Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Pola Esperanto-Asocio rande de disfalo

Pola Esperanto-Asocio rande de disfalo

de Redakcio Laste modifita: 2012-10-21 11:36
Pola Esperanto-Asocio, iam unu el la plej fortaj landaj asocioj de UEA, de pli ol kvin monatoj ne havas prezidanton. Lastatempe demisiis ĉiuj ĉefaj funkciuloj de la estraro, kaj pro manko de financa respondeculo estis prokrastita la apero de Pola Esperantisto. Por restarigi la funkciadon de la asocio nun estas planata membroasembleo, kiu provos kunmeti novan estraron. Akriĝintaj konfliktoj inter malamikaj grupoj, manko de laboremaj aktivuloj kaj financaj problemoj malfaciligas la taskon.

Jam komence de majo 2012 demisiis la prezidanto de PEA, Arkadiusz Zychewicz. Li unue indikis, ke li restos en la estraro kiel ordinara membro. La estraro tamen en la praktiko ne funkciis, kaj en septembro Arkadiusz Zychewicz anoncis, ke li komplete forlasas ĝin. Libera Folio unue en julio kaj denove en oktobro turnis sin al Arkadiusz Zychewicz por ekscii la kialojn de lia decido, sed ĝis nun ricevis nenian respondon.

Krom la prezidanto rezignis ankaŭ la vicprezidanto, la ĝenerala sekretario kaj la kasisto. Ĉar la estraro perdis sian funkcikapablon rezignis ankaŭ Barbara Pietrzak, kiu kiel estrarano respondecis pri la redaktado de Pola Esperantisto. Ŝi tamen poste retiris sian demision. Ŝi estas la sola estrarano de PEA kiu ĝis nun respondis al demandoj de Libera Folio.

Barbara Pietrzak: - Post la demisio de ĉiuj funkciuloj: vizcprezidantino, prezidanto, ĝenerala sekretario kaj komence de septembro de kasistino la estraro de PEA perdis la funkcipovon. La afero estis komunikita al la prezidanto de la Revizia Komisiono. En la plej proksimaj semajnoj devas esti kunvokita membroasembleo. Kiel estrarano de PEA mi redaktas la revuon Pola Esperantisto. La 4-a numero neatendite estas prokrastita pro manko de financa respondeculo kaj necesaj decidoj pri pagendeco.

Libera Folio: Kiu estis via funkcio en la estraro? Kial vi decidis demisii? Ĉu vi scias, kial aliaj demisiis?

Barbara Pietrzak:  - Mi estis simpla membro kiel Mirosława Mazur kaj Zofia Śmistek. Tamen komence de la jaro mi transprenis pro insisto la redaktadon de Pola Esperantisto. Mi sendis mian rezignan mesaĝon reage je la rezigno-konfirma letero de la eksa prezidanto kaj samtempa neniel antaŭvidita rezigno de la kasistino. La sekvan tagon mi retiris mian rezignon klare komunikante, ke mi pretas respondi kaj respondeci pro mia agado - kadre de PEA-estraro - antaŭ la pola Esperanto-komunumo.

La disfalinta estraro de PEA estis elektita en majo 2011, kaj vidis kiel unu el siaj ĉefaj taskoj ŝanĝojn en la statuto de la asocio, kiuj estis aprobitaj en marto 2012. La nova statuto ŝanĝis la strukturon kaj enkondukis individuan membrecon, tiel ke la membroj ne plu devas aliĝi al iu el la regionaj filioj de PEA, sed rekte al la asocio. Samtempe ŝanĝiĝis la decidostrukturo de la asocio. Anstataŭ la kunveno de la delegitoj de la filioj, kiuj estis kunvokitaj nur ĉiun trian jaron, la supera organo nun estas ĉiujara ĝenerala kunveno, kiun povos partopreni ĉiuj membroj.

"Nun la tuta membraro devus senti sin respondeca pri la bonfarto de la organizo – ĝi ja havos ilojn por havi aktualan superrigardon pri la situacio de la asocio kaj kaze de neceso ĝi povos interveni", PEA klarigas la statutoŝanĝon en sia retejo.

