Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / UEA intervenis en Esperanto ĉe UN

UEA intervenis en Esperanto ĉe UN

de Redakcio Laste modifita: 2012-11-29 22:53
La 27-an kaj 28-an de novembro okazis la 5-a Forumo pri Minoritatoj en la Palaco de Nacioj, la Ĝeneva oficejo de Unuiĝintaj Nacioj. Ĝia temo estis la plenumado de la Deklaracio pri la Rajtoj de Personoj Apartenantaj al Naciaj aŭ Etnaj, Religiaj kaj Lingvaj Minoritatoj, adoptita de la Ĝenerala Asembleo de UN la 18-an de decembro 1992. Kiel reprezentantoj de UEA, Cesco Reale kaj Stefano Keller alparolis la Forumon ĉe la tagordero pri malfacilaĵoj spertitaj en la praktikado de la rajtoj difinitaj en la Deklaracio.

Laŭ la regularo de UN en kunsido eblas paroli, krom en iu el la ses oficialaj lingvoj de UN, ankaŭ en iu alia lingvo, kondiĉe ke tion akompanu interpretado en unu el la oficialaj lingvoj fare de la intervenantoj. Tia interveno okazis en la 2-a Forumo en 2009, al kiu la ĉefreprezentanto de UEA Stefano Keller invitis reprezentantinon de la Svisa Federacio de Surduloj, kiu faris sian intervenon gestolingve, kun akompana voĉa interpretado al la franca.

La alparolo de UEA en la 5-a Forumo okazis en Esperanto: Stefano Keller legis kaj Cesco Reale interpretis hispanen, alineon post alineo. UEA atentigis pri la daŭra lingva diskriminacio ĉe laborpostenaj ofertoj, kiu hodiaŭ estas ankoraŭ malpli priatentata kaj malaprobata ol alispecaj diskriminacioj menciitaj en la Deklaracio pri la Rajtoj de Minoritatoj. Dum postkunvena interparolado la sendependa fakulo de UN pri minoritatoj, s-ino Rita Izsák, gratulis pro la interveno de UEA kaj pozitive esprimiĝis pri Esperanto.

"Laŭ mia scio, tiu ĉi estis la unua esperantlingva interveno de UEA ĉe UN", supozas Stefano Keller, kiu estas ankaŭ la estrarano de UEA pri eksteraj rilatoj.

Multaj intervenantoj de minoritatoj menciis lingvorajtajn problemojn. Reprezentantoj de neregistaraj organizaĵoj substrekis la neceson traduki la Deklaracion en laŭeble plej multe da lingvoj kaj disvastigi ĝin tutmonde. 

La evento donis okazon al la komisiitoj de UEA rekontakti malnovajn konatojn el aliaj NRO-oj kaj ekhavi novajn kontaktojn. Okazis ankaŭ laborkunsido de la tuta kvinmembra teamo de UEA por pritrakti la ĝisnunan kaj plani la estontan agadon de UEA ĉe la Ĝeneva UN-sidejo.

Gazetara komuniko de UEA

Sonregistraĵo de la parolado

arkivita en:
yenovklazian
yenovklazian diras:
2012-11-30 09:03
Kvankam mi tre malalte taksas UN, la superŝtatan koloson nekapablan solvi eĉ tiujn problemojn, kiujn ĝi mem kreas, tamen ĉi-supra raporto malsuperas ĉion ajn atendatan de mense sana homo. Du viroj denaske parolantaj du gravegajn oficialajn lingvojn preferis interkompreniĝi gestolingve kaj poste en Esperanto.

Ili devus ankaŭ enveturi la kunsidejon ambaŭ en rulseĝoj, por ankaŭ atentigi pri la rajtoj de la handikapuloj, kaj poste salte ekstari pieden kaj alparoli la ĉeestantojn.

