Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / TEJO promesas paperan Pasportan Servon en 2013

TEJO promesas paperan Pasportan Servon en 2013

de Redakcio Laste modifita: 2012-11-11 17:38
Meze de kreskanta malkontento pri la stato de la iam popularega Pasporta Servo de Tutmonda Esperantista Organizo, la respondeculoj de TEJO nun promesas, ke papera listo de gastigantoj nepre aperos antaŭ la nordhemisfera somero 2013. Kritikantoj ne plu fidas la promesojn, kaj Yenovk Lazian en Germanio jam preparas eldonon de propra listo de gastigantoj - kun la sama nomo. TEJO malaprobas, sed ne intencas jure procesi por protekti la nomon de Pasporta Servo.

Pasporta Servo de TEJO dum multaj jaroj estis volontule prizorgata de Derk Ederveen kaj aperis en la formo de ĉiujara papera listo de gastigantoj, senpage sendata al la gastigantoj mem. Aliaj kiuj volis uzi la liston devis aĉeti ĝin, kaj tiel helpi financi la eldonon.

En 2008 TEJO decidis modernigi kaj enretigi la servon. La transiro rezultis en granda kaoso, kiun akrigis la manko de laborfortoj. La papera listo de gastigantoj por la jaro 2009 fine aperis nur en februaro 2010, kun nefidinda enhavo. Poste kompreneble neniu nova listo aperis en la jaro 2010, kaj la kajero por 2011 aperis ne en aprilo kiel promesite, sed en aŭgusto, tro malfrue por la libertempa sezono. Ĉi-jare tute ne aperis papera listo.

Pasintjare la komitato de TEJO pro manko de laborfortoj eĉ konsideris la alternativon tute nuligi Pasportan Servon, aŭ almenaŭ la paperan eldonon. Du trionoj el la voĉdonintaj komitatanoj tamen decidis, ke TEJO plu devas prizorgi la servon kaj aperigi ankaŭ la paperan libron.

Ŝajne ne estis trovitaj la bezonataj aldonaj laborfortoj. Laŭ alvoko en la retejo, daŭre estas serĉataj kompilanto, kunordiganto, mapfaranto, grafikisto, programisto kaj landaj organizantoj. 

Krome la servilo en kiu troviĝas la reta listo de gastigantoj plurfoje paneis, tiel ke dum iuj periodoj neniel eblis uzi la servon. Multaj uzantoj maltrankviliĝis, kaj aperis pluraj iniciatoj pri fondo de nova gastiga servo por anstataŭi la paneantan Pasportan Servon. Unu el la kritikantoj estis Yenovk Lazian, kiu skribis en la reta diskutejo pri Pasporta Servo:

— Ĉar la reta versio de Pasporta Servo estas fiasko ne nur kompleta, sed ankaŭ ada, senfine ripeta, plimultiĝas la vochoj subtenantaj la plueldonon de la papera libreto. Mi delonge proponadis al la fantomaj gvidantoj de PS sufiĉe malmultekostan eldonadon de la adreslibreto kaj plie, la transprenon de kelkaj organizaj taskoj, ekzemple la telefonadon al la membroj koncerne ilian eventualan re-aliĝon. Neniu ajn respondis al mi. Nun mi demandas: ĉu entute indas lasi la aferon inter la manoj (ambaŭ maldekstraj) de TEJO? 

Responde al demandoj de Libera Folio, funkciuloj de TEJO nun promesas, ke en la jaro 2013 jes aperos uzebla papera listo de gastigantoj, kaj ĝi estos havebla ĝustatempe antaŭ la eŭropa libertempa sezono.

- La oficiala eldono aperos en 2013. Ĝin ricevos senpage personoj laŭ la politiko de TEJO decidita antaŭ du jaroj: tiuj, kiuj loĝas en regionoj kie interreto estas tre malfacile uzebla (ekzemple pluraj afrikaj landoj) kaj tiuj nekapablaj uzi interreton (ekzemple personoj kiujn TEJO registris permane en la datumbazo de gastigantoj). Aliaj povos aĉeti la adreslibron pere de la libroservo de UEA, klarigas vicprezidanto Sergej Tyirin.

Yenovk Lazian jam lanĉis sian propran inciaton kaj komencis kolekti nomojn kaj adresojn de gastigantoj por eldono de papera libro. Li tamen ne estas tre optimisma, respondante al demando de Libera Folio pri la iniciato:

- Bedaŭrinde la PS-anoj jam sataĉas de tondraj diskonigoj de la vica "renaskiĝo" kaj "reviviĝo" de PS, do ankaŭ mia preteco transpreni la taskon povas esti akceptata kiel unu el tiuj. Kaj kun deko da jesantoj la afero ne povos esti farata. Mi timzorgas ke la trajno jam forveturis. Tamen plupretas provi.

Efektive ne multaj aliĝis al la iniciato, kaj ĝi renkontis kritikon en la retlisto pri Pasporta Servo:

- Mi sugestas al gastigantoj (kaj gastigatoj) de Pasporta Servo ne lasi sin logi de homoj kiuj, anstataŭ reklami sian aldonan, kroman servon, bazas sian agadon en la detruo de nia kara Pasporta Servo, skribis Pedro Hernandez.

Alia kritikanto en la sama forumo estis Roger Borges:

— Kiam vi klopodas uzurpi la propran nomon "Pasporta Servo", vi kaŭzas suferon al TEJO, al ĝiaj volontuloj, kaj finfine al la uzantoj de la servo. Mi petas ke vi bonvole halt/ig/u vian adreso-kolektadon, aŭ almenaŭ kreu alternativan servon kun alia nomo.

Subtenon donis István Ertl, kiu aldonis, ke li mem verŝajne nun ne estus esperantisto, se ne ekzistus Pasporta Servo:

- Persone, mi ŝategus rehavi la paperan libreton. Se ekzistas krome bone funkcianta kaj facile uzebla retejo, des pli bone. Ne gravas al mi se ekzistos du Pasportaj Servoj eĉ kun la sama nomo. Pli bone du ol neniom. Do, mi antaŭdankas amikon Yenovk por liaj klopodoj, kaj baldaŭ sendos al li mian aliĝilon.

Simile reagis Josip Pleadin:

— Oni devas kompreni la lastatempajn reagojn de Yenovk Lazian. Tro longe  daŭras la krizo de Pasporta Servo, kaj vanas argumenti ke la reta PS bone funkcias, se konstante aperas teknikaj problemoj, paneoj de serviloj ktp., kio aŭ malfaciligas aŭ tute malebligas la uzadon de la servo. Tia situacio simple iritas la uzantojn, kaj gvidas la tradician servon de TEJO al definitiva pereo.

Laŭ Josip Pleadin la daŭranta krizo de Pasporta Servo riskas puŝi la tutan servon en forgeson.

– La iamaj gastigantoj (plejparte tiuj kiuj havas konvenajn loĝkondiĉojn) iom post iom malaperos. Ne kulpas ĉi-kaze la malkreskinta intereso pri ĝiaj servoj, kiel klopodas argumenti iuj kritikantoj, sed la malĝusta administrado.

Laŭ la prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski, la projekto de Yenovk Lazian estas superflua, ĉar la oficiala libro ja aperos venontjare. Vicprezidanto Sergej Tyirin komentas simile, responde al demando de Libera Folio:

- Ĉiu rajtas malŝpari sian tempon laŭ sia deziro. Bedaŭrinde, li ne kontaktis TEJOn antaŭ ol ek/ig/i kolektadon de adresoj; mi preferus ke li investu anstataŭe siajn fortojn en helpado pri la preparo de la 2013-a adreslibro de PS.

Sergej Tyirin komplete malaprobas, ke Yenovk Lazian por sia projekto planas uzi la nomon Pasporta Servo.

- En la kunteksto de la Esperanto-movado tiu ĉi nomo signifas tre specifan servon de TEJO; kaj senpermesa uzo por alia projekto konfuzos kaj iritos la gastigantojn. Kaj TEJO ne respondecos pri ajna misuzo de la privataj informoj de li kolektitaj, sub ŝajnigado sin kiel "Pasporta Servo". Kvankam TEJO klare havas la rajtojn je tiu ĉi nomo, pro la fakto ke temas pri servo administrata far TEJO dum pluraj jaroj,  ni nun ne procesos kontraŭ Yenovk kiel li plurfoje invitis fari. Mi kredas ke niaj laborfortoj estas utiligeblaj en multe pli produktiva maniero.

 
arkivita en:
yves_bellefeuille
yves_bellefeuille diras:
2012-11-06 14:07
Estas bone se TEJO komprenis, ke Pasporta Servo devas aperi papere. Nun ĝi devas ankaŭ kompreni, ke ĝi devas sendi la paperan libron al ĉiuj gastigantoj.

Yves Bellefeuille
Tjerielliono
Tjerielliono diras:
2012-11-06 15:22
Estus ankoraŭ pli bone, se ĝi komprenis, ke papera eldono devas enhavi fidindajn uzeblajn informojn.
interDisto
interDisto diras:
2012-11-07 09:34
Saluton Yves,
ĉu vi povus bonvole klarigi la rezonon presi kaj dissendi 1400 librojn (al ĉiuj gastigantoj absolute de Pasporta Servo)?
Fransoazo
Fransoazo diras:
2012-11-07 21:36
Mi ne komprenas la vorton "rezonon" nek la sintakson de la tuta frazo.
pistike65
pistike65 diras:
2012-11-08 06:19
"ĉu vi povus bonvole klarigi la rezonon presi kaj dissendi 1400 librojn" = (lau la difino de vortaro.net) "ĉu vi povus bonvole klarigi la logikan kunmeton de argumentoj, kaj la konkludojn tireblajn el ili, por presi kaj dissendi 1400 librojn".

amike
Istvan Ertl
Eduardo
Eduardo diras:
2012-11-08 08:51
Bonvolu kompari tiujn terminojn. Eble tio iom helpos i.a. al Fransoazo, interDisto.

En mia ESP-ANG-POLA vortaro estas jene:

rezon/i (ntr.) reason rozumować, argumentować, dowodzić, przekonywać, wyciągać wnioski; przen. rezonować, mędrkować, wymądrzać się ~o (↑ racio) reason rozum, rozsądek, przyczyna, powód ~ado reasoning rozumowanie ~ema (↑ prudenta, racia) reasonable rozsądny, racjonalny, uzasadniony, godziwy, umiarkowany, rezonarski, lubiący mędrkować

raci/o (↑ rezono, intelekto, prudento) reason (logical faculty) rozum ~a (= racionala) rational rozumowy, racjonalny ~ismo = racionalismo ŝtata ~o reason of State polit. racja stanu
yves_bellefeuille
yves_bellefeuille diras:
2012-11-08 02:51
Pasporta Servo ekzistas nur pro la gastigantoj. Se la gastigantoj devas ne nur gastigi sed krome pagi por mem havi la libron, tio estas preskaŭ insulto.

Se oni proponas ke la gastigantoj rajtu uzi la retan servon sed ne ricevi paperan libron, tiam mi ripetas mian unuan komenton: PS devas aperi papere. Kompreneble gastiganto povas rezigni pri la libro se li volas, sed TEJO devas esti preta sendi senplende la libron al iu ajn gastiganto kiu deziras ĝin.

Tio ja kostos monon, sed oni ne ŝparu tiel, ke PS entute ne plu funkcias.

(Noto al Françoise Noireau: "rezono" estas tute bona vorto, eĉ oficiala.)
interDisto
interDisto diras:
2012-11-08 09:45
Saluton Yves,

Dankon por la respondo. Mi konsentas kun vi, ke PS devas aperi papere - sed de mi vidataj kialoj ŝajne estas aliaj ol viaj. En la moderna tempo ne havas multan sencon eldoni libron, kies produkto kostas nebagatelan sumon kaj kiu eksaktualiĝas ene de kelketaj monatoj. La sola pravigo fari tion, laŭ mi, estas la principo de sendiskriminacio: kvankam Interreto estas facile alirebla en la “1a-mondaj” landoj, ne mankas lokoj tra la mondo kie tio ne estas la situacio. Kompreneble, por homoj kiuj loĝas en tiaj regionoj, neaperigo de la papera libro estus diskriminacia, ĉar ili ne povas ricevi la informojn alimanire. Ankaŭ mi konscias ke ekzistas personoj tute mallertaj pri komputiloj (ĉefe ja temas pri sufiĉe aĝaj homoj, kvankam eĉ miaj 70-jaraj geavoj aĉetis porteblan komputilon kaj nun konstante uzas skajpon, vizaĝlibron kaj trovas informojn pere de google kaj yandex) - ankaŭ por tiaj homoj estu havebla papera libro, same por ne diskriminacii ilin.

Sed por la aliaj gastigantoj, kia estas la senco provizi paperan libron? Ĉiuj informoj troviĝas en la retpaĝo de Pasporta Servo, kaj ili estas pli aktualaj ol tiuj en la libro. Gastigantoj, same kiel gastoj, rajtas aliri senpage tiun ĉi risurcon. Sekve mi malfacile povas kompreni kial nehavigo de libro konsistigas insulton al la gastigantoj... (Kaj mi ŝatus substreki denove, ke presado kaj dissendo de 1400 ekzempleroj de papera libro kostas kelkajn milojn da eŭroj - tute ne sensignifa sumo; ĉu tia monsumo ne estu prefere utiligebla por pli bonaj celoj?).
yves_bellefeuille
yves_bellefeuille diras:
2012-11-08 15:43
Dum jardekoj Pasporta Servo sukcesis sendi libron al gastigantoj. Kial tio ne plu eblu?

Kompreneble la presado kaj dissendado de PS kostas monon. Nun oni ŝparas tiun monon; oni ankaŭ ne plu havas PS.

Ne estas vere, ke la reto estas same bona kiel libro, ke oni povas simple anstataŭi libron per la reto. Mi pensis, ke TEJO nun komprenis tion, sed ŝajne ne. :-(

pistike65
pistike65 diras:
2012-11-08 16:38
Sed por la aliaj gastigantoj, kia estas la senco provizi paperan libron?
(= Sed por la aliaj gastigantoj, kia estas la senco provizi ilin per papera libro? Sed por la aliaj gastigantoj, kia estas la senco havigi paperan libron?)

Simple, mi shatas havi ghin en la sama angulo de la bretaro, kie ghi chiam estis. Mi estas dinosauro.

amike
István Ertl
Fransoazo
Fransoazo diras:
2012-11-07 21:41
Saluton,
Mi simple deziras atesti ke sen la Pasporta Servo, mi simple ne sukcesus esperantigi miajn 3 gefilojn. Ĉar ni estis francparolantaj gepatroj en Francio, kaj do nur la preterpasantaj vizitantoj instigis nian familion plu uzi nur Esperanton kaj neniam la francan.
La plej juna infano estas denaska (ŝi eklernis la francan en la infanĝardeno, parolante nur Esperanton hejme kun la plej aĝaj gefratoj kaj la gepatroj).
Miaj gefiloj estas nun plenkreskaj studentoj kaj plu aktivaj en Esperantujo.
Dankon, iama Pasporta Servo-teamo!
Sten
Sten diras:
2012-11-08 18:22
Françoise, do vi eble estas la patrino de Marĵolen', kiu gastis ĉe mi antaŭ du jaroj? Ŝi eĉ prunte legis mian ekzempleron de "Ombro sur interna pejzaĝo", kaj poste resendis ĝin dirante ke ĝi estas la unua Esperanta libro, kiun ŝi ĝue tralegis. (Eble ŝi troigis.) Se mi pravas, bv doni al ŝi mian amikan saluton!
/Sten en Norrköping
pistike65
pistike65 diras:
2012-11-08 06:22
Kun laukutimaj kalumnioj, chi-foje kontrau Yenovk Lazian, la Civito anoncas ke ghi pretas subfosi Pasportan Servon per sia nesenpaga versio:
http://www.esperantio.net/index.php?id=2051

amike
Istvan Ertl
esperanto
esperanto diras:
2012-11-08 15:36
Ne sciante, kion Lazian vere faris, ho tiun plumpan kritikon oni vere ne povas nomi kalumnio (la e-istoj tro rapide uzas la vorton kalumnio, se aperas kritiko).

Sed, pli interese estas la konstato, ke la Civito daure revas pri propra banko, ech se nur pri tempa.

Cetere, chu la retujo de TEJO entute ankorau funkcias?
http://www.tejo.org

Chu iu sciis, ke Tejo estas ankau ludo, au sporto?
http://en.wikipedia.org/wiki/Tejo_(sport)

Fakte, se oni legas la komentojn en Libera Folio, kaj ech pli en la retlisto de la UEA-komitato, oni ricevas la impreson, ke la Eo-movado estas ne pli ol stranga kaj stulta ludo.
Sten
Sten diras:
2012-11-08 15:51
Ĉu iu bonvolus indiki, kie eblas realiĝi kiel gastiganto de Pasporta Servo?
Sten
Sten diras:
2012-11-08 18:21
Dankon!
yenovklazian
yenovklazian diras:
2012-11-09 11:26
Iu fordrinkis la bieron kaj forĵetis la botelon. Mi trovis la botelon en la rubujo kaj jen uzas kiel kandelingon. Ĉu mia ago estas pirata uzurpado? Mi sentas min senmerite heroigita.

Jam ekestis kelkaj alternativoj al la pasporta servo de TEJO:

1. Tiu ĉe Ipernity de Karles Berga
2. Vojagxo.org de Vadim Biserov
3. Tiu de ci-vi-to (au vi-ci-to)
4. Mia pasporta servo,

t.e. laŭ ĉies gusto kaj plaĉo. Aliĝu samtempe al kelkaj (se ne al ĉiuj), por ke la tuta ideo ne mortu.

Krome "pasporta servo" ne estas propra nomo, sed apelativo, same kiel "koresponda servo", da kiuj ekzistas pli ol unu.

Koncerne la "ci-vi-ton", ĝi agas responde al mia malakcepto de la invito aliĝi. Mi havas nenion kontraŭ ili, sed volas havi nenion ajn komunan, ĉu ne plenrajte?
esperanto
esperanto diras:
2012-11-09 15:47
Tute ghusta konsekvenco! Konkurenco vivigas la busineson! For la monopolojn!
Eble mi rezervos pasportaservo.ch, se ghi ankorau estas havebla. Pasporta Servo povos procesi! Sed kion fari kun tiu domeno???

Persone mi gajnis la impreson, ke la Civito mem strebas uzurpi Pasportan Servon, same kiel ghi strebas uzurpi chion ceteran de la finvenkisma movado, de la ekzamenoj ghis la pretendo, ke ni reprezentas la ghustan vojon. Tiu strategio nomighas ne nur uzurpado, sed subfosado. Malgrau tio, mi ne komprenas, kial UEA tiom terure timas la Civiton, kiu ghis nun ja ne sukcesis forshteli la UEA-membraron (kiu cetere forfalas de si mem, lau "natura" maniero).

yenovklazian
yenovklazian diras:
2012-11-09 22:13
Cic-evito kaj la fi-velkisma UEA ambaŭ estas (kun aldono de la tria, SAT) eĉ ne organizoj, sed rolludoj. Krome, Cic-evito kreis ne pasPortan servon, sed pasVortan. Same kiel ili "adoptis" la naturamikan esperantan movadon, cetere ne plu vivantan. Kial ne, finfine? Se iu ŝatas ludi en sablokasto, kial oni malhelpu?
esperanto
esperanto diras:
2012-11-10 01:21
Mi ja diras: Ili nur LUDAS Esperanton. FINVELKISMO estas la trafa esprimo por tiuj rolludoj.

ivano
ivano diras:
2012-11-16 05:01
>>>2. Vojagxo.org

http://vojagxo.info :)))
vasall
vasall diras:
2012-11-10 12:16
Espereble ne estas ankoraŭ tro malfrue por haltigi la kolapson de la servo, komencitan antaŭ kelkaj jaroj per tiel nomata reformo. Espereble Couchsurfing ne transprenos centprocente la rolon antaŭe efikege plenumatan de PS.
jeannemarie
jeannemarie diras:
2012-11-17 16:25
Mi same esperas, Przemek. Oni komprenu, ke bezonatas, ankoraŭ hodiaŭ, papera fidinda listo. Kaj, kiel skribis Istvan, prefere du fidindaj listoj ol neniu.
jeanne marie, iniciatinto de PS.