Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Unika ekspozicio en Bavara Ŝtata Biblioteko

Unika ekspozicio en Bavara Ŝtata Biblioteko

de Redakcio Laste modifita: 2012-07-22 11:39
Meze de junio en la Princa Salono de Bavara Ŝtata Biblioteko en Munkeno estis malfermita unika ekspozicio pri konstruitaj lingvoj, ĉefe Esperanto kaj Volapuko. La ekspozicio, vizitebla ankaŭ rete, estas parte inspirita de la 125-jariĝo de Esperanto. Lige kun la malfermo, Bavara Ŝtata Biblioteko aranĝis simpozion kun sepdeko da partoprenantoj kaj kvin prelegoj. Grandan meriton en la estiĝo de la aranĝo havas Reinhard Haupenthal. Libera Folio petis lin respondi al kelkaj demandoj pri la ekspozicio, kiu daŭros ĝis la 9-a de septembro.
Unika ekspozicio en Bavara Ŝtata Biblioteko

R. Haupenthal en la malfermo

Libera Folio: Kia estis via persona rolo en la starigo de la nun aktuala ekspozicio?

Reinhard Haupenthal: — Jam antaŭ kelkaj jaroj mia edzino kaj mi subskribis kontrakton kun la Ĝenerala Direktoro de Bavara Ŝtata Biblioteko pri la transdono de nia planlingva kolekto (arkivo kaj biblioteko). Tiu transdono efektiviĝas en etapoj.

— Mi proponis al BSB, ke en 2012, okaze de la 100-a morto-tago de prelato Schleyer, la aŭtoro de Volapük, kaj la 125-jara ekzisto de Esperanto, la biblioteko aranĝu ekspozicion kaj sciencan simpozion pri interlingvistikaj temoj. La propono estis akceptita, kaj de oktobro 2010 ĝis junio 2012 profesiuloj de la biblioteko preparis ĉion.

— Mia rolo estis limigita: mi donis konsilojn kaj disponigis ekspozician materialon. La tuta helpantaro listiĝas en la retejo de BSB.

Kial vi decidis okupiĝi pri la ekspozicio? Kiujn erojn de la ekspozicio kaj la ĉirkaŭa programo vi trovas plej gravaj, kaj kial?

— Nia kontrakto kompreneble estis morala devo kunhelpi en la sukcesigo de la ekspozicio kaj de la simpozio. La ekspoziciaj objektoj estis zorge elektitaj de fakuloj de BSB: D-rino Kölbl, la kuratorino de la ekspozicio, eĉ vojaĝis al Vieno por konsiliĝi kun Mag. Mayer, la direktoro de la tiea Esperanto-Muzeo. Mi mem tre ĝuis la prelegojn de Prof. Eichner, D-ro Lins, Mag. Mayer kaj Prof. Strasser: ili ĉiuj nun estas legeblaj en la akompana volumo de la ekspozicio.

Kion, laŭ via espero, la ekspozicio kaj la aktivaĵoj cirkaŭ ĝi sukcesos atingi?

— Necesas atendi septembron por scii pri la nombro de la vizitantoj. La malferma solenaĵo, en kiu la koruso de BSB kantis en Esperanto kaj en Volapük, kaj ankaŭ la simpozio estis surprize bone vizitataj. Kredeble ĉiuj konsciis, ke aranĝoj tiaspecaj en unu el la plej grandaj bibliotekoj de la mondo, okazas malofte. Unuafoje la biblioteko okazigas virtualan ekspozicion, tiel ke tutmonde oni povas viziti ĝin.

— En mia enkonduka referato mi esprimis la esperon, ke la aranĝo trovu imiton aliloke por konsciigi pri la temkompleksoj esperantologio kaj interlingvistiko.

Lige kun la malfermiĝo de la ekspozicio vi dissendis germanlingvan nefermitan leteron al la prezidanto de Germana Esperanto-Asocio. Ĉu vi volus klarigi, ekzakte kio kuŝas malantaŭ la letero kaj kion vi esperas atingi per ĝi?

 — Mi sendos Esperantan tradukon de mia letero al la prezidanto de GEA. Mi kredas, ke ĝi eksplikas sin mem.

Laŭ la Esperanta teksto de la publika letero, disponigita al Libera Folio, la prezidanto de GEA dum la malferma ceremonio de la ekspozicio insistis en postulema maniero ĉe la organizantoj pri ia-speca suplementa aranĝo kiu adekvate konsiderus la nunan publikan manifestiĝon de la Esperanto-movado. Oni povas konkludi, ke la ekspozicio laŭ la prezidanto de GEA tro koncentriĝas al la historio de Esperanto kaj Volapuko.

Responde al la kritiko, Reinhard Haupenthal en sia letero atentigas, ke la historia ekspozicio estas rezulto de longa, zorgoplena kaj kompetenta laboro, kaj ke ne apartenas al la taskoj de Bavara Ŝtata Biblioteko propagandi por Esperanto. Tio male laŭ li apartenas al la taskoj de Esperanto-organizaĵoj kiel GEA.

Lige kun tio li demandas, kial GEA ne transdonu al Berlina Ŝtata Biblioteko sian grandan bibliotekon, por poste kiel donacinto sugesti, ke Berlina Ŝtata Biblioteko faru la postulatan prezentadon pri la aktuala Esperanto-movado. Kaj li aldonas:

Sed tio inkluzivas, ke necesus pentri bildon kiu elmontras eĉ ĉiujn malperfektaĵojn (malkresko de membroj, dissolviĝo de tradiciaj strukturoj, la malapero de Esperanto el la publika konscio, la disŝiriteco de la Esperantomovado mem). Ĉe tio vi riskas fari al vi ursan servon.

Libera Folio kontaktiĝis kun la prezidanto de GEA, Rudolf Fischer, sed li ne volis komenti la publikajn kritikojn de Reinhard Haupenthal.
arkivita en: