Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Monda blogaro nun ankaŭ en Esperanto

Monda blogaro nun ankaŭ en Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2013-11-05 14:08
La prestiĝa internacia reto de volontulaj blogantoj kaj tradukantoj, Global Voices, nun havas sekcion ankaŭ en Esperanto. La ĵus fondita Esperanto-sekcio ankoraŭ estas malforta, kaj ĝia estonteco ne estas certa, sed la lingva respondeculo de Global Voices jam miras pri la interesiĝo flanke de esperantistoj.

Global Voices estas internacia reto de blogantoj, tradukantoj kaj civitanaj ĵurnalistoj, kiuj raportas pri la evoluoj en la blogosfero diversloke en la mondo. Laŭ sia manifesto, Global Voices celas ”kune por alporti al vi la informadojn de civitanoj el la tuta mondo, kun emfazo sur voĉoj kiuj ordinare ne aŭdigas en internaciaj gravaj gazetaroj”. (Citita laŭ la Esperanta traduko.)

La anglalingva reto estis fondita en 2004, kaj en 2007 al ĝi estis aldonita la projekto Lingua, kiu celas disvastigi la enhavon de Global Voices en aliaj lingvoj, helpe de volontulaj tradukistoj.

La malajzia Esperanto-aktivulo Adam Eng en aprilo 2013 kontaktis Global Voices por informiĝi pri la ebleco starigi Esperantan version de la retejo. La respondeculo de la projekto Lingua, Paula Góes, responde klarigis, ke ŝi tre ĝojus pri tia evoluo, sed ke eĉ se estas facile starigi retejon, ĝia konstanta funkciigado postulas multe da aktiva laboro.

– Ĉar la Esperanto-komunumo konsistas el tiaj pasiaj homoj, mi certas ke tio ne estos problemo. Mi konsilas al vi paroli kun aliaj homoj kaj informiĝi pri iliaj interesiĝo kaj subteno. Se vi havos teamon kiu aliĝos, ni povos pluiri.

Pasis kelkaj monatoj, kaj fine malgranda teamo estis kolektita. Krom Adam Eng ĝin eniris la nikaragva aktivulo Uriel Gúrdian kaj Hirotaka Masaaki el Japanio. Laŭ Adam Eng estas kelkaj pliaj aliĝintoj, kiuj tamen ankoraŭ ne aktiviĝis kaj ne videblas en la retejo.

La ĝenerala lingva nivelo de la kontribuaĵoj en la retejo ankoraŭ estas sufiĉe varia, kaj la enhavo ne ŝajnas plene sekvi la gvidliniojn de Global Voices, laŭ kiuj la alilingvaj retejoj principe nur traduku tekstojn el la grandlingvaj versioj de Global Voices. Sed Adam Eng esperas, ke la gvidlinioj povas ŝanĝiĝi:

– Laŭ tio kion diris Paula, fine de la jaro la teamo de Global Voices havos diskuton pri la projekto Lingua. Ĝi eble ne plu uzos nur artikolojn el la angla, sed la kontribuantoj el ĉiuj lingvoj povos skribi novan artikolon aŭ komenton en siaj lingvoj, kaj la angla fako tradukos tion al la angla. Vi povas vidi mian artikolon pri indiĝenaj popoloj, kiu ne aperis en la angla paĝo.

Ankoraŭ mankas lingva revizianto por la esperantlingvaj tekstoj, sed laŭ Adam Eng la kontribuantoj helpas unu la alian por plibonigi la lingvan nivelon.

Libera Folio kontaktis Paula Góes por ricevi pliajn informojn pri la projekto. Ŝi estas impresita de la interesiĝo, kiun allogis la estiĝo de la Esperanta sekcio.

– La retejo en Esperanto aĝas eĉ ne du semajnojn! Mi estas sufiĉe surprizita pro tio, ke ni ricevas tiom da atento. Nia sperto kun aliaj retejoj estas, ke kutime daŭras kelkajn monatojn antaŭ ol iu entute rimarkas ilin. Ni eĉ ne anoncis la Esperanto-version interne, ĉar ni volas ke la retejo estu pli stabila, antaŭ ol publikigi ĝin. Mi estas vere surprizita!

Paula Góes rakontas, ke ŝi mem delonge esperis, ke Global Voices povos havi sekcion ankaŭ en Esperanto, sed ke la iniciato devis veni de la Esperanto-komunumo.

– Ni kreas novan lingvoversion nur, kiam parolantoj de la lingvo turnas sin al ni, petante tion. En mia unua retletero mi ĉiam demandas la petanton, ĉu ŝi aŭ li mem volus iĝi redaktoro kaj kunmeti teamon. Pri Esperanto, mi ricevis proksimume kvin retleterojn ene de semajno, mi respondis al ĉiuj, nenio revenis, ĝis fine Uriel skribis kaj akceptis iĝi la redaktoro.

Libera Folio: Ĉu povos aperi originalaj tekstoj en la esperantlingva retejo?

– Kiam temas pri originala enhavo, ni permesas mallongajn afiŝojn kun novaĵoj ligitaj al la lingvo de la retejo, ĉi-kaze Esperanto.

Libera Folio: Ĉu estas planoj por traduko en la alia direkto: el Esperanto ekzemple al la angla?

– Por ke tio okazu, ni unue devus produkti bonan enhavon en Esperanto, kiu estu signifa por internacia publiko, kaj havi volontulajn tradukantojn el Esperanto al la angla. Plej unue ni bezonas fortajn redaktorojn por la retejo. Ĝi aĝas nur du semajnojn.
arkivita en:
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2013-10-30 10:35
Ne malbona iniciato.

Char ni tamen estas lingva movado, mi humile atentigas pri la lingva kvalito: ghi estas absolute plibonigenda. Chi tio ne estas nura pedantajho au plia pruvo de la Legho de Tonjo: retejon kun amaso da eraroj kaj lauvortaj tradukoj, che kiu oni krome devas divenadi la intencon de la verkinto/tradukinto, oni ne legas. Kaj do la E-versio de la retejo havos neniun sukceson.
Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2013-10-30 12:10
Mi nepre subtenas Francisco-n. Ŝajne oni laŭvorte aŭ per helpo de Guglo tradukis la tekstojn. Mi tute malhumile diras, ke la lingvaĵo estas kelkfoje fuŝa, sed homoj, kiuj komencis lerni la lingvon aŭ ne estas spertaj, eble kredas, ke tio estas bona Esperanto.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-30 15:06
Alaho protektu min (nin) de tiu nova antauvidebla datena rubajho en Esperanto, kiu probable definitive ridindigos tiun chi lingvon!
Sinjoro ENG
Sinjoro ENG diras:
2013-10-31 01:18
Estimataj, faru sed ne nur parolu. Mi invitu vin. La pordo estas malfermi por ĉiuj http://globalvoicesonline.org/for-bloggers/#author
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-10-31 08:17
Bv. Pardoni mian stultecon. Mi ne vidas Esperanton inter la eblaj lingvoj kaj oni ne povas aliĝi por Esperanto. Ĉu vi proponas, ke oni raportu pri Esperanto tie?
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2013-10-31 13:10
> Mi ne vidas Esperanton inter la eblaj lingvoj kaj oni ne povas aliĝi por Esperanto

Mi supozas, ke la kialo estas jeno: "Ni eĉ ne anoncis la Esperanto-version interne, ĉar ni volas ke la retejo estu pli stabila, antaŭ ol publikigi ĝin."

Provu tamen: http://eo.globalvoicesonline.org/manifesto
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2013-10-31 14:19
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2013-11-02 18:50
http://eo.globalvoicesonline.org/about

Kia plibonigo! Antaŭ du tagoj mi plendis pri la lingva katastrofo en tiu konkreta paĝo (ĝi estis vere nedigestebla), nun mi hazarde reĵetas rigardon... kaj trovas korektitan, tre akcepteblan version.

Mi insistas: lingva kvalito ne estas pedantaĵo aŭ banalaĵo. Ĝi povas tutsimple igi projekton malsukcesi - aŭ sukcesi. Ekzemple, mi nun legis tiun paĝon unutire kaj povis koncentriĝi sur la enhavo, anstataŭ ĝeniĝi ĉe ĉiu dua linio kaj provadi diveni la celon de la verkinto. Retejon verkitan en la antaŭa lingvajo mi certe ignoros; retejon redaktitan en la nuna lingvaĵo, nu, mi eble legos.
Martin Decaluwe
Martin Decaluwe diras:
2013-10-31 09:29
Ĉu ili disvastigos kontenton? Bona ideo. Mi estos kontenta.
Redakcio
Redakcio diras:
2013-10-31 09:34
Bedaŭrinde ili ne disvastigos kontenton, sed nur enhavon. Dankon pro la atentigo pri fuŝo, kiun maltrafis nia diligenta provlegisto. :-)
Sinjoro ENG
Sinjoro ENG diras:
2013-10-31 14:53
Esperanto estas la plej nova projekto de GV, bv legi http://globalvoicesonline.org/lingua/
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-31 16:25
Ho mia dio, kia stultega diskuto! Al tiuj homoj efektive neniel eblas helpi intelekte altigi la nivelon.
Sinjoro ENG
Sinjoro ENG diras:
2013-11-02 06:55
Legu kaj vidu la vorton Esperabto. Nur pli cent artikoloj nur montros la bildon. http://globalvoicesonline.org/lingua/
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-11-02 08:45
Kiel ĵurnalisto mi ĉiam provas ekscii, kiu troviĝas malantaŭ projekto. Oni povas legi:

"Global Voices was founded in 2005 by former CNN Beijing and Tokyo Bureau Chief, Rebecca MacKinnon and technologist and Africa expert, Ethan Zuckerman while they were both fellows at the Berkman Center for Internet and Society at Harvard University. The idea for the project grew out of an international bloggers’ meeting held at Harvard in December 2004 and it began as a simple blog. (Here's a written report and podcast of that meeting).

Global Voices quickly expanded thanks to patronage of the Berkman Center, support from Reuters, the MacArthur Foundation, and the energy and creativity of our contributors."

http://globalvoicesonline.org/about/

Mia unua ideo estas, ke temas pri profesiuloj, kiuj deziras eksperimenti kun libervola kaj senpaga traduko de anglaligvaj novaĵoj al aliaj lingvoj. Tio estas pli evidenta, se oni konsideras la celojn de "MacArthur Foundation"

http://www.macfound.org

Mi supozas, ke oni ne devas klarigi la rolon de "Reuters"

Kompreneble ĉiu Esperantisto rajtas mem decidi al kiu li donacas sian libertempon.

Mia privata opinio estas, ke la lingvo Esperanto nur iĝos alloga, sed ĝi povas liveri aŭtentikajn informojn el fidindaj fontoj al la monda publiko. La simpla traduko de "novaĵoj" el aliaj lingvo estas senutila.
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-11-02 12:29
<< Mia privata opinio estas, ke la lingvo Esperanto nur iĝos alloga, se ĝi povas liveri aŭtentikajn informojn el fidindaj fontoj al la monda publiko. La simpla traduko de "novaĵoj" el aliaj lingvo estas senutila. >>

Tiu starpunkto ŝajnas al mi iomete tro simpla.

Unue, la E-movado ne disponas pri tre multaj profesiaj ĵurnalistoj, aŭ homoj egalkompetentaj kiel tiaj, por kolekti novaĵojn kaj raporti ĵurnalisme duon-objektive pri gravaj okazaĵoj. (Jen vere gravega problemo ĉe nia revuo Monato.)

Due, nacilingvaj gazetoj abundas je tradukitaj artikoloj. La epoko, kiam ĉiu gazeto disponas pri densa reto de propraj sialingvaj korespondantoj estas jam delonge mortinta. Do tradukante, la kontribuantoj al tiu ĉi blogo trovus sin ano en aro de sufiĉe respektindaj samagantoj.

Malgraŭ tio, principe vi pravas. Nur praktike eble iomete malpli.

