Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Aviadila reklamrubando super la marbordo de Rio

Aviadila reklamrubando super la marbordo de Rio

de Ret-Info Laste modifita: 2013-03-27 10:03

La 10-an de marto grupo de esperantistoj en Rio de Janeiro realigis tute nekutiman reklam-projekton por Esperanto. La grupo aranĝis, ke aviadilo kunportanta grandan propagandan rubandon – longan je 20 metroj kaj larĝan je 1,60 metroj – flugu super la marbordo de la urboj Rio kaj Niterói.

Laŭ la kreintoj de la projekto "Esperanto por la Publiko", Evandro Caboclo kaj Walter Fontes, la reklamo principe kostus 2800 realojn (ĉirkaŭ 1090 eŭrojn), sed en la praktiko la direktoro de la kompanio Propagandaer donis grandan rabaton, ĉar temis pri la Internacia Lingvo, afero kiu por li estas simpatia.

Supozeble tre multaj personoj vidis la grandan Esperanto-rubandon. Tiam estis varma suna tago, kaj miloj da loĝantoj de Rio, Niterói kaj najbaraj urboj iris al lokaj plaĝoj por promeni aŭ sin bani, laŭ la brazila kutimo.

La origina artikolo kun kelkaj bildoj estas trovebla ĉe:
http://esperantoilustrita.blogspot.hu/2013/03/aviadila-propagando-de-esperanto-super.html

L.S. / Ret-Info

arkivita en: