blanke multe defendis la ekziston de la Eo-kulturo, sed li ne analizis la Eo-literaturon, pri kiu lau mi kiel lingvisto li eĉ ne tro interesiĝis - do tiu ĉi konkreta aspekto estas alia problemo de la Eo-literaturo). Do, ĉe tiu nova Historio temus ne nur pri kompila verko, sed pri scienca analizo, verkita laŭ kutimaj sciencaj normoj. Kiel kromprodukton oni povus kompili libron kun la plej bonaj recenzoj, kiuj aperis pri Eo-verkoj, kun kritika komento pri la verkoj kaj recenzoj mem. Sed tiu laboro kostus enorman intelektan klopodon. Kiu ĝin volas kaj povas entrepreni mi ne scias. La intereso kaj merkato mankas. Necesus havi novan generacion de fakuloj el la nacilingva universitata medio, kiu konsiderus, traktus kaj analizus la tutan Eo-literaturon ne el propaganda, sed el scienca kaj faka vidpunkto. Sed povas esti, ke la e-istoj ne estas tro interesataj pri la ekspertizo el ekster la Eo-medio, ĉar oni tro timas la kritikon de ekstere - jen alia baza kaj esencs problemo de la Eo-movado entute, kiun neniu kuraĝas tuŝi, aŭ ne venas al tia ideo. Pro tio kaj aliaj kialoj la Eo-literaturo daure restos grandparte diletantaĵo, pri kiu okupiĝas ĉefe (malbonaj) amatoroj kaj hobiuloj.

Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-05-28 16:36
Søren Kierkegaard trovis Hans Christian Andersen-on absolute sentalenta. Malgraŭ tio nun ambaŭ estas mondfamaj.
Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2013-05-28 17:09
Sten asertas, ke "Pri la movado mi ne plu okupiĝas." Vere aŭdaca eldiro, ĉar la esearo de li ĵus aperis. Sten ne verkas por si mem, li verkas por legantoj, kaj li verkas pri E-taj temoj. Lia "valora esearo" estu aĉetata de ni, ĉu? Ĉu ni ne estas la movado? Laŭ kiuj vojoj li ofertas la libron? Certe ankaŭ per UEA, kaj pli kernan elementon de la movado mi ne povas imagi. Eble li volas esprimi, ke li estas indiferenta pri la movado, sed tio ne estas novaĵo. La movado jam delonge estas indiferenta pri si mem.

Cetere mi konsentas kun Andreas, kvankam mi opinio pri la E-literaturo estas eĉ pli akra (akre negativa).
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-05-28 19:25
1.
"La movado jam delonge estas indiferenta pri si mem" estas iel ĝusta percepto de la situacio. Mi dirus per aliaj (eble iom pli pozitivaj) vortoj, ke la Eo-movado estas okupita ĉefe pri si mem.

La diferenco inter la Eo-movado kaj internaciaj NROj kiel Greenpeace, WWF, Human Rights Watch, AI, Transparency International, Societo por Minacataj Popoloj, ktp. estas verŝajne, ke tiuj organizaĵoj ne nur TREEGE SERIOZE KONSIDERAS SIN KAJ SIAN LABORON MEM, volas kaj kapablas plibonigi la mondon per realaj argumentoj, ideoj kaj faroj, sed ke ili ankaŭ estas serioze konsiderataj de la "ekstera mondo", t.e. de la civilsocio KAJ DE LA POLITIKISTOJ (kiuj terure TIMEGAS tiujn organizaĵojn).

2. Oni ne povas ĝenerale kondamni la Eo-literaturon. Oni ne devas forgesi, ke ĝi respegulas ne pli ol la verkadon kaj verkaron de treege malgranda lingva komunumo (ĉi-foje mi ne parolas pri movado), kvante kaj kvalite komparebla EBLE kun etnaj minoritatoj kiel la retormanĉa, kaŝuba, feroa, alemana, aromuna, soraba k.s. (povas esti ke la Eo-literaturo estas multe pli ampleksa). Do, malgrandaj lingvokomunoj disponas nur malmultajn verkistojn. Ĉar la Eo-movado estas iusence ankaŭ kultura movado, ĝi eble eĉ havas pli multajn verkistojn ol nacilingvaj minoritataj komunumoj.
Tamen, la diferenco estas, ke tiuj etnaj minoritatoj ne estas paranojaj kiel la Eo-movado, kiu volas konkeri kaj konvinki la tutan mondon, sed ke ili konas la limojn ene de sia regione koncentrita kultureto.

Kiel dirite, por povi objektive pritaksi la valoron de la Eo-literaturo necesus ke VERAJ FAKULOJ PRI LITERATURO KAJ LITERATURHISTORIO analizus kaj pritaksus la ĝisnunan Esperanto-literaturon. Supre mi skribis, ke la e-istoj eble timas la kritikon de eksteraj fakuloj. Sed eble aperos tute pozitivaj surprizoj kaj rezultoj kaj la Eo-literaturo estos pritaksita ne tiom negative kiel iuj kredas kaj timas. Sed ĉar tiu ekzamen-ekzerco mankas, oni nenion povas diri kaj konkludi. Kiel dirite, la plej multaj recenzoj verkitaj en Esperanto estas aŭ puraj flataĵoj kaj diletantaĵoj (plej ofte) aŭ negativaj pamfletoj (relative malofte). Vere fakaj, sciencaj kaj do kompetentaj detalaj recenzoj estas raraĵo. Ĉe la t.n. recenzistoj oni rapide povas konstati, ĉu temas pri nura flatulo aŭ ĉu li/ŝi komprenas ion pri tiu temo, havas ion por diri kaj ankaŭ KURAĜAS eldiri sian KRITIKAN opinion. Jen pri kio temas.

Ĉiuj tiuj afablaj recenzoj eble ĝojigas la aŭtorojn (kiuj eble tamen ne ĉiam povas havi puran konsciencon, se ili komprenis, ke temas pri nura flatado flanke de la koterio), sed ili estas ne pli ol (mem)trompa kaj senvalora kontribuo al la literaturhistorio.

Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-05-29 11:35
Estas: "Oni ne devas forgesi, ke ..."
Estu: "Oni devas ne forgesi, ke ..."

(Alivorte, "Oni devas memori (malforgesi), ke ...".)

Ofte legebla eraro. Mi vere ne scias kial. :)
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2013-05-28 22:20
Kara Michael, en vikipedio troviĝas difino de "socia movado": "En historio oni nomas socia movado la eventojn dum kiuj iuj sociaj klasoj penas modifi la organizadon de la socio, por pli bona disdivido de la riĉaĵoj kaj de la politika potenco." http://eo.wikipedia.org/wiki/Socia_movado . La germana versio parolas pri kolektiva aganto, kiu (...) provas "plirapidigi, malebligi aŭ inversigi socian ŝanĝon". Multaj sociologoj havas la impreson, ke la hodiaŭa komunumo, kiu parolas Esperanton, ne estas tia aganto; sekve ili jam antaŭ jardekoj komencis uzi la nocion "Esperanto-komunumo", kiam ili parolas pri la plejparto de la "Esperanto-fenomeno".

Responde al viaj demandoj: Ne, laŭ mi ni _ne_ estas "la movado", ni estas la komunumo. UEA plejparte estas ofertanto de produktoj kaj servoj por la Esperanto-komunumo (kaj tio estas la origina celo de 1908, "Asocio, kies celo estas la plifaciligo de la ĉiuspecaj rilatoj inter diverslingvanoj kaj la kreo de fortika ligilo de solidareco inter ĝiaj anoj." http://eo.wikipedia.org/wiki/Statuto_de_UEA#Celoj_en_1908 ).

Estas vero, ke en UEA estas ankaŭ movadecaj aspektoj - sed tiuj estas fakte nur malgranda parto de la entuta aktiveco de UEA. La distribuado de libro supozeble ne estas la plej aktiva movadeca agado.
Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2013-05-29 09:54
Lu, mi certe ne partoprenas en ĉi tiu fadeno diskutadon pri "sociaj agantoj". Same mi ne estas sociologo. Mi simple uzas tiujn nociojn, kiuj estas kutimaj al ni.

Mi komprenas vian intencon, sed mi kredas, ke ĉi tiu fadeno estas la malĝusta loko.
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-05-29 12:06
Tute mia opinio. Oni pli klare distingu inter Esperanto, la komuna lingva propraĵo de la E-komunumo, kaj Esperantismo - fakte iuspeca movado, kvankam kien kaj kiucelen iĝas de jaro al jaro pli malklare. Mi eĉ inklinus komenti - kiom da celoj, tiom da plene sensignifaj E-movadetoj.

Rilate Esperanton, mi mem ĉiam estis komunumano, neniam movadano.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-05-28 17:52
La problemoj kaj eraroj, kiujn mi supre aludis en la kazo de la Eo-literaturo, chiutage ripetighas ekzemple en la recenzoj de la Eo-movado, kiel en tiu jhus publikigita:

http://sezonoj.ru/[…]/#comment-2327
Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2013-05-28 21:27
Mi ne kondamnas la E-literaturon. Bedaŭrinde/bonŝance mi komencis mian migradon tra la E-literaturo ĉe J. Forge: Abismoj, Mr. Tot aĉetas mil okulojn kaj aliaj. Mi legis la "Turstraton" de Weinhengst, la krimromanon de Ellersiek kaj "Metropoliteno" de Varankin. Kvankam ili estis lingve neperfektaj (laŭ hodiaŭa vidpunkto), tiuj libro laŭ stilo kaj aktualeco estis (tiutempe) modernaj, spegulis samtempan mondon kaj estis same bonaj kiel siaj nacilingvaj "kuzoj". Estas ironio de la tempo, ke Varankin defendas la stalinismajn purigojn, kies viktimo li estiĝis. Do ni havas fierigan tradicion.

Esperantistoj asertas, ke ili volonte aĉetus librojn, se ili ofertus ilin, aliflanke libroj ne estas vendataj. Mi supozas, ke oni vendas 500-ekzempleran eldonon dum dek (!) jaroj. Tiun kontraŭdiron mi ne povas solvi.

Dum du jaroj mi analizis ĉe ipernity la ofertojn de la UEA-libroservo kun pli kaj pli malgajiga rezulto (http://www.ipernity.com/blog/41683/439970 kaj sekvu la ligilojn). Tiu analizo parolas por si mem.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-05-28 23:56
Mi ne komprenas la plendon de kol. Lennartz pri la Libroservo de UEA. Malgraŭ la senlimaj stulteco kaj senutileco de UEA, ĝia Libroservo de UEA estas unu el la malmultaj (seriozaj kaj komercaj) servoj de la Eo-vomado, kiuj bone funkcias. Ionel Onet estas taŭga, efika kaj inteligenta persono, al kiu oni povus doni oran medalon pro la perfekta funkcipovo de la Libroservo de UEA (kompreneble tiu Libroservo ne funkcias por tiuj, kiuj mendas kaj ne pagas). Nek la Libroservo de UEA nek Ionel Onet persone kulpas aŭ respondecas pro la stultajĵoj, kiuj aperas en Esperanto. Maksimume oni povus riproĉi al li kaj al UEA, ke Lla Libroservo de UEA aĉetas la fatrason de plej diversaj esperantistoj. Sed ĉi tie komencus la diskuto: Kio estas fatraso?

Estas interese kaj strange: Ekzistas esperantistoj, kiuj esprimas tre inteligentajn opiniojn, ekzemple pri la problemoj de la Eo-vomado, sed subite ili esprimas opiniojn, kiuj estas tre mirigaj kaj strangaj kaj nelogikaj.

Se Varankin eventuale defendis la stalinismajn purigojn (tio ne estas konata al mi, sed mi devus reokupiĝi pri Varankin), tio estas nenio miriga. Sennombraj intelektuloj de la stalinisma tempo defendis la stalinismajn purigojn, ankaŭ Gorkij, kaj sendube ankaŭ Drezen, se li havintus la okazon. Kaj sendube amaso da e-istoj en Sovetunio, GDR kaj en la orienta bloko esprimus defendon de la stalinismaj purigoj, se tio estus estinta oportuna kaj ebla. Legu la koncernan literaturon, fakan kaj memuaran kaj vi komprenos pli bone (ekzemple Solĵenicyn, Ginsburg kaj Ŝalamov, sed la e-istoj nenion volas kompreni kaj plimulto el ili tute ne konas tiujn verkojn). Bedaŭrinde, la rusia esperantistaro totale silentas pri tiuj temoj. Mi ne dubas, ke ankaŭ la nuntempa rusia gvida esperantistaro de REU konsentus sendi kritikistojn al la prizonoj kaj koncentrejoj de Ruslando, laŭ la metodo de Pussy Riot, se por ili tio estus oportuna kaj profita. Ĉar mi neniel dubas, ke ili lekus la pugon de Putin, se tio montriĝus necesa.

"Beletra Almanako" estas en princpo bona produkto, sed por mi persone tro enua kaj teda. Do, mi ne aĉetas ĝin. Despli, ĝia redaktoraro estas malagrabla kaj la longigita mano de la UEA-koterio.
Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2013-05-29 09:57
Ho ho ho, mi tute ne plendas pri la libroservo. Neniam, neniel. Por mi ĝi estas la plej grava servo, kiun UEA ofertas, kaj ankaŭ mi ĝojas pro la bonega laboro, kiun Ionel Onet faras.

Andreas, vi miskomprenis. Mi ne plendas pri la libroservo, sed pri la eldonagado, kiu ja speguliĝas en la ofertoj. La libroservo estas centra distribuilo, do la analizo de ĝiaj ofertoj estas simpla kaj sufiĉe fidinda vojo.

Do, volante scii, kiom da originalaj libroj kaj kiom da tradukoj estas verkitaj, mi analizis la libroservon. Fakto estas, ke la beletra literaturo modeste vivaĉas en nia movado. La nombro de lernolibroj (ekz. Marĉek), politikaj propagandiloj (Lutermano) kaj faklibretoj (Cherpillon) kaŝas la sensignifecon de la beletro. Estas specifa de la E-movado, ke la nombro de ne-beletraj verkoj tiom superas la nombron de beletraj.

Sed ankaŭ la hodiaŭa originala beletro mem estas diferenca al tiu de la verkoj ĝis la komenco de la dua mondmilito. Nur tion mi volis substreki, kaj tial mi menciis Varankin: Ĝi estas siatempe realisma verko (same kiel tiuj de Forge, Weinhengst ktp.), kaj ĝi prezentas politikan opinion. Tiu poziciigo donas valoron al la verko sendepende de la entenata ideologio.

Tamen - ni nur plendas. Ni ne povas triki aŭ baki verkantojn, ni hamstre turniĝas en rondo. (Aŭ, kiel Roland tion nomis: "temas pri memdetrua evoluo") La jam malgranda nombro de kreemaj kaj kre-kapablaj personoj, starantaj en aktiva vivo, malkreskas, sekve Beletra Almanako kaj Libroservo ne ricevas verkojn ĉu bonajn ĉu malbonajn. Kaj tiu manpleno da kreemaj kaj ankaŭ ekstermovade viglaj aktivuloj interkverelas!!!

Cetere: Se iu legas ĉi tiun fadenon, kiu havas beletran verkon en la kesto kaj ne scias, kiel publikigi ĝin, li skribu retpoŝtan mesaĝon al mi.
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2013-05-29 10:00
Andy asertas, ke la libroservo de UEA estas "unu el la malmultaj (seriozaj kaj komercaj) servoj" en Esperantujo, "kiuj bone funkcias."

Ne, Andy, necesas diferencigi. La individua sendovendado eble bone funkcias. Sed la pogranda vendado malbone funkcias, ĉar doni rabaton nur al mendoj de tri samaj ekzempleroj de unu titolo, forprenas la ekzisto-bazon de lokaj revendantoj. Oni ricevas trionan rabaton, se oni mendas tri ekzemplerojn de unu titolo, do tri librojn, sed neniom da rabato, se oni mendas po du ekzemplerojn de tridek titoloj, do sesdek librojn... (Kontraste al ekzemple la germana merkato, kie la libroservo de EsperantoLand ricevas rabaton de la eldonejoj jam por la unua ekzemplero de unu titolo.)

Ja ne eblas ofte vendi tri samajn ekzemplerojn al dudeko da klubanoj... Sekve loka libro-oferto apenaŭ ekzistas, la grupanoj nur malofte povas foliumi en libroj, la tuta temo de libroj estas maltro en la kapoj de Esperanto-parolantoj.

Oni povas multe teoriumi pri la kvalito de libroj - se oni pli ofte loke kaj en regionaj renkontiĝoj vidus la librojn kaj surloke povus paroli pri ili, la (eble malmultaj) bonkvalitaj libroj havus pli da ŝanco. Sed ŝajne UEA ne deziras tion, ĉar eble pli gravas la vendosumo de UEA mem (rekta vendado al klientoj) ol la entuta vendosumo en Esperantujo kaj la ĝenerala evoluo de Esperantujo. Bedaŭrinde.
Edmund GRIMLEY EVANS
Edmund GRIMLEY EVANS diras:
2013-05-29 11:27
Kiu ricevu rabaton, laŭ vi? Kiel tio funkcias en la germana merkato?

(Cetere, UEA proponas trionan rabaton nur por la libroj, kiujn ĝi mem eldonas, kompreneble. Se vi pensas, ke tio ne sufiĉas por instigi lokajn revendantojn, komparu kun la problemo revendi librojn de Mondial.)
Sten Johansson
Sten Johansson diras:
2013-05-28 21:56
Mi ne scias kial Kalle elektis titole elstarigi ĝuste mian respondon al lia lasta demando. Tamen, espereble oni povas kompreni kiel mi interpretis liajn vortojn "la organizita movado kaj ĝiaj celoj". Mi ne pensis ĉefe pri la eldonejoj aŭ libroservoj. Tamen, se diri la veron, eĉ pri tiuj mi ne vere okupiĝas. Neniu homo povas okupiĝi pri ĉio. Eble Michael komprenas la vorton "okupiĝi" malsame ol mi...

Certe literaturo ankaŭ emociigas min, kaj faras al mi multajn kromajn aferojn, kiujn mi ne sukcesis trafe esprimi en mia respondo. Dankon, José Antonio!
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-05-29 00:27
Libera Folio estas bona projekto, sed s-ro K.K. estas la malghusta kaj maltauga redaktoro.

Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-05-28 23:34
Libera Folio estas en principo bona afero, sed ghi bezonus en principo alian redaktoron.
zlatko tišljar
zlatko tišljar diras:
2013-05-30 11:51
Literaturo en E estas mirinda, se oni konsideras la fakton por kiom ampleksa publiko ĝi estas produktata. Moderna poezio ekz. nuntempe estas apenau legata. En Kroatio (4,5 milionoj da loĝantoj) poezilibroj aperas maksimume je 300 ekzempleroj. Nia moderna literaturo venanta ĉefe el iberia skolo ekzistas dank al specifa iberia fenomeno: esperantistaj aranĝoj tie ĉiam enhavas multajn poeziajn programerojn kaj la homoj tie ŝatas tion kaj kutimas amase partopreni. Bedaŭrinde ion similan mi ne renkontis en aliaj landoj.
Sed pensu ankaŭ pri tio ke ni estas diaspora popolo kaj kompare kun la romaa literaturo (15 milionoj da eŭropanoj estas romaoj) ni havas nekompareble pli evoluintan literaturon. Kaj nur kun romaoj ni povas esti komparataj, ĉar nur ili samkiel ni, vivas dise tra la mondo kaj ne havas unu teritorion kie ili estas plimulta popolo.
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2013-05-30 15:41
Tiu ofte ripetata ideo ke la uzantaro de Esperanto konsistigus specon de “diaspora popolo” estas, laŭ mia opinio, nepravigebla kaj fakte senutila, krom por la embarasa rolludo kiun Silfer inventis por si.

Eblas eĉ supozi ke, se uzuta kiel elemento de varbado, ĝia efiko povus esti forpuŝa al normalaj, komunprudentaj homoj hazarde rimarkintaj Esperanton.

Almenaŭ miasperte, siatempe min entuziasmigis la fakto Esperanto kiel rava, interesega iniciato sur la lingva kampo, kiun voluntule, kreeme kaj vigle (tion mi kredis tiam...) vivigas reto da homoj tra la mondo. Sed tamen, se oni proponus al mi ian “diasporan popolon” al kiu aliĝi, plej verŝajne mi estus respondinta “ne, dankon”.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2013-05-30 16:04
> min entuziasmigis la fakto Esperanto kiel rava, interesega iniciato sur la lingva kampo

Dum min kaptis mia supozo (poste montrighonta naiva), ke Esperanton parolas neniu. Ghuste tio altiris min: okupighi pri originalajho kaj esti unika homo. Se mi siatempe scius, ke amaso da aliaj homoj estas same unikaj, mi eble ne estus eklerninta la lingvon.

Chiu havas sian racian au malracian kialon (ek)okupighi pri E-o.
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2013-05-30 16:54
> Chiu havas sian racian au malracian kialon (ek)okupighi pri E-o.

Jes ja, mi tion ofte kaj laŭte emfazas ofte, eble tro ofte.

Laŭ la nek-neka alternativo kiun mi komencis proponi forsupere al la endormige enua dilemo “finvenkismo aŭ raŭmismo”, mi defendas la fakton ke bonŝance la motivoj okupiĝi pri Esperanto estas (kaj verŝajne ĉiam estis) tre plurecaj, kaj ke tiuj libereco kaj bunta plureco fakte estas bonaj, utilaj kaj do dezirindaj por la tuta afero.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-05-30 23:08
Finvenkismo kaj raŭmismo eble kondukis Esperanton en iun principan dilemon ene de la movado kaj rilate al la "ekstera mondo", sed tiuj du ŝajne diverĝaj tendencoj, aŭ alternativoj almenaŭ donas la okazon elekti inter du principaj strategioj, kiu konsistas ĉefe en tio: batali kontraŭ la angla aŭ rezigni pri la batalo kontraŭ la angla, kaj do garantias la "buntan plurecon", kiŭ lau kolego Vergara estas tiom "utila kaj dezirinda por la tuta afero" (sed li eble pensis pri io alia). Ŝajnas al mi, ke nuntempe tiu diferenco estas la plej esenca kultura diverĝo en la Eo-movado (kiu distancigis - malgrandan - grupon de samideanoj disde de la UEA-movado, kiu daŭre dominas la Eo-movadon, kvankam verŝajne ankaŭ aliaj, personaj kaŭzoj, kiujn oni malvolonte konfesas. ludis iun rolon). La dilemo konsistas do ne en la finvenkismo kaj raŭmismo mem, kiuj ambaŭ iel estas eksmodaj (aŭ eksvalidaj) konceptoj, sed en la dubado de la e-istoj kiun tendencon oni finfine elektu kaj apogu. La malracio (eble: koro) diras, ke oni kontraŭbatalu la anglan, la racio (eble: cerbo) diras, ke oni ne faru tion. La unuopaj e-istoj havas la okazon elekti inter ambaŭ alternativoj. Neniu malpermesas al ili elekti aŭ ne elekti tiun au alian tendencon. Povas esti, ke la sintenaj diferencoj estas ankaŭ politikaj. Probable pli da “maldekstremaj“ e-istoj kritikas la anglan ol tion faras “dekstremaj“ e-istoj. Sed pri tio oni devus fari novajn enketojn kaj esplorojn antaŭ ol povi konkludi pri io ajn tia.

 
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-06-02 12:17
Se la racio estas sufiĉe naiva, ĝi supozas ke la lingvo estas komunikilo kaj ke laŭeble ekzistu nur unu komunikilo, ĉar ĉio alia estas konfuzo ne inda por civilizita socio. Do, laŭ naiva racieco la sola solvo de la monda lingvoproblemo estas ĝeneraligi la uzon de la Angla lingvo dum la ekonomia-milita forto de la Anglalingva landaro gvidata de Usono ankoraŭ kapablas kredindigi tiun solvon.

Do, por esti Esperantisto oni devas esti aŭ malracia aŭ malnaiva – prefere ambaŭ samtempe.
Chielismo WANG Tianyi
Chielismo WANG Tianyi diras:
2013-06-02 05:31
Mia kolego Aldreno Speck jam diris al mi kelkfoje, ke en Esperantujo estas pli da verkantoj ol la legantoj, ĉu vere?
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-06-02 12:04
Mi kredas ke estas pli da legantoj, sed kelkfoje oni ekdeziras ke iu verkinto estu leginta pli multe kaj pli kompreneme.
carlo minnaja
carlo minnaja diras:
2013-09-16 00:17
Mi nur hodiaŭ legas, kaj tutunue mi miras, ke tiu ĉi paĝo estas ankoraŭ ĉefpaĝo, raportanta intervjuon de antaŭ tri monatoj kaj duono. Evidente neniu interesiĝas,kaj la eseantoj estas ĉiam la samaj. Nur etaj komentarioj.Pri "la Majstro kaj Martinelli", ghi ne superas la nivelon de malica burleskaĵo, kiu estos tuj forgesita, kia la koncernatoj ne plu estos konataj. Same okazis pri aliaj pseŭdoverketoj kiuj povus titoliĝi "la Majstro kaj Zacho" aŭ "la Majstro kaj Weinstein" aŭ "La Majstro kaj Bouvier" (kiu scias kiu estis la Majstro en ĉi kazoj?). Kaj mi ŝatus vidi kiuj estus la reagoj de la verkinto de "la M. kaj Martinelli" se sub la masko noveleska oni prifikus lian edzinon anstataŭ aliesan. koncerne la juĝon pri nivelo de la literaturo, mi konsentas kun Tiŝljar ke estas plej maljuste disdividi egale porciojn inter neegaluloj: e-istoj estas kelkdekmiloj, iil subtenas laŭ sia nombro kaj per verkado kaj per legado. Angleparolantoj havas publikon de pli ol duona miliardo. Same maljustus pretendi de San Marino (25.000 loĝantoj) aŭ de Far Oer ke ilia teamo konkurencu samnivele kun landoj kiuj povas trovi ĉampionojn inter dekmilobla loĝantaro. Koncerne neŭtralecon en la verkado de "Historio de la literaturo_" mi nur rimarkas, ke en la italaj lernejoj troviĝas tekstoj pri literaturo plej diversaj, ĉiu havas sian interpreton kaj disdonas malsamemaniere gravecon; ke ekzistas unusola interpreto estas absurde postuli. Mi kaj Silfer klopodas doni objektivan kaj senpasian interpreton, ne senpersonan; simpatio/malsimpatio ne estas literaturaj parametroj, sed estetiko ja estas. Se oni legas la pritrakton de iuj aŭtoroj fare de Benczik aŭ fare de Boulton oni havas, kompreneble, tute malsamajn juĝojn. Sutton ja faris (ne tute kompetente) kolekton de recenzoj; nu, ankaŭ tio estas bonega, manke de io alia. Pli surprize estas kiam li atribuas al iu aŭtoro (kaj vaaste komentarias) verkon kiu estas de iu alia (aŭ kiu ne ekzistas entute). Koncerne kompetentecon, mi estas en juĝkomisionoj ankaŭ de italaj premioj; eble senmerite, sed mi povas bone kompari nivelojn de BKoj kaj de italaj samspecaĵoj. La nombro de la italaj konkursaĵoj estas pluroblo de la BKoj, sed la pintaj ne etas pli lataj ol la pintaj de la BKoj. Ĉiukaze, kiu vivos (se mi entute pretervivos la finverkadon), tiu vidos; kiu legos nian verkon eldiros sian verdikton, mi certas ke estos pluraj mal(s)amaj. Ha, parenteze; ŝajnas, ke Libera Folio ne rimarkis entute ke okazis pluraj aferoj en la verkista (kaj sekve ankaŭ esperantista) mondo post la UK; prefere la redaktoro legu HeKo kiu eble havas siajn partiecajn piketojn, sed aperas kun kelktaga ofteco. Se oni volas stati ĝisdate kun literaturo kaj ĝenerale kulturo, preferindas HeKo kaj Literatura Foiro ol Lib.Fol. kaj Beletra Almanako, multe pli forta eldonrimede, sed ne nepre pli alta kulturnivele.
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2013-09-16 00:37
Ĉu vi povus iom koncize klarigi la ĉefan punkton de via komento? Mi perdiĝis en la vortoj . . .
Joxemari Sarasua
Joxemari Sarasua diras:
2013-09-18 00:10
Pri la vortoj de C. Minnaja, nenio dirinda: ja simpla opinio. Tamen ne eblas silenti pri la naŭza komentario, kaŝnome aŭtorita de mano konata de ĉiuj, kiu ornamas lian ĉi-saman intervenon sed reproduktitan ĉe HeKo [16 sep 13]. Tiaj vortaĉoj ne estas “piketoj”, sro Minnaja, sed unu la plej vomigaj kaj fi-naturaj aludoj, kiujn mi iam legis en esperanto. Silento ne estu konsento, sro Minnaja.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-09-17 20:00
En la atendebla literaturhistorio de CM/GS mi atendas, ke ech "La Majstro kaj Martineli", unu el la plej spritaj kaj sukcesaj literaturaj tekstoj, kiuj iam ajn estis kreitaj en Eo, estos objektive traktita kaj aprezita.
Jorge Camacho
Jorge Camacho diras:
2013-09-19 07:43
Dankon al Carlo Minnaja pro la reklamo, kaj al Joxemari pro la atentigo. Mi jam diris ke Minnaja, kiel lia defendata Valerio ari, estas homo absolute malhonesta, kaj jen la pruvo.

Por tiuj kiuj deziras legi "La Majstro kaj Martinelli" (kiu, cetere, neniom aludas la seksan vivon de la protagonisto Georg Silber, nur lian intelektan onanadon), jen ligilo, 20 jarojn post la apero de mia verketo, videble ankorau ne forgesita:

http://www.gutenberg.org/files/27593/27593-h/27593-h.htm

Kaj jen recenzoj pri ghi:

http://esperanto.net/[…]/majstrmart.html
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-09-19 14:55
Kvankam en la kazo de "La Majstro kaj Martinelli" apenaŭ ekzistas el literatura vidpunkto io kritikinda (sed ĝi estas praktike la sola bona verko de tiu kurioza hispano, kies prononco de Esperanto tamen estas katastrofo kaj lia maniero prezenti sin antaŭ la publiko altgrade skurila kaj abnorma), kompari Kamaĉon kun Voltaire, Juvenal, Quevedo, aŭ Kafka tamen apartenas al la altgrade groteskaj troigoj, kiujn fari certaj e-istoj en sia juĝa praktikado al si ofte permesas, pro kio ilia opinia kredindeco estas tre limigita (neniu serioza nacilingva revuo aperigus iliajn tekstojn kaj recenzojn). La groteska kulmino de tiu arto (pseŭd)intelekte troigi dume estis certe atingita en la ĉi-koncerna recenzo de Dasgupta, kiu malkaŝis tiun altgrade eklektikisman hindon (aŭ bengalon) kiel (enhave finfine malplenan) pseŭdofilozofon, kies ĉefa talento ŝajnas esti tiel komplike, bizare kaj nebule esprimi sin, tiel ke certaj malpli intelektaj kolegoj retrovos en li la veran genion. Restas la demando, kial ĝuste Dasgupta verkis recenzon pri tiu ĉi verko. Por mi ekzistas la nura klarigo, ke Dasgupta devis esti tre impresita de la pseŭdintelekta esprimmaniero de Silber, ĉe kiu li devis malkovri iun animan parencecon.
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-09-19 15:59
Eble mi recenzu iomete - eksterfloreale kaj eksprese. :-) Jen:

"Malbele obtuza voĉo de konjekteble turpa virino anoncis germane, france kaj itale la ekspreson el Vieno ĉe la kajon numero tri, kie ..."

Vivu la akuzativon! Specife post "ĉe"!

Ho - kia rigore repudienda turpaĵo, elpaŝanta jam en vere nur mizere minca unua ĉapitreto! Ĉu mi recenzu plu?

Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-09-19 17:45
Jes, nepre. Shajnas ke vi havas (ankorau nemalkovritan) talenton por tio. Sed nepre ankau elektu la taugan planlingvon por tiu celo, prefere unu, en kiu la akuzativo ne ekzistas.

Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-09-20 09:15
Mi ne komprenas. Aŭ ĉu eble vi ne konas la sufiĉe konatan ŝercan misformulaĵon: "Vivu la akuzativon!"?

Cetere, ĉu iu scias, kiu prae aŭtoris ĝin? Ĉu ne jen la titolo de iu libreto por helpi komencantojn aŭ simile?

La plej fruan presitan uzon mi gugle trovis en 1972-a retpoŝta "Eventoj" kiel titolo de artikolo plume de André Cherpillod. Temas pri la dilemo rilate la ne-akuzativigeblon de alilingvaj vortoj (ekz. nomoj) kaj de tutaj frazoj.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-09-19 15:31
Kvankam en la kazo de "La Majstro kaj Martinelli" apenaŭ ekzistas el literatura vidpunkto io kritikinda (sed ĝi estas praktike la sola bona verko de tiu kurioza hispano, kies prononco de Esperanto tamen estas katastrofo kaj lia maniero prezenti sin antaŭ la publiko altgrade skurila kaj abnorma), kompari Kamaĉon kun Voltaire, Juvenal, Quevedo, aŭ Kafka tamen apartenas al la altgrade groteskaj troigoj, kiujn fari certaj e-istoj en sia juĝa praktikado al si ofte permesas, pro kio ilia opinia kredindeco estas tre limigita (neniu serioza nacilingva revuo aperigus iliajn tekstojn kaj recenzojn). La groteska kulmino de tiu arto (pseŭd)intelekte troigi dume estis certe atingita en la ĉi-koncerna recenzo de Dasgupta, kiu malkaŝis tiun altgrade eklektikisman hindon (aŭ bengalon) kiel (enhave finfine malplenan) pseŭdofilozofon, kies ĉefa talento ŝajnas esti tiel komplike, bizare kaj nebule esprimi sin, tiel ke certaj malpli intelektaj kolegoj retrovos en li la veran genion. Restas la demando, kial ĝuste Dasgupta verkis recenzon pri tiu ĉi verko. Por mi ekzistas la nura klarigo, ke Dasgupta devis esti tre impresita de la pseŭdintelekta esprimmaniero de Silber, ĉe kiu li devis malkovri, aŭ senti iun animan parencecon.

Malgraŭ ĉia ŝajna voltera genieco de "La Majstro kaj Martinelli", mi tamen preferas la literaturan koncepton de romanoj verkitaj ekzemple de Leonid Juzefoviĉ, ĉar al ili komplete mankas la malaltaj sentoj de persona venĝemo.
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-09-20 16:40
La eldiro, ke "La Majstro kaj Martinelli" de literatura vidpunkto estas apenaŭ kritikinda, estis espereble nur ŝerco via.

Nome, mi intertempe iomete plu legis. Jen mallonga provizora recenzo.

