Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Nova estraro volas novan redaktoron

Nova estraro volas novan redaktoron

de Redakcio Laste modifita: 2013-08-14 14:12
La nova estraro de UEA decidis ŝanĝi la redaktoron de la revuo Esperanto. "Ni vere bezonas novan homon – iun kiu dividas nian ambicion renovigi la asocion", klarigas Mark Fettes. La decido estis komunikita al la nuna redaktoro jam en Rejkjaviko. "En nia persona interparolo pri tio en Rejkjaviko li montris komprenemon pri niaj motivoj", aldonas Fettes.

La decido serĉi novan redaktoron de la oficiala organo de la asocio estis inter la unuaj paŝoj de la nova estraro. Laŭ oficiala komuniko, dissendita la 31-an de julio, la kontrakto de la nuna redaktoro, Stano Marček, validos ĝis la finredakto de la decembra numero 2013, sed ne estos renovigita por la jaro 2014.

Stano Marček redaktas la revuon ekde januaro 2002, kiam demisiis la antaŭulo István Ertl. Lia kontrakto kun UEA pri la redaktado formale ĉiam validis po unu jaron, sed estis aŭtomate renovigata, dum la estraro de UEA ne nuligis ĝin kelkajn monatojn anticipe.

Dum la lastaj jaroj ne ĉiuj membroj estis kontentaj pri la kvalito de la revuo, kaj la kvanto de membroj-abonantoj klare malkreskis. Dum la Universala Kongreso en Havano 2010 la eliranta estraro decidis ne aŭtomate renovigi la kontrakton kun Stano Marček, sed anonci malferman konkurson pri la redaktora posteno.

La tiama decido jam dum la kongreso kondukis al forta protesto flanke de subtenantoj de Marček. Inter la plej laŭtaj estis Renato Corsetti, sed inter la protestantoj estis ankaŭ la nunaj novaj estraranoj Stefan MacGill kaj Martin Schäffer, kiuj tiam subskribis petskribon subtene al nuligo de la kontraktonuligo.

Tiufoje la subtenantoj de Marček sukcesis en sia kampanjo - la decido pri konkurso por trovi novan redaktoron estis prokrastita "por plia esplorado" kaj fine forgesita, tiel ke la kontrakto denove estis aŭtomate renovigita.

Ĉi-foje la nova estraro atendis ĝis post la kongreso por publike diskonigi la decidon pri redaktora konkurso. Krome, male ol en 2010, temas nun pri eksplicita decido ŝanĝi la redaktoron, ne nur aranĝi konkurson pri la posteno, kiun ankaŭ la nuna redaktoro povus partopreni kaj do teorie povus gajni.

En marto 2012 la estraro de UEA eĉ supozis, ke Stano Marček redaktos la revuon ĝis sia pensiiĝo. Tiama konsultiĝo kun nederlanda juristo laŭ la respondeculoj de UEA montris, ke lia kontrakto kun la tempopaso aŭtomate definitiviĝis, kaj ne plu povis esti unuflanke nuligita sen peza kialo.

Ne klaras, ĉu io ŝanĝiĝis de tiam. La ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, nun ne volis respondi al demandoj de Libera Folio pri la temo. Antaŭ unu jaro li komentis la juran flankon jene:

– Ankaŭ en Nederlando dungo ne estas eterna, eĉ se formale ĝi ne havus tempan limon. Kiam temas pri "kontrakto por nedifinita daŭro" (jen la koncerna esprimo), ĝi tamen estas ĉesiĝebla post aprobo de la laboroficejo. Kutime oni tiam difinas iun kompensan sumon, kutime egalan al sesmonata salajro, kiun la labordonanto pagu al la dungito.

Rapide respondis aliflanke la nova prezidanto de UEA, Mark Fettes. Laŭ li, la decido estis tre funde pritraktita de la nova estraro.

Mark Fettes en arbaro– Evidente tiaj decidoj havas sekvojn ne nur por la Asocio, sed ankaŭ por la persono kiu okupas tiun postenon. Ni ĉiuj konas Stanon kaj volas trakti lin kun estimo kaj honoro. Aliflanke, nia estraro komune kredas je la bezono de ŝanĝoj en UEA, kaj ankaŭ en la bildo, kiun havas pri ĝi esperantistoj tra la mondo. Tio signifas interalie, kaj prioritate, ŝanĝi niajn komunik-metodojn.

La decido ŝanĝi la redaktoron de la revuo laŭ Mark Fettes intime ligiĝas kun la plano pri profunda renovigo de la retejo.

– Retejoj estas evidente unu el la ĉefaj komunikrimedoj de la nuntempo, kaj oni ne povas neglekti ilin. Sed ankaŭ nia revuo restas ege grava rimedo, precipe por komunikado kun niaj membroj. Nepras havi revuon, kiel diras la Strategia Laborplano, "kun interesa kaj varia enhavo, kiu donas senton pri komunaj direkto kaj energio."

Mark Fettes mem redaktis la revuon dum pli ol kvin jaroj, kaj do bone konas la defiojn de la tasko.

– Mi scias proprasperte, ke la personaj scioj, interesoj kaj kredoj de la redaktoro ludas intiman rolon en la ĉasado de materialoj, la kunmetado de la numeroj, la elektado de titoloj, kaj tiel plu. Iusence oni povus diri, ke la redaktoro rolas kiel aldona estrarano - almenaŭ en tiuspeca revuo, kiun mi volus havi dum mia prezidado.

– Por kunlabori kun nia estraro, ni do vere bezonas novan homon – iun kiu dividas nian ambicion renovigi la Asocion. Mi pensas ke Stano verŝajne agnoskus, ke li ne pensas tiamaniere, kvankam li estas sendube lojala kaj kunlaborema. En nia persona interparolo pri tio en Rejkjaviko li montris komprenemon pri niaj motivoj, li diras al Libera Folio.

Marček estas unu el la plej longe deĵorintaj redaktoroj de la revuo, kaj en la oficiala komuniko pri la decido, la estraro esprimas siajn dankojn al Stano Marček pro lia multjara fidela laboro. Samtempe la estraro atentigas, ke la mondo kaj la movado ŝanĝiĝas.

– Estas tempo funde repripensi la celojn kaj enhavojn de niaj diversaj eldonaĵoj. Por tio ni volas malfermi pordon al novaj homoj kaj novaj ideoj, komentas Fettes en la komuniko.

UEA intencas baldaŭ anonci konkurson por la redaktora posteno.

– En la serĉado de nova redaktoro, ni priskribos iom pli detale nian vizion por la nova direkto de la revuo. Ni esperas ke ĝi malfermos vojon al kunlaboro kun la kreaj fortoj de la Esperanto-movado. Finfine nia revuo ne estas nur la "oficiala organo" de UEA – ĝi estas, aŭ devus esti, unu el la ĉefaj kulturaj revuoj de nia malgranda sed mondvasta komunumo. Tio estas unu el niaj ĉefaj celoj, diras Fettes responde al demando de Libera Folio.

Laŭ István Ertl, la antaŭulo de Stano Marček sur la redaktora posteno, nova redaktoro devus havi ne nur movadan sperton, sed ankaŭ sperton ĵurnalisman, prefere pri redaktado de simila revuo, bonegan lingvan nivelon en Esperanto, kaj bonan scipovon ankaŭ de kelkaj aliaj gravaj lingvoj:

– Prefere estu membro de UEA, sed ne nepre. Prefere malpli ol 40 jarojn aĝa, sed ne nepre. Oni povus pripensi iom da pozitiva diskriminacio favore al virinoj kaj ekstereŭropanoj, sed prefere nur en la senco ke la postenanonco emfaze invitu tiajn kandidatiĝojn.

Libera Folio: Kiel grava laŭ vi estas la revuo por la asocio?

