Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Civita ribelo finita per pugnobatoj

Civita ribelo finita per pugnobatoj

de Redakcio Laste modifita: 2013-10-16 07:48
La ribelo en la sidejo de la Esperanta Civito estis finita per fizika atako de Valerio Ari kontraŭ la rivalo, Dieter Rooke. Rooke rakontas, ke li post pugnobatoj fuĝis el Kultura Centro Esperantista kaj sentis sin devigita ne kandidati por la posteno de ĝia prezidanto. Kiam Libera Folio telefonis al Valerio Ari por demandi, ĉu li efektive batis Dieter Rooke, li malŝaltis sian telefonon.
Civita ribelo finita per pugnobatoj

La domo de KCE

Dieter Rooke estas la vicprezidanto de Kultura Centro Esperantista, kaj lia edzino Liu Jun estas ĝia sekretario. Ekde septembro 2012 ili loĝis en la trietaĝa domo de KCE en la svisa urbo La-Chaux-de-Fonds, kie rezidas ankaŭ la prezidanto de KCE, la ĉefa korifeo de la Esperanta Civito, Valerio Ari (Giorgio Silfer).

Jam kelkajn monatojn post la enloĝiĝo de Dieter Rooke kaj Liu Jun la interrilatoj kun Valerio Ari tamen streĉiĝis. En aprilo la konflikto akriĝis, kiam Valerio Ari provis forpeli Dieter Rooke kaj Liu Jun el la kvinmembra komitato, la decida organo de KCE.

En aŭgusto oni eksciis, ke la 9-an de novembro okazos eksterordinara ĝenerala asembleo de KCE. Dieter Rooke en intervjuo al Libera Folio anoncis, ke li esperas ŝanĝon de prezidanto kaj distanciĝon de KCE de la Esperanta Civito.

– La celo estas ŝanĝo de la komitato, kaj ŝanĝo de prezidanto. La prezidanto ne nur prezidas la asocion, sed ankaŭ regos la Centron kaj administros ĝin. Nova komitato kun nova prezidanto povus malaliĝi el la Pakto. Povus okazi pozitiva ŝanĝo – malfermo al la neŭtrala movado, klarigis Dieter Rooke tiam.

Tamen la 9-an de oktobro, kiam pasis la limdato por kandidatiĝoj, la Esperanta Civito en sia retejo informis, ke por la tri decidaj postenoj estas nur tri kandidatoj. Kiel prezidanto restos Valerio Ari mem, kaj la postenojn de vicprezidanto kaj sekretario ricevos personoj subtenataj de Valerio Ari. Dieter Rooke kaj Liu Jun laŭ la komuniko ne rekandidatis, kaj sekve aŭtomate estos forigitaj el la komitato.

Libera Folio kontaktis Dieter Rooke por ekscii, kial li rezignis pri sia strebado ŝanĝi la direkton de KCE. Laŭ Rooke, li simple ne kuraĝis kandidati, post kiam Valerio Ari fizike atakis lin. Tio laŭ li okazis matene la 21-an de septembro, tri semajnojn post la apero de lia intervjuo en Libera Folio.

Dum tiuj tri semajnoj Valerio Ari laŭ Rooke tute ne parolis kun li, kvankam ili loĝas en la sama domo. En tiu sabata mateno Dieter Rooke parolis kun unu el la laborantoj de KCE, Marek Bamberski, kiu laŭ li devus peti laborpermeson kaj poste ricevi oficialan salajron por sia laboro, anstataŭ esti "ekspluatata" de KCE.

Dieter Rooke

Tiun interparolon laŭ Rooke verŝajne aŭdis Valerio Ari, kiu preterpasis.

— Li ekfurioziĝis kaj minacis min, ĉar laŭ lia opinio mi ne rajtas paroli kun laboristo. Ĉar mi ne foriris, li laŭte kriis al mi "fiulo", kaj mi respondis per "diablo". Li minacis min per la vortoj "Vi ploros!". Finfine li ruĝiĝis kaj batis min per unu pugno sur mian ŝultron, per alia sur la bruston. Per ambaŭ manoj li forpuŝis min al la direkto de la ekstera pordo, kaj donis al mi unu fortan piedfrapon sur mian postaĵon. En tiu momento mi ekvidis sur lia vizaĝo mortominacon. Li elbalbutis vortojn en la itala lingvo. Rapide mi forkuris kaj sukcesis malfermi la pordon kaj klakfermi ĝin post mi.

Post la okazaĵo Rooke deziras nur laŭeble rapide trovi alian loĝlokon, kaj timante plian perforton tute ne kuraĝis konkuri kun Valerio Ari pri la prezida posteno en KCE, li rakontas. Rooke jam havis kontaktojn kun la svisa polico pri la perforta incidento.

Aliaj personoj, kun kiuj Libera Folio kontaktis, pritaksas la rakonton de Rooke fidinda, kvankam ili mem ne ĉeestis la incidenton. Dum la sama sabato en KCE okazis studaranĝo, dum kiu Valerio Ari laŭ ĉeestinto kondutis nekutime kaj sakris itale.

En la retejo de la Esperanta Civito poste aperis la versio de Valerio Ari pri la sama incidento. Tiu versio ne mencias perforton kontraŭ Dieter Rooke, sed asertas, ke Rooke klopodis subaĉeti Marek Bamberski, proponante al li "rimarkindan monsumon por ke li ne plenumu taskon promesitan al KCE kadre de la domflegado".

Dieter Rooke ne komprenas la akuzon, kaj asertas, ke la diskuto temis nur pri tio, ke Bamberski laŭ li estas ekspluatata kaj devas ricevi normalan, oficialan salajron por sia laboro.

Libera Folio telefonis al Valerio Ari por demandi, ĉu efektive li batis Dieter Rooke. Jen la rezulto:

Unua voko

Valerio Ari: Ha lo?

Libera Folio: Sinjoro Silfer?

Jes, kiu parolas?

Parolas Kalle Kniivilä de Libera Folio, mi volas demandi ĉu estas vere ke vi batis sinjoron Rooke... Ha lo? Ha lo? Ĉu vi aŭdas min?

[nenio aŭdeblas]

Dua voko

Ha lo?

Saluton, parolas Kalle Kniivilä de Libera Folio. Ĉu vi fermis la parolilon?

Kalle Kniivilä de Libera Folio? Ha, mi aŭdis...

Jes, do mi volis demandi, ĉu estas vere ke vi batis sinjoron Rooke?

Ĉu estas vere ke...? Mi aŭdas vin treege malbone.

Ĉu estas vere, ke vi batis sinjoron Rooke?

[Valerio Ari rompas la ligon.]

Tria voko

Voĉo en la germana: – La numero momente ne estas atingebla...

arkivita en:
Jorge Camacho
Jorge Camacho diras:
2013-10-13 12:58
Videble ne nur la edzino, ankaŭ la kunaŭtoro de Carlo Minnaja montriĝas harpia. S-ro Rooke ricevis kion li meritas post diboĉado kun deliruloj.
Redakcio
Redakcio diras:
2013-10-13 13:24
Averto: personaj ofendoj estas malpermesitaj ĉi tie. Ripeta malobservo de la reguloj kondukos al elfermo el la forumo.

Kalle Kniivilä
Redaktoro de Libera Folio
Jorge Camacho
Jorge Camacho diras:
2013-10-13 13:02
Strange ke konata komentomaniulo ankoraŭ komentis nenion tie ĉi ;-)
Jorge Camacho
Jorge Camacho diras:
2013-10-13 13:39
La redaktisto bonvolu difini la koncepton "persona ofendo".

La komentoj de Künzli kaj Pejno en Libera Folio daŭre estas sentataj kiel ofendaj, vundaj, acidaj, absurdaj, troaj ktp fare de multaj personoj, tamen la redaktisto eĉ ne esploris pri la dezirindo forbloki ĝuste ilin de plukomentado en Libera Folio.

