Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Instrukcioj por sukcesa kongreso

Instrukcioj por sukcesa kongreso

de Redakcio Laste modifita: 2013-06-10 18:50
Por eviti, ke la organizantoj de Esperanto-aranĝoj fojon post fojo uzu tempon kaj energion por reinventadi la radon, TEJO ellaboris instrukciojn por sukcesa okazigo de kongresoj kaj similaj aranĝoj. Ni petis la prezidanton de TEJO klarigi, pri kio temas.
Instrukcioj por sukcesa kongreso

Alklaku por grandigi

Libera Folio: Kial vi trovis, ke oni bezonas krei instrukcion por organizantoj de Esperanto-aranĝoj?

Łukasz Żebrowski: — En la junulara Esperanto-movado aktivuloj sufiĉe rapide ŝanĝiĝas. Aperas ĉiam novuloj kiuj ne havas spertojn en organizado, dum spertaj homoj sufiĉe ofte post iom da tempo malaperas. Tial valoras havi tiujn spertojn en formo de tiaj dokumentoj - klaraj, facile kompreneblaj kaj tuj uzeblaj.

— Kiam oni faras eĉ ĉiujaran kaj stabilan renkontiĝon, kiel ekzemple JES [la Junulara Esperanto-Semajno de Pola Eperanto-Junularo kaj Germana Esperanto-Junularo, red.], oni efektive ĉiujare konstruas la teamon denove. En tiaj aranĝoj kutime triono aŭ eble eĉ duono de organizantoj estas novaj en la teamo. Tiuj kiuj jam havas iujn spertojn, sufiĉe ofte ŝatas ŝanĝi rolojn kaj tiel en unu jaro okupiĝi pri novuloj, en alia pri administrado ktp. Pro tio multan tempon prenas klarigado de taskoj al homoj, kiuj ĵus prenis novan funkcion kaj foje eĉ ne vere havas imagon kion kaj kiam ili devos fari. La tasklistoj celas helpi ĝuste en tiu konsciigo al organizantoj kiuj estas iliaj taskoj kaj ĝis kiam ili devas esti faritaj.

Kiu kunlaboris por krei la instrukcion? Kiaj pozitivaj kaj negativaj spertoj utilis en la laboro?

— Plej multan laboron en la projekto faris Tina Tišljar, Rolf Fantom kaj mi, sed kompreneble ĝi ne povus kreiĝi sen kontribuo de organizantoj de kelkaj Esperanto-aranĝoj. Ĉefe temas pri organizantoj de la 65-a IJK en Liberec, al kiuj poste aldoniĝis spertoj de aliaj teamoj organizantaj IJK-ojn kaj JES-ojn. Fakte la IJK en Liberec estis ĝuste tiu kongreso, kiu instigis la kreadon de la projekto. Tiam ĝi estis sufiĉe eksterordinara, ĉar organizata de 3 landaj organizoj (ĉeĥa, germana kaj pola) kaj kun homoj de 7 nacioj en la teamo. Tiu tre malloka karaktero de la organiza teamo necesigis vere bonan kunordigadon kaj taskodividon, por ke la kongreso povu bone okazi sen eĉ unu fizika kunsido de la kompleta organiza teamo.

Kiajn bazajn erarojn, laŭ via espero, organizantoj evitos helpe de tiu nova ilo?

— La projekto estas kreita ĝenerale por Esperanto-aranĝoj, do kompreneble oni ĉiam devas memori, ke necesas almenaŭ iom konformigi ĝin al cirkonstancoj de konkretaj evento kaj teamo. Certe estas pluraj problemoj, kiujn neniel eblas antaŭvidi, sed estas ankaŭ nemalmultaj, kiujn eblas eviti, se oni pri ili konscias kaj memoras solvi.

— Ofta problemo estas manko de klareco kiu homo pri kiuj specifaj taskoj okupiĝas. Ekzemple povas esti ne klare kiu estas respondeca pri tio, ke surloke estu preparita bona programtabulo. Ĉu tiu, kiu preparas la programon aŭ tiu, kiu respondecas pri la informado al la partoprenantoj? La taskolisto atribuas tiajn taskojn al konkretaj postenoj.

Sed se la problemo estas manko de respondeculo, ĉu taskolisto helpos trovi tiun?

— Kompreneble, la projekto estas nur helpilo, do oni povas facile interkonsenti fari alimaniere kaj simple noti tion en la dokumento, tamen jam apero de tiu tasko en kontrollisto malebligas, ke oni forgesu pri tio kaj ekpensu nur je komenco de la evento. Oni tuj vidas tiun mankon, kaj do evitas oftan problemon, kiam ĉiuj pensas, ke "iu faros".

— Alia kategorio estas taskoj facile forgeseblaj, kies konsekvencoj povas esti tre ĝenaj. Ekzemple facilas forgesi, ke iom antaŭ la renkontiĝo oni devas certigi ŝanĝomonon por akceptejo, drinkejo aŭ gufujo. Tio ne nepre devas esti problemo, se oni organizas eventon en granda urbo kaj en normalaj labortagoj. Pli ĝena ĝi povas evidentiĝi, se oni estas en iu fora loko kaj la evento komenciĝas ekzemple kristnaske. Tiaspecajn erarojn eblas eviti ĝuste havante kontrolliston.

— Krome la projekto helpas ankaŭ en strukturigo de la teamo, ĉar ĝi proponas iun konkretan, elprovitan skemon de la teamo, kiun oni povas konformigi al siaj kondiĉoj. La kontrollistoj helpas ankaŭ al ĉeforganizanto al kiu estos pli facile memori kion kaj kiam postuli de la koncernaj respondeculoj.

Retejo de TEJO: Tasklisto por organizaj teamoj

arkivita en:
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-06-09 17:54
Chiu iom pli serioza organizajho kaj organiza komitato posedas check-listojn (kontrol-listojn au task-listojn) por organizi siajn kongresojn kaj kunvenojn. Tiaj check-listoj servas por glate plenumi la teknikajn rutinojn, kiuj chiufoje ripetighas, kvankam la kondichoj por organizi novan kongreson shanghighas chiufoje, despli se temas pri alia lando. Mi iom miras, ke oni diskutas pri tia temo en la jaro 2013, au en la 126a jaro de Eo.

Markos Kramer
Markos Kramer diras:
2013-06-10 00:30
Chiu iom pli serioza movado kaj komunumo havas chiaman kritikanton (ghenadulon au trolon) por kritikachadi ghiajn iniciatojn kaj novajhojn. Tia chiama kritikanto servas por daure gheni la aktivulojn, kaj liaj kritkoj chiufoje ripetighas, kvankam la kritikataj iniciatoj kaj novajhoj shanghighas chiufoje, despli se temas pri internacia movado. Mi iom miras, ke oni ne forbaras tian trolon en la jaro 2013, au en la 126a jaro de Eo.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-06-10 16:10
Ho, kia stulta komento! Mi konsilas al vi serioze konsideri mian kritikon, kaj ne nur mian, sed kritikon ghenerale.
Ivan Ivanov
Ivan Ivanov diras:
2013-06-10 09:29
Movadanoj reduktigis mondon ĝis siaj "kongresoj", kaj nenio plu ekzistos en ĝi por ili. Do kial ili suferas nun, ke mondo ne bezonas ilin?
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-06-10 10:07
La kongresoj mem estas parto de la mondo, do tio ne estas problemo. La problemo estas ke la movado proponas lingvon. Neniu scias kio estas lingvo, tiom malpli kiel la lingvo kaj la cetera realo interrilatas. Tio estas ekstreme malfacila demando, kaj tial ne estas mirinde ke la plej multaj homoj, same en la movado kiel ekster ĝi, simple rezignas kaj lasas la mistikon esti mistiko.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-06-10 18:29
Kiel elstara lingvisto vi eble havas vian propran difinon pri la lingvo, kiun vi pretas komuniki chi tie.

