Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Universala Kongreso en Hanojo inaŭgurita

Universala Kongreso en Hanojo inaŭgurita

de Redakcio Laste modifita: 2012-08-12 23:45
En sia inaŭgura parolado en la Universala Kongreso de Esperanto en Hanojo, la prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, laŭdis la sinoferan batalon de la vjetnama popolo dum la Vjetnamia milito, kiu laŭ li helpis al UEA transformiĝi en asocion celantan ŝanĝi la mondon. Dum la inaŭguro estis ankaŭ diskonigitaj la nomoj de du novaj honoraj membroj de UEA: Hori Yasuo kaj György Nanovfszky. La ceremonion partoprenis Nguyễn Thị Doan, Vic-Prezidento de Vjetnamio kaj alta protektanto de la kongreso. Malĉeestis la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, kies valizo kun la solenaj vestaĵoj estis perdita de la flugkompanio.

Dimanĉe matene okazis la solena inaŭguro de la Universala Kongreso en Hanojo. Salono Zamenhof ĉi-foje troviĝis ne en la ĉefa kongresejo, la hotelo Melia, sed en la Universitato de Scienco kaj Teknologio, kien la kongresanojn portis specialaj busoj.

Super la scenejo en la universitata salono dum la inaŭgura ceremonio, kiel ĉiam, pendis la grandlitera vjetnamlingva slogano "Vivu la glora Komunisma Partio de Vjetnamio".

La inaŭguran ceremonion partoprenis Nguyễn Thị Doan, vic-prezidento de Vjetnamio kaj alta protektanto de la kongreso. Ŝi allogis plurajn fotistojn kaj ĵurnalistojn, kiuj dum ŝia parolado hermetike ŝin ŝirmis, malebligante al la publiko vidi ion ajn. Vicprezidanto Doan nomis la Universalan Kongreson granda honoro por Vjetnamio, kaj diris ke ĝi aldone estas ŝanco por Vjetnamio esprimi sian dankon al internaciaj amikoj, kiuj tutkore subtenas la popolon de Vjetnamio.

Ŝi ankaŭ nomis "la respektatan onklon Ho" (la revolucian estron Hồ Chí Minh) "la unua esperantisto de Vjetnamio". Efektive, laŭ informoj de Ĉina Radio Internacia, li ne nur interesiĝis pri Esperanto, sed eĉ sciis paroli ĝin.

Poste la vicprezidanto enmanigis al la prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, la ŝtatan ordenon de amikeco, asignitan al UEA de la prezidento de Vjetnamio.

Transdono de medalo al Probal Dasgupta en Hanojo 2En sia inaŭgura parolado Probal Dasgupta referencis al sia junaĝo kaj la unua revuo Esperanto kiun li ricevis en la komenco de sia UEA-membreco en januaro 1968 kaj pri la signifo de la milito en Vjetnamio por la ŝanĝigo de UEA al asocio kiu volas transformi la mondon. Ni aliloke publikigas la kompletan tekston de la parolado.

Dum la inaŭgura ceremonio estis diskonigitaj la nomoj de la du novaj honoraj membroj de UEA, elektitaj de la komitato dum la sabata kunsido. Temas pri Hori Yasuo el Japanio, iama estrarano de UEA, kaj György Nanovfszky el Hungario, diplomato kaj iama ambasadoro en Moskvo.

La unuan fojon dum pluraj jaroj oni ne vidis la ĝeneralan direktoron de UEA, Osmo Buller, sur la podio. Mankis al li taŭgaj vestaĵoj por la solena okazaĵo. Pro malfruo de flugoj kaj maltrafo de konektaj flugoj, lia valizo kun festaj vestaĵoj alvenis al Hanojo nur post la inaŭguro.

Kiam fine de la solenaĵo oni kantis "La Esperon", inter la dua kaj tria strofoj tute paneis la muziko, sed la ĉeestantoj senhezite kaj tute senkonfuze daŭrigis la kantadon.