– Ĝi povus esti same grava kiel antaŭe, se oni trovus konvenan interrilaton kun la retejo de la asocio. Iuj enhavoj eble troviĝu nur en unu el la du aperejoj. Samaj enhavoj povus aperi en malsamaj prezentmanieroj – ligitaj enhavoj en la du medioj, kiel ekzemple sonaj enhavoj kuplitaj al papera teksto.

Renato Corsetti, kiu antaŭ tri jaroj estis unu el la iniciatintoj de la kampanjo por Stano Marček, ne volis tuj respondi al demandoj de Libera Folio pri la temo. Li volas atendi kelkajn tagojn por "pli bone kompreni la demandon".
arkivita en:
Juan Sebastian Quintero Santacruz
Juan Sebastian Quintero Santacruz diras:
2013-07-31 23:31
Kio pri vi, Kalle Kniivilä? Vi estas ĵurnalisto, kaj jam redaktis i.a. Kontakton. Eble vi povus doni iom da mojoseco al tiu brika revuo Esperanto.
Kalle Kniivilä
Kalle Kniivilä diras:
2013-08-01 07:56
Mi fakte neniam redaktis Kontakton. Sed en intervjuo de Kontakto pasintjare mi respondis ĝuste al tiu demando.

http://www.kniivila.net/2012/fingro-sur-doloraj-punktoj/
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-08-01 08:47
Supozeble pro la aĝo mi ne estas kandidato por redaktoro de "revuo Esperanto" kaj tial eĉ ne demandus pri la honorarion.

La novaj "junaj sovaĝuloj" certe preferas junan kandidaton, se ili ne jam havas preferatan kanditaton en la maniko.

De multaj jaroj mi okupiĝas pri la raciigo de la informado en Esperanto. Mi skizis kelkajn ideojn por la loka situacio en Berlin. Mi pensis, ke oni povus tie modele realigi, kiu povus esti utila tutmonde. Sed la inerteco de la samideanoj estas vaste super miaj imagokapablo. Antaŭ du jaroj mi esperis, ke juna, aktiva estraro donus la necesan puŝon. Vane. Ili estis eĉ pli inertaj ol la maljunuloj antaŭe. Fanfaronado pri la utiligo de la reto rezultis en stagnado. Ŝajnas, ke on rapide perdis la entuziamon. La kampon, en kiu la loka prezidanto investis sian plej grandan laborforton, estas mia ekskludo el la loka klubo kun la kromefiko, ke ekde duonjaro miaj gazetaraj komunikoj ne plu povis aperi. Multaj samideanoj estis senutile kaj senefike okupita pri ĉi tiu afero, kiun ni finfine povis kontentige solvi.

Ĉu la situacio en Berlin iel similias al la estraro de UEA? Surface oni ne facile povas nei.

Mi skizis miajn ideojn pri organziado de komunikado, kaj volonte konsilus la estraranoj. Mi ne volas aperi kiel pesimisto, kvankam ne estas facile.

http://www.ipernity.com/blog/porkido/132103
Johan Derks
Johan Derks diras:
2013-08-01 08:59
Mi ankau subtenis tiam la proteston de Anna Löwenstein, sed pli pro la fakto, ke la maldungo estis komunikita kiel lasta faro de la Estraro en la sesiperiodo 2007-2010 kaj ne tiel klare argumentita.
Mi estas surprizita pri la nuna firma decido de la nova Estraro, kiu montras, ke ghi intencas mastrumadi la asocion pli ol "per parolado".
Tiutempe la artikolo de Istvan Ertl en Libera Folio estis konvinkega, ke la redaktisto ne montris kvalitojn, kiujn plenumis antauaj redaktistoj.
Antau tri jaroj estis proponoj pli du- au trikapa redakta teamo. Mi demandas min, chu tiu opcio ankorau estas konsiderata.
Roland, mi volas instigi vin partopreni la konkurson. Agho ofte estas avantagho, char oni havas profundan konon de la rilatoj ene de UEA kaj ne estas ghenata de krommotivoj, kiaj kariero kiel jhurnalisto k.s.
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-08-01 09:37
La krommotivo de ĵurnalista kariero tamen al mi ŝajnas pli avantaĝo ol malavantaĝo...
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2013-08-01 09:47
Ne se la celo de tiu homo estas vere jhurnaliste karieri kaj uzas tiun prestighan (char ja la organo de internacia organizo) revuon kiel ekkarieran salto-tabulon forlasotan kiel eble plej rapide por pli monodona posteno.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2013-08-01 09:43
> Tiutempe la artikolo de Istvan Ertl en Libera Folio estis konvinkega, ke la redaktisto ne montris kvalitojn,

Bv. ligile rememorigi, kiun artikolon vi celas.

> Antau tri jaroj estis proponoj pli du- au trikapa redakta teamo.

Hm... eble tro da kuiristoj malbonigos la manghon.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2013-08-01 13:33
Cetere, tiu "fantazia cifero de 10000 membroj" ne nepre estas tiom fantazia: almenau mi intencas remembrighi en UEA venontjare. Unu plia (re)membro do.

Mi certe ne volis apogi asocion, por kiu la kvalito de la propraj servoj shajnis esti sengrava neatentindajho. Mia mono (kiom ajn relative modesta la sumo) ne volis kunhelpi pluiri tiun absurdan, alabisman vojon.

Sed nun la vojo shanghighas: do ankau mia opinio shanghighas.
Jarosław Marek Parzyszek
Jarosław Marek Parzyszek diras:
2013-08-01 15:56
Mi "riskis" remembrigxi en UEA pro la "eksperimenta" mebrokategorio kun gvidlibro kaj la reta "Esperanto". Mi bedaurinde ne trovas multon, kio estas leginda (en la 80-aj kaj la 90-aj jaroj mi trovis multe pli), sed eble tio estas mia gusto. Tamen dank' akurateco de Stano mi "reekhavis" regulan kontakton kun eventoj kadre de la Asocio.
Fettes kaj Ertl kompetente redaktis la revuon. Fakte sub Istvan-artisto foje la ritmo lamis, sed mi multe pli sxatis la tiaman enhavon.
Stano estas unu el la plej talentaj kaj kompententaj instruistoj kaj organizantoj (furora: TEAMO) kaj tre serioze traktas la aperritmon kaj la teknikajn demandojn.Tamen de la redaktoro de la "tutmonda" revuo oni atendas iom pli! Do - mi subtenas la decidon de la nova Estraro sercxi novan redaktoron!
Johan Derks
Johan Derks diras:
2013-08-02 22:44
Al Francisco Javier Moleón:
Fakte ne estis en Libera Folio, sed en uea-membroj@yahoogroups.com:
http://groups.yahoo.com/group/uea-membroj/message/17387
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2013-08-03 12:22
Dankon, Johan, sed bedaŭrinde nur UEA-membroj havas aliron al tiu forumo, do legantoj de LF nemembrantaj en UEA ne povas legi. Eble vi povus kopii la tekston ĉi tien (se ne temas pri privataĵo).
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-08-03 19:05
Kvankam SM tute ne interesgihis pri la enhavo de LA REVUO (li nur devis zorgi pri tio, ke ne aperu kritiko kontrau UEA kaj unuopaj UEA-funkciuloj, kiel en la komunisma Slovakio). Li tamen estis vershajne la plej bona kaj fidinda kaj profesiece laboranta redaktoro de tiu revuo iam ajn. Trovi tian anstatauanton estos vershajne malfacile.

Kompreneble, la enhavo estis 90% totala fatraso kaj estas atendeble, ke tio ne shangighos en la venontaj jaroj, pro manko de interesaj kaj publice altnivelaj kontribuajhoj kaj pro manko de kleraj, interesaj kaj freshaj autoroj. La rolo de la kompatinda revuo Esperanto estos vershajne regurdi la Strategian Planon de UEA kaj servi al la idiota propaganda de UEA, kiu volas kredigi al sia membraro, ke la angla lingvo estas katastrofo kaj intencas konvinki la legantojn, ke oni devas eduki la homaron per Esperanto - la plej lasta shanco por la homaro pluvivi.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2013-08-03 20:41
> SM tute ne interesgihis pri la enhavo de LA REVUO [...] tamen estis vershajne la plej bona kaj fidinda kaj profesiece laboranta redaktoro de tiu revuo iam ajn.

Redaktoro ne interesiĝanta pri la enhavo de LA REVUO estis la plej bona kaj fidinda kaj profesiece laboranta? Mirigaj kriterioj. Se tiel estas, ne zorgu: eblos trovi amason de tiaj fidinduloj kaj profesiuloj.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2013-08-03 20:47
> Kompreneble, la enhavo estis 90% totala fatraso

Kio implicas, ke 10% ne etis totala fatraso. Tasko de redaktoro (redaktoro, ne kompilatoro) estos do altigi tiujn salutindajn 10% al 20%, eble eĉ al 30%. Per tio la revuo iĝos duoble aŭ trioble pli leginda.
Ian Fantom
Ian Fantom diras:
2013-08-16 12:45
Mi petas, ke la Estraro publikigu la protokolon – aŭ almenaŭ la protokoleron - kiu raportas pri la decido, kaj pri la propono kaj la subtena argumentado. Mi ŝatus aŭdi rekte de la Estraro pri la pravigo de tiu decido – supozante, ke la versio kiun mi ricevis pere de La Libera Folio estas la ĝusta.

Mi estus supozinta, ke se la vera kialo estus la kvalito de la gazeto, aŭ se iu havus ideojn por reformi la gazeton, la unua paŝo estus tion diskuti kun la nuna redaktoro. La dua paŝo estus prezenti al la membroj koheran priskribon de la ideoj, kune kun la reagoj de la nuna redaktoro. Nur post tio venus la demando, ĉu necesas ŝanĝi la redaktoron. Same kiel antaŭ tri jaroj, la afero lasas min kun la sento, ke estas malantaŭ ĝi politikaj motivoj.

De kie povus veni tiuj politikaj motivoj, kiam oni havas preskaŭ entute novan Estraron? Evidente oni rigardu al tiuj kiuj restas samaj: Barbara kaj la CO. Antaŭ tri jaroj multaj montris la fingron ĝuste al Probal, Barbara kaj CO. Kio ŝanĝiĝis?

Ŝajnas al mi, ke la kerno de tiu demando ne estas la kvalito de la revuo, sed la konstanta demando, ĉu la revuo spegulu la asocion kiel tuton, aŭ ĉu ĝi raportu nur laŭ la diktoj de la mastroj. En la tempo de Lapenna estis granda disputo pri la sendependeco de la revuo sub redaktorado de William Auld. Auld sentis, ke Lapenna volas cenzuri la revuon, kaj Lapenna sentis, se mi ĝuste komprenis la aferon kiam mi studis ĝin en 1974, ke Auld publikigas subfosan materialon kiu fontas en la talpa agado de Connor kaj K-io.

Nun ni legas pri la nuna situacio: "ke la redaktoro rolas kiel aldona estrarano - almenaŭ en tiuspeca revuo, kiun mi volus havi dum mia prezidado." Evidente Stano estas tro sendependa. Multaj membroj certe opinias, ke ĝuste tiel devus esti. La nuna aliro riskas krei pluan internan militon en la asocio, kiu en la nuna situacio, fine ruinigos UEA.

Necesas, ke ĉiuj proponoj kaj ĉiuj decidoj estu klare elmetitaj por ĝenerala sondado kaj diskutado inter la membraro, se la gvidantoj de la asocio volas eviti pluan internan konflikton en la asocio.
Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2013-09-20 12:43
Mi kredas, ke la temo »redaktoro de Esperanto« ne enhavas nur la flankon de redaktanto, sed ankaŭ de la verkantoj de artikoloj. Neniu, eĉ la plej bona redaktoro de la mondo, povas krei altnivelan gazeton el malbonaj kontribuoj.

