Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Kontraŭgeja leĝo malebligas UK-n en Rusio

Kontraŭgeja leĝo malebligas UK-n en Rusio

de Redakcio Laste modifita: 2013-08-24 13:33
La nova, internacie vaste kritikata rusia leĝo, kiu malpermesas "propagandon de netradiciaj seksaj rilatoj", verŝajne malebligas ke Universala Kongreso de Esperanto okazu en Rusio. Tion opinias la prezidanto de Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj. La ĝenerala direktoro de UEA konsentas.
Kontraŭgeja leĝo malebligas UK-n en Rusio

Kunsido de LSG en Rejkjaviko.

Dum sia ĝenerala kunveno en Rejkjaviko Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj (LSG) akceptis rezolucion, kiu esprimas grandan ĝojon pri la situacio rilate rajtojn de seksaj minoritatoj en la kongreslando. "Islando troviĝas en la avangardo de la landoj kiuj serioze strebas al respekto de la homaj rajtoj sendepende de seksa orientiĝo kaj seksa identeco", LSG konstatas.

La rezolucio laŭde mencias la urbestron de Rejkjaviko, Jón Gnarr, kiu forte protestis pri la atakoj kontraŭ gejaj rajtoj en Moskvo, kaj proponis interrompi la partnerajn kontaktojn inter la ĝemelurboj Rejkjaviko kaj Moskvo. La rezolucio de LSG ricevis atenton ankaŭ en nacilingvaj amaskomunikiloj.

Libera Folio demandis al la prezidanto de LSG, Randy Dean, kiel estiĝis la ideo pri la rezolucio, kaj kia diskuto antaŭis la decidon pri ĝia ekzakta formo.

Randy Dean: – Mi demandis dum la kunveno ĉu estas rezoluci-proponoj kaj ĉu eble taŭgus fari rezolucion pri la stato de gejaj rajtoj en Islando. Surprizis nin la progreso en Islando egaligi la rajtojn de homoj malgraŭ sekso aŭ seksemo.  La propono ŝajnis esti tuj populara. Estis menciite, ke tiu nuna bonstato de GLAT-rajtoj [vidu gloson] en Islando estas plej bone montrita en la personoj Jóhanna Sigurðardóttir (eksa ĉefministro) kaj Jón Gnarr (urbestro de Rejkjaviko). La intenco estis fari pozitivan rezolucion honorante la landon kaj tiujn du homojn. Ne estis kontraŭoj.

Libera Folio: La rezolucio kun aprobo mencias la proponon de la urbestro de Rejkjaviko rompi la partnerajn kontaktojn kun Moskvo pro malpermeso de gejaj manifestacioj en la urbo. Ĉu vi opinias, ke rompo de kontaktoj estas bona maniero "igi la mondon pli justa kaj feliĉa", kiel tekstas la rezolucio?

Randy Dean: – Nu, fakte la propono de Jón Gnarr estis reverki la rilatojn inter Rejkjaviko kaj Moskvo eble ĝis la punkto de nuligo de la ĝemeliĝo inter la du urboj. La fina decido restas ĉe la ministro pri eksteraj rilatoj. Mi ja persone subtenas la ideon, ke oni devas protesti leĝojn, kiel tiu aprobita de la rusa parlamento kontraŭ la rajtoj de GLAT-homoj. Aliflanke mi ne subtenas la rompon de ĉiuj kontaktoj. Mi esperas, ke ju pli da kontakto kun pozitivaj ekzemploj de GLAT-homoj kaj iliaj subtenantoj (kiel Jóhanna kaj Jón Gnarr), des pli da progreso okazos en la socio.

Libera Folio: Rusaj esperantistoj kelkfoje invitis UEA-n organizi la Universalan Kongreson en Rusio. Ĝis nun tio pro diversaj kialoj ne okazis. La novaj kontraŭgejaj leĝoj en Rusio lastatempe en multaj landoj kondukis al proponoj de bojkoto aŭ nuligo de la vintraj olimpikoj en Soĉi, kaj eĉ al komparoj kun la olimpikoj en Berlino 1936. Ĉu laŭ vi en la nunaj cirkonstancoj estus bone, ke UEA kongresu en Rusio?

Randy Dean: – Se estus Universala Kongreso en Rusio sub la menciita leĝo, LSG estus en malbona situacio. Ni verŝajne ne povus havi kunsidon nek eĉ personajn diskutojn pri la stato de GLAT-homoj. Pro tio mi persone ne subtenus UK-on en Rusio nun. Mi tute ne kontraŭas la rusan Esperanto-movadon, kaj neniam spertis diskriminacion de rusaj samideanoj. La espero estas, ke la esperantistoj laboros por egaligi la leĝojn rilate al sekso kaj seksemo.

En 2008 la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, vizitis Moskvon por esplori la cirkonstancojn por eventuala Universala Kongreso tie. Fine la estraro de UEA tamen decidis aranĝi la kongreson 2010 en Havano, Kubo, kie la ĝenerala situacio rilate la homajn rajtojn apenaŭ estas pli bona ol en Rusio.

Libera Folio turnis sin al Osmo Buller por demandi, ĉu laŭ li UEA entute povas kongresi en landoj, kie bazaj homaj rajtoj ne estas respektataj.

Osmo Buller: – Mi respondis al via demando tri jarojn antaŭ ol vi faris ĝin, nome en la artikolo "Neŭtraleco en praktiko: ne juĝi sed eduki" en "Esperanto" 2010:5. Tie mi skribis, ke kvankam UEA ne juĝas pri la politiko de la kandidata lando, UK ne nepre eblas ĉie. UEA devas povi libere kunmeti la kongresan programon. Ankaŭ fakaj asocioj k.a. movadaj instancoj, kiuj kunlaboras kun UEA, devas povi okazigi en UK siajn proprajn aranĝojn. Feliĉe en la kazo de tiuj UK-oj, kies lok-elekton mi partoprenis, neniam iu lando estis rifuzita pro tio, ke iu politika aŭ religia asocio aŭ ekzemple samseksemuloj ne rajtus tie kunsidi.

Libera Folio: Ĉu en la nunaj cirkonstancoj vi trovus konsilinde aranĝi Universalan Kongreson en Rusio?

Osmo Buller: – Pro la leĝo, kiu malpermesas "propagandon de samseksemo", kunsido de LSG verŝajne ne estus ebla dum UK en Rusio. Nur tion mi povas konkludi el ĉio, kion mi legis pri la aplikado de tiu absurda leĝo. LSG estas faka asocio, kiu estas en oficialaj kunlaboraj rilatoj kun UEA jam ekde la UK en Havano en 1990. Pro tio UEA devas povi garantii al ĝi la eblecon okazigi publikan kunsidon en ĉiu UK kaj ankaŭ informi pri ĝi. Tio kompreneble en neniu senco signifas "propagandon de samseksemo", sed la gardistoj de tiu leĝo verŝajne pensas alie.

La leĝo, kiu oficiale malpermesas "propagandon de netradiciaj seksaj rilatoj al neplenkreskuloj" estis akceptita de la rusia parlamento la 28-an de junio kaj subskribita de prezidento Vladimir Putin la 30-an de junio. Laŭ la leĝo estas malpermesite en ĉeesto de neplenkreskuloj aserti, ke gejaj kaj geaj rilatoj estas socie samvaloraj.

Ankoraŭ ne klaras, kiamaniere la leĝo estos praktike aplikata, sed gejaj organizaĵoj en Rusio timas, ke ĝi interalie povos gvidi al pliiĝo de la jam multaj sinmortigoj inter samseksemaj lernejanoj, ĉar estas malpermesite rakonti al ili, ke iliaj sentoj estas normalaj aŭ helpi ilin kontaktiĝi kun aliaj samseksemuloj.

Eksterlandanoj kiuj estos juĝitaj laŭ la nova leĝo riskas ne nur altan punpagon, sed ankaŭ 15-tagan malliberigon kaj elpelon el Rusio.


Gloso: GLAT estas akronimo uzata kiel ariga termino por: Gejoj, Lesbaninoj, Ambaŭseksemuloj kaj Transgenruloj.
arkivita en:
Ivano Kossey
Ivano Kossey diras:
2013-08-14 17:31
En Rusio ne ekzistas kontraŭgeja leĝo. Ekzistas nur leĝo kontraŭ PROPAGANDO de samseksemo kaj nur inter INFANOJ. Samtiel kiel en multaj landoj oni permesas pornografion, sed ne permesas infanan pornografion.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-08-14 18:50
Ne estas klare ĉu s-ro Kossey (kon)scias aŭ ne (kon)scias, ke en Ruslando ĉiu ajn leĝo povas esti arbitre aplikata kaj estas arbitre aplikebla, laŭ la gusto, bezono, bontrovo kaj interpretumo de la aŭtoritatuloj. Iuj krimuloj, kiuj rompas la leĝon sed estas lojalaj al Putin, ne devas timi punadon, dum iuj etaj "huliganoj" kiel la knabinoj de Pussy Riot, kiuj faris dum kelkaj sekundoj iun protestagadon en iu preĝejo, de kiu Kiril kaj Putin sentis sin ofenditaj, estas brutale traktitaj por fari nacian kaj internacian skandalon, kaj por meti simbolan ekzemplon kun la celo timigi la tutan socion kaj popolon. Tiel esence funkcias la Unrechts-ŝtato à la russe.

Formale, la leĝo kontraŭ gejoj povas koncerni nur la propagandon lige kun infanoj, sed la sama leĝo povas esti aplikita en multe pli vasta interpretumo, laŭ la bezono. Tiel ankaŭ iuj Esperanto-gejoj, kiuj en Moskvo farus publikan propagandon (eĉ nur malgrandan kaj flankan), povus esti arestitaj kaj ricevi enormajn problemojn, ĉar oni povus riproĉi al ili propagandon al infanoj k.s. Imagu la internacian bruon (sed se temus pri sensignifaj personoj, kiuj ne utilas por misuzi por politikaj celoj aŭ fari internacian skandalon, oni povus ankaŭ rapide trakti kaj slvi la kazon, depende la oportuno kaj bezono). En tio situas la altgrada danĝereco de tiaj leĝoj, kiuj en Ruslando povas esti arbitre aplikitaj, sen ajna ŝanco por la arestito kaj akuzito ricevi normalan objektivan kaj justan protekton fare de la justico laŭ la internaciaj homrajtaj konvencioj, kiel oni vidis laŭ multaj lastatempaj ekzemploj, ankaŭ rilate al la protestmovado en Moskvo, kie oni arbitre arestas kaj mistraktas homojn. En Ruslando oni povas al vi riproĉi iun ajn fantaziaĵon, ke vi malrespektis tiun aŭ alian regulon (mi mem spertis tion en ajnaj tempoj rilate al bagatelaj kazoj kaj ricevis nemalgrandajn burokratiajn problemojn, kiuj poste estis solvitaj same à la russe) - kiu volas kaj povas pruvi, ke vi faris krimon aŭ ne faris krimon kaj kiel vi volas pruvi ke vi ne faris ĝin? Dume, la Putin-justico tuŝis ĉefe "prominentajn" rusajn civitanojn, sed baldaŭ ankaŭ eksterlandanoj estos je la vico, se tio montriĝos oportuna kaj necesa, se la reĝimo, perdante la nervojn, decidos akrigi la premon sur la socion ĝenerale (kio povos okazi en la venonta tempo). En Ruslando neniu helpos aŭ povos helpi al vi, se vi ekhavos problemojn, kaj ĉio dependas de la volo de tiuj, kiuj decidas vian problemon.

Pro tio eksterlandaj gejoj, kiuj veturos al Ruslando kaj eventuale eĉ planas fari agadon, bone konsciu pri tiuj faktoj kaj cirkonstancoj, se ili volas eviti problemojn. Gejoj nun estas unu el la celpublikoj de la kriptofaŝisma reĝimo de Putin.

 
Ivano Kossey
Ivano Kossey diras:
2013-08-15 08:56
Andreas, se Vi supozas misaplikon de la leĝo, protestu kontraŭ maniero de apliko, ne kontraŭ la leĝo mem, kiu cetere estas logika kaj ĝusta. Alie Rusio tute ne devus havi leĝojn ĉar ĉiu leĝo estas kritikebla.
Ĉu Vi konas precedencon de misapliko de la "kontraŭgeja leĝo" en Rusio?
Aŭ Vi kondutas kiel en anekdoto:
La urso, lupo kaj vulpo eksidis ludi kartojn. La urso diras: se iu fuŝos, mi frapos lian buŝegon. La arogantan ruĝan buŝegon.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-08-15 12:45
Mi ja abunde klarigis miajn dubojn pri la eblaj problemoj de la aplikado de tiu legho en la kunteksto de Ruslando.

Ankau en Svislando la popolo akceptis antau kelkaj jaroj (stultan?) leghon pri malpemeso de konstruado de novaj minaretoj (kiu eniris la Konstitucion), kio estis internacie akre kritikita. En CH ekzisas 4 minaretoj (apenau rimarkeblaj), Kvankam mi ne povas imagi kiamaniere oni povus misapliki tiun leghon, ankau mi opinias, ke tiu legho estas superflua kaj nur servas al incitado kaj flegado de ksenofobio kaj rasismo, al kio bedaurinde kontribuas la dubinda naciisma politiko de SVP (kiu surbaze de unuopaj kazoj de misuzoj au krimoj konstante polemikas kontrau diversaj grupoj de eksterlandanoj kiel kosovanoj ktp.), kiu estas subtenata de 30% de vochdronrajtaj svislandanoj (chu pro tio ili estas ksenofobiaj au rasismaj???).

En la kazo de Ruslando vi probable baldau farighos atestanto de "precedenco de misapliko" de la koncerna "geja" legho. Mi ne dubas, ke Putin (kiu persone decidas, helpe de la Dumao, chiujn pli gravajn aferojn de Ruslando), serchos kaj trovos kialon por misapliki ghin, se la temo shajnos farighi oportuna kaj aktuala, analoge al la kazo de Pussy Riot, ekzemple (kiu estis bagatela "krimo" , kiu estis perfekta precedenco por fari bruon kaj kiu certe ne pravigis 2-jaran punon en laborlagro). Io tia povus okazi al ankau al gejoj.

Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-08-14 18:00
Ĉi tiu kontraŭgeja leĝo de Putin ne estis enkondukita unuavice por persekuti gejojn, sed ĝi estas nenio alia ol intencita grandstila propaganda provokado kontraŭ eksterlandaj organizaĵoj (kiuj estas difinitaj kiel "fremdaj agentoj") kaj kontraŭ la demokratiaj, liberalaj kaj plurismaj okcidentaj socioj (kaj "valoroj") en si mem, kiujn Putin evidente abomenas, same kiel ĉiuj aliaj leĝoj lastatempe subskribitaj de Putin estas direktitaj kontraŭ la Okcidento, speciale kontraŭ Usono, kontraŭ kiu sub Putin estis lanĉita nova grandstila histerio (eble Putin estas rasisto kaj malŝatas Obama-n, ĉar li estas nigrulo, same kiel Putin abomenas kaŭkazianojn kaj mezazianojn, kiujn li brutale kontraŭbatalis/as en sia regno per ĉiuj rimedoj, ankaŭ malpermesitaj de la Internacia Juro, kiun li sisteme malrespektas, kvankam li cinike asertas la malon).

Do, se la Eo-gejoj ne faros specialan publikan propagandon en Ruslando, ili probable ne devos timi persekutadon kaj punadon kaj la e-istoj trankvile povos okazigi siajn kongresojn, kun aŭ sen gejoj. Mi supozas, ke en Ruslando mem ĉiukaze oni ne tro ŝatas gejojn, kiujn oni probable konsideras, prave aŭ ne, kiel abnorman ekscesaĵon de la homa naturo, aŭ misformiĝon de la laŭdire dekadenca okcidenta moralo, aŭ kulturo, homaj rajtoj hin oder her (pri kiuj oni ĉiukaze fajfas en Ruslando).

Alia principa demando estas, ĉu oni entute okazigu internaciajn Eo-kongresojn en Ruslando, pro la subprema politiko de Putin, aŭ ĉu oni dume evitu tiun landon (mi sugestas eviti ĝin, malgraŭ la kelkaj malmultaj e-istoj, kiuj tie vivas - kiujn oni povus evakui, ekzemple al Finnlando aŭ Mongolio :-)).

Cetere, mi estas tute kontraŭ tio, ke en la "oficiala" Eo-movado oni rekomencu publike trakti gejajn temojn. Tio ne rilatas al Esperanto mem, same kiel ĉiuj tiaj aliaj similaj temoj kaj "fakoj" (kiel ekzemple bahaismo ktp.) ne koncernas Esperanton. Se vi volas defendi la homajn rajtojn, faru tion en komunismaj landoj kiel Ĉinio, Vjetnamio kaj Kubo kie oni grandstile lezas la homajn rajtojn, inkluzive de la subpremado kaj persekutado de gejoj. Sed kiel montris la pasintaj UKj en tiuj landoj, UEA nepre evitas tuŝi tiajn temojn (kaj apenaŭ scias kion publike diri en la paroladoj de siaj funkciuloj). Pro tio, por mia gusto la unuflankeca laŭdado de Islando en tiu ĉi seksa rilato estas iom hipokrita, kaj maladekvata kaj ne povas trovi mian aprobon, despli se aliaj aferoj estus eble pli laŭdindaj, ekzemple la ekstreman oficialan islandan lingvan purismon, kiu estas direktita ankaŭ kontraŭ la angla lingvo. Sed ĉar tiu lingvopurismo estas ne nur laŭdinda afero, sed ankaŭ tikla temo de la lingvopolitiko, kiun oni prefere ne kritiku en lando dum Esperanto-kongreso, en kiu oni celas ricevi la apogon de la politikistoj, tiaj temoj devas resti netuŝitaj (eble oni ja traktis ilin dum la Nitobe-simpozio). Cetere, en Islando oni praktikis ankaŭ feminisman lingvopolitikon. Kiel ajn, la dua lingvo de Islando ĉiukaze estas la angla, kiel mi supozas. (En iu raporto mi legis, ke la personaro de la kongresejo parolis la hispanan).

Do, prefere oni restu ĉe la esencaj temoj de Esperanto, sed la e-istoj ege ŝatas palavri pri ĉio kaj neno, gravas ke kion ili diras kaj skribas sonas bone, grave kaj impone, eĉ se la senco estas nula. Tio rilatas cetere ankaŭ al la rezolucioj (la rejkjavika rezolucio ja estas nova brila modelo de fantasta konglomerajo de plej diversaj surteraj ideoj - sed kiun ligon "lingve justaj rimedoj" al "por kontraŭstari la minacojn de klimatŝanĝo kaj biokultura homogeniĝo" mi ne povas imagi. Ĉu la angla lingvo kulpas ankaŭ pri la klimatŝanĝo? Eble pri tio rakontis al la e-istoj la islandaj fokoj kaj balenoj dum la kongresa ekskurso, kiuj sentas sin persekutataj de usonaj ĉasistoj.



Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille diras:
2013-08-14 18:18
Mi pensas ke mi konsentas kun vi ke se la UK povas okazi en Vjet-Namo, Kubo aŭ Israelo, ĝi same bone povas okazi en Rusio.

Tamen, se la rusaj leĝoj nun estas tiel ke ne eblus okazigi la kutimajn programerojn en la kutimaj manieroj, inkluzive de la renkontiĝoj de LSG, tio estus valida kaŭzo por ne okazigi la UK en Rusio.

Kompreneble, la tuta demando estas teoria se, kiel mi supozas, ĉiuokaze ne estas specifa propono ke la UK okazu en Rusio.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-08-14 19:27
Estus altgrade absurda ideo ne okazigi tian kongreson, ech en Ruslando, nur pro la timo pri la gejoj (kiuj povus kongresi ekster la UK).
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-08-14 20:12
Mi iom miras, ke kanada juristo listigas Israelon en la sama vico kiel Vjetnamio kaj Kubo - mi komprenas kion li volis diri, sed la celata mesagho, ech sublimale farita, en tiu formo estas lau mi tute klara. Rilate la juran sistemon de tiuj landoj tamen ekzistas grandaj diferencoj. Malgrau iuj problemoj, kiujn certaj esperantistoj nomas rasismo, Israelo ne estas rasisma shtato, nek subpremas sian popolon nek persekutas etnajn kaj sociajn minoritatojn, kiel tio okazas grandstile en la aliaj menciitaj shtatoj (sen ke iu ajn esperantisto protestus).

Ankau la problemoj kun certaj indighenoj povus esti obstaklo por ne okazigi UKn en Kanado. (Kvankam UEA palavras pri rajtoj de indighenoj, la situacio en Kanado, kiu shajne iom plibonighis, estas grandparte prisilentita, kaj oni povas imagi, ke pro la politika korekteco, la nova prezidanto de UEA, kiu loghas en Kanado, grandparte evitos tiun chi temon, kiel ili evitas trakti chiujn similajn temojn, kiel oni vidis dum UK en Chinio, Kubo kaj Vjetnamio).

Gerrit Berveling
Gerrit Berveling diras:
2013-08-14 19:14
Mi estis shokita kiam mi legis pri la nova kontrau-geja legho de Putin. Kiel pastoro pri tio mi akre protestas: oni neniam malpermesu ke homo ekzistu pro kio li estas. Esti gejo ne estas simple iu hobio - estas esenco de ies esto, esenca al la maniero ami la kunhomon kiel partneron.
Paroli pri tio miaopinie oni nepre devas fari ankau en lernejoj kaj eklezioj: estas esenca parto de la eduko, lerni respekti la homojn. Tio ne estas reklamado - estus sensence atendi ke iu gejighus pro reklamado. Ni respektu la homrajtojn.
UEA miaopinie dum tia legho validas ne okazigi UK-on tie.
Krizipo
Krizipo diras:
2013-08-14 21:45
Leĝo kontraŭ geja propagando al infanoj ekscitas nur rusofobiulojn. En ĉiutaga vivo nur malmultaj gejoj propagandas. Multe pli utila estus leĝo kontraŭ religia propagando al infanoj.
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-08-15 09:50
Ĉiuokaze estas masiva propagandado kontraŭ ĉiuj "netradiciaj" seksaj rilatoj en ege multaj medioj, ne nur en Rusio. Sed iun tagon, en Rusio kaj aliloke, la masiva plimulto komprenos ke samseksamo estas nek pli problema, nek pli nenatura ol maldekstramaneco. Estas normale por ĉiu ajn bestospecio (ne nur la homo) ke estas kelkaj centonoj kies seksemo direktiĝas pli al la sama sekso ol al la alia. Tion scias ĉiu kiu volas scii. Neniu ŝtato bezonas leĝojn kontraŭ la propagando de difinitaj ideoj. Ĉiu ŝtato bezonas propagandadon de sciencaj scioj, sed tiujn oni ne povas antaŭdifini leĝe.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-08-15 12:16
Oni devas distingi:

1. Kritiko kontrau tiu legho (kaj kontrau Putin mem) ne signifas samtempe rusfobion. (Sed mi scias, ke certaj e-istoj shatas chiuspecajn usonofobiajn politikistojn).
2. Chiuspeca propagando, inkluzive de la Esperanto-propagando (kiel ghi estas praktikata de plimulto de e-istoj kaj de la UEA-movado) estas malbona kaj damagha. (Oni ja vidis, ke ghi kondukis rekte en la sakstraton kaj estis senutila).
3. Se oni instruus la pozitivajn kernojn de religioj (kiuj ja ekzistas), tiam tio povus havi ian sencon. Ankau la ideoj de Zamenhof kaj de Esperanto estas en principo surreligie bazitaj (judismo kaj kristanismo).

Se oni konscias pri tio, kian amason da fatraso la e-istoj skribas kaj diras kaj kion ili faris el Esperanto, oni povus havi veran kialon por farighi RADIKALA esperantistofobo.

Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-08-15 12:41
Interesa!
Cxu tio
"1. Kritiko kontrau tiu legho (kaj kontrau Putin mem) ne signifas samtempe rusfobion"
ankaŭ validas rilate Israelo. Cxu la kritiko - ekzemple aktuale pri la logxdomoj en la okupitaj regionj - ne auxtomate estas sntisemitisma?
Supozoble oni ne povas trovi la idealan landan por UK. Neniu parolis pri la perforto kontraux virinoj en Islando. (35 fojoj po 100.000 enlogxantoj - nur svedio havas pli)
http://www.welt.de/[…]/Vergewaltigungsrate-in-Schweden-am-hoechsten.html
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-08-15 13:22
Ghuste mi pensis ankau pri similaj aferoj kiel perforto kontrau virinoj kaj aliaj sociaj problemoj ktp. Probable ankau la alkoholismo kauzas diversajn problemojn en Islando. Se feministoj, au kontrau-alkoholistoj, kaj ne gejoj, estus gvidantoj de UEA, oni vershajne traktus tian temon publike.

Malgrau chiuj interdependecoj, logikaj koherecoj kaj eventualaj reciprokaj influoj oni lasu la preghejon en la vilagho: Antisemitismo estas antisemitismo. La protesto kontrau la politiko de la israela registaro estas alia afero, jes eble ne tute libera de antisemitismo mem (kiu estas maljuna fenomeno kaj automate aperas tie, kie estas judoj). UNO ripete kritikis la setloprogramon de la israela registaro, kaj tiu kritiko certe estas respektinda. Aliflanke Israelo, kies ekzisto estas minacata de la araba mondo de likvido au ekstermo (tiu celo estas rekte-malrekte jhus konformita de la nova irana prezidento), havas la rajton defendi sin kontrau la araba terorismo per adekvataj rimedoj. Povas esti, ke Israelo kelkfoje troigas en reagoj. Sed kiu shtato ne troigas en reagoj, se ghi estas atakita per raketoj fare de alia shtato? Se la palestinaj politikistoj (precipe Hamas) estus tiom pacamaj, kiel rakontas ilia propagando, Israelo eble povus vivi pli trankvile. Do, ne nur Israelo chefe kulpas pro la mizero en la Sankta Lando. Ke en Israelo vivas plej diversaj ultraradikalismaj (arabaj kaj judaj) grupighoj, kiuj influas la politkon, ankau ne estas ignorinde. Kiel konate, la chefa problemo de tiu regiono estas krom la religia-politika radikalismo la pretendo pri posedo de tero kaj la loghrajto, kaj ne la israela registaro, au Israelo mem. Do, se oni polemikas kontrau Israelo, oni devas trakti unue la radikojn kaj kauzojn de la problemoj. Kiel oni scias, la popoloj ghenerale mem estas pacamaj kaj volas vivi en paco kun la najbaroj kaj ech pretas havi kontaktojn kun anoj de aliaj etnoj, ankau en Israelo. Sed oni povas timi, ke la reciproka malfido estos akrigita kaj la "palestina demando" ne povos esti solvita. La palestinanoj nue devus solvi siajn civilzajn problemojn. Se ili atingos tian civilizan nivelon kiel la israelanoj, la tuta afero eble aspektus alie. Sed tiuj arabaj popoloj eterne vivos en la mizuero kaj en la mezepoko, se ili ne komencos modernigi siajn sociojn. La kontrau-israelaj polemikistoj eble foje konsideru ankau tian aspekton.

Sed char la tuta israela problemaro estas abunde priskribita en la faka kaj scienca literaturo, kiu estas en principo alirebla al chiu loghanto de la tero, ankau al e-istoj, miaj klarigoj chi tie estas tute superfluaj. Kaj nun mi iros manghi en china restoracio.

Мikaelo Bronŝtejn
Мikaelo Bronŝtejn diras:
2013-08-15 12:46
Eĥ, sinjoroj! Se la sola problemo por organizi UK-on en Rusio estus la pridiskkutata leĝo, iel-tiel ni estus solvontaj tiun problemeton...
Vladimir Jurjevicx Minin
Vladimir Jurjevicx Minin diras:
2013-08-15 13:40
Samseksemuloj rajtos organizi iujn фот programerojn en UK en Rusio, sed ili nur ne propagandu netradiciajn seksajn rilatojn al neplenkreskuloj. Mi ne supozas, ke samseksemaj esperantistoj planas propagandi netradiciajn seksajn rilatojn por infanoj en Rusio. Cxu mi ne eraras?
Edmund GRIMLEY EVANS
Edmund GRIMLEY EVANS diras:
2013-08-15 14:57
"Propagandi" estas tre malklara vorto. Praktike, por eviti problemojn oni devus tute ne paroli pri samseksemo al neplenkreskuloj. Sed kio estas la rusa difino de "neplenkreskulo"?
Kalle Kniivilä
Kalle Kniivilä diras:
2013-08-15 16:07
La novaj malpermesoj troviĝas en paragrafo 5 de la jam pli frue ekzistinta leĝo "Pri defendado de infanoj de informoj kiuj kaŭzas lezon al ilia sano kaj evoluo". Infanoj estas ĉiuj personoj sub la aĝo de 18 jaroj.

Specife estas malpermesita en la teksto de la leĝo interalie:

"…disvastigo de informoj celantaj estigi ĉe neplenkreskuloj netradiciajn seksajn sintenojn, allogon al netradiciaj seksaj rilatoj, falsan impreson pri la socia egalvaloro de tradiciaj kaj netradiciaj seksaj rilatoj, aŭ altrudado de informoj pri netradiciaj seksaj rilatoj, kreanta interesiĝon al tiaj rilatoj…"

La histerio kontraŭ defendantoj de gejaj rajtoj, kiun disvastigas ŝtataj amaskomunikiloj en Rusio, kaj kies esprimiĝo estas ankaŭ la nova leĝo, estas nur unu parto de pli vasta registara politika kampanjo, celanta montri pli liberalajn opoziciajn fortojn kiel pagatajn agentojn de malamikaj ŝtatoj (unuavice Usono).

Post kiam simila leĝo pasintjare estis enkondukita loke, en Sankt-Peterburgo, loka gej-aktivisto Nikolaj Aleksejev manifestaciis kun ŝildo "Samseksamo ne estas perversa". Li estis tuj kaptita de la polico kaj kondamnita al punpago. La kondamno estis konfirmita en pli altaj instancoj.

La tutlanda leĝo estas nova, kaj oni ankoraŭ ne povas certe scii, kiel ĝi estos aplikata. Tamen surbaze de la spertoj pri la similaj lokaj leĝoj oni povas supozi, ke la leĝo ĉefe havas la karakteron de propagando, kaj ke ĝi estos aplikata malofte - sed arbitre, tiel ke aktivuloj pri gejaj rajtoj daŭre sentu sin minacataj.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-08-16 14:15
En Ruslando estas minacataj la aktivuloj de chiuj civilsociaj iniciatoj, pri kiuj la Kremlo kredas, ke ili estas importitaj kaj stiritaj de la Okcidento.

La aktuale aplikita politiko en Ruslando montras plurajn paralelojn ne kun la komunismo (char Ruslando estas kapitalisma shtato) sed kun la nazia politiko inter 1933-45 en Germanio, kaj kun la politiko en iamaj "fashismaj" diktaturoj de Sudameriko.

Pro tio estas necese, ke la Okcidento kontraustaras tiun politikon per chiuj rimedoj, inkluzive de prezento de forta armea povo. La rusoj respektas nur la fortan povon de aliaj, dum chiuj malfortoj de la aliaj estas senskrupule misuzitaj. Tiel tradicie funkcias la politiko de Ruslando.


Ivano Kossey
Ivano Kossey diras:
2013-08-16 19:07
"Tiel tradicie funkcias la politiko de Ruslando."

