Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Libera Folio ekhavas novan vizaĝon

Libera Folio ekhavas novan vizaĝon

de Redakcio Laste modifita: 2013-01-05 09:56
En 2013 Libera Folio povos festi sian dekjariĝon kiel sendependa movada bulteno. Ni markas la komencon de nia deka ekzistojaro per kompleta ĝisdatigo de la enhavadministra sistemo, kaj laŭŝtupa modernigo de grafika aranĝo, kiu restis praktike senŝanĝa dum naŭ jaroj. Krome, laŭ freŝa interkonsento, la novaĵoj de la agentejo Ret-Info ekde nun senprokraste aperos ankaŭ en Libera Folio. Ni petis nian teknikan respondeculon Jan-Ulrich Hasecke rakonti pri detaloj de la renovigo.

La unua versio de Libera Folio estis lanĉita en aprilo 2003 de Kalle Kniivilä kaj István Ertl post nur unusemajna preparado, kiel reago al ankoraŭ unu demisio en la Centra Oficejo de UEA. Tiam la bulteno enhavis nur tri artikolojn, ĉiuj pri la demisia krizo. Teknike temis pri aro da simplaj html-dosieroj, mane ĝisdatigataj, en dosierujo kreita en la persona retejo de Kalle Kniivilä. Komentado ne eblis.

Dum sia unua ekzistojaro Libera Folio paŝon post paŝo evoluis al pli ampleksa, relative regule ĝisdatigata retejo, kaj iĝis ĉiam pli malfacile organizi la kreskantan amason de diversaj dosieroj. Ĉirkaŭ la jarŝanĝo 2003-2004 la redakcio ekhavis kontakton kun Jan-Ulrich Hasecke, kiu proponis starigi pli taŭgan teknikan platformon por Libera Folio en sia propra servilo en Germanio.

En la unua datreveno de Libera Folio, la 13-an de aprilo 2004, estis lanĉita nova versio de la retejo ĉe la plu aktuala adreso liberafolio.org, uzante la enhavadministran sistemon Plone. Libera Folio tiam iĝis la unua esperantlingva retejo, kiu uzas Plone.

Libera Folio: Kial vi elektis uzi ĝuste tiun sistemon, ne tre konatan en esperantistaj medioj? Kiujn avantaĝojn ĝi havas?

Jan-Ulrich Hasecke: — Antaŭ dek jaroj ne ekzistis tiom multaj liberaj sistemoj por administri retejon. Plone uzis la faman aplikadoservilon Zope, kiu ekrektede 1998 revolucias la retejan laboron. Kaj Plone uzas la sekuran programlingvon Python, kio estas grandega avantaĝo. Pro sekureco kaj profesia nivelo grandaj organizoj uzas Plone, ekz. universitatoj (PennState University en Usono aŭ Humboldt-Universität en Germanio), CIA kaj FBI en Usono kaj la parlamento, la prezidento kaj la registaro de Brazilo.

— Plone estas ankaŭ vere libera sistemo. Ne ekzistas unu granda firmao, kiu direktus la evoluon. Pli ol 340 komputistoj evoluigas Plone. La sistemo estas tradukita al 40 lingvoj.

Ĉu la sistemo estis pli frue ĝisdatigita? Se jes, kiel la nuna ĝisdatigo diferencas de la antaŭaj? Kiajn avantaĝojn donas la nova sistemo?

Libera Folio ekhavas novan vizaĝon— Ni komencis kun Plone 2 kaj kontinue ĝisdatigis la sistemon ĝis 3.3.5. Dum kelkaj jaroj Libera Folio laboris kun Plone 3.3.5. La avantaĝo de Plone 4, al kiu ni nun transiris, estas, ke bildoj kaj aliaj binaraj datumoj ne plu estas konservitaj en la datumbazo. Pro tio la datumbaza dosiero malkreskis.

— La nova versio estas pli rapida, kaj ni nun havas pli bonan sistemon por komentoj. La antaŭa komenta sistemo de Libera Folio estis sistemo farita en la komenco de la jarcento. En 2001 ĝi estis revolucia, sed hodiaŭ mankas diversaj funkcioj. Ni nun povos pli bone kontroli komentojn, se ni volas. Homoj, kiuj komentis nun povas ricevi retpoŝtan averton, se ankaŭ iu alia komentis la temon.

La ĝisdatigo ĉi-foje daŭris tutan tagnokton. Kial la afero okupis tiom da tempo?

— Plone uzas objektan datumbazon. La avantaĝo estas, ke oni rekte povas konservi Python-objektojn en la datumbazo. La malavantaĝo estas, ke oni devas ĝisdatigi ĉiujn objektojn en la datumbazo. Estas kelkaj dekmiloj. Por ĝisdatigo ni faris kopion de la datumbazo kaj ĝisdatigis ĝin, dum la malnova retejo plu funkciis. Pro tio la kalkulado por la ĝisdatigo okazis nur kune kun la kalkulado de la normala reteja kalkulado. Se ni havus pli grandan servilon, ni ne bezonintus tiom da tempo.

Kiel multajn artikolojn enhavas la datenbazo de Libera Folio? Kiel multajn komentojn?

- Estas 16.855 eroj en la katalogo de la datumbazo. Ni ĝisdatigis 12.179 komentojn. Do aldone estas ĉirkaŭ 4.600 artikoloj en Libera Folio.