Intertempe mi planis elirigi gazeton en formo de elektronikaj libroj (do gazeto, kiu ne paŭsas paperas eldonon). Tiun ideon mi rapide entombigis.

La esperantistaro - sume - ne generas altnivelajn novaĵojn, nek scias ilin taŭge prezenti. Mi mem ĉasadas intersajn informojn pri la esperantista mondo - interesa por neesperantistoj, la ekstera mondo - kaj troviĝas sur preskaŭ nula nivelo. La grupo »Gazetaraj komunikaĵoj en Esperanto« ĉe ipernty, atentigo pri detaloj, kiuj estu en kontribuaĵoj (http://www.ipernity.com/blog/41683/411352), la provo estigi presitan informilon, kiu ligas la enlandajn E-grupojn, ĉio fiaskis, ĉar mi ne sukcesis havigi al artikolojn. La esperantistoj silentas. Ili skribas kelkajn pli malpli saĝajn liniojn en forumoj, fino.

Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2013-09-20 12:45
Modifo:
... ĉar mi ne sukcesis havigi al mi iujn publikindajn artikolojn.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-09-20 15:52
Kio lau vi - kaj lau mi - estus publikiginda, aliaj e-istoj ne trovas publikiginda. Jen la esenca problemo.

Alia esenca problemo: La e-istoj interesighas chefe pri stultajhoj, kiujn ili publikigas (en siaj revuoj kaj aliloke).

Alia problemo:
Ekzemplo: Lige kun la memoro pri la 9a UK en Berno 1913, mi kontaktis la redakciojn de la du bernajn gazetojn kaj proponis informojn, plus la eblecon kontakti min. Neniu respondis. Anstatau konsulti min, unu el tiuj gazetoj faris intervjuon kun iu loka Esperanto-idioto, kiu rakontis iun fatrason. Do, la rezulto estis totala katastrofo. Kiel serioza autoro oni povas esti nur frustrita. Vi mem sentas vin kiel totala idioto. Kaj ech pli frustriga estas, ke tiu Eo-idioto ricevas la apogon de aliaj e-istoj.

Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-09-20 15:54
PS estis kelkaj akuzativaj fushoj - ne gravas.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2013-09-20 12:58
Cetere, chu iu scias, kiel iras la "chaso" de (tauga) redaktoro? Chu homoj amase kandidatas, chu homoj malamase interesighas, chu la laborkondichoj altiras multajn, pokajn au neniomajn? Chu iu chi-forume interesighas/kandidatas?
Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2013-09-21 09:35
La demando estas tre interesa, ĉar mi renkontis ĝuste la saman: Kiel oni atingas homojn?
(a) Mi persone kontaktas ilin, ekz. dum renkontiĝo de esperantistoj.
(b) Mi faris »nulan« numeron de informilo, kiun mi disdonis kaj petis kontribuojn.
(c) Mi publikigis informojn en forumoj.

La esperantistoj ne havas iujn centrajn vojojn, laŭ kiu oni povas diskonatigi informojn. Esperanto-revuo estas unu, sed ĝi atingas nur la homojn, kiuj abonis ĝin, plus kelkajn pliajn.

La Gazetaraj Komunikoj estas alia vojo, sed mi ne scias, kiom da homoj ĝi atingas, kaj ĝi estas infomilo de UEA, ne de mi.

Sole la fakto, ke oni devas »ĉasi« novan redaktoron, estas malbona signo. Revuo kiel »Esperanto« havu reton de kunlaborantoj, el kiuj oni povas facile elekti novan redaktoron. Ŝajne ne ekzistas baza grupo de kontribuantoj (ĝuste tio, kion mi serĉas por la menciita elektronika gazeto). Mi kredas, ke la UEA-estroj (kaj tiuj de aliaj asocioj) dum dek aŭ dudek jaroj forpelis preskaŭ ĉiujn fakulojn. Kial kaj kiel ili faris tion, estas alia temo (Hallo, Kalle!), sed ĉar oni povas fiksi la tempon, oni povas klarigi tion.