Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Komitato akceptis elspezon de 100.000 eŭroj por retejo

Komitato akceptis elspezon de 100.000 eŭroj por retejo

de Redakcio Laste modifita: 2013-07-30 20:34
La komitato de UEA en sia vendreda kunsido aprobis la estraran proponon, laŭ kiu ĝis 100.000 eŭroj el la asocia kapitalo rajtas esti uzitaj por renovigo de la retejo de UEA. Aliflanke la komitato decidis ŝpari 1.000 eŭrojn el la vojaĝkostoj de la estraro, kiu ne akceptis la Kongresan rezolucion, kaj la strategia plano estis akceptita sen diskuto.

La komitato de UEA akceptis la proponitan buĝeton preskaŭ unuanime. En la diskuto oni menciis ankaŭ "sanigan efikon" de Libera Folio, kiu "daŭre pendas ĉe nia nuko", laŭ vortoj de la prezidanto Mark Fettes. Granda demando kompreneble estis la propono uzi 100.000 eŭrojn el la asocia kapitalo por renovigi la retejon.

Defendantoj de la ideo referencis al vortumo de la propono, kio ne signifas tujan forprenon de 100.000 eŭroj el la kapitalo, sed apartigon de monrezervo por la konstruo de la retejo. Tiu vortumo tamen rajtigas la estraron forpreni el la kapitalo maksimume tiun sumon por la retejo. Ĝenerale, pri la uzo de kapitalo decidas formale la estraro de UEA, sed kiam okazas io nekutima, estas laŭ la prezidanto bone peti benon de la komitato.

Komitatano Maurelli petis la estraron klarigi al la membroj, kio okazos kun la retejo, tiel ke la membroj konsciiĝu pli la graveco renovigi la retejon. La komitato donis sian benon kun granda plimulto, nur tri sindetenoj aperis kaj nenia kontraŭa voĉo.

La tuta buĝeto de UEA estis akceptita post pli ol unuhora diskuto – kun kvar sindetenoj kaj kun nenia kontraŭa voĉo.

En la buĝeto la plej tiklaj aferoj estis: movada evoluigo, al kiu estis aldonitaj du mil eŭroj, edukado, kun unu milo plia, kaj eksteraj rilatoj, same kun unu plia milo. La reprezentanto de ILEI en la komitato forte pledis por kreskigo de la buĝeto por edukado, kie laŭ la buĝeta propono okazis proporcie granda malkresko de 7000 eŭroj dum 2013 al 3000 eŭroj en 2014.

Post amendo la sumo nun estos 4000 eŭroj. La aldonita milo estis post diskuto prenita el vojaĝkostoj de la estraro. Jam dum du antaŭaj jaroj, 2011 kaj 2012, la vojaĝkostoj de la estraro estis sub-buĝetitaj, kaj praktike kostis milojn da eŭroj pli ol estis buĝetite.

La subtenantoj de la propono ŝpari monon de la vojaĝkostoj de la estraro opiniis, ke tute ne necesas la kutima aprila estrara kunsido en la Centra Oficejo, sed ke la estraro anstataŭe kunvenu rete. Nur kelkaj komitatanoj atentigis ke nun estas pli da ekstereŭropaj estraranoj ol dum la antaŭaj jaroj kaj evidente la vojaĝkostoj estos pli altaj. Laŭdire iuj estraranoj estas pretaj rezigni pri parto de siaj vojaĝkostoj.

Alia amendo estis forpreno de mil eŭroj el la dissendokostoj de la Jarlibro (laŭ buĝeto: 7500 eŭroj). Tiu ŝanĝo estis akceptita ne kun simila unuanimeco. Multaj komitatanoj esprimis maltrankvilon pri la sorto de la Jarlibro, kiu laŭ ili por multaj el la membroj estas la sola konkretaĵo kiun ili ricevas pro sia membreco.

Kvankam la realaj sendokostoj en 2012 estis 6500, kiuj samkiel nun estos en la buĝeto por 2014, la amendo ne antaŭvidas altigon de kostoj ĉe ekspedoservoj. La Centra Oficejo laŭ la ĝenerala direktoro Osmo Buller faras ĉion eblan por redukti la kostojn – sed neniel certas, ke la prezoj restos ĉe la sama nivelo kiel ĉi-jare.

La propono  estis akceptita kun 23 poraj voĉoj, 15 kontraŭaj kaj 6 sindetenoj. La ŝparita sumo de 1000 eŭroj estis laŭ propono de Francesco Maurelli aldonita al eksteraj rilatoj. Tiu aldono okazis jam post la decido pri malaltigo de vojaĝkostoj, ĉar la originala amendopropono celis nur ŝpari monon. La transmeto de la mono al alia konto estis tamen poste akceptita per unuanima voĉdono.

La buĝeto enhavas 3,3-procentan kreskon de la baza membrokotizo je 2 eŭroj, al 63 eŭroj. Tio tamen ne signifas similan kreskon de la enspezo el la kotizoj, ĉar la konservative farita buĝeto estas pesimisma pri la membrokvanto.

Tamen neniu atentigis en la diskuto pri la plej granda malkresko de la kostoj, kiu okazos ĉe salajroj. Temas pri malpliiĝo de unu oficisto en la Centra Oficejo. La kostoj por la salajroj estos por 2014 entute (inkluzive de socialaj kostoj) je pli ol 30.000 eŭroj malpli grandaj ol laŭ la buĝeto por 2013.

Laŭ klarigoj de la respondeculoj, la financa situacio de UEA simple ne permesas pli da kostoj, kaj tial la tuta sumo de kostoj fakte malkreskos de ĉ. 509.000 eŭroj al ĉ. 462.000 eŭroj. Tio signifas ŝparon de preskaŭ dek procentoj. La plej signifa malkresko de la kostoj estas ĝuste ĉe la oficistaro, kiu kovras preskaŭ du trionojn de la ŝparo.

La buĝeto de la fondaĵoj antaŭvidas kompletan nuligon de la kapitalo en fondaĵo Afriko. Tie la rezulto jarfine 2014 estos nulo pro la subteno de UEA al la organizado de Afrika kongreso en Benino jarŝanĝe, de decembro 2013 ĝis januaro 2014.  Ankaŭ ĉe la Volontula Fondaĵo ”manko de donacoj, aldone al malalta rento, fariĝas alarmaj.” La fondaĵoj fakte estas la plej grava financanto de la aktiva agado, kiu en la buĝeto de UEA havos la kategorion "movada evoluigo", kaj por kiu en la ĝenerala buĝeto estas rezervita nur malmulte da mono.

La komitato elektis ankaŭ novajn komitatajn revizorojn: Loes Demmendaal kaj Renato Corsetti. Corsetti ricevis ĉiun el la 39 validaj voĉoj, dum ĉe aliaj elektoj estis aŭ unu-du sindetenoj aŭ kontraŭaj voĉoj. La nova konsisto de la Financa Komisiono estas Nico Huurman, Flory Witdoeckt kaj Gianfranco Polerani. Tiuj elektoj estis iom aliaj ol la originala propono de elektokomisiono, ĉar du kandidatoj, Josep Franquesca Solé kaj Marcel Delforge, ne estis elektitaj komitatanoj C, kaj tiel ili ne povis kandidatiĝi por tiuj postenoj.

Mankis raporto de la subkomitato pri scienca kaj faka agado, kie la tempon forprenis diskutoj pri organizado de faka forumo.

Laŭ propono de la nova estraro, la komitato ankaŭ decidis krei novan organon, kiu ne havas decidrajton, sed kiu laboros kune kun la estraro. Temas pri konsilio kiu momente konsistas el 14 membroj, sed al kiu la estraro rajtas inter la kongresoj alelekti novajn anojn.

Laŭ prezidento Mark Fettes ne eblas por malgranda estraro okupiĝi pri agado efike, kaj la nova konsilio celas enigi pli da homoj en la pintan agadon de UEA. La nova konsilio laŭ li ne celas malgravigi la rolon de la komitato.

Ne estis tempo por voĉdoni unuope pri ĉiu kandidato al la nova konsilio, do la konsilio estis elektita bloke. Antaŭ la voĉdono la estraranoj, kiuj kunlaboros kun tiuj konsilianoj, prezentis ĉi tiujn. Nur kelkaj el la konsilianoj estas nuntempaj membroj de la komitato.

En la nova konsilio estos Petro Baláž, Heidi Goes, Trezoro (Huang Yinbao), Johannes Mueller, Zsófia Kóródy, Mélanie Maradan, Francisco Maurelli, Veronika Poór, Orlando Raola, James Resende Piton, Rafael Henrique Zerbetto, Amri Wandel, István Ertl kaj Michaela Lipari. Por starigo de la konsilio voĉdonis granda plimulto el la komitatanoj. Neniu voĉdonis kontraŭ. Du komitatanoj sintedetenis.

La vendreda kunsido de la komitato estis plilongigita dufoje, unue per 15 minutoj, poste ankoraŭ per 5 minutoj, kiuj tamen praktike fariĝis 10 minutoj. Spite la aldonan temon, fine de la kunsido la komitato ne sukcesis akcepti la kongresan rezolucion, kiu ”ankoraŭ ne estas matura por akcepto”.

Tiu vortumo de la prezidanto venis iom surprize por la reĝisoro de la kongresa temo, Orlando Raola, kiu prizorgis la verkadon de malneto por la rezolucio. La komitato lasis la finan akcepton de la rezolucio al la estraro, kiu kune kun Orlando Raola prizorgos la redaktadon de la rezolucio.

Temas pri relative malofta kazo ke la rezolucio ne estis akceptita de la komitato. Laŭdire la vortumo de la rezolucio ne estas en ordo, sed momente mankas informo pri tio, kio prezice estas la problemo. La estraranoj ricevis la proponon de Raola malfruvespere ĵaŭde, kaj ne trovis tempon pritrakti ĝin.

La komitato akceptis ankaŭ laborgrupon, kiu konsistos el Nico Huurman, Michael Boris Mandirola, flanke de TEJO, kaj Brian Moon kaj Martin Schäffer, flanke de UEA, por grandigi la membraron de TEJO. Temas pri tio ke la membronombro de TEJO estas fakte tro malgranda por reprezentiĝi en iuj instancoj, kaj oni ne volas ”endanĝerigi la gravajn atingojn kadre de la eksteraj rilatoj dum la lastaj jardekoj”.

La komitato ankaŭ akceptis preskaŭ sen diskuto la strategian laborplanon, pri kiu jam okazis diskuto pli frue kaj ankaŭ en apartaj kongresaj programeroj. Nur unu komitatano, Dennis Keefe, sin detenis rilate la strategian laborplanon.

Plej fine inter la ceteraj demandoj la komitato decidis aldoni al la regularo pri perantoj ke ili ne rajtas aldoni al la kotizoj administrajn kostojn, ĉar la perantoj jam ricevas 10 procentojn el la kotizoj kiel makleraĵon. El tiu makleraĵo ili devus pagi la kostojn de la kotizokolektado. Lastatempe atingis la asocion plendoj pri perantoj, kiuj aldonas al kotizoj diversajn administrajn kostojn.

Raportis Jukka Pietiläinen
arkivita en:
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-07-26 16:06
Kial oni antaŭvidas 100.000€ por io, kio kostas nur 20.000€ ? Ĉu iu povos klarigi tion al mi? Kiajn ambiciajn kaj multekostajn propraĵojn la nova retejo havu, por tio, ke necesos elspezi tiom da mono por renovigo? Ĉu neniu el la komitatanoj parolis kun fakulo?

Aŭ ĉu oni eble volas havigi al si la monon el la fonduso por fakte alikiale elspezi ĝin kaj la plene troigataj retejaj kostoj nur kamuflu tion?

Evidente, por elspezoj tiaj oni ne simple komisiu iun, oni unue pripetu ofertojn de pluraj firmaoj. Fakte, se komitato ne agus tiel, temus pri puninda malŝparo de komunuma mono, do mono, kiu apartenas al la societo. Oni povus eĉ peti al la loka prokuroro lanĉi punproceson kontraŭ la estraro pro tiaĵo.

Aŭ ĉu la tuto estas simpla mistajpo - 100.000€ anstataŭ 10.000€ ?
Niko Kalivoda
Niko Kalivoda diras:
2013-07-27 20:00
Ĉi tiuj novaĵoj alarmas min. Estas nekredeble, ke oni dediĉus tiom da mono al rekonstruado de la retejo sen konkretaj proponoj, konsiloj de fakuloj, aŭ pluraj konkurencaj ofertoj fare de diversaj entreprenoj. La retejo ja malmodernas kaj vere bezonas renovigon, sed tio neniel pravigas ĉi tian drastan elspezadon. Plej zorgige estas, ke malpliiĝos la oficistaro. Mi trovas tion neakceptebla. Forigeblas neniu el la nunaj postenoj; ĉiu oficisto ludas gravan rolon, kaj mi ne povas imagi, kiel funkcios la servoj eĉ sen unu el la nunaj deĵorantoj (aŭ anstataŭanto de emeritiĝonto). Verdire, mi koleras pri ĉi tiu decido.

Estas ankaŭ timige, ke privoĉdonas la buĝeton almenaŭ unu bandito, kiu sentas nenian konsciencriproĉon dum li ŝtelas grandegajn monsumojn de diversaj organizaĵoj - ĉu de subvencidonaj instancoj, ĉu de esperanto-organizaĵoj. Mi uzas la vorton "ŝteli" ne nur laŭ morala senco, sed ankaŭ laŭ leĝa senco, kiun konfirmos ĉiu ajn nekoruptita (t.e., nekosmonaŭta) jurfakulo.

Mi apenaŭ emas plu pagi kotizon por resti en asocio, kun tiel tirane kaj stulte regataj financoj, kies ekster-roterdamaj respondeculoj neniel komprenas, kiom gravas la funkciado de la Centra Oficejo kaj la laboro de ties stabanoj. Mi estas malriĉa studento-helpinstruisto, kaj membradas en UEA precipe por morale subteni la movadon. Sen financaj rimedoj por vojaĝi al UK-oj aŭ IJK-oj, mia kotizo estas simbola gesto, kiun mi donacas ĉar mi kredas ke UEA faras bonan laboron. Sed mi ne volas kontribui eĉ mian ĉiujaran kotizeton, por ke eŭroj estu ŝutitaj en abisman fekujon, aŭ por subteni la malaperon de nemalhavebla oficista posteno. Prefere mi elspezu tiun monon por io pli grava. Mi tamen ne malaniĝos, ĉar mi ankoraŭ kredas, ke UEA subtenindas, kaj ĉar mi volas montri solidarecon kun la restontaj oficistoj.
Leon Roijen
Leon Roijen diras:
2013-07-27 23:10
100.000 euroj por asocia retpagharo! Estas miloj da pli gravaj kaj pli urghaj aferoj je kiuj oni povus elspezi tiun grandan monsumon. Tio estas komplete freneza kaj montras denove kiom eksterrealece multaj Esperantistoj vivas. Dume la membrara chifro estas plorinde malalta, la membrokotizo ridinde alta kaj oni shparas je la tre necesa oficistaro. Pardonu, sed tio estas plena idioteco. En kies poshoj malaperos tiun monon? Mi volonte subtenus kaj membrus en UEA sed ne dum kiam aperas tiajn stinkantajn aferojn! Mi bedauras Osmo Buller, kiu devas labori en tiaj frenezaj kondichoj.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-07-28 13:57
Se oni scias, kiajn idiotajhojn, kretenajhojn kaj sensencajhojn UEA kaj la cetera Eo-movado lanchas kaj produktas dum la jaro en diversaj formoj, nur la ideo elspezi 100 000 eurojn por retprojekto estas giganta "affront" (ofendo, brusko) - (kol. Kozyra helpu min!!!) - por malrichaj esperantistoj en malrichaj landoj, kiuj devas ekzisti kaj nutri siajn familiojn per kelkmil eurojn au dolarojn en la jaro kaj kiuj honorofice laboras por Esperanto.
Povas esti, ke chi tiu konscio kondukos al plia membroshrumpo en UEA, char la homoj eble ne plu konsentos disponigi sian monon, por ke ghi estu elspezita por dubindaj celoj kaj malaperu en sinistraj kanaloj de iuj ruzaj komercistoj.

Leon Roijen
Leon Roijen diras:
2013-07-27 23:12
Ho, la akuzativo...pardonu!
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-07-28 09:08
Stinkantaj aferoj sendube ne malpli stinkos pro troa akuzativo! :)

Fakte estas tiel. Se oni ne nur renovigus la retejon, sed ankaŭ proponus pli multe da servoj per nova, pli ampleksa retejo, oni bezonus pli da oficistoj ol hodiaŭ laboradas en la CO, kaj tutcerte ne malpli. Evidente, iuj estroj aŭ plene zombias ekster la ĉimonda realo, aŭ ne kapablas fari la plej simplajn kalkulojn rilate laborkostojn lige al retejoj. Ŝajne ili kredas, ke centoble pli komplika retejo ol la hodiaŭa funkcios tagon post tago iel per si mem.

Kiel simpla malneta regulo mi dirus, ke la vartadaj kaj flegadaj kostoj de retejo facilege sumiĝos al 10 elcentoj de ties praaj starigaj kostoj - nome po tiuj 10% de la starigaj kostoj - ĈIUN MONATON.
zlatko tišljar
zlatko tišljar diras:
2013-07-28 10:28
Mi konsentas kun la nova estraro ke nepre necesas krei NOVAN paĝaron, ĉar plibonigi la malnovan ne eblas. Kiom pagi por tio, mi ne scias. Mi ankaŭ supozas ke eblas trovi bonajn esperantistajn fakulojn kiujn tion farus kvalite kaj tiel kiel necesas por la nunaj bezonoj kontrau multe malpli da mono. Krome, oni konsideru la rimarkojn de Simono ke tre kompleksa retejo (retujo?) kostas multe por ghin teni viva. Do ne celi iun tro ekstravagancan solvon.
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-07-28 11:12
Cetere, oni tute ne mencias la paĝon de UEA ĉe Fejsbuko:

https://www.facebook.com/Universala.Esperanto.Asocio

supozeble fare de iu ajn, ne nepre de iu CO-ano. Eble UEA tute ne scias, ke ĝi havas Fejsbukejon.
Herman Deceuninck
Herman Deceuninck diras:
2013-07-28 14:39
Ĉu per tia sumego oni celas teknologie iun tre avangardan retejon/(retujon)pri kiu oni fieregos poste ? Pintaj eŭropaj firmaoj (ONE Agency kunlabore kun ESN) uzas DRUPAL (> "Drupal as a service" kiel uzo-amika kaj kostefika aliro, bazita sur forta CSM/eo=EMS kaj 'framework Drupal') por retejo-evoluigo. Ili ofertis jam solvojn avangardajn (en kazo de registaroj ekzemple) sed kiuj kompareble estis kostoŝparemaj. Sur Drupal Showcase troveblas ekzemploj de Drupalretejoj por NRO-j kiaj ekzemple Greenpeace. Ĉu la morto de UEA baldaŭos se la IT-investo riskas fiaski ? Registaroj vivas de (devigaj) impoŝtoj sed aoscioj vivu ĉefe de kotizoj kaj donacoj kiuj estas libervolaj kaj nesekuraj enspezoj. Ne forgesu tion !
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-07-28 15:23
UEA devus esti metita en tute alies manojn, nome en la manojn de tute alispecaj aktivuloj, funkciuloj kaj respondeculoj, kiuj ne estas fantaziuloj, revuloj, stranguloj kaj utopiistoj, sed REALISTOJ, PRAGMATULOJ kaj KOMPETENTULOJ. Konkrete: UEA devus esti totale forshirita de la nuna koterio, kiu influas kaj gvidas ghin de jardekoj, de A ghis Z, char tiu koterio kndukis Eon en la sakstraton (kion neniu volas agnoski). Nur tiam ekzistos ia shanco por ghia savo, kaj ech tio ne estas garantiata, char la tuta prolemaro dependas de la aktuala situacio de Esperanto mem, kiu estas lau mi preskau senespera, se oni ne komencas agi en aliaj direktoj. Se en la venonta jaro la membraro denove shrumpos je 400 personoj (eble la shrumpo dume estos haltigita pro la "Fettes-effect"), tiam miaj hipotezoj komencos pravighi. Tiam ankau per grandegaj sumoj kaj interreto oni ne povos savi la aferojn. La baza problemo estas la preskau kompleta sensignifeco de Esperanto en la mondo kaj la manko de novaj publikoj kaj membraroj (chu tiuj amasetoj de chinaj kaj japanaj turistoj, kiuj lau la alighlisto partoprenis la UKn en Rejkjaviko, vere estas e-istoj kaj chu ili restos membroj de UEA kaj de siaj LAj estas neklare). Chion tion oni ne forgesu, se oni komencas fari novajn planojn. En la Strategia Plano oni legas nenion pri tiuj aspektoj. Kaj nur se oni komprenis tiujn faktojn, oni eble komencos farighi pli "normala". Sed dume mi ne povas vidi tion.

Ke la tuta propagando de UEA estas maldaura (germane nicht nachhaltig - (kol. Kozyra helpu!!!), montras la ekzemplo de la alighintoj el Vjetnamio, kiuj estis nur malmultaj, kvankam la kongreso okazis pasintjare en Hanojo kun kelkdek vjenamanoj. Tion mi ne komprenas. Same en la kazo de Kubo. Chu UEA ne investas au vlas investi sian monon por daure partoprenigi esperoplenajn kaj kapablajn vjetnamojn kaj kubanojn (krom chiam la samaj ofickaluloj, kiuj finfine malmulton faras) anstatau por stulta propagando, kiu fortimigas novajn publikojn?
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2013-07-28 19:24
Andreo,
mia ampleksa trilingva kaj trivoluma votraro bedaurinde ne enhavas la germanan (la unua volumo: ESP-ANG-POLA, la dua volumo: ANG-ESP kaj la tria volumo: POL-ESP). En la pli frua via komento vi petis helpon traduki Esperanten la anglan terminon "affront":
En mia ANG-ESP vortaro estas jene:

affront v. insulti, vangofrapi n. insulto, vangofrapo
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-07-28 20:23
Ne, affront tute ne havas tiun signifon, insulti eble jes, sed unuavice la signifon de bruski, ofendi.
Komparu: http://de.wikipedia.org/wiki/Affrone
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-07-28 20:24
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2013-07-28 21:47
Andreo,
komparu same estas en du aliaj vortaroj:
CONCISE ESPERANTO AND ENGLISH DICTIONARY (Esperanto-English/English-Esperanto) de prof. d-ro habil. John C. Wells (la dua eldono, 1984, TEACH YOURSELF BOOKS, Hodder and Stoughton, 419 pĝ.)
affront insult-i, vangofrap-i, -o

POCKET ESPERANTO DICTIONARY (ENGLISH – ESPERANTO; ESPERANTO – ENGLISH) de d-ro Andrew McLinen (1992 by Lingua Publications, 392 pĝ.)
affront v insulti, vangofrapi n insulto, vangofrapo
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-07-28 22:37
Dankon. Sciu tamen, ke en germanlingvio oni ne uzas la "fremdvorton" "Affront" en la senco de "vangofrapo", en aliaj lingvioj ghi eble signifas ghin.

Estas interese konstati, ke Wikipedia proponas nur germanlingvan paghon pri tiu chi vorto.

Nu, ne gravas.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-07-30 14:48
Cetere, sur https://www.facebook.com/UK2013 kaj rilataj paghoj oni trovas nur stultajhojn. Se la nivelo de la nova retujo de UEA estos sama, kaj tio estas tute imagebla, - tiam Bonan Nokton!
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-07-30 14:54
https://www.facebook.com/ph[…]6862&type=2&theater

Unu el la plej idiotaj paroladoj kiun mi iam ajn audis ghis nun en Esperantujo. Shajne tio estas la definitiva intelekta bankroto de UEA. Senhelpa, senespera kazo!
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-07-30 15:08
Jen alia intelekta kulmino de tiu nova prezidanto, kiu meritus la nobelan premion (au almenau premion de UEA por Plej Elstara Kontribuo):

http://www.youtube.com/watch?v=vvwQo5AP-dg

(Ghi estas tiom eksterordinare sagha, tiel ke mi auskultis ghin 3-foje sinsekve!) - kaj metis ghin en la kolekton de ligoj de www.planlingvoj.ch.

KARA ZAMENHOF - MI INSISTE PETEGAS VIN: REDONU AL NI PROBAL DASGUPTA-n!!!!!!!!!!