Laŭ la sama retejo, la statuto estis ŝanĝita, ĉar la malnova strukturo eble taŭgis por giganta socia organizaĵo kun miloj da membroj, stabo de salajrataj oficistoj kaj ŝtata subteno, sed apenaŭ plu por la malkreskinta, fragila asocio, kiu devas mem vivteni sin.

Kvankam neniu el la eksaj aŭ nunaj funkciuloj de PEA pretas malferme klarigi, pro kiaj problemoj la nova estraro disfalis, laŭ informoj kolektitaj de Libera Folio evidentas, ke ĝuste la ŝanĝo de la statuto estis kaŭzo de multaj konfliktoj en la asocio, kaj tuj post ĝi okazis la unua demisio, tiu de la prezidanto. Lige kun la statutoŝanĝo du personoj eĉ denuncis la estraron de PEA al ŝtata inspektora organo, asertante la ŝanĝojn kontraŭleĝaj.

Aldone klaras, ke la asocio estas en malbona financa situacio, dum la ekzistantaj homfortoj kaj financoj estas dividitaj inter pluraj grupiĝoj kiuj ne emas kunlabori inter si. Tiel, eĉ la filioj de la asocio ne vere raportis al la nun disfalinta estraro, kaj mankas findinda statistiko pri la membronombro. Oficiale PEA havas iom pli ol 800 membrojn, sed kredeble la cifero ne spegulas la veran staton de la aferoj.

Laŭ Barbara Pietrzak la membrokunveno, kiu provu elekti novan estraron por la asocio, povus okazi jam ene de kelkaj tagoj. Restas vidi, kiom da membroj ĝi sukcesos allogi, kaj ĉu el inter tiuj troviĝos novaj estraranoj kiuj sukcesos solvi la minacan krizon de la ŝrumpinta asocio.

arkivita en:
ztisljar
ztisljar diras:
2012-10-14 00:19
Por grandaj movadoj kia tamen la pola ankoraŭ estas ne eblas normala funkciado sen almenaŭ unu profesiulo (sekretario). La laboro kunordigi la multajn societojn kaj individuojn plus filiojn estas enorma kaj plie zorgi pri regula administrado (skribi monpetojn al instancoj, rilati al ŝtataj instancoj en kiu la Asocio principe devas membri, rilati al informrimedoj ktp kaj ĉefe zorgi pri financoj tiel ke la enspezoj kovru la materiajn kostojn plus la salajron de tiu unu persono), estas tre granda. Sen profesiulo, la asocio praktike ne funkcias. Kial? Tutsimple ĉar la movado kiu bone funkciis kaj sciis trovi la monon ekde la nova ekonomipolitika sistemo en komenco de naŭdekaj jaroj ne plu kapablis adaptiĝi al novaj cirkonstancoj kaj la ĝistiamaj profesiuloj rapide forlasis la ŝipon kiam ne plu estis facile ricevi ŝtatan monon por iliaj salajroj. Dum iom da tempo oni ankoraŭ trovis kelkajn laboremajn individuojn kiuj plenumis ĉion sen salajro (la periodo antaŭ ĉi tiu en kiu prezidis Halina Komar estis tia), sed tiam la homoj kiuj ŝatas kritiki forigis tiujn personojn, mem tute ne pretis labori kaj jen la rezulto. Ne estas ebla eliro, se ne troviĝos baldaŭ kelkaj personoj pretas je sinofera laborego sen mono ĝis ili establos la novan financan bazon. Mi kredas ke nun la nura solvo estas transdoni la provizoran administran gvidadon al la Bjalistoka E-centro aŭ al la Universitato en Poznan, kie laboras profesiuloj.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-10-14 10:34
Kara Pajo,
estas malfacile al eksterulo doni bonajn konsilojn. Tion devus poloj mem pli bone taksi.
Unue oni devus analizi la situacion kaj auskulti personojn, kiuj abdikis por povi scii kauzojn. Estas nome certaj personoj, kiuj diktatore dezirus "regi", kiuj dezirus disbati esperantistan vivon en Pollando, ankau, kiuj deziras uzi Esperanton por siaj privataj celoj, profitoj.
Krome estas stulte, ke certaj personoj kontraustaras chiun kunlaboron kun aliaj E-organizajhoj kaj kontraubatalas, ne rimarkinte, ke faras perean laboron por si mem.

Povas esti, ke unu profesia persono povus esti ghusta konsilo, sed pli grava estas ne revivigi mortan organizajhon de PEA, kiu ne statas kiel diras Pietrzak kun pli ol 800 anoj (interesas nur kiom da pagantaj
 anoj ghi posedas!) Dum ghia daura disfalo formighis novaj regionaj organizajhoj, kiuj funkcias oli bone kaj unu bona konsilo estas formi federacian kunagadon de chiuj ekzistantaj organizajxoj.

Sinjoro Moroz faris bonan alvokon por "Ronda Tablo", kiu povus esti eluzita, de chiuj bonvolaj esperantistoj en Pollando por serioze serchi eliron kaj sanigi chi situacion. Estas jam kelkaj seriozaj personoj, kiuj estus pretaj por tiuj pashoj. Similaj pashoj jam estis faritaj pasintjare en Bydgoszcz, sed de certa persono en la estraro de PEA disbatita!

Plej grava, ke neniu pensu, ke Esperanto estas lia/shia privata posedajxo, ke nur li/shi pravas. Ni vivas en demokratio kaj ni devos agi demokrate. Ni ne agu ankau anonimane, havu civilan kuragxon eldiri sincere kaj honeste kion ni penas kaj ne kalumniu unu la alian. Gxoju, se alia estos pli sukcesa kaj ne kritiku, se vi ne povos fari pli bone.
dennis
dennis diras:
2012-10-14 10:36

Zlatko multe helpas al ni kompreni parton de la situacio en Pollando rilate la tiean Esperanto-Movadon. Flanko de la Esperanto-Movado povus multe pli bone funkcii se ekzistus monaj rimedoj por antauenigi sian agadon. Tiurilate, estus interese vidi precize kiajn nivelojn de monaj rimedoj ekzistas ne nur en Pollando, sed en aliaj landoj, por kompari kaj kompreni tralande kaj trajare.

Certe estus malfacile fari tian mezuradon. Estas amaso da subvencioj, membrokotizoj, donacoj, profitoj je kongresoj, landaj kaj universalaj, ktp. Aldone al tio, estas longa listo de Esperantaj domoj, asociejoj kaj ech kasteloj kiuj apartenas al la Esperanto-Movado. Ankau estas postenoj por Esperantistoj pagataj de registaroj au shatoj, kiela antaue estis la kazo en Pollando.

Konante la kvanton da rimedoj tra landoj kaj jaroj, oni poste eble povas starigi la demandon: kion tiu au alia lando en tiu au alia jaro kapablis fari per tiuj rimedoj? Kiom da informado ili okazigis? Kiom da novaj lernantoj ili varbis? Kiom da esperantaj aranghoj ili starigis?

Ni Esperantistoj volas vidi pozitivajn rezultojn por la Esperanto-Movadoj. Se ni membrokotizas, au kongresokotizas, au donacas al landa au tutmonda asocio, au ech serchas subvenciojn de niaj registaroj, ni volas vidi pli da informado kaj pli da novaj gelernantoj. La rimedoj finfine, devenas de ni; la rezultoj de tiuj rimedoj devenas de la bonkora laboro de chiaspecaj Esperantistoj.

Amike,

Dennis Keefe
Elektito
Elektito diras:
2012-10-14 10:40
Kara Zlatko.
En ambaŭ kazoj kiujn vi menciis ĉe la fino, granda proporcio de eĉ tiuj 800 membroj kiu ankoraŭ postrestis verŝajne ankaŭ eksiĝos. La kaŭzoj kuŝas multe pli profunde... Krom tio, Polaj esperantistoj laciĝis pri UEA, ties politikaj korektecoj, kaj ĝenerale ties politiko. Krom ĉio tio, la Interreto funkcias por ĉiuj multe pli bone, kaj tre ofte senpage. Cetere, similaj problemoj nun ekzistas mondskale, tra tuta la Eo - movado.
ztisljar
ztisljar diras:
2012-10-14 11:57
Ŝajnas al mi ke la centra punkto estas tio kion diris Stani: La kompleta kaoso kaj perdo de iu ajn sento pri neceso labori kune. La ĉefa problemo estas absoluta kverelemo kaj tiusenca disfalo de iu ajn unueco. Tio estas simila al la stato de multaj etaj ŝtatoj en Italio en unua duono de la 19-a jarcento aŭ simila stato en Germanio. Neniu volis kunlabori kun aliaj, ne ekzistis vizio de komuneco. Kiel oni povas solvi tion? Per du manieroj: Au kiel faris Italoj kaj Germanoj: per perforto de iu kiu havis vizion aŭ kiel faris postmilita Eŭropo per grandvizia ideo de iom post ioma libera asociiĝado (Schuman, Monet - startantoj de EU).
Ŝajnas ke antaŭ Pollando estas longa procedo de iom post ioma reasociiĝado de ĉiuj disaj organizoj. Sekve, la kaosa stato regos ankoraŭ longe.
Esperantst
Esperantst diras:
2012-10-14 21:26
Jes, paca kunlaboro, la deziro kompreni la alian kaj kunlabori kun li, la emo aŭskulti kaj toleremo estas la bazo de sukcesaj organizoj. Zlatko, mi tamen ne dividas vian opinion pri la nepra bezono de profesiulo. Unue ankaŭ profesiuloj ne nepre sukcesas aranĝi ĉion, tio multe dependas de la kapabloj de la koncerna persono (psikologiaj profesiaj k. a.). Due asocio ne estu memcelo, se organizo foruzas ekzemple 90% de la enspezoj (kotizoj, kongresoj) por pagi profesiulon, la afero estus tre dubinda. Se la profesiulo tamen sukcesas aranĝi seminariojn, kongresojn kaj projektojn, kiuj ne okazus sen profesia laborforto, eble eĉ per helpo de financfontoj de la eŭropa unio, la investo al profesiulo eble povas esti taŭga. Tre relativa afero!
ztisljar
ztisljar diras:
2012-10-15 15:51
Vi pravas ke kelkfoje unu profesiulo estas fuŝa kaj li ne sukcesas. La plej gravaj sukcesoj de la nuna movado rilatas al la moderna adaptiĝo al la reta agado kaj neniu el ili povus sukcesi sen profesia laboro (Lernu.net, edukado.net). La asocioj kiuj ankorau havas profesian laboron almenau parte, funkcias bone (ekz. la kroata) dum plej granda kvanto da aliaj vegetas.
iafantomo
iafantomo diras:
2012-10-27 17:53
Ne necesas eliri la Esperanto-movadon por vidi paralelojn. Tiu kverelemo kaj malemo kunlabori por antaŭenigi Esperanton atingis epidemiajn proporciojn tra la movado. Kiel oni povas solvi tion? Jes, per du manieroj: (1) ignori la faktojn kaj blinde antaŭenkuri, kaj (2) studi la faktojn kaj antaŭeniri kun plene malfermaj okuloj.

Ĉu iu studis la faktojn pri la pola asocio? Ĉu vere estas financa krizo? Dum multaj jaroj la kasisto en Esperanto-Asocio de Britio diris al la Estraro kaj al la membroj, ke ili foruzas la kapitalon, kiam fakte ĝi rapide kreskadis. Tio ne nepre signifas ke ne estis financa krizo, kaj tion mi ne argumentis, kvankam mi estus povinta. Certe la uzo de tiu mono estis blokita. Ĉu iu trairis protokolojn kaj aliajn dokumentojn por la pasintaj dudek jaroj por eltrovi kio vere okazadis malantaŭ la kulisoj en la pola asocio?

Ĝuste tion mi faris en mia landa asocio, kaj tio kion mi eltrovis estis tute alia ol mi antaŭvidis. Eble la disfalo de la pola asocio havas saman aŭ similan kaŭzon kiel la brita?

Se jes, la rimedoj kiujn proponas Pajo ne utilus. La asocio jam eniris oligarkiecon, se ne diktatorecon, en tio ke la membroj pasive akceptas ĉion kion diras la prezidanto. Ĝi trairis fazon de manipulita demokratio (kiel, mi bedaŭras diri, nia nuna EU), kaj ĝi eniris fazon de cenzurado, en kiu mi bezonis kvin jarojn por fine publikigi la eltrovitajn financajn ciferojn – kaj eĉ tiam la redaktoro avertis min, ke li ne publikigos se mi kritikos la komitaton. Do, Pajo, jen viaj proponataj solvoj!

Bedaŭrinde, kiam ekzistas detalaj esploroj, neniu volas aŭdi. Estas io en la esperantisteca kulturo kiu igas la homojn ignori la faktojn kaj blinde antaŭenkuri anstataŭ studi la faktojn kaj antaŭeniri kun plene malfermaj okuloj.
AlKo
AlKo diras:
2012-10-16 16:08
Al tiuj legantoj, kiuj ne havas sufiĉan informitecon pri la komplikita situacio en la Pollanda vivo esperantista, mi senhezite rekomendas (re)legi la kleran artikolon de Zbigniew Galor, kiu antaŭ du jaroj aperis en “La Ondo de Esperanto”
http://esperanto.org/Ondo/Ondo/194-lode.htm#194-06
Kirilo
Kirilo diras:
2012-10-16 18:40
Multan dankon pro la ligilo al la nepre leginda artikolo, kiu multe klarigas (kaj provokus min al certaj komentoj, se mi ne decidus, ne plu perdi tempon kun la tradicia Esperanto-movado).
Mi tamen esperas, ke eblos reorganizo de PEA, eble surbaze de minimuma koncepta neŭtrala rilate desubismon/desuprismon.
ztisljar
ztisljar diras:
2012-10-17 10:51
Mi konsentas ke la artikolo grave klarigas la aferon. Ĝi efektive diras ke la pola situacio respegulas la problemon de malorientiĝo de la tuta movado en la nova informadika erao. Neniu prezentas klaran ideon al kiu direkto turni nian ŝipon, kio estu niaj novaj celoj kaj manieroj agi. Mi kredas ke jam sufiĉe multaj (ĉefe UEA) multfoje klarigis ke ni bezonas ambaŭ strategiojn: kaj la sesupran kaj la desuban. Do tio ne devus esti problema. Problemaj estas nekapablo interdiskuti kaj serĉi bonajn taktikajn vojojn kiel por unu tiel por la alia strategio. En EEU ni klopodas praktiki ambaŭ vojojn. Agi kadre de institucioj de EU kaj kontakti la organojn, sed ne postulante tujan enkondukon de E en la lernejojn, ĉar tio estas absolute utopia postulo kadre de la nunaj politikaj tendencoj kaj interesoj, sed serĉante "malantaŭan pordon", ĉefe tra la propedeŭtika valoro kiun E havas por lernado de pluraj naciaj lingvoj. Aliflanke ni agas desubisme tiel ke ni ellaboras projektojn kadre de diversaj konkursoj de eŭropaj fondaĵoj per kiuj ni kontribuas al celoj de EU nerekte ligitaj al E, sed kiuj estas harmoniaj kun E-ideologio (ĉefe kontribuo al paco)kaj per kiuj ni gajnas monon por bona funkciado de la asocio kaj ebligas profesian administran aparaton.
Tro ofte la homoj loke simple estas tro malpaciencaj kaj opinias ke ili trovis la vojon por atingi rapide la finan venkon. Aliflanke aliaj malesperiĝis kaj neniel agas ekstere, sed kontentiĝas per duondorma ekzisto ene de siaj societoj.
Grave estas konsciigi kaj unujn kaj aliajn ke ili dialogu kaj trovu interkonsenton pri:
1. La senpacienculoj iĝu pli realismaj kaj komprenu ke se E ne iĝis internacia verasence dum 125 jaroj, ĝi verŝajne ne iĝos ankaŭ dum sekvaj jardekoj kaj ke ili agu iom pli pacience
2. La rezignantoj komprenu ke ili tamen devas agi ne nur interne sed ankaŭ ekstere kaj ne daŭre nur dormi pasive.
esperanto
esperanto diras:
2012-10-29 15:36
Por tiuj kiuj forgesis la aferon:
Mia plendo al la prezidento de Pollando siatempe farighis necesa, post kiam s-ino Komar, prezidanto de PEA, metis min en la angulon de la fashistoj.

Se Galor estus bona sociologo kaj sciencisto, li mencius ankau tiun fakton.

Cetere, la (senespera) kazo de Pollando (rilate la Eo-movadon) ja montris, ke tie povas aperi tute indaj produktoj, sed komplete ekster la Eo-movado:

Temas pri du novaj libroj:
http://www.nomos.pl/products/152/p/526
kaj
http://www.austeria.pl/skle[…],glowna,0,0,4547,,plus.html

Bedaurinde, neniu el la poloj, kaj entute neniu movadano menciis tion (krom HeKo, kiu menciis ankau la forpason de Zofia Banet-Fornalowa, kiu hontinde restis ghis nun komplete ekster la atento de la cetere Eo-movado - eble dume ghi estis menciita en "Esperanto" de UEA, sed char mi chesigis la abonon al tiu revuo, mi ne estas aktuale informita).
Kirilo
Kirilo diras:
2012-10-29 15:58
Tre interese; estus bele, se vi povus fone de via scio verki recenzo(j)n, precipe de la libro de Jagodzińska, kaj kompreneble atentigi ĉi tie aŭ aliloke pri ili.
esperanto
esperanto diras:
2012-10-29 16:39
Ne forgesu, ke tiuj du libroj estas verkitaj en la pola lingvo!!!

(La libron de W. Zelazny mi jam posedas kaj konas la enhavon).

Do, recenzi la librojn estus bela tasko por niaj polaj kolegoj... (sed konsideru, ke ciuj nesciencaj recenzoj estos ignorataj).
Kirilo
Kirilo diras:
2012-10-29 17:33
"Slavisto devas scii ĉiujn slavajn lingvojn", oni diras. ;-)

Mi ja povus ili legi, sed ne estas kompetenta skribi recenzon.
esperanto
esperanto diras:
2012-10-29 17:53
Tute ghuste: Mi rajtas, tute senfanfarone, aserti, ke mi "scias" ciujn slavajn lingvojn, kiujn mi studis kaj lernis, en pli malpli alta grado, lege, skribe, aude, komprene, parole, aktive, pasive, reve, songhe, manghe kaj trinke, ame kaj blasfeme, kun kaj sen Google translate. Kiel vi deziras.

Certe, mi volonte recenzus tiajn librojn, despli ke mi sufice bone konas la materion. La cefa problemo estas, ke verki recenzon pri pollingva libro forprenus al mi tro da tempo, kiun mi nuntempe simple ne havas (mi devas recenzi dekon da aliaj germanaj libroj). Alia problemo estas, ke iu gazeto devus taski min kaj akcepti publikigi tian recenzon.

Ktp. Kial facile se eblas komplike, chu ne.


Licxjo
Licxjo diras:
2012-10-29 23:13
Ial mankas "pise" kaj "feke". Ĉu vi simple preteratentis?

LM
Eduardo
Eduardo diras:
2012-10-30 00:03
Ho kara LM, kiom saĝa estas via komento, certe vi longe cerbumis kaj ŝvitis kion skribi - sed vere la rezulto estas impona !
Elektito
Elektito diras:
2012-10-20 05:48
Ne nur UEA, kaj ties naciaj branĉoj ja ekzistas en la mondo. Kaj la "pacon" plejĉefe kaj preskaŭ ĉiam, alvokas nur tiuj ĉi kiuj la malpacon semas. Paco estas homa psika mensostato, tre tamen relativa de la vivkondiĉoj kaj kontento pri la situacio en kiu la donita homo sin trovas. Tio ĉi ĉiam tre multe dependas ankaŭ de la vivkondiĉoj, kaj ĉefe de la sento justeco rilate al si mem. Ĉie tie kie mankas la JUSTECO la PACON ne povas ekzisti, ĉar ĝi simple ne rajtas tion, kaj tiuj kiuj alvokas la pacon en la kondiĉoj de grava kaj klara MALJUSTECO sen mem fari unue ion difinitan kaj konkretan por forigi la maljustecon, estas plejĉefaj kulpuloj de la stato de malpaco ