Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Fettes ricevis la subtenon de ĉiuj komitatanoj

Fettes ricevis la subtenon de ĉiuj komitatanoj

de Redakcio Laste modifita: 2013-07-30 20:17
La Universala Kongreso en Rejkjaviko komenciĝis sabate la 20-an de julio per la unua kunsido de la komitato de UEA, kiu elektis novan estraron. Kiel prezidanto de la asocio estis unuanime elektita Mark Fettes. Plej multajn voĉojn el la ceteraj kandidatoj ricevis Stefan MacGillf. La novan estraron eniris ankaŭ José Antonio Vergara, Lee Jungkee, Martin Schäffer, Stefano Keller kaj Barbara Pietrzak.

Jam komence de la komitata kunsido, kiu estis malfermita je 13.30 sabate posttagmeze en salono Hodler, ĉeestis 40 komitatanoj, kiu estis tre forta kvorumo, ĉar ekzistis entute 40 komitatanoj A kaj 6 komitatanoj B. La elekto de nova estraro, kiu okazis tute komence, certe instigis komitatanojn alveni al la kunsido frue.

La nova elekta regularo tuj montriĝis ne bone finpolurita, ĉar aperis diskuto pri tio, ĉu la komitato voĉdonu por dividi la funkcion al nove elektitaj estraranoj, aŭ ĉu la estraro mem dividu la taskojn inter si kaj komitato nur poste konfirmu la decidon. Amri Wandel aparte atentigis, ke ne eblas ke la estraro dividu la taskojn inter si. Tion konfirmis Brian Moon: la regularo postulas, ke la komitato faru la dividon.

Mark Fettes, la sola kandidato por la posteno de prezidanto, proponis, ke ne estu estraranoj kun tre fikse difinita tasko, sed ke estu ekzemple tri grupoj de estraranoj, kiuj okupiĝu pri certaj taskoj, tiel ke okaze de malkapablo de unu estrarano labori volontule, la aliaj grupanoj povu anstataŭi tiun personon.

Mark Fettes ankaŭ proponis ke estraranoj kunlaboru kun ne-estraranoj kiuj formu ekzemple 15-membran konsilantaron por subteni la estraron.  Tiam laŭ li eblus havi eĉ nur kvinmembran estraron, kaj eblus efika kunlaboro de la estraro. Li tamen ne pretis tuj diri kun kiuj li volus labori en la estraro.

Unue okazis elekto de komitatanoj C. Dum voĉkalkulantoj kalkulis la voĉojn, okazis vigla diskuto pri la kvanto de estraranoj. Multaj preferis havi kvin estraranojn, kelkaj, ankaŭ tiuj kiuj mem kandidatis por la estraro, ekzemple McGill kaj Wandel, pledis por pli da estraranoj, ekzemple 7. Raola kaj Vergara tamen subtenis la ideon de nur kvinmembra estraro. Ankaŭ la eliranta prezidanto Dasgupta subtenis la ideon pri kvin estraranoj.

Estis ok kandidatoj por C-komitataneco. La elektokomisiono proponis, ke estu elektita kvin. La voĉdonadon partoprenis 40 komitatanoj, kaj elektitaj estis la sekvaj kandidatoj:

  • Zsófia Kóródy, 35 voĉoj
  • Julián Hernández Angulo 30
  • Jean Codjo 24
  • Stefano Keller 24
  • Orlando E. Raola 21
  • ne elektitaj estis
  • Marcel Delforge 17
  • Josep Franquesa Solé 17
  • Johan Derks 9

 

Per tiu elektorezulto de komitatanoj C forfalis el la komitato ne nur la estrara kandidato Derks sed ankaŭ kandidatoj por financa komisiono kaj komitataj reviziantoj. Tio necesigis, ke la elekta komisiono kunvenu kaj diskutu kion fari.

Post diskuto kaj sinprezento de la kandidatoj estis decidita la kvanto de estraranoj. Unue la komitato voĉdonis pri la originala propono de elektokomisiono, do pri estraro kun sep membroj. Se plimulto estus kontraŭ, eblus voĉdoni pri alia kvanto. La voĉdono okazis per manlevo, kaj por sep estraranoj estis 26 komitatanoj. Kontraŭis la proponon de la elektokomisiono 12 komitatanoj, sin detenis kvin. Do estis akceptita la propono pri sep estraranoj.

Dum la diskuto la kandidato por prezidanteco, Mark Fettes, diris ke li havis tre fruktodonajn diskutojn kun kvar el la estraraj kandidatoj: Keller, Lee, Vergara, Schäffer. Tiel li kvazaŭ subtenis ilin kiel kandidatojn por sia estraro, kaj ili ĉiuj efektive ankaŭ estis elektitaj.

Entute estis 10 kandidatoj por la estraro, el kiuj Johan Derks tamen, forfalis ĉar estraranoj devas unue iĝi komitatanoj. Li ne sukcesis altiri sufiĉe da voĉoj de la individuaj membroj de UEA en la elekto de komitatanoj B, nek de la komitatanoj en la nuna elekto de komitatanoj C. Restis do 9 kandidatoj, kaj ili ricevis jenajn voĉojn de la 43 komitatanoj kiuj partoprenis la voĉdonadon en Rejkjaviko:

  • Mark Fettes, komitatano B,  43 voĉoj
  • Stefan MacGill, komitatano B, 37 voĉoj
  • José Antonio Vergara, komitatano B, 35 voĉoj
  • Lee Jungkee, komitatano A, 34 voĉoj
  • Martin Schäffer, komitatano A, 33 voĉoj
  • Stefano Keller, komitatano C, 30 voĉoj
  • Barbara Pietrzak, komitatano B, 24 voĉoj

 

Ne elektitaj estis:

  • Orlando E. Raola, komitatano C, 23 voĉoj
  • Amri Wandel, komitatano B, 21 voĉoj

Fettes estis elektita kiel prezidanto de UEA, unuanime ĉar li ricevis la voĉojn de ĉiuj ĉeestintaj komitatanoj.

Raportis Jukka Pietiläinen
arkivita en:
Chielismo WANG Tianyi
Chielismo WANG Tianyi diras:
2013-07-21 11:57
Gratulon sen espero!
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-07-21 14:07
Dankon por la detala raporto.
s-ro Trezoro(HUANG Yinbao) el ĉinio
s-ro Trezoro(HUANG Yinbao) el ĉinio diras:
2013-07-22 00:48
Varman gratulon! Koran dankon pro la raporto
Jarosław Marek Parzyszek
Jarosław Marek Parzyszek diras:
2013-07-22 08:56
Ne partoprente la islandan UK mi kun plezuro legis la kongresan paroladon de Probal Dasgupta, kiu filzofie-fajrere inspiras la kongresanojn kaj aliajn pozisxatantojn.
Gratulon al d-ro Fettes,kiu apartenas al la nova generacio de profesiuloj, trejnitaj ne nur en la stabo de UEA, universitate sed ankau monadministrante.
Mankas en la nova Estraro Orlando Raola, sed espereble li subtenos la elektitan -diligientulon - Vergara kaj bonan, ne nur ret,-administrantanon - Schaeffer. Kun la subteno kaj sperto de MacGill kaj la ceteraj elektitoj la nova Estaro sxajnas esti nemalbona "registaro" de nia velkanta popolo, en tre malfacila epoko.
Marko - paciencon kaj fortojn en la fekundigado kaj gvidado de la Asocio!
Stanislaw Rynduch
Stanislaw Rynduch diras:
2013-07-22 20:48
Gratulo al la elektitoj kaj restas malgranda espero, ke iom plijunigxinta teamo kun novaj personoj scipovos velumi sur la internacia oceano pli bone ol la lasta esperante ankaux pli bonan venton!
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-07-23 07:51
La problemo estas, ke ĉiuj ventoj jam de jardekoj blovas kontraŭ Esperanton. Oni devus scii boardi.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-07-24 10:06
Sur kiu insulo vi vivas?

Nenie estas "vento kontraŭ Esperanto"!
Tute male. Komence de la monato mi sukcesis finfine viziti la "Hotel Esperanto" en Fulda. Centmiloj da gastoj kaj vizitantoj de la "Esperanto Halle" estas konfrontitaj kun la nomo ĉiujare.
Supozeble neniu Esperantisto ĝis nun metis sian kapon sur kusenon tie.
Alia ekzemplo:
En la krimromano "Toter Lehrer, Guter Lehrer" la numeroj de la ĉapitroj estas en Esperanto kaj la aŭtoro aldonis dediĉon al L.L.Zamenhof.
Preskaŭ ĉiujare en Germanio ests libro, kiu favore traktas Esperanto.

Sed la karaj samideanoj lamentas pri la vento. Maristoj konscias pri krozi. Estas metodo antaueniri kontraŭ la vento. Eble Esperantistoj devas lerni ĉi tiun teknikon.
verdeca
verdeca diras:
2013-07-23 08:43
Traleginte la supran informon ,mi sentas ,ke en nia esperantujo ne mankas esperantistoj elstaraj kaj veteranaj ,kiuj garantias nian movadon sencxese kaj rapide antauxenkuranta.Kaj mi esperas ,ke la novaj estraranoj estu lertaj en sia posteno kaj gvidu la esperantistaron pli vigle kaj entuziasme aktivi en nia sanktujo por plibonigi nian mondon kaj felicxigi nian homaron .
LEE Jung-kee
LEE Jung-kee diras:
2013-07-24 08:52
Kara Verdeca, Kiel unu el la novaj estraranoj, mi kore dankas vin pro via agrabla komento. Kvankam mi estas novico en internacia medio, tamen mi faros mian plejon por pliprogresigi nian movadon. ĉiam mi atente kaj sincere aŭskultos opiniojn de esperantistoj. Dankon.