=================================

La aplikata lingvaĵo estas plena katastrofo. Ĝi kredigas, almenaŭ la recenzanton, ke la aŭtoro senĉese konfuzas sian fervoran, ĉevaleteskan, preskaŭ onanieman, manion enkonduki amason de plene superfluaj mem-elpensitaj novaj vortoj kun prozkrea talento. En tiu ĉi skribaĵo tiu ĉi nepre necesa aŭtora doto, laŭ la recenzanto, nenie montriĝas. La neceso meti vortareton fine de la verketo malsekretas jam ĉion. Ĝi des pli klare substrekas la videblan nepovon de la aŭtoro kompreneble kaj leginde esprimi sin. La muzoj, tre bedaŭrinde, laŭŝajne ĉi-rilate ne kisis lin. El tio rezultas, ke la celata humuro en la rakonto dronas sub inundo de neologismoj.

La recenzanto ĉiuokaze hezitus apliki por tiu ĉi stranga batalpamfleto la vorton "verko", kies precipa celo ŝajnas esti ridindigi kelkajn konatajn Esperantistojn. Tre, tre certe ne temas pri premiinda ĉefverko de la lingvo Esperanto.

Recerbume, la recenzanto ne estas centelcente certa, ke ĉe tiu ĉi verko entute temas pri teksto skribita en Esperanto. Eble jen speco de Ido!

=================================

Tute honeste, se jen la lingvaĵo de Akademiano, kaj ŝajnas esti tiel, kaj ĝuste tia lingvaĵo estu por ni ĉiuj modela, mi persone inklinus supozi, ke la tuta altestimata Akademio de Esperanto valoras rilate la lingvon Esperanto tiom, kiom difektita sublita ceramika pispoto. Nekredeble!
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-09-20 21:01
Mi kontrolos vian aserton, chu la lingvajho estas plena katastrofo. Ghuste la lingvajhon mi kredis ghis nun plene malkatastrofa.

Sed daurigu vian recenzon...

Jorge Camacho
Jorge Camacho diras:
2013-09-19 17:07
Dankon al ĉiuj, speciale al la komplico Minnaja, pro la komplimentoj.

Cetere: http://jorgecice.blogspot.com.es/[…]/tiaj-homoj-en-esperantujo.html

Kaj krome: http://bertilow.com/[…]/che.html#i-zcu
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-09-19 20:47
http://jorgecice.blogspot.com.es/[…]/tiaj-homoj-en-esperantujo.html

tro banala, au triviala komento, ne digna por elstara verkisto por "omaghi" simplan sensignifan esperantiston, kiu havas pri si mem altan opinion, sed kiu per siaj stultaj kaj infanecaj komentoj diskreditis sin jam delonge, same kiel la autoro de la blogajho mem, kiu ne evitis fali sur tia malalta intelekta nivelo de komentado.
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-09-19 18:51
Zamenhofa tute certe ne estas "ĉe + akuzativo" kaj en Pivo troviĝas novdate nur du senaŭtoraj ekzemploj kun la signifo de "en la domon de", do kun "ĉe" iomete laŭ la signifo de la franca "chez".

Cetere, tiuj ĉi du aldonoj troviĝas nur en NPIV kaj nur rilate tiun ĉi tre specifan signifon, ĉu ne?

Kaj Bertilo ne estu vere instanco pri tio. Li iam kaj iam eraras aŭ ŝanceliĝas, ĉu ne? Mi memorigu nur pri lia allasado aŭ ne-allasado de a-vortoj derivitaj de verbaj radikoj.

Do mia kritiko restu.

Memkompreneble, se vi nepre volas elpensi vian prapropran varianton de Esperanto ...

Sed nun mi estas iĝinta scivolema. Eble mi legos la tutan verkon.

Cetere, rilate al "ĉe". Ĉu ni nun reskribu ĉiujn lernolibrojn?
carlo minnaja
carlo minnaja diras:
2013-09-19 19:44
S-ro Camacho uzas pri mi vortojn kiel "malhonesta" "komplico" (eble aliajn, sed mi ne chiam legas la ligojn al kiuj li sendas). Tio ne estas la unua fojo, li tion faris antau eble tri jaroj, en mesaghoj al mi, poste mi ne plu scias, char mi filtras liajn mesaghojn, por ke eventuale miaj familianoj kiuj hazarde rigardas mian ekranon ne havu negativan impreson pri la personojn kun kiuj mi rilatas. Mi defias chiun ajn trovi en la eble pluraj miloj da mesaghoj au artikoloj au chiaspecaj verkoj miaj dum pli ol duona jarcento tiujn vortojn; ili ne apartenas al mia repertuaro. Chiu recenzanto au eseanto au komentarianto, inkluzive de la barataj au de la HeKo-aj au de la LibFol-aj, respondecas pri siaj vortoj. Mi konsentas nur kun tio kion mi skribas, ne kun tio kion mi legas, kaj se mi ne reagas, tio ne signifas ke mi konsentas, sed simple ke mi havas ion pli interesan por fari. Lib.Fol-on mi malofte legas, ghi havas sciigojn tiom malnovajn... kaj krome ghi, prave char libere, gastigas chiam la samajn diskutantojn pri temoj ne nepre chiam interesaj. Mi trafis al la literaturo kiu dekomence shajnis interesa, sed la posta diskutado elvojighis kaj farighis inter ofenda kaj insulta. Tiuj ne estas literaturaj parametroj, do ili ne interesas min.
carlo minnaja
carlo minnaja diras:
2013-09-19 19:46
korekto: kvara linio: pri la personoj
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-09-19 22:15
Al s-ro Minnaja oni povas doni nur la honestan konsilon komplete distancighi de la civito.
carlo minnaja
carlo minnaja diras:
2013-09-20 12:45
Al s-ro Kunzli, kiu sugestas al mi “distancighon”: konsilojn chiu donas, sed ne kiam oni bezonas.
Mi estas membro de UEA, Civito, SAT, Itala Esp- Federacio, ARCI-Esperanto, Esperanta PEN, eble aliaj; mi ofte kontribuas al Literatura Foiro, Monato, Heroldo, Esperanto, L’Esperanto, Femina, sporade al Beletra Almanako, La Gazeto, eble aliaj (chiam petate, neniam proprainiciate); kontribuis al Horizonto, Iltis-forumo, Fonto, eble aliaj, kaj al diversaj libroj omaghe al Lapenna, De Diego, Haupenthal, Pennacchietti, Tonkin, eble aliaj.
Krom tio, ke che kelkaj regas grandega konfuzo inter tute malsamaj aroj, kiaj KCE, FEM, Civito, LF-koop, redakta stabo de Literatura Foiro, redaktoraro de Heroldo, redaktoro de HeKo, Esperanta PEN, kion signifas “distancighi de la Civito”? Ke mi ne plu legu revuojn (cetere Civito proprietas neniun)? Ke mi ne apudigu miajn artikolojn al aliaj, kiujn mi ne shatas? Tio signifus silenti entute, ne ekzistas revuo kiu publikigis nur aferojn de mi shatatajn. Ke mi rebatu al chiuj kiuj falsas, hipokritas, agresas, insultas, mokas? Necesus tuta vivo, char insultantoj estas tre verkemaj, kaj, cetere, hundo bojas, homo vojas. De tempo al tempo mi ech rebatas, tre malofte, private kaj nur rete; daurigi en papera revuo polemikon helpas al neniu kaj se vi senfine parolos, de ghi la poto ne bolos; kiu langon katenas, Dio lin benas. Mi klopodas sekvi la principon “ne faru al - kaj ne diru pri - aliaj kion vi ne shatus koncerne vin mem”; kiu agas afable, vivas agrable.
Chu tiu au tiu alia verko (satira, au post-ira, au lam-ira, au larm-tira, au alispec-(t)ira) estos memorata post jarcento? Mi neniam prognozas: pri nuno oni tushas, pri futuro oni fushas. Ni vivas en la kroniko, ni ne iluziu nin ke ni vivas en la historio. Al la diversaj revuoj (ghisdatighu, redaktoro, Heroldo tute ne mortis, sed konvaleskas) mi deziras prosperon kaj, se licas mencii ankorau unu, ke ili atingu la dauron kaj konstanton de Literatura Foiro, kiu atingis sian enviindan seninterrompan aperon dum 43 jaroj. Cetere Literatura Folio gastigis kontribuojn de pluraj insultantoj, sed kiam pasanto jam trinkis li la puton insultas. Sanon!
P.S. – Ie-tie mi legis pri “Silfera bando”, kaj mi opinias, ke, lau signifoj 1 kaj 2 de NPIV, temas pri muzik-bando, fakte Silfer tradukis multajn kanzonojn kaj iniciatis tutan serion de muzikaj kasedoj (pli ol dek); nu, mi ne sentas min apartenanta al ghi, char bedaurinde mi ne kunpartoprenis al tiuj laudindaj kulturaj iniciatoj. NPIV registras ankau trian signifon, negativan; se tiu estas la intenco de la uzinto de la epiteto, nu, mian konsideron pri insultoj mi jam eldiris en la supraj linioj, krom la fakto, ke temas pri nedifinita aro; kiel supre dirite, regas granda konfuzo inter la multaj medioj en kiuj Silfer ege diversrespondece partoprenas. Tio simple deprenas signifon de la epiteto sed lasas nur malplachan postguston. Kontrau peko batalu, sed pekanton ne tushu. Ne surprize se iu (ne mi) rebatus: kion vi semas, tion vi rikoltos.
P.P.S. – Mi estis sendonta la suprajn liniojn por enretigo, sed jhus mi legis, plengorghe ridante, la komentarion de G. Kamacho. Evidente li ne scias kion mi jam hierau skribis al la redaktoro de HeKo koncene la partan represon de mia interveno; che nescianto oportunus silento (nur rimoido, sed jughu lau la intenco), kaj en puto rano ne scias pri oceano; ne zorgu pri tio kio estas ekster via scio. Rilatoj pri kio mia aperas en HeKo estas afero de mi kaj la redaktoro de HeKo, ne ja de LibFol; balaajhon el korto mi eksteren ne elportas, oportunus ke ankau aliaj ne shovu nazon en fremdan vazon. La unuliniajn komentojn al tiu fragmento mi nek autoris, nek aprobas, nek klopodas diveni pri autoreco; ke mi rajtu eventuale postuli forigon de io mia, cetere jam publike aperinta en alia kunteksto, mi konsentas; ke mi rajtu postuli forigon de aliulaj komentarioj mi dubas. Propra opinio ne estas legho por alia. Samrezone, mi rajtus postuli, ke la insulta interveno de s-ro Camacho estu forigita. Kompreneble tion mi nek rajtas, nek postulas, kaj cetere insulto ne algluighas. Chiu responsas pri si, chiu estas sinjoro de sia vorto, zorgu pri vi kaj nenion pli. Pri emo/malemo rebati mi jam skribis supre: ke se mi ne rebatas al tuta aro da maloportunajhoj, mi ilin prikonsentas, estas bizara teorio; ju cerbo pli prudenta, des lango pli silenta. Mi estas konstrua, ne detrua. Chiuokaze, la lastan frazon de s-ro Camacho mi aldonis al la dosiero pri li por eventuale estonta utiligo, se necese, protekte al la prestigho kiun mi havas en mia oficiala shtata rolo en mia lando kaj internacie. Mi jam atentigis lin antau jaroj, ke liaj publikaj insultoj estas delikto lau chiulandaj juroj, ke lau la itala juro ankau la redaktoro kunrespondecas (tre freshaj verdiktoj tiuteme en Italio) kaj ke nenies pacienco estas senfina.
Fartu bone!
Redakcio
Redakcio diras:
2013-09-20 16:09
S-ro Minnaja turnis sin al la redakcio, petante forigon de la menciita komento de Jorge Camacho, kiu laŭ li enhavis personajn insultojn. La komento estis forigita de la redakcio.

Kalle Kniivilä
redaktoro de Libera Folio
Jorge Camacho
Jorge Camacho diras:
2013-09-21 10:08
Tedus min provi respondi kontraŭ tiom da trolaĵoj, sofismoj kaj kalumnioj, des pli kiam miaj vortoj tuj poste estas cenzuritaj.

Ĉion dirindan plej trafe jam esprimis Joxemari Sarasua: http://www.liberafolio.org/[…]upigas201d#1379455829286958
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-09-20 13:54
Ho, feliche mi ne estas membro de chiuj tiuj asocioj. Mi frenezighus.
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-09-20 16:43
Mi metis nun provizoran recenzon de "La Majstro kaj Martelli" pli supre.
Richard Schneller
Richard Schneller diras:
2013-09-21 10:14
Jen tipa trajto de nia ''provizore'' laboranta interreta epoko. Oni komencas recenzon antaŭ finlegado de la libro - jam post la unua ĉapitro - per mencio de probabla tajperaro! En dua anhelo oni senkompate kondamnas laŭdirajn novismojn (kiuj plej ofte estas nuraj originalaj vortkreaĵoj). En bona recenzo oni devus komenci per la enhavo kaj nur fine trakti prilingvajn aferojn. Cetere kial kondamni verketon sen meti ĝin en la kuntekston de la beletra verkado antaŭ dudek jaroj? Tiam floris tekstoj de Piĉ, De Diego, Haupenthal kaj aliaj. Al tiu periodo sekvis kiel reago la ''bonlingvismo'' de Piron, Corsetti kaj aliaj. Vere necesus minimume kompreni la satiron de Kamaĉo en la kunteksto de la koncerna periodo de beletra kreado.
Jorge Camacho
Jorge Camacho diras:
2013-09-21 11:12
Dankon pro la saĝa komento. Sed sciu ke baldaŭ atakos ankaŭ vin la troloj (kaj eble eĉ la patroloj).

Bonan semajnfinon!

http://eo.wikipedia.org/wiki/Interreta_trolo
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-09-21 13:36
Nomi kaj danki komenton de Schneller kiel saghan ridas ja ech kokinoj, anseroj kaj papagetoj. Kamacho plene malkashis la veran karakteron de sia intelekto (kiun mi neniam alte taksis). Eble baldau oni nomos Schneller-on eminentulo kaj grava verkisto.

Troleo

Richard Schneller
Richard Schneller diras:
2013-09-21 18:08
Kuenzli troviĝas jam delonge sur mia listo (malampleksa) de teduloj.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-09-22 12:27
Chu ni vetu, ke s-ro Schneller estas pli teda ol s-ro Künzli?
Richard Schneller
Richard Schneller diras:
2013-09-22 18:23
La funkcio de "enketo" kaj "voĉdono" ne ankoraŭ ekzistas en LibFol, sed mi ne timus ĝin.
Jorge Camacho
Jorge Camacho diras:
2013-09-22 18:31
Mi proponas enketon pri tio ĉu s-ro Künzli estu definitive elpelita el Libera Folio. Kaj mi voĉdonas jese al tiu propono.
Richard Schneller
Richard Schneller diras:
2013-09-22 12:18
Por via informo: interesas min la esperanta literaturo, ĉu originala ĉu tradukita, sed mi havas neniun propran ambicion beletran. La laboro de Sten Johansson estas tre utila kaj mi de jaroj ade konsultas lian OLE-paĝaron.
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-09-21 12:51
Mi fakte intertempe tralegis la tutan satiraĵon kaj eble mi afiŝos pli kompletan recenzon tie ĉi.

La problemo pri tiu ĉi teksto estas, ke apenaŭ iuj povas tuj kompreni ĝin. Por tio oni devus unue koni amason de helen- kaj latin-devenaj sciencaj radikoj, regi tre bone almenaŭ unu Okcident-Eŭropan latinidan lingvon, kaj aldone bonvenigi kelkajn elpensitaĵojn de la aŭtoro. Aldoniĝas la neceso koni dudekon da Esperantaj aŭtoroj kaj ties verkojn por kompreni ĉiujn aludojn. Same pri la menciitaj plej ofte nur unupersonaj tiel nomataj eldonejoj.

Nu, mi (preskaŭ) kvalifikiĝas pri ĉio ĉi. Sed mi demandas min, kiom granda estas jena cirkleto de homoj, kiuj povos entute ĝui tiun ĉi tekston? Tute aparte de la demandoj, ĉu oni preskaŭ sisteme malaperigu la prefikson "mal-" kaj ĉu oni senpere verbigu sciencajn substantivajn radikojn, fakte nur fake konatajn, por priskribi kvazaŭ ĉiutagajn situaciojn kaj scenojn. Specife ene de dialogoj inter protagonistoj, tiaj mislokaj sciencaĵoj ŝajnas esti speciale maloportunaj. Tiel esprimas sin parole en Esperantujo absolute neniu.

Iam kaj iam, legante, oni devas supozi, ke jen teksto fare de vortaristo, kiu nepre volis en unusola dokumento elmontri ĉiujn siajn plej strangajn trovitaĵojn.

Iuj, eĉ multaj, formuloj estas spritaj kaj brilaj, konsentite. Tamen tre multaj aliaj formuloj estos simple por la legantaro apenaŭ kompreneblaj.

La enhavo estas ja satira kaj limas absurdan teatron. La aŭtoro kure de la rakontataj mistifikaj okazaĵoj preterpase vangofrapas multajn literaturajn eminentulojn kaj ties eldonantojn. Ĉe tio la aŭtoro ne forgesas sufiĉe ofte vangofrapi ankaŭ sin mem.

Min la teksto amuzis, kvankam mi estas certa, ke ĝi ege ne amuzos ĉiun. Sed kiel dirite, por amuzi iun ajn estas unuapaŝe necese, ke iu komprenu la ege ne mezfluan lingvaĵon de la aŭtoro. Kaj pri tio mi forte dubas.
Jorge Camacho
Jorge Camacho diras:
2013-09-22 16:12
Finfine rimarkis s-ro Pejno i.a. ke temas pri satiro.

Krom se mi forgesis mian propran verketon, ĝi ne pritraktas la seksan vivon de Ari/Silfer kaj Martinelli, temo kiu neniam interesis min eĉ unu sekundon.

Strange, tamen, Carlo Minnaja skribis la frazon "se sub la masko noveleska oni prifikus lian edzinon anstataŭ aliesan" (s-ro Pejno i.a. povus verki recenzon pri la vorto "aliesa" en teksto de akademiano). Kial venis tiu ideo en la kapon de Carlo Minnaja? Pri kiu fikata virino li pensis skribante pri aliula edzino? Ĉu pri s-ino Ari-Martinelli? Ĉu pri sia propra? Kaj fare de kiu? Ĉu fare de lia ŝatata advokato? Estus interese scii pli da detaloj.

Se mi ne mismemoras, ekzistas nur du verkoj kun rilato al la seksa vivo de la kunaŭtoro de Carlo Minnaja:

2) "La manto" (1997)

Recenzoj pri ĝi: http://esperanto.net/literaturo/roman/libr/manto.html

... kaj 1) "Pretertempe" (1982), de Aldo de'Giorgi

Pri la poeto: http://esperanto.net/literaturo/autor/degiorgi.html

Strange, mankas en la paĝaro OLE recenzoj de "Pretertempe". Ĉu neniu recenzo aperis?
Jorge Camacho
Jorge Camacho diras:
2013-09-22 16:52
Laŭ CEOLE, de G. Sutton, p. 474-475, aperis unu recenzo de "Pretertempe" fare de Probal Dasgupta ("Oni frandu, dum oni povas!", en Esperanto n-ro 922, okt. 1982, p. 171-172), kaj ankaŭ Baldur Ragnarsson opiniis pri ĝi en la samjara n-ro 74 de Literatura Foiro, p. 2.

Krom tio oni ne forgesu la 4-paĝan Enkondukon de Marjorie Boulton al la poemaro, aperigindan en la paĝaro OLE kune kun la troveblaj recenzoj.

Mi scivolas kiel pritraktos ĉi poemaron la kunaŭtoroj Minnaja+Silfer.
Jorge Camacho
Jorge Camacho diras:
2013-09-23 23:10
Minnaja forgesis klarigi, pri fikado de kies edzino li pensis, kiam li skribis tiun frazon sen rilato al la enhavo de "La Majstro kaj Martinelli". Dume en HeKo malaperis la republikigo de la ĉi-tieaj vortoj de Minnaja, tamen restas la "komentarioj" de tiuj fantomaj "zamenhofologo" kaj "redakcio", nuraj avataroj de Ari/Silfer, la kara amiko de la neniodira Minnaja. La komentarioj estis iomete modifitaj kaj kompletigitaj. Nun, sen la teksto de Minnaja sur kiu ili pretendis baziĝi (teksto siavice misprezentanta la enhavon de mia satira novelo), tiuj komentarioj montriĝas pende en la aero, kvazaŭ nudaj, kiel perfekta ekzemplo de la elpensaĵoj de psikopatiulo.

Por ke oni ne petu cenzuron de tiu ĉi diro, mi citas la NPIV-difinon de "psikopatio": psika malordo, karakterizata precipe de neregataj impulsoj, humora nestabileco k nekapablo adapti sin al la medio, kio ĝenerale kondukas al kontraŭsocia konduto.

Temas ne pri insulto, sed pri objektiva priskribo. Nu, en oktobro 1994 mi ricevis leteron de Claude Piron, profesie psikoterapiisto, kie li laŭvorte skribis al mi ke "Ĝjorĝjo [t.e. Silfer] serioze psike misfunkcias". La originalo de tiu letero troviĝas en la E-Muzeo en vieno, ĉe la Aŭstra Nacia Biblioteko, sed mi konservas kopion (papere kaj bite) kiun mi volonte montros al interesiĝantoj pri la kompatinda psika stato de Ari/Silfer kaj de lia edzino.
Jorge Camacho
Jorge Camacho diras:
2013-09-23 23:18
Tiom longe, ke psikopatiaj insultoj kaj kalimnioj plu aperas sur la retpaĝoj de HeKo (kun la implicita aprobo de Carlo Minnaja, regula kunlaboranto de HdE), mi sentos min libera plu citi el tiu letero de Piron, kiu i.a. parolis ankaŭ pri mia verketo: "Mi legis kun grandega plezuro vian satiron 'La Majstro kaj Martinelli'."

Pri citado el leteroj, oni legu ekzemple: http://www.rightsofwriters.[…]riters-should-know.html?m=1
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-09-24 01:53
Mi ne tro frue fanfaronus per la verdiktoj pri la misfunkciado de ies psiko, lau C. Piron. Chi-lasta mem faris diversajn asertojn pri la trajtoj kaj rolo de Esperanto, pri kiuj oni ne tre komprenis, chu temas pri iom frenezaj ideoj kaj chu la autoro mem estas serioze konsiderebla fakulo pri psikoterapio au nur charlatano.

Se oni absolute ne posedas informojn pri liaj fakaj kvalito kaj kompetenteco kiel psikoterapiisto, oni ankau ne povas konfirmi, chu la ekspertizoj, kiujn li verkis pri la psika stato de aliaj personoj, estis trafaj, ghustaj kaj validaj, des pli ke en tiu sektoro regas ekstremaj sekretemo kaj diskretemo.

Se P. skribis al vi tian leteron, el kiu vi nun citas, mi permesas al mi iom dubi pri lia diskreteco kiel psikoterapiisto.

Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-09-20 16:51
... Martinelli ...
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-09-20 20:54
En Germanio forpasis Marcel Reich-Ranicki, kies literaura heredajho estas de tuteuropa signifo. Neniu reago al tiu evento en la Eo-mondo, kio indikas, ke Eo estas komplete fortranchita de la "ekstera mondo".
Osmo Buller
Osmo Buller diras:
2013-09-23 17:01
En 2008 la ekstera mondo venis al UEA por peti komenton pri la morto de Horst Tappert, kiu famiĝis en la germana televida krimserio Derrick. La regiona radio de Roterdamo havis iom absurdan programeron, kies aŭtoro aperis neanoncite ie ajn por demandi pri iu aktuala okazintaĵo. Mi do subite havis antaŭ mi mikrofonon kaj devis formuli starpunkton de UEA pri la morto de Tappert. Mi tamen ne plu memoras, kion mi diris.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-09-20 20:56
literatura
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-09-23 21:09
Chi tiu komento en si mem estas absurda.
Harri Laine
Harri Laine diras:
2013-09-21 09:55
AK skribis, laŭ sia ĉion malaprobanta kutimo, pri la morto de Marcel Reich-Ranicki antaŭ du tagoj:
"Neniu reago al tiu evento en la Eo-mondo, kio indikas, ke Eo estas komplete fortranchita de la 'ekstera mondo'."

Interese. En kiu Esperanto-forumo aŭ jam aperinta periodaĵo vi atendis reagon?

Ĉi tion vi eble ne kalkulas kiel reagon, sed mi ĵus rimarkis ke precize je la mortotago aperis en la Esperanta Vikipedio nova artikolo pri li.
Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille diras:
2013-09-22 00:32
En IS antaŭ multaj jaroj, Ziko faris parodion kiu nomiĝis "Recenzanto". Ŝajne estis parodio de fama germana literatura recenzanto, kiun mi ne konis. Nun mi scivolas, ĉu estis parodio de Marcel Reich-Ranicki.

Ĉu iu kiu estis en tiu IS kaj memoras la parodion povas konfirmi aŭ malkonfirmi tion?
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-09-23 22:24
Nu, en la libera mondo oni povas fari parodion pri chio ajn, ankau pri Ziko kaj Yves Bellefeuille (ambau taugus perfekte por tio), pri Putin, Fidel Castro kaj Berlusconi, pri Merkel kaj Steinbrück, pri Idi Amin, Ghaddafi kaj Assad, pri islamo kaj Bin Laden. Ankau pri Reich-Ranicki. Ankau pri judoj, pri Hitler, Goebbels, Göring, Himmler kaj Mussolini, pri gaschambroj, Auschwitz, Treblinka kaj pri antisemitismo. Ankau pri Esperanto, Volapük, Dasgupta, Fettes, Civito kaj Silfero, pri svisaj gnomoj, pri turkoj, grekoj, italoj, japanoj kaj finnoj, pri hotentotoj, bushmanoj kaj eskimoj. Kaj ankorau pri multo pli. Lau via elekto kaj placho. Tio estas la diferenco inter la libera kaj la nelibera mondo, kie tio ne eblas. Sed kelkfoje oni ne devas miri pri la alta prezo, kiun oni devas pagi por tiuj parodioj, kiel la danoj spertis antau kelkaj jaroj, kiam ili troigis.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-09-21 13:38
Vi tute pravas. Permesu ke mi ankau malaprobas vin - kiel personon, kompare kun MRR, kiun mi multe admiris (kaj posedas chiujn liajn librojn).
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2013-09-21 19:24
Kompreneble vi admiris s-ron Reich. Li ja paradis per sia judeco.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-09-21 13:50
PS Mi rigardis: La Eo-vikipedia artikolo pri MRR estas ignorinda (sed e-istoj laudas chion Esperantan). Shajnas, ke nenio el lia verkaro aperis en Eo.

