Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Retaj entreprenoj forprenas kongresajn enspezojn

Retaj entreprenoj forprenas kongresajn enspezojn

de Redakcio Laste modifita: 2013-07-30 20:19
En la programero Centra Oficejo respondas, ĵaŭde matene, en sunoplena Rejkjaviko, malkaŝiĝis kelkaj novaj fenomenoj de la reta mondo, pro kiuj la organizado de Universalaj Kongresoj iĝis finance pli peza tasko. Oni eksciis ankaŭ, ke UEA ne havas monon por dungi posteulon por Roy McCoy, kiu pensiiĝos ĉi-jare.

La kunsidon partoprenis oficistoj de la Centra Oficejo de UEA: Osmo Buller, Pasquale Zapelli, Stanka Starčević, Roy McCoy, Clay Magalhães kaj Tobiasz Kaźmierski. Krome en la salono estis ankaŭ Stano Marček, kiu iom poste mem gvidis la kunsidon de legantoj de la revuo Esperanto. Krome la kongreson ĉeestas ankaŭ Ionel Oneţ, kiu tamen laboris en la libroservo, kiun, sekve, ne necesis fermi por tiu horo. La kvanto de helpantoj kaj deĵorantoj estas iom manka en la ĉi-jara kongreso.

La ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, informis, ke ne okazis ŝanĝoj en la personaro de la Oficejo post la Hanoja kongreso, sed ke ŝanĝoj aperos venontjare, ĉar jam aŭtune Roy McCoy pensiiĝos. La asocio laŭ Osmo Buller ne havas financan eblon dungi anstataŭanton por Roy McCoy, sed necesas dividi liajn taskojn inter la nunaj oficistoj.

La publiko eksciis pri sekvoj de la ĉiam pli grava rolo de interreto, kiuj jam portis pliajn ŝarĝojn al organizantoj de Esperanto-kongresoj. Iam UEA funkciis kiel peranto de flugoj, kaj ricevis el tio makleraĵon de 8 procentoj. Tio ne plu ekzistas, kaj nuntempe la bazaj prezoj de flugoj ĝenerale estas tute teoriaj, kiel atentigis Brian Moon. Tiel la reklamo de Star-alianco en la Dua Bulteno kaj la Kongresa Libro estas simple reklamo, por kiu la kompanio pagas, kaj al kiu oni rilatu same dubeme kiel al ajna reklamo.

La samo rilatas ankaŭ al la perado de hoteloj kaj ekskursoj. Povas esti, ke iam venos tempo, kiam UEA ne plu povos peri hotelĉambrojn, aŭ almenaŭ ke tio ne plu estos ekonomie defendebla. Jam nun montriĝas, ke la hotelo plej proksime al la kongresejo, Arnahvoll, ne estas inter tiuj kiujn peris UEA, kvankam en tiu hotelo loĝas eĉ kelkaj oficistoj de UEA.

Temas pri tio ke grandaj retaj kompanioj blokis ĉiujn hotelĉambrojn en tiu hotelo (kaj ofte faras la samon por hoteloj apud kongresejoj) kaj pagas al hoteloj por ke tiujn nur ili rajtu peri. Se UEA mendus ĉambrojn en tiuj hoteloj, ĝi devus pagi multe pli ol kongresanoj pagas, se ili rezervas rekte ĉe la retaj firmaoj. La samo povus iam okazi eĉ por ekskursoj, kaj tiam necesus altigi la kongresan kotizon, ĉar la enspezoj el perado de hoteloj kaj ekskursoj forfalus.

Tamen, almenaŭ en iuj el la hoteloj, kiujn oni povis rezervi tra UEA, la prezoj evidente restis konkurpovaj por la kongresanoj, samtempe portante al la asocio profiteton. Kiel atentigis unu kongresano, ŝia mendo de unu ekstra nokto en la sama hotelo kostis 100 eŭrojn pli ol po-nokta mendo pere de UEA dum la kongresa semajno.

Ankaŭ la aliaj demandoj kaj komentoj de la publiko temis plejparte pri kongresoj kaj publikaĵoj de UEA, unuavice pri la Jarlibro. Iuj komentantoj volis ke la nomoj de delegitoj aperu en emfazitaj literoj en la Jarlibro, aŭ ke enestu ankaŭ la persona nomo aŭ almenaŭ ties unua litero en la laŭlanda listo de kongresanoj en la Kongresa Libro. Tiel, se iu kongresano konas iun Martin el Germanio, sed ne scias ties familian nomon, ne necesus serĉi tra ĉiuj kongresanoj de Germanio, sed oni pli facile trovus tiun kiun oni serĉas.

Inter la proponoj al kiuj la CO-anoj rilatis pozitive estis ankaŭ tio, ke en la Kongresa Libro estu mapo de la kongresurbo kun indikoj pri la kongresejo kaj hoteloj mendeblaj pere de UEA. Krome io jam decidita estas ke sekvaj Kongresaj Libroj indikos la distancojn inter la kongresejo kaj la hoteloj ne en minutoj sed en metroj aŭ kilometroj.

Eventuale en la Libroservo eblos dum la lastaj tagoj de la kongreso pagi per eŭroj, kaj ne nur per islandaj kronoj. Plej strangas ke ne eblas pagoj en eŭroj, kvankam la prezoj sur la libroj estas indikitaj en eŭroj kaj ne en loka valuto.

Krome aperis la kritiko, ke por la kongresa balo necesus vera orkestro kaj viva muziko, ne nur diskejo, kia ĝi estis pasintjare kaj ĉi-jare. Pro manko de plendoj pri seriozaj problemoj, la sugestoj kaj proponoj de la kongresanoj ricevis bonan eĥon inter la oficistoj, kaj eventuale iuj ŝanĝoj, ekzemple en la sendado de konfirmoj pri mendoj por UK, realiĝos dum la venonta jaro.
Raportis Jukka Pietiläinen
arkivita en:
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-07-26 21:14
La ghenerala (intelekta) nivelo devis esti sufiche mediokra en tiuj kunsidoj, se oni havis nenion alian por raporti ol komuniki, ke en la oficistaro okazis neniuj shanghoj, rakonti pri problemoj de hotelchambraj mendoj kaj chu eblas pagi ankau per euroj, anstatau islandaj kronoj. Nu, mi kompreas, ke ankau tiaj temoj devas esti traktitaj, char por la CO ili estas esencaj.
Sed se mi bone memoras, shajnas, ke similaj kaj samtipaj raportoj ripetighs pli malpli chiujare en tiuj kunsidoj, dum substancaj raportoj, ekzemple pri gravaj prelegoj, komplete mankas.

Sed la tuta raport-maniero kongruas kun la stilo aplikata de Libera Folio, kies ghenerala nivelo estas mem altgrade mediokra.

Dume mi mem ekskursis al franclingva Svislando kaj Francio kaj travivis kelkajn interesajn tagojn, kun bonaj manghoj kaj trinkoj kaj interesaj renkontighoj kun simplaj homoj el dversaj kontinentoj, kun kiuj mi babils senescepte franclingve, che temperaturo de pli ol 30 gradoj. Estis neniu bezono utiligi Esperanton, kaj en tiuj tagoj mi konsciis unu plian fojon, ke la mondo povas facile ekzisti sen Esperanto. Ankau neniu el tiuj svisoj kaj francoj parolis angle (krom se li estis denaskaj anglaj parolantoj), kvazau tiu lingvo ne ekzistus.

Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2013-07-27 14:44
"La mondo povas facile ekzisti sen Esperanto." Tute prave. La mondo povas ekzisti sen multaj aferoj, kaj dum jarmiloj efektive faris--ekzemple, sen interreto, sen endomaj tub-sistemoj, sen medikamentoj, sen aŭtomobiloj. Tio ne estas aparte utila kriterio por juĝi aŭ taksi ion. Kaj ke vi povis ferii en Francujo kaj Svisujo nur per la franca, sen la angla kaj sen Esperanto, vere signifas nur ke vi regas la francan kaj feriis en la ĝusta loko. Gratulon pro bonaj elektoj.

