Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Sten Johansson gajnis pli ol duoble

Sten Johansson gajnis pli ol duoble

de Redakcio Laste modifita: 2012-08-02 19:58
Sten Johansson el Svedio ricevis la unuan premion en la sekcioj "prozo" kaj "eseo" de la ĉi-jaraj Belartaj Konkursoj de UEA. Aldone, pliaj verkoj liaj ricevis la trian premion en la sekcio "prozo", kaj honoran mencion en la sekcio "eseo". La rezultoj estis diskonigitaj ĵaŭde dum la Universala Kongreso en Hanojo.

POEZIO:

1-a premio: Aleksandro Mitin (Rusio) pro "Inspiro";

2-a premio: ne aljuĝita;

3-a premio: Timothy Brian Carr (Britio) pro "La arto de la Poezio" kaj Luiza Carol (Israelo) pro "Kandanco";

Honora mencio: Aleksandro Mitin (Rusio) pro "Rivero Honto" kaj Jesper Jacobsen (Francio) pro "Homsaĝo".

Partoprenis 43 verkoj de 22 aŭtoroj el 14 landoj.

 

PROZO:

1-a premio: Sten Johansson (Svedio) pro "Tri legendoj";

2-a premio: Ewa Grochowska (Francio) pro "Sabla reĝlando";

3-a premio: Sten Johansson (Svedio) pro "Vasta domo";

Honora mencio: Lena Karpunina (Rusio) pro "La amnestipeto" kaj Jesper Jacobsen (Francio) pro "Subtenu min".

Partoprenis 21 verkoj de 15 aŭtoroj el 11 landoj.

 

ESEO:

Premio "Luigi Minnaja": Sten Johansson (Svedio) pro "Ivan Ŝirjaev – la evoluo de verkisto" kaj Luiza Carol (Israelo) pro "La puzlo pri la elefanto";

2-a premio: ne aljuĝita;

3-a premio: Aleksandro Melnikov (Rusio) pro "Leksikaj novismoj kaj neologismoj: anatemi aŭ odi";

Honora mencio: Sten Johansson (Svedio) pro "Ĉu fundamenta evoluo aŭ neologisma glosolalio?" kaj Brandon Sowers (Usono) pro "Perspektivoj pri esperanta kinarto".

Partoprenis 12 verkoj de 8 aŭtoroj el 7 landoj.

 

TEATRAĴOJ:

1-a premio: Carmel Mallia (Malto) pro "Najbaroj";

Honora mencio: Adrienne Pásztor (Hungario) pro "Ombro en lumo" kaj José Eduardo Rosa Crispim (Portugalio) pro "Fetorafero".

Partoprenis 4 verkoj de 4 aŭtoroj el 4 landoj.

 

INFANLIBRO:

Premio "Infanlibro de la Jaro": eldonejo PRO100 (Pollando) pro "Kato Koloro" de Moises Gutierrez Raimundez, tradukita de Przemysław Wierzbowski.

Partoprenis 6 verkoj de 6 eldonejoj el 6 landoj.

 

PREMIO "NOVA TALENTO":

Jesper Jacobsen (Francio).

 
Gazetara komuniko de UEA
arkivita en: ,
Gerrit
Gerrit diras:
2012-08-02 21:45
Gratulojn al chiuj premiitaj!
Sten
Sten diras:
2012-08-04 18:29
Dankon! Ĉiuj premioj ekde la komenco en 1950 ĝis hodiaŭ aperas ĉe http://esperanto.net/literaturo/bk/
esperanto
esperanto diras:
2012-08-03 18:03
Imagu se ili devus decidi chu premii iun tekston de Andy Künzli, publikigitan sur www.plalingvoj.ch !

Sed mi hezitis komenti tion, char oni povus kritiki min, char mi spekulacias pri unu el tiaj premioj. Mia firma respondo: Ne dankon! Mi ne deziras esti premiita de organizajho, kiu akceptas altajn distingojn de shtatoj, kiuj respondecas pri 1 miliono da perfortaj mortintoj kaj drasta subpremado de la homaj rajtoj kontrau la propra popolo.
esperanto
esperanto diras:
2012-08-03 18:14
kompreneble www.planlingvoj.ch - au pli facile: www.zamenhof.ch

Cetere, la teksto de la libro pri Hector Hodler, kiun mi proponis al UEA por eldono kaj kiun ghi ial ne eldonis ghis nun, oni trovos ekde lunde en mia retujo. De UEA mi retiris la manuskripton, char mi ne deziras, ke miaj verkoj estu eldonitaj de organizajhoj, kiuj akceptas altajn distingojn de shtatoj, kiuj respondecas pri 1 miliono da perfortaj mortintoj kaj drasta subpremado de la homaj rajtoj kontrau la propra popolo (sed tion mi skribis jam antaue). Hodler turnus sin en sia tombo.
Andreas Kueck
Andreas Kueck diras:
2015-11-11 17:24
En sia eseo "Chu fundamenta evoluo au neologisma glosolalio" Sten Johansson tute prave konstatas: "Tiu 'bonlingvismo' temas do - en sia plej ekstrema formo - pri reforma lingvoprojekto."

Mi tamen petas pri klarigo je la titolo de la eseo, char: La "au" igas min pensi pri kontrasto inter unuflanke "fundamenta evoluo" kaj aliflanke "neologisma glosolalio". Kion la autoro celas per chi lasta? Bonvole donu ekzemplojn.