Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Koko transiris straton. Sed kial?

Koko transiris straton. Sed kial?

de Redakcio Laste modifita: 2013-03-07 20:01
Ke koko transiris straton estas nedisputebla fakto. Sed kion tio signifas? Kiel oni povas interpreti la okazaĵon, kaj ĉu ĝi havos decidan influon al la progreso de Esperanto? La opinioj diferencas. Ĵeromo Vaŝe esploris la temon. Tamen mankas informoj ekzemple pri la reagoj de la Akademio de Esperanto, la Ondo de Esperanto… Eble la legantoj kompletigos en komentoj?

Pri la interesa demando, kial la koko transiris la straton, vi povas legi en la gazeto Eventoj 1996-12 (malsupre) kun respondoj de konataj esperantistoj. (Mi konfesas, ke pro tempopaso iujn el ili mi malkonas.) Litova Stelo 2004:2 liveras pli tradiciajn respondojn de mondaj famuloj.

Kial neniu pridemandis la esperantajn instituciojn?

UEA: Ni fondis komisionon pri kokaj aferoj, kiu preparas trijaran agad-planon, en kiu, ni jam povas diri, la eblaj decidoj por faciligo de transiro de stratoj, kaj aparte la transiroj de stratoj fare de kokoj, estos konsiderataj.  Ni ĝojas, ke vi interesiĝas pri la temo, kiu gravas en nia laborstrategio.

SAT: Progresemaj kaj racie pensantaj kokoj transiras la stratojn spite al ĉiuj reakciaj opinioj de netransiremuloj.

Grupo "La bona lingvo": En la Fundamento mi legas "la koko transiras la straton".  Kokoj, kiuj ne transiras, estas kontraŭfundamentaj.

La Diplomatia Mondo: La koko forkuris de la novliberala flanko de la strato.

Monato: "Kial la koko transiris la straton?" La bone konataj kaŭzoj, kial pli kaj pli da kokoj transiras la straton, estas... (la cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.)

La Civito: La koko, kiel subjekto de internacia juro, povas libere aliĝi al la Pakto, kiu agnoskas la rajton de ĉiu aliĝinta establo al transiro de la strato.

Plena Vortaro 1930: Koko: Birdo kun ruĝa kresto. PIV-1970: Koko: Birdo kun kresto, genro el familio transiremuledoj.

PIV-2005: Koko: (gallus) Genro el familio transiremuledoj, ordo transiroformaj, klaso transiruloj.

La Kancerkliniko: La kokino transiris la straton por esti fikata de la najbara virkoko, kompreneble.

Vikipedio: Ne ekzistas artikolo, kiu klarigas, kial la koko transiris la straton, sed vi povas krei ĝin.

Libera Folio: Ankoraŭ unu koko forlasis la kokejon de UEA.  La redakcio demandis al kelkaj respondeculoj, kial laŭ ili tiom da kokoj forkuras trans la strato...

Eŭropo Demokratio Esperanto: La koko transiris al la flanko de eŭropa strato, kie kokoj povas kokeriki propralingve kaj subsidiare en la Lingvo Internacia.

UEA - gazetaraj komunikoj: La transir-helpa fonduso de UEA helpis al unu koko transiĝi al la alia flanko de la strato.

TEJO: Aliĝu kaj kunagu por pli bona mondo per la projekto kok'telo, kiu favoras la stratotransirojn de kokoj.

Ĉina interreta informa centro: La ĉina enlanda produktado de kokoj en 2012 atingis 1.000.000.000 unuojn (krom unu koko, kiu laŭraporte forkuris trans la strato).

soc.culture.e-o: Subskribu nian interretan petskribon, por ke UNo agnosku la rajton de kokoj transiri stratojn.  Ĝis hodiaŭ ni jam kolektis 15 subskribojn.