Tiel tradicie funkcias la cerbo de certaj forumanoj.
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2013-08-15 13:57
Kara Andreo, ne "esperantistofobo" sed esperantistofobiulo.
Char estas jene:
En la ANG-ESP vortaro:
-phobe (psych.) fobiulo
En la ESP-ANG-POLA vortaro:
fobi/o phobia psych. fobia, chorobliwy lęk ~ulo -phobe psych. -fob klostro~o claustrophobia med., psych. klaustrofobia fremdo~o = ksenofobio aero~o aerophobia, fear of flying, aviatophobia med. aerofobia, lęk przestrzeni anglo~o anglophobia anglofobia gej~o (= kontraŭgejismo, homo~o) homophobia homofobia gej~ulo homophobe homofob lumo~o photophobia med. światłowstręt
Chielismo WANG Tianyi
Chielismo WANG Tianyi diras:
2013-08-15 15:17
Se kiuj ne volas okazigi UKon en Rusio, tiuj povas trovi ajn kialon kontrau UK en Rusio.
Leon Roijen
Leon Roijen diras:
2013-08-15 17:21
Hm, aliseksamuloj "propagandas" tuttage, senchese, sen lacighi kaj ghistede... en la televido, en interreto, surstrate, chie... kaj nun la rusan registaron ghenas geja "propagando"? Tio chi estas ridinda...estUs, se la afero ne estus tiom serioza.
 
Benoît Philippe
Benoît Philippe diras:
2013-08-15 18:59
Kiom mi kompatas infanojn kaj plenkreskulojn en la nuntempa Rusio!
Ankau ili meritas richan paletron je tradicioj.
Leo Zalaim
Leo Zalaim diras:
2013-08-15 19:54
La fama rusa proverbo tekstas "ne iru al fremda anaro kun via regularo". Kaj mi vin demandas - kial vi lernas nin vivi? Ĉu vi opinias, ke vi estas pli saĝa aŭ pli justa? Se la rusa popolo volus favori gejojn, ĝi elektus alian registaron. Tamen plejparto de rusianoj tute ne deziras vidi pederastojn, kiuj parade marŝas sur stratoj. Kial vi ne povas estimi nian elekton?
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-08-16 11:17
La Rusa popolo kompreneble povas elekti alian registaron, se ne alimaniere do per revolucio, sed kion faru la gepatroj de samseksema filo aŭ filino? Kiel ili diru al sia amata infano ke ankaŭ eblas sekse allogiĝi al sia propra sekso, se ili ne rajtas scii tion?
Leon Roijen
Leon Roijen diras:
2013-08-15 20:23
@Leo Zalaim: Chu vi estas tiom malbone edukita, ke vi ne konas la diferencon inter samseksamo kaj pederastio, au chu temas pri malico viaflanka?
Via speco de homoj estas la sama, kiu en antauaj tempoj simile diskriminaciis kaj atakis nigrulojn. Sed nu, ankau rilate chi-lastan Rusio ne estas bela ekzemplo lau tio, kion mi komprenis.
Diskriminacio kaj fitraktado neniam estas estimindaj.
Vi demandas: "kial vi lern(ig)as nin vivi?" Tio estas malghusta demando, ghi devus teksti: kial rusaj aliseksamuloj volas dikti sian vivstilon al samseksamuloj?
  
Leo Zalaim
Leo Zalaim diras:
2013-08-15 20:44
@Leon Roijen: Kial honestuloj volas dikti sian vivstilon al krimuloj? Ĉu la leĝoj diskriminacias ŝtelistojn (kiuj amas ŝteli)?

>> Via speco de homoj estas la sama, kiu en antauaj tempoj simile diskriminaciis kaj atakis nigrulojn.

Mi povus diri, ke via speco de homoj estas la sama, kiu koruptas gejunulojn. Sed tio ne estus ĝentila... :)
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-08-15 20:49
Prefere, Ruslando, kaj ne nur Ruslando, enkonduku leghon pri, au kontrau pedofiliuloj, kaze ke ghi ankorau ne ekzistas.
Leon Roijen
Leon Roijen diras:
2013-08-15 21:29
@Leo Zalaim: Honestuloj "diktas" sian "vivstilon" al krimuloj, char krimuloj kauzas damaghon al honestaj homoj. Tamen, samseksamuloj ne kauzas damaghon al aliseksamuloj. Shtelisto forprenas ion de honestulo, sed kion samseksamulo forprenas de vi, aliseksamulo?
Leo Zalaim
Leo Zalaim diras:
2013-08-15 22:01
@Leon Roijen: Se kredi al ĉi-supra artikolo, la samseksamuloj penas forpreni de rusaj esperantistoj la Universalan Kongreson :).
Leo Zalaim
Leo Zalaim diras:
2013-08-15 22:10
Permesu al mi citi trafan diraĵon de unu mia konato:
Se iu estas gejo enkadre de esperantista asocio, li unuavice estu esperantisto - ne gejo, kaj laboru profite al tutaro esperantista, sed ne uzu lingvon siacele.
Leon Roijen
Leon Roijen diras:
2013-08-15 22:35
@Leo Zalaim: Lingvo estas ilo, ne (fin)celo. Estas multaj fakgrupoj en UEA, kaj Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj estas unu el ili. Samkiel rusoj, biciklantoj au katolikoj, ankau gejoj havas la rajton uzi Esperanton siacele.
Mi ne komprenas vian problemon: neniu trudas ion ajn al vi. Neniu devigas vin kushi kun viro, do, diru al mi, kio estas la problemo?
Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille diras:
2013-08-15 22:36
"Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas." -- Deklaracio de Bulonjo, 1905.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-08-16 00:18
Jes, tiu fama frazo finfine kondukis, eble sen la volo, sen la antauvido (au antauscio) far LLZ kaj la tiamaj e-istoj, kiam ili proklamis, ke Eo apartenas/u al neniu sed al chiuj, al ajnisma fusha, falsa kaj stulta utiligado kaj uzurpado de Esperanto por la celoj de plej diversaj ideologiaj, filozofiaj kaj politikaj tendencoj - kio, finfine kondukis al la morala (oni povus diri) ruinigho de Esperanto, lau la stato kiel ni havas la movadon hodiau. Shajnas, ke tio ne estis evitebla. Char Eo apartenas al neniu sed al chiuj, do iu ajn povis, povas kaj povos fari per ghi kion li/shi volas.

Sed finfine, la libera uzado estas la problemo de chiu lingvo. Iu ajn lingvo estas (mis)uzata por iuj ajn celoj (sed kiuj estas bonaj kaj kiuj estas malbonaj?). Sed ekzistas diferencoj inter lingvoj, kiujn aplikas, utiligas kaj kontrolas shtataj kaj Esperanto, kiu estas libera sistemo kaj konsiderata de multaj, ech de ne-e-istoj, kiel tre speciala lingvo.

Diference de aliaj lingvoj, Esperanto ne estas nur lingvo, sed ghi estas ankau internacia (kripto)politika movado (en kiu la anoj homogene interkonsentas nur pri 1 punkto, nome rilate la kredon ke por la internacia komunikado necesas au utilus enkonduki neutralan planlingvon anstatau etna-nacia lingvo), kiu bazighas sur specifa ideologia fundamento (verkaro de Zamenhof), kiun konas pli malpli bone chiu aktiva e-isto kaj kiu havas konkretajn ideologiajn celojn, kiuj kromiras la nuran enkondukon de Eo kiel duan lingvon (chiujn erojn kaj elementojn de la "Eo-doktrino" oni povas ghissate reauskulti dum chiu Eo-kongreso, precipe UK, kiam la Eo-ideologoj predikas). Se iuj shtatoj decidus endkonduki Esperanton, ili vershajne mem volus kontroli kio estu farata kaj kio ne estu farata per tiu lingvo. Antauguston por tiu scenaro oni ricevis dum la komunisma tempo, dum kiu Esperanto unauvice servis al la celaro de la koncernaj politikaj reghimoj, kio signifis en la realeco chefe por la shtata propagando. Do, en tiuj politikaj sistemoj la homoj ne povis fari per Eo kion ili volis (almenau ekster la privata sfero). Kaj fakte, krom por la shtata propagando, la shtatoj ghis nun ne multe uzis Eon por aliaj celoj. Ekzemple en Germanio aperis pli malpli stultaj prospektoj, kiuj laudis la atingojn de FRG. Ech Svisa Radio Internacia (la plej libera radio de la mondo) iusence utiligis Esperanton por propagandaj celoj (ekzemple la radioprelegoj de Artur Baur estis grandparte pura svisa propagando). Lau mi tiuj scenaroj estu evititaj.

Do, anstatau palavri teorie pri plej diversaj aferoj, la e-istoj foje pripensu kion en la praktiko la apliko kaj enkonduko de Esperanto reale signifus en la unuopaj kazoj (kaj shtatoj), ekster la privata uzado de tiu lingvo, kaj pentru kelkajn scenarojn, eble kadre de iu konferenco (kiun eble ech mi partoprenus :-))

Sed en la pasinteco la e-istoj estis ege ghojaj kaj senlime fanfaronis, kiam la plej stulta afero aperis en Eo, gravis por ili ke ghi APERIS EN EO, dum la enhavo estis duaranga afero. Mi opinias, ke, se Eo volus akiri pli da signifo, en la 2a jarcento de Eo oni devus doni pli da atento al pli klera kaj pli inteligenta enhavo de Esperanto-produktoj.

Vladimir Jurjevicx Minin
Vladimir Jurjevicx Minin diras:
2013-08-16 04:41
Chielismo WANG Tianyi diras:
Se kiuj ne volas okazigi UKon en Rusio, tiuj povas trovi ajn kialon kontrau UK en Rusio.
Cxielismo, Vi pravas. Mi memoras, ke antaux la UK-2004 en Pekino (Cxinio) estis organizita nauxza kampanjo por bojkoti tiun kongreson. Tamen sub alia preteksto. Ili cxiam trovos arbitran pretekston por malutili al Esperanto kaj e-istoj. Laux mia opinio cxiuj landaj asocioj de UEA rajtas organizi UK-ojn, kaj neniu rajtas altrudis siajn politikajn kaj aliajn gustojn kaj preferojn.
Leo Zalaim
Leo Zalaim diras:
2013-08-16 10:33
Leon Roijen >> diru al mi, kio estas la problemo?

La problemo estas tio, ke voĉo de samseksamuloj neproporcie laŭtas lastatempe. Se iu gejo deziras fiki kun la samdeziranoj, mi ne kontraŭas (se ili fikas pordoferme kaj ne reklamas vivstilon de si). Sed kiam la homo (samseksamulo aŭ ne) intence malhelpas organizi la kongreson en iu ajn lando pro tio, ke liaj seksaj (politikaj, kulinaraj) devioj ne estas popularaj tie, mi preferas iom kontesti.
Ivano Kossey
Ivano Kossey diras:
2013-08-16 12:22
kial samseksAmaj? Laŭ mi samseksEmaj.
Leon Roijen
Leon Roijen diras:
2013-08-16 12:53
@Leo Zalaim: vi parolas pri devio. La sola, vera devio rilate chi tiun temon estas la maltoleremo je la aliulo. Se ne eblas organizi UK en via lando pro tio, ke via lando malebligas tion per naziisma legho, vi plendu che via registaro, ne che UEA.
Ne parolu al mi pri "reklamado de vivstilo". Se iu vivstilo estas reklamata ghistede, ghi estas la via.

@Ivano: "em" indikas "inklino al io" (PIV), inklino estas "natura celado de la animo al io au iu" (PIV denove).
Do "em" ankau eblas. Iuj uzas "em" aliaj uzas "am".

Ian Fantom
Ian Fantom diras:
2013-08-16 13:12
Ĉu iu kuraĝas nomi eĉ unu landon en kiu eblus okazigi Universalan Kongreson?
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-08-16 15:44
Ho jes: Norda Koreio, Sudano (tre multetna kaj multlingva lando), Zimbabvo, Venezuelo, Sirio, Irano, Irako, Afganio, Pakistano, Saudarabio, Gibraltaro, Novgvineo, Turkmenio, kaj similaj.
Svislando estas tro multekosta, do ne taugas por la malricha esperantistaro. Nu, sherco flanken...

Sed la lando ne gravas. En la nuna mondo oni povas kongresi ie ajn, se ne estas milito, en iu ajn lando oni estas bonvena kiel eksterlandanoj alportantaj monon (kaj la landoj interesighas chefe pri tio, kaj certe ne pri Esperanto), se oni rezignas pri homaj rajtoj kaj ne kritikas la landan politikon (kion UEA ja faras jam delonge). La demando tamen devus esti alia: KIA Universala Kongreso (kia strukturo, kia programo, kia enhavo, kia publiko). Post kiam montrighis, ke la nuna koncepto de UK estas ne plu alloga, ke ghia formulo elcherpighis kaj ke ghi ech estas bojkotita de grandparto de la intelekta elito de Esperantjo (kaj nur allogas la UEA-koterion kaj ties klientaron plus turistojn), necesus rekoncepti ghin post profunda reformado (cetere siatempe mi prezentis plurajn ideojn). Sed por tiu reformado certe ne povus esti taskita la nuna UEA-gvidantaro, kiu evidente shatas la aktualan koncepton, fartas bone en ghi kaj ne vidas grandan bezonon shanghi ion ajn, kvankam de tempo al tempo li diras, sed nur duonkore, char ili scias, ke tio estas malfacila, ke oni devus shanghi kelkajn aferojn. Tio ankau ne shanghighos kun la nova estraro (kiu vershajne baldau baraktos kontrau la defioj kaj memaltruditaj taskoj, kiujn ech per multe da mono ne estas solveblaj).

Modeloj por tia novtipa kongreso povus esti la Nitobe-simpozio, la jhurnalista kongreso en Vilno de 2008 au la konferencoj de EEU. Sed en tia kongreso oni ne devus koncentrighi nur pri esperantistaj temoj, sed serioze rakti temojn de la "ekstera mondo" (ne nur lingvistikajn). Se tia kongreso produktus rezultojn, kiuj estus utilaj ankau por tiu "ekstera mondo" ekzistus la shanco, ke tiu "ekstera mondo" pli forte atentos kaj konsideros Esperanton. En alia kazo, ghi nur ignoras kaj primokas ghin kiel movadon de sektuloj, stranguloj, fantaziuloj kaj utopiistoj, kiel tio nuntempe grandparte estas la kazo. Ju pli da stranguloj aktivismas por Esperanto, uzante la tradiciajn argumentarojn, despli granda estas la risko, ke Esperanto estos konsiderata kiel ridinda kuriozajho kaj sensencajho, kiu ne estas apoginda kaj kiun ni povas tuj forgesi.

Au tiam la koncepto estus turisma-faka-scienca-kleriga, kio necesigus tute alispecan organizadon. Konkrete mi imagus, anstatau sidado en unu izolita kongresejo, unusemajnan rondveturon tra iu lando kun seriozaj fakaj konferencoj pri lokaj temoj, por eviti, ke la eterne samaj esperantistoj palavrus pri la eterne samaj temoj, ripetante la eterne samajn teoriojn, receptojn, kredojn kaj (duon)verojn. Tio eble generus novajn Esperanto-parolantojn, kiuj vidus iun sencon en la aplikado de Esperanto.

Lau mi oni devus foriri de la koncepto "UK en granda konferenca centro en la chefurbo" (en Vilno mi konkludis, ke a) preskau neniu ekster la kongresejo sciis, ke tie okazhas Eo-kongreso, b) la esperantistoj perdighis kiam ili forlasis la kongresejon, c) ech ene de la kongreso mem ne ekzistas granda kohereco inter la partorpenantoj, ekster la oficialaj programeroj kaj d) la koteriaj grupoj restas inter si. Do, kongresi en tiaj kongrescentroj estas speco de megalomanio kaj paranojo, kaj tro multekosta. Kial tia UK ne okazu pli ofte en iu provinca urbo, kie la anonimeco estas reduktita, kie la kontakto kun la loghantaro estas (au povus esti) pli intima, kie la atento de la urbestraro pli certa, kie chio estas pli malmultekosta, pli simpla, ktp. Shajnas, ke pri chio tio oni legas nenion en la Strategia Plano de UEA, kiu volas solvi la problemojn de la mondo, sed mem forgesas la realajn problemojn de la propra movado.

Sub la aktualaj cirkonstancoj la investo de grandaj monsumoj en Eo-projektojn ankau havas neniun sencon, char per tiu mono oni ne antauenigas Esperanton sed financas nur sian propran (dubindan) aktivismon, kiu en la kazo de Esperanto jam de jardekoj turnighas chirkau la propra akso, des pli se neniu serioza faka, scienca au politika instanco en la mondo reale, serioze, sincere kaj longdaure apogas Esperanton kaj limigas sian "interesighon" al nuraj diplomatiaj plat(on)ajhoj, kiuj similas al raraj poshtmarkoj en albuma kolekto kaj kiuj estas iomete ridindaj kaj hipokritaj, kiel mi montris en alia komento.

Mi ofte havas la impreson, au suspekton, ke Esperanto servas kiel PRETEKSTO por certaj homoj ludi iun gravan rolon, por povi vojaghi al kunsidoj kaj kongresoj en eksterlando koste de la asocioj kaj por pasigi siajn feriojn en alia lando. Kaj mi ne parolu pri tiuj, kiuj chiam trovas la necesan monon por tio (sed mi ne envias ilin) - oni povas nur esperi, ke ili ne estas frustritaj au seniluziigitaj post la kongreso (kiel shajnas al mi la kazo che certaj personoj). Kompreneble, por la koncernaj personoj tio povas esti treege alloga kaj interesa vivado, sed por la progresigo de Esperanto mem ghi estas komplete sensenca (kiel ni vidis en la kazo de la prezido de Dasgupta).

Lastatempe, Esperanto shajnas pli kaj pli servi ankau por iuj ruzaj "komercistoj" por suchi monon de iuj fondajhoj au de EU, sed tio estas nova temo, kiun mi ne emas komenti nun. Sed char tio ne estas mia mono, mi rilatas al tu elspezado de mono komplete indiferente. Mi povas aldoni nur, ke mi elspezus ghin por tute alitipaj projektoj, kiuj shajnus al mi pli sencohavaj.

Bonan semajnfinon!
(Pardonu ke mi ne metis la supersignojn, char mi simple estis tro pigra por fari tion)

Cyril Brosch
Cyril Brosch diras:
2013-08-16 14:27
Ekzistas kelkaj necedeblaj homaj rajtoj, kaj eĉ 99% plimulto ne rajtas ilin aboli aŭ limigi.

Bv. simple anstataŭigi "gej-" per "jud-" aŭ "nigrul-" kaj subite evidentiĝas, kial la koncerna leĝo estas hontiga, eĉ se plimulto de la rusujanoj konsentas kun ĝi.

Kaj daŭre mankas ajna bona argumento, kiel gejeco de unuj damaĝu aliajn, precipe ĉar ĝi ne estas infekta.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-08-16 16:47
Informcele mit tajpis "Menschenrechte Bericht" ('homaj rajtoj' raporto) en Google kaj ricevis longan liston da pekoj, inkluzive de Germanio.

Menciindas ke la Unuĝintaj Nacioj - sed ne UEA - malkovris, ke la ŝanĝo de la klimato ankaŭ influas la situacion de homaj rajtoj. Islando estas insulo, kiu ne devas timi. Sed estas aliaj insuloj, kiuj simple ne plu ekzistos, se la nivelo de la maro kreskos. Milionoj da homoj perdos sian hejmon kaj grundon.

Germanlingve mi trovis: http://www.klimawandel-bekaempfen.de/[…]/

Supozeble ne estas tro malfrue por utiligi Esperanton en freŝa kaj aktuala kampanjo. Tamen mi timas surbaze de mia spertoj, ke nur ekestos lingva debato (Bv. kompari kinuon)
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-08-16 21:04
Per similaj leghoj demagogiaj politkistoj kiel Putin faras ankau enlandan politikon, kaj ili, konante la rusan mentalecon, scias ke tio povas esti misuzata kaj manipulata de li che la propraj civitanoj (kiuj pli malpli indiferente obeas kiel shafoj kaj neniam kuraghus diri la kontrauon, se ili volas eviti problemojn kaj represiojn) kaj ke tiuj manipulado kaj misuzado perfekte funkcias. Tiel, hodiau la sportistino Isinbaeva, kiu pro sia nova rekordo ricevis la atenton de la tuta mondo, proklamis, ke shi apogas tiun gejan leghon kaj ke shi apogas la registaron de Ruslando. Tio estas maksimuma efiko, kiun Putin povas atingi, kaj li atingas sian celon.

Chu Izinbaeva vere kredas, kion shi diris kaj proklamis, krom la diablo nur shi mem scias. Se temas pri politiko, rusoj parolas per du langoj (ankau e-istoj), ekzistas oficiala kaj privata versio. Pro tio neniu scias, kion ili vere pensas, kio faras la diskuton kun ili kaj la fidon al ili tiom malfacila. Sed tiu ambivalenteco estas tipa kaj karakteriza por chiuj "orientaj" popoloj (al kiuj ankau la rusa popolo lau mentaleco apartenas). Ekzemple, en la lingvo de certaj orientaj popoloj, la vorto "ne" ne ekzistas, au ne estas aplikata - tiu ekzemplo klarigas chion. (Sed che la rusoj la negativa koncepto estas tre forta, kio manifestighas en la konstanta dirado de "ne", "net", "nel´zja" ktp., kaj, nature, en la amaso da leghoj, kiuj malpermesas au malebligas chion ajn en Ruslando, kaj inkluzivas la kompleksan (au ampleksan) punadan sistemon, kiu estas senkompate aplikata en Ruslando. Inter alie pro tiu cirkonstanco, mi nomas la rusan kulturon negativa, au anti-kulturo (rilate al la okcidenta).

La patro de Isinabeva estas tabasarano el Dagestano. Do, perfekta kazo por misuzi, char ili neniam venus al la ideo kontesti la politikon de Putin, char tio signfus la finon de la kariero de la knabino, kaj eventualan represion (despli en kaukazia socio). Tio estas komparebla kun la oseto kaj esperantisto Isaev, kiu krom Esperanto propagandis la politikon de Brejhnev. Kion li private pensis, sciis vershajne nur li mem. Sed lau informoj de Vikipedio, Isinbaeva longe loghis en Okcidento (Montecarlo), do shi devus esti iom "aufgeklärt" (en Eo chi-rilate eble: klarvida, komprenema).

Tio havas nenion komunan kun rasismo. Tio estas nura kultura/socia kaj politka demando. Almenau klarigoprovo. Demandu la rusojn mem: eble ili diros "njet" :-))))


Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-08-17 14:54
PS Kiel oni povis legi intertempe, post forta kritiko flanke de atletaj medioj sinjorino Isinbaeva shajne sentis sin devigita retiri sian eldiron apoge al la putina gejo-legho.

Vd. http://derstandard.at/13756[…]t-Anti-Homosexuellen-Gesetz
kaj
http://news.yahoo.com/isinb[…]isunderstood-091508029.html

Por ne perdi la vizaghon ONI kvazau kulpigis la anglan lingvon (!!!!!), kiun Isinbaeva laudire malbone regas (char ghi ne estas shia gepatra lingvo).
(Kion shi laudire diris, estas notita en la supraj gazetartikoloj, german- kaj anglalingva).

Kia merdo! Isinbaeva estas Ambasadorino de la Internacia Olimpia Komitato (IOC) por la Junularaj Olimpikoj. Krom tio, shi estis nomita de Putin Urbestrino de la Olimpia Vilagho en Sochi.

En la manipulita kaj cenzurita rusa gazetaro la temo ricevas malgrandan atenton, kiel kutime.

Do, ideala, ech "klasika" okazo por esperantistoj enmiksighi !

Benjamin Krause
Benjamin Krause diras:
2013-08-16 22:43
Rusio havas rajton fari siajn leĝojn.

Same, la internacia komunumo havas rajton ne konduki siajn komercajn aferojn en Rusio pro malkonsento al Rusiaj leĝoj.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-08-17 01:27
Vi absolute pravas: Kiu iras al Rusio, tiu mem kulpas.
Sed ankau kiu iras al Svislando, ankau tiu mem kulpas - char li pagas tro multe por chio. :-)

(PS Tamen, bojkotadon de Ruslando, ekzemple per varoj, mi ne subtenas, char tio havus neniun sencon, char kiel kutime nur la senkulpaj homoj (chefe la malrichuloj) eventuale suferus. Chiu popolo devas mem solvi siajn problemojn, kaj se en kazo de neceso ghi, t.e. ghia /demokratie elektita/ registaro, rifuzas au akceptas la helpon de aliaj popoloj, tio estas tute en ordo, sed oni ne plendu pri la konsekvencoj kaj ne kulpigu aliajn.). Moskvo povas fari kion ghi volas, ghi nur evitu enmiksighi en la internajn aferojn de aliaj shtatoj kun la celo subfosi ilin, kiel dum la tempo de la socialismo. Chiuj koncernitaj popoloj povas kanti belan melodion pri tio. Kaj ankau la rusoj ne plendu ke ili farighis viktimo de la putinisma diktaturo (same kiel ili plendis, ke ili estis la plej granda viktimo de la komunismo), char ili havis en principo la okazon ne reelekti Putin.

Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2013-08-17 00:24
Kara Andreo,
dufoje en via lasta supra komento vi uzis terminojn: "represiojn" kaj "represion".
Supozeble vi deziris uzi jenan terminon (mi kopiis ĝin el la ESP-ANG-POLA vortaro):
reprezali/o(j) reprisal(s) represja, odwet, środki <poczynania> odwetowe; prawn. represalia
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-08-17 00:50
Dankon pro la atentigo (ankau en antaua kazo).
Mi konscias pri tiu chi miseto.

Nu, se en via vortaro estus aldonita la germana lingvo, en kiu estas uzataj kaj "Repression(en)" kaj "Repressalie(n)" (inter kiuj la ekzakta senco estas iom malfacile distingi), vi eble havus ankau la tradukon "represio(j)", kvankam ghi ne estas PIVa. Ial mi ne shatas la Eo-vorton "reprezalio" (kvankam mi respektas ghian ekziston), kaj en la supra teksto mi celis esprimi nocion kiel "chikanoj", "persekutoj", "subpremoj", "sankcioj" k.s.

Komp. ankau: http://eo.wikipedia.org/wiki/Reprezalio kaj
http://de.wikipedia.org/wiki/Repression (Esperanto mankas).

Do, mi sentas la bezonon enkonduki la neologismon "represio(j)", apud "reprezalio(j)", kvankam ghi eble estus tro proksima al la verbo re-pres-i, chu ne. Sed malgrau chio, "represio" ne estus identa kun "represo", kaj libera spaco por enkonduki "represio"-n ankorau ekzistus. Vot, kiajn problemojn nia Eo havas!!! Cetere, Krause redonas "Repression" per "subpremado".

Sed chu ni vetu, ke la e-istoj neniam oficiale enkondukos la neologismon "represio" ?

Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2013-08-17 00:51
Krome mi forgesis aldoni ke ne "Montecarlo" sed Montekarlo.
Jen la kopio el mia ESP-ANG-POLA vortaro:
Montekarl/o Monte Carlo geogr. Monte Carlo
Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille diras:
2013-08-17 01:31
Mi sugestas al Kalle, ke li fakturu al vi 10 eŭrojn por reklamo kiam ajn vi mencias vian ESP-ANG-POLA vortaron.
Leo Zalaim
Leo Zalaim diras:
2013-08-17 01:49
Cyril Brosch >> Kaj daŭre mankas ajna bona argumento, kiel gejeco de unuj damaĝu aliajn, precipe ĉar ĝi ne estas infekta.

Jes, iusence ili estas infektaj (ne persone por mi aŭ vi, sed por komunumo entute). Kiel konate el psikologio, la beboj ne naskiĝas kun konkretaj seksaj emoj. Ili ekhavas tiujn dum la ekzistado (precipe en la infaneco). Do, ju pli tolere socio akceptas samseksemulojn (ekzemple permesas al ili adopti beboj), des pli multe da gejoj aperas (ĉar la infanoj senkonscie kopias ilian konduton). Se tiel nomata "okcidenta kulturo" volas produkti samseksemulojn, neniu en Rusio kontraŭas - vi havas sanktan rajton morale putri. Sed kial (mi ree demandas) vi persiste trudas al ni viajn valorojn? Ĉu vi opinias, ke "oriento" ne komprenas kiel vivi sen sugestoj de "kleraj" okcidentuloj?
Cyril Brosch
Cyril Brosch diras:
2013-08-17 11:12
Mi sincere esperas (sed timas, ke mi eraras), ke via opinio baziĝas sur manko de scio, ĉar tion oni povas ŝanĝi, kaj ne sur malbona volo. Vi trovos en la Reto amason da informmaterialo pri la estiĝo de seksa orientiĝo, de la vera situacio de infanoj de gejaj paroj ktp. Estas via decido informiĝi aŭ daŭre resti en via moraloza, senmakula paradizo de nigra kaj blanka.

Miaflanke la diskuto estas finita, mi jam sentas troan naŭzon.
Benjamin Krause
Benjamin Krause diras:
2013-08-17 02:09
Mi diru ke mi ja subtenas bojkotadon de rusiaj varoj kaj precipe de internacia turismo al Rusio. Nur tiel la internacia komunumo havas voĉon por kontraŭstari subpremadon de gejaj personoj. Se la Olimpikaj Ludoj okazus en Rusio sub certigo ke "neniuj atletoj damaĝiĝos", tio estus grava malobservo de nia kuna internacia respondeco pri la rajtoj de ordinaraj rusaj GLATaj personoj.
Benjamin Krause
Benjamin Krause diras:
2013-08-17 02:16
Se Rusio estas suverena kaj sendependa nacio, kiu ne devas aŭskulti la opiniojn de la internacia komunumo pri leĝoj kaj homaj rajtoj, do lasu ĝin resti tiel. Ne plu vizitu Rusion kaj ne plu havu iajn internaciajn kongresojn tie- ĉu esperantaj, ĉu atletaj, ĉu iaj.
Leo Zalaim
Leo Zalaim diras:
2013-08-17 09:03
Ankaŭ ne uzu rusan gason kaj nafton. La samseksemuloj varmigos vin vintre :).
Istvan Ertl
Istvan Ertl diras:
2013-08-17 11:48
Chu Leo Zalaim intenc provokadas chi tie, au chu li sincere pensas ke esti gejo egalas moralan putron? Kion li pensus se mi asertus ke esti ruso (hungaro, franco, esperantisto...) egalas moralan putron?
amike
Istvan Ertl
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-08-17 22:04
Koncerne la chikanadon (milde dirite) de romaoj kaj aliaj etnaj minoritatoj, kaj koncerne la dekstremajn politikajn tendencojn kaj hungaran shovinisman iredentismon en Rumanio, Hungario sub la nuna registaro, libere elektita de la hungaria popolo, certe estas ne malproksima de morala putro. Oni povas nur esperi, ke tiu makulo baldau malaperos, char ghi estas honto en Europo. Chu iu hungara e-isto protestis kontrau tiuj faroj, mi ne scias (mi ne legis, mi ne audis, mi ne memoras; eble IKEL, sed mi ne ricevas iliajn publicajhojn).

Sed kion signifas putro, lau PIV, legu mem: putr(ad)o. Stato de io, kio putras: putrado de fiŝo komenciĝas de l’ kapo Z (pf: plej facile koruptiĝas altranguloj).
putrejo: Loko, kie oni lasis putri la kadavrojn, antaŭ ol kolekti la ostojn en ostejo.