Cetere, tiu s-ino Rita Izsák estas bela virino. Kial oni ne nomu ŝin honora prezidantino de UEA? Per sia balkonosimila brusto ŝi eble trapuŝos la vojon por "nia" verdgriza lingvo.
punktor
punktor diras:
2012-11-30 17:56

Vi i.a. skribis. ke s-ino XY estas bela virino kaj demandis, kial oni ne nomu shin honora prezidantino de UEA pro shia balkonosimila brusto.
Nun mi volonte scius, chu Vi en Vi surogata Pasporta Servo-Listo ankau akctepus virinojn kun aliaj brustoj kaj chu mi sciigu la longecon de mia peniso, se mi volas partpreni Vian PS ? Kaj: se la longeco ne sufichas, chu eblas kompensi per shovinistaj eldirajhoj kaj shercoj? Tio ja helpus al multaj, Vi certe scias.
Novulojn en Esperantio, kiuj legis ian retligiloliston de mi, mi petas pri pardono, ke ili legis tiujn ne amuzajn kaj strangajn rimarkojn pri virinoj kaj handikapuloj. Esperanto ja vere estas lingvo por CHIUJ. Q. e. d.
yenovklazian
yenovklazian diras:
2012-12-01 21:16
Mi parolis precipe pri la mensa handikapeco neagnoskata de la trafita persono. Unu el la simptomoj estas troa "politika korekteco". Alia estas la paranojo. Krome, via rimarko pli konvenus en soldata maltrinkejo.
pistike65
pistike65 diras:
2012-11-30 09:17
interveni = "elpaŝi inter du partioj, kiel peranto aŭ partoprenanto; okazi inter aliaj aferoj"
Do, mi skribus: "UEA elpaŝis/alparolis en Esperanto ĉe UN", anstatau la latinidismo "interveni".

amike
István Ertl


esperanto
esperanto diras:
2012-11-30 14:12
Rande de l’absurdo

1. Ĉu la e-istoj finfine venis al la ruza ideo tradukigi siajn intervenojn ĉe UN al la HISPANA, por eviti la ANGLAN? (Cetere, koncerne la lingvon, en tiu ĉi kazo ambaŭ tekstoj sonis en principo tre simile, tiel ke oni donis al la ĉeestantoj la idealan okazon elekti, kiu estas la pli bela romanida lingvo kaj por juĝi, ĉu Eo eventuale entute ne estas superflua, se la samon oni povas diri same bone en la hispana :-))

2. La sinenmiksado de UEA en la plendadon kaj lamentadon pri la "daŭra lingva diskriminacio ĉe laborpostenaj ofertoj" havas praktike nenian sencon, ĉar kian konkretan, aŭ realan kontribuon UEA povas fari por solvi tiun problemon? Despli, ke ekster la Eo-movado Eo praktike nenie en la mondo estas postulata por ricevi laborpostenon.

3. Same pri minoritatoj k.s. Kian realan kontribuaĵon UEA, kaj la Eo-movado entute, ĝis nun povis kaj entute povas fari por helpi al (lingvaj) minoritatoj solvi siajn “diskriminaciajn“ problemojn, krom protesti, kiam oni aŭdas la vortojn “lingva diskriminacio“?

En ambaŭ kazoj, 2 kaj 3, mi opinias, ke UEA devus lasi siajn manojn de tiaj "eksteraj" temoj kaj problemoj, ĉar ili nek koncernas Esperanton mem, nek UEA havas la necesan kapaciton por serioze okupiĝi pri ili, kiel montras la praktikaj spertoj. Se UEA celas agi daŭre kiel propagando- kaj protestmovado, tio estas ĝia afero, sed laŭ mi tio ne povas esti la adekvata strategio por inde kaj efike reprezenti Eon kiel universalan lingvon (kaj ne kiel minoritaton aŭ simile, cetere).

Por mia kompreno ĉiuj tiuj priraportitaj aktivecoj estas iomete kuriozaj, kaj ... absurdaj, kaj faras la impreson de eterna infaneca fanfaronado pri laŭdire gravaj atingoj kaj sukcesoj de Eo, kvankam Eo, kiu nenie en la mondo estas agnoskita kiel minoritato, aŭ lingvo (krom eble ĉe la kuba kaj ĉina radio), eĉ ne unu novan paŝeton faris antaŭen kiel “mondlingvo“, plej laste en UN mem. Do, ĉio finfine estas nur fumo, ŝaumo kaj vaporo, kiu kutime tre rapide dissvoliĝas super la ĝeneva ĉielo.

Sed kion fari, se UEA havas nenion alian pli interesan kaj pli inteligentan por raporti?