Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Reta Vortaro por la poŝo

Reta Vortaro por la poŝo

de Redakcio Laste modifita: 2013-01-11 22:29
Post vasta monkolekto inter esperantistoj, la tuta enhavo de Plena Ilustrita Vortaro nun estas libere uzebla en la reto, kie antaŭe haveblis nur Reta Vortaro, kompilita kaj daŭre plibonigata de granda teamo de volontuloj. Sed intertempe Reta Vortaro ekhavis novan avantaĝon: nun eblas facile instali ĝin en onia poŝtelefono. Ni intervjuis la aŭtoron de la Android-versio.
Reta Vortaro por la poŝo

PReVo sur ekrano de tabulkomputileto

Libera Folio: PReVo estas Android-programo, kiu instalas Retan Vortaron en poŝtelefonon aŭ tabul-komputilon. Kian avantaĝon ĝi havas kompare al krozila aliro al Reta Vortaro? Kaj kian avantaĝon ĝi havas kompare al instalo de Reta Vortaro en ekzistanta vortara programo, ekzemple ColorDict?

Neil Roberts: — La ĉefa avantaĝo kompare kun la uzo de normala krozilo estas ke oni ne bezonas retkonekton. Laŭ mi tio estas sufiĉe grava, ĉar ekzemple dum oni vojaĝas eksterlande ofte oni ne povas senpage uzi la interreton. Krome ĝi estas pli rapida, ĉar la datumoj estas jam en la telefono.

— Mi ne provis ColorDict, sed mi povas kompari ĝin kun GoldenDict. PReVo estas pli facile instalebla, ĉar oni devas klaki nur unu butonon ĉe la vendejo Google Play. Ne necesas poste mem konverti la datumojn kaj kopii ilin en la telefonon. La interfaco de PReVo estas kreita specife por la datumoj de ReVo, do ekzemple la indeksoj por la multaj lingvoj estas kerna parto. Ankaŭ funkcias la ligiloj inter la artikoloj, kaj oni povas tajpi esperantajn literojn uzante la x-sistemon.

La nuna versio havas la numeron 0.4. Kiaj plibonigoj atendeblas en la sekva versio? Ĉu oni estonte evitos la neceson ĉiufoje elekti la preferatan lingvon, kiam oni ŝaltas la programon?

— Mi ricevis kelkajn petojn por novaj trajtoj, kaj kvankam mi ne havas multege da tempo por labori pri la projekto, mi intencas fari ilin laŭŝtupe. La ĉefa sekva celo estas havigi agordon por kaŝi la tradukojn de kelkaj lingvoj. Ekzemple, ne tiom interesas min la tradukoj al Interlingvao. Kaj jes, estus bone se ĝi komence montrus la serĉpaĝon por la plej uzata lingvo anstataŭ ĉiam devigi elekti lingvon.

Kial vi decidis fari la programon?

Neil Roberts (pli granda)— Mi ankoraŭ lernas Esperanton (kiel ĉiu esperantisto), kaj mi ofte troviĝas en konversacio kaj ne scias la ĝustan vorton. Mi kredas ke la plej efika maniero por lerni novajn vortojn estas enkapigi ilin tuj, ĉar tiel oni povas memori ilin kun la kunteksto. Estas malfacile ĉiam porti vortaron, sed mi jam ĉiam portas mian telefonon. Tial PReVo solvas problemon almenaŭ por mi, kaj jam farinte la laboron mi pensis ke eble ĝi ankaŭ povos helpi aliajn homojn kun la sama problemo.

Kiomfoje ĝi jam estis elŝutita?

— Aktuale estas 218 uzantoj. Mi scias ke la merkato por esperantaj programoj por Android estas pli granda ol tio, ĉar la "Esperanta murpapero" havas almenaŭ 500 uzantojn kaj la aŭskultilo por Muzaiko havas 1.000. Kvankam la programo estas senpaga kaj mi ne ricevos monon per pli da uzantoj, tamen oni volas kreskigi tiun nombron simple pro persona fiero pri la laboro.

Ĉu la vortara datumbazo en la programo estos regule ĝisdatigata, same kiel ReVo en la reto?

— La datumbazo estas ĝisdatigata kun la novaj versioj de la programo. Tiel, se oni instalas ĝin per Google Play, la vortoj estos aŭtomate ĝisdatigitaj. Mi intencas krei novan version almenaŭ ĉiun duan monaton por havigi la freŝan datumbazon eĉ se mi ne tiom ofte ŝanĝas la programon mem.

Ĉu antaŭvideblas versio por iPhone?

— Mi mem ne havas sperton krei programojn por iPhone, kaj laŭ mia kompreno oni devas pagi multe jam nur por havi la ilojn por tia programado. Tial ĝi ne tiom interesas min. Tamen la fontokodo de PReVo estas libere havebla, do iu ajn rajtas krei tion uzante mian verkon kiel bazon se oni volas. Mi bonvenigus kaj volonte helpus tiun laboron.
arkivita en:
Dominique Pelle
Dominique Pelle diras:
2013-01-12 21:12
> la tuta enhavo de Plena Ilustrita Vortaro
> nun estas libere uzebla en la reto, kie
> antaŭe haveblis nur Reta Vortaro

La Plena Ilustrita Vortaro (PIV) ne estas libere uzebla, sed senpage uzebla en la reto.
La Reta Vortaro (REVO) estas libere kaj senpage uzebla.

La Plena Ilustrita Vortaro en la reto estas fakte neilustrita. Ĉu iu scias, ĉu laboro okazas por aldoni la mankantajn ilustraĵojn?
Wolfram Diestel
Wolfram Diestel diras:
2013-01-13 19:26
> Ĉu antaŭvideblas versio por iPhone?

Ni eklaboris pri versio por ekranetoj sub http://www.reta-vortaro.de/revo/eta/
Tiun eblas uzi tra retkonekto per diversaj poŝtelefonoj kaj tabulkomputiloj.
Momente la serĉo ankoraŭ ne funkcias, sed mi antaŭvidas unuan eksperimente uzeblan version dum la sekvaj tagoj.
Federico Gobbo
Federico Gobbo diras:
2013-01-14 10:12
> laŭ mia kompreno oni devas pagi multe jam nur por havi la ilojn por tia programado.

Ekzistas bona programmedio, libersoftvara, por programi aplikajhojn por chia tush-telefona platformo (Androida, iOS-a, Vindozfona...), nome PhoneGap

http://www.phonegap.com/

Bedaurinde multaj valoraj e-sperantistoj-programistoj NUR programas por Androido kiam tre facile oni povas programi samtempe por chiuj!
Wolfram Diestel
Wolfram Diestel diras:
2013-01-18 19:16
Tamen por finpretigi aplikaĵetojn per PhoneGap por la diversaj celsistemoj oni bezonas almenaŭ du operaciumojn kun tri aŭ pli diversaj programadaj medioj. Ankaŭ la 80 eŭroj por partopreni en la programista programo de Apple oni ne povas eviti tiel.
Neil Roberts
Neil Roberts diras:
2013-01-25 16:54
Mi ĵus eldonis version 0.5 kiu nun havas tiujn 2 trajtojn kiuj estas menciitaj en la artikolo.

Wolfram: tiu ekraneta versio ŝajnas tre bona! Eĉ por plenekranaj sistemoj ĝi ŝajnas utila por pli rapide serĉi.
Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2013-04-24 17:59
"kie antaŭe haveblis nur Reta Vortaro"

Mi malkonsentas.