Originale aperis en la blogo de Ĵeromo Vaŝe. Libera Folio republikigas la tekston kun la permeso de la koko kaj de la aŭtoro.
arkivita en:
Marek Blahuš
Marek Blahuš diras:
2013-03-06 13:25
La mondo de interreto evoluas rapide. Pasis kelkaj horoj kaj la respondo de Vikipedio jam ne plu estas vera :-)
Harri Laine
Harri Laine diras:
2013-03-06 17:49
Tipa skandalgazeta artikolo, plena klaĉaĵo! En Esperanto aperis, jam antaŭ pli ol 50 jaroj, serioze scienca traktaĵo pri la temo, sed LF eĉ ne referencas al ĝi.

La verko "Privilegia vojo" de V. Setälä (furoraĵo el 1958) estas riĉa disertaĵo pri kokoj. La tuta verko temas pri gekokoj kaj, kiel jam la nomo informas, ĝi prilumas ankaŭ la riskojn de vojtransiro. Vidu ekzemple ĉi tiun elĉerpaĵon el la 36-a ĉapitro (Keko kaj Riko estas la ĉefrolaj kokoj de la libro):

http://screencast.com/t/am7x25FO69

Kiel ĉiam en Libera Folio, la artikolo estas verkita ankaŭ por tuja apliko de la leĝo de Tonjo. La germaneca misuzo de la vorto "strato" anstataŭ la ĝusta "vojo", estas okulfrapa atesto pri tio. Kion alian oni povis atendi de redaktoro ne-grata, kiu nur facilanimas pri kokoj kaj neglektas averti infanojn pri danĝeroj de transiroj?
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2013-03-07 01:33
Mi iam vidis kokon kiu transiris straton . . . ne vojon. Sed ĝi ne klarigis al mi la kialon. Kaj ŝajne, kara Harri, vi ne zorge legis la lecionon de "Privilegia Vojo", ĉar en ĝi la maljuna kapro diras "Ne ludu sur la STRATO. Ĝi estas tro dangera ludejo, kaj vi certe pentos."

En 1958 mi havis nur 6 jarojn, kaj tial ne povis prikomenti la tekston tiuepoke. Sed miaj gepatroj certe diris "Knabo, rigardu ambaŭdirekten antaŭ ol transiri la straton."

Ial mankas ESF kaj E@I en la supra listo . . . kion ili dirus pri la temo?

LM
Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski diras:
2013-03-07 11:10
Lee Alexander Miller diras:
"Ial mankas ESF kaj E@I en la supra listo . . . kion ili dirus pri la temo?"

E@I: La strato estas uzebla nur por registritaj kokoj, bv. registriĝi kaj tiel aŭtomate iĝi membro de la neregistara kaj nepolitika organizo E@I.
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2013-03-07 03:52
(Kaj oni ne forgesu pri “Koko Krias Jam!” de Szilágyi. Kial efektive la koko krias?)
Harri Laine
Harri Laine diras:
2013-03-07 07:44
Kara Lee, via akraokula legado donis al ni plian interesan demandon. Kial la kapro parolis pri strato, dum fakte temis pri vojo? Eĉ la titolo de la ĉapitro estas "Danĝeroj de la Ĉefvojo". Mi esperas, ke Libera Folio publikigos studon ankaŭ pri "Kapro avertas pri strato. Sed kial?"

Intertempe, ni sentu nin konsolataj per la lastaj frazoj de la ĉapitro (bedaŭrinde ne videblaj en la elĉerpaĵo): "Sed la instruo per sperto ĉiam kaŭzas doloron kaj malĝojon. Tiel pensas la fratoj, kiam ili varmkore karesas kaj ame tuŝas la difektitajn objektojn."

La vortoj "sperto", "doloron" kaj "karesas" estas presitaj diklitere, kio signifas, ke ĉi tie ili unuafoje aperas en la lernolibro. La lernanto do zorge notu la vortojn kaj konservu ilin en sia kapo. Jen bona okazo ankaŭ por ni refreŝigi nian lingvoscion!

