Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Rublo forpuŝas Esperanto-monon

Rublo forpuŝas Esperanto-monon

de Redakcio Laste modifita: 2013-12-15 19:44
Post multjara diskutado, la centra banko de Rusio la 11-an de decembro faris oficialan decidon pri simbolo por la nacia valuto. Baldaŭ poste en la reto disvastiĝis informo, laŭ kiu la signo jam estas uzata kiel simbolo de Esperanto-mono. Sed la afero estas iom pli komplika.
Rublo forpuŝas Esperanto-monon

Konkursintaj rublosignoj kaj la spesmila simbolo

La sovetia rublo neniam havis apartan simbolon, sed kiam post la disfalo de Sovetio en Rusio disvastiĝis la uzo de aliaj valutoj, precipe de la usona dolaro, estiĝis diskuto pri enkonduko de aparta simbolo por la rusia monunuo.

La diskuto daŭris longe, kaj diversaj amaskomunikiloj organizis konkursojn por elpensi la plej taŭgan variaĵon. Fine, en 2006, nova leĝo donis al la centra banko la rajton difini simbolon por la rusia rublo, kaj en decembro 2013 la nova simbolo estis oficialigita.

Tuj poste la rusia interreta pioniro kaj popularega bloganto Anton Nosik atentigis, ke la signo jam troveblas en la unikoda tabelo, kaj simbolas ne rublon, sed iaman esperantistan monunon kun la nomo spesmilo.

En blogaĵo kun la titolo "La rusia rublo estas valuto de esperantistoj" li rakontas, ke spesmilo estis elpensita de la ”franca matematikisto” René de Saussure en 1907 kaj estis uzata ne nur de esperantistoj, sed ankaŭ de ”kelkaj britaj kaj svisaj bankoj antaŭ la unua mondmilito”. Nuntempe ĝi estas uzata nur en la Esperantlingva versio de la Monopol-ludo, li aldonas.

Efektive René de Saussure estis sviso, kaj vere du bankoj en Svisio antaŭ la unua mondmilito eldonis internaciajn ĉekojn kun spesmila valoro, indikita en Esperanto. Ne klaras, kie originas la aserto pri britaj bankoj.

Post centjara forgeso, en 2009, la signo de spesmilo, konsistanta el kombino de granda litero S kaj malgranda m, post esperantista propono estis aldonita al la oficiala unikoda signotabelo.

Tamen ŝajne ne ĉiuj desegnistoj de tiparoj komprenis la valoron de la jam ne uzata spesmilo, kaj en multaj tiparoj oni spite la normon decidis uzi la novan lokon inter la valutsimboloj por signo de efektive uzata valuto, la rusia rublo.

Rublo forpuŝas Esperanto-mononEn 2009 ankoraŭ ne ekzistis oficiala simbolo, sed la nun oficialigita simbolo, simila al la rusa litero Р kun kroma streketo, post la publikaj konkursoj jam gajnis popularecon. Ĝuste ĝin multaj tiparaj desegnistoj enmetis en la lokon rezervitan por spesmilo, ŝajne antaŭvidante, ke ĝi gajnos ankaŭ la oficialan konkurson.

Sekve de tio, rusaj uzantoj de komputilo nun devas elekti en la kodotabelo la signon ”spesmilo”, se ili volas tajpi la novan simbolon de sia nacia valuto, dum esperantistaj monopolludantoj devas longe serĉi, se ili volas trovi tiparon, kiu efektive enhavas la signon de spesmilo.

Restas vidi, ĉu la normigantoj de unikodo riskos ofendi la multajn esperantistajn monopolludantojn, kaj ankaŭ oficiale transdonos la kodolokon 20B7 al la rusia rublo.

arkivita en:
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-12-15 12:23
"Ne klaras, kie originas la aserto pri britaj bankoj"
Eble ĉar la Bankhaus Arnhold de Dresden havis filion en Londono. Ili estis tre aktivaj en la subtenado de la ĝirado surbaze de "steloj"

La unikoda loka por spesmilo certe ne plu vere estas bezonata kaj ne indas defendi ĝin
Emanuelo Arbaro
Emanuelo Arbaro diras:
2013-12-15 13:09
«Ne klaras, kie originas la aserto pri britaj bankoj.»

Li nur legis kaj kopiis la anglalingvan Vikipedion (aŭ alilingvan Vikipedion, kiu havas la saman informon). Ĝi parolas pri «kelkaj svisaj kaj anglaj bankoj» (fonto: http://en.wikipedia.org/wiki/Spesmilo ).

Emanuelo
http://emmanuel-wald.webou.net/eo/
Marteno
Marteno diras:
2013-12-15 17:12
Tute ne gravas, ĉu ofendiĝos "esperantistaj monopolludantoj".

Gravas la normo kaj ĝia stabileco.

Se jam la pozicio U+20B7 estis unufoje alproprigita al spesmilo, ne estas prudente ĝin ŝanĝi (kaj serioza normiga organizaĵo tion certe ne faros), ĉar tio kaŭzus na multe pli da problemoj ol ĝi solvus.

Ezkemple, se la aspekto de la signo venas de unu kreanto laŭanta sian propran normon (kiu, ni konsideru tion nur kiel mensan eksperimenton, iĝus "pli nova versio de unikodo"), kaj priskribo venas de iu alia program(er)o, ĉerpanta el (la originala) unikodo, oni povus rigardi la rublan simbolon kaj pensi ke temas pri la spesmila simbolo.

Se troe hastemaj tiparaj aspektigistoj metis la rublan signon ien kie ĝi devis ne esti, anstataŭ instigi indan normigan procezon ĉe la Unikoda Konzorcio, estas ilia malbonŝanco ke iliaj produktoj nun estas nelaŭnormaj. (Ili almenaŭ devis uzi iun kodon el tiuj rezervitaj por "privata uzo" kaj ne iun kiuj jam apartenis al iu alia signo.)

Dume mi vidas ke la rubla simbolo ankoraŭ ne estas parto de oficiala signotabelo, sed ja estas liberaj lokoj kien ĝin meti: tio tamen devas okazi pere de la regula procezo ĉe la Unikoda Konzorcio.

http://www.unicode.org/charts/PDF/U20A0.pdf

Mi povas ilustri tion ĉi per historieto pri divido de Ĉeĥo-Slovakio: slovakiaj apartigistoj tiam tre volis aserti sian slovakiecon kaj montri ĉiujn aspektojn de Slovakio kiel memstara lando, kvankam ĝi ankoraŭ ne estis tio. Do ili ekuzis memkreitan "ISO-kodon" de Slovakio, "SO", kaj aliaj (aŭ eble eĉ tiuj samaj) poste ekuzis la kodon "SQ", kvankam la organizo ISO nenion sciis pri tiuj ĉi kodoj.

Hodiaŭ apenaŭ iu memoras, kaj certe neniu uzas tiujn kodojn "SO" kaj "SQ", sed ĉiuj ja uzas la oficialan kodon "SK", kiun indatempe aprobis ISO mem.
Edmund GRIMLEY EVANS
Edmund GRIMLEY EVANS diras:
2013-12-16 00:50
Se mi ne eraris, jen la signo U+20B7: ₷
Kaj jen U+20BB, pli kredinda loko por la rublosigno: ₻
Kaj jen U+20BC ĝis U+20BF: ₼₽₾₿
Mi revizitu ĉi tiun diskuton post kelkaj jaroj por vidi, ĉu iu el tiuj signoj tiam "funkcios" ...
Edmund GRIMLEY EVANS
Edmund GRIMLEY EVANS diras:
2013-12-19 11:38
Jen pli longa listo de valutosignoj. Ĉe mi mankas U+20B7, kvankam la sekvaj du jam funkcias.

U+20A0 ₠
U+20A1 ₡
U+20A2 ₢
U+20A3 ₣
U+20A4 ₤
U+20A5 ₥
U+20A6 ₦
U+20A7 ₧
U+20A8 ₨
U+20A9 ₩
U+20AA ₪
U+20AB ₫
U+20AC €
U+20AD ₭
U+20AE ₮
U+20AF ₯
U+20B0 ₰
U+20B1 ₱
U+20B2 ₲
U+20B3 ₳
U+20B4 ₴
U+20B5 ₵
U+20B6 ₶
U+20B7 ₷
U+20B8 ₸
U+20B9 ₹
U+20BA ₺
U+20BB ₻
U+20BC ₼
U+20BD ₽
U+20BE ₾
U+20BF ₿
Vladimir Jurjevicx Minin
Vladimir Jurjevicx Minin diras:
2013-12-16 11:24
Mi gratulas cxiujn esperantistojn pro tio, ke Rusia rublo igxis la Esperanto-mono. :-)
Marteno
Marteno diras:
2014-05-23 01:01
En februaro 2014 Ken Lunde, ano de redakta komitato de Unikoda Konzorcio, pepis, ke la rublo-signo ricevis la pozicion U+20BD en Unikodo 7.0
https://twitter.com/ken_lunde/status/430761051290759168

Do, post iom da tempo tiuj el ni kun taŭga tiparo en sia retfoliumilo vidos la rublo-signon en la ĉi-supra komento de Edmundo, kaj kompreneble, ĉiam ankaŭ la spesmil-signon, kiun rublo-signo ne elpuŝas el ĝia loko.