Laŭ NPIv, "harpio" estas (3) "Tre malica kaj malpacema virino". Laŭ mia opinio, la adjektivoj "malica kaj malpacema" objektive aplikeblas al la homo kiu atakis la kompatindan s-ron Rooke laŭ la priskribo en la ĉi-supra artikolo, ankaŭ al la konduto de tiu sama homo en stud-aranĝo kaj en la menciita telefona interrompita interparolo. Bedaŭrinde la koncepto harpieco ŝajnas implici inecon de la koncerna persono, kvankam eble oni povas kundividi tiun econ simbioze, ekzemple en geparo.

La artikolo parolas pri "perforta incidento". Ĉu tio estas persona ofendo? Ĉu la tuta artikolo eble estas nur senbaze ofenda kaj akuza atako kontraŭ bone konata arlekeno (mi uzas tiun vorton figurasence)?

La artikolo mencias ankaŭ kontakton kun la svisa polico. Interese...
Redakcio
Redakcio diras:
2013-10-13 15:10
Estimata s-ro Camacho,

se vi trovas en la komentoj de Künzli, Pejno aŭ ajna alia komentanto personan ofendon kontraŭ klare difinita persono, aŭ ion alian kontraŭan al la reguloj de Libera Folio, bonvolu raporti pri tio rekte al la redakcio laŭ la maniero indikita en nia kolofono, kaj ne en publikaj komentoj.

Vi ĵus ricevis la duan averton dum mallonga tempo. Kaze de plia neobservo de la reguloj vi estos portempe elfermita.

Kalle Kniivilä
redaktoro Libera Folio
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-10-22 15:34
Mi ne memoras esti insultanta iun ajn tie ĉi. Aliflanke mi tre bone memoras, ke nia kara kaj aminda Kamaĉo iam afiŝis insultan poemaĉon pri mi.

Bedaŭrinde estas, ke ene de la mondo vasta - kiu spactempe inkludu supozeble ankaŭ nian mondeton - ekzistas:

1) stranguloj,
2) stranguloj kun la intelekto de brasiko, kaj
3) stranguloj plenidiotaj.

Mi emus nun raporti, ke mi post konsiderinda kaj vere fortostreĉa cerbumado ĝoje konstatas, ke Kamaĉo estas nek la unua, nek la dua, nek la tria.

Do uloj volante pli sukcese analizi lin baze de lia agado - mi rapidu por tuj informi, ke jen grupo al kiu mi ne apartenas pro la ĉi-cele necesiĝonta cerbumado - sendube bezonos iuspecan kvaran pli trafan kategorion.

Unuavide kaj eble ne sufiĉe ĝisfunde pripensinte, mi provizore proponus:

4) Esperantisto ekzemplodona, pacama, declingvaĵema, intelekte impona kaj nepretervideble muze dotita, vere ĉiufacete kopiinda heroo de Parnaso.

Sed kiel dirite, eble mi pripensu plu iomete.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2013-10-22 16:19
Ekzistas ankau la stranguloj pleninteligentaj.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-13 15:52
Totala troigo. Absurdaj povas esti nomataj vershajne tute aliaj komentoj, kiujn aperas en tiu chi kurioza forumo.

Sed dank´al la genio de nia glora verkisto mi lernis novan vorton (kiun mi vershajne tamen apenau utiligos, char ghi ne kongruas kun mia esprimstilo).

Vere absurde vershajne estus elfermi kolegon Camacho pro lia sendube tre originaleca esprimstilo, kiu estas tute ghuinda, kleriga kaj sendanghera, lau mi.

