Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Civito vendas mortintan Heroldon

Civito vendas mortintan Heroldon

de Redakcio Laste modifita: 2013-06-10 22:27
La Esperanta Civito ne plu kapablas eldoni Heroldon de Esperanto, sed esperas ricevi monon, vendante la gloran nomon al nova eldonisto. Tion montras freŝa komuniko, aperinta en la retejo de la Civito.
Civito vendas mortintan Heroldon

Diskreta vendoanonco

Heroldo de Esperanto, unu el la plej malnovaj kaj iam unu el la plej prestiĝaj gazetoj en Esperanto, ĉesis aperi pasintjare. Jam el la jarkolekto 2011 mankis kvin numeroj. El la promesitaj 17 numeroj en 2012 aperis nur kvin.

Jam de longe evidentis, ke la Civito spertis enormajn problemojn, provante plenigi la paĝojn de la malfruantaj numeroj de Heroldo. Grandan lokon en la lasta aperinta numero, ial nomata 10/2012, okupis ampleksa represo de teksto el Libera Folio. Tiu tuta numero temis pri la Universala Kongreso en Hanojo, okazinta antaŭ preskaŭ unu jaro.

La malfruo en la aperritmo jam atingis pli ol unu jaron, ĉar mankas entute 23 numeroj, kaj devus aperi 17 numeroj ĉiujare. Multaj abonantoj esprimis sian malkontenton – aŭ simple ne plu abonis.

Unu el la nekontentaj abonantoj en Germanio estis Hans Eichhorn, kiu turnis sin al la loka peranto por postuli klarigon, alsendon de la mankantaj numeroj – aŭ repagon de la mono.

Responde al la plendoj la peranto, Wolfgang Schwanzer, klarigis, ke ŝajne ankaŭ neniu alia el la restintaj sume ses (6) abonantoj de Heroldo en Germanio ricevis la promesitajn numerojn – almenaŭ li mem ne ricevis. Tial li decidis ekde la venonta jaro ne plu peri Heroldon, nek aliajn eldonaĵojn de la Civito.

Se konsideri, ke Germanio estas unu el la landoj kun la plej forta Esperanto-movado en la mondo, oni povas certi, ke Heroldo havas maksimume centon da pagintaj abonantoj por 2013, supozeble klare malpli. Tial ne tre mirigas, ke ĝi efektive ĉesis aperi, eĉ se la Civito ĝis nun ne publike anoncis tion.

La 10-an de junio tamen en la retejo de la Civito aperis "respondo al lastatempe ricevita demando", laŭ kiu "nenio malhelpas la eventualan vendon" de Heroldo de Esperanto. La Civito laŭ la sama anonco pretas vendi ankaŭ la nomojn de siaj aliaj ne plu aperantaj periodaĵoj.
arkivita en:
Edmund GRIMLEY EVANS
Edmund GRIMLEY EVANS diras:
2013-06-11 10:32
Verŝajne oni povus uzi la samajn nomojn tute sen la permeso de la Civito. Sed kiu volus fari tion?
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-06-11 14:14
Mi intencas acheti Transalpan Esperantiston.
Boris Kolker
Boris Kolker diras:
2013-06-11 15:39
Estas tre domaghe, ke la glora Heroldo, kiun mi abonis dum pli ol 30 jaroj, transformighis en fatrason kaj nun mortas.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-06-11 16:30
Nu, mi pensas, ke La Ondo de Esperanto en la praktiko pli malpli anstatauis ghin. Eble estas nur diversaj abonantaroj-publikoj.

Lau mi, UEA au ESF devus esti reale interesitaj por acheti Heroldon por savi ghin. Monon ili havas, se Silfer ne postulos milionojn.
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2013-06-12 02:00
Kial oni devus savi ĝin? La nomo jam estas makulita.
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-06-12 11:23
Pli multaj memoras la redaktorecojn de Teo Jung kaj de Ada Sikorska ol la postajn.
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2013-06-12 14:22
Pli multaj en mia generacio, eble . . . sed tio estis alia epoko. Kaj la sukceso de tia revuo dependas ne de la mono de ESF aŭ UEA, sed de kompetenta, klarvida redaktisto/eldonisto . . . Krom tio, kiu nun abonus tian revuon?
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-06-13 08:28
Estis alia epoko, jes, nome tiu epoko kiam Heroldo havis ne nur nomon, sed renomon. Ankaŭ La Ondo de Esperanto (kiu eble jes, eble ne, jam kontentigas la bezonon kiun plenumus Heroldo) ja estas revivigo de Ruslanda gazetnomo de antaŭ la revolucio.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-06-12 14:54
Ne, la nomo de Heroldo ne estas makulita. Ankau che la nacilingva gazetaro ekzistas ekzemploj, kie certa gazeto falis en la manojn de malghusta posedanto, kiu fushis la tutan aferon, sed kiu post la krizo renaskighis kiel fenikso el la cindro.

La problemo de Heroldo ne estas ghia (glora) nomo, nek ghia silfera fushpasinteco, sed la malfacilajho krei novan merkaton por ghi. Por relanchi la gazeton estus bezonataj: a) investa mono, b) abonantoj (merkato), c) kompetenta stabila redakcio kaj regulaj kunlaborantoj, d) interesaj novajhoj kaj legindaj artikoloj. En Esperantujo reale ekzistas nek a nek b nek c nek d. Kaj la konkurenco, kiu iom ekzistas (Monato, Ondo, Esperanto, Libera Folio), absorbas en la praktiko chion (kompreneble oni chaim povas vivteni tiajn amaskomunikilojn plenigante ili per pli malpli stulta kaj teda enhavo kiel tio estas la kazo che la plimulto de Eo-gazetoj, char la intelekta nivelo de la movado estas malalta ). Krom tio estas vere, ke la interreto subfosas seriozajn gazetprojektojn. Kiel dirite, nur UEA kaj ESF (kaj eble s-ro Mijoshi) havas monon (eble iu alia), sed shajnas, ke ili havas aliajn agadajn prioritatojn, do chu ili estus interesataj acheti Heroldon nur por savi ghin (kaj pagi sufiche multe da mono al la movada chefmalamiko kiu nepre ege ghojos), ne estas konate, despli ke la anonco pri vendeblo venis tute surprize.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2013-06-12 22:15
> char la intelekta nivelo de la movado estas malalta

Ĝenerale mi ne trovas la intelektan nivelon de la movado malalta, tamen sufiĉas, ke unusola homo troviĝas en certa posteno (ni diru ekz.: redaktoreco de revuo) por senteble malaltigi la nivelon.
Hans Konrad Eichhorn
Hans Konrad Eichhorn diras:
2013-06-11 17:48
Halo Boris ! Cxu fatraso ne Estas la tuta "Civito" ?
Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille diras:
2013-06-12 00:37
Ĉu estas certe, ke estas nur ses abonantoj de Heroldo en Germanio, aŭ ĉu estas ses homoj, kiuj abonis pere de s-ro Schwanzer (eble aliaj pagis rekte al Heroldo, ktp)?

Kompreneble, ses abonantoj ĉiuokaze estas ŝoke malalta nombro.
Redakcio
Redakcio diras:
2013-06-12 11:30
Jes, supozeble estis plia(j) abonanto(j) en Germanio, aldone al tiuj ses, kiuj pagis al la peranto. La peranto kompreneble povas scii nur pri tiuj abonoj, kiujn li peris.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-06-12 09:42
Ĉu plori pri la sorto de Heroldo?

En la tempo antaŭ la reto Heroldo estis utila "neŭtrala" fonto de informo, ĉar UEA kaj siaj landaj kaj fakaj strukturo ne volonte raportis pri "eksteraj" eventoj. Intertempe retaj informejon transprenis ĉi tiun rolon. La generacio fidela al Heroldo formortis kaj novaj abonantoj devus vidi la specifan utilon por pagi.

Tamen mi miras, ke Heroldo ne trovis materialon por plenŝtopi la paĝojn. Materialo ne mankas kaj oni ne devas prunti de "libera folio". Supozeble "La Civito" tiam preferis preni al akrajn atakojn kontraŭ UEA.

Mi bone memoras la decembron 1993, ĉar mi decidis ne festi mian naskiĝtagon kaj partoprenis Esperanto-renkontiĝon. Estis prezentita tie alvoko por savi la ekziston de Esperanto-radiostacioj sur kurtondo, kiuj pli malpli estis heredaĵo de la malvarma milito.

Mi tiam opiniis, ke por Esperanto en radio sufiĉus unu satelita kanalo kaj la tuta eŭropo povas aŭskulti en FM-kvalito. Tiam la eblecoj de retaj radioj ne estis antaŭvideblaj.

Montriĝis, ke kurtondoj ne havas perspektivon, sed la Esperantistoj preferis defendi gloran historion anstataŭ pretigi la grundon por la estonteco. Satelita radio ne estas konata kaj oni argumentis, ke neniu posedas ricevilon.

Neniu ekonomie kalkulanta establo investus eĉ nur 1,00 € en la nomon "Heroldo" krom certa meceno, kiu subakvumis multe pli grandan sumon kontraŭ la konsilo de fakuloj per tutpaĝaj anoncoj.
Redakcio
Redakcio diras:
2013-06-12 21:09
Post la apero de ĉi tiu artikolo en la Civita retejo estis publikigita aldona klarigo:

"La supra klarigo pri la _rajto_ vendi ankoraŭ ne signifas la _intencon_ vendi. Simple ĝi admonas ke neniu sin permesu uzi iun el la menciitaj titoloj, sen la konsento de la respektiva posedanto. Ĝi ankaŭ emfazas la nomojn de la efektivaj posedantoj kaj distingas inter la diversaj subjektoj."
Ros’ Haruo
Ros’ Haruo diras:
2013-06-13 09:33
En 1972 mi pagis dumvivan abonon de Heroldo. Post kelkaj jaroj, kiam mi fariĝis aktivega alkoholulo (t.e. ebriulo, drinkadanto) kaj trovis malfacile prognozi mian adreson de monato al monato, HdE decidis ke mi mortis (do finiĝis la "dumviva" abono). Poste, kiam mi stabile sobriĝis kaj denove havis konstantan adreson, mi klopodis reaktivigi la abonon, sed HdE rifuzis. Ŝajnas, ke se iu restas mortinta pli ol tri tagojn, oni ne kredas, kiam tiu reviviĝas.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-06-13 14:27
Tio estas la perfekta anekdoto por aldoni al la senfina listo de kuriozaj "spektakloj" de la Civito. Dankon pro via preteco honeste klarigi vian problemon. De vi mi ricevos konvenan medalon (ekzemple en formo de svisa chokolado). Komuniku al mi vian adreson kaj mi sendos ghin al vi. (www.planlingvoj.ch)
Jakvo schram
Jakvo schram diras:
2013-06-14 06:52
En tempo kiam la "grandaj gazetoj" en nacia lingvo batalegas por travivi, Esperantistoj parolas pri savi gazeton kiu dum sia restado en la frenezulejo de Joĵo Silfer plene putriĝis kaj restis nur skandalgazeto sen valoro. Entombigu la afer' kaj tenu la memoron el tempo kiam ĝi estis kvalita gazeto ne makulita de la manoj de Joĵo Silfer.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-06-14 12:37
Malfacile diri, chu la Civito au SAT estas la pli granda frenezulejo. Se mi legas la gazetaron de SAT, en kiu kontribuas plej diversaj kuriozuloj, mi ne konstatas grandan kvalitan diferencon kompare kun la civita Heroldo.
Richard Schneller
Richard Schneller diras:
2013-06-15 16:25
Nu bone, frenezuloj ĉie vidas frenezulojn... sed mi konsentas ke la nivelo de ambaŭ periodaĵoj estas tre neegala... kiel cetere en la publikigoj de alilingvaj eldonaĵoj! Aliflanke Jakvo Schram certe pravas, la formortado de presorganoj paperaj estas nuntempe konstatebla ankaŭ ekster la esperanta gazetaro. La legantoj turnis sin al interretaj informoj ofte senpagaj. Bona ekzemplo por elturniĝema Esperanto-gazeto estas La Ondo de Esperanto. Ĝi publikigas la enhavtabelon de siaj numeroj kaj ebligas la retan senpagan legadon de parto de la artikoloj. Krome reta abono malpli kostas ol papera. Samtempe la redakcio prizorgas La Baltan Ondon, retradion kaj eldonas librojn. Kompare al tio Heroldo aŭ Sennaciulo ne havas la samajn fortojn kaj rimedojn. Tamen ili devus inspiriĝi de la strategio de La Ondo por eventuala pluvivo.
Jakvo schram
Jakvo schram diras:
2013-07-09 17:22
Mi ege dubas ĉu sinjoro Kuenzli ofte legis Sennaciulo-n la lastajn 5 jarojn? La strebado ĉiam estis trovi verkantojn kiuj havis ion por diri, kaj ĝenerale la kvalito de la revuo certe ne estis malbona kaj mi senhonte povis kompari Sennaciulo-n kun aliaj kvalitaj revuoj. Bedaŭrinde post kiam la komunistoj nepre volis malhavi min en SAT, la revuo apenaŭ plu aperis. Laŭ mia scio - ĉar mi ne ricevas la revuon - ĝi aperis en la jaro 2013 nur unu fojo. Unu fojo kaj tio por revuo kiu devas ligi la membrojn de SAT, kia doloriga merdo. Dum la tempo kiam mi estis la ĉefa redaktanto de Sennaciulo, neniam aperis en ĝi skandalojn, nek kritikojn al Esperantistoj, E-asocioj aŭ strukturoj kiuj apartenis al la Esperanto - mondo. Do sinjoro Kuenzli, via komparo estas kaduka en ĉiu senco. Multaj homoj ene de SAT tre serioze laboras kaj mi neniam nomas la asocion frenezulejo. Nun sub premo de la komunismo jes ĝi estas pli ol iam komunista asocio kion mi ege bedaŭras kaj kio ankaŭ estas serioza perforto de la dekomenca ideo kaj statuto, kaŭzas tion miaj spertoj kaj ne onidiroj aŭ superfluaj pensoj.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-07-10 14:59
Mi esperas, ke vi komprenas, ke viajn konfuzajn eksplikojn mi ne povas konsideri serioze.

Lau mia supozo, Sennaciulon atendos la sama sorto kiel Heroldo de Eo, kaj SAT plej vershajne malaperos kiel organizajho ankorau antau la malapero de UEA kiel tia. Mi ne estas profeto, sed tiaj perspektivoj povas esti au estas realaj kaj mi havas tian malbonan senton, kie tiu scenaro okazos.

Se vi havas ion inteligentan por diskuti, mi volonte estas je via dispono. Se ne, mi fajfas pri diskuto.

Cetere, antau kelkaj jaroj mi serchis la kontakton kun la eldonisto au redaktoro de Sennaciulo, al kiu mi starigis iujn demandojn pri SAT lige kun iuj esploroj faritaj de mi. Mi ricevis iun nebulan respondon, sed poste neniam plu audis ion ajn de tiu flanko.

Kaj ne timu pri miaj konoj: Sennaciulon mi konas sufiche bone. CDELI trovighas en apuda urbo, kie plenaj jarkolektoj de tiu revuo estas konsulteblaj. De 30 jaroj mi konsultas tiun chi arkivon.
 