Benoît Philippe
Benoît Philippe diras:
2013-08-17 12:35
"Kiel konate el psikologio, la beboj ne naskighas kun" kalumniemo kaj atakemo kontrau samseksemo. "Ili ekhavas tiujn dum la ekzistado" (tiu danghero estas aparte granda nuntempe en Ruslando). Do, ju pli tolere socio akceptas gejfobiulojn, des pli multe da gejfobiuloj aperas (char la infanoj senkonscie kopias ilian konduton).
Leo Zalaim
Leo Zalaim diras:
2013-08-17 12:48
Estimata Istvan, legu bonvole pli atente, kion mi skribis. Esti gejo ne egalas moralan putron (se li aŭ ŝi neniun seksatencas), samkiel tute ne malmorale esti kriplulo. Morala putro estas fari gejojn el infanoj.
Leon Roijen
Leon Roijen diras:
2013-08-17 14:11
@Leo Zalaim: bonvolu ne inversigi la situacion: ne gejoj iam klopodis fari gejojn el infanoj, sed aliseksamuloj amase faris (kaj faras) tion. En via lando, neonazioj per interreto logas samseksamajn neplenaghulojn, batas kaj torturas ilin ( i.a.http://www.huffingtonpost.c[…]re-gay-teens_n_3658636.html ), kaj via registaro faras nenion. Oni faras filmetojn de la torturado kaj sendas ilin al lernejoj, amikoj kaj gepatroj de la viktimo (kiu ofte ne sciis, ke la viktimo estas geja). Tio ofte kauzas memmortigon kaj certe severan traumatighon. Socio, kiu kauzas kaj akceptas tion, estas socio en granda morala putro. Pardonu, sed mi ne povas alimaniere taksi la nuntempan rusan socion.
Mi esperas, ke vi ne estas parto de tiu putranta socio: mi esperas, ke vi estas simple malbone informita, kaj ke vi povos shanghi vian malghustan supozon, nome, ke gejoj farus gejojn el infanoj.
Benoît Philippe
Benoît Philippe diras:
2013-08-17 14:12
Morala putro estas fari gejfobiulojn el infanoj.
Leo Zalaim
Leo Zalaim diras:
2013-08-17 20:53
@Leon Roijen: Ĉu vi vere opinias, ke mi, loĝante en Rusio, estas pli malbone informita ol vi? :) Ĉu la okcidentaj landoj ne havas siajn ekstremistojn? Ĉu eŭropaj lernejanoj ne pafmortigas samklasanoj? Ĉu en via ŝtato neniu kondukas junulojn al suicido? Verdire en "civilizitaj" landoj kvanto da sinmortigontoj pli multas ol ekz. en Rusio. Sed temas ne pri tio. Fakte en Ruslando neniu havas rajton bati leĝobeajn homojn (nek samseksemulojn, nek aliajn). Neniu oficiale malpermesas esti gejo. Sed oni povas vin monpuni, se vi (aŭ ne vi :)) estos staranta apud mezlernejo kun afiŝo "mi estas gejo, kaj fieras pri tio". Sammaniere oni povas vin monpuni, se vi estos trinkanta brandon en parko, kie promenadas infanoj.
Benoît Philippe
Benoît Philippe diras:
2013-08-17 21:32
Kompatindas la samseksemaj esperantistoj vivantaj en Rusio, kiuj nun prie preferas silenti por ne endangherigi sin.
Leon Roijen
Leon Roijen diras:
2013-08-17 23:27
@Leo Zalaim: Shajne vi miskomprenis min: parolante pri via malbona informiteco mi celis vian supozon, ke gejoj farus gejojn el infanoj. Tio estas plena absurdajho. Kaj mi ripetas: la inversa okazas chiutage chie en la mondo: aliseksamuloj (la maliculoj, stultuloj el inter ili) klopodas -cetere tute vane- "malgejigi" infanojn.

Cetere, sinmortigo estas grava problemo en la rusa socio( http://ru.wikipedia.org/wik[…]%BE%D1%81%D1%81%D0%B8%D0%B8 ) kaj sinmortigo de neplenaghuloj en Rusio estas trioble pli granda ol la monda averagho: http://www.nytimes.com/2012[…]causes-alarm.html?_r=1& Sed, nu, tio ne estis la temo.

Mi estis 5 au 6-jara kiam mi jam iel altirighis de aliaj knaboj. La vorton "gejo" mi tiam ech ne konis. Mi havis 12-13 jarojn kiam mi unue enamighis al alia knabo: nu, tiu fakte jam estis viro 18-jara kaj aliseksama, li neniam sciis pri miaj sentoj por li.
Neniu neniel klopodis fari min geja. La vortojn "samseksamo", "gejo" mi nur ekkonis tiam, kiam jam estis tute klare, ke mi preferas virojn.
Do vere vi estas malbone informita: gejoj ne faras gejojn el infanoj: aliseksamuloj naskas gejajn infanojn:-)

Se vi vere estas ruso (kaj nun mi komencas vere dubi), vi scias, ke tiu abomeninda kontraugeja legho ne temas pri fierado starante apud mezgrada lernejo: ghi celas prisilentigi samseksamon preskau plene, char infanoj povas auskulti au legi preskau chie.

Mi estas felicha pro tio, ke mi loghas en lando kie homoj de la sama sekso povas gejedzighi kaj kie en la lernejoj oni libere parolas pri samseksamo kaj junuloj ne estas solaj kun tiuj sentoj.
Kaj por trankviligi vin: neniu en Nederlando konstatis, ke subite estas multe pli da samseksamuloj ;-)
Ivano Kossey
Ivano Kossey diras:
2013-08-18 09:39
Kiom da paĝoj jam skribadis oni! Geja temo estas bona remaĉaĵo.
Benoît Philippe
Benoît Philippe diras:
2013-08-18 12:32
Ivano Kossey, vi absolute pravas: de post kelkaj monatoj ĉie en la mondo de pli-malpli informataj homoj, do ankaŭ en granda parto de Esperantujo, oni skribadas kaj paroladas multege pri gejeco kaj malgejeco kiam temas pri Rusio au pri sinjoro Putin. Mi supozas, ke oni rapide ĉesos fari tion, kiam en tiu grava lando oni ĉesos leĝigi diskriminacion kaj persekutadon kontraŭ laŭnatura kaj eterna malplimulto. Laŭ mi, ne "geja temo" estas bona remaĉaĵo, sed bona remaĉaĵo, ne prisilentenda temo (precipe por humanigado de novaj generacioj) estas leĝigo de malnobla kaj perforta malamo kontraŭ sendanĝeraj homoj kiuj sin interamas. Mi forte esperas, ke okaze de iam okazonta UK en Rusio, neniu kongresano plu havos kaŭzon skribadi kaj paroladi pri tiu temo!
Ivano Kossey
Ivano Kossey diras:
2013-08-18 13:24
Mi jam delonge opinias, ke UK kaj gejparado estas similaj aferoj.
Benjamin Krause
Benjamin Krause diras:
2013-08-18 12:52
Leo Zalaim, ĉu viro rajtas stari apud mezlernejo kun afiŝo "mi amas virinojn, kaj fieras pri tio"?
Leo Zalaim
Leo Zalaim diras:
2013-08-18 13:49
@Leon Roijen: Ĉiu vulpo sian voston laŭdas :). Leon, viaj juĝoj pri samseksemuloj estas biasaj. Kaj rememoroj de vi (aŭ iu ajn) evidente ne estas objektivaj. Se vi kredas, ke homoj naskiĝas gejoj (ke ili ekz. havas ian gejan genon), vi certe miskomprenas la faktojn, kaj (plejeble senintence) erarigas aliajn. Bonvolu legi pri stampaĵo (imprinting).
http://en.wikipedia.org/wiki/Imprinting_(psychology)#Sexual_imprinting
Cyril Brosch
Cyril Brosch diras:
2013-08-18 15:04
Fringoj ne estas homoj...

Jen nova artikolo, kiu klarigas, kial samseksemo estas gene kaŭzita, kvankam ne ekzistas speciala "geja geno":
William R. Rice, Urban Friberg, and Sergey Gavrilets: Homosexuality as a Consequence of Epigenetically Canalized Sexual Development. The Quarterly Review of Biology, Vol. 87, Nr. 4, Dezember 2012
Ĝi klarigas, kial samseksemo estas statistike stabila (do de generacio al generacio nek pli- nek malpliiĝas), kio ne estus komprenebla, se ĝi dependus de geno (pro la malofta generado de infanoj fare de gejoj ilia nombro devus malaltiĝi) aŭ de sociaj faktoroj (depende de la toleremo de la koncernaj socio devus esti pli aŭ malpli da samseksemuloj, sed fakte varias nur la nombro de la samseksemuloj, kiuj konfesas sian orientiĝon).
Vladimir Jurjevicx Minin
Vladimir Jurjevicx Minin diras:
2013-08-18 14:26
A. Kuenzli pravas: ne necesas organizi UK-ojn en Svisio. Kiel estas sciate, Svisio okupigxis dum jarcentoj pri allogado de monegoj de cxiuj krimuloj de la mondo kaj per enorma uzurado, uzante tiun monegon. Do tiu malhonesta ricxigxo ne permesas al honestaj esperantistoj kongresi en Svisio. Samseksemo ja estas multe pli nobla sinokupo, ol uzurado. Se Svisio fermos siajn bankojn kaj disdonas tiun malpuran monon al malricxuloj, ni eble konsentos kongresi tie. Kaj krome, ni ne scias, cxu estas permesite en Svisio propagandi zoofilion, nekrofilion, pedofilion... al infanoj. Se jes, do niaj internaciaj Zoofilia Esperanto-Asocio, Nekrofilia Esperanto-Asocio, Pedofilia Esperanto-Asocio... ne povos okazigi siajn programerojn en svisa UK. Sed mi gxuste scias, ke en Rusio ne ekzistas legxoj kontraux propagando de zoofilio, pedofilio, nekrofilio... al infanoj. Do cxiuj adeptoj de tiuj noblaj movadoj povas sen ajna risko kongresi en Rusio. Ankaux samseksemuloj povas, se ili ne planas propagandi samseksemon al infanoj en Rusio. :-)
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2013-08-18 17:49
> Ankaux samseksemuloj povas, se ili ne planas propagandi samseksemon al infanoj en Rusio. :-)

Laŭ mia scio, samseksamuloj neniam planas propragandi samseksemon al infanoj, nek en Rusio nek ie ajn. Ankaŭ al plenkreskuloj samseksamuloj ne "propagandas" samseksemon: ili volas rajti agi laŭ siaj deziroj, esti respektataj kaj esti lasataj en paco, ne samseksamuligi la ceteron de la homaro.

S(ams)eksemon al infanoj eble propagandas pederastoj, sed tio estas tute alia afero. Fakte, plej multaj pederastoj ne estas samseksamuloj.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-08-18 18:39
Ne temas nur pri propagando (al neplenkreskuloj), sed nura informado au parolado pri tiu temo en cheesto de infanoj, au neplenkreskuloj evidente sufichas por esti punita. Ech rakonti shercon pri tia temo estos vershajne malpermesite kaj punote. Tiaj leghoj nur celas timigi la socion.

Sufiche detalan superrigardon pri la aktuala kaj historia situacioj donas
http://de.wikipedia.org/[…]/Homosexualit%C3%A4t_in_Russland
kaj la analogaj lingvaj versioj

Kiel ajn, la koncerna legha paragrafo (kiun Kalle supre tradukis al Eo) estas sufiche guma kaj lauplache interpretebla kaj arbitre aplikebla. La infanoj, au neplenkreskuloj vershajne estas nur preteksto por povi persekuti certan homgrupon, en tiu chi kazo gejojn, ghenerale. GHUSTE TIO estas la problemo, malbona kaj neaprobinda, sendepende de tio chu temas pri gejoj au iu alia cepubliko au chu vi shatas gejojn au ne, kio estas duarangaj demandoj.

Ankau en Svislando dum longa tempo ekzistas fortaj rezervoj rilate al samseksemo flanke de la autoritatoj, kaj de la socio entute (katolikoj, protestantoj). Chu tio plachas au ne, la liberala shtato decidis ne plu subpremi au diskriminacii samseksemulojn kaj egalrajtigi ilin antau la legho. Certe, estas iom strange, se en la TV oni vidas du virojn au virinojn, kiuj geedzighas, sed la homaro alkutimighos ankau al tio. Se la validaj leghoj estas respektitaj (kaj chiam ekzistas bezono por plibonigi leghojn), tiuj homoj povu fari private kion ili volas.

La moderna pedagogio ghuste ankau zorgas pri tio, ke en la lerneoj la infanoj ricevas ankau informojn pri seksa edukado. Tio daure estas tikla kaj embarasa momento de la aplikado, kaj multaj instruistoj penas trakti tiun chi temon.

Malpermesi paroli perleghe antau neplenkreskuloj pri samseksemo do estas altgrada stultajho kaj ridindajho. Se en tia legho oni malpermesus la adopton de infanoj fare de gejoj, tio estus alia, pli substanca traktajho. En Ruslando ja okazis vasta diskuto pri adopto de rusaj infanoj fare de eksterlandanoj, precipe usonanoj. Mi ne scias chu chi-rilate ekzistas valida legho. Vershajne jes, char la Dumao ja akceptis tiun malpermeson, se mi bone memoras la skandalon. Tiu legho povas signifi inter alie, ke rusaj infanoj daure devas vivi en mizero, dum usonaj gepatroj povus helpi al ili vivi dignan infanecon kaj adoleskighon. Ghuste tion chi Putin volas eviti.

Kiel ajn, la temo de la samseksemo estas speco de mezurilo kaj pruvilo por la liberala kaj tolerema socio, chu ghi vere pretas toleri tiajn fenomenojn. Char la ruslanda socio estas nek liberala nek tolerema, estas nenio por miri, ke en tiu lando oni enkondukas tian leghojn.

Kiel ghenerale konate, shajnas, ke samseksemo estis vaste aplikata fenomeno inter pastroj de la katolika eklezio, kiu ghis nun havas problemon objektive kaj honeste trakti tiun chi temon kaj grandparte prisilentas la skandalon. Kion oni scias pri tiu temo, respegulas vershajne nur la pinton de la glacimonto.

Do, ne la legho mem (kiu en si mem tute ne interesas min persone) estas la esenca problemo, sed la tuta tendenca politiko de la Kremlo, kiu celas la diskriminacion de plej diversaj grupoj de la civilsocio, kiuj laudire forlasas la "rusajn tradiciojn" (ho mia dio kiaj tradicioj ili estas??? - la sovetia shtato ja elsarkis preskau chiujn), kiuj ne respektas la putinisman ordon kaj kiuj estas influitaj de la Okcidento. Ankau esperantistoj (inter kiuj ekzistas anoj de plej diversaj sociaj minoritatoj kaj reprezentantoj - de gejoj, antiputinistoj ghis "eksterlandaj agentoj") povus esti koncernataj de analogaj leghoj. Pro tio la temo devas interesi la e-istojn. Ni ne devas palavri chirkau la kacho por kompreni kio okazas kaj kiuj estas la celoj de similaj leghoj.
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2013-08-18 14:55
Sveda altsaltistino Emma Green dum la Moskva Ĉampioneco komence kolorigis siajn ungojn ĉielarke proteste al la kontraŭgeja leĝo en Rusa Federacio kaj kontraŭ la rusiaj aŭtoritatuloj. Sveda Federacio tamen devigis ŝin en finalo de altsaltado ŝanĝi la kolorojn de la ungoj. Ĉu svedaj esperantistoj jam protestas kontraŭ sia Federacio?
La kuraĝa kiso de Firova kun Riĵova estis ankaŭ "elverŝo de oleo en la fajron" kontraŭ la leĝo de Putin. SED TAMEN LA TUTA MONDO MEMORAS KE TUTE SAME HONECKER KISIS BREJXNJEVON (sed tiam V.Putin kiel (p)rezidento de KGB /Sxtata Sekureca Komitato/ rezidanta en Dresdeno ne havis kuraĝon protesti ke ankaŭ infanoj tion vidas!!!)
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-08-18 16:27
Principe, neniu landa Eo-asocio protestas kontrau sia registaro, ech se tiu lanchas militon au grandskale lezas la homajn rajtojn, char mankas la kuragho kaj la kritika menso. Ili principe ne faras tion, char ili atendas de sia registaro apogon che la enkonduko de Eo. Do, pro tio ili nepre apogas la politikon de sia shtato, rekte au malrekte. Jen kio bremsas la protestemon. Mi konas neniun politike pli hipokritan movadon ol la esperantistan.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-08-18 15:22
Al tia probable iom ironia komento mi (serioze) respondus tiel:

Mi esperas, ke kolego Minin ne forgesis, ke probable multaj viaj ruslandaj politikistoj kaj komercistoj daure preferas deponi sian monon en svisaj bankoj, kiuj estas konsiderataj, sendepende de la klopodo de aliaj financplacoj (precipe usonaj, germanaj, italaj kaj francaj, sed ne rusaj lau mia scio) detrui la bankan sekreton, kiel la plej sekuraj kaj preferataj en la mondo. Do, se la e-istoj bone kondutas, ili estas bonvenaj kongresi en Svislando (kion ili ja faris jam plurfoje en la pasinteco kaj chiam estis tre kontentaj), por admiri la diversspecajn bovinojn kaj manghi la bongustan fromaghon (tio povus allogi chefe rusajn, chinajn kaj japanajn Eo-turistojn).

Cetere, chu vi audis pri la rusa mafio? Kion lau vi ghi faras per sia mono, kiun ghi "gajnis/as" per la vendado de la de ghi senskrupule ekspluatitaj naturaj richajhoj kaj resursoj de Ruslando - cetere en kunlaboro kun diversaj same senskrupulaj eksterlandaj firmaoj, kiuj rabante arbarojn volas profiti de tiu lukrativa komercado - (dum la komunismo tiujn resursojn oni nomis "popola proprajho")?

Do, mi volonte diskutas kun vi pri Svislando (ne nur pri fromagho kaj bovinoj), sed sub kondichoj objektivaj, informitaj, senantaujughaj kaj inteligentaj, ankau pri la banka sekreto kaj la rolo de svisaj bankoj iam kaj nun, kvankam mi ne konsideras min fakulo pri tiaj temoj.

Krachante kaj salivante kontrau Svislando, cetere neniam forgesu, ke Svislando tuj efike helpas, per nemalmulte da mono, ankau al Ruslando (se ghi akceptas la helpon, kio ja okazas malofte), se ie okazas ia katastrofo, inundo, tertremo, milito ktp.

Leon Roijen
Leon Roijen diras:
2013-08-18 22:02
@Andreas: via analizo en via mesagho de 2013-08-18 18:39 estas tre klara kaj ghusta. Ankau vian mesaghon de 2013-08-18 16:27 mi substrekas: la starpunkto de UEA "ne jughi sed eduki" eble estas nobla, sed ne ghusta: mi forte kredas je universale kaj eterne valida moralo, interna distingopovo inter bono kaj malbono en chiu homo, foje vualitaj interalie pro sociaj, kulturaj kaj religiaj kialoj, sed popoloj devos mem malkovri tiun universalan moralon. Ni okcidentuloj ne devas "eduki" aliajn popolojn, tio ja sonas je novkoloniismo. Ni ja devas jughi: ne kun okcidentaj valoroj en la mano, sed kun tiu eterna, universala moralo kiun mi jhus menciis.
Mi samopinias kun vi ankau pri tio, ke la E-movado estas politike tre hipokrita: nur necesas rigardi filmeton en youtube de Fidel Castro chirkauata de E-istoj.
           
Leon Roijen
Leon Roijen diras:
2013-08-18 22:14
@Leo Zalaim: la plimulto de la homoj en liberaj landoj konsideras samseksamon genetike akirita eco, sed al mi tute ne gravas tiu diskuto: chu genetike akirita, chu pro mediaj influoj au ech libera elekto: ne estas io ajn malbona pri samseksamo, do la "kauzo" estas eble interesa akademia demando, sed praktike ne grava.
Vian tekston pri "imprinting" mi ne komprenas: ambau miaj gepatroj estis aliseksamaj, ghis la eltrovo pri mia propra seksa orientigho, mi neniam audis pri samseksamo, mi neniam vidis au audis pri aliaj samseksamaj viroj. Do mi vere ne povas imagi, kiel tiu "imprinting" devus okazi.
Benoît Philippe
Benoît Philippe diras:
2013-08-18 22:44
Restas bedaŭrinde nur esperi, ke la gej-fobiuloj aŭ generu samsekseman infanon au ricevu samsekseman nepon au nepinon, por ke ankaŭ ili ricevu la bonŝancon iomete humaniĝi, nobliĝi, saĝiĝi...
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-08-18 23:09
Ghuste tio estas ekzemplo de propagandajho tre dubinda kaj ne tro shatinda. Kaj lau la nova legho vi vershajne riskus esti tuj arestita, se vi dirus tion en Rusio ... :))) Feliche, en interreto neniu povas aresti vin, chu ne, kaj ni esperu, ke la libereco en la interreto shanghos ankau la fermitan rusan socion.

Cetere kio ghenas min che certaj samseksemuloj estas, ke ili povas esti iom tro "afablaj" (t.e. tro altrudighemaj), kion mi spertis ekzemple foje en Berlino, kie mi trafis sen antaua scio al iu nesto de samseksemuloj, kiuj gastigis min. :-))

Alia cetero estas, ke lau mia scio povas okazi teruraj konfliktoj ankau inter gejoj, kiam jhaluzo au aliaj kauzoj ludas iun rolon. Chu en tiu kazo oni ricevas la bonshancon humanighi, noblighi, saghighi, mi ne scias. Vershajne ekzistas kaj bonaj gejoj kaj malbonaj gejoj, kiel che chiuj ceteraj homoj.

Vladimir Jurjevicx Minin
Vladimir Jurjevicx Minin diras:
2013-08-19 04:25
Andreas, jen vi mem konsentis, ke samseksemuloj estas tre sintrudemaj, samkiel en tiu cxi diskuto. Vi mem konfesis, ke krimuloj el Rusio kasxas sian monon en Svisio. Kial la svisaj bankoj ne rifuzas akcepti tiun kriman monon?
Kial vi ne respondis al la demando: cxu en Svisio permesatas propagandi pedofilion, zoofilion, nekrofilion, samseksemon... al infanoj?
Leon Roijen
Leon Roijen diras:
2013-08-19 06:03
@Vladimir Jurjevicx Minin: sendube ankau estas multe da aliseksamaj, sintrudemaj, rusaj viroj, antau au post drinkado de vodko. Mi ne dubas, ke rusaj virinoj scias pri tio.
Mi citas: "Domestic violence, sexual assault, sexual harassment and human trafficking persist as serious problems in contemporary Russia" : http://www.stopvaw.org/russian_federation kaj legu sub "Violence against Women" , "Domestic Violence", "Rape", "Sexual Harassment" kaj "Trafficking in Persons". Kompare al tio, ekzisto de kelkaj sintrudemaj samseksamaj viroj estas tute sensignifa.
Kaj mi ne nomighas Andreas, sed mi ja povas respondi al demando via: jes, en Svislando oni parolas en lernejoj pro seksa orientigho: http://www.pinkcross.ch/ind[…]ew&id=30&Itemid=167 .
Via ideo de "propagando" estas plej ridinda: infanoj ne farighas gejaj char ili audas pri samseksamo. Kontraue, estas ech tute normale ke neplenaghaj samseksuloj "eksperimentas" unu kun la alia kaj poste tamen la plimulto el ili farighas aliseksama.
 
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2013-08-19 09:14
"antaŭ aŭ post drinkado de vodko" -- Mi miras, ke vi tiel senĝene enplektas rasismajn stereotipojn.
Cyril Brosch
Cyril Brosch diras:
2013-08-19 10:04
Jes, tio certe ne estas deca konduto, eĉ se ĝi havas pli realan kaj konstateblan bazon ol la timo je samseksemuloj.

Parenteze, ĉar nekontesteble Esperanto minacas la rusan lingvon en la sama maniero, kiel la samseksemuloj minacas la rusan socion, mi proponas nepre aldoni paragrafon al la leĝo, kiu malpermesas propagandon de Esperanto, almenaŭ al neplenkreskuloj. Oni ne forgesu ankaŭ maldekstramanulojn, ĉar kiom perversa kaj nenatura oni povas esti: uzi la malĝustan manon, kia diablaĵo!
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2013-08-19 10:17
Plia afero, pri kiu mi miras, estas, ke germanoj ankoraŭ hodiaŭ, post du sensukcesaj provoj, provas feliĉigi la tutan mondon per siaj konvinkoj kaj mond-konceptoj.
Cyril Brosch
Cyril Brosch diras:
2013-08-19 10:35
ಠ_ಠ
Ne temas pri feliĉigo de iu ajn, eĉ ne pri samseksemo, sed pri tio, ke bazaj homaj rajtoj estas necedeblaj kaj validas por ĉiuj, ĉie.

Tiu senutila leĝo fakte MORTIGAS homojn, ĉar ĝi servas kiel legitimo al la dekstremuloj persekutantaj (ŝajne sen malhelpo fare de la polico) aliulojn kaj baras la informadon de plenkreskantoj, kiuj havas krizegon de identeco kaj estas en danĝero sinmortigi.
Leo Zalaim
Leo Zalaim diras:
2013-08-19 13:22
Ankaŭ tiel nomataj "homaj rajtoj" servas al kelkaj "demokrataj" ŝtatoj kiel legitimo por mortigi miloj da homoj (kiuj vivas "mise").
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-08-19 16:56
Mi kredas ke pri tio povus konsenti kun vi eĉ Anti Künstlich. Sed ĝuste tial ja estus multe pli bone denunci tion al la mondo, anstataŭ vane defendadi atencon al unu grupo de siaj samlandanoj, ĉu ne?
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-08-19 17:14
Ne Anti Künstlich ne povas konsenti. (Interese, kion dano subaudas en germanaj nomoj - vershajne en la dana lingvo Andy Künzli estas tiel prononcita).

Shajnas, ke en LiFo anoncas sin chefe homoj, kiuj nomas la homajn rajtojn "tiel nomataj", dum la ceteraj e-istoj (espereble la grandparto), kiuj havas pli normalan rilalton al la homaj rajtoj, bedaurinde mankas kaj silentas chi tie.

Mi jam komprenis, ke la tuta energio, kiun oni uzas en LiFo por komprenigi al tiuj homoj iojn ajn, estas vane elspezita, char temas pri senesperaj kazoj.

Leon Roijen
Leon Roijen diras:
2013-08-19 13:32
@Cyril Brosch kaj Sebastian Hartwig: rasismaj stereotipoj? Pardonu, sed lau mia scio rusoj ne estas raso, chu mi eraras?
Cetere, mi ne parolis pri rusoj ghenerale. Bonvolu ne pruntedoni vortojn al mi kiujn mi ne diris.
Krome, tiu "antau au post vodko" estis duone sherca, duone serioza. Ne estas sekreto ke geedza violento ligita al vodko-uzado estas nemalgranda problemo en la rusa socio. Pli bone okupighi pri tio ol subpremi homojn kiuj amas unu la alian.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-08-19 16:59
Mi ne komprenis, chu la priraportitaj aferoj en tiu chi artikolo
http://www.der-postillon.co[…]lympische-winterspiele.html
estas shercaj au seriozaj. Lau tio, en gazetara konferenco en Soci, kie Putin prezentis la programon, li faris la sekvantajn rimarkigojn:

Lau tio, Putin intencas ekskludi au adapti diversajn sportojn, kiujn li suspektas kiel "samseksemajn".
Temas pri:
1. Bobo: Kie lau Putin viroj sidas tro proksime unu malantau la alia en penisforma veturilo kaj veturas tra malvasta kanalo.
2. Samseksemajn problemojn li vidas ankau en skiado kaj sketado, kie li postulis, ke la viroj devas rezigni pri tro malvastaj vestajhoj kun brilaj elementoj kaj anstatau tio aperi en chasista au armea uniformo au kun nuda korpo.
3. Por ne gheni la "tradician familian bildon" en la kazo de la kurlingo nur sekse miksitaj teamoj rajtas partpreni en la konkurso. La rolo de la virinoj estas vishi.
4. Kaj che la biatlono Putin sentas sin ghenata de la prefikso bi-.

Char mi ne trovis alian artikolon pri tiu laudira gazetara konferenco, do la seriozeco de tiu informo estas kontestebla. Kaze ke temas pri sherco, en tiu kazo ghi estas tre trafa. Mi spektos hodiau vespere la rusan TV por eventuale eksii on pri tiu afero.


Shajnas, ke tute malsherca sed serioza estas tio, kion diris la IOC-prezidanto Rogge la 16an de augusto.
http://www.zeit.de/sport/2013-08/homosexualitaet-ioc-strafe

Per stranga argumento li minacis chiujn sportistojn, ke IOC ekskludos ilin, se ili protestos kontrau la putina gejolegho au kritike esprimighos pri tiu chi temo en politika senco.

Intertempe, kontrau la putina gejolegho protestis inter alie Konstantin Yablotskyi, prezidanto de LGBT Sports Federation, kaj kelkaj famaj muzikistoj kiel Anna Netrebko. en la koncerna artikolo estas menciite, ke ankau Cajkovskij estis samseksema, kvankam oni neas tion en Ruslando.

Aktualajn informojn pri tiu chi temo oni povas sekvi sur http://www.osteuropa.ch

Cyril Brosch
Cyril Brosch diras:
2013-08-19 22:24
"Der Postillon" estas satira retgazeto (parenteze tre bona), kvankam la dubo, kiun vi ekhavis, montris, kiom absurda jam iĝis la tuta temaro.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-08-19 22:46
Nu jes, ghi estas tre serioza satira gazeto, mi dirus. Mi ne konis ghin kaj legis nur tiun artikolon pri Putin, Sochi kaj samseksemo, inter aro da aliaj, "seriozaj" gazetartikoloj pri la temo.

Sed la dirajhoj de Rogge, Netrebko kaj Yablotskyi shajne estas tute seriozaj, espereble.
Benoît Philippe
Benoît Philippe diras:
2013-08-20 12:42
Cyril Brosch tre subtile pravas dirante ke Esperanto minacas la rusan lingvon en la sama maniero, kiel la samseksemuloj minacas la rusan socion, ĉar...
... "disvastigo de informoj pri" Esperanto "celantaj estigi ĉe neplenkreskuloj netradiciajn" interkomunikadajn "sintenojn, allogon al netradiciaj" interkomunikadaj "rilatoj, falsan impreson pri la socia egalvaloro de tradiciaj" ruslingvaj "kaj netradiciaj" esperanto-lingvaj interkomunikadaj "rilatoj, aŭ altrudado de la informoj pri netradiciaj" interkomunikadaj "rilatoj kreanta interesiĝon al" Esperanto putrigas la junularon de Rusio.
La laŭleĝa "tradicia" rusa pensmaniero de post 1905 ne permesas Universalan Kongreson de Esperanto en Rusio.
Vladimir Jurjevicx Minin
Vladimir Jurjevicx Minin diras:
2013-08-20 13:16
Andreas, mi komprenas, ke cxiu ajn povas libere veni al Svisio kaj libere propagandi nekrofilion, zoofilion, pedofilion, samseksemon... al svisaj infanoj. Cxu vere? :-o
Cyril Brosch
Cyril Brosch diras:
2013-08-20 13:37
Ĉu vere indas respondi al malbona komparo de krimaj kaj objektive difektaj sintenoj kiel pedofilio kun samseksemo, kiu damaĝas al neniu?

(Se oni kompreneble subtenas la science senbazajn asertojn, ke samseksemo estas 1. libera elekto de homo kaj 2. iel psike difekta, oni povas havi alian opinion; sed psika ŝarĝaĵo samseksemo estas nur en diskriminacianta medio, kio kondukas al certa diabla cirklo, ĉar la diskriminacio generas la pravigon por diskriminacio).
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-08-20 14:06
Mi ne scias.
Leon Roijen
Leon Roijen diras:
2013-08-20 13:53
Nekrofilio, zoofilio, pedofilio... S-ro Minin, vi estas malsana homo... Kio sur lia koro, tio sur lia lango, chu ne?
Cyril Brosch
Cyril Brosch diras:
2013-08-20 14:50
Kvankam mi povas kompreni via frustriĝon, insultoj nek plifortigas viajn argumentojn aŭ reputacion.

Mi krome, rilate al via mesaĝo de 2013-08-19 13:32, neniam akuzis vin pro rasismo, sed tamen ankaŭ la eltirkestigo de stereotipoj kiel la "drinkantaj rusoj" ne helpas.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-08-20 15:21
Mi konas s-ron Minin persone, ankorau de sovetiaj tempoj.

Lau mia scio, li malaperis en Usonon kaj oni iom perdis la kontakton kun tiu eminenta rusa esperantisto.

Por pli bone konatighi kun la kontribuo de s-ro Minin kaj povi objektive pritaksi la ghisnunan laboron kaj agadon de s-ro Minin, mi sugetas al li verki 10-paghan raporton pri la ghisnuna profesia laboro kaj Eo-agado kaj publikigi biblografion pri la ghisnuna verkaro. Chi tion oni povus aperigi au en la interreto au en la aktoj de GIL, kies kunlaboranto Cyril estas.

Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-08-20 15:22
sugestas, kompreneble.
Leon Roijen
Leon Roijen diras:
2013-08-20 14:19
Shajnas, ke ech estas necerte chu la Olimpikaj Vintraj Ludoj povos okazi en Rusio:

http://www.pinknews.co.uk/[…]/
Leon Roijen
Leon Roijen diras:
2013-08-20 15:56
@Cyril Brosch: S-ro Brosch... Sebastian Hartwig kulpigis min pri "enplekto de rasismaj stereotipoj", kaj vi aldonis ke "tio certe ne estas deca konduto"... shajnas tamen al mi aprobo de tio, kion Hartwig pli frue diris.
Mi estas surprizita pro tio, ke kiel lingvisto vi ne konas la signifon de "stereotipo". Mi neniam diris "la drinkantaj rusoj", neniam gheneraligis kaj do tute ne uzis steretipon, mi nur diris: "sendube ankau estas multe da aliseksamaj, sintrudemaj, rusaj viroj, antau au post drinkado de vodko."
Plue, mi ne insultas. Homo kiu parolas, pri nekrofilio, pedofilio, zoofilio, kaj aldonas samseksamon kaj ne vidas la diferenco inter tiuj aferoj, vere estas malsana - tio estas nur mia sincera opinio, ne insulto.
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2013-08-20 17:12
Leon, kial vi subite kaj senrilate al la artikola temo skribis pri la "drinkado de vodko" rilate al "rusaj viroj"? - Tute klare vi aktivigis negativan stereotipon.

Pri tio, ĉu oni nomu tion "rasisma" aŭ "etnisma" aŭ "naciisma", eblus longe debati, sed tio estus nur batalo pri vortoj. Kp. tamen, kion oni skribis en Vikipedio (artikolo "Rasismo"): "Ne nur pri striktesence rasoj estiĝas rasismaj sentoj kaj asertoj"
Leo Zalaim
Leo Zalaim diras:
2013-08-20 16:18
Leon Roijen: Ĉu vi ne toleras nekrofilojn? Ĉu vi opinias, ke ili ne havas rajton fiki kadavrojn (kiuj parenteze tute ne kontraŭas). Kaj ankoraŭ, kiel vi pensas, ĉu iuj beboj naskiĝas nekrofiloj, aŭ ili iĝas tiaj dum la vivado, kaj oni devas ilin kuraci?
Leon Roijen
Leon Roijen diras:
2013-08-20 16:55
@Leo Zalaim: Chu via intelekto vere estas tiom malgranda, ke vi ne komprenas, ke chi tie temas pri samseksamo kaj ne pri nekrofilio, chu vi vere ne vidas la diferencon? Nur honesta demando, ne insulto.
Leon Roijen
Leon Roijen diras:
2013-08-20 17:24
@Sebastian Hartwig: Sebastian: Bonvolu legi antau ol komenti, mi parolis pri "aliseksamaj, sintrudemaj, rusaj viroj". Mi ne parolis pri rusaj viroj ghenerale. Chu tio estas tiom malfacile komprenebla? Se vi ne komprenas la signifon de "stereotipo", legu en via gepatra lingvo, kiu estas la germana, se mi ne eraras:
http://de.wikipedia.org/wiki/Stereotyp
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2013-08-20 17:44
Kara Leon, ŝajne vi ne konscias pri tio, kion vi ĉi tie skribis. Bedaŭrinde.
Leo Zalaim
Leo Zalaim diras:
2013-08-20 18:24
@Leon Roijen: Mi neniam aŭdis, ke iu konfesis, ke lia intelekto estas "malgranda". Sed se vi ŝatas opinii tiel - mi konsentas kun vi por via plezuro. Tamen temas ne pri la grandeco de mia menso. En la antaŭa mesaĝo mi nur volis diri, ke estas multe da seksaj... inklinoj, pri kiuj oni ne parolas al infanoj kaj ne proponas al ili provi tiujn. Aliaj landoj - aliaj moroj. Kial vi ne povas akcepti tielan simplan aferon? Kaj ankoraŭ la "kontraŭgeja" leĝo en Rusio tute ne tabuas paroli pri samseksemo, ĝi nur malpermesas propagandi tion. Sed vi ŝajne estas tiom saĝa, ke ne kapablas kompreni diferencon inter neŭtrala informado kaj alloga reklamo.
Leon Roijen
Leon Roijen diras:
2013-08-20 18:28
Kara Sebastian: errare humanum est, sed perseverare diabolicum.
Ian Fantom
Ian Fantom diras:
2013-08-20 18:59
@Ian Fantom 2013-08-16 13:12 : "Ĉu iu kuraĝas nomi eĉ unu landon en kiu eblus okazigi Universalan Kongreson?"

Kaj ankoraŭ neniu kuraĝis nomi eĉ unu landon, kie eblus okazigi Universalan Kongreson, sen ke estu bona kaŭzo bojkoti ĝin. Ĝis nun Rusio kaj Svislando estas eliminitaj, pro gejofobio kaj uzurio respektive. Eblus elimini ankaŭ Brition, lando de La Civito de Londono, ankaŭ pro uzurio. Britio ankaŭ diskriminacias kontraŭ afrikanojn; mi scias post multe da persona strebado pri la malfacilo de afrikanoj ricevi vizojn. La brita registaro estas ankaŭ islamofobia kaj kontraŭa al la zamenhofa ideo de multkulturismo. Ne necesas leĝoj pri tio; sufiĉas nura hipokriteco. Kaj kompreneble la brita registaro provas trudi al la mondo hegemonion de la angla lingvo.

Ni povas ankaŭ elimini ĉiujn landojn de EU, pro la hipokriteco de la lingvopolitiko de EU. Usonon ni povas elimini ĉar ili enkarcerigas homojn en gulagoj kaj torturas ilin sen jura proceso. Pollando ne taŭgus pro sia usona torturejo kaj sia akcepto de kaptitoj de usono por torturado.

Taŭgus neniu NATO-lando pro la kaŝa operacio Gladio, en kiu sekretaj postrestaj armeoj de NATO organizis teroristajn eventojn kaj kulpigis maldekstrulojn. Oni diras, ke tion ili ĉesigis, sed ni ne havas pruvon pri tio, kaj estas ĉia kialo opinii ke ili daŭrigas la terorismon en alia formo, nun kulpigante islamanojn. Ĉu aŭ ne ili tion ĉesigis, NATO estas terorisma organizaĵo. Kvazaŭa membro de NATO estas Israelo, kiu eliminiĝus pro la teruraj vivkondiĉoj kaj manko de demokratiaj rajtoj de siaj civitanoj (kun escepto de la judoj, kompreneble).

Do ni povas elimini ĉiujn NATO-landojn, ĉiujn EU-landojn, ĉiujn landojn en kiuj oni diskriminacias kontraŭ samseksemulojn, ĉiujn landojn en kiuj propagando al infanoj de zoofilio, nekrofilio, kaj pedofilio estas kontraŭleĝa, ĉiujn landojn en kiuj propagando al infanoj de zoofilio, nekrofilio kaj pedofilio estas permesataj, ĉar ĝenerale la infankongresoj okazas en la sama lando kiel la UK, kaj ĉiujn landojn en kiuj oni propagandas la 'Anglaparolan Ideon', kiu nuntempe estas konata ankaŭ kiel la 'Nova Monda Ordo'. Do kiom da landoj restas?

En Britio havi samseksemajn rilatojn, eĉ private, estis ĝis antaŭ kelkaj jardekoj krimo punebla per enkarcerigo, sed ja okazis Universalaj Kongresoj en la lando. Do kio estas la kaŭzo de tiom verva erupcio de indigno pri kongreslandoj nuntempe?

Kvankam multaj homoj ja havas fortajn opiniojn pri la agoj de diversaj registaroj, mi ne povas ne senti, ke la tutan aferon incitas iuj kies sola vera celo estas kaŭzi disrompon kaj malharmonion.
Leon Roijen
Leon Roijen diras:
2013-08-20 19:05
Leo Zalaim: Mi ne diris, ke mi opinias, ke via intelekto estas malgranda - mi nur starigis la demandon.
Vi nun parolas pri seksaj inklinoj... sed ne temas pri tio: temas pri seksaj orientighoj, kaj tiuj estas "aliseksama", "ambauseksama" kaj "samseksama".Samkiel ekzistas homoj kun hautkoloroj blankaj, flavaj, rughaj, nigraj.
Unuj ne estas malpli bonaj au malpli ghustaj ol aliaj.
Tiu naziisma kontraugeja legho tutcerte tabuigas paroli pri samseksamo: antau ne mallonge en Rusio, en Murmansko, oni arestis 4 nederlandanojn nur char ili faris dokumentan filmon kaj intervjuis gejojn. Intervjui homojn, ne estas propagando, chu? Kaj "neutrala informado" ? Chu tio estas termino el sovertuniaj tempoj? Chu vi ne konscias, ke informoj preskau neniam estas neutralaj sed koloritaj de tiuj, kiuj disvastigas ilin?
Plue, kion vi konsideras "alloga reklamo"? Mi ne konscias pri televid- au radioreklamoj, kiuj alvokas homojn farighi samseksama, chu vi?
Daure resonadas demando en mia kapo: kio fakte estas via problemo je samseksamo?
Leon Roijen
Leon Roijen diras:
2013-08-20 19:12
@Ian Fantom: vi forgesas: Britio antaueniris kaj senkrimigis samseksamon, ech ebligas edzighon de samseksamuloj. Rusio kontraue, per naziismaj legoj retropashas en la historion... tial la granda indigno. Oni ja ankau ne organizus UK-on en lando kie legho denove apartigus au slavigus nigrulojn.
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-08-20 20:37
En iuj landoj de Afriko, cetere, oni ankaŭ malprogresis dum la lastaj jaroj, kun multe pli longaj paŝoj ol en Rusio. Tiu evoluo estas inspirita unuavice de la disvastiĝo de Kristanaj sektoj importitaj el Usono - tiuj sektoj klopodis ankaŭ en la Baltiaj ŝtatoj, sed sen multe da sukceso.

Mi ne dubas ke la plej efika maniero kontraŭbatali gejfobion en Rusio estas prezenti ĝin al la ordinaraj civitanoj kiel Usonan produkton kapablan sukcesi en Afriko, sed ne alikontinente.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-08-20 22:29
Ba, kristanaj sektoj ne estas importitaj nur el Usono, sed ili agas internacie. Eble esploru, kiaj sektanoj el Danlando ghissate aperas en tiuj landoj.

En Okcidento oni komprenis, ke malpermesi certajn aferojn estas kontrau-produktiva. Chio kion la shtato malpermesas, ne nur en Ruslando, sed praktke chie, oni faras sekrete. La intenco de Putin ne estas malpermesi tiujn aferojn en si mem, sed lanchi provokojn kontrau la Okcidento, kie tiuj aferoj estas permesitaj, por prezenti al la ruslanda popolo propran kontrau-modelon (por povi ludi iun memstaran rolon en la mondo) kaj trovi apogon por sia politiko, char li perfekte scias, kiel stulte kaj panike la publiko reagos en Okcidento.

La plej efika rimedo ne estas brua reagado al tiuj stultaj aferoj (pri kiuj en la ruslanda gazetaro oni ne raportas), sed bridi la farojn de Putin per efikaj celtrafaj rimedoj, kiel rezigno pri acheto de gaso el Rusio, bojkoto de sportaj kaj aliaj gravaj internaciaj eventoj en Ruslando kaj rifuzo de pint-konferencoj kun Putin (kiel saghe Obama faris), inter alie.
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-08-21 10:43
Ne multaj Kristanaj sektoj originintaj en Danio entute estas konataj eksterlande, kaj ili estas tro okupitaj konverti la Danojn. La sola religia grupo kiu havas la pezon por iel ajn influi al Afrikaj politikistoj estas la nacia Luterana eklezio. En ĝi oni ankoraŭ trovas reakciajn poŝetojn kie oni kontraŭas eĉ la pastriĝon de virinoj k.s., sed ankaŭ tiuj reakciuloj estas tro okupitaj pri rezisto al la eneklekzia evoluo por pensi pri konvertado de eksterlandanoj.
Ian Fantom
Ian Fantom diras:
2013-08-24 12:19
Mi tute ne forgesis, ke Britio senkrimigis samseksamon. Tio estas gxenerale komprenita. Mi parolas pri la memkontento de homoj kiuj kondamnas unu landon pri legxo relative milda kompare kun la propra legxo de antaux nur mallonga tempo. En tiu tempo la malpermeso de samseksamaj rilatoj ne estis obstaklo al la okazigo de Universalaj Kongresoj.

Mian demandon, en kiu lando povus okazi Universala Kongreso, trafis la kutimaj trolecaj reagoj. Se ecx tion ni ne povas dece diskuti, kian esperon ni povas havi por la estonteco?
Leon Roijen
Leon Roijen diras:
2013-08-20 19:14
*legHO* kaj *sklavigus*. Pardonu - domaghe ke mankas ebleco poste korekti mesaghojn.
Benoît Philippe
Benoît Philippe diras:
2013-08-20 22:55
Miskristanaj eklezioj, sektegoj, sektoj kaj sektetoj ne malmulte kontribuis kaj plu kontibuas al gejfobio. Ĉu povus esti, ke la eventuale patologia, certe malserena kaj precipe tre danĝera gejfobio de iuj el niaj kundiskutantoj devenas almenaŭ parte de tia miskristana influo (ekzemple de la rus-ortodoksa eklezio)?
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-08-20 23:48
Kompreneble, la gejfobio devenas de la tradicia kristana moralo (kiu estas ankau hipokrita), sed eble ne nur.

En la landoj de la rusortodoksa religio/ekzelio neniam okazis iu "Aufklärung", ankau en morala rilato, do multaj homoj tie pensas kiel en la mezepoko, au senkritike transprenis kaj kredas la tradiciojn ricevitajn de antauaj generacioj, do havas malmodernajn kredokonceptojn, kiuj estas ligitaj kun amaso da antaujughoj kaj aprioriaj rifuzoj, kondamnoj kaj subpremoj, ktp. La kulpon pri la importado de la fenomeno oni simple shovas al la aliaj, la modernaj socioj (chefe okcidentaj, precipe usonaj influoj - cetere ankau en Usono daure ekzistas kontrau-samseksemaj moralaj fluoj kaj tendencoj), vd. ekz.:
http://en.wikipedia.org/[…]/LGBT_movements_in_the_United_States resp. la germanan version.
angle:
(interese ke mankas Esperanta kaj rusa versioj).

Ankau la komunistoj edukis la "novan sovetian homon" al prudeco. Mi riskus diri, ke gejfobio apartenas la sama kategorio kiel antisemitismo, kiu devenas de la sama fonto, au origino. Finfine, tiuj fobioj servas kiel preteksto por trovi kulpulojn (germane: Sündenböcke). Judoj kaj gejoj estis la perfektaj viktimo-celpublikoj, ne nur de kristanoj, sed ankau de nazioj kaj komunistoj.
Vd. http://de.wikipedia.org/wik[…]eit_des_Nationalsozialismus
(eble indus produkti Eo.version).

Koncerne mian propran pozicion, kiun mi jam prezentis, mi povas nur ripeti, ke mi konsideras samseksemon kiel kontrau-naturan fenomenon, sed tio estas mia pure privata konvinko (pri kiu chiuj povas fajfi) kaj kiel liberala katoliko mi rilatas indiferente kaj tolerme al tiu chi temo, char ghi ne koncernas min persone. Mi nur diris, ke troa ligo de Esperanto kun gejismo publike povas damaghi la reputacion de Esperanto, kiel aliaj sektemoj povas damaghi ghin, kaj due, ke Putin misuzas, lau mi, tiun temon por fari bruon kontrau la Okcidento kaj por enlande ricevi apogon por sia politiko. Jen chio.