Ke la plimulto de la e-istoj ne scias kio estas lingvo - tio estas absolute certa kaj senduba afero kaj pri tio mi absolute konsentus kun vi. :-)
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-06-10 19:21
"Individua, natura esprimilo." Sed proponis ĝin anarkisto, do ĝi ne havas multe da ŝancoj.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-06-10 22:17
Anarkiisto eble jes.

Sed mi ne tre komprenas vin: Ekzistas giganta fakliteraturo en sennombraj lingvoj pri tiu chi temo kaj vi nomas nur tion.

Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-06-12 11:25
Ne, preskaŭ ĉio interesa estas en la Angla.
Ivan Ivanov
Ivan Ivanov diras:
2013-06-10 15:59
Ne estas problemo, se kongresoj estas parto de mondo. Tamen loĝantaro de mondo egalas 7 miliardojn, kaj loĝantaro de kongresoj estas 1-1,5 mil. Movado kondutas tiel, ke 1 mil anstataŭigas 7 mlrd. Movado proponas nenion krome partopreno en kongresoj, kiu ŝaine jam estas ies komerco.
Movado ne zorgas pri uzaso de esperanto en laŭpove vastaj, diversaj agosferoj de tutmonda vivo. Por ĝi sufiĉas kongresoj - ĝi donas monon al organizantoj.
Ja se vastaj rondoj uzos esperanton, ĝi ne plu estos bazo por konercaj kongresoj. Ĉio alia estas nur babilado por kaŝi verajn motivojn de la situacio.
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-06-10 19:32
Ju pli vastaj rondoj uzas Esperanton, des pli profitajn kongresojn oni povas aranĝi. La celpubliko de UK-oj kaj IJK-oj tamen ne estas la 7 miliardoj da teranoj, sed tiuj kelkcent miloj, eble 1-2 milionoj, kiuj praktike konsentas ke Esperanto kaj la Internacia Lingvo estas unu sama afero. Certe eblas (indas kaj endas) fari pli partoprenindajn internaciajn kongresojn ol tiujn kiujn ni jam havas, sed la radika problemo, kiel dirite, estas ekstreme malfacila. Lerni Esperanton estas preskaŭ ludo, sed la klopodo por kompreni ĝian realan signifon vere povas grizigi la harojn. La miaj jam estas blankaj.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2013-06-12 22:21
> Lerni Esperanton estas preskaŭ ludo

Bedaŭrinde tia lernado ne estas ludo. Kaj se ĝi efektive estas, tiam ŝajne temas pri ludo kun tre malfacilaj reguloj, ĉar multaj ludantoj apenaŭ aŭ tute ne sukcesis alproprigi ilin al si.
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-06-13 08:43
Mi diris preskaŭ ludo, ĉar lerni sian gepatran lingvon infanaĝe -- aŭ, pli precize dirite, adapti sian lingvouzon al la medio -- efektive estas ludo. Readapti la lingvouzon en posta aĝo estas pli malfacile, ĉar la cerbo rigidiĝas dum la pubereco. Tamen, Esperanto estas la plej bona propono kiel readapti sian lingvouzon por internacia anstataŭ imperia medio; jen kie revenas la elemento de ludo.

Sed tion ekkapti eble ne estas tute facile.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-06-10 16:53
Korekte devus esti:

Parte de LA mondo.
Tamen, LA loghantaro de LA mondo. Ktp.
LA loghantaro de LA kongresoj
LA movado kondutas tiel
LA movado proponas nenion..
LA movado ne zorgas...
pri LA uzado
LA tutmonda vivo
LA kongresoj
al LA organizantoj
LA verajn motivojn
Hurrrraaaaa, finfine korekte: LA situacio.

Chiuj aliaj eraroj probable estas tajperaroj.