Viaj gepatroj faris tre bone, kiam ili konsilis vin pri transiroj. Eble ĝuste tial vi nun, plenkreskinte, havas la okazon prikomenti la tekston.
Thierry Tailhades
Thierry Tailhades diras:
2013-03-07 07:47
Kokoj neniam transiras stratojn en Berno.
Javier Guerrero
Javier Guerrero diras:
2013-03-07 11:19
Revuo Esperanto. Forpasoj: Koko (2012-2013) mortis la 7-an de februaro en Kokistoko. Ĝi estis prezidanto de E-klubo La koko antaŭ la ovo, fakdelegito pri senovaj omletoj kaj dumviva membro de UEA.
ĵeromo vaŝe
ĵeromo vaŝe diras:
2013-03-07 12:11
kun la akademia konsultejo http://akademio-de-esperanto.org/konsultejo/blogo la dialogo iom longiĝas...

- estimataj akademianoj, kial la koko transiris la straton?

- estimata samideano, post diskuto kun kolegoj-akademianoj mi povas diri, ke via frazo „kial la koko transiris la straton?“ estas tute en ordo.

- bone, tamen mi vere demandas, kial la koko transiris la straton.

- estimata samideano, ankaŭ via dua propono estas en ordo. inter la unua kaj la dua frazo estas nur diferenco de rekta demando al malrekta demando, sed la senco restas sama, kaj ambaŭ estas gramatike senriproĉaj.

- des pli bone. kaj mia demando estas: kial la koko transiris la straton?

- estimata samideano, grava diferenco en ĉi tiu tria vortigo estas, ke la subfrazo ne estas objekto, sed perverba priskribo. la senco esence ne ŝanĝiĝas.

...
Gonçalo Neves
Gonçalo Neves diras:
2013-03-27 14:42
Tre sprita, kaj tre bone vortumita, artikolo!
Thierry Salomon
Thierry Salomon diras:
2013-04-01 21:39
Jen kelkaj aldonoj miaj de antau pluraj jaroj:

Eugeno Macko: tiun problemon ne eblas solvi dialektike nur dialogike
Ludoviko Molnár: Mi ĝoje plusendas la respondon al tiu demando.....
Claude Piron: tio estas tute normala afero
Corsetti:li devintus fortigi sian movadon, tiam li atingintus la celon
Petro Desmet: Espereble oni ne akuzos min pri postkurado de la koko!
Peter Bowing: Marx jam tre bone respondis al tiu demando
Thierry Salomon: Ĉar ĝi vidis stelon kaj ektimis
Anna Löwenstein: Kial temas pri koko! Kial ne kokino? Kia seksismo!
Camacho: Kial tiu maskula galinaceo traversis la stradon?
László Vizi: La koko neniam transiris la straton
Csaba Szekhely: tio estas nur galimatiaĵoj de stultuloj!
Jozefo Nemeth: Se vi ne havas fakturon, mi ne povos repagi ĝin
Katalin Kovats: elŝutu la ĉi teman ekzercaron el edukado.net
Attila Schimmer: Sed ĉu ĝi kantis?
Przemysław Wierzbowski: ĝi volis iri al Bjalistoko
Bujdosó Ivano: Mi petis ĝin foti min, kaj ĝi iris malantaŭen sen atenti pri la trafiko
Valdi Elbik: ĝi serĉis manieron uzi Esperanton en la praktiko.
Rafael Mattos: Ĉu mi jam rakontis tiun rakonteton al vi?
László Istán Toth: Ĉar ĝi ne kapablis paroli perfekte Esperanton kaj nur salamandris. ial ĝi iris desur la trotuaro alsur la straton por memmortigo
Henri Laborit: inter agresemo, inibicio kaj fuĝo, ĝi elektis la lastan solvon.
Julinjo Farkas: Se ĝi manĝintus Neosan ĝi ankoraŭ estus tute sana.
Anjo Amika: por vidi la mondon
Jorge Camacho
Jorge Camacho diras:
2013-04-01 22:56
Camacho:

En la kerno de l' kosmo
senmovan kokon
vortica strat' transsaltas.
Lucien Bresler
Lucien Bresler diras:
2013-05-03 10:33
Laux la franca novelistano, Christine Avel, la koko transiris straton, tutsimple, cxar la koko kantas !
Jakvo schram
Jakvo schram diras:
2013-07-11 16:28
Mi vidis la kokon ĉe mia flanko de la strato kaj mi ĵuras (je la nomo de Joĉjo S) ke mi neniam transiris la straton. DO!