Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / La hobito reaperis

La hobito reaperis

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2013-06-06 21:16

Fine de majo samtempe kun La aventuroj de Ŝerloko Holmso la eldonejo Sezonoj aperigis represon de La Hobito de Tolkien.

La Hobito estas unu el la plej konataj mirfabeloj en la mondo. Ĝi rakontas pri la aventuroj de la hobito Bilbo Baginzo, dek du gnomoj kaj magiisto Gandalfo. William Auld, la tradukinto de la trivoluma La Mastro de l' Ringoj, tradukis la poemojn de La Hobito, kaj Christopher Gledhill tradukis la ĉefan parton. Sezonoj eldonis La Hobiton kiel la naŭan volumon en la libroserio Mondliteraturo, en kiu antaŭe aperis ankaŭ La Mastro de l' Ringoj.

La unua Esperanto-eldono de La Hobito aperis en 1999 kaj rapidege disvendiĝis, same kiel la dua eldono (2005). Nun Sezonoj aperigis represon de la dua eldono kun korekto de kelkaj komposteraroj. Certe, ankaŭ ĉi tiu eldono havos bonan debiton, danke al la nova filmserio, kies unua filmo nun furoras en la mondo.

Legu pli en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2013/06/hobito/