 
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-07-10 16:10
Kontraste al la pesimisma malprofeto Künzli mi opinias, ke SAT ankoraŭ ielmaniere travivos la nunan malfacilan situacion. La kritiko je la naciaj ŝtatoj aperas intertempe ankaŭ en la reala mondo. Ekzemple en la alvoko de Robert Menasse kaj Ulrike Guérot de printempo 2013.

http://www.liberafolio.org/[…]respubliko-nun-en-esperanto

SAT povus, sed ne pretas, prezenti siajn centjarajn spertojn pri sennaciismo kaj montri la avantgardan pozicion de Esperanto. La E-D-E kunveno en Hungario promesis diskuton pri la alvoko, sed mi ne aŭdis pri rezulto.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-07-10 16:43
Lau mi, pri sennaciismo en la senco de SAT neniu plu interesighas nuntempe. SAT estas infano de la ideologia konflikto de la 20a jc. Hodiau, la mondo trovighas en la fazo de la nova ekonomi-naciismo, en kiu chiu lando (ankau mia) nepre kaj senskrupule defendas siajn interesojn, sed sur ekonomia bazo. Tio nomighas "defendo de la financplaco".

Kaduka, vorto uzita de la kolego supre, signifas lau Krause en la germana ankau "hinfällig". Certe, tia SAT estas, kaj espero por renovigho apenau ekzistas. Restas do maksimume verki la historion de SAT, sed ech tiu tasko interesas neniun plu, kaj ekzistas la danghero, ke ne objektiva neutrala historiisto, sed iu "strangulo" de SAT mem ghin verkos.

La analoga evoluo povos okazi cetere ankau al UEA, kiel supre klarigite.
Jakvo schram
Jakvo schram diras:
2013-07-10 17:54
Kara sinjoro Kuenzli. Mi jam antaŭe diris ke vi neniam prenis kontakton kun mi dum la 3 jaroj kiam mi prizorgis 'Sennaciulo', nek dum la 10 jaroj kiam mi prizorgis 'Sennacieca Revuo'.
Donu al mi difinon pri kio vi konsideras inteligentan kaj tiam diskuto eblas ĉu ne.
Vi pravas dirante ke vi ne estas profeto kaj pro tio via opinio pri SAT maltrafas ajnan celon. SAT absolute povas travivi kaj iĝi denove la asocio de antaŭ 40-50 jaroj. Tamen por tio necesas homoj kiuj ne - kiel nun estas - estas katenigita al la dogmoj de la ekstremdekstra penso de sovjeta komunismo. Simple rilatas pri iom da ŝanĝo en potenco ĉe SAT al homoj kiuj pensas laŭ nuna tempo kaj ne laŭ tempo de Karl Marx por savi la asocion. Estas ĝuste pro tiuj dogmemuloj ke mi devis forlasi SAT. En tiu mi sekvas vin; "kiam inteligenta diskuto ne plu eblas, ne havas sencon diskuti."
Estas facile diri ke tiu kaj tio baldaŭ pereas aŭ malaperas. Vi havas per tio certecon de 50%.
Estas mia espero ke restas al vi multaj jaroj, se estus nur por ke vi spertu kiel vi eraras en viaj negativaj diroj rilate Esperanto kaj ĝiaj asocioj.
Por helpi vin; la konfliktoj inter la malsamaj socialaj tavoloj estas nun pli akraj ol antaŭ 50 jaroj kiam SAT havis milojn da membroj. La ideologia konflikto restis kaj restos tiel longe ke homoj pensas kiel vi, ke ĉiuj problemoj estas solvitaj. La plej teruraj estas ne tiuj kiuj batalas sed tiuj, kiuj restas indiferentaj. Estas mia espero ke iam malaperos el SAT la sloganistoj kaj dogmemuloj kaj ke la asocio denove apartenas al la laboristoj/laborantoj. La asocio meritas tion.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-07-10 20:51
Vi neniel devas helpi al mi. Ankau viajn (absurdajn) komentojn mi ne bezonas.

Se mi farus novan kaj pli konkretan analizan tralegon de la SAT-gazetaro, mi pli atentus la sintenon de SAT rilate al Sovetunio, la socialisma tendaro/movado, la komunismo ghenerale ktp. Kaj tian analizon mi farus lau kutimaj sciencaj normoj (kiucele mi vizitis la universitaton por lerni tion?), chu tiu mia maniero trakti la aferojn, kaj chu miaj konkludoj kaj interpretoj plachos al la e-istoj au ne estas al mi totale indiferente kaj praktike ne (plu) interesas min.

Char mi ne povas konstante kuri al CDELI (kiu lau informo de Gacond kaj je mia granda miro shajne ech ne posedas la intermilitajn eldonojn), mi sugestas al SAT, ke oni digitaligu (au ciferecigu) la revuojn de SAT, ekde la komenco ghis la plej aktuala temo, sur kompaktdiskon au publikigu la materialon en la interreto, lau la modelo de Vieno. Lau mia scio, Vieno ech planas eldonon de la intermilita SAT-gazetaro kadre de la projekto pri ciferecigitaj gazetoj, kaj la skanado lau mia scio jam estas farata. Por mi tio sufichas. La analizon mi povas mem fari. Sed mankas al mi kaj la tempo kaj la deziro por fari tion.

Se post kelkaj tagoj vi vizitos mian retujon www.planlingvoj.ch, vi tie povos trovi novan re-traktajhn pri la persekutoj de e-istoj en SU. Kompreneble, tia studo ne povas efektivighi sen doni iom da atento ankau al SAT. Bedaurinde, la artikolo estas en la germana lingvo (kiun vi ja eble scipovas), char verkita kadre de pli granda esplorprojekto kaj char dedichita al iu grava germana historiisto pri stalinismo, kiu festis jubileon.