=========================

Se vi mem estas ĵurnalisto, mi malemus supozi, ke ĝuste vi ne konscias pri la financa krizo de la gazetaro. Do vi scias mem, ke unua gazeto post alia bankrotas, ke unua redaktistaro post alia estas aŭ malfondata aŭ radikale malgrandigata. Ofte sola redaktejo "redaktas" dekon da gazetaĉoj. Fakte jam PR-firmaoj liveras la plej multajn artikolojn por plenŝtopi la kolumnojn. Tio estas por la gazeteldonistoj pli kostoŝpara ol pretigi ion per propraj dungitoj. Fakte la mallongaj artikoloj venas de novaĵagentejo kaj la longaj de PR-firmao (aŭ iam ankaŭ rekte de firmao mendinta anoncserion).

Do ĝuste la profesia ĵurnalismo ne plu taŭgas kiel modelo por io ajn. Aliflanke, la E-movado jam risurce tutcerte ne povas starigi ion pli bonan ol tiuj ĉi hodiaŭaj mizeraj restaĵoj de profesia ĵurnalismo.

Aŭ ĉu mi jam tro pesimistas?
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-11-02 13:23
Kara Simono.

Dankon por la detala kaj faka respondo. Kompreneble mi konscias pri la problemoj de paperaj gazetoj (tamen Esperantistoj taksas siajn paperajn revuojn esence gravajn, se vi komparas la planoj por la revuo "Esperanto" de UEA).

En la ombro de la konataj produktoj floras malgrandaj komunikiloj, kiuj urĝe bezonas aŭtentikan informon, kial ne de Esperantistoj. Oni ne devas esti profesia ĵurnalisto por produkti tekston.

La plej logika komeco estus komenci en la kampoj, kie Esperantistoj kvazaŭ aŭtomate havas spertojn (individua turismo, vegetaranismo, raraj kulturoj, maloftaj hobioj, ktp.....).

Mia spertoj tamen estas relative malbonaj. Ŝajnas, ke Esperantistoj instinkte rifuzas komuniki pri komunaj aferoj kun certa utileco. Ili preferas kvereli pri senutilaj lingvaj demandoj.

Mi ne scias, kion praktikan utilon havas la ĵurnalista organizo TEĴA. La sola kontribuo de bulgaro dum monatoj en la mesaĝlisto estis interesa laŭ la temo, sed tiel amatore prezentita, ke oni ne povis utiligi ĝin ie.

La ĵurnalisma kvalito de famaj produktoj, kiel "Ondo de Esperanto" ne superas la nivelon de la loka kokinbredista asocio. Kritiko, kiu povas helpi pliperfektiĝi, ne ekzistas. Oni havas la impreson, ke la glora Sovetunio ankoraŭ vivas.

Sed mi ne estas tiom pesimisma kiel vi. Oni povas instrui al junaj talentoj, kiel pli efike verki, kiel trovi interesaj temojn kaj kiel prezenti ilin en konvinka maniero.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-11-02 16:39
Mi konstatas duoblan blufon:

1a: En la respondo de s-ro Pejno mi trovis nenion fakan.
2a: S-ro Schnell ne estas jhurnalisto, lau mia scio.

Do, oni lasu la preghejon en la vilagho.

La chefa problemo de la Eo-movado ne estas la manko de (profesiaj) jhurnalistoj, sed la manko de klera, inteligenta kaj interesita legopbliko.

Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-11-02 17:58
Roland skribis:

<< Kiel ĵurnalisto mi ĉiam provas ekscii, kiu troviĝas malantaŭ projekto. >>

Eble li celis: "Same kiel ĵurnalisto, mi ĉiam provas ..." aŭ simile.

Kion li postulas, estas en principo la revivigo de io kiel "Eventoj".

Fakte nun mankas en Esperantujo centra novaĵservo. Hodiaŭ ĉiu E-parolanto partoprenas en kvino de blogoj, retpoŝtaj listoj, babilejoj, ktp. Tamen, ĉiu partoprenas en malsama kvino, plej ofte sen komuna denominatoro. Ĉiuokaze, mankas iu granda, komunuma, de ĉiu vizitata, centra novaĵservo.