Kiel multajn vizitojn Libera Folio kutimas ricevi dum ordinara tago?

- En 2012 ni havis preskaŭ 700.000 vizitojn (1.900 tage) kaj 6,7 milionoj da trafoj.

La ĝenerala aspekto de Libera Folio dum multaj jaroj restis pli-malpli la sama. Nun multo ŝanĝiĝis. Ĉu ĉio jam pretas, aŭ ĉu la legantoj povas proponi plibonigojn de la fasonado?

- La aspekto ne ŝanĝiĝis simple pro la kaŭzo, ke ni ne havis sufiĉe da tempo por evoluigi la aranĝon. La legantoj devas kompreni, ke Libera Folio estas profesinivela projekto, kiu tamen estas farata dum libera tempo. Pro tio ni nenion ŝanĝis dum jaroj. Mi kiel la teknika respondeculo jam dum jaroj hontis, ke mi ne povis fari pli por Libera Folio. Pro la sama kaŭzo la nova aspekto de Libera Folio ankoraŭ ne estas preta - ni plu plibonigos ĝin dum la venontaj semajnoj, kaj mi persone ĝojus, se la legantoj volus doni siajn proponojn – sed mi devas averti, ke ne ĉio estas facile realigebla.

Libera Folio en 2004

Libera Folio 2004

Libera Folio en 2007

Libera Folio 2007

arkivita en:
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2013-01-01 14:10
bonege! Libera Folio bele renovigas sian aspekton, dum ghi plu dauras kiel nemalhavebla forumo en Esperantujo. Gratulon.
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2013-01-01 14:24
Tial ke s-ro Hasecke "persone ĝojus, se la legantoj volus doni siajn proponojn" mi simple volas demandi chu la komentantoj ne plu povos titoli siajn komentojn, malkiel ghis nun?
Redakcio
Redakcio diras:
2013-01-01 14:32
La nova aspekto tute ne estas preta, kaj estas kelkaj teknikaj neglataĵoj kiujn necesos forigi. Ekzemple momente ŝajne ne eblas respondi al ekzistanta komento, eblas nur afiŝi tute novan. Sed ĉu la eblo doni titolon al komentoj tre gravas?
Stanislaw Rynduch
Stanislaw Rynduch diras:
2013-01-01 15:55
Miaopinie manko de maldekstra informo pri trarigardo , precipe de lastaj komentoj malhelpas observi , chu estis farita respondo.

Oni ne nuligu kio estis bone. Estus utile unue audi legantojn kion oni devus plibonigi. Lau mia kelkjara rememoro, plej granda manko, estis, ke oni ne povis mem ion shanghi en la propra, skribita teksto.
Redakcio
Redakcio diras:
2013-01-01 16:01
Lastaj komentoj plu troveblas sur la enirpaĝo, nur dekstre, ne maldekstre. Krome, kiel antaŭe, ankaŭ nun plu eblas vidi ĉiujn lastajn komentojn en aparta paĝo:

http://www.liberafolio.org/redakcie/lastaj-komentoj

Aldone, nun eblas kruci la kvadraton "Atentigu min pri novaj komentoj retpoŝte", por ricevi personan averton pri ĉiu nova komento sub la sama artikolo.

La aspekto kaj aranĝo sendube estos plibonigitaj. La eblo korekti jam afiŝitan tekston kutime ne ekzistas ĉe retaj komentoj, ĉar oni ne povu ŝanĝi tekston, kiun iu eble siavice jam komentis. Sed ni plu esploros la eblojn.
Thierry Tailhades
Thierry Tailhades diras:
2013-01-03 08:32
Ĉu la malapero de blua fono signifas, ke nun la redakcio respondecas pri ĉiuj artikoloj?
Redakcio
Redakcio diras:
2013-01-03 08:38
Evidente ne. Pri la komentoj kaj artikoloj de legantoj respondecas la verkintoj, samkiel ĝis nun. Sed la grafika aspekto de la artikoloj de legantoj ŝanĝiĝos, same kiel jam ŝanĝiĝis la aspekto de la komentoj. Kiam la nova fasono estos preta, ni ĝisdatigos la kolofonon.
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2013-02-05 15:18
Che mi daure ne funkcias la butono "komenti" post kiam mi unue alklakis "respondi" al iu specifa komento. Mi tamen jhus rimarkis ke alia leganto (Sebastian Hartwig) ja povis respondi al antaua komento mia. Eble temas pri plia pruvo ke li estas pli inteligenta ol mi.
Alia problemeto estas ke la fenestro por verki la komenton chiam restas nur dulinie granda, kio malfaciligas la kontrollegadon de la propra komento antau sendi ghin.
Redakcio
Redakcio diras:
2013-02-05 15:30
Bedaŭrinde la respondado al komentoj ankoraŭ ne bone funkcias. Ni ne tute bone komprenas, kie sidas la problemo - foje eblas, plej ofte ne. Ni esploros.

La komentofenestron vi aliflanke povas libere grandigi, tirante la suban dekstran angulon.
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2013-02-05 15:49
Dankon. Nur nun mi rimarkis la streketojn en la suba dekstra angulo kaj sukcesis pligrandigi la komentofenestron lauplache, danke al via klarigo. Mi ja shatus tiel facile plilarghigi miajn menson kaj komentokapablon, sed tamen mia kranio restas dura...
Divenu: mi malsukcesis ankau chi-okaze per la "respondi"-butono...