Sub "eksteraj ligoj" komplete mankas indikoj al la la gravaj nekrologoj kaj artikoloj kiuj aperis en la germana gazetaro.

Kompreneble, iu Tito estas por la e-istoj pli grava ol iu MRR. Devus esti inverse, se Eo volus ludi ian gravan rolon, ankau en la literaturo.

Harri Laine
Harri Laine diras:
2013-09-21 14:57
AK, mi afable permesas al vi malaprobi min, ĉu kiel personon, ĉu kiel ion alian.

Cetere, vi forgesis respondi mian demandon.
carlo minnaja
carlo minnaja diras:
2013-09-22 00:42
Marcel Reich-Ranicki ne estis memorita en la televidaj jhurnaloj italaj (mi spektas chiutage tri, inkluzive de la tuttage resuma nokte). En la italan estis tradukitaj nur tri liaj verkoj (Mia vivo, Verkistoj de la du Germanioj, Kazo Heine); en la bibliotekaro de Padova estas 46 registrajhoj de li au pri li, el kiuj 44 germanlingvaj (multaj estas ripetajhoj char ili trovighas en pluraj bibliotekoj). Nur du estas en la itala (neniu en la franca, angla au hispana): Mia vivo kaj Verkistoj de la du Germanioj; la Kazo pri Heine ne troveblas en Padova en la itala). Eble ankau renomo varias lau la latitudoj. La filmo el liaj verkoj, tre fama en Germanlingvio, ne atingis Italion. Mi ne miras pri tiom malmulte da tradukoj al la itala kaj manko entute de tradukoj al Eo, char ja, lau titoloj kaj recenzoj (nenion mi legis) liaj verkoj rilatas chefe al germana-pola situacio, do iom limigita se rigardata lau internacia dimensio (mia persona klopodo kompreni kial preskau ne ekzistas tradukoj). Koncerne sciigofreshecon au ghisdatecon, kiam aperis "La tombejo de Prago" de U. Eco, la morgauan tagon Literatura Foiro enprogramigis artikolon kiu aperis en la tuj posta numero. Same che la abrupta morto de kantisto Lucio Dalla. Kiam estis (lau chies universala surprizo) atribuita la Nobel premio al Salvatore Quasimodo kaj estis donita la sciigo per la vespera radiojhurnalo, la postan vesperon jam Radio Roma -Esperanto-fako - dissendis tutan eseeton pri li kun deko da poemoj tradukitaj. Nu, la esperanta kulturo fluas kune kun la aliaj, bedaurinde la aperofteco estas tiu konata; sed ech en la italaj literaturaj revuoj aperantaj je chiu dua monato la rapido de la komuniko ne estas pli granda.
Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2013-09-22 10:26
Estas tiel facile pruvi, ke la esperantistoj estas amaso da stranguloj, kiuj vivas senescepte en sia propra fermita mondo: Legu ĉi tiun fadenon!

Do la temo estis la anonco, ke SJ eldonis esearon, kaj lia aserto, ke li ne plu okupiĝas pri la movado. Poste la komentantoj skribas i. a. pri

- Esperanto kiel socia movado (kun neevitebla ligilo al vikipedio)
- Esperanto-literaturo kaj UEA
- Rabato de pograndaj librovendoj
- la taŭgeco de K. K. kiel redaktoro (persona atako de A. K. kontraŭ K. K.; personaj atakoj de A. K. per si mem ja ne estas novaj, mi ŝatas A. K. ĝuste pro lia malatento de la granda harmonia rondo)
- finvenkismo kaj raŭmismo (ŝatata temo de A. K., trovebla en preskaŭ ĉiu fadeno)
- CM / GS
- Majstro kaj Martinelli (verko de antaŭ dudek jaroj!)
- Reich-Ranicki (kiun mi persone ŝatas, ĉar li ofte malpravis, sed prezentis sian malpravon per nesuperebla ĉarmo) kaj lia signifo (kiu estas preskaŭ nula por la esperantistoj)

Inkluzivante la fakton, ke (bedaŭrinde) A. K. ĉiam rajdas la samajn ĉevaletojn, mi ne povas ne konstati, ke la vivo de la esperantisto-movado ĉesis antaŭ dudek jaroj per M&M. Homoj, la movado, kiun vi prezentas, estas neniel alloga por la ekstera mondo, donas nenion novan aŭ interesan. Neniu fakulo aŭ politike vere interesita persono daŭrigas lerni la lingvon, legintojn ĉi tiujn enuaĵojn!
Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2013-09-22 10:29
Mi ĵus konstatis, ke ankaŭ mi rajdas ĉiam la saman ĉevaleton kaj skribas ĉiam la saman opinion.
Harri Laine
Harri Laine diras:
2013-09-22 10:54
Malgraŭ tio, ke mi eble repruvas la aserton de Michael pri nia propramondeco, mi daŭrigas per komento pri komento de CM pri R-R, pri kiu mi apenaŭ scias ion. Mi ŝatas diskutojn, kiuj devojiĝas al surprizaj lokoj (dankon al SJ por la inspira komenca punkto!). Tia devojiĝado, cetere, okazas en interesaj retdiskutoj ĉiulingvaj.

Se en la grandan Italan oni tradukis tri verkojn, eble ne estas malbona rezulto ke en la eta Finna aperis nur unu ("Eurooppalainen, t.e. lia membiografio Mein Leben). Mi ne dubas, ke lia "literatura heredaĵo estas de tuteuropa signifo", sed certe troviĝas multaj Eŭropaj ĉefurboj, kie oni povas longe vane demandadi al homoj surstrate "kiu estis Marcel Reich-Ranicki?".
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-09-22 12:29
Surstrate kaj ankau ghenerale ech pli da homoj nenion scias pri Esperanto kaj ech neniam audis chi-vorton.
Harri Laine
Harri Laine diras:
2013-09-22 13:11
Eble oni estas tiom misekvilibre kleraj en via loĝloko, sed mi estas certa, ke ĉi tie pli multaj homoj kapablas diri kio estas Esperanto ol respondi demandon pri R-R.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-09-22 13:39
Mi tre dubas. Antaunelonge mi estis en Helsinko kaj neniu sciis ion ajn pri Eo.
Harri Laine
Harri Laine diras:
2013-09-22 16:12
Ĉu vi ie publikigis la rezultojn de via enketo? Nu, ĉiuokaze ĝi estas nevalida, ĉar vi tute nature efikas forpele al ĉiu, kiu vere scias ion pri Esperanto.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-09-22 18:30
Se iu forpelas homojn, estas vi kaj via realecfremda bando, kiu elpashas en chi tiu stulta LiFo per idiotaj komentoj, per kiuj vi ankau klopodas, cetere tute vane, konvinki la eksteran mondon lerni Esperanton.

Chiukaze, la e-istoj ne estos reprezentitaj en la germana Bundestago. Restas nur bedauri, ke la komunistoj restos, kvankam ili apartenas al la rubajhujo de la historio.
Harri Laine
Harri Laine diras:
2013-09-22 19:17
Kvankam ŝajnas ke AK sufiĉe malbone konas la nunan Esperanto-movadon, precipe en la Reto, estas facile konjekteble, ke li estas disĉiplo de s-ro (aŭ s-ino, mi ne scias) Elhana el Novosibirsko. Aŭ eble la rilato estas dudirekta.
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2013-09-22 19:35
Mi kredas ke Kunzli estas disĉiplo nur de si mem, ĉar nur li estas sufiĉe erudicie klera por havi indajn pensojn, ideojn, kaj opiniojn pri iu ajn temo. Eblas ke en la Kunzlia pensmaniero nur li vere indas je vivo sur ĉi-terglobo . . . ĉiuj aliaj homoj estas idiotaj fatrasuloj.

Feliĉe la Kunzli-sekto estas ege malgranda grupo (de unu), kaj tial kapablas nur ĝeni ĝis la tago kiam ĝi malaperos. Ĝi vere neniun influas, kaj neniun allogas.

Mi vere scivolas kial la Kunzli-sektano restas inter ni . . . ĉu temas pri sankta devo de la sekto?

Lee
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-09-22 20:51
Espereble vi shercis. Se ne, mi timas, ke oni ne plu povas helpi al vi.
carlo minnaja
carlo minnaja diras:
2013-09-22 23:54
Mi jam du fojojn klopodis afishi mian respondon al iu supre aperanta mesagho.
Mia respondo ne aeras.
?????
carlo minnaja
carlo minnaja diras:
2013-09-22 23:58
Camacho pravas: Baldur Ragnarsson komentas (negative) "Pretertempe" en Lit. Foiro, 74, p. 2. Kiu alvenas ghis p. 6 komprenas kial mi tiam kaj dum pluraj jaroj poste havis nek tempon nek emon recenzi, debati, polemiki k.t.p.
Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2013-09-24 09:09
Estas tre malafabla moro, ĵetaĉi al ni indikon pri artikolo, kaj lasi al ni la penon, elserĉi ĝin. Se vi volas diri ion al ni, diru ĝin.
Komentado malŝaltita