Post la solena inaŭguro dum la dimanĉo okazis kunsidoj de tri subkomitatoj: tiuj pri eksteraj rilatoj, pri junularo,  kaj pri financo kaj administrado. La kunsidon pri eksteraj rilatoj ne povis ĉeesti la respondeca estrarano, Stefano Keller, ĉar li entute ne venis al Hanojo pro sanproblemo. La subkomitato pri junularo rekomendas al la Komitato de UEA akcepti ŝanĝojn en la regularo pri TEJO, laŭ la sugestoj kiujn faris la komitato de TEJO. La financa subkomitato rekomendis ne ŝanĝi la bazan membrokotizon por la jaro 2013.

La lasta dimanĉa programero estis la Nacia vespero, kiu samkiel la solena inaŭguro okazis en la Universitato de Scienco kaj Teknologio. Ankaŭ por tiu ĉi programero la kongresanojn veturigis speciala senpaga buso. Lunde en la programo estos interalie la jam tradicia Kleriga lundo, kaj vespere la kongresa balo.

La vetero en Hanojo estas varma kaj humida kun ripetaj pluvoj.

arkivita en: ,
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-07-29 21:12
Mirinda parolo! Gloro al la Jubilea Jaro!
Estas por mi nekomprenebla, kiel povis vjetnama popolo..."helpis al UEA transformighi en socion celantan shanghi la mondon."
Eble mi estas tro stulta por tiujn vortojn kompreni. Eble iu povus helpi al mi ilin ekkompreni.
Dum jarcentoj, centoj da aktivuloj tion provis kaj ne sukcesis ion shanghi kaj nun veninte al Vjetnamio farighis miraklo?! Certe pro ilia demokrata kaj homrajta politiko!
edmundo
edmundo diras:
2012-07-30 15:42
Mi elŝutis la unuajn tri numerojn de http://uea.org/kongresoj/uk_2012.html

Jen MD5-sumoj:
92948525249222c2f91a59ce9972b8a0 Loa!-1).pdf
a3b0a661adb5ee215b20b7e6161cd67f Loa!-2).pdf
1c3d981657caa8fe4396d101218d7889 Loa!-3).pdf
Jorge
Jorge diras:
2012-07-30 16:59
dankon!
esperanto
esperanto diras:
2012-07-30 18:10
Eterne la samaj homoj estas menciitaj en tiuj Kongresaj kurieroj, sendepende de tio chu la kongreso okazas en Roterdamo, Havano, Kopenhago au Hanojo. Iliaj aferoj tute ne plu interesas min, mi shatus legi pri la agadoj kaj opinioj de novaj kaj nekonataj, ekzemple vjetnamaj esperantistoj.

Ke tiuj eterne samaj e-istoj ne kapablas rakonti ion novan oni scias, do kial oni konstante reproduktas ilin, mi ne komprenas. Vershajne ili mem plej shatas vidi siajn nomojn kaj fotojn en la "gazetaro", por ghoji kiaj gravuloj ili estas, kvankam ili ne konscias, ke ili terure tedas le legantojn kaj ke ilia signifo kaj meritoj por Esperanto mem estas limigita.

esperanto
esperanto diras:
2012-08-11 14:09
La sekva komuniko estas sendita al ĉiuj pli gravaj germanlingvaj gazetoj en D-A-ACH.

(La sama teksto povas servi kiel modelo por aliaj lingvoj)

PRESSEMITTEILUNG

ESPERANTO-WELTORGANISATION ERHIELT VIETNAMESISCHEN STAATSORDEN

Im Rahmen des 97. Esperanto-Weltkongresses, der im Juli in Hanoi (Vietnam) stattfand, wurde der federführende Esperanto-Weltbund von der vietnamesischen Regierung mit der „Medaille der Freundschaft“ ausgezeichnet. Der Esperanto-Weltbund ist gemäss seinen Statuten politisch neutral und der Aufforderung zur Einhaltung der Menschenrechte verpflichtet. Die kommunistische Führung Vietnams trägt die Verantwortung für etwa eine Millionen Tote, die während der Kriegszeiten Ho Chi Minhs zu verzeichnen waren sowie für schwere Menschenrechtsverletzungen am eigenen Volk, die bis heute andauern. Während des Kalten Krieges wurden die kommunistischen Esperanto-Organisationen im Ostblock vom Esperanto-Weltbund unterstützt, die prekäre Situation der Menschenrechte in diesen Ländern wurde von den Esperantisten jedoch systematisch verschwiegen.
Neues Ehrenmitglied des Esperanto-Weltbundes wurde der ehemlige ungarische Botschafter in Moskau, György Nanovfszky.

Originalquelle: http://www.uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=463#2

Unabhängiger Schweizer Esperanto- und Osteuropa-Pressedienst
www.plansprachen.ch
www.zamenhof.ch
www.osteuropa.ch
www.balkan.ch
www.slavistik.ch

Bern, 10. August 2012
Gez. Andreas Künzli, lic. phil.

 

traduko:

GAZETARA KOMUNIKO

UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO RICEVIS VJETNAMAN ŜTATAN PREMION
Kadre de la 97a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazis en julio en Hanojo (Vietnamio), la gvida organizaĵo Universala Esperanto-Asocio estis distingita de la vjetnama registaro, per la “Medalo de la Amikeco“. Laŭ sia Statuto Universala Esperanto-Asocio estas politike neŭtrala kaj devigita al la alvoko respekti la homajn rajtojn. La komunisma registaro de Vjetnamio respondecas pri unu miliono da mortintoj, kiuj estas registreblaj por la militaj tempoj de Ho Chi Minh, kaj pri la gravaj lezoj de la homaj rajtoj je la propra popolo, kiuj daŭras ĝis nun. Dum la Malvarma Milito la komunismaj Esperanto-organizaĵoj en la Orienta Bloko estis subtenitaj de UEA, sed la malfacila situacio de la homaj rajtoj en tiuj landoj estis sisteme prisilentitaj de la esperantistoj.
Nova honora membro de UEA fariĝis la iama hungara ambasadoro en Moskvo, György Nanovfszky.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-08-11 21:03
Vi estas ne nur ĝena: vi komencas esti danĝera.

Feliĉe via mispaŝo apenaŭ damaĝos Esperanton, ĉar la pli gravaj (pli gravaj ol kio?) germanlingvaj gazetoj volonte senplue enrubujigos vian komuniketon. Se la mondo kaj la "normala" gazetaro, laŭ via propra opinio, ne trovas Esperanton inda, mi ne vere komprenas, kial ili trovus (publikig)inda vian bizaran mispaŝon.

Ŝajne vi avidas ricevi la bofrontecan titolon "oficiala malamiko de Esperanto". Via jama oficiala malamikeco kun UEA ŝajne ne sufiĉas. Kredu aŭ ne, ni jam komprenis, ke vi ne ŝatas la nunan movadon kaj ties "koterion". Ne necesas ripetadi tion 10000-foje: post la tria aŭ kvara fojo ni iluminiĝis. Sed ĉe eksteraj instancoj provu iom teni viajn zelotajn instinktojn: viaj provoj damaĝi la nunan movadon povas damaĝi (senintence?) ankaŭ la lingvon.

Kial vi simple ne plenumas viajn oftajn vortojn kaj forlasas por ĉiam Esperanton kaj lasas ĝin al ĝiaj idiotoj? Vi daŭre ripetas, ke havas neniun sencon okupiĝi pri E-o, ke ĝi havas neniun ŝancon sukcesi kaj neniun signifon en la mondo. Vi ofte deklaris per tiu aŭ alia mesaĝo, ke vi ĉesas okupiĝi pri ĝi. Do kial vi daŭre revenas? Konsentite: estos al ni malfacile vivi sen via saĝo kaj viaj admonoj. Sed ni provos.
esperanto
esperanto diras:
2012-08-11 21:33
En tiu gazetara komuniko mi skribis nenion al alian ol la esencajn faktojn, kiuj povus interesi la gazetaron. Nenia mensogo, nenia danghero (por kiu, chu por vi?)

La esperantistoj estas veraj stranguloj: Unue ili hurae aprobas tiajn aferojn kiel akcepton de ordeno de certaj shtatoj kaj poste ili plendas, se oni objektive raportas pri tiu felicha evento kaj prezentas la novajhon en certa historia kunteksto. Kion vi entute volas? Chu ni estas en Norda Koreio por laudi la stultajhojn de UEA au kio?

Mi tute ne estas malamiko de Esperanto, ech ne de UEA, sed, male, kiel mi pruvis pere de plej diversaj verkajhoj, ghia grandega amiko. Mi estas nur malamiko de "idiotoj, stultuloj kaj kretenoj", kaze ke vi forgesis tion. Tio estas diferenco.

