Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Fettes promesas zorgan esploron de retejaj planoj

Fettes promesas zorgan esploron de retejaj planoj

de Redakcio Laste modifita: 2013-08-14 14:13
En la unua intervjuo al Libera Folio post sia elektiĝo kiel prezidanto de UEA, Mark Fettes promesas, ke la estraro zorge esploros la retejajn bezonojn de la asocio, kaj petos ofertojn de pluraj firmaoj. Li antaŭvidas ankaŭ ŝanĝojn en la revuo. La ŝrumpinta dungitaro de la Centra Oficejo devos respondeci pri la ĝisdatigado de la nova retejo, sed Fettes esperas, ke retaj solvoj faciligos aliajn taskojn.
Fettes promesas zorgan esploron de retejaj planoj

Mark Fettes. Foto: Peter Hauser

Libera Folio: Kiuj estos la ĉefaj prioritatoj de la nova estraro? Kion vi volas ŝanĝi kaj kion konservi el la linio de la antaŭa estraro?

Mark Fettes: – Nu, mia unua celo estas ke ni laboru vere teame. Tial, kiam ni dividis la taskojn, ni kreis subteamojn de po kelkaj estraranoj (evidente ĉiu el ni apartenas al pli ol unu teamo). Mi observis multajn estrarojn tra la jaroj, kaj ĉiam estis tiel, ke kelkaj estraranoj kvazaŭ izoliĝis en sia laboro. Espereble ne plu estos tiel. Ankaŭ la nova Konsilio de UEA helpos tiurilate, alportante novajn laborfortojn kaj perspektivojn al la kerna organiza taskaro.

– Due, ni havas strategian kadron por nia laboro. Tiel do ni laboros ne per la longaj listoj de unuopaj agadoj, per kiuj la estraroj kutime funkciis, sed pri la evoluigo de la asocio sur la kvar agadkampoj en la Strategia Laborplano: konsciigo, kapabligo, komunumo kaj kunordigo. Tio espereble helpos nin daŭre vidi la arbaron kaj ne nur la arbojn.

– Trie, ni ege konscias pri la graveco de komunikado kun la membroj, kaj ankaŭ kun la ĝenerala publiko. Tial ni pretas prioritate investi en la konstruo de nova retejo. Ankaŭ la revuo spertos kelkajn ŝanĝojn en stilo kaj enhavo.

– Kvare, UEA tradicie ne havas tre aktivan strategion pri la aliĝintaj landaj asocioj, por kontribui al la evoluo kaj plifortigo de la movado je landa nivelo. Tion ni intencas ŝanĝi, en proksima kunlaboro kun TEJO kaj ILEI, kaj eventuale ankaŭ kun lernu.net. Aktivula trejnado ludos gravan rolon en tiu strategio.

La nova strategia laborplano de UEA listigas entute 12 prioritatojn. Ĉu tio ne estas iom tro multe? Malfacilas eĉ memori ilin ĉiujn, kaj se 12 aferoj estas unuarangaj, tio ne multe helpas la faradon de konkretaj decidoj.

– Jes, sed memoru ke la plano ampleksas kvar jarojn. Certe ne ĉiujn prioritatojn oni atakos samtempe. En ĉi tiu unua jaro, ĉefrolos plibonigo de nia komunikado kaj kunplanado, diskonigado de la esenco de la strategia laborplano, komencaj elpaŝoj pri aktivula trejnado, kaj la kreo kaj funkciigo de kelkaj novaj kunordigaj strukturoj. Ĉion ĉi oni cetere trovas en la plano.

La laborplano ĝenerale estas tre ampleksa, kaj ne multaj aktivuloj ĝin eĉ tralegis. Ĉu ne indus prezenti koncizan version?

Efektive, mi jam faris iun koncizan prezenton pri ĝi en Rejkjaviko, kiun oni povas nun trovi en la retpaĝoj de UEANecesos pliaj laboroj por krei resumojn, subplanojn, gvidilojn pri ĝia utiligo je landa nivelo, ktp. La ampleksa plano estas esence nur bazo por la postaj, pli praktikaj paŝoj. Dennis Keefe diris en la Komitato, ke entreprenoj kutime komencas per io simpla kaj poste plidetaligas ĝin. En Esperantujo, mi ne vidis alian eblon ol fari inverse, provante unue konstati kaj analizi la komplikecon de la situacio kiel tuto, kaj nur poste simpligi.

La komitato en Rejkjaviko aprobis la planon de la estraro uzi ĝis 100.000 eŭroj por renovigo de la retejo. Kion laŭ vi devos enhavi la nova retejo de UEA, kaj ĉu efektive necesos 100.000 eŭroj por realigi tion?

– Ni bezonas retejon multlingvan, per kiu ni povas atingi la vastan publikon de homoj tutmonde, kiuj interesiĝas pri Esperanto. Krome ni kompreneble bezonas retejon esperantlingvan, kiu donas al niaj membroj kaj aktivuloj rimedojn por aktiviĝi per kaj por Esperanto. Ĉi-rilate ekzistas multaj diversaj ebloj, kaj ni devos zorge esplori pri iliaj kostoj kaj avantaĝoj. Ni pensas ne nur pri disponigo de servoj, sed ankaŭ pri faciligo de la organiza laboro, virtuala partopreno en la kongresoj, flegado de scienca, faka kaj kultura kunlaboro kaj klerigado, ktp.

– Evidente mi ne povas diri jam nun, ĉu ni devos uzi tiun tutan sumon. Miaj spertoj en ESF de post 2001, kiam ni lanĉis edukado.net kaj poste lernu.net, instruis al mi, kiom multfaceta kaj temporaba estas la ellaboro de vere bona diversfunkcia paĝaro. Ni kompreneble faros decidojn interalie surbaze de niaj taksoj, kiom difinita elemento kontribuos al la alvenigo de kotizoj kaj aliaj enspezoj. Ni devos ankaŭ zorgi pri la daŭra administrado kaj teknika prizorgado de la retejo post la konstruo.

Kiel la estraro konkrete procedos por trovi firmaon kiu realigos la renovigon de la retejo?

Ni faros priskribon de niaj bezonoj kaj petos oferton de 3-4 firmaoj. Fakte la bazo de tiu priskribo ekzistas jam de kelkaj monatoj.

Kiu poste respondecos pri la prizorgado kaj ĝisdatigado de la nova retejo?

– Tio fariĝos parto de la taskaro de la Centra Oficejo, sed ne tiel, ke ĝi simple aldoniĝas al la jama taskaro. Parto de niaj esploroj celos malkovri, kiel la retejo povas faciligi la laboron de la Oficejo. Vi trovos tiun emfazon ankaŭ en la strategia plano.

Kiu estos la rolo de la nova konsilio, kaj kiel oni selektis ĝiajn membrojn?

– Laŭ la decido de la Komitato, kiu kreis ĝin, la Konsilio "proksime kunlaboros kun la nova Estraro pri efektivigo de la Strategia Laborplano," kaj enhavas "homojn, kiuj povas kontribui al la evoluigo de la ĉefaj agadkampoj de la Asocio: Konsciigo, Kapabligo, Komunumo, kaj Kunordigo." Ĝi estas provo krei teamon de homoj ĉirkaŭ la Estraro kiuj fidas la ĝeneralan evoludirekton en la plano kaj pretas kunpensi kaj kunagi por ĝia realigo.

– Mi invitis la estraranojn sondi ĉe homoj, kiuj ŝajnas al ili taŭgaj por tiu rolo. Poste ni pridiskutis la tutan liston kaj proponis 14 nomojn al la Komitato, kiujn ĝi akceptis. Temas ĝenerale pri personoj plurflankaj, grandparte relative junaj sed tamen spertaj.

Kiuj estis la unuaj decidoj de la nova estraro?

– Okazis jam kelkaj interesaj, sed pri tio vi devos atendi la raporton en nia propra revuo!

Ĉu la estraro kunsidos en la Centra Oficejo en aprilo, kiel kutime? Se jes, kiel oni financos la vojaĝkostojn de la estraranoj, konsiderante ke la komitato forprenis 1.000 eŭrojn el la koncerna buĝetero?

– Jam antaŭ tiu kunsido de la Komitato, la Estraro serioze diskutis, kiel ŝpari vojaĝkostojn. Mi povas ofte ligi vojaĝojn al mia universitata laboro, kaj ankaŭ nia Ĝenerala Sekretario ne bezonas repagon de la tuta kosto de liaj vojaĝoj. Niaj eŭropaj anoj povas veni al Roterdamo sufiĉe malmultekoste. Krome per la reto, ekzemple Skype, eblas partopreni sufiĉe aktive sen persona ĉeesto, kio estas solvo certe konsiderinda por niaj plej foraj anoj. Do ni fakte plene subtenas la decidon de la Komitato, kaj esperas elspezi ankoraŭ malpli ol buĝetite.
arkivita en:
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-07-30 21:41
Ho, mia dio! Kiom longe oni ankorau emos donaci atenton al tiu neeltenebla balasto?

Bedaurinde, ankau la redakcio de LiFo farighis iom obseda pri tiuj tedaj aferoj, analoge al HeKo, anstatau donaci la atenton al vere indaj kaj interesaj temoj.

Estus interese scii, chu la redaktoro de LiFo remachas tiujn aferojn ankau en sia Sudsveda Gazeto, au chu liaj kolegoj konsideras ilin kiel jhurnalisme malesencajn.

Do, kreu vian "retejon multlingvan, per kiu vi povas atingi la vastan publikon de homoj tutmonde, kiuj interesiĝas pri Esperanto". La homaro atendas. Senpacience.

Se la enhavo de la nova retujo estos tiom malplena kaj seninteresa kiel en Fejsabuko - tiam Bonan Nokton!

Intertempe, mi konsilas al vi legi la rakontojn de Sherloko Holmso, au serioze studi la Strategian planon de UEA.

Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2013-07-31 20:51
Ho, mia dio! Kiom longe oni ankoraŭ emos donaci atenton al la konstantaj negativaj plendoj kaj kritikoj de Andi Kunzli? Neeltenebla balasto! (Kara Andi: foje homoj estas pli feliĉaj kiam ili simple foriras de tio, kion ili abomenas. Pripensu.)

Pri Ŝerloko Holmso, tamen, mi konsentas ke la rakontoj estas legindaj. Eĉ legendaj, se ne leg-endaj.

LM
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-07-30 22:26
eobo
eobo diras:
2013-07-30 23:03
al Andreas Kuenzli: http://www.youtube.com/watch?v=vvwQo5AP-dg Estas seriozaĵo. Bonvolu partopreni iu de junulara renkontiĝo kaj retaskos poste. Plejparte junularaj renkontiĝoj estas malferme al ĉiu de aĝo. Ne timu, ... http://www.youtube.com/watch?v=ydYrcGfUDWE

Amike,




Emanuelo Arbaro
Emanuelo Arbaro diras:
2013-07-31 10:29
S-ro Kuenzli, pri kiuj «vere indaj kaj interesaj temoj» ĉu vi volus ke LiFo «donaci atenton»? Estas skribita en la titolo de la paĝaro: estas «*movada* bulteno». LiFo ne povas paroli pri Egiptio aŭ la akcidentoj de trajno. UK estas grava movada afero, ĉu ne?

Aŭ mi malbone komprenis vin?
Jarosław Marek Parzyszek
Jarosław Marek Parzyszek diras:
2013-07-31 15:59
Metiistoj kaj artistoj
En la E-movado, simile kiel en la tutmonda politiko, abundas "artistoj" - homoj kiuj bele: parolas, promesas, deklaras, sed ofte forgesas pri la cxiutagaj devoj.
En la historio de nia movado ni havis kelkajn "artistojn", kiuj ne nur perfekte planis, brile oratoris, sed ankau scipovis kultivadi siajn grundojn. Al tiuj certe apartenis Lapenna kaj Tonkin. Sed ni ankau havis multajn aktivulojn, al kiuj ankau mi apartenis, kiuj pli multon deklaris ol realigis.
Estas ankau, malpli laudata, grupo de "metiistoj", kiuj "faras, ne deklaras'. El mia pli pol kvaronjarcenta observado de la nova prezidanto de UEA mi supozas ke li, eble ne la plej granda oratoro, tamen apartenas al homoj, kiuj pli faras, ol deklaras. Mi scias tion memorante la redaktadon de la revuo, legante ESF raportojn kaj prijugxojn de d-ro Fettes, fare de la studentoj.
Do mi ne timas, ke li ne laboros. Mia timo estas la laborigo de la aliaj. Bone ke oni (la Estraro helpe de la Komitato) sukcesis respondecigi pliajn 14 homojn. Espereble kelkaj el inter ili serioze subtenos la laboron de la Estraro.
Kaj pri la elspezado de publika (nia - membrara - mono) mi kredas, ankau el la spertoj de Fettes en CO kaj en ESF, ke la decido pri la nova retejo estos bone preparita.
La timo mia venas nur el la optimismo de la Prezidanto pri 10 mil individuaj membroj. Tio por "universala" (monda) asocio ne estas multe, tamen postulas tutan renovigon de la asociservoj. La "klubo" de unu granda arangxo, malgranda -relative multekosta - eldonejo kaj librovendejo kontentigas malmultajn ... Do mi esperas ke en la Estraro kaj en la Oficejo ni havos bonajn metiistojn, kiuj produktos kaj liveros bonajn varojn. Informjxonglado kaj deklaroj malpli gravas!
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2013-07-31 20:53
Mi ne konas vin, kara Jaroslaw, sed mi treege feliĉas pri via komento ĉi tie.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2013-07-31 16:24
Kiel eblas, ke ghis nun neniu diris ion pri chi tio?:

UEA SERĈOS NOVAN REDAKTORON POR LA REVUO "ESPERANTO"
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=513#3

Nun oni pli bone komprenas la frazon el la intervjuo: "Ankaŭ la revuo spertos kelkajn ŝanĝojn en stilo kaj enhavo".

Mi atendas kun avido la senduban artikolegon en LF… kaj la komentojn de la Civito.
Richard Schneller
Richard Schneller diras:
2013-09-30 17:46
Tiurilate ne atendu multon interesan de la civitaj cinoj kaj canoj...
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-09-30 16:57
Chi tiu plej aktuala mapo, publikigita de la Internet-Instituto de la Oksforda Universitato

http://www.nzz.ch/[…]/die-aera-der-internet-imperien-1.18159116

au
http://www.nzz.ch/aktuell/d[…]116#gallery:zoom_1-18159116
(povas okazi, ke la artikolo ne estas malfermebla)

montras, ke Google kaj Facebook tute ne estas popularaj/uzataj en chiuj landoj de la mondo. Per aliaj vortoj: Guglo kaj Fejsbuko disdividas inter si la hegemonion precipe en Norda kaj Suda Amerikoj, Europo, Nordafriko, Proksima kaj Malproksima Oriento, Oceanio kaj Australio.

Se oni volas atingi la retuzantojn en Chinio, oni devas konsideri la ekziston de la retujo/serchmashino Baidu (kiu ekzistas dank´al la cenzurado de la interreto en Chinio). Kaj en Ruslando shajne estas uzata precipe Yandex (vershajne pro la ruslingveco).

Chion tion la "strategiistoj" de UEA devus scii kiam ili "zorge esploras la retejajn planojn".