Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / La retejo de UEA renoviĝas malrapide kaj sen plano

La retejo de UEA renoviĝas malrapide kaj sen plano

de Redakcio Laste modifita: 2012-07-15 19:56
Dum la pasinta jardeko la ebloj de interreto evoluis kaj transformiĝis rapidege, sed Esperantujo kiel kutime postrestas en la evoluo. Klara ekzemplo estas la retejo de UEA, kiu en 2012 havas la saman aspekton kiun ĝi havis en 2003, en praepoko kiam ekzistis nek Facebook nek Youtube. La estraro de UEA nun klopodas rapidigi la rearanĝon de la retejo - sed mankas strategiaj decidoj pri la celoj de la renovigo.

La retpaĝaro de UEA estis kreita en la fino de la 1990-aj jaroj. La baza strukturo de la enirpaĝo plu sekvas la strategion de la tempo kiam la plej multaj retuzantoj havis malrapidan modeman ligon, kaj multaj devis pagi laŭ la kvanto de elŝutitaj kilobajtoj. Tial la paĝo enhavas preskaŭ neniujn grafikajn elementojn kaj nur malmulte da teksto – ĉefe ligilojn al diversaj sekcioj de la hierarkia paĝaro.

La ĉefa ŝanĝo okazis en aprilo 2003. Tiam malaperis la verda fono, la jubileaj melonoj, la portreto de Hector Hodler kaj la du verdaj steloj kiuj markis la ligilojn al la librokatalogo kaj la kotiz-paĝo. Anstataŭe la paĝo ekhavis sian nunan bluan aspekton, kaj aperis la kesto "Aktuale", kun titoloj de la lastaj gazetaraj komunikoj. De tiam nenio ŝanĝiĝis sur la enirpaĝo.

Interne de la retejo kompreneble okazis evoluo, kaj Universala Esperanto-Asocio nun havigas multajn retajn servojn, kiuj ne ekzistis en 2003. Tamen multaj el la servoj estas malfacile troveblaj, ĉar novaj servoj estis aldonitaj sen fundamentaj ŝanĝoj en la statika strukturo de la retejo, ĉiam pli simila al labirinto kun amaso da sakstratoj.

Tiel, por trovi la lastan numeron de la revuo Esperanto, oni nepre ne eniru sub "Revuo". Tie sub "jarkolektoj de la lastaj jaroj" plej aktualas "Jarkolekto 2005". Anstataŭe necesas reiri al la enirpaĝo, kaj tie - iom surprize - alklaki la ligilon "Jarlibro". Poste oni ensalutu, kaj pluiru al la sekcio "Teko", kie eblas elŝuti pli freŝajn numerojn de la revuo en formato pdf. Formato pli taŭga por ekrana legado ne haveblas.

Retejo de UEA 2002Tute mankas en la retejo manieroj por diskuti aŭ kontribui per enhavo. Sub la menuero "retlistoj" eblas aboni gazetarajn komunikojn, sed por trovi ligilojn al la eksteraj retaj grupoj, en kiuj okazas diskutado pri la agado de la asocio, oni navigu al "UEA interne", klaku la ligilon "ligiloj", kaj poste rulu la paĝon suben ĝis "Retgrupoj por UEA-membroj kaj aktivuloj".

Steven Brewer, kiu dum multaj jaroj prizorgis la retejon de Esperanto-USA, opinias ke multo en la retejo de UEA jam estas eksmoda.

- Ĝi malhelpas ke la organizaĵo aspektu vigla kaj viva. Estas tre malfacile trovi aferojn kaj vidi kiam io estas aldonita aŭ ŝanĝiĝas. La retejo estas fakte kelkaj apartaj retpaĝaroj: la publika parto, la reta jarlibro, la katalogo, ktp., kun apartaj ecoj. Aldone UEA uzas Yahoogroups por diversaj retaj diskutservoj (por la komitato, indviduaj membroj, ktp). Estas demandinde ĉu UEA ne povus starigi la proprajn servojn por rekte subteni tiajn funkciojn.

La oportuneco de uzo kaj navigado devus esti la unuaj prioritatoj en renovigo de la paĝaro, opinias Andrej Grigorjevskij, kiu de jaroj volontule prizorgas la retejon de UEA. Lia tempo tamen ĉefe estas okupata de rutinaj ĝisdatigoj, kaj ĝis nun nur malgranda parto de la retejo estis renovigita. Provversio ĉe ttt.uea.org montras paĝaron kun pli alloga grafika formo kaj pli oportuna navigado - sed kun baze la sama strukturo kiel en 2003.

La neceso renovigi la retejon de tempo al tempo estas diskutata ekzemple en la komitata listo de UEA, kaj pasintjare la estraro provis starigi limdatojn por rapidigi la laboron. La estraro tamen ne starigis klarajn prioritatojn pri la direkto de la dezirata renovigo, nek havigis financajn rimedojn por profesia tralaboro de la retejo, kaj la afero baldaŭ estis forgesita, kiam la komitato silentiĝis.

Iom da gvidado pri la dezirata direkto de renovigo povus doni la dokumento pri komunika strategio de UEA, produktita de la Komisiono pri Strategiaj Demandoj en julio 2011. Laŭ tiu teksto, la retejo estu tute restrukturita kaj koncentriĝu al "landa, regiona, kaj faka agado; al rilatoj kun la membroj; kaj al prezentado de la propraj servoj". La dokumento konstatas ankaŭ: "Ĉiu servo, ĉu revuo, libroservo, jarlibro, delegita reto aŭ kongreso, bezonas propran retan komunikan strategion enkadre de la plano por la tuta paĝaro. Tiuj povas en si mem esti sufiĉe kompleksaj, do ni nur notas tiun bezonon nun."

- La strategia dokumento estas tre komplika kaj abstrakta, do estas malfacile taksi precize kiel la strategion oni efektivigus en formo de konkretaj decidoj. Oni parolas pri "datumbazoj" kaj "reta vendejo kaj komunumo de uzantoj", do tio en si mem estas sufiĉe kuraĝiga.  Sed detaloj mankas. Nepre oni devos starigi teamon por efektivigi ĉion, kiam la vizio estas klara. Kaj oni devas esti preta subteni la aferon kun sufiĉaj rimedoj por fari la necesan laboron, opinias Steven Brewer.

Laŭ Andrej Grigorjevskij, ĝuste tie estas la ĉefa problemo.

- Ne estas manko pri deziroj, ideoj, proponoj, eĉ planoj. Kio ja mankas, estas la efektivigantoj. Ekzemple mi mem neniam planis labori sola. Kaj oni promesis trovi por mi helpantojn - sed ĝis nun ne sukcesis.  Tiuj, kiujn oni sugestis, estis aŭ aktivuloj, kiuj havis ideojn, sed ne sciis programi/aspektigi kaj simile, aŭ fakuloj, kies laborkvalifikoj ne koincidis kun la bezonataj.

Retejo de UEA 2003Dum la jaro kiu pasis post la publikigo de la strategia dokumento ŝajne okazis nenia plia diskuto pri la konkretaj paŝoj bezonataj por modernigi la retejon. En komuniko pri sia kunsido fine de aprilo la estraro de UEA anoncis, ke ĝi "kun zorgo sekvas la laborojn pri la renovigo de la retejo", kaj anoncis, ke kiel dato por prezenti al la komitato la ĝis nun faritajn laborojn estis fiksita la fino de junio.

La 2-an de julio la estraro fine konstatis, ke la renovigo ne povas progresi sufiĉe rapide per la volontula laboro de unusola persono, kaj anoncis, ke oni serĉos novan solvon, komisiante partojn de la laboro al aliaj kunlaborantoj, volontulaj aŭ pagataj.

Ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak en la komitata listo skribis:

- Pro manko de financaj rimedoj la laboro pri la retejo estis dekomence farata kiel volontula servo. Tamen la sperto montras, ke tio ne estas sufiĉe solida kaj fidinda bazo por tiel granda kaj fundamente grava laboro. Pli monpostula solvo ŝajnas do neevitebla, sed ne eblas jam diri, ĉu oni povos rapide trovi la necesajn rimedojn, precipe se oni volas eviti deficiton.

Tamen daŭre mankas klara indiko pri tio, en kiu direkto kaj kun kiaj celoj la retejo estu evoluigata.

Responde al la anonco de Barbara Pietrzak, Francesco Maurelli en la komitata listo atentigis, ke la komitato jam antaŭlonge petis la estraron prioritatigi la laboron pri la retejo, uzante tiucele monon el la informada buĝetero. Laŭ li, la faritaj decidoj daŭre estas ignorataj aŭ forgesataj.

- Reta voĉdonado, pri kiu la komitato jam sin esprimis en Havano, se mi bone komprenas, estas ekzemplo. La renovigo de la retejo estas alia ekzemplo. Oni sentas sin nur ridindigita se oni aŭdas en Kopenhago kaj la estraron kaj la komitaton deklari, ke ĝi estu ĉefa prioritato, kaj poste legas la enhavon de tiu lasta ĝisdatigo, kiu povintus esti sendita senŝanĝe antaŭ pluraj monatoj, kaj kiu enhavas neniun planon por la estonteco.

Laŭ Steven Brewer, lige kun modernigo de la retejo oni devus elekti iun el la ekzistantaj retadministraj sistemoj por faciligi la laboron.

- Tiaj sistemoj faciligas por teamo de homoj prilabori la retejon, por ke la tuta laboro ne falu sur nur unu homo.  En ideala mondo, ni uzus unu el la plej disvastiĝintaj sistemoj (ekzemple Drupal) por certigi ke ĝi estas sekura kaj ke ni facile povu dungi teknikistojn kiuj povas subteni kaj ĝisdatigi la sistemon laŭbezone.

 
arkivita en:
hjurid
hjurid diras:
2012-07-12 11:52
Steven Brewer mencias la enhavoredaktan sistemon, Drupal. Laŭ mia propra sperto pli bona estas Joomla. Per tio mi kreis la retejon de EAS; vidu: http://www.skotlando.org.

Sed tio - adopto de moderna teknika rimedo - fakte ne sufiĉos por modernigi UEA-on. Necesos modernigo de la mensaj sintenoj de la estraro, kiuj ankoraŭ kuŝas en la antaŭpasinta jarcento. Ĉar la ŝajne plej granda obstaklo estas manko de mona rimedo, kaj pro tio ke je pinto de la prioritatoj de la estraro estu kreo de moderna komunikilo kiel funkcihava kaj bone strukutirita retejo kun bela aspekto, mi proponas ke oni forigu la postenon de Ĝenerala sekretario pri informado kaj krei novan. Tiu nova okupiĝu plene pri la retejo kaj enposteniĝu en ĝi homo kompetenta por la tasko.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-07-12 17:10
Centprocente mi konsentas kun vi. Pri tio mi jam ofte skribis kaj komprenis, ke ili volas pli bone morti ol modernighi. Antau chio nepre estas bezonaj pli junaj homoj, kiuj antau chio komprenas modernan elektronikan komunikilon. Por povi signife shanghi, oni devas prilabori elektan regularon kaj forigi stultan shtufadon ABC..XXZ!
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-08-02 08:57
Se la kapo ne funcias, piedoj ne scias kien iri! Ech plej bona strategia plano nenion helpos, se en la estraro sidos sur siaj seghoj kiel algluitaj personoj sen kompententeco. Se gxenerala sekrerario komprenus bone la modernan teknologion, povus ecx volontuloj facile kunlabori. Krom tio pagataj personoj devus esti kompententuloj kaj anstataux uzi monon por senpagaj flugoj, uzu monon pot retadministraj sistemoj.
Krome mi subtenas opiniojn de s-anoj Maurelli, Brewer kaj Grigorjevskij.