Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Nova redaktoro promesas aliĝi al UEA

Nova redaktoro promesas aliĝi al UEA

de Redakcio Laste modifita: 2013-10-30 08:33
La nova redaktoro de revuo Esperanto de jardeko ne membras en UEA, sed nun promesas aliĝi. Legante la novan strategian planon li trovis en ĝi multajn el siaj propraj vizioj, kaj jam nomas sin ”entuziasma kunlaboranto de UEA”. Li promesas doni lokon ankaŭ al kritikaj vidpunktoj – sed nur se li vidas, ke la kritikoj ”kontribuos por la sukceso de UEA”, li rakontas al Libera Folio.
Nova redaktoro promesas aliĝi al UEA

Fabricio Valle

Libera Folio: Kial la revuo de UEA laŭ vi devus ŝanĝiĝi, kaj kia ĝi ĝenerale devus esti?

Fabricio Valle: — La revuo de UEA devas ŝanĝiĝi ĉar la mondo eterne fluas kaj ĉiam ŝanĝiĝemas. Mia kunredaktoro estas Heraklito, antaŭsokrata filozofo, kiu flustras al mi en la orelon: ne estas eble eniri la saman riveron duan fojon. Kial la revuo Esperanto devas resti senŝanĝa? Pli konkrete kaj malpli filozofieme: Esperanto devas ŝanĝiĝi ĉar fronte al la novaj defioj de la movado, ĝi devas roli pli funde kiel ĉefmotoro subtenanta la konkretigon de la strategia plano de UEA. Esperanto ja estas la oficiala organo de UEA, ĉu ne? Aldone, kiel revuo de la plej granda kaj forta organizo en Esperantujo ĝi devas ankaŭ ligiĝi ĝiskolofone kun la aspiroj de la esperantistoj, sendepende, ĉu temas pri individua membro de UEA aŭ ne.

— Pri la ĝenerala aspekto, bolas ideoj en la kaldrono. Ni atendu ke la fajro estingiĝu. Certe ŝanĝoj okazos, sed mi ne volas diri multon pri tio nun. Vi atendu januaron.

Kiuj eroj bezonas pli da atento ol ĝis nun?

— Mi ĝisfunde atentos pri tio, kion volas la legantaro, ĉar ĝi estas la ĉefa kliento de la revuo. Same mi atentos pri la dinamika mondo ĉirkaŭanta nin kaj pri ĉiuj favoraĵoj fontantaj el ĝi por nia afero kaj fine mi atentos pri la necesaĵoj de la organizo, kiu pagos mian salajron. Kion signifos ĉi tio en la praktiko? Eblas respondi nur en la praktiko, do bonvolu atendi.

Kion vi nepre volas konservi?

— La altan lingvan nivelon, la tradicion, sed nun kombinita kun moderneco kaj certe ion plian de la kompetenta 10-jara laboro de Stano. Aliflanke, la revuo Esperanto nepre estu pli konceptohava kaj mi, kiel la redaktoro, devas lerte iri rekte en la kernon kaj pritrakti kompetente la tranĉajn eĝojn, kiel volas la prezidanto de UEA. Mi diskutas kun li niajn viziojn kaj baldaŭ ni havos la bildon de la nova Esperanto. La rezulto kontentigos ĉiujn, mi garantias; aŭ pli realisme, preskaŭ ĉiujn.

Kian rolon laŭ vi havu papera revuo en la nuna elektronika epoko?

— Mi opinias ke ankoraŭ longe pretervivos paperaj revuoj. Kaze de Esperanto, dum paperaj revuoj estas ankoraŭ gravaj, ĝi rolu ĉefe kiel edukilo por nova fazo en la historio de Esperanto.

— Tiu nova historia fazo estas pli kompleksa ol la antaŭa, ĉar nun temas ne nur pri diskonigado kaj instruado de Esperanto, sed pri plenplena aplikado de la lingvo al konkreta mondo, ĉu kun profitaj celoj kadre de la esperantista ekonomio, ĉu kun neprofitaj celoj ĉe aferoj diversaj en la tria sektoro. Ni bezonos centralizitan forumon de malsamaj opinioj, kiuj helpu la movadon situi avangarde en la nuna mondo. Rolos ankaŭ demandoj: Kien ni iru? Kiel ni iru? Kiuj faru kion? Kiujn paŝojn fari unue? Kiuj iniciatoj bone sukcesis kaj kiujn taskojn ĉiu asocio tra la mondo prioritatigu? Kompreneble, ne nur tio: per Esperanto ni festu, ni informu, ni amuziĝu, ni kunligu, ni movadu kaj jes ja, pli da fantazio, produktiva fantazio, estos utila. Certe ja manko de fantazio, komprenata kiel senrezista alkutimiĝo al asocia rutino kaj alkroĉiĝo al movadaj dogmoj estas la kaŭzo de stagno. Stagno de la tradicia movada organizaro, ja ne de la marŝado de Esperanto en la historio, komprenu ĉi tiel la aferon. Multe da bonegaj iniciatoj okazas preter la tradiciaj roluloj, ĝuste pro tio, ke nun nia kara lingvo eniras novan historian fazon.

— Alia grava aspekto estas, ke tra la reto multe da bonaj aferoj perdiĝas. Mi atentos pri la interreta vigla vivo kaj invitos tieajn homojn kaj faktojn kaj interesaĵojn defili sur la paĝoj de Esperanto, post polurado, kompletigo, aldono, kunligo. La paĝoj de Esperanto estos trateksitaj de multaj virtualaĵoj, la plej bonaj. Kaj jen fina gravega aspekto: Esperanto estas papera revuo, sed kiu retejo havas plej grandan prestiĝon?

Kiel la nova revuo integriĝu kun la planata retejo? Kiu havu ĉefan respondecon pri la retejo? Kiel funkciu la interrilato inter la redaktoro de la revuo kaj la respondeculo pri la reteja enhavo?

— Mi ankoraŭ ne konas la detalojn de tiu planata retejo kaj eĉ ne scias, ĉu ene de la retejo estos virtuala versio de la revuo Esperanto, sed principe, mi opinias ke estas pli saĝe havi plurajn retejojn, sendependajn, ĉiu en sia propra domajno, ol havi gigantan retejon, gastigantan ĉion. Ĉi-kuntekste, sendepende de la decidoj de UEA, kiu devas respondeci pri la enhavo de nur la virtuala versio de Esperanto, krom mi? Pri la teknikaj aspektoj kaj ĝenerala mastrumado, aktivu retejestro, kiu tre facile interrilatiĝos kun mi, ĉar mi havas ĝisfundajn konojn pri kaj funkciado kaj konstruado de retejoj.

— Tio tamen ankoraŭ ne eniris mian tagordon. Kial mi dediĉu tempon al tio, kio ankoraŭ estas nur plano? Mi havas pli ol centjaran paperan revuon por novece kultivi, kaj tio jam tre konkrete tuŝas mian vivon.

Ĉu la revuo sub via redaktado havos lokon ankaŭ por kritikaj vidpunktoj kaj kritika diskuto pri la gvidado kaj strategio de UEA? Kia vi ĝenerale vidas la rolon de interna kritiko en asocia organo, kia estas UEA?

— Mi estas sufiĉe hardita veterana esperantisto, kaj pro tio mi plene konscias ke en Esperantujo svarmas idiosinkrazioj plej vaste diversaj. Nia komunumo estas tre bunta, vervoplena kaj kun ardaj batalantoj ĉiam pretaj defendi siajn vidpunktojn. Ĉiuspecajn homojn ni trovas sur la padoj de nia Esperantujo: tiujn, kiuj scias nur kritiki – sed ankaŭ tiuj estas utilaj –; tiujn, kiuj krom kritiki ankaŭ kunlaboras; tiujn, kiuj preferas labori laŭ la tradicia maniero kaj neniel ajn volas aŭdi pri aŭdacaj planoj; tiujn, kiuj sin prezentas kiel reformistoj de la movado; tiujn, kiuj ŝatas aŭ ne ŝatas la strategion de UEA, kaj tiel ĝis la lasta batalanto.

— Dua aspekto estas, ke mi tralegis la strategian planon de UEA kaj vidis, ke multaj el miaj propraj ideoj kaj mia vizio estas tie reprezentataj, kaj ĝuste pro tio mi decidis kandidatiĝi. Do, mi mem estos entuziasma kunlaboranto de UEA, tute laborpreta, kaj ne nur kiel redaktoro. Kio finfine responde al via demando? Miaopinie interna kritiko estas bona afero. Pruvas tion la fakto ke UEA tre pozitive reagis la la lastjaraj kritikoj, per strategia laborplano. Kiuj pretas, el la kritikantoj, nun kunpreni la torĉon? Temas ne pri defio, sed pri sincera invito al kunlaboro de novbakita UEA-laboristo.

— Resume, mi pretas proponi spacon al kritikantoj, se mi vidos ke tio kontribuos por la sukceso de UEA. Se temas pri kritiko senbaza, kiu efikos kontraŭ UEA, kial publikigi ion tian? Ĉu estas memkomprenebla afero por la esperantistoj, ke mi devas esti sufiĉe saĝa redaktoro por bone utiligi la paĝojn de Esperanto publikigante kritikojn, kiuj rolu nur konstrue? Certe la UEA-estraro apogos la ideon, ke kritikoj ne nepre estas malbonaĵoj. Eĉ se temas pri nur kritikoj, sen konkreta kunlaboro, ĉar multaj esperantistoj estas tro okupitaj por preni rekte la torĉon, sed havas sufiĉan konon kaj sperton por konbribui per saĝaj kritikoj kaj profesiaj konsiloj. Tamen, kritikoj kiel nur amataj ĉevaletoj ne havos ŝancon, ĉar dum kritiki estas facile, fari estas tre malfacile, ĉu ne? Certe vi komprenas kion mi volas diri per tio.

Kiom aĝa vi estas, kaj kiu estas via ĉefa profesio?

— Mi estas tre juna homo, nur 57-jara. Kvankam mi lernis filozofion (sed ne diplomiĝis) kaj financan administradon, mi preferis ĉiam labori memstare kaj sendenpende, ĉu kiel komerca peranto, ĉu kiel vendisto de enciklopedioj (de la fama entrepreno Brita Enciklopedio, kiam vendi enciklopediojn surpaperajn estis tre bona profesia okupo por vendistoj), de asekuroj. Ankaŭ mi provis per propra entrepreno du fojojn: Zamenhof Editores (eldonejo) kaj Nova Mondo (distribuanto de kosmetikaĵoj). Plej laste, post Nova Mondo, kun sukceso mi fariĝis profesia makleristo de nemoveblaĵoj, novaj, en Braziljo. Nur tiam eblis al mi vojaĝi du fojojn al eksterlando, al Nederlando por la UK kaj al Rusio por la Rusia Kongreso en 2010. En la fino de 2011 mi decidis rezigni pri tiu kariero, por ĉefe okupiĝi pri io kadre de la esperantista ekonomio: profesia instruado de Esperanto, internacia komerco, arto-maklerado aŭ io alia. Sed ĉio estas ankoraŭ iom nebula.

Ĉu vi nun plentempe redaktos la revuon?

— Redakti la revuon estos mia ĉefa okupo, en la senco ke plenumi bone la taskon estas ja mia devo, senkonsidere de la necesa tempo por tio. Tamen, ĉar la salajro estas malalta, mi certe devos elturniĝi en la libera tempo. Por ekzemplo, mi baldaŭ startos kampanjon por varbi gelernantojn por mia agado kiel profesia Esperanto-instruisto, kaj per Google Adwords kaj per papera varbilo, kiun mi hodiaŭ presigos je 5.000 ekzempleroj kaj mem distribuos en la ĉirkaŭaĵoj de la metroostacioj en mia urbo (SanPaŭlo). Mi ankaŭ estas peranto de ĉina entrepreno, kiu fabrikas risortajn matracojn kaj volas enkonduki ilin en Brazilon.

Vi redaktis la brazilan landan revuon dum relative mallonga tempo. Kial vi forlasis la taskon tiel rapide?

— En la komenco de 2001 miaj ideoj pri la movado, kio ĝi devas esti, kion novan ni devas enkonduki, kial Esperanto ne kaptas la atenton de la ordinaraj homoj kaj tiel plu, jam estis radikale ŝanĝitaj, surbaze de miaj propraj spertoj kaj pripensado. En aprilo mi estis elektita prezidanto de Esperanto-Asocio de Braziljo, kaj en julio prezidanto de la Federacia Konsilantaro de Brazila Esperanto-Ligo, kiu konsistas el prezidantoj de ĉiuj ŝtataj (en Brazilo oni nomas ŝtatojn kio en aliaj landoj oni nomas provincojn) organizoj aliĝintaj al BEL. Kaj do mi planis entrepreni viglan diskutadon por reformi la brazilan movadon kaj venis en mian kapon, ke por tio estus necesa sendependeco. Alivorte, mi pensis ke mi ne havus sendependecon, estante samtempe oficisto salajrata de BEL kaj prezidanto de ĝia Federacia Konsilantaro. Do, mi demisiis, kaj nun tre klare mi vidas, ke mi faris grandan mispaŝon, ĉar mi perdis la tribunon por argumenti pli vaste ol en nur diskutlisto de la Konsilantaro.

Vi loĝas sur alia kontinento ol kie troviĝas la Centra Oficejo de UEA. Kiel ofte vi havos eblon renkontiĝi kun estraranoj kaj oficistoj de UEA?

— En mia laboro kiel redaktoro de Esperanto plej gravos renkontiĝo de ideoj, kaj tio estas tre facila afero nuntempe. Miaj ideoj renkontiĝas preskaŭ ĉiutage kun la ideoj de Mark Fettes, per retletero kaj eĉ per skajpo. Kun la ideoj de la aliaj estraranoj kaj oficistoj de la Centra Oficejo ili ankoraŭ ne renkontiĝas ofte. Tamen, tre plaĉos al mi reveni en Roterdamon, kie mi estis okaze de la UK en 2008 kaj gustumis la plej diversajn bierojn. Mi vere revas reveni tien por iomete malstreĉe ĝui la vivon kaj gustumi denove la roterdamajn bierojn. Ĉu vi scias, ĉu la UEA-estraranoj ŝatas bieron? Jen bona motivo por renkontiĝi kun ili vid-al-vide.

Kion vi volas aldone diri?

— Por fari grandajn aferojn, oni ne nur devas revi, sed ankaŭ plani, ne nur kredi, sed ankaŭ agi, ne nur kritiki, sed ankaŭ pagi la UEA-kotizon por 2014. Nia plej prestiĝa organizo povas kaj devas pli sukcese plenumi sian gravan rolon por nia afero, sed ĝi bezonas monon, monon kaj monon. Kaj ne forgesu, karegaj legantoj de Libera Foiro, ke oni aliĝas al UEA ne nur por ricevi revuon, sed por partropreni, kunlabori, kunfari. Mi en la lastaj 10 jaroj aŭ eĉ pli, ne aliĝis al UEA, ĉefe pro neglektemo pri la devoj de konscia esperantisto, sed ankaŭ foje pro manko de mono. Sed Osmo Buller povas jam de nun meti en la buĝeton tiun etan plian enspezon, nome, mian kotizon por 2014.

arkivita en:
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-10-17 11:14
Se la elekto de samideano Valle okazis konante lian tekston "Fundamenta Principaro de Reto Nova" oni povas gratuli al la elekto:

http://www.ipernity.com/blog/60964/437887

La demando tamen restas, kial li favoras presitan version kaj eĉ pretas produkti ĝin? La propono, rilati al diskutoj en retejoj, estas subteninda.

Pri la propono ĉefe fari kion la legantaro deziras en Germanio havas proverbon: Se vi deziras sekigi marĉon, vi ne demandu la ranojn." Dum la lastaj jardekoj mi spertis multajn redaktorojn sen ideoj kaj konceptoj (inkluzive min), kiu faris enketojn pri la estonteco de iu revuo. Kutime estas tiom da disaj opinioj, ke oni preferas lasi ĉion. Sed iam la estera premo grandiĝas: kostoj por multobligo kaj sendado, ktp. Kaj tuj la ŝanĝoj okazas sen demando al la legantoj.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-17 14:19
Tiu "Fundamenta Principaro de Reto Nova" estas senlima, plej versajne sen(e)senca kaj ciukaze malfacile eltenebla babilado (au blablablao), sen ajna praktika signifo, au valoro kaj sen sanco por realighi, car cio restas nur teorio, imago, fantazio, spekulativado kaj - germanlingve - Wunschdenken. Ci tiu fantasta idea mondo de s-ro Valle perfekte kongruas kun la fantasta idea mondo de s-roj Fettes, MacGill, Dasgupta, Keller, Tishljar, Keefe, Macko k.s. kaj estas lumjarojn for de iu normala realisma percepto, konsidero, traktado, analizado au aplikado de Esperanto, kiun tiu ci lingvo tiom bezonus por ricevi iun ajn realajn agnoskon, respekton kaj prestigon ie ajn en la mondo.

Ankau ci tiuj kelkaj klarigoj kaj komentoj de s-ro Valle legeblaj sur
http://easp.org.br/kuriero/?p=580
http://www.liberafolio.org/[…]/cu-europanoj-lernu-esperanton-por-blogi
http://www.intraespo.org/internacie/#
suficas por mi por kompreni en kiu spirita kaj idea mondo li movigas.

Mi ne scias, cu "Intraespo - Monda Organizo por la Disvolvo de la Esperanta Ekonomio" estas serioza organizajo au nur unu el tiuj sennombraj blufaj himeroj de tro idealismaj e-istoj, kiuj ekzistas en la Eo-movado kaj kiuj tiom ridindigas Esperanton, sen ke la homoj, kiuj gvidas tiujn organizajojn, versajne konscias pri tio.

Pro tio mi ne kredas, ke la stilo de la UEA-revuo sangigos en la (ekzemple de mi dezirata) direkto kaj senco de la normaleco. Male, oni devas timi, ke ekzistos la dangero, ke la tono en tiu kompatinda revuo akrighos alprenante ec pli strangan, fanatikan kaj fundamentalisman formon, eble kun brazilaj akcentoj, tute kongrue kun la kuriozajhoj de la Fettes-ideologio (kiu probable havas neniun utilon kaj komplete ruinigos Esperanton, se ghi ne jam ruinigis ghin).

Aperigi fotojn kun flagoportantaj homamasoj versajne ne estos eviteble, car UEA ja devos iel montri al la publiko (precipe al la ekstera mondo), ke esperantistoj amase ekzistas. Mi konsilas, ke oni prefere evitu novajn sensencajn, absurdajn kaj infanecajn (t.e. nesciencajn) diskutojn pri "lingva problemo", "lingva justeo", "lingvaj homaj rajtoj", "lingva ekologio" k.s., kiuj, se ili estas sekteme gviditaj (de neprofesiaj -istoj kaj memelektitaj "fakuloj"), povos iri nur en la falsa direkto kaj veki nur kauzi embarason, suspekton, mokon, indiferenton kaj kontraustaron, ne nur en la sciencaj medioj de la "ekstera mondo", kiuj harhirtighos unu fojon pli pri la dubindaj asertoj de la e-istoj, sed ankau inter la esperantista plebo mem, kiu sentos sin nekoncernata de tiuj diskutoj (kiel oni povas observi dum la UK). Pri la kontrau-angla diskuto au sinteno, kiu estas tre populara en tiuj nunaj (reakcie maldekstremaj) UEA-medioj, mi tute ne parolu (eble ghi restis la plej lasta kaj sola atuto de la Eo-movado, dum cio alia plorinde fiaskis, krom la kafoklaco dum kongresoj). La modernaj normoj por tiu faka diskuto ne estas Zamenhof, UEA au la esperantistoj, ech ne la Eo-interlingvistoj, sed Robert Phillipson kaj Philippe van Parijs, eble ankau Mario Pei inter la pli malnovaj autoroj, kiuj ne estas/is e-istoj, sed simpatiantoj de Esperanto. Do, rekomenci tiun diskuton, kiu estis elcherpe gvidita dum la 20a jarcento, havos neniun sencon, des malpli en la maniero kiel ghi estas gvidita de la nunaj gvidaj UEA-generacioj, kiuj ne plu serioze interesighas pri interlingvistiko kaj esperantologio kaj pri la historio de la Eo-movado.

