Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Esperantisto gvidis fuĝon el prizono de Franco

Esperantisto gvidis fuĝon el prizono de Franco

de Redakcio Laste modifita: 2013-05-26 20:30
Esperanto funkciis kiel sekreta lingvo de kelkaj el la organizintoj de granda fuĝo el prizono dum la interna milito en Hispanio antaŭ precize 75 jaroj. Pli ol 700 malliberigitaj respublikanoj sukcesis eliri, sed la plej multaj estis baldaŭ kaptitaj de militistoj fidelaj al la ribela generalo Franco. La esperantista ĉeforganizinto Leopoldo Picó kaj multaj aliaj estis mortigitaj.
Esperantisto gvidis fuĝon el prizono de Franco

La fortikaĵo

Amasaj eskapoj el prizonoj kaj koncentrejoj facile kaptas ĉies imagon. La granda eskapo estas la titolo de fama filmo, kiu bildigas la eventojn okazintajn en aliancana koncentrejo Stalag Luft III en Germanio dum la Dua Mondmilito. La koncentrejo de Sobibor famiĝis pro la eskapo de sescento da ĉefe judaj prizonuloj, el kiuj dekono sukcesis postvivi la militon; ankaŭ el ĝi naskiĝis filmo, Eskapo el Sobibor. Sed ekzistas alia, pli amasa eskapo el milita prizono, apenaŭ konata internacie, en kiu ŝajne Esperanto ĝuis tre interesan rolon.

La 22-an de majo oni kunmemoras la 75-an datrevenon de la fuĝprovo, en 1938, dum la hispana Intercivitana milito, de la plej amasa grupo de militkaptitoj. Preskaŭ 800 homoj eliris la fortreson konatan kiel San Cristóbal (Sankta Kristoforo), sur la monto Ezkaba, apud la navara ĉefurbo Pamplono (hispane Pamplona, eŭske Iruñea). El ili nur tri, aŭ eble kvar, sukcesis atingi Francion. La malmoleco de la frankoisma flanko de la milito, kaj la longa daŭro de ties reĝimo, kaŝis preskaŭ ĉiujn informojn pri la disvolvo de la ribelo, kiu nur nun, iom post iom, sukcesas aperi en la publika kono. Sed se oni iam kreus filmon pri ĝi, Esperanto devus nepre roli.

La fortreso de Sankta Kristoforo estis militista kazerno, kiu foje servis kiel prizono. En la unuaj momentoj de la hispana milito, Navaro fariĝis kvazaŭ ĉefurbo de la ribelo, pro la forta influo de la tradiciistoj (t.n. karlistoj) en tiu regiono, kaj la tiea deĵoro de la direktoro kaj ĉeforganizanto de la puĉo, generalo Mola. Baldaŭ oni komencis enkarcerigi tie anojn de la lojala flanko, nome socialistojn, komunistojn, anarkiistojn, eŭskajn naciistojn kaj aliajn respublikistojn.

La prizono estis tute superplenigita. Pli ol 2.500 homoj amasiĝis en konstruaĵo en kiu jam kvinono estus tro. La terura malvarmo, la mistraktoj, la humiligoj estis konstantaj. Oni apenaŭ ricevis manĝon, interalie pro la korupteco de la gardistoj kaj direktantoj, kiuj konservis por si monon destinitan por tiu celo. En tiu stato, malgranda grupo de senesperiĝintaj kaj engaĝitaj malliberigitoj komencis plani la eblojn de fuĝo.

Esperantisto gvidis fuĝon el prizono de FrancoLa ĉefa organizanto estis komunista gvidanto, Leopoldo Picó, naskiĝinta en Kantabrio, sed ekde sia junaĝo laborinta en ŝipfarejo en Biskajo. Laŭ la postrestintaj raportoj temis pri ege serioza, disciplinita kaj kapabla organizanto, tre inteligenta, amiko de la fama Pasionaria, la heroino de la tiutempaj eŭropaj komunistoj.

Oni ĉiel klopodis nepre konservi la sekreton. La planintoj estis vere malmultaj, eble ne pli ol dudeko. La sekreto estis fortigita per la uzo de Esperanto inter Leopoldo kaj kelkaj aliaj el la organizantoj. Pri tio konsentas la atestoj de diversaj postvivintoj, inter kiuj unu el la homoj kiuj atingis eksterlanden, laŭ la libroj kiujn lastatempe oni eldonis pri la fuĝo (pliaj informoj hispane).

La organizintoj profitis la malkreskon de la kvanto de gardistoj dum la dimanĉa vespero, por kapti kaj silentigi plejmulton el ili (unu mortis dum la batalo), kaj malfermis la pordegojn de la fortikaĵo. Nur en tiu momento oni diskonigis la situacion al la ceteraj malliberigitoj, kiuj profitis la okazon por eliri amase. Pli ol 700 homoj trairis la elirejon kaj komencis malsupreniri la monton en la ĉirkaŭajn valojn.

Bedaŭrinde en tiu momento du gardistoj sukcesis atentigi la militistajn taĉmentojn en la apuda urbo, kaj ili rapide atingis la kazernon. Multaj prizonuloj preferis ne riski la reprezaliojn, kaj sufiĉa nombro el la eskapintoj, kiuj apenaŭ estis preparitaj kaj sentis sin malfortaj pro la malsato kaj apenaŭ surhavis adekvatajn vestojn, preferis reveni en la fortikaĵon. Aliaj estis baldaŭ kaptitaj, kaj el tiuj ĉi, parto revenigita en la malliberejon, sed multaj aliaj (ĉirkaŭ 200) estis ĉe la kaptado surloke mortigitaj de la plej fanatikaj el la kaptintoj, milicanoj el la Falango, tradiciistoj, aŭ de la militistoj mem.

Plej multaj fuĝintoj celis la nordon, la Pirenean montaron, ne tro malproksiman de Pamplono, kaj en tiu direkto ankaŭ celis la ĉasistoj.

Esperantisto gvidis fuĝon el prizono de FrancoNur tri homoj sukcesis trairi la tutan vojon kaj atingi Francion. Ili poste revenis en la respublikanan flankon, tra Katalunio, plu luktis, kaj finfine sukcesis transvivi la militon kaj denove ekziliĝis. José Marinero vojaĝis al Meksiko. La aliaj du, Valentín Lorenzo kaj Jovino Fernández, restis en Francio, kaj  revenis al Hispanio nur post la morto de la diktatoro. En la lastaj tagoj oni disputas pri la sukceso de kvara homo, nenomita, kiu sukcesis fuĝi kaj laŭdire atingis Usonon.

La eskapon oni finfine povas taksi ne tre sukcesa. Tamen, ĝi estis sufiĉe granda bato por la mastroj de la prizono. Signife, ili devis informi pri ĝi en ĵurnaloj, eĉ se maskinte la ecojn kaj la nombrojn. La aŭtoritatoj organizis simbolan kaj drastan juĝon al 17 el la ĉefaj organizantoj, kio rezultis en la mortpuno de 14. Ili estis publike pafekzekutitaj en la centro de Pamplono en septembro 1938.

Inter ili ne troviĝis Leopoldo Picó.  Oni lin kaptis du tagojn post la eliro, kaŝitan en izolita kampardomo, kaj tuj mortigis. Ne eblas precize koni la cirkonstancojn, kaj ekzistas diversaj versioj pri la formo de lia murdo. Li postlasis du malgrandajn infanojn, kiuj nur post pluraj jaroj ekkonis la veran dimension de la rolo de sia patro.

Pri lia rilato al Esperanto, ni ĝis nun ne sukcesis trovi pli detalajn informojn. Nek kiam li lernis ĝin, kaj kiujn rilatojn li havis al kluboj aŭ organizaĵoj. Ĉiuokaze, ne estas strange ke laboristoj en Hispanio, kaj specife en la ministaj kaj metalfabrikaj areoj ĉirkaŭ Bilbao, lernis Esperanton.

Pri tiu cirkonstanco mi mem verkis en aliaj tekstoj, al kiuj mi simple referencas, kaj specife al la studo pri la rolo de Esperanto en la kulturo de laboristoj en Hispanio, al mia prelego pri la uzo de Esperanto inter socialistoj en Eŭskio, inter kiuj sufiĉe gravaj gvidantoj kaj al la komuniko verkita de Ulrich Lins kaj mi mem pri la uzo de Esperanto dum la hispana milito, publikigita tie ĉi en Libera Folio. Kaj pri tio povas eĉ vive atesti amiko, Eduardo Larrouy, kiu jam travivis pli ol 80 jarojn da esperantumado kaj kies 100-an datrevenon ni ĝoje festis antaŭ kelkaj semajnoj. Kiel multaj aliaj, kaj kiel la fuĝontoj el la Navara fortreso, ankaŭ li parolis Esperanton en la prizonoj de Franco.

Toño del Barrio
arkivita en:
Edmund GRIMLEY EVANS
Edmund GRIMLEY EVANS diras:
2013-05-23 12:55
Dankon pro la tre interesa artikolo. Mi esperas, ke la rakonto pli diskoniĝos.

Vi skribis: "eskapoj el prizonoj kaj koncentrejoj facile kaptas ĉies imagon". Mi pensas, ke tiaj rakontoj interesas homojn ĉefe pro la malfacila decido, kiun devas fari ĉiu kaptito: ĉu kunlabori kun la kaptintoj, kiuj ja povus trakti onin pli malbone, ĉu malferme kontraŭstari ilin, aŭ ĉu ŝajnigi kunlaboron kaj samtempe komploti, tiel perfidante ilin? Kelkfoje oni pretendas, ke la morala devo estas tute klara, sed laŭ mi preskaŭ neniam estas tiel, kaj oni devas nur kompati la homojn devigatajn alfronti tiel malfacilajn elektojn.