Sed mi ne vidis en tiu chi forumo reagojn, kiuj povus en objektiva, inteligenta au utila maniero pridiskuti tiujn hipotezojn. Por tio mi metas punkton al tio kaj finas la diskuton miaflanke, des pli ke mi ne estas fakulo pri la temo.
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-08-21 10:47
Mi ne povas ne demandi min ĉu Anti Künstlich estas nur memnomumita agento de IKUE aŭ ankaŭ membro.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-08-21 13:57
Mi povas trankviligi vin: Mi ne estas membro au agento de IKUE (chu ghi entute ekzistas ankorau?) kaj ankau neniam abonis ghian organon. Entute mi membras en nenia Eo- au interlingvistika organizajho kaj abonas nenian Eo-gazeton krom la reta versio de La Ondo de Esperanto, sed nur pro simpatio kaj (modesta) apogo al ghia eldonisto, sed ne por legi ghian enhavon.
Johannes Nordiek
Johannes Nordiek diras:
2013-08-21 15:49
IKUE ankorau ekzistas kaj cxiujre okazigas kongreson: http://www.ikue.org/kong.html
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-08-21 16:56
http://www.ikue.org/ek.html

Ho mia dio! Mia stomako ribelas kaj turnighas kiam miaj okuloj vidas tiujn du papojn, kiuj ne nur prisilentis kaj sufokis chiujn tabuojn de la katolika eklezio, sed ankau senlime kaj senkompate persekutis chiujn kritikistojn kaj diskrimanciis kaj ekskludis chiujn katolikojn, ekleziulojn kaj neekleziulojn, kiuj ne estis sur ilia linio kaj volis fari ion alian por la bono de tiu eklezio.

Papon Wojtila mi povas respekti nur el la vidpunkto de lia eventuala politika kontribuo al la faligo de la komunismo. La elekto de la germana inkvizitoro, kiu iam estis membro de la Hitlerjugend, kauzis en Svislando, kaj che mi persone grandan shokon kaj abomenon, malgrau lia altnivela intelekto. Sian veran vizaghon de malamiko de chio ne-romkatolika-vatikana, li ja sufiche ofte montris dum sia pontifikato.
Chu Espero Katolika kritike traktis tiujn temojn au nur blinde kaj hipokrite remachis la oficialajhojn de la romkatolika eklezo, mi ne scias, char mi lastfoje legis tiun gazeton eble en 1980.

Do: NE DANKON!

Kun la nuna papo ekzistas denove ioma espero, kvankam ankau li ne forlasos la centrajn dogmojn kaj plej vershajne refalos en profundan konservativecon (oni ne forgesu ke li estas jezuito). Ghis kiu grado lia agado estas sincera vivado de la kredo, au nur trompa propagando, oni ankorau vidos.
Ivano Kossey
Ivano Kossey diras:
2013-08-21 19:20
Ĉi tiu fadeno estas ekzemplo de netoleremo de esperantistoj. Ekzemplo de nacia malpaco, troigo, trolado.
Esperanton kreis la avo Zamenhof kun kontraŭa celo.
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2013-08-21 21:24
@Ivano: Prave!
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-08-22 16:40
@Sebastian: Mi ne komprenas. Kie estas la _nacia_ malpaco en ĉi tiu demando?
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-08-21 22:12
La fadeno ĉefe montras la malpacon, troigon, troladon de s-ro Künzli.

Kaj pruvas la fakton, ke komuna lingvo tute ne sufiĉas por harmonigi diversajn opiniojn. Tio estas la fundamenta eraro de kelkaj Esperantistoj. Tute male. Esperanato permesas kvereli kaj disputi, insulti kaj troigi. Mi ĝojas, ke mi per Esperanto povas atiki religiajn, rasismajn kaj naciemajn fanatikulojn, kiuj abundas en Esperantujo. Sed tio pruvas, ke temas pri vivanta lingvo.
Krizipo
Krizipo diras:
2013-08-22 00:27
Ĉu vi povas indiki almenaŭ unu fonton kun esperantista aserto, ke komuna lingvo tute sufiĉas por harmonigi diversajn opiniojn. Mi asertas, ke tiaj esperantistoj ekzistas nur en via fantazio. Sed per fontindiko vi povus facile malpravigi min.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-08-21 23:13
Kiu skribas tiajhojn, tiu kontraudiras sin mem kaj ne estas tute centa, kaj al tiu mankas en la cerbo unu angulo, kiel diras la germanlingvanoj.

Per tio mia privata korespondado kaj rilatado kun tiu stranga germana e-isto, kiun mi konsideris ghis nun pli malpli normala, finighas. Por mi li kaj lia lucido estis supektindaj dekomence.

Vian komunan lingvon vi povas forgesi. Tio estas nur teoriajho de fantaziuloj.
Vladimir Jurjevicx Minin
Vladimir Jurjevicx Minin diras:
2013-08-22 12:59
En Sovetunio mi neniam vidis samseksemulojn. Felicxe. :-) La 1-an fojon en mia vivo mi vidis samseksemulojn en 1989 en UK en Brajtono (Anglio), kiam mi estis 34-jara. En grandega E-kunsido ekstaris kelkaj usonanoj kaj deklaris, ke ili estas samseksemuloj. Ili demandis, cxu ili rajtas iri al UK-1990 en Kubo. Kubanoj sagxe respondis al la samseksemuloj, ke ili povas veni, sed ne necesas cxe cxiu angulo krii, ke ili estas samseksemuloj. Kaj neniu demandos ilin: cxu ili estas samsemuloj aux ne. Tiuj samseksemuloj en Brajtono aspektis ege stultaj kaj afektemaj.
Por mi estas legi tiun cxi bizaran diskuton ege strange. Cxu samseksemuloj intencas en UK en Rusio propagandi samseksemon al infanoj? Se ne, ili havos neniujn problemojn en Rusio. Ankaux nuntempe en Rusio (en nia duonmiliona urbo) mi neniam vidas samseksemulojn. Cxi tie ecx ne eblas imagi, ke samseksemuloj vere ekzistas en la mondo. Kial ni perdu tempon por pridiskuti tiun bizaran temon? :-o
Benoît Philippe
Benoît Philippe diras:
2013-08-22 13:50
Sinjoro Minin, por vidi samseksemulojn oni devas havi alian rigardon...
Edmund GRIMLEY EVANS
Edmund GRIMLEY EVANS diras:
2013-08-22 15:28
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2013-08-22 17:47
Komento al Minin:
Antau la tempo de Sovet-Unio estis en Rusa Imperio samseksemuloj, nun en Rusa Federacio ankau estas. Lau vi en Sovet-Unio ne estas, vi simple ne vidas ilin au ne deziras vidi. Por ekvidi ekz. la maldekstrmanan homon oni devas observi lin per kiu mano li skribas au preferas uzi kiun manon dum sia laboro - se vi tion ne observas vi simple tion ne rimarkos, cxar ili aspektas same kiel aliaj homoj tn. dekstrmanaj. Kredu min cxirkau 10 % de la homaro naskigxas kiel maldekstrmanaj (ekz. la nuna prezidento de Usono B.Obama). Same tute nature naskigxas iom da procentoj de l homar kiel samseksemuloj. La plej fama rusa samseksemulo estis Ĉajkovskij. Sube mi algluas kopiitan fragmenton pri Ĉajkovskij el E-Vikipedio, sed ankau pri tio estas menmciita en pola versio de Vikipedio kaj en kelkaj konataj al mi lingvaj vesioj estas simile. Certe en la rusa versio de Vikipedio pri Ĉajkovskij estas same, sed mi ne povis 100 % tion kontroli cxar mia kono de la rusa lingvo estas malgranda (vi mem tion legu).

<<Sekseco de Ĉajkovskij - En siaj leteroj kaj taglibroj, Ĉajkovskij malkovris ke li havis multajn virajn amantojn. Lia posteno kiel profesoro ĉe la Konservatorio de Moskvo permesis al li konatiĝi kun multaj adoleskantoj, unu el kiuj, Alekseij Sofronov , 14-jara, iĝis lia amanto. Inter aliaj amantoj oni inkludas la violoniston Kotek, la pianiston Sapelnikov kaj lian nevon Vladimir Davidov, al kiu li dediĉis sian sesan simfonion. Laŭ kelkaj esploroj pri lia vivo, eltiritaj el sekretaj dokumentoj, Ĉajkovskij estis devigita mortigi sin por ke oni ne sciu pri lia samseksema rilato kun juna rusa nobelulo. Kune kun li mortigis sin unu el liaj amantoj, la advokato Vladimir Gerard.>>
Leo Zalaim
Leo Zalaim diras:
2013-08-22 22:23
>> Same tute nature naskigxas iom da procentoj de l homar kiel samseksemuloj.

Tio estas ne pli ol teorio, akceptita en via "liberala" kulturo por senkulpigi propagandon de samseksemo en lernejoj, kaj kiun kompreneble vi kredas kiel sciencan fakton. Sed estas ankaŭ alia teorio, kiu asertas, ke beboj naskiĝas senseksemaj kaj ekhavas seksajn emojn dumvive per stampaĵo (imprinting). Tiu teorio estas ne malpli scienca ol via, kaj la rusia politiko rilate la samseksemon apogas sur ĝi. En Ruslando ni (plejparte :)) volas nur malmultigi probablecon de la gejapero, kaj sincere kredas, ke tio estas bono.
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-08-23 09:53
(Lingva noto: "Pregado" kredeble estas pli bona traduko ol "stampaĵo").

La teorio de pregado inkluzivas ankaŭ "inversan pregadon", kiu klarigu kial ne nur gefratoj, sed ankaŭ samkibucanoj en Israelo malvolonte komencas seksan interrilaton. Tio en si mem kredebligas ke la teorio estis tro vaste aplikata, tiom pli ke ĝi estis lanĉita longe antaŭ la evoluo de moderna genetiko.

Sed la plej danĝera flanko de la preg-teorio estas ke ĝia ĝenerala apliko estas la dezirrevo de despoto. Vastigu ĝin al ĉiuj kampoj, kaj ĉiu homo estos modlebla peco da argilo en la manoj de la potenco. La propagando estos ne nur kredata, ĝi estos efektive vera, ĉar la vero estos tio kion diras kaj volas aŭdi la potenculoj. Ĉu mi aŭdis iun mencii Lysenko-n?

En tiu perspektivo, la teorio de denaska seksinklino redonas la dignon kaj liberecon al ĉiuj. Ne nur al la samseksemuloj.

Benoît Philippe
Benoît Philippe diras:
2013-08-22 22:33
Sinjoro Minin diris: "En Sovetunio mi neniam vidis samseksemulojn".
Ĉi-rilate permesu al mi, ke mi sendetale rakontu personan memoraĵon: Mi partoprenis en julio 1983 en la IV-a Internacia Medicina Esperanto-Konferenco en Poprad (Ĉeĥoslovakio). Dum vigla kaj interesa diskutado post prelego de medicinisto Hubert Schweizer el FRG pri "Seksaj pasioj kaj nova sindromo de imuneca difektiĝo", Kiril Petkov Popov el Bulgario kolerege diris: "En Bulgario mi neniam vidis samseksemulojn. En mia lando samseksemo ne ekzistas!!!". Nur du jarojn antaŭe, do en 1981, mi vojaĝis al Bulgario por eklerni Esperanto en Varno. Tie mi estis senaverte invitita de unu el la gravuloj de la tiama bulgara Esperanto-movado en publikan saŭnon, kie mi vidis ne pretervideblajn svarmojn da samseksemuloj (nek stultaj nek afektemaj kontraŭe al tiuj viditaj de sinjoro Mirin en Brighton). Krome bulgaraj esperantistoj nekutime ofte kaj draste rakontis ŝercojn pri samseksemuloj... Revene al okcidenta Eŭropo mi mallonge haltis en la bulgara ĉefurbo, kie mirigis min por okcidentuloj tute neordinaraj miriadoj da samseksemuloj...
Mi povis nur subrideti pri la naiveco kaj spirita malvasteco de sinjoro Popov, kiu ne volis aŭ ne kapablis vidi realan Bulgarion.
Vladimir Jurjevicx Minin
Vladimir Jurjevicx Minin diras:
2013-08-23 07:24
Kiel estas konate, 5% de la tuta logxantaro naskigxas en la mondo kiel handikapuloj/invalidoj. Kvinono el ili (gxis 1% de la tuta logxantaro) naskigxas kiel genetikaj samseksemuloj. Tiun fakton konfirmas renomaj rusiaj biologoj kaj kuracistoj. En Okcidenta Euxropo kaj en Norda Ameriko oni kreskigas la nombron de la samseksemuloj gxis 10% per insista propagando de samseksemo al la logxantaro (inkluzive infanojn). Al 10-15% de la logxantaro eblas sugestii ion ajn. Gxenerale 85% de la logxantaro estas sugestieblaj, kion konfirmis la preaktiko de naziismo en Germanio. En iuj antikvaj socioj gxis 85% de la logxantaro okipigxis pri samseksemo, sed tio ne pruvas, ke ili cxiuj estis genetikaj samseksemuloj.
En 1993 mi partoprenis la SAT-Kongreson en Kazanlak, sed mi vidis neniun samseksemulon en Bulgario. Kaj mi ne bedauxras pri tio.
Benoît Philippe
Benoît Philippe diras:
2013-08-23 10:01
Sinjoro Minin, vi konvinkis min, ki vi povus sukcesi en Eŭropo kiel talenta klaŭno.
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2013-08-23 11:16
Sinjoro Philippe, mi supozas, ke per "Eŭropo" vi celas ekskluzive la okcidentan parton de EU-eŭropo, ĉu? Eŭropo ja konsistas ankaŭ el ekz-e Ruslando, Rumanujo, Bulgarujo, Moldavio. Aŭ ĉu eble mi miskomprenis la celon de via aludo al "Eŭropo"?
Benoît Philippe
Benoît Philippe diras:
2013-08-23 12:05
Jes, vi pravas: en la eŭropa parto sub influo de ortodoksaj eklezioj, do en la landoj, kiujn vi mencias (kaj sendube ankaŭ en Bjelorusio, Serbio, Montenegro, Skopja Makedonio kaj eble ankaŭ en Grekio), vivas multaj alie pregitaj (stampitaj?) homoj, kiuj bezonus aliajn klaŭnojn por rid-eksplodi.
Vladimir Jurjevicx Minin
Vladimir Jurjevicx Minin diras:
2013-08-24 11:37
S-ro Benoit Philippe (Aux cxu eble s-rino? Mi ja ne scias, kiun rolon li ludas en siaj samseksaj interrilatoj.) ne scias, ke nur triono de Euxropo estas samseksemigita. Samseksemigitaj euxropaj landoj estas Italio, Auxstrio, Germanio, Svedio, Finnlando kaj aliaj, kiuj situas okcidente kaj norde de la menciitaj landoj. La ceteraj du trionoj de Euxropo ne estas kontagxitaj per samseksemo. Do la samseksemigitaj landoj estas margxenaj ecx en Euxropo. S-r(in)o B. Philippe, gxiste pri vi mi plej multe ridas en tiu cxi diskuto. Neniun pli ridindan (ol vin) mi renkontis gxis nun. Cxu samseksemuloj nomas sin gejoj gxuste pro tio, ke ili plej multe ridigas aliajn homojn pro sia miskonduto kaj mispropagando? :-D
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2013-08-24 12:08
> nur triono de Euxropo estas samseksemigita. Samseksemigitaj euxropaj landoj estas Italio, Auxstrio, Germanio, Svedio, Finnlando [...] La ceteraj du trionoj de Euxropo ne estas kontagxitaj per samseksemo. Do la samseksemigitaj landoj

El ĉiuj stultaĵoj legitaj en ĉi tiu insultofadeno ĉi tiu ĝis nun atingis la pinton. Sed mi fidas je la homa inventemo por superi ĝin.
Redakcio
Redakcio diras:
2013-08-24 13:32
Mi malŝaltas la komentadon de ĉi tiu artikolo por haltigi pliajn insultojn.

Mi petas ke komentantoj ne daŭrigu diskuton pri la temo en aliaj fadenoj, sekvu la regulojn de Libera Folio kaj ĝenerale observu bonan tonon. Alikaze sekvos averto kaj elfermo el la diskuto.

Kalle Kniivilä
redaktoro de Libera Folio
Komentado malŝaltita