Okupiĝo pri Esperanto estas elekto, ne devo. Povas esti plej diversaj kialoj, ke iu homo ekinteresiĝas pri la lingvo--kaj povas eĉ esti neniuj kialoj. Manko de "gravaj prelegoj" ne nepre estas problemo.

Utilas ke oni pensu pri si mem, "Kial mi uzu tiun ĉi lingvon?" Utilas ke oni diskutigu aliajn homojn "Kiuj estas viaj kialoj kaj celoj rilate al Esperanto?" Sed ne utilas diri ke iu devus fari ion aŭ ion alian, nek ke tio kion faras alia(j) estas sensenca, mediokra, ktp.

Parenteze, se Esperanto malaperus el la mondo, la mondo nuntempe apenaŭ rimarkus, sed mia vivo tuj estus malpli riĉa. La mondo ne plorus, sed mi ja.

LM
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-07-27 17:06
Mi nur konstatis/as, ke en la "ekstera mondo" (ne gravas chu en CH chu en F) neniu parolas au utiligas Eon kaj ke ankau neniu bezonas ghin, kaj neniu scias pri kio temas. (Kompreneble, la unuopaj landaj registaroj kulpas, char ili rifuzas enkonduki Eon!!!)

Mi havas nenion kontrau tio, ke homoj uzas LIBERVOLE Esperanton (ekzemple kiel hobion), same se ili praktikas ateismon, islamon au samseksemon (en la katolikaj kaj protestantaj regionoj, kie mi vivas, oni ghenerale negative konsideras tiujn fluojn, kvankam oni jam estas indiferenta). Do, mi estas tolerema rilate al tio (eble dank´ al mia esperantisteco). Sed se la e-istoj komencas kvazau trudi siajn ambiciojn al la mondo per dubindaj argumentoj, kvankam la fundamento por tia argumentado totale mankas, tiam tiuj esperantistoj farighas ridindaj kaj miaj haroj hirtighas, unu fojon pli.

En Svislando ekzistas nenia praktika uzebleco por Esperanto, kvankam la lando estas kvarlingva kaj ke en ghi loghas reprezentantoj de centoj da diversaj etnoj, kulturoj kaj nacioj. Neniu el ili utiligas Esperanton. Svislando definitive (kaj iusence ankau oficiale) rezignis pri Eo kiam ghi abolis la elsendojn de SRI en 1992.

Kiam vi veturas per trajno tra la diversaj lingvoregionoj de Svislando, vi povas sperti kiel la lingvopolitiko estas praktikata en tiu lando.

En Ruslando, kie estas parolataj chirkau 140 "indighenaj" lingvoj, la agresema rusa lingvopolitiko dum jarcentoj detruis chian lingvan plurecon kaj plurismon, tiel ke tiuj idiomoj estas elmortantaj, se ili ne estus ankorau iom praktikaj en la familioj. La angla lingvo certe ne kulpas en tiuj kazoj. Mi ne povas vidi klopodojn de la rusa registaro por savi tiujn idiomojn (mi vizitis diversajn minoritatajn regionojn en Ruslando kaj eksa SU kaj vidis la realan situacion surloke). Ankau en Ruslando neniu sentas la bezonon utiligi Esperanton.

Do, anstatau denove verki strangajn kaj fanfaronajn kaj finfine ridindajn kj neniondirajn rezoluciojn, la Eo-movado eble foje okazigu konferencon por trakti ghuste tiujn esencajn demandojn.

Sed mi scias jam delonge, ke kun e-istoj ne eblas racie diskuti pri tiaj temoj, kiujn ili sisteme evitas, au tordas en alia senco kaj traktas lau sia propra maniero.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2013-07-27 17:58
> en la "ekstera mondo" (ne gravas chu en CH chu en F) neniu parolas au utiligas Eon kaj ke ankau neniu bezonas ghin, kaj neniu scias pri kio temas

Nu, kaj?

> En Svislando ekzistas nenia praktika uzebleco por Esperanto

Nu, kaj?

> Mi havas nenion kontrau tio, ke homoj uzas LIBERVOLE Esperanton (ekzemple kiel hobion)

Kia senpeziĝo: mi por momento timis ne ricevi vian aprobon.

> Sed se la e-istoj komencas kvazau trudi siajn ambiciojn al la mondo

Vi ĉiam argumentas, ke la movado estas sensignifa en la mondo, kaj ni nun subite havas potencon por trudi ion?

> la Eo-movado eble foje okazigu konferencon por trakti ghuste tiujn esencajn demandojn.

Kaj vi pensas, ke konferenco en Esperanto por trakti tiujn esencajn demandojn (kiuj esencaj demandoj? Viaj mesaĝoj kutimas esti tia tohuvabohuo, ke oni perdas la fadenon pri tio, kion vi por- aŭ kontraŭargumentas) ŝanĝos la sorton de Esperanto kaj de la planedo? Sed mi konfuziĝas: ŝajne jam estas klare, ke Esperanto taŭgas por nenio kaj ke la normala mondo nek konas nek bezonas ĝin: kial vi do subite pensas, ke konferenco en Esperanto pri tiuj esencaj demandoj iele-iome influos ion ajn?

Bv. konsideri miajn ĉi-mesaĝajn demandojn kiel retorikajn demandojn kaj ŝparu al mi respondon.
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-07-27 19:46
La esenca demando, kiun ĉiuj evitas, estas la jena: Kial ni ne volas evoluon el kiu rezultos ke la Angla estos la sola vivanta lingvo de la tero? Ĉu tio ne estus la plej rapida kaj malplej pena (kaj fakte la sola reale ebla) vojo por efektivigi la Esperantan revon?

Bv. konsideri tiun demandon ne kiel retorikan kaj degnu al mi respondon.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-07-27 18:16
Prefere fush-komentu la strangajn farojn kaj decidojn de viaj (eks?-)amikoj en la CO ol fari al mi ridindajn retorikajn demandojn, al kiuj vi ne deziras respondojn. Au verku fakan artikolon pro la trajnakcidento che Santiago de Compostela. Via kontribuajho eble estus pli utila. Au chu ankau estas nur simpla laboristo?
Jorgos ESPERANTO
Jorgos ESPERANTO diras:
2013-07-27 22:45
Se hoteloj problemas ĉe kapitalistoj, kial ne subtende kongresi en afrika Lando ?
Herman Deceuninck
Herman Deceuninck diras:
2013-07-28 13:17
Eble en Esperantio oni serioze pripensu kiel venki la malkomunikadon kaj lingvan malpacon(> 'skandali', kalumnii', 'disputi'…)? Kial ne enkonduki pacolingvistikan* edukadon en la signifo de komunikado pacema, konstruema kaj indulgema, ĉar montriĝas ree kaj ree ke paroli komunan lingvon (eĉ Esperanton) tute ne estas garantio al reciproka interkompreniĝo kaj respekto. Mi konsilas tiurilate relegi la broŝuron “Spirito de Esperanto kaj la samideanaj malamikaĵoj”  (Eldono, UEA, 1999) de prof. Ignat Bociort (Rumanio) en kiu li pledis por pli deca konduto inter Esperanto-parolantoj. Ankaŭ li alvokas esperantistojn halti kun kvereli espriminte sin jene :
 
”Se ni ne kapablas jene, ni tiel pruvas ne nur al la ekstera mondo ke ni NE sukcesas kunlabori pli facile translimen uzante pli demokratan komunan lingvon … sed ankaŭ al novaj personoj en la movado kun disastraj sekvoj ke ili turnos sian dorson al tia movado kiu en sia ’propagando’ forte substrekas amikecon, egalrajtecon, tutmondecon, ktp...”

Anstataŭ kvereli, ni ĉiuj pli aŭskultu kaj precipe lernu la "arton labori kune".

*Pacolingvistiko estas ankaŭ nomo por ekiĝanta nova sciencobranĉo (Vidu D. Crystal, Gomes ...Ligo : http://onlinelibrary.wiley.com/[…]/abstract