Kaze ke li tamen estos elfermita, kaj la danghero reale ekzistas, char Camacho farighis tre emociplena (oni ne miras, char li estas varmega hispano, kio estas bona), la LiFo-anoj decidu en demokratia vochdono, chu li estas elferminda-enda-ota au chu li rajtos blasfemi ankau en estonto.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-13 19:15
"daŭre estas sentataj kiel ofendaj, vundaj, acidaj, absurdaj, troaj ktp fare de multaj personoj"

Shajnas ke Camacho ankorau ne komprenis, ke mi ne skribas miajn kontribuajhojn por la anoj de LiFo, kiuj havas por mi nenian signifon kaj kies komentoj povas esti ignorataj, sed por la publiko ekster LiFo.

Private mi ricevas retmesaghojn de e-istoj, kiuj subtenas la eldirojn kaj analizojn de miaj komentoj.
Kalle Kniivilä
Kalle Kniivilä diras:
2013-10-13 19:19
Se vi skribas viajn komentojn por publiko ekster Libera Folio, mi tre petas vin skribi ilin ekster Libera Folio.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-13 21:38
La redaktoro de LiFo, KK, skribis al mi private:
"Mi tre ĝojos, se vi baldaŭ donos al mi kialon elfermi vin."
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2013-10-13 23:47
Kredu min: multaj kunĝojos.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-14 20:48
Mi neniel dubas (sed ili eble iam tamen bedauros, char sen Künzli LiFo probable farighos enua dezerto, au plena kretenejo, kiel montras la plej freshaj komentoj).
Do, vivu la Esperanto-stalinismo! (mi ne miras, char la plimulto de tiuj e-istoj estas komunistoj el subevoluintaj landoj).
Jorge Camacho
Jorge Camacho diras:
2013-10-13 13:43
Cetere, la priskribo de la "enketo" en HeKo estas lene kaj venene arlekena:

http://esperantio.net/index.php?id=2253

Gratulon al Carlo Minnaja, tiel bone elektinta siajn geamikojn!
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-13 14:40
Camacho, ne kondutu kiel malgranda infano, sed kiel inda digna verkisto, se vi ne volas perdi vian moralan reputacion!
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-13 14:54
Mia komento pri la supra afero estas:
Certe oni devus informi la administracion de la komunumo La Chaux-de-Fonds por atentigi ghin, ke io ne estas en ordo en KCE kaj ke homoj estas ekspluatataj (lau atesto de iama kunlaboranto) kaj vershajne ankau nigre laboras, kio lau la valida juro estas krimo en Svislando (kion la jure pedanta menciita cxaudefona "korifeo" devus scii).

(Do, Camacho, chu vi estas kontenta pri mia komento?)
Jorge Camacho
Jorge Camacho diras:
2013-10-13 16:38
"Rooke jam havis kontaktojn kun la svisa polico pri la perforta incidento."

Ĉu jam okazis la aresto?
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-13 19:09
En Svislando chiu (ankau eksterlanda civitano) homo povas chiutempe deponi juran plendon che la polico au la prokurorejo. En kazo de rifuzo de la plendo la konsekvencojn (chefe financajn) la plendinto devas mem elteni. Se mankas atestanto kiam Rooke estis batita kaj ofendita de la cxaudefona korifeo, estos malfacile pruvi la "krimon".
Boris Kolker
Boris Kolker diras:
2013-10-13 17:55
Rusa esprimo: cirko kun ĉevaloj!
Kalle Kniivilä
Kalle Kniivilä diras:
2013-10-13 21:37
Kelkajn horojn post la apero de ĉi tiu artikolo, Valerio Ari publikigis en la retejo de la Civito informon, laŭ kiu "rezolucio proponita de sen. Walter Zelazny kaj aliaj individuaj membroj de KCE, detale analizinte la ĉi-jaran konduton de la geluantoj de la apartamento "Privata" en la Esperanto-Domo, proponas ilian tujan deloĝigon." Temas kompreneble pri Dieter Rooke kaj lia edzino.

http://esperantio.net/index.php?id=2255
Cyril Brosch
Cyril Brosch diras:
2013-10-13 23:06
En la lasta alineo de la ligita artikolo mankas che "La eliranta Komitato" che la dua vorto la litero 'd', sen kiu oni bedaurinde neniel povas kompreni la tutan aferon.
Jorgos ESPERANTO
Jorgos ESPERANTO diras:
2013-10-14 01:12
Estimataj Samideanoj !
Vladimir Jurjevicx Minin
Vladimir Jurjevicx Minin diras:
2013-10-14 09:03
Cxu Valerio Ari batalas kontraux demokratio en KCE kaj en la Civito? :-o
Manuel Pancorbo Castro
Manuel Pancorbo Castro diras:
2013-10-14 20:09
Mi iras preni la krevmaizon...
Kalle Kniivilä
Kalle Kniivilä diras:
2013-10-14 21:43
Kaj nun Valerio Ari en la retejo de la Civito efektive konfirmas, ke li "fizike elĵetis" Dieter Rooke. Supozeble pro ĉeesto de atestantoj ne eblas tute nei la okazaĵon. Li tamen neas la pugnobatojn.

Sed pri ĉio ĉi kaj multo plia laŭ li kompreneble kulpas Dieter Rooke mem - kaj mi :-)

http://esperantio.net/index.php?id=2256
Nicole
Nicole diras:
2013-10-14 22:06
Kaj nun Silfer volas kredigi nin ke Dieter estas malsanulo. Kial ili ripetas vortojn de inventemulino Etel? Antaŭ ol esti eksigita el Ipernitio Etel jam disvastigis la novaĵon ke laŭ ŝi Dieter malsanas.
Vladimir Jurjevicx Minin
Vladimir Jurjevicx Minin diras:
2013-10-15 14:52
Cxu s-roj Ari, Rooke kaj legantoj de "Libera Folio" opinias, ke Esperanto estas lingvo de paco kaj amikeco?
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2013-10-15 15:18
Mi ne scias pri aliaj, sed MI (kiu ne estas Ari, ne estas Rooke, sed ja estas leganto de LF) certe ne opinias, ke E-o estas lingvo de paco. Kontraue: se E-o vere taugas por io, tio estas, ke ghi ebligas al ni kvereli internacie.
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-10-16 20:47
Ĉu ne estas malfacile imagi vivkapablan Esperanton sen la fona ideo de daŭra internacia paco? Kiagrade kaj kiamaniere la unuopa Esperantisto estas pacema aŭ ne, tio estas alia afero, kompreneble.
Ian Fantom
Ian Fantom diras:
2013-10-21 12:37
Mi ne povas paroli por aliaj, sed sxajnas al mi, ke Esperanto ne estas lingvo *de* paco, sed lingvo *por* paco. Veraj Esperantistoj (en la origina senco, do 'esperantismanoj') ne tiel kondutas. Sed en 1905 oni redifinis la vorton 'Esperantisto' por inkluzivi cxiujn kiuj scipovas Esperanton, inkluzive de tiuj kiuj kontrauxas la lingvon, kiel ekzemple Jozefo Stalin, la falsulo Markizo Louis de Beaufront, kaj Mosxtulo Giorgio Silfer. La komisiono kiu rekomendis tiun redifinon konsistis el britoj, francoj kaj unu germano. Sxajnas al mi esti frua manipulo fare de la Rauxmistoj. La ideo, ke tiuj kiuj scipovas Esperanton kaj kontrauxas la Esperantismon kaj ecx viktimigas aliajn povus esti nomataj 'Esperantistoj' sxajnas al mi absurda.

La malantauxkulisa agreso kaj viktimigo fare de publike cxarmaj homoj estas unu signo de organizita subfosado en iu ajn movado.
Vladimir Jurjevicx Minin
Vladimir Jurjevicx Minin diras:
2013-10-18 16:29
Se Esperanto estas vera lingvo, do nenio homa estas fremda al la esperantistoj: kaj paco, kaj milito, kaj cxio cetera. Mi ne rimarkis, ke e-istoj estas pli pacemaj kaj pli amikemaj, ol la ceteraj homoj. :-(
Ian Fantom
Ian Fantom diras:
2013-10-21 12:22
Johano Petik, kiu havas malfacilon ensaluti, petis ke mi afisxu la jenon:

"Neinicita en la detalojn de la konflikto en KCE, mi alparolas nur en
rilato al tiu flanko de la konflikto, kiu koncernas la artikololeton
de D. Rooke, ankaw tion surbaze nur de la lakonaj informoj. La
intervenon de G. Silfer en la formulado de la artikoleto pri la
kunveno de komunistoj en la Hanoja UK mi opinias primitiva, provoka,
indigniga. Kaj mi tion opinias karakteriza ghenerale pri e-istoj, ke
ili ne protestas kontraw chi tia konduto de unu el la gvidantoj de tia
organizajho, en kies statuto (aw io simila) la ideologia neutraleco
estas (en ia ajn formo) eksplicite formulita.
Johano Petik"
Nicole
Nicole diras:
2013-10-26 05:27
Kaj HeKo volas eĉ kredigi nin ke D Rooke estas malsanulo. Kiam mi demandis kial ili publikigas malveraĵojn (plej probable). La respondo estis:
"La opinio de sen. Zavadlav estas shia opinio, ne opinio de HeKo: la retagentejo nur raportas."
Ke sen. Rooke ne kondutas kiel sana homo, tio estas opinio de multaj. Ankau pri ghi HeKo nur raportas.
Kore salutas
la redakcio de HeKo
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-26 11:08
Antau ol publike deklari s-ron R. (au iun ajn alian) kiel (psike) malsanan, chi-rilate oni unue eble devus preni aliajn personojn de la Eo-movado sub la lupeon.

Estas absoluta skandalo kaj neakcepteble, ke iu ajn (anonimulo), bazighante sur la laudira opinio de aliaj, rajtas publike deklari iun personon (psike) malsana. Per tio oni celas deflankigi la aferojn de la veraj problemoj. Mi sufiche bone konas la "chefojn" kaj la cirkonstancojn de la Civito por povi kompreni, kio okazas en tiu kurioza organizajho.

Al s-ro R. mi rekomendas sendi polican pun-plendon kontrau personoj, kiuj klopodas misfamigi lin (psike) malsana, kaj ankau kontrau la respndeculoj de retujoj, kiuj permesas tian publikan malhonorigon, kio en Svislando lau la valida legho estas malpermesita kaj povas esti punita.

Nicole
Nicole diras:
2013-10-26 21:31
Ili ripetas la vortojn de iu en HeKo, sed ne informas nin pri la nomo de la "malsano". Fakte temas pri fizika malsano, ne psika. Sed mi supozas, ke D Rooke eĉ ne havas tiun korpan malsanon. En la artikolo ili ja skribas, ke ili ne rimarkis la simptomojn. Nu eble ili ne rimarkis, ĉar la malsano ne ekzistas. Mi preskaŭ certas, ke Giorgio Silfer verkis la retmesaĝon kiun mi ricevis. La persono kiu helpas kun HeKo estas supozeble Anjo Bartek, kiu estas tre obeema persono kiu volas plezurigi Silfer.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-26 21:47
Tute ne gravas chu temas pri psika au fizika malsano (mi bone konas la ghisnunan praktikon de certaj e-istoj, kiuj tro frue deklaras siajn kolegojn psikmalsanaj). Tiaj temoj, pri kiuj la publiko ne kompetentas (sed des pli la skandalgazetaro certe interesighas), ne apartenas al la diskutado chi tie. Ies malsano, per kiu oni publike celas diskrediti iun personon, estas la privata problemo de la koncernaj unuopuloj kaj, almenau en Svislando, estas severe submetita al la protekto de datenoj kaj informoj. En kazo de lezado de tiuj rajtoj eblas plendi che la koncernaj shtataj protektantoj de datenoj, kiuj rigore reagas (jure) post konstato de lezado.

Sed mi havas la impreson, ke la e-istoj ne komprenas pri kio temas. Estas ja chiam la samaj personoj, precipe anonimaj (sed ne nur), kiuj traktas tiujn aferojn, evidente kun grandega plezuro. Prefere kritiku la diversspecajn idiotajhojn de la Eo-movado. Pri tio mi legas nenion kaj shajnas, ke mi estas la sola maldense kaj vaste.

Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-10-26 10:23
Mi rigardis pri "HeKO" kaj trovis en Civito jenan informon: "HeKo estas novaĵagentejo je la servo de la establoj en kaj apud la Pakto por la Esperanta Civito, sub la imprimaturo de la Konsulo aŭ lia delegito."

La redakcia adreso estas: pakto@esperantio.net (do kiel la Civito)

La strukturo de la Civito estas malfacile travidebla. Ĉiukaze "Ankaŭ la redakcio de HeKo estas instanco." Sed kiu estas la redakcio?

Mi ne sukcesis trovi klaran indikon en la retpaĝoj de la Civito. Eble iu scias la aktualajn respondeculojn por kompreni la aferon.
Redakcio
Redakcio diras:
2013-10-26 21:56
Mi petas ne plu diskuti ĉi tie eventualajn malsanojn de unuopaj personoj.

Kalle Kniivilä
redaktoro de Libera Folio
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-10-27 07:18
Jes, dankon por la atentigo. Mi sxatus ricevi informojn pri la mensa malsano de iu Civito, kiu ekzistas kiel pompa strukturo (konsuloj, instancoj, establoj) sen travidebleco, kie ankoraux regas la "rajto de la pugno" kaj ne la paca interkonsento kaj kunlaboro, dezirita de Zamenhof.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-28 11:54
La mensa malsano, pri kiu vi parolas, ne ekzistas nur che la Civito, sed praktike chie en la Eo-movado. Koncerne la netravideblon, ankau aliaj Eo-strukturoj estas netravideblaj. Ni menciu kiel elstaran ekzemplon la tutan organizan strukturon kreitan de Tonkin kun ties sennombraj organizajhetoj, kiuj konsistas praktike el unusola "gvidanto", kun kelkaj pli malpli aktivaj (au formalaj) "kunlaborantoj", kiuj havas malfortan influon. En la sama kategorio povas esti menciitaj la sennombraj hximeraj organizajhoj de la Eo-movado kiel diversaj "centroj", "institutoj", "akademioj", kiuj ekzistas/is dank´al ghiaj fondintoj, kiuj funkcias kiel "direktoroj", "gheneralaj sekretarioj" ktp. Bona ekzemplo estis ankau la antauasilfera KCE, kiu konsistis el tuta ghangalo de plej diversaj "kunplektitaj" strukturoj, pri kiuj neniu havis la superrigardon kaj kies motoro kaj gvidanto estis praktike unusola persono (kiu iom post iom komplete perdis la superrigardon, char li volis fari chion mem fidante al neniu alia, respektive fidante al la malghustaj homoj, kiuj ne konkurencis lin, dum chiuj kritikantoj estis ignoritaj kaj subpremitaj). Poste oni povus mencii AIS, ech UEA, kiu apenau povas esti konsiderata kiel travidebla organizajho, char la decidoj ofte estas faritaj silente, malantau la dorso de la membraro, sen protokolo (ekzemple la nuna ghenerala direktoro de UEA praktike ne informas la publikon pri la laboro de la CO). La sama netravideblo vershajne validas por la plimulto de la Landaj kaj Fakaj Asocioj, kiuj estas amatore kaj hobie, ofte diletante kaj fushe gvidataj de kelkaj (egoismaj kaj jhaluzaj) aktivuloj, kiuj praktike decidas la aferojn private inter si (per retmesaghoj kaj telefonado) por poste iom nebule raporti dum la jarkunveno kaj aperigi iun kuriozan jarraporton (se entute), kie oni shmiras la mielon chirkau la bushon de la cheestantoj kaj laudas sin mem.

Pro tio, estas tre malfacile kunlabori kun tiuj organizajhoj kaj homoj, kiuj lau sia "mentaleco" tre similas unu al la aliaj.

Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-10-27 21:33
Ekzstas alvoko rilate KCE decidoj:

Karaj,

Mi jus kreis retan petskribon pri la venonta generala asembleo de KCE la9an de novembro.Bonvolu subskribi gin kaj diskonigi gin:

https://secure.avaaz.org/fr[…]_svisaj_asocioj_KCE_kaj_SES

Amike salutas,Marion Bélisle

Pliaj informoj en avaaz.

Bedaŭrinde la diplomata vortumado ne vere helpas kompreni la konfliktoliniojn kaj interesojn en la tuta afero.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-10-28 14:21
Kiam mi rigardis la menciitan paĝon hodiaŭ, alvenis ĉiu sekundo subskribo de Esperantisto. Konataj nomoj. Mi ne scias kie ili komunikis.
Richard Schneller
Richard Schneller diras:
2013-10-29 10:26
Ili tajpis la retadreson en la koncernan lokon kaj alklakis "subskribi". Kiam mi rigardis estis 53 subskriboj, sed mi ne sukcesis vidigi la kompletan liston de subskribintoj.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-27 23:36
Chu la familio Grosjean-Belisle celas eljheti Silferon el KCE kaj mem translokighi tien ne farighis klare en tiu alvoko.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-29 12:31
La groteska milito inter KCE kaj SES eniris sian rezolucian fazon. Interese kio okazos la 9an de novembro.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-29 23:22
Alia esence malbela aspekto de tia groteska privata milito inter tiuj oldaj fanatikigitaj Eo-funkciuloj (kiuj prefere finfine forlasu la scenejon en la direkto de la pensiigho) konsistas en tio, ke la koncernataj chefkomandantoj ankau audacas misuzi la nomojn de siaj proksimuloj por subskribi siajn alvokojn kaj rezoluciojn: Grosjean sian filinon kaj Silfero la kantistinon Anjo Amiko, kiu estas nomata "sentatano". Kvankam ambau vershajne ne tro komprenas pri kio la milito temas, ne estas koncernataj de ghi kaj ne interesighas pri ghi.
Istvan Ertl
Istvan Ertl diras:
2013-10-30 07:29
Marion Grosjean estas, krom filino de sia patrino, persono kapabla je memstara pensado.
amike
Istvan Ertl
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-30 12:50
Se oni povas konfirmi, ke Marion Belisle verkis tiun tekston, mi volonte kredos vian flatan "hipotezon". Tamen, la teksto de la alvoko neeviteble malkashas la lignan stilon tipan por Mireille Grosjean.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-29 23:23
PS la koncerna senatano shajne nomighas Anjo AmikA alias Bartek.
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2014-01-10 11:22
Jhus aperis en Heko anonco por serchi volontulon .
La oferto estas por mi skandala : 40 da horoj semajne kun pago de manghoj kaj ( eta ) chambro . Sed G. Silfer forgesis, ke dejhoranto ankau purigas chambrojn de gastoj kaj lian propran chambron.
Tial mi skribis al oficiala laboroficejo en Berno , same mi menciis la kazon Bamberski en KCE .
Kiam mi faris la denuncon en policejo de La chaux de fonds oni montris al mi franclingvan tekston, kiun mi tute ne komprenis.

Tial mi ankau ne tre emas plendi pri mia supozata malsano .

Unu informo estu klara : Heko ekskluzive verkas Giorgio Silfer

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille diras:
2014-01-10 12:28
Do ĉu la denunco pro unu forta piedfrapo sur la postaĵon fakte neniam estis farita, ĉar vi ne komprenis iun franclingvan tekston?

Kredeble estas en Svislando esperantistoj kiuj konas la francan kaj povas helpi vin, ĉu ne?
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2014-01-10 12:36
> Unu informo estu klara : Heko ekskluzive verkas Giorgio Silfer

Pri tio ni neniam havis dubon.