Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Premio Diana Aitai al Siru Laine

Premio Diana Aitai al Siru Laine

de Redakcio Laste modifita: 2013-07-30 20:54
Siru Laine el Finnlando fariĝis la dua ricevanto de la Premio Diana Aitai, kiun UEA starigis per donaco de la estona esperantisto Peeter Aitai omaĝe al la memoro de lia filino Diana, kiu forpasis nur 22-jara en tragika akcidento.

La premio celas rekoni kaj kuraĝigi la plej junan aktivan anon de la Internacia Koruso de Universala Kongreso laŭ la rekomendo de ĝia dirigento, ĉi-foje Alan Bishop el Aŭstralio. Diana Aitai mem estis korusano en la UK-oj de Roterdamo (2008) kaj Bjalistoko (2009).

Siru Laine, kiu studis en Islando, ne nur kantis en la Internacia Koruso, sed ŝi krome estis membro de la Loka Kongresa Komitato kaj helpis kiel interpretisto kaj ĉiĉerono.

Gazetara Komuniko de UEA

arkivita en:
Tenten
Tenten diras:
2013-08-02 12:29
Laŭ mi ankaŭ ne preterlaseblas, ke dum la UK ŝi instruis la islandan lingvon en la kadro de “la Islanda Eksprese”.