Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Fabricio Valle redaktos revuon Esperanto

Fabricio Valle redaktos revuon Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2013-10-17 08:38
Unuafoje en pli ol cent jaroj, la revuo Esperanto havos sian redaktejon ekster Eŭropo. La brazilano Fabrício Valle estas elektita de la Estraro de UEA por transpreni la redaktoran postenon de Stano Marček, ekde la jarkolekto 2014.

— Jam en sia skriba sinprezento, Fabrício Valle montris grandan energion kaj kreemon, kaj krome tre realisman ideon pri la redaktora laboro, komentas la Prezidanto de UEA, d-ro Mark Fettes. — Tiun impreson plene konfirmis mia telefona intervjuo kun li. Ni estas entuziasmaj pri la ideoj kaj kapabloj, kiujn li alportos al nia komuna afero.

Valle estis unu el ses kandidatoj por la posteno de redaktoro (unu pli ol anoncite en pli frua komuniko). Movadano ekde 1970, li okupis diversajn postenojn en la brazila movado, interalie kiel prezidanto aŭ estrarano de Brazila Esperantista Junulara Organizo (1977-81), oficisto de Brazila Esperanto-Ligo (1996-2001) kaj prezidanto de la Federacia Konsilantaro de BEL (2001-04). Li ankaŭ fondis kaj gvidis propran eldon-entreprenon, Zamenhof Editores, de 1987 ĝis 1995. Lastatempe li okupiĝis pri provoj kreskigi la esperantistan ekonomion kadre de la organizo Intraespo.

La redaktoraj kapabloj de Valle estas videblaj en la ok numeroj de Brazila Esperantisto, kiujn li redaktis en la jaroj 2001-02. Enkondukante novan aspekton kaj novan teamon de kunlaborantoj, li kreis revuon kiu elstaris grafike, stile kaj enhave.

Ankaŭ por la revuo Esperanto Valle antaŭvidas proksiman kunlaboron kun talentuloj sur diversaj kampoj, cele al revuo kiu laŭ li "transformiĝos en aktivan engaĝilon, en instrugazeton por trejnado de volontuloj, en heroldon de la plej bonaj iniciatoj de la movadaj organizoj tra la mondo, en gvidilon por veteranaj kaj komencantaj E-gvidantoj, en inspiron por la esperantoj."

Gazetara komuniko de UEA

arkivita en:
Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2013-10-16 09:54
Mi graulas al Fabrício Valle kaj deziras al li sukcesplenan laboron kaj la necesan energion por realigi la planojn.

Kiel longjara esperantisto li certe / espereble konas la defiojn.
Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2013-11-07 11:50
Kompreneble mi graTulas. Kun granda T en la mezo. ;-)
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2013-10-16 16:51
Mi havas nur unu humilan peton al la redaktoro (mi jam siatempe menciis sed audacas ripeti): bv. chesigi la aperigon de fotoj de (flagoportaj) homamasoj, chefe sur la kovrilo. Mi volas povi senghene lasi la gazeton kushi sur mia laboreja skribotablo, tiel ke kolegoj interesite-mirigite foliumos, kaj ne devi kashi ghin tirkeste pro honto pri tia bildo de sekteca grego. Dankon.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-18 21:36
jen la plej fresha kaj perfekta bildo por la venonta titolpagho de la revuo Esperanto

http://sezonoj.ru/[…]/Arkones29-grupo.jpg

(apartenas al: http://sezonoj.ru/2013/10/arkones-2)
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-18 21:45
... fakte preskau perfekta, char neniu portas Eo-flagon, se mi bone memoras.

(La sola partoprenanto, kiu interesus min por konatighi kaj paroli Esperanton, estus la sinjorino kun la violrugha chemizo (au kio ajn) en la maldekstra parto de la bildo).

Reinhard Haupenthal
Reinhard Haupenthal diras:
2013-10-17 12:56
 
 Michael Lennartz diras:
2013-10-16 09:54Mi graulas al Fabrício Valle kaj deziras al li sukcesplenan laboron kaj la necesan energion por realigi la planojn.

---

Kial jam nun grauli (t.e. grumbli), kiam la previdita redaktoro ne movis ech fingron?
Miguel Boeira Vianna
Miguel Boeira Vianna diras:
2013-10-20 16:38
Mi bonvenigas Fabricion en sian novan taskon redakti la movada revuo de UEA. Rilate al demokratio Quino la argentina kreanto de Mafalda jam primokis pri tion:"La svedoj amas Svedion cxar ili naskigxis en Svedio kaj la Argentinanoj amas Argentinon cxar ili naskigxis en tiu lando.Do, patriotismo kaj loka taugeco." rimarkas Mafalda.
 The Economist estas dekstra revuo, pro tio ili konsideras demokratia landon kiu ne havas rektan prezidantan elekton(la prezidanto de Usono estas elektata de Balota Lernejo, la sama metodo uzata dum la armean diktaturon en Brazilo)kaj kie ne eblas elpeli la prezidanto de sian postenon pere de popola referendumo(Referendo Revocatorio en la hispanan) kaj konsideras nedemokratian landoj kie la popolo elektas rekte sian prezidanton kaj lin povas elpeli de lian postenon pere de referendumon.Kaj krome en Usono ne ekzistas politika pluralismon cxar la Demokratian kaj la Republikanan partion kiuj estas la nuraj kiuj povas partopreni de la registaron kaj de la parlamenton estas ambau liberalaj. En Bolivio, Venezuelo kaj Ekvadoro cxiuj partioj povas elekti deputitoj,urbestroj,provincestroj kaj kandidatigxi al prezidantaj elektoj. Krome en Usono okazas elektaj fraudoj(kiel en la elekto de Bush en 2000, li estis la malplivocxdonata kandidato sed estis elektita kaj la provinca tribunalo de Florido agnoskis la fraudo!!!)En Usono ecx ekzistas miloj da politikaj prizonuloj en la Guantanamo prizono kaj la Usona registaro invadas landoj sen esti atakita kaj tiun ne estas konsiderata nedemokratia ago. Do kiel ni rimarkas kun tiaj aferoj, Usonon neniam povas esti klasifikata kiel demokratia lando, tiu estas absurdajxo!!!!!
Do, The Economist klasifiko pri demokratio valoras nenion, cxar gxi estas nur politika opinio de la posedantoj de la revuo,ili ne uzas sciencan metodon por klasifikigi demokration, cxar ili uzas nur iliaj politikaj vidpunktoj.
 
Massimo Ripani
Massimo Ripani diras:
2013-11-07 10:01
Bonan laboron al Fabricio!