Persone mi akiris la impreson, ke ankau la nova redaktoro, kiu senlime babilas pri iuj ajn ideoj kaj deziroj (chion kion li supre skribas mi jam minimume centfoje audis dum la pasintaj 30 jaroj), havas nenian imagon, konon kaj intereson pri interlingvistikaj problemoj, kiuj estas esencaj kaj bazaj por kompreni ion ajn pri Esperanto kaj planlingvaj ideoj. Sed tiu interlingvistika analfabeteco perfekte kongruas kun la interlingvistika indiferenteco kaj malinteresigho de la nuna UEA-estraro, kiu intelekte refalis en la shtonepokon.

La unuan bilancon pri la nova stilo de la revuo Eo oni povos fari iam en la mezo de la venonta jaro, kiam kelkaj numeroj, redaktitaj de tiu brazila sinjoro, estis prezentitaj.

Kion oni nun povas fari estas sole esprimi kelkajn observojn, konstatojn, kaj timojn.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-17 13:33
"Resume, mi pretas oferti spacon al kritikantoj, se mi vidos ke tio kontribuos por la sukceso de UEA. Se temas pri kritiko senbaza, kiu efikos kontraŭ UEA, kial publikigi ion tian?"

En ci tiu sinteno kushas la kerno por la estonta cenzuro eble praktikata de tiu nova redaktoro. Kiel s-ro Valle povas scii au kompetentas pritaksi ekzemple pri la demando, chu la konsideroj de Künzli (ne) "kontribuos por la sukceso de UEA" au estas "senbaza kritiko, kiu efikas kontrau UEA". Car la nova redaktoro venas el lando, kie la demokratio estas malforta, li vershajne ankau ne kunportos la demokratian sintenon, kiu estus necesa por tiu posteno.
Luis Guilherme S. Jardim
Luis Guilherme S. Jardim diras:
2013-10-17 16:09
Mi vere seniluziiĝas pri la estonto de nia movado kiam mi lagas la kritikon de tiaj homoj.Mi perceptis specon de antaujuĝon au naciisman sintenon kontrau brazilanoj.En la fino li eĉ diris ke
    "la nova redaktoro venas el lando, kie la demokratio estas malforta".

Brazilo estas la plej granda demokratio en la mondo !!!

En alian parto li diras:
    " ne serioze interesighas pri interlingvistiko kaj esperantologio kaj pri la historio de la Eo-movado"

Ĉu li vere kredas ke nia Monda Asocio devas esti speco de grupo de intelektuloj pri interlingvistiko?
Pro tio Esperanto stagnas.

En alia parto li diras:
    "Mi konsilas, ke oni prefere evitu novajn sensencajn, absurdajn kaj infanecajn (t.e. nesciencajn) diskutojn pri "lingva problemo",
    "lingva justeo", "lingvaj homaj rajtoj", "lingva ekologio".

Ĝuste la plej modernaj varbiloj por Esperanto.
Tiuj novaj konceptoj aerigas la antikvan "lingvo de paco k frateco".

Lastatempe ni, sudamerikanoj gajnas pli k pli da gravecon. Tio devas esti doloriga afero por tiaj homoj. Esta UK en Argentino, IJK en Brazilo, ILEI Konferenco en Urugvajo, Redaktoro de Kontakto, redaktoro de Esperanto, Monda Pokalo, Olimpikaj Ludoj, plej granda mebroj en delegita reto.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-17 22:48
"Brazilo estas la plej granda demokratio en la mondo !!!"

Certe, mi ne komencos diskuti chi tie pri tiu chi temo (kvankam ghuste tia chi temo estus brila temo por "progresigi la gravecon de Esperanto en politikaj/politologiaj diskutoj" (aK), sed shajnas, ke neniu e-isto interesighas prie.
Cetere, Kanado estas pli granda ol Brazilo! :-)
Ech en Vikipedio oni povas legi, ke la partia sistemo de Brazilo estas malforta kaj ke ekzistas relative altgrada korupto - gravaj demokratiaj indikiloj - pro tio Brazilo okupas nur la 69an lokon
(http://www.transparency.org/cpi2012/results)
Konklude, lau la demokratia indekso Brazilo okupas la 44an lokon
(http://de.wikipedia.org/wiki/Demokratieindex)
post Hindio, kaj Chilio, tamen antau Argentino ka Indonezio. La teritoria surfaco ne gravas.
Do, entute la politologoj shajne estas sufiche kontentaj pri la politika evoluo de Brazilo, kiun ili pritaksas kiel "averaghe evoluinta lau demokratio". (http://www.kas.de/[…]/kas_28695-1522-1-30.pdf?110928220737)
La lastatempa protestmovado povas esti rigardata kiel "motoro por la demokratio de Brazilo"
http://www.giga-hamburg.de/[…]/gf_lateinamerika_1304.pdf

Sed BEDAURINDE mi ne estas fakulo pri tiu chi temo :-(, sed nur ghenerale interesata pri ghi :-)
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-10-18 13:59
Mi konsilas ne perdi tempon legante Andreas Komentuenzli, almenaŭ kiam li skribas longe. Tiel mi mem faras. Koncerne viajn komentojn:

<< Brazilo estas la plej granda demokratio en la mondo. >>

Normale oni diras tion pri Barato - unu miliardon da enloĝantoj oni malfacile konkurencas. Cetere, kio bona estas pri grandaj landoj? Kiel vi profitas el tio ke vi loĝas en granda lando? Kiel la mondo profitas? Ni ĉiuj ĝojas ke oni en sudAmeriko kaj aliaj eksterEŭropaj regionoj transprenas la torĉon en la multigo de Esperantistoj, sed tio kion ni vere bezonas estas pli da torĉoj, tiel ke kelkaj povas reveni al la "malnovaj" Esperantolandoj.

<< Ĉu li vere kredas ke nia Monda Asocio devas esti speco de grupo de intelektuloj pri interlingvistiko? Pro tio Esperanto stagnas. >>

Nu, ne forgesu ke ankaŭ "lingva problemo", "lingva justeco", "lingvaj homaj rajtoj", "lingva ekologio", kiujn vi laŭdas, estas terminoj elpensitaj de intelektuloj. Ne estas tiel en UEA ke malvasta rondo de intelektuloj direktu ĉion, sed en prilingva organizaĵo la edukado nature ludas gravan rolon.

Tamen la stagno de Esperanto efektive estas ligita al troinfluo de intelektuloj, sed nerekte: ili ne scias sufiĉe pri ĝenerala lingvistiko, kaj en la mondo la ĝenerala lingvistiko mem estas subevoluinta kompare al aliaj sciencoj. Interlingvistiko ne estas serioza scienco; troviĝas ĝenerala lingvistiko kaj esperantologio, sed estas ĥimera penso ke povus ekzisti iu fako inter ili, kie oni teoriumus pri internaciaj lingvoj en pluralo. La influo de Detlev Blanke estas treege malutila tiurilate (dum lia politika orientiĝo estas tute indiferenta), sed li certe ne estas la sola kiu ne sufiĉe orientiĝis pri ĝenerala lingvistiko antaŭ ol turni sin al esperantologio.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-18 14:18
Mi plendas kontrau la ripetaj misuzo kaj kripligo de mia nomo fare de s-ro Larsen, kiu ofendas mian honoron kaj reputacion en la kerno. Mi sugestas pro tio elfermi lin el LiFo.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-18 20:21
Shajnas, ke mia plendo, kiun mi sendis ankau per retmesagho al la redakcio de LiFo, lau la oficialaj reguloj de tiu chi retforumo, havis/as neniun konsekvencon por la ofendinto, kaj ke oni (ne chiuj sed nur certaj) rajtos vershajne ankau en estonteco libere ofendi kaj insulti aliajn homojn, mok-kripligante iliajn nomojn por fihundigi ilian honoron. Al la "elferma politiko" de LiFo shajne mankas la sistemeco.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2013-10-17 16:10
> Resume, mi pretas proponi spacon al kritikantoj, se mi vidos ke tio kontribuos por la sukceso de UEA. Se temas pri kritiko senbaza, kiu efikos kontraŭ UEA, kial publikigi ion tian?

Nu, ne chiam facilas distingi inter konstrua kaj detrua kritiko. Krome, kritikoj "detruaj" ofte estas pli helpaj kaj interesaj ol konstruaj. Se ne paroli pri tio, ke la esprimo "konstrua kritiko" chiam estis suspektinda al mi: se io estas konstrua, ghi ne estas kritiko; kaj se io estas kritiko, ghi ne povas esti konstrua.

Memevidente la papera revuo ne havos spacon aperigi chiujn kritikojn (konstruajn au detruajn), sed retpagho jes. Kaj mi konsilas preni ekzemplon de Amazon: kiel vi chiuj sendube scias, Amazon ebligas achetintojn prikomenti la varojn, kaj ghi permesas aperigi (tre) pozitivajn au –kaj tio estas la interesajho– (tre) negativajn komentojn. Kial Amazon permesas tion? Oni ja volas doni belan impreson pri la vendataj produktoj kaj ne kritiki ilin, "kio efikos kontrau Amazon", chu ne? Nu, oni konstatis, ke la allaso kaj ekzisto de negativaj komentoj igas la pozitivajn komentojn pli fidindaj. Alivorte: se chio estas pozitiva, oni simple ne kredas tion ("jen la kutima propagandajho chio-lauda"), dum che pozitivajhoj kaj negativajhoj oni tendencas kredi ambau, kaj la negativajhojn kaj (pli grave por la vendanto) la pozitivajhojn.

Se mi estus redaktoro de la revuo, mi allasus kritikojn. Ech akrajn. Chefe tiujn shajne "efikantajn kontrau UEA".
José Afonso de Sousa Camboim
José Afonso de Sousa Camboim diras:
2013-10-17 17:25
Sro. Kuenzli donis (kaj kutime donas) bonan ekzemplon de nepublikinda komento. La kriterio estas simpla: komento kiu (troe amareca kaj antauxjugxa) sendube intencas alvoki la tutan atenton al la komentanto (kaj ne al la komentato) ne meritas publikigon. Kontrauxe, la decaj legantoj (kiel mi nun faras) cxiam emus iom prizorgi pri tiuj komentarioj, kaj ecx forgesi la indajn debatojn. (Vidu kiom da spaco li nepre okupos pro cxi tiuj vortetoj).
Reinhard Haupenthal
Reinhard Haupenthal diras:
2013-10-17 20:34
UEA-redaktoro
 
Libera Folio donis al siaj legantoj du informojn pri ĉi temo: 1) la gazetaran komunikon de UEA (2013-10-17), kaj intervjuon kun Fabricio Valle (sam-date).
Ni iom analizu la tekstojn:
 
1. Kiel en skriba sinprezento oni montras "grandan energion kaj kreemon"? (Formuloj de Fettes.) Kaj kie legeblas la "telefona intervjuo" kiun li faris kun la brazilano?
 
2. La "eldon-entrepreno" de Valle konsistas el du titoloj (laŭ la katalogoj de IEMW kaj UEA). Energio kaj kreemo?
 
3. La ok numeroj de Brazila Esperantisto redaktitaj de Valle kuŝas antaŭ mi. Kio en ili "elstaris grafike, stile kaj enhave", mi ne scias. Ke li limiĝis al ok numeroj li mem juĝas "granda mispaŝo".
 
4. Eble la sobro de la realo baldaŭ pikos en la puf-vangajn planojn de Valle kaj ili krevos kiel sap-veziko. Bombasta retoriko ne helpas.
 
Pri la intervjuo:
 
1. Kion konkrete signifas: "Mia kunredaktoro estas Heraklito [...] kiu flustras al mi en la orelon [...]" Ĉu jam spiritisma halucino? Similan deliron oni legis jam en "Brazila Esperantisto" (2002: 320, p. 34). Sed Valle scias: "La mondo eterne fluas kaj ĉiam ŝanĝiĝemas."
 
2. Kion, en la lingvaĵo de la duopo Fettes-Valle signifas la metaforado "iri rekte en la kernon kaj pritrakti kompetente la tranĉajn eĝojn"? De kie Valle prenas la certon, ke "la rezulto kontentigos ĉiujn" kaj kion signifas "mi garantias"?
 
3. En kiun "novan fazon" eniras laŭ Valle "nia kara lingvo"?
 
4. Jen la ĝis nun pruvitaj talentoj de la nova redaktoro: a) komerca peranto, b) eldonisto (de du libroj?), c) distribuanto de kosmetikaĵoj, ĉ) makleristo de nemoveblaĵoj d) peranto de ĉinaj risortaj matracoj.
 
5. Valle "startos kampanjon" (kredeble: startigos) por distribui 5000 varbilojn. Sukceso garantiata?
 
6. Valle revas "reveni en Roterdamon" "por ĝui la vivon kaj gustumi denove la roterdamajn bierojn". Ĉu la membroj de UEA financos ĉi bier-vojaĝon?
 
7. Jar-deko ekster la fluoj de la Movado - kia kvalifiko estas tio por redaktoro de UEA?
 
Post tiom da svagoj oni sci-volas pri agoj. La kurteno leviĝos januare...



Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-10-19 11:31
Specife tiugrade bombasta retoriko kun la misuzo de "starti" anstataŭ "startigi" tutcerte ne helpos dum la redaktado. Ankaŭ mi tuj rimarkis tiun "erareton" - io ege ĝena plume de la estonta redaktisto de la supozeble precipa movada revuo.

Ankaŭ liaj enlistigitaj kapturniĝ-estigaj kvalifikoj laŭe impresis min. :) Kian strangan mondon ni enloĝas!

Sed mi forte suspektas la ĉefan, nur flanke menciitan, tamen sendube ĉion-decidan kvalifikon. Nome - la bonulo ne kostas multe.

Sed malgraŭ via tre trafa, eĉ se iomete kruela, analizo kaj malgraŭ la fakto, ke mi mem estas nek membro de UEA, nek legas ties pamfleton, mi deziras al li bonŝancon.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-17 21:20
Ahx, kredu kaj faru kion vi volas. Mi ja gojas, ke Ameriko kaj aparte Sudameriko ricevos pli da graveco kaj atento en la Eo-movado, kiun dum jardekoj oni kritikis kiel tro europe centritan. (Jam en la 80aj jaroj, kiam mi redaktis la gazeton "Tejo-tutmonde", mi apartenis al tiuj malmultaj, kiuj plej serioze interesighis pri opinio de brazilanoj kaj sudamerikanoj (estis iu Marco Dutra, kiu faris inteligentan impreson, sed malaperis)- intertempe mi devas konstati, ke bedaurinde chio restis grandparte nur aero kaj blufo, malgrau iuj kongresoj k.s. Do, faru kaj kredu kion vi volas. Vi baldau vidos kaj konstatos, ke vi nenion atingos per via strategio. Nur konstante ennebuligi, enluli kaj konvinki la publikon per malplenaj frazajoj fruktodonos maksimume che idiotoj. Se vi iom pli aprezus kaj pli serioze konsiderus la komentojn de Künzli (kaj ne nur de Künzli, sed ankau de aliaj kiel Leyk, Carlevaro, k.a.) kaj eltirus la ghustajn konsekvencojn el ili, anstatau konstante, regule kaj sisteme kontraubatali, saboti kaj bojkoti ilian kritikon kiel malgrandaj infanoj, vi eble povus ankorau ion sangi por savi la aferon. En alia kazo la afero estos kaj restos komplete senespera kaj versajne jam kondamnita por iam totale kolapsi kaj plene fordroni en la totala debilismo kaj sensignifeco kaj pro resti kocentrita maksimume al kelkaj izolitaj sektemaj grupoj, kiuj intencas savi la mondon kaj solvi la "internacian lingvan problemon" per Eo. Se tio plachas al vi, mi ne povas forpreni vian plezuron, vian vizion, esperon kaj vian ghojon, sed por progresigi Esperanton kiel gravan lingvon mem tio estas komplete vana, sensenca kaj kontrauproduktiva strebado. Por ludi spiritismon, bahaismon au kiun ajn alian sektemon oni ne bezonas Esperanton, lau mi, la portugala (au brazila) lingvo plene sufichas, same kiel por landaj Esperanto-kongresoj en unulinhvaj landoj kiel Germanio Francio, Britio, Ruslando au Chinio kie oni praktike ne beznas esperanton - pri la naciaj malplimultoj, kiuj batalas por sia pluekzistado, chiukaze neniu interesighas, plej malmulte la e-istoj mem (krom eble la homoj de IKEL).

Sudamerikaj e-istoj diris al mi siatempe (nu, ekzmple tiu sama Marco Dutra), ke Esperanto kiel lingvo havas en si mem NENIUN SENCON kaj SHANCON en Sudameriko, kie chiuj parolas la hispanan au la portugalan, do lingva problemo en tiu kontinento ne ekzistas, same en Norda Ameriko, kie chiuj parolas la anglan (pro tio Eo ludas nenian rolon en Usono kaj Kanada). Tiun saghan averton mi volonte kredas. Pro tio Esperanto faros neniujn substancajn progresojn en Suda kaj Norda Ameriko (chr ghi ne estas bezonata tie) kaj restos nur la lingvo de iuj sektemaj medioj kaj grupoj (kiel spiritistoj k.s.), kompareble kun bahaanoj, komunistoj kaj ceteraj (mi havas nenion kontrau tiuj sektoj, se ili ne tushas la ceteran homaron, kiu ne interesighas pri ili). En tiuj cirkonstancoj oni devas vidi la chefan tragikon de Esperanto.

Esperanto ne komencos ludi ian gravan rolon, se Unesko alprenos iun platonan rezolucion au EU subvencias iun aranghon de e-istoj, se UEA propagandas la Pragan Manifeston au novan Strategian Planon (kiu chiukaze restos grandparte nerealigebla), ech ne se oni (eksperimente au fakultative) instruas Eon en iuj lernejoj, au se la interlingvistoj proklamos Esperanton kiel venkintan planlingvon. Sed ghi komencos ludi iun rolon ekzemple se gravaj internacie konataj publicistoj kaj verkistoj de la "ekstera mondo" komencos utiligi Eon kaj kiam iliaj verkoj estos automate tradukitaj al Eo kaj kiam la homoj komencos ankau legi tiujn Eo-tradukojn kaj lernos la lingvon tiel. Esperanto komencos ludi gravan rolon, sed en ghi estos disaudigataj signifaj radio- kaj TV-elsendoj pri gravaj temoj, kiujn audas multaj homoj, tiel lernante kaj praktikante la lingvon. Esperanto komencos ludi gravan rolon, se en ghi aperas inteligentaj artikoloj, tekstoj kaj libroj. Sed multaj e-istoj ech ne vidas neceson kaj sencon en tio, kun la argumento, ke tiun literaturon oni povas legi nacilingve, kio sufichas. Do, pri kio mi ankorau diskutu kun tiaj e-istoj, kiuj reprezentas tian opinion? Mi ne scias. Pri iuj stranguloj, kiuj okupighas pri Esperanto kaj rakontas plej diversajn absurdajojn kaj stultajhojn, ekzemple pri la "lingva problemo" au pri "lingva justeco", pri kio ili KOMPRENAS ABSOLUTE NENION KAJ NENIOM (char ili ignoras la fakan literaturon kaj tuj bojkotas, kondamnas kaj ignoras autorojn, kiuj esprimas skeptikan au negativan opinion pri Eo), neniu serioza verkisto, tradukisto kaj politikisto interesighos, krom eble la psikiatroj (kiuj forlasas Eon, kiel d-ro Carlevaro, ekzemple). Fakte, preskau chiuj raciuloj forlasis Eon (ekzemple mia tuta TEJO-generacio, kiu eble ja revenos post la pensiigho, kiel kutime en la Eo-movado - tamen permesu al mi dubi chifoje).

Sed klarigi al tiuj strangaj kaj fanatikigitaj e-istoj ion ajn racie kaj objektive, en la Eo-movado neniam havis, ne havas kaj ne havos sencon kaj estas tute vane kaj tempoperde. Pro tio mi ne emas relanchi la diskuton kun e-istoj, kiuj nun nove aperas chi tie.
   
Char mi legadas diversajn strangajhojn en LiFo, mi sentas min provokita respondi, kvankam mi jam delonge intencis chesigi mian kontribuadon al tiu chi forumo, en kiu mi konststas, ke ech unu samideano ne konsentas kun miaj vidpunktoj, ech nur parte, kio por mi vere estas ege stranga sperto.
 
Richard Schneller
Richard Schneller diras:
2013-10-20 12:27
Por mi la kazo Kuenzli estas enigmo. Mi ne komprenas kial unusola homo povas produkti tiom da galo kaj abunde nigrigi komentajn spacojn ĉi tie. Ĉu li vere forlasis UEA, kiel li ofte asertas? Se jes, vikipedistoj devus forigi la interkrampan parton: ''...forlasis ĉiujn Esperanto-movadojn (krom UEA)'':
http://eo.wikipedia.org/wiki/Andy_K%C3%BCnzli
http://www.liberafolio.org/[…]/view?searchterm=k%C3%BCnzli

Li ja havis impresan karieron en la Esperanto-movado, sed nuntempe nur kritikaĉas kaj forgesis demokratajn principojn validajn en asocio. Se oni volas ŝanĝi ion, oni devas unue membriĝi kaj poste elektiĝi kiel komitatano aŭ estrarano kaj fine submetiĝi al demokrata decidado. Tio estus pli utila ol doni lecionojn pri demokratio al ĉiulandaj esperantistoj.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-23 19:47
Eble, unue oni devus analizi la "kazon Schneller" (kiu por mi ne estas enigma, sed tute klara).
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-10-24 10:31
Kara samideano Schneller.

Evidente vi neniam aŭdis pri "eksterparlamenta opozicio" kaj ne povas imagi, ke oni povas kriti strukturon de ekster la strukturo. Kial pagi kotizon al (ekzemple) UEA, se la agado de la asocio estas profunde kritikenda kaj malsukcesa? Kaj post kelkaj jaroj da kritiko en la organzo oni konstatas, ke la kritiko ne estas akceptata.

Demokratio ne signifas ĉiam fari nur tion, kion deziras la plimulto. Foje la plimulto eraras kaj tion oni ofte nur rimarkas post multaj jaroj. Mi bone komprenas sinjoron Künzli, ke lia radikala kritiko ne estas akceptata de la stulta plimulto. Kaj foje okazas, ke li malĝentile reagas al la respondoj aŭ eldiroj de la plej grandaj stultuloj el ĉi tiu plimulto.

Mi mem sentas min intertempe devigata rigardi la Esperantistaron grandparte kiel kolekton de mallarĝpensantaj unuopuloj sen la deziro kaj sen la kapablo organizi sisteman laboron por la granda, memdeklarata celo.

Krom Künzli neniu aŭdacas priskribi tion. Kontraste oni plenigas la paĝon de revuoj per tiel nomataj "sukcesoj" (kongresoj, seminarioj, migradoj, intertraktadoj kun politikistoj - ĉie la vojo direktas supren). Ni loke scias kaj spertas, ke tio ne estas la vero. Ekzistas fabelo pri la imperiestro, kiu estas nuda. Nur la naiva infano aŭdacis diri la veron.

Mi vane esperas, ke la organizitaj Esperantistoj pretas kompreni la kritikon de Künzli.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-24 11:22
Ho, tute nova tono! Antau nelonge la sama autoro ankorau kritikis min pro "trolado". Kiun vinon, au brandon li chifoje trinkis???

PS Intertempe estas al mi tute indiferente, cu iu ajn pretas konsideri mian kritikon. Ciukaze, neniu en la "ekstera mondo" serioze konsideras la Eo-movadon. Kiel s-ro Schneller skribis, mi faris mian "karieron" en Esperantujo, sed plej malfrue post 1992 konstatis, ke tiu movado estas interesa nur por ludantoj kaj ideologoj, kiuj, bedaurinde, sabotas kaj bojkotas ajnan seriozan laboron.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-24 16:08
De mia flanko, Roland Schnell en Berlino (sed ne Schneller en Svislando) estas plene "rehabilitita" (kion mi jhus private skribis al li), kun la kondicho, ke li ne plu skribos stultajhojn en LiFo.

Ankau s-ro Schneller havos la shancon esti rehabilitita de mia flanko, se li chesas skribi stultajhojn kaj komencos publike subteni miajn vidpunktojn. Tio validas ankau por chiuj aliaj "krudaj kazoj", kiuj esprimighis kontrau mi en LiFo.

Do, neniu povas plu diri, ke mi estas kverelulo kaj ne shatas la pacon. Kompreneble, mia sinteno kontrau idioteco kaj stulteco ne shangighis/as/os kaj restos same akra kaj SENKOMPROMISA kiel antaue, se ne pli akra.

:-))((
Richard Schneller
Richard Schneller diras:
2013-10-24 22:08
Estimata Roland Schnell,

Dankon pro via lumiga respondo rilate enigmon. - Vi erare kredas ke mi ne povas imagi kio estas eksterparlamenta opozicio. Tamen, ĉu eksterparlamenta kritiko povas decidigi la konstitucian parlamenton? Almenaŭ ne rekte kaj nur post longa tempo, ĉar la unua havas neniun decidpovon sur la duan. Por asocioj estas la samo. Se oni ne estas membro oni havas neniun decidrajton, eĉ se oni proponas geniajn ideojn. Kaj ĉiam dependas kiel oni formulas kritikojn, sugestojn kaj konsilojn. Estus naive kredi ke oni vekas simpation ĉe asociaj membroj aŭ responsuloj, se oni insultas ilin per "stultuloj", "idiotoj", "kretenoj" aŭ per aliaj "birdonomoj". Tio estas malestime supereca sinteno kaj ne demalsupra agado. Eble tiamaniere oni povas kompensi frustriĝon pro la malgranda intereso de la ekstera publiko por Esperanto, sed la celatan prestiĝon por "nia" lingvo oni tiel ne atingas.

En UEA okazis (parte) generacia ŝanĝo en la gvidaj instancoj kaj por la redakcio:
http://www.youtube.com/watch?v=gxjER6igRgY

Tio eble estas la unua eta paŝo en la bonan direkton. - Rilate la revuon Esperanto, ĝi ne estis tiel malbone redaktita kaj aperis akurate. Ĝi ja devas enhavi ion por ĉies gusto kaj ne povas enteni nur alte intelektajn artikolojn fakajn. Por tio ekzistas aliaj publicaĵoj. Ke la entuziasmo pri sukcesoj kelkfoje forlasas la sferon de la realo estas neevitebla en movado de idealistoj.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-24 22:49
La problemo de e-istoj kiel s-ro Schneller estas, ke ili ne nur suferas je la kontrau-intelektula sindromo, sed ke ili ghis nun nenion esencan kontribuis al Esperanto (krom eble pagi kotizojn al iuj /sensignifaj/ asocioj kaj partopreni en iuj Eo-aranghoj - kie ili chefe silentis). La atakoj de tiaj personoj kontrau (intelektaj) e-istoj, kiuj dum jardekoj kontribuis per artikoloj, prelegoj kaj aliaj publicaj rimedoj al Eo, estas neakceptebla, ridinda kaj embarasa. Oni do povas nur konsili al tiaj personoj konduti pli modeste, konscii pri la malalta statuso, kiun ili okupas en la movado, kaj eltiri la adekvatajn konsekvencojn el tiu situacio.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-24 23:35
"neakcepteblaj, ridindaj kaj embarasaj" kompreneble.
Richard Schneller
Richard Schneller diras:
2013-10-25 08:18
Descendu de via piedestalo kaj forlasu vian arogantecon.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-25 12:23
Stalo kun piedoj - waso iso daso?
Richard Schneller
Richard Schneller diras:
2013-10-26 11:36
Por nekonanto de ĉi tiu termino el arkitekturo: piedestalo = soklo de statuo. Alia eblo: "Desaltu de via alta ĉevalo!" Pri la vorto "aroganteco" verŝajne estas nenia dubo, eĉ ne por intelektulo.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-26 14:04
Por mi estas malfacila imago (kaj malfacile eltenebla penso), ke iu intelektulo-fobo (au-fobiulo) povas esti redaktoro de la KULTURAJ PAGHOJ de la bulteno de Landa Asocio (kun la fatala konsekvenco ke la artikoloj de certaj intelektuloj ne aperas en tiu periodajho). Sed mi ne kontrauas, ke ankau tiaj homoj ricevu shancon efektivighi kaj realighi en la Eo-movado, eble ili ja jam shanghos sian sintenon.

Kvankam ankau Stano Marcek ne estas intelektulo, kiel redaktoro de la UEA-organo li almenau ne rifuzis la kontribuajhojn de la intelektuloj kaj la intelektulojn mem, kiuj richigis lian revuon.

Richard Schneller
Richard Schneller diras:
2013-10-26 14:34
Ĉesu mensogi, pluraj artikoloj viaj aperis en la menciita bulteno. Mi altestimas intelektulojn, ĉefe tiujn kiuj havas normale ĝentilecan kondutmanieron.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-26 16:57
Tio estis en 2012, kiam mi sendis iujn (2-3) artikolojn al Claude Gacond (kiu estas la chefredaktoro kaj kiu respondis, ke miaj artikoloj ne estas publikigeblaj, char tro longaj). La artikolon pri Rene de Saussure mi ech speciale verkis por aperigi en tiu bulteno, lau sugesto de Sergej Kuznecov, kiu petis la informojn, kiujn mi ricevis dum detalaj esploroj en Berno. Sed mi ankau sentis, ke ne nur neniu praktike interesighas pri tiu(j) artikolo(j), sed ke la kunlaboro kun tiuj homoj estas tre malfacila kaj komplika, au char iujn materialojn ili ne ricevis au perdis au ili aperigas ilin kun giganta prokrasto, kvankam ekzistas redaktofinoj kaj eldonplanoj.

Do, chiuj tiuj problemoj, reagoj kaj la tuta sinteno de tiuj e-istoj (kiuj sentas sin seneraraj kaj nekritikeblaj gravuloj) estas tiom nauzaj, frustraciaj, chagrenaj kaj tempoperdaj, tiel ke mi libervole rezignis pri kunlaboro kun ili. La spertoj de la "kunlaboro" che la preskau-katastrofo che la Svisa Enciklopedio sufichis por mi por chiam. Do, mi certe ne emas ripeti tiujn spertojn, des pli ke mi konstatis, ke tiuj samaj homoj nenion lernis el pasintaj eraroj kaj kritikoj.

Ankau miajn librojn kaj aliajn produktojn oni apenau mencias en tiu bulteno, favore al alia fatraso, kiun oni freneze adoras. Do, kial mi ankorau kunlaboru, des pli ke en la lastaj 30 jaroj neniam iu ajn e-isto petis iun ajn artikolon de mi. Do, kial mi trudu miajn verkajhojn al tiuj revuoj, se mi havas je mia dispono mian propran retujon planlngvoj.ch, kie mi praktike mem publikigas miajn aferojn.

Poste ie mi ech ankau legis, ke oni komparis min kun Bernard Golden, kiu "sendis amase chiujn siajn artikolojn" al "chiuj Eo-revuoj." Pffffff. Feliche ekzistis tiu Bernard Golden, kiu almenau iomet altigis la intelektan kaj sciencan nivelon de tiuj senlime stultaj Eo-revuoj.

Jen tiu estas la rala situacio, sed paroli pri tiuj aferoj estas rigore tabue kaj malpermesite en Eo-medioj.

Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-26 18:17
PS Ke oni denove nomis min "mensogulo" estas notite sub piednoto 20 de la 13 hipotezoj. Bela kolekto de insultoj kaj ofendoj.
Richard Schneller
Richard Schneller diras:
2013-10-26 22:43
Ĉu vi kredas ke tiaj sensignifaj detaletoj interesos la venontan generacion? Tio estas via malforta flanko kiel historiisto, ke vi ne scias prijuĝi kio gravas kaj kio ne.

Sed nun vi trovis la idealan solvon, vian retpaĝon pri planlingvoj. Tie neniu kontraŭdiros vin kaj mi sugestas ke vi verku tie viajn memoraĵojn de via 30-jara aktiveco en la Esperanto-movado. Ili certe furoros.

Vi devus konsciiĝi ke ĉiujn akuzojn, kiujn vi direktas al aliaj personoj, oni povus apliki al vi mem, ekzemple: la kunlaboro kun vi estas tre malfacila kaj komplika; vi sentas vin gravulo senerara kaj nekritikebla; vi lernis nenion el la spertoj de pasintaj eraroj; vi ne respektas eldonplanojn ktp.

Ekzemple por la eldono de Universalaj lingvoj en Svislando (cetere mi ne estis implikita por la eldono) notindas ke la rezulto ne estas optimuma. La eldonplano antaŭvidis 500 paĝojn kaj fine atingis pli ol 1000 (nerespekto de la eldonplano). La libro iĝis tre peza kaj malfacile konsultebla ĉar vi farĉis ĝin per Antologio, kiu estus povinta aperi en aparta volumo. Plie mankas la antaŭvidita fina indekso kun paĝindikoj, kiun – strange – oni devas nun konsulti en Vikipedio:
http://eo.wikipedia.org/[…]/Listo_de_lokoj_kaj_nomoj_menciitaj

Ne ĉio estas la kulpo de aliaj personoj, ankaŭ vi ne ĉiam agas racie kaj ofte neglektas praktikajn aferojn.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-27 01:24
Ho, via absurda komento pri la Enciklopedo tute ne interesas min. Ke vi ne kapablas aprezi tiun verkon, ne mirigas min. Via komento respegulas la cinikan kaj reakcian opinion, kiu devas regi en La Chaux-Fonds kontrau tiu verko (kiu en eksterlando trovis grandan admiron, sed en la propra lando bedaurinde nur ignoron, envion kaj rifuzon, precipe flanke de la nunaj SES-estroj).

Cetere, la Antologio estis la ideo de Claude Gacond, sed li ne prezentis konkretajn ideojn kiel realigi ghin. Por kontentigi lian deziron (mi kontentigis ankau diversajn aliajn dezirojn farante kompromisojn, pri kiuj vi havas nul imagon) mi decidis kompili kaj integri tiun Antologion, kun la celo reeldoni malnovajn tekstojn de personoj prezentitaj en la Enciklopedio. Aperigi apartan libron estis maloporte, pro diversaj kauzoj.

Chiuj detaloj de la verkado kaj eldonado de tiu Enciklopedio estis dudekfoje pripensitaj tien kaj reen, kaj diskutitaj kun la tiam envolvitaj homoj, por trovi la plej bonan solvon por realigi tiun ampleksan verkon, al kiuj estis investitaj miloj da honoroficaj laborhoroj (repagitaj estis nur teknikaj elspezoj kaj vojaghkostoj). Por ke tiu librego finfine povu aperi, mi devis preni chiujn decidojn mem pror trovi solvon. Neniu alia interesighis au ech nur demandis min. Por eviti la totalan pres-katastrofon de la Neuchatela-presisto mi devis rigore interveni, char ekzistis la danghero, ke aperos komplete fushpresita libro.

Riprochi al mi, ke mi ofte neglektas praktikajn aferojn, sen klarigi pri kio temas, estas komplete stulte, absurde, neserioze kaj malice. Supozeble vi staras sub la influo de la subjektivaj opinioj de s-ro Gacond. Se mi rakontus pri miaj tiamaj spertoj kun diversaj homoj, kiuj hodiau protektas vin, ankau viaj haroj hirtighus. Chi tiuj homoj kapablis nur "malfermi grandan bushon", sed kiam la laboro farighis konkreta kaj demandoj devis esti solvitaj, kaj limdatoj devis esti respektitaj, ili komplete kolapsis kaj barfaktis. Jen la chefaj spertoj, kiujn mi faris kun e-istoj. Chion tion vi ja devus bone scii, char vi kunlaboras kun la homoj de CDELI, kies fortoj - kaj chefe malfortoj - devus esti bone konataj al vi.

Cetere, presi 600 ekzemplerojn, de kiuj grandparto putras hodiau en CDELI, ne estis mia ideo, sed la ideo de s-ro Gacond. Do, estis faritaj amaso da fushaj decidoj, pri kiuj mi neniel respondecas.

Mi devas ankau emfazi, ke NENIU el svisaj e-istoj, kiuj (nekompetente) enmiksighis en la fina fazo de la enciklopedio, pozitive kunlaboris kun mi pro kio okazis, ke mi mem kondukis la projekton al la sukcesa fino. Chu la Enciklopedio en tiu formo plachas al vi au ne, ne estas mia problemo kaj tute ne interesas min. Mi ne verkis ghin por vi.

Anstatau kritiki la formon, prefere okupighu pri la enhavo. Sed je tio vi - kaj chiuj ceteraj en La Chaux-de-Fonds - ja ne estas kapablaj. Post la apero de tiu libro en januaro 2007 mi neniam plu audis ion ajn de iu ajn svisa e-isto pri tiu libro. Supozeble ghia karaktero estis tro intelekta kaj tro scienceca, tro objektiva kaj tro-malpropagandeca (kvankam mi kredis, ke ghuste tia serioza verko estas la plej bona propagando por la planlingva afero, sed tiun ideon evidente neniu komprenis).

La libro estas protektita che Pro Litteris. Se mi rimarkos, ke oni shtelas tekstojn el tiu libro por Vikipedio, kiujn mi mem verkis, mi plendos che tiu asocio, kies membro mi estas.

Eble vi forgesis, ke vi tamen estis envolvita en la eldonado, char vi peris la grafikistoj por la titolpagho. Tiu chi fakto estas menciita kaj aprezita en la antauvorto al la libro, kie mi sincere dankis al chiuj, kiuj estis iel envolvitaj. Do, mi neglektis nenion, kiel vi riprochasal mi. (Se la risko de mia elfermo el LiFo ne ekzistu, mi skribus multe pli drastajn vortojn chi tie).

Do, mi devas strikte rifuzi chiujn eventualajn riprochojn, kiujn iuj homoj el la SES- kaj CDELI-chirkauajho klopodas direkti kontrau mi hodiau. Por ke tio estu klara al la plej lasta e-isto, kiu preferas fidi la opinojn de Gacond kaj Grosjean, kiuj hodiau total(ism)e kontrolas la svisan Eo-movadon (pro kio mi forlasis ghin).

Char mi ne emas reveni al malnovaj temoj kaj diskutoj, pro kiuj mi siatempe serioze malsanighis, mi konsideras la diskuton kun vi, kiu evidentighis nekutime malagrabla persono, finita.
Richard Schneller
Richard Schneller diras:
2013-10-27 10:07
Probable ĉiuj komprenis ke tio estas la subjektiva interpreto de s-ro Künzli. Efektive ne valoras daŭrigi la diskuton pri ĉi tiu temo ĉar, kiel li diras, tio interesas neniun.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2013-10-26 14:39
> li almenau ne rifuzis la kontribuajhojn de la intelektuloj

Laŭ mia kompreno, li ne rifuzis ion ajn, kio helpis plenigi la paĝojn, sendepende de la valoro aŭ malvaloro de la kontribuaĵo.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-17 22:02
PS Mia supra (plej lasta) komento koncernas, kiel vi certe komprenis, la komentojn de la portugal- kaj hispanmondanoj sur tiu chi pagho.
Luis Guilherme S. Jardim
Luis Guilherme S. Jardim diras:
2013-10-17 23:40
Dankon pro la klarigo! Nun mi komprenas vin pli bone. La problemo estas la portugal kaj hispan-mondanoj, ni estas tutcerte malpli valoraj personoj el landoj kie la demokratio ne esta forta, tiuj landaĉoj, latinaj landoj, de la tria mondo. Krome ni havas tiun abomenan "akcenton" kaj ni ignoras la fakan literaturon de Europo. Ni estas stranguloj kiuj lernas Esperanton senrajte, ĉar ne ekzistas lingvoproblemo en Ameriko. Ni estas ĉiuj fanatikuloj kiuj sekvas tiujn sektaĉojn kiel Spiritismon kaj Bahaismon. Ni brazilanoj estas vendistoj de matracoj, ordinaraj plebanoj kiuj ne havas kvalifikon por esti redaktoro de Europeca Revuo. Dankon, mi nun havas pli klaran bildon pri via ŝovinisma idearo. Dankon mi nun ne estas plu tiom naiva. Mi devas ekde nun esti preparita por trovi, eĉ en nia kara movado, tiajn bestaĉojn de kiuj mi lernis defendi min mem dum mia tuta vivo. Ili, la putruloj, ŝovinistoj kaj rasistoj ankaŭ ekzistas en esperantujo.

Por mi estis malagrabla surprizo trovi ĝuste meze de esperanta komunumo tian ŝovinisman koncepton pri la mondo. Mi vere pensas ĉu indas partopreni tian movadon kie sin kaŝas tiuj homoj kiuj tutcerte ne estus akceptitaj en aliaj etikaj movadoj. Se ĉiuj esperantistoj silentas antaŭ ol tiaj homoj ĉu ni havos forton antauenigi nian ideon? Tiaj homoj mertitas kuraĝan kaj samnivelan respondon.
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2013-10-18 12:54
Kara Luis, konsciu ke s-ro Kunzli parolas nur por si mem, kaj tute ne reprezentas sintenojn aŭ ideojn de ordinaraj Esperanto-parolantoj.

Ĉu indas respondi al li aŭ ne estas bona demando. Ŝajnas ke ĉiu respondo simple eligas el li novan lavangon de negativaj komentoj. Estas bedaŭrinde, ĉar li ja estas klera kaj inteligenta homo, sed neniu volas aŭskulti lin pro lia kontraŭĉioa maniero.

Aliflanke, tiuj kiuj komentas en Libera Folio entute estas malgranda grupo, tiel ke oni nenion povas konkludi pri Esperanto-parolantoj ĝenerale, aŭ pri la "movado" surbaze de la komentoj ĉi tie.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-18 01:09
Bone, nomu nin sovinistoj kaj rasistoj, se vi volas. Cio klaras! Vivu la (antikvighinta) koloniisma pensado (kiu en la hodiaua Europo ne plu ekzistas, lau mia scio)!

Tamen, mi esperas, ke vi komprenas kaj ke vi permesas, ke ni prenu al ni la rajton kritiki kelkajn aferojn de la Eo-movado, kiu konsideras sin sankta, netushebla kaj senerara. En Europo ekzistas la kutimo, ke oni kritike esploras personon, kiu transprenas gravan PUBLIKAN oficon (kiel en la kazo de la redaktoro de la revuo "Esperanto" de UEA). Tio estas integra parto de la vivanta demokratio kaj libera opini-esprimo (kun kiu la Eo-movado shajne havas iun problemon, char 99,99999% ne estas svisoj au germanoj)!

Min fakte interesas en la tuta diskuto nur unu momento: Chu iu e-isto diras ion interesan kaj inteligentan. Bedaurinde, che vi tio ne estas la kazo, do mi proponas fini la diskuton, char mi ne plu emas kvereli kun e-istoj, al kiuj klarigi ion ajn havas neniun sencon.

Pri via demando chu indas partopreni tiun movadon, ricevu mian klaran respondon: NE! (ne pro la laudira sovinismo kaj rasismo de la europanoj, sed pro tute aliaj kialoj).

Mi esperas, ke mi klare esprimis min kaj ke vi komprenis min.

PS Etikaj movadoj ne interesas min, char ili estas apriorie mensogaj, trompaj kaj charlatanaj. Ke la Esperanto-movado, (kiu subtenis fashismon en Germanio, stalinismon en Sovetunio kaj komunismon en orienta Europo kaj orienta Azio, Latinameriko ka Afriko kaj vershajne ankau aliajn diktaturojn en la mondo kaj per tio aprobis la murdon al minimume 160 milionoj da homoj), estas etika movado ne estas konate al mi.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-18 02:05
Mi tamen volas doni al vi iun shancon por esti serioze konsiderata de ni, nome jenan taskon, se vi akceptas ghin:
Verku artikolon pri la "aktuala" lingva problemo en Ameriko (2-parta: Sudameriko, Nordameriko). Mi deziras legi iun interesan eseon pri tiu chi temo. Via artikolo povus esti publikigita en la revuo "Esperanto". Se vi ne sentas vin sufiche kompetenta, serchu kunlaborantojn, diskutu kun ili pri tiu temo kaj verku kune la artikolon. Certe vi havas almenau ian opinion pri tiu chi temo.
Luis Guilherme S. Jardim
Luis Guilherme S. Jardim diras:
2013-10-18 02:15
Via mensmalsano nun turnigas la esperantistojn murditajn de nazioj en la tombejo. Via inteligenteco estas tiel supera ke vi transformis la movadon en apoganton de stalinismo, faŝismo kaj diktaturo. Se vi havas la rajton transformi milojn da sinceraj homoj en klaŭnoj kaj diri ke tio estas libera opinii-esprimo mi ankaŭ havas la rajton nomi vin ŝovinisto kaj frenezulo. Kaj por fini nian ne agrablan renkonton mi nur diras al vi ke se vi ne scias ke esperanto estas etika movado eble vi farus pli bone se vi transirus al alia pli etika movado kaj lasus nin trankvilaj kaj bonhumoraj.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-18 13:38
Via problemo estas, ke vi ne konas la (Eo-)historion kaj vershajne kredis ghis nun nur la mitojn, legendojn kaj la propagandon de la Eo-movado.

Via nomo estos aldonita al la piednoto 20 de la 13 hipotezoj de www.planlingvoj.ch.

Luis Guilherme S. Jardim
Luis Guilherme S. Jardim diras:
2013-10-18 02:17
Nun vi parolas nome de "ni"? Konsiderata de kiu? Vi kaj kiu plu?
Redakcio
Redakcio diras:
2013-10-18 08:08
Publika averto al s-roj Jardim kaj Kuenzli

Ofendaj komentoj ne estas permesataj en Libera Folio. Plua malobservo de la reguloj kondukos al senaverta elfermo el la diskutejo.

Kalle Kniivilä
Redaktoro de Libera Folio
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-18 13:41
Se vi precize legas, mi faris nenian ofendan komenton kaj malobservis neniun regulon, sed mi scias, ke vi jam delonge atendas la momenton, ke vi povas elfermi min el LiFo.
Emilio Cid
Emilio Cid diras:
2013-10-18 15:17
Gratulu Fabrícjo ! Finfini ni povus legi la revu kun nia béla brasila ashentu. Nun ni brasilanu devigu shiu shperanchistu paróli kieu nia béla brasila lingu. La progresu de la lingu esta la brasila ashentu !

Kiu ne shatash, prenu PROZAC !
Stanislavo Belov
Stanislavo Belov diras:
2013-10-18 18:18
Mi esperas, ke finfine aperos la versio de la revuo Esperanto por poŝlegiloj en .epub aŭ aliaj popularaj formatoj. Nun laŭ mia scio nur Monato havas tion. Pripensinda afero estus krei apartan programeton por iPhone (eble por Android ankaŭ) por facile elŝuti kaj legi tiun aŭ eble plurajn esperanto-periodaĵojn. Atendi kaj poste stoki paperan version estas malfacila kaj sensenca afero, legi .pdf en komputilo estas malkomforte. Diable, ĉiuj gravaj revuoj havas tion!
Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2013-10-19 10:27
Ni donu ŝancon al Fabricio Valle. Iam oni tute neatendite metas la ĝustan personon sur la ĝustan postenon, kaj li sukcesplene plenumas siajn taskojn. Ni ne malsukcesigu lin jam antaŭ la komenco de la laboro per niaj antaŭjuĝoj.

La malsukceso de Valle estus malsukceso de la estraro de UEA. Sed kio estas malsukceso? Ĉu la estraro difinis iun celon, kiun la estonta redaktoro de la revuo devas atingi (ekzemple kresko de nombro de abonantoj je 10% dum unu jaro, kresko de okazaj aĉetoj je 5%)? Ĉu ekzistas kondiĉo de rompo (germane Sollbruchstelle), per kiu malsukceso de la redaktoro estas difinita?

Mi ne kredas je la misio »transformi la mondon per praktika utiligado de Esperanto« (citaĵo: http://www.ipernity.com/blog/60964/437887, dankon al Roland) aŭ je la nepiramida Reto Nova (samloke). Fabricio devas plenumi tute konkretan, »ĉiutagan« taskon. Li provu, ke li scipovas tion. Mi donas al li la ŝancon, kiun li ne havas. ;-)

UEA estas en krizo, sed tio ne estas nova afero. Ĝi estis en kriza stato dum ĝia ekzisto. Nek Valle nek Fettes ŝanĝos tiun situacion.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-10-19 13:52
Kara Michael

Kial UEA estraro difinu celojn, kiuj nek atingeblaj, nek dezirindaj. La kresko de abonantaro dum unu jaro unuflanke ne estas realisma celo. Kaj aliflanke, kial homoj libervole abonu organon, kiu estas ne plu ol propagandilo de unu certa asocio?

Intertempe almenaŭ kelkaj en la UEA estraro esprimis la opinion, ke UEA ne plu estas la sola kaj monolita reprezentanto de "la Esperantistoj". La esperanto mondo estas pli bunta kaj varia. Krome la foje menciitaj ĉeftemoj de UEA (ekz. lingvaj rajtoj) ne estas prioritataj por aliaj kaj dokumentoj, kiel la fama "manifesto de Prago", estas prave nekonataj kaj nerespektataj.

Oni povas reagi al ĉi tiu situacio per plivastigo de la temoj. Sed tion kelkaj "sendependaj" movadaj revuoj (ekz. "Ondo") pli bone faras kaj mi dubas, cxu homoj deziras legi en diversaj revuoj pri la samaj okazaĵoj.

Alia ebleco estus, ke la revuo havu pli da praktikan utilon. La listoj de la aperantaj libroj celas al ĉi tio direkto. Eble oni povus aldoni lingvajn konsilojn kaj ekzercojn. Tio antaŭ 100 jaroj estis kutima temo en la Esperanto gazetaro.

Praktikan utilon havus ankaŭ la prezento de spertoj dum la organizado de kursoj, seminarioj kaj kongresoj. Kutime la raportoj nur montras la glorajn sukcesoj kaj silentas pri la problemoj. Ili ankaŭ evitas prezenti praktikajn konsilojn kielmaniere atingi sian celon. La interŝanĝo de ĉi tiuj spertoj sole okzazas per personaj interparoloj. La manko de interŝanĝo certe estas kialo por la stagnado.

Revuo kun profilo, ke ĝi servas al la aktivuloj, estas urĝe bezonata. Revuo por seriozaj propagandistoj, ne por pigruloj, kiuj nur pagas por ĉiumonate legi, kiel bela estas la mondo, kiujn gravajn atingaĵojn UEA atingis kaj kie okazos la venonta UK kun abunda turisma programo.
Kalle Kniivilä
Kalle Kniivilä diras:
2013-10-19 14:05
Roland Schnell: "Kial UEA estraro difinu celojn, kiuj nek atingeblaj, nek dezirindaj. La kresko de abonantaro dum unu jaro unuflanke ne estas realisma celo."

Estas evidente, ke dum unu jaro la abonantaro aŭ kreskos aŭ malkreskos. Ke ĝi restos komplete senŝanĝa ne estas realisma. Estus tute nature starigi la celon, ke la malkresko de la abonantaro estu haltigita kaj renversita, ĉu ne?

Roland Schnell: "Kaj aliflanke, kial homoj libervole abonu organon, kiu estas ne plu ol propagandilo de unu certa asocio?"

Kial la revuo devus esti propagandilo de io ajn? Serioza asocia revuo nepre ne estu propagandilo, sed diskutejo, informilo, pensigilo, inspirilo eĉ. Se nova redaktoro de la revuo Esperanto sukcesus transformi ĝin en tiu direkto, mi eble konsiderus denove aboni la revuon.
Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2013-10-19 19:34
Roland, vi multflanke pravas. Kresko aŭ nekresko estis nur ekzemplo, kiu estas mezurebla per nombroj, kiel Kalle skribas. Kompreneble la transformo de la revuo estas dezirinda, sed tiu estus malfacile mezurebla aŭ eĉ nur konstatebla. Same UEA neniam (!) estis la elstara, monumenta reprezentanto de la movado, kaj la revuo neniam estis la plej grava revuo (kredeble HdE estis la plej interesa revuo ĝis la 1990aj jaroj). Sed la revuo povas estiĝi diskutejo, informilo, pensigilo, inspirilo, do tio, kio HdE iam estis, tiel mi samopinias kun Kalle.

La revuo bezonas propran retejon kaj vastan reton de kunlaborantoj konstantaj kaj okazaj. La retejo estu facile alirebla por la kunlaborantoj. Valle skribis ion pri "Reto Nova", li pruvu, ke tio ne estis nur parolveziko. Konkrete oni povas kolekti redaktantojn, la estraron, la kunlaborantojn per enreta oficejo (mi ne scias, ĉu Google Docs aŭ MS Office 365 aŭ Writeboards povas helpi, sed Valle La Novretulo devas scii tion). Oni povas eldoni tradician paperan eldonon kaj aldone elektronikan kun eble alia enhavo, se (!) ekzistas sufiĉo da materialoj. Kaj ĉar Valle sidas kiel araneo en la centro de la esperantistoj, li povas startigi kampanjon por aktivigi la homojn, kiuj sendu artikolojn. Li kreu regulajn rubrikojn, por ke la homoj sciu, pri kiuj temoj indas verki ... ktp. Li ne havu ne viziojn (da tiuj la esperantistoj havas vere jam tro multaj), sed transformu la revuon. Mi donas al Valle la famajn "100 tagojn", sed post tiuj li havu funkciantan organizan kadron kaj videblan ŝanĝon de la karaktero de la revuo. Li utiligu LiFo kaj ipernity (kie la lastan artikolon li skribis antaŭ dek monatoj). Stano ĉiumonate atentigis ĉe ipernity pro novaj numeroj, ni vidos, ĉu Valle daŭrigos tiun tradicion (kiu ŝajnas al mi daŭrigenda).
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2013-10-19 20:20
> La rezulto kontentigos ĉiujn, mi garantias; aŭ pli realisme, preskaŭ ĉiujn.

Jen konsilo: ne provu kontentigi ĉiujn, eĉ ne preskaŭ ĉiujn. Ankoraŭ neniu plaĉis al ĉiu, kaj, se vi provos, vi fine plaĉos al neniu.

Plaĉo aŭ malplaĉo ĉe legantoj ne nepre estos "kulpo" de la redaktoro: dependas de la deziroj, spertoj, ideoj, humoro de la legantoj, kaj estas neeble, eĉ mistaktike, provi plenumi ĉiujn atendojn. Ekz., kelkaj legantoj ŝatas nigron kaj aliaj ŝatas blankon. Se via kovrilo estos nigra, vi malplaĉos al la blanke-ŝatantoj, sed vi kontentigos almenaŭ la nigre-amantojn. Kaj simile okazos ĉe blanka kovrilo. Se vi tamen provas kontentigi ĉiujn per griza kovrilo - nu, vi riskas forpuŝi ĉiujn.

Via celo ne estu la (neebla) kontentigo de ĉiuj, sed tio, ke la kontentuloj estu pli multnombraj ol la malkontentuloj. Elektu vian interesan, klaran redaktolinion kaj sekvu ĝin konsekvence. Ŝanĝu ĝin nur, se la proporcioj estas aŭ iĝas malbonaj.
Ian Fantom
Ian Fantom diras:
2013-10-20 00:45
Evidente la nova redaktoro havas multajn bonajn kvalitojn, ideojn kaj ambicion, eĉ se li ne klarigas ĝuste kio estas tiuj ideoj. Tamen evidentiĝas ankaŭ, ke la Estraro transdonas la respondecon pri reformado de UEA al la redaktoro de la gazeto, anstataŭ mem stiri la aferon. La nova redaktoro estas evidente super ĉio organizanto kaj komercisto, ne ĵurnalisto.

Do la evoluigon de UEA direktos nun la Redaktoro, laborante sub la
Direktoro, laŭ la Strategia Laborplano kiun komprenas preskaŭ neniuj membroj. Kritikoj estos akcepteblaj, kondiĉe ke ili kongruas kun tiu Strategia Laborplano, kaj ke la kritikanto mem pretas labori por tiu Strategia Laborplano.

Laŭ mi la tasko de redaktoro devus esti ĵurnalisma, kaj la tasko gvidi la renovigon de la asocio devus esti tasko de la Prezidanto. Kvankam mi deziras ĉion bonan al la nova redaktoro, mi devas demandi min, ĉu la vera celo de Osmo, kiu evidente ĉefrolis en la forigo de Stano, povus esti trovi anstataŭanton por si mem kiam fine li emeritiĝos.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2013-10-20 23:29
Ĉiuj konsiloj, (mal)rekomendoj kaj kritikoj (jam tuj kritikoj...) ĝis nun donitaj memorigas min pri certa proverbo menciita en "Faktoj kaj fantazioj" (Marjorie Boulton, http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=644), kiu laŭmemore tekstas pli-malpli jene: "Neniam tranĉu la voston de via azeno antaŭ homoj. Kelkaj diros: 'Tro longa!'. Aliaj diros: 'Tro mallonga!'".
Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2013-10-27 14:58
Ne, pri tio ne temas.

Ni saltu antaŭen unu aŭ du jarojn kaj tiam ni konstatus, ke Malle fiaskis (do tio estas nur pensoludo). Ni dirus: Ho, li estus farinta tion kaj jenon. Kaj Malle kaj vi respondus al ni: Se vi estus dirinta tion antaŭ du jarojn, ni volonte farus tion, sed tiutempe vi silentis.

Ĝuste tio estas la kerno. Mi ne volas kritiki, post kiam io malsukcesis, kaj scii ĉion pli bone post la akcidento. Mi diras NUN: Eble li havos pli bonan ŝancon (ne pli ol tio), se li ...

Do post du jaroj mi povos diri: Bone, li sukcesis, ne utiligante miajn konsilojn; aŭ: Li sukcesis, utiligante tiun aŭ alian proponon; aŭ: Li malsukceses, ĉar li ne utiligis niajn rekomendojn. Mi ne kredas, ke li certe malsukcesos, utiligante niajn ideojn.
Luiz Alberto de Oliveira Coelho
Luiz Alberto de Oliveira Coelho diras:
2013-11-09 22:27
Andreas Kuensli estas nemalhavebla persono en la debato, kritikanto ech se foje shoka, tamen pripensige propona. Fabrício travivis maldemokratian tempon en Brazilo, do ne mankus al li estimo por opinidiverseco. La opinio de Marco Dutra ordinaras inter brazilaj esperantistoj, kiuj tamen komprenas la lingvon kiel nekontinenta!
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2013-11-10 20:00
> Andreas Kuensli estas nemalhavebla persono en la debato, kritikanto ech se foje shoka, tamen pripensige propona.

Pardonu, sed plendadi ke ĉio estas blufo kaj fatraso, insulti ĉiun kaj malestimi ĉion kapablas ĉiu el ni: por tio ne necesas difinita persono. Nur, ke ni ankoraŭ ne decidis suriri tiun vojon.
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2013-12-24 00:29
Resumo, 33 vortoj. Detaloj, 281 vortoj.


Resumo:

Sukceson al Fabricio, dankon al Stano; tre gravas la kapablo altiri bonajn kunlaborantojn kiel Ertl-on; bona aganto ne ofte estas bona verkanto; bildoj kaj fotoj ankau gravos; retejo la Balta Ondo kiel modelo.

Detaloj:

La supra artikolo pri la nova redaktoro de la revuo Esperanto estas sufiche informoplena, montrante, ke oni alstrebos shanghojn en tiu organo de UEA. Mi deziras bonan sukceso al Fabricio Valle, kaj samtempe dankas al Stano pro lia longdaura laboro.

Eble parto de venonta sukceso de Fabricio devenos de lia kapablo altiri homojn kiuj bone kaj interese kapablas verki diversajn artikolojn pri Esperanto. Mi pensas, ke en tia kadro bonvenos artikoloj de la plej diversaj specoj de diversaj homoj. Lau mia tridekjara sperto kun la Revuo, mi pensas, ke Istvan Ertl havas tian altiran kaj organizan kapablon, kaj ankau Fabricio.

Unu nuntempa problemo estas, ke la artikoloj povas esti iom enuigaj, speciale miaj! Mi klarigos: Mi verkis pri Esperanto-Insulo, char mi konas ghin. Pri la Universitato de Esperanto, char mi enplektighas en la detaloj. Tamen, homoj kiel mi kiuj entreprenas, kiuj okazigas aranghojn, ne estas profesiaj verkistoj. Ni eble scias fari, starigi, entrepreni, sed ne priskribi, kaj certe ne alloge artikolumi.

Mi esperas legi artikolojn de Camacho, Simono, Kuenzli, Ertl, Korjhenkov, Tonkin, Fettes kaj de multe aliaj kiuj kapablas ne nur studi temon funde, sed ankau spicigi tiun temon por la legantoj.

Ni ne forgesu fotadon kaj arton. En tiu kampo, pardonu, ni Esperantistoj tre lamas. Kiel trovi bonajn desegnajhojn, bonajn kaj allogajn fotojn? Lingvo kaj lingvaj eventoj malfacile bildighas. Por bildigi lingvajn ideojn, ni bezonas talentajn fotistojn kaj artistojn. Esperantisto kun moderna poshtelefono kaj fotilo ne sufichas.

Estas interese pripensi la rilaton inter la retejo kaj la papera revuo. Lau mi, speciale la Balta Ondo (www.sezonoj.ru) kaj iomete Liberafolio estas sufiche profesiaj kiel modeloj. Belov pravas pri la daura adaptigho al la novaj poshlegiloj.

Bonajn festojn kaj novjaron,

Dennis Keefe