Laŭ miaj scioj "Libera Folio" estas unu el la malmultaj iom pli popularaj novaĵejoj kaj kvazaŭ iugrade centre. La novaĵgrupo soc.culture.esperanto havis tian rolon antaŭ kelkaj jaroj.

Jam delonge multaj membras en Iperno kaj, iom pli novdate, multaj membras en Fejsbuko. Aliflanke s.c.e konsiderinde malkreskis. La tuta E-komunumo estas baze de Interreton mildirekte diseriĝinta.

Kaj vian komenton pri la legopublikon mi ne povas sekundanti. Fakte la kleriĝnivelo de la Esperantistaro estas tute evidente super la mezumo. Jam la nombro da doktoriĝintoj en niaj vicoj montras tion. Do tio pruvas, ke ĝuste la E-publiko estas kaj klera kaj intelegenta, eĉ se eble tute ne interesata. Do la problemo, kiun vi volas reliefigi, estas almenaŭ nek manko de klero nek manko de inteligento.

Aliflanke, kiel alia blogulo alifadene ĵus antaŭ nur kelkaj tagoj konstatis, povas ekzisti ankaŭ homoj enkategoriigindaj kiel "stranguloj pleninteligentaj". Do la atingita kleriĝnivelo kaj la denaska inteligento ne estu la nuraj mezuroj. :)
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-11-02 18:03
... baze de Interreto ...

Damne! Jam du misoj en nur unu mesaĝo!
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-11-03 08:37
Centra novajxservo estas kontraux la ideo de la reto! Tio estas koncepto de pasinteco. La multaj esprimeblecoj sen cenzuro estas avantagxo.

Sed kiu mankas estas koncentrilo, kiu prezentas unuecan kaj strukturitan rigardon al la diversaj informfontoj. La ebleco de RSS-fluoj teorie ekzistas, sed oni ne multe utiligas. Almenaux ne publike. Mi havas per Yahoo facilan superrigardon pri miaj preferataj mesagxolistoj. Mi rapide povas prijugxi en unu centra loko, cxu okazis grava evento aux cxu "Ondo de Esperanto" sendis la saman mesagxon al multaj listoj.

Sur dua nivelo povas okazi, ke auxtoroj ekspluatas la diversajn fontojn kaj verkas superrigardajn tekstojn.

Tamen mi dubas cxu la Esperantistoj sukceson dum la venontaj jaroj realigi tion. Tro granda estas la deziro je unu supera instanco(lauxeble kun lingva kontrolo), kiu aprobas informojn kaj filtras la maldeziratajn enhavojn.

La vikio de UEA nur konas UNU diskutgrupon:

http://uea.org/vikio/index.php/Diskutgrupoj

Gxi ne konas revuojn. Sed ekzistas alia fonto

http://www.gazetoteko.com/

kun suficxe malnovaj ekzempleroj de ne plu aperantaj revuoj.

Aliaj informoj trovigxas en eo.wikipedia.org

sed kutime mankas la ligoj inter la diversaj projektoj. Oni ne bezonas centran servon kun la konataj problemoj organizi la laboron, sed ligon inter la ekzistantaj projektoj.

Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-11-03 11:40
<< Centra novajxservo estas kontraux la ideo de la reto! Tio estas koncepto de pasinteco. La multaj esprimeblecoj sen cenzuro estas avantagxo. >>

Mi iomete malsamopinias pri tio. Granda problemo ĉi-momente estas la malapero de la gazetoj. Gazetoj, aŭ almenaŭ specifaj gazetoj, estis fidindaj. Tamen la duono de tio, kio aperas en Interreto tutcerte ne estas fidinda. Jen la problemo. Iu idioto afiŝas ion ajn kaj neniu respondecas pri la kontrolado de ties vero. Ĉiuj retpaĝoj estas unuavide jam principe kvazaŭ egalvaloraj, egalgravaj, egalveraj, egalpravaj. Ankaŭ la fonaj fontoj ne ĉiam klare malfoniĝas. Do rilate Interreton kaj la gazetaro la koncepto de sencentra ĉiea rubaĵo staras kontraŭ la koncepto de plurcentraj valoraĵoj. Ne estas tiel ke Interreto ne entenas iujn valoraĵojn. La problemo estas, ke tiuj dronas en maro de laksaĵoj

Aldoniĝas, ke hodiaŭaj televido kaj radio plej ofte havas plu nek la tempon nek la volon detale analizi politikajn kaj sociajn evoluojn. La sukceson oni mezuras laŭ la nombro da vidintoj aŭ aŭdintoj. Ĉio alia ne plu gravas.

Pro tio en Germanujo ĉiuj politikaj elsendoj estas unue - mallongigitaj, due - dekonigitaj, trie ŝovitaj al malfrua vespero. La privataj kanaloj jam delonge preskaŭ plene ignoras la politikon kaj prefere raportas nur, se entute, pri skandaloj. Aparte de tio, pri ĉiu ajn iomete pli grava okazaĵo oni raportadas nur dum periodo de du semajnoj. Post tio ĝi ne plu ekzistas kaj alia skandalo transprenas ĝian dissendolokon.

Kaj pri la junularo eĉ pli maltrankvilige.

La laŭ vi certe tiom moderna junularo nek legas gazeton, nek legas libron, nek konsumas novaĵelsendojn televidajn aŭ radiajn. Ĝi fejsbukas kaj tviteras. La "amikoj" kaj la "sekvatoj" laŭŝajne liveras ĉiujn sciindajn sciojn pri la vasta mondo ekster la junula dormĉambro. Se survoje, la sama junularo senĉese ludas sur siaj plurfunkciaj telefonoj per iuj idiotigaj apoj. Alivorte, la junularo simple ne plu informas sin kaj aldone ne eĉ malvolonte iel informiĝas.

Cetere, tiun evoluon mi konstatas ne nur iel ĝenerale, nerekte, onidire, sed ankaŭ ene de la propra familio.

La rezulto de tiu ĉi evoluo estas terura. Ekzemple dum la ĵusaj Germanaj naciaj elektoj, granda frakcio de la enloĝantoj aĝantaj malpli ol 30 jarojn tute ne sciis, ke iuj elektoj estas okazigotaj!

Revenante al la E-komunumo. Mi tre supozas, ke ties junula generacio laŭstumblos la precize saman padon - nome la seninforman padon inferen.

Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-11-03 11:43
... kaj gazetaron ...
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-11-02 18:00
... legopubliko ...
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-11-02 20:21
<< Do, oni lasu la preghejon en la vilagho. >>

Kiel estus:

"Do, oni ne ŝajnigu vilaĝkirkon katedralo."

"Do, vilaĝa preĝejo restu prefere ĉiam nur vilaĝa preĝejo."

aŭ simile? :)
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-11-02 23:09
Mi senkulpighas (sed ne pardonpetas): Legopubliko (mi konscias, ke mi tro ofte mistajpas kaj ne vidas la mistajpojn kaj estas tro pigra por relegi chion kvinfoje).

Viajn proponojn por "lasi la preghejon en la vilagho" mi trovas tute bonaj, precipe "ne shajnigu vilaghan preghejon katedralo".

La esprimo "lasi la preghejon en la vilagho" (en la senco ne troigi) venas de tio, ke kiam la vilaghoj mem farighis tro malgrandaj por religiaj procesioj, la homoj komencis cirkuli KUN LA PREGHEJO CHIRKAU LA VILAGHO.

Mi ne kontrolis, en kiuj lingvoj tiu dirajho ankorau estas konata. En la angla mi trovis "leave the church in the village".

Richard Schneller
Richard Schneller diras:
2013-11-03 09:58
Krause: "die Kirche im Dorf lassen": "lasi la fiŝojn en la akvo" (Zam).
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-11-03 10:38
Ankaŭ ne malbone.

Laŭ miaj reserĉoj estas du klariĝoj pri la deveno de la Germana esprimo. La unua rilatas al religiaj procesioj - travilaĝaj kaj ĉirkaŭ- aŭ intervilaĝaj, la dua al la tradicia estreco de la vilaĝaj preĝejoj super la preĝejoj urbaj. Kiam la urboj komencis konstrui katedralojn, tio ŝanĝiĝis.

La esprimo ekzistas ankaŭ en la Franca. Jen:

"Garder/mettre/remettre l'église au milieu du village !"

Sed ĝi havas aliajn signifojn ol en la Germana. Jen:

1. (Suisse) Donner toutes les précisions, y compris les plus détaillées, expliquer très clairement et fermement quelque chose à quelqu’un qui ne comprend pas ou ne veut pas comprendre.

2. (Alsace) Afin que les convenances soient respectées (Dos d’Kerich em Dorf bliet).

3. (Belgique francophone) Faire en sorte qu’il n’y ait pas de heurts, se garder des extrémismes et, avec les verbes mettre ou remettre : pacifier, ramener la sérénité, remettre de l’ordre.

4. Garder les priorités en vue, ne pas mettre les charrues devant les boeufs, construire la vie civile autour de la réalité spirituelle.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-11-03 12:43
Lau mi ne tute identa/kongrua semantiko (char la elemento de la troiga komparo ne estas esprimita en tiu frazo). Do, LASU LA PREGHEJON EN LA VILAGHO!
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-11-03 17:22
Ĝuste pri tio mi atentigis. Oni povus supozi, ke prae la Franca kaj la Germana esprimoj semantike kongruis. Tamen tra la jardekoj ili evidente disevoluis. Jen sufiĉe ofta fenomeno.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-11-03 12:03
Gratulegon!

Vi sukcesis direkti fakan diskuton en la sakstraton de lingva problemo.

Estas ege bedaŭrinde, ke Simono nur kapablas pensi en la mallarĝaj muroj de la dungita ĵurnalisto, kiu laboras en granda entrepreno.

Intertempe la mondo funkcias alie, kaj la komenco de la temo estis la prezento de la projekto "Global Voices", en kiu - laŭ mia opionio - la grandaj komunikiloj provas serĉi alternativajn vojojn. Ekzemple per la kunlaborigo de nepagitaj amatoroj.

Mi preferas reveni al la temo kaj studi, kielmaniere oni povas utiligi tion sen kompleta subiĝo sub aliaj interesoj. Aŭ kiel oni povas starigi similan projekten per kaj en Esperanto. Mi devas aldoni, ke mi ne vere kredas pri la ebleco konstrueme diskuti tion ĉi tie.
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-11-03 16:56
Nu, lingvajn demandojn mi pritraktas plej ofte nur preterpasante.

Parolante preterpasante, eble vi mem preterpasis mian relative ampleksan afiŝon pli supre. Aparte de tio, amatoro restas plej ofte ĉiam amatoro, ĉu ne? Evidente mi ne kontestas, ke ekzistas profesinivelaj amatoroj, sed tio ne estas la normala situacio.

Kaj cetere, tiomege alie ankaŭ la retepoka mondo ne funkcias.

Aldone mi atentigas, ke la unua paŝo al ĵurnalistiĝo estas regi la lingvon, en kiu oni volas ĵunalisti. Ĝuste ĉe ni tiu postulo ofte ne estas plenumita. Verdire, la fadenkape priparolata blogo estis - bedaŭrinde - tre konvinka ekzemplo de tia ĉi kritiko.

Nia de multaj timata Kuĉjo ne plene malpravas kun siaj oftaj riproĉoj pri blufado. Ĉe ni unu persono estas jam kulture pinta, monde grava, sukcesflirta eldonejo kaj tuta triopo konsistigas tuj jam konzernegon bombastan - do iu speco de "global player" preskaŭ samnivela kiel iu el la Sep Fratinoj. Ni vere bremsu nin iomete rilate nian inklinon tuj ŝajnigi iun kaj iun modestan vilaĝkirkon katedralo, ĉu? ;)
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-11-03 17:53
Mi esperas, ke la nova kunstvorto "Kuĉjo" estos adoptita de la AdE kaj eternigita en PIV kaj ke ghi eniros la konscion de la espistoj kiel sinonimo por la kuragho kritiki la sanktan Eo-vomadon.