Risho
Risho diras:
2012-08-11 23:01
Se vi estas malamiko de "idiotoj, stultuloj kaj kretenoj", vi estas malamiko de vi mem.
Moleon tute bone vidas la maloportunon de via agado.
Eliott
Eliott diras:
2012-08-11 23:03
mi pli bone pensas, ke S-ro Künzli estas malamiko de cxiuj, kiuj ne estas li ! Estus pli facile dirite.
ha! kaj ankaŭ de ĉiuj, kiuj ne estas dekstruloj !
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-08-12 12:25
> mi skribis nenion al alian ol la esencajn faktojn, kiuj povus interesi la gazetaron [...] nenia danĝero [...] sed la malfacila situacio de la homaj rajtoj en tiuj landoj estis sisteme prisilentitaj de la esperantistoj.

Do tiu (laŭ vi) "prisilentado pri homaj rajtoj fare de la esperantistoj" apartenas al la esencaj faktoj, kiuj povus interesi la gazetaron, kaj estas la ĝusta informo, kiun oni nuntempe devas pludoni? Ĉu tiu via subjektiva interpreto iel utilos al la Esperanto-movado kaj al la lingvo?

Vi flegas kontraŭkomunisman kaj kontraŭesperantan maroton kaj klopodas laŭ viaj ebloj detrui ambaŭ. Dum via maroto restas ene de la movado, ĝi ne danĝeras, ĉar ni konas vin kaj scias distingi la realon disde viaj fantaziaĵoj kaj manioj; sed eksteraj instancoj ne havas tiun avantaĝon.

> Originalquelle: http://www.uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=463#2

Via komuniketo miksas objektivajn informojn (medalo, nova honora membro) kun viaj propraj aldonaj informoj (mortintoj) kaj, pli grave, propraj subjektivaj interpretoj (prisilentado pri homaj rajtoj, apogo al "komunistaj" Esperanto-organizoj [eble oni apogis Esperanto-organizojn, punktofino]), kaj aludas tekstofine al origina fonto, kiu ne enhavas tiujn viajn aldonajn informojn kaj subjektivajn interpretojn. Nu, germanlingva gazeto ricevinta vian gazetaran mispaŝon tamen logike - kaj erare - pensos, ke via tuta teksto fontas el la origina fonto.

Sed mi jam diris: feliĉe la damaĝo estos minimuma, ĉar la sensignifa komuniketo rekte - kaj prave - eniros rubujon.

> Mi tute ne estas malamiko de Esperanto, ech ne de UEA, sed, male, kiel mi pruvis pere de plej diversaj verkajhoj, ghia grandega amiko.

Viaj senĉesaj furiozaj atakoj kontraŭ UEA estas do montroj de amo. Kiel oni diras en la hispana: "Ĉe tiaj amikoj superfluas malamikoj"; aŭ "Mi batas vin, ĉar mi amas vin".

> [el alia mesaĝo] Mi republikigos [...] kune kun miaj 13 Hipotezoj pri la Eo-movado, en la venontaj tagoj [...] Chi tiu hipotezaro formulos miajn konkludojn pri la Eo-movado, kiun mi per la publikigo de tiu teksto definitive forlasos.

Ni avidas publikigon de tiuj 13 hipotezoj (legendo-fidele alponardu ilin sur pordon) kaj postan plenumon de la promeso pri definitiva forlaso.
esperanto
esperanto diras:
2012-08-12 15:19
Vi kondutas kiel kokinoj timigitaj post kiam la vulpo eniris la stalon.

La problemo estas, ke kokinoj ne kapablas verki gazetaran komunikon, char kokino lau sia naturo estas stulta.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-08-13 13:59
> La problemo estas, ke kokinoj ne kapablas verki gazetaran komunikon,

Ne nur kokinoj tion ne kapablas.

Mi cetere memorigas: ni sopiras publikigon de la 13 hipotezoj kaj postan plenumon de la promeso pri definitiva forlaso. Ni ankau akceptos forlason sen antaua publikigo.
esperanto
esperanto diras:
2012-08-13 14:21
La publikigotaj 13 hipotezoj devus farighi via nova biblio, kiun vi devos enkadrigi kaj pendigi en via chambro kaj kiun vi devos lerni parkere kaj preghi chiutage kvinfoje, egale chu en la orienta, suda, norda au okcidenta direkto, kun au sen (fluganta) tapisho.
esperanto
esperanto diras:
2012-08-13 14:47
Cetere, la gazetara komuniko estis sendita al parto de tiu chi gazetaro:

www.zeitung.de

Vi povos skribi al la redakcioj de tiuj gazetoj por demandi, chu ili publikigis au -os la komunikon.

Kaze ke ili ne publikigos ghin, oni devos supozi, ke vershajne ili ne interesighas pri Esperanto entute.

fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-08-13 15:48
> Kaze ke ili ne publikigos ghin, oni devos supozi, ke vershajne ili ne interesighas pri Esperanto entute.

Miriga konkludo. Ke ili ne interesighas pri via konfuza miksajho, tion vi ne kapablas ech imagi, chu?

fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-08-13 15:50
Se la publikigotaj 13 hipotezoj efektive havos kiel rezulton vian promesitan definitivan forlason de la movado, ili certe estos memorindaj.
esperanto
esperanto diras:
2012-08-13 15:56
Fakte, mi jam forlasis la Eo-movadon antau kelkaj jaroj, kiel oni povas legi en Vikipedio, do kial ripeti ghin!
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-08-13 16:36
> Fakte, mi jam forlasis la Eo-movadon antau kelkaj jaroj, kiel oni povas legi en Vikipedio, do kial ripeti ghin!

!!!!! Vi forlasis la movadon antau kelkaj jaroj? Kion do vi faras chi tie?? Vi malkabeis? Vi rajtas denove, kaj definitive, kabei.

Forlasi malsignifas konstantan cheestadon. Eble jhetu rigardon al la signifo en la reta PIV (http://vortaro.net/), kies projekton pri enretigo vi - ho surprizo - siatempe kritikadis.
esperanto
esperanto diras:
2012-08-13 19:30
Chio dependas de la difino, chu ne... :-))

La genieco de Eo estas, ke oni povas krei vortojn kiel MALKABEI (provu tovi nacilingvan ekvivalenton).

La resto estas seninteresa.


PS Halt'! Mi kritikis, ke oni enretigis PIVon sen prilabori kaj aktualigi ghin. La enretigon en si mem de la malnova PIV mi laudegis (eble vi ne memoras, char vi enkapigas nur mian negativan kritikon; do, se vi daure volas sencohave diskuti kun mi, vi devas koni la faktojn). Estas hontego, ke UEA (tra sia estrarano pri faka agado) ech ne mencias tiun fakton en la antauparolo de la Jarlibro kaj en oficialaj paroladoj de siaj funkciuloj (favore al Guglo). En mia parolado tiu fakto trovighas plej supre. Do, jam lau tiu ekzemplo vi povas konstati, ke min tranchas lumjaroj de la nuna UEA.

Do, post la pico sekvu la dolcha glaciajho (via terura hispana varmegacho atingis ech Svisandon).

fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-08-13 20:35
> Chio dependas de la difino, chu ne... :-))

Kompreneble: se oni difinas "forlasi" kiel "restadi kaj senĉese ĝenadi", tiam vi efektive regule forlasas la movadon.

Ni tamen ne perdas la esperon, ke vi publikigos la 13 hipotezojn* kaj kavalirece plenumos la promeson pri definitiva forlaso.

> (via terura hispana varmegacho atingis ech Svisandon).

Viaj argumentoj tiel elĉerpiĝis, ke nun vi devas uzi "naciajn" veterojn kiel ofendon? Infanece.


* Ĉu hipotezoj? Hipotezo estas nepruvita supozo. Spertinte vian orgojlon (orgojlo = tro granda memŝato, ne sufiĉe pravigebla kaj akompanata de malŝato por ĉiu alia) mi apenaŭ kredas, ke vi publikigos 13 nepruvitajn supozojn, des pli ke kutime vi havas neniun supozon sed absolutan opinion: vi estas memcertega pri via pravo kaj certega pri la kreteneco de ĉiu alia. Vi supozeble celas "tezoj" (tezo = aserto, elmetata kaj defendata de iu persono). Ekz. Lutero subtenis tezojn, ne hipotezojn.
Kirilo
Kirilo diras:
2012-08-22 17:48
Tio memorigas al mi versaĵon de Schwartz (el La stranga butiko):

Epigramo

Aŭtoro aŭtentika,
Ne nur versfare lerta
Sed ankaû gramatike
Samkiel majstro certa,
Publikis tiun frazon:

”Min ĉiuj tre estimas,
Ĉar mi en ĉiuj kazoj
Perfekte min esprimas.”

Sed kelkajn ĵaluzulojn
Ĉi tiu fraz’ surprizis
Kaj ili ĝin skrupule
Ĝis fundo analizis.
Ĝi — sub ilia knedo —
Fandiĝis kiel vakso,
Kaj sekvis la dekreto:
”Eraro de ... sin-takso!”
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2012-08-14 16:35
Anglalingva ekvivalento (kvankam pli malfrua) de "malkabei" estas "degafiate", el "GAFIA" por "Getting Away From It All"; la vortoj "gafiate" kaj "degafiate" estas uzataj chefe en la sciencofikcia fandomo. El la angla vorto kreighis ankau la sveda "gafiera".
Tonyo
Tonyo diras:
2012-08-22 17:26
Se Andreas forlasos la movadon, li certe ne "kabeos". Tiu estus tro honora vorto por lia ago
http://www.liberafolio.org/2005/Komentario/tonyokomentario/
Sebastiano
Sebastiano diras:
2012-08-12 20:41
Mi ne kredas, ke s-ro Kuenzli volas detrui E-on. Kontraŭe, li volas helpi al ĝi kaj al la e-istaro. Ŝajne lin incitas la blufa maniero, per kiuj kelkaj e-istoj propagandas. Li ne rimarkas, ke li sukcesadas tiel forte incitiĝi, ke lia sekva bombado per insultoj kaŭzas necese, ke oni forkuras de li kaj ne plu serioze povas paroli kun li.
esperanto
esperanto diras:
2012-08-12 21:08
Shajnas al mi, ke vi pli malpli ghuste komprenis kaj kredas.

Mi ech ne scias, chu mi celas helpi al la e-istaro kaj chu oni povas serioze paroli kun ili. Iel mi provas fari tion jam dum pli ol 30 jaroj, bedaurinde sensukcese, kiel shajnas al mi.

Mi chion bone rimarkis, rimarkas kaj rimarkos, ne timu. Vershajne mi pli forkuris de ili ol ili de mi, char daure estas kelkaj, kiuj deziras resti en kontakto kun mi.

Eble oni rememoros miajn "insultojn" kaj "incitighojn", kiam la lasta indigheno, nomata esperantisto, malaperis de tiu chi planedo. Sed char mi ne estas paranoja, mi ne havas la ambicion, ke oni rememoru tion.

Tjerielliono
Tjerielliono diras:
2012-08-12 22:42
"kiam la lasta indigheno, nomata esperantisto, malaperis de tiu chi planedo."
Taksinte esperantistojn kretenoj kaj idiotoj, vi do esperas, ke kreteneco kaj idioteco iam malaperos el ĉi tiu planedo. Mi ne estas tiel optimista.
esperanto
esperanto diras:
2012-08-12 23:49
Via interligado de tiuj temoj estas interesa, sed ne tute en mia senco, char eble vi tamen iom miskomprenis min, char mi ne celis fari tiu(j)n interligo(j)n.

Sekve, la malaperon de la
"la plej lasta indigheno, nomata esperantisto"

mi ne ligis kun

idioteco, stulteco kaj kreteneco (tiuj malvirtoj, jes, vi pravas, vershajne neniam malaperos de nia planedo.

La de mia imagita malapero de la plej lasta indigheno, nomata esperantisto, estas pli multe ligita kun la antauvidebla drasta shrumpo de la nombro de e-istoj, pro biologiaj kauzoj.
(Chion tion mi klarigos en la aperontaj Hipotezoj).

Krom tio, vi certe povas imagi, ke ekzistas ankau esperantistoj, kiuj NE estas idiotoj, stultuloj kaj kretenoj. Kaj mi esperas, ke mi povas vin kalkuli al chi-lasta kategorio.