Bv. komprenu, ke tiajn studojn mi entreprenas nur por mi mem, maksimume por tiuj kelkaj personoj, kiuj interesighas pri la temo (plejparte temas pri ne-esperantistoj), kaj nek por la Eo-movado, au por interlingvistiko, nek por UEA, CDELI au alia Eo-organizajho. Chu tiuj asocioj atentas au rimarkas au ne atentas mian laboron centprocente malinteresas min, same kiel iliaj eventualaj reagoj, komentoj kaj recenzoj totale malinteresas min.
 

Jakvo schram
Jakvo schram diras:
2013-07-11 16:21
Kara sinjoro Kuenzli, Dankon ke vi tiel klare diras ke mi neniel devas helpi vin kaj ke vi ne bezonas miajn absurdajn komentojn. Per tiuj diroj vi nur montras ke vi estas malĝentila persono kiu ne valoras por ke mi perdu unu vorton al vi. Kovru vian egoon per via diplomo el universitato kaj estu feliĉa en viaj limigoj.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-07-11 16:52
Ho, kia kapitulaco!

Richard Schneller
Richard Schneller diras:
2013-09-10 13:27
Heroldo kopias kaj gluas!

Danke al Libera Folio la heroldaj redaktintoj de la numero 8/2013 sukcesis plenigi du paĝojn el kvar! Lastpaĝe troviĝas la diskuto pri la supozita morto de Heroldo. Legado rekomendata, eĉ La Kancerkliniko ne sukcesus ridigi vin pli pri la heroldaj interpretoj.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-09-10 15:29
Anstatau infanece moki pri agado sensenca kaj entrepreno senespera, la supra komentanto prefere klarigu en kio konsistas la heroldaj interpretoj, char la plimulto ne abonis la gazeton.
Richard Schneller
Richard Schneller diras:
2013-09-10 18:53
Kuenzli, strange, kial vi infanece volas scii detalojn pri esperanto, ĝia gazetaro kaj la stultaj esperantistoj, pri kiuj vi senĉese ripetas, ke tio lasas vin komplete indiferenta? Mi jam delonge ne plu estas abonanto de Heroldo, sed hazarde vidis tiun numeron 2013/8. Eble konsultu la konate nefidindan publicaĵon en la biblioteko kaj poste vi povos funde esplori la aferon, sed atentu, ĝi ne meritas 13 tezojn! Vi cetere konas la simplan redaktan Heko-recepton: aperigi la Eo-Civiton en favora lumo laŭdante ĝin kaj samtempe kritiki kaj nigrigi ĉiujn aliajn esperanto-asociojn kaj ekster-Eo-Civitanojn. Tamen por stimuli vian scivolemon, mi povas malkaŝi, ke la tuta enhavo de la supra komentofadeno aperas sur la lasta paĝo presita por la eterneco. Kopii kaj glui estas relative facile farebla!
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-09-10 19:30
Do, dank` al via (sensacia) "malkasho" mia scivolemo estas malstimulita kaj mi povos shpari la veturon al La Chaux-de-Fonds por konsulti tiun Eo-gazeton.

Koncerne la 13 hipotezojn, mi varme rekomendas al vi lerni ilin parkere por reciti ilin okaze de iu venonta Eo-kongreso. Tiel, la e-istoj eble finfine okupighos pri io pli inteligenta.

carlo minnaja
carlo minnaja diras:
2013-09-11 09:34
Aperis lastasemajne tri numeroj de Heroldo; la redakcio asertis, ke pliaj tri aperos tre baldaŭ kaj ke ene de la jaro ĝi reprenos la normalan eldonritmon. Do ĝi nek mortis, nek estas vendata nun. La proprieto de la marko estas LF-koop, jure ekzistanta entrepreno. En venonta numero aperos longa artikolo pri la historio Akademio de Esperanto (lastaj tridek jaroj). Neniu ribelis kontraŭ la redakcio. Tio kion skribis tiurilate Libera Folio estas erara, espereble nur pro malbona informiteco. Mi tamen surpriziĝas, ke Libera Folio ankoraŭ aperigas, kvazaŭ lastajn, sciigojn de antaŭ tri monatoj, eĉ ne evidentigante, ke intertempe aperis tri numeroj. Mi estus atendinta ĝisdatecon; bedaŭrindas diri, sed HeKo estas multe pli ĝisdata...
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-09-11 13:38
Antau jaroj oni fanfarone anoncis, ke "baldau" aperos la Historio de la Esperanta Literaturo de G. Silfer kaj C. Minnaja. Chu oni ankorau povas kalkuli pri ghia apero?
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2013-09-11 15:46
Touché!
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-09-11 18:07
Je unu punkto mi devas nepre konsenti kun C. Minnaja (kiu ja neniel estas idioto): La Esperanto-jhurnalismo (kaj -publico) estas tiom senlime kaj senespere primitiva, ke en principo oni povas ignori ka forgesi ghin. Tiu problemo inkluzivas unuavice ankau Liberan Folion, kiu volas esti speco de jhurnalisma avangardo en Esperanto, sed kies intelekta nivelo kaj publica valoro estas kvazau nulaj.

Tamen, homoj, kiuj ne sufiche kritike kaj distance, t.e. objektive, analizas la Civiton kaj ties organojn, lau mi perdas chian (intelektan) kredindecon.
carlo minnaja
carlo minnaja diras:
2013-09-11 23:51
S-ro Kunzli demandas cxu ankorau oni povas esperi pri apero de Historio de la Literaturo. Certe! Cetere s-ro Kunzli, autoro de 1200 pagxa libro, devus scii kiom da tempo historio de literaturo bezonas. Ghis nun mi alvenis je la fino de la Naudekaj jaroj, malnete. Mi legis vorton "fanfarone"; ghi estas ekster mia vortaro. Evidente s-ro Kunzli, sub la formo de informpeto, pretendas doni jughojn (negativajn, kompreneble).
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-09-12 14:00
Dankon pro la klarigo. Serioza laboro bezonas sian tempon. En tiu senco la eldono de via literaturhistorio do tute ne urghas. Char vi aludas ghin, ankau mi bezonis 15 jarojn por "mia" enciklopedio, kiu estis prilaborata kun interrompoj (kaj cetere sen la kunlaboro de iu ajn esperantisto) kaj kiu povis aperi, kiam la financoj montrighis disponeblaj. Kiel vi scias, taugan verkon mi certe scipovas pozitive aprezi. Kaj mi esperas, ke via Eo-iteraturhistoro estos verkita lau la nivelo kaj normo kompareblaj kun bona scienca nacilingva literaturhistorio (tio estas praktike mia sola kondicho, au deziro, al la adreso de via laboro).

Chu vi alvenis je la fino de la Naudekaj jaroj de la 19a jc au de la 20 jc? :-)
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-09-12 15:23
PS
Se mi mem decidus ankorau komenci ian projekton, mi emus verki libron kiel "Kritikan Enciklopedion pri la planlingva movado" au simile, lau la modelo de la germanlingva "Historia-kritika Vortaro de la Marksismo", ekzemple. Certe, tia verko devus esti prilaborita de pluraj kritikaj autoroj. Sed char nuntempe mi shajne estas la sola kritike pensanta homo en la planlingva movado, mi timas, ke nur mi povus verki ghin lau miaj imagoj. Antauvideble, tia verko tute ne trovus la aprezon en movado, en kiu oni nur fanfaronas pri laudiraj sukcesoj kaj en kiu oni timas kritikon kiel la diablo evitas la konsekritan akvon (sed mi ja ankau ne aktive serchas la aprezon por mia laboro). Por mi persone nur tiuspeca laboro havus iun sencon, char intelekte ghi estus granda defio. Sed konsideru tiun chi ideon nek kiel anoncon nek kiel fanfaronajhon. Mi tre dubas, ke mi verkos tian enciklopedion, despli ke probable neniu eldonejo volus eldoni ghin.

Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-09-14 09:31
Se ne en la planlingva mondo, almenaŭ ekzistas kritikantoj en la Esperanta mondo - ekzemple mi. Pasinte, mi mem - eble sufiĉe konate - ofte kritikis kaj aldone tre klare elmontris radikalajn, netipajn, malmulte movadkonformajn sintenojn.

Sed intertempe Esperanto kaj la mizeraj restantaĵoj de la iama Esperantistaro estas iĝintaj tiugrade sensignifaj, ke ne plu valoras la Pejnon eĉ nur flustreti iujn kritikaĵojn. Fakte ne valoras entute plu okupiĝi pri Esperantaĵoj.

Sendube, mi iam kaj iam plu skribos bagatelon. Sed nur por propra amuzo kaj pro tio, ke mi tute hazarde regas la lingvon.

Kaj ni estu honestaj.

La ideo de Zamenhofo pri pacigo per komuna lingvo estas plene naiva kaj ne eĉ nur iel ajn pravigebla, la postepoke estiĝinta Zamenhofa kulto ene de la movado estas sekteca kaj vomiga, la donkiĥota batalo kontraŭ la hegemonio de la Angla lingvo estas preskaŭ sensenca - mirilate specife pro tio, ke mi hazarde estas Anglo vivanta en Germanujo, kiu ĉiam profesie DEVIS uzi la Anglan profesie por povi komprenigi informojn al tut-Eŭropaj kaj tutmondaj entreprenestraroj - kaj lastvice la ideo, ke la rezisto fare de la gildo de la tradukistoj estas la precipa tialo, kial Esperanto ne sukcesas en la EU estas plene freneza kaj ne kongruas kun la faktaro - nome kun la politike dezirata kaj statute deklarita emo konservi nacilingvan kaj nacikulturan disdividon.

Laŭ mi nia afero ne estas nun sensignifa, ĝi ĉiam signife signifojn misatribuis.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-09-14 14:39
Bedaŭrinde, pri via kaj mia/nia kritiko neniu interesiĝas. :-(

Pri via originala esprimo "Ne valoras la Pejnon" mi multe ridis. Mi tre aprezas vian spritecon.

 

Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov diras:
2013-09-13 09:37
"nuntempe mi shajne estas la sola kritike pensanta homo en la planlingva movado" -- estas ankau Vadim Biserov (rusio.info, vojagxo.info) kaj mi ;-).
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-09-13 12:22
Nu, davaj, davaj, ghis nun mi malmulte rimarkis, publike. :-)
Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov diras:
2013-09-13 15:41
Kial oni elspezu fortojn por kritiko, se tio, kiel vi bone scias, rezultos nenion? Necesas simple fari tion, kion oni opinias gxusta, kaj sercxi kunlaborontojn. Agoj pli elokventas.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-09-13 22:46
Vi pravas 50% kaj malpravas 50%.

Cetere, pro manko de suficha kritiko Esperanto riskos perei de si mem, pro la idioteco kaj idiotismo, kiu tenas ghin. Tio estas la esenca problemo, kaj ghia tragiko. Pro tio vi malpravas pli ol 50%.
Richard Schneller
Richard Schneller diras:
2013-09-14 15:33
Estas pli ol 50% da probableco ke Kuenzli pereos antaŭ Esperanto.
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2013-09-15 08:41
"Estas pli ol 50% da probableco ke Kuenzli pereos antaŭ Esperanto."

*ridas*
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-09-14 23:50
Chu tiaj homoj, kiuj en publikaj forumoj kaj en cinika maniero audacas kvazau prognozi la (antauvideblan) pereon de aliaj homoj, povas esti nomataj esperantistoj, mi ne scias, kaj forte dubas.

 
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2013-09-15 13:46
Mi prognozas la antaŭvideblan pereon de ĉiu homo kiu ĝuste nun vivas sur la terglobo. Kaj mi ja estas Esperanto-parolanto. Kaj cinikulo.
Richard Schneller
Richard Schneller diras:
2013-09-15 08:56
Nu, trankviliĝu, ni ĉiuj estas mortidevaj, sed Esperanto probable postvivos nin kiel ĝi postvivis al generacioj da esperantistoj. En tio estas nenia cinikeco miaflanka.
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-09-19 08:34
Kaj aparte de la ĝenerala mortemo de la homaro, mi atentigemus, ke ankaŭ la preskaŭ forgesita Volapuko postvivos Andreason, min, kaj nin ĉiujn.

Ĉe eble Esperanto postvivos nur sammizere kiel Volapuko?

Aldone mi atentigas, ke laŭ mia konvinko genoj estas tio, kio ĉe homoj postvivas - jen la legenda "vivo post la morto". Alivorte, niaj infanoj.

Ĉe Volapuko oni povus argumenti, ke ĝi generis, aŭ almenaŭ generigis, plurajn infanojn, eble eĉ inklude de Esperanto mem. Sed la sola rekta ido de Esperanto estas praktike jam morta. Do mi supozas, ke Esperanto restos por ĉiam seninfana.

Do ĉe Esperanto temos pri la lastvica ĉenero en la sufiĉe multĉenera ĉeno de mortintaj planlingvoj. Jen speco de historia honorloko kaj finpaĝa aldoneto al Drezen.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-09-19 13:12
Jes, shajnas, ke mi ne plu travivos, ke la e-istoj farighos normalaj estajhoj kun racia kaj sana pensado, saghaj kaj utiligeblaj argumentoj kaj inteligentaj reagoj, char chio tio kaj ankorau multe pli mankas nuntempe al ili. Kaj la situacio shajne farighas pli kaj pli terura.

Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-09-19 15:04
Vi ne komentis mian penson, ke Esperanto eble estos la lasta planlingvo. Neniu alia sekvos.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-09-19 15:59
Jen la komento, char tia penso estas farebla kaj traktebla:
Ne. Planlingvoj estas chiam denove elpensitaj de iuj individuoj, kvankam lastatempe nur tre malofte, char la temo shajnas esti metita ad acta (povas esti, ke iam ghi reaktualighos, sed tiam sub aliaj cirkonstancoj kaj kondichoj kaj ne konceptita kiel pacmovado). Nur oni nenion legas pri tio. Konataj planlingvaj projektoj, plej ofte efemeraj, nur rudimentaj kaj ne kompletaj, kaj sen movado, ekzistas pli ol mil, dum veraj planlingvaj movadoj ekzistis nur kelkaj. Eble Blanke au Dulicenko registras la novajhojn.

Dume, vi pravas, ke tiel signifa planlingva movado kiel tiu de la esperantistoj estis unika fenomeno en la historio kaj probable en tiu sama formo ne ripetighos kun alia samtipa planlingvo (Esperanto ja ne estas pli ol kvazauetna lingvo, chu ne, cetere komparebla kun latinida idiomo kun slavaj elementoj; sed la rumana lingvo, kiu estas alia tre sukcese kreita etno-planlingvo, havas ech pli da slavaj elementoj, do Esperanto neniel povas konkurenci kun ghi).

Sed kio sekvos post 200 au 500 jaroj ne vere povas interesi min.

Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-09-15 15:45
Mi konsilas al s-ro R.Sch. konfesi sian pekon (pensi, spekulativi kaj esperi je la baldaua pereo de alia kolego) en la hodiaua Svisa pento- kaj preghotago (ankau se li apartenas al neniu eklezio). Sed lia shanco denove malaperi de mia nigra listo de proskribitaj e-istoj restas tamen tre malgranda.
Richard Schneller
Richard Schneller diras:
2013-09-16 12:02
Mi havas mian propran pravigon ne sekvi la konsilon moralinstruan de s-ro Kuenzli, kiu similas al katolika pastro konfesprenanta. Ĉar vi mencias la svisan festotagon, kiu memorigas la volon je religia kaj socia paco post historiaj spertoj de religiaj kaj sociaj militoj, vi certe scias, ke ekzemple en la reformita eklezio ne ekzistas la praktiko de la konfesejoj, ĉar ĉiu respondecas mem pri siaj agoj. La tenado de nigra listo pri proskribitaj esperantistoj forte similas al la Vatikana Indekso. Sed ĉio tio probable interesos nur malmultajn kaj ne koncernas la ŝajnmorton de Heroldo.
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2013-09-16 14:01
Mi scivolas, sur kiom da "nigraj listoj" aperas la nomo Andreas Kuenzli.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-09-16 16:37
Ekzistas ankau (dume sekreta) "Nigra listo de la 100 plej grandaj kretenoj, idiotoj kaj stultuloj de la Eo-movado" (EspoKISoj). Preskau chiuj aliaj komentantoj de LiFo trovighas sur ghi.
Richard Schneller
Richard Schneller diras:
2013-09-17 05:33
Vi ne kapablas respekti la aliopiniantojn kaj fine ĉiam insultas ilin. Stranga sinteno por intelektulo.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-09-17 13:29
Vi eraras. Inteligentajn, saghajn kaj objektivajn opiniojn kaj vidpunktojn (ili vere ekzistas!) mi respektas kaj akceptas, stultajn kaj idiotajn sintenojn mi malrespektas kaj rifuzas. La plimulto de la opinioj, sintenoj kaj vidpunktoj, kiuj estas esprimitaj kaj reprezentitaj en Eo-medioj, estas malinteligentaj, stultaj kaj idiotaj, char sektemaj, fanatikaj (au fundamentalismaj), ideologiecaj kaj neobjektivaj (cetere inkluzive de tiuj de s-ro Gacond, kun kiu vi kunlaboras kaj sub kies opinia influo vi evidente trovighas). Malinteligentaj, stultaj kaj idiotaj opinioj meritas nur (mian) mokon, insulton kaj rifuzon. La ghusta sinteno - kaj la tasko, au devo - de intelektulo. Jen chio.

La malinteligentajn, stultajn kaj idiotajn opiniojn esprimitajn en la E-movado mi sufiche akre kritikis. La problemo estas, ke oni ne povas atendi, ke fanatikaj kaj ideologie blindigitaj homoj, kiaj estas multaj e-istoj, shanghu au modifu siajn vidpunktojn, au ke ili argumentu inteligente kaj saghe, objektive kaj sciencece. Ghuste la fanatiko (au fundamentalismo) de la e-istoj kondukis Eon en la sakstraton, dilemon kaj abismon, ankau en La Chaux-de-Fonds. Bedaurinde, tiun fakton multaj e-istoj ankorau ne komprenis.

Sed mi timas, ke mia tuta kritiko estis vana (probable oni ne ignoras ghin, sed oni ankau ne eltiris la ghustajn konkludojn el ghi, char ghi atakas kelkajn mitojn, legendojn kaj dogmojn de la Eo-movado). Mi chiam kredis, ke la e-istoj devas havi iun "logikan difekton", sed la spertoj de la diskutoj en LiFo certe estis nova - kaj sufiche nauza - sperto. Tiaj homoj kiel vi esence kontribuis al la profunda abomeno, kiun mi sentas.
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2013-09-17 14:13
Laŭ Andreas Kuenzli, "La ĝusta sinteno - kaj la tasko, au devo - de intelektulo" estas "moko", "insulto", kaj "rifuzo" kontraŭ "malinteligentaj, stultaj kaj idiotaj opinioj".

Ĉu vi povus citi el iu scienca literaturo, kie tiu ĉi "ĝusta sinteno" estas difinita tiumaniere? (Se vi diros, kiel kutime, "Vi esploru la koncernan fakan literaturon por trovi ĝin" vi simple montros ke tian subtenon vi ne havas.)

Kaj ĉu "intelektulo" ne estas samtempe homo? Ĉu ne estas aliaj sintenoj kiuj pli bone efikas, ol mokado kaj insultado? Ĝenerale ni komencas edukiĝi pri tio en la infanĝardeno, ĉu ne? Eble vi malsanis la tagon de tiu leciono.

Mi vere bedaŭras, Andreas, ke viaj klare profundaj intelektaj kapabloj konstante kaŝas sin sub tiom da amaro kaj (viavorte) abomeno. Pro tio neniu povas elteni sufiĉe longe por atenti viajn bonajn komentojn kaj analizojn.

Mi kredas ke por vi "malinteligentaj, stultaj kaj idiotaj opinioj" estas tiuj, kiuj ne plene konsentas aŭ kongruas kun viaj propraj. Kompatinda viro. Ne eblas por vi vera dialogo aŭ komunikado aŭ interkompreniĝo. Nur eblas konstanta kriĉado kontraŭ la cetera mondo (en kiu troviĝas ĉiuj aliaj homoj).

Lee
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-09-17 15:23
Nu bone, kvankam via komento nur parte iras en la ghusta direkto, che vi ekzistas almenau ioma espero, ke vi ne estas tute perdita e-isto... Sed la vojo al normala kaj matura pensado estas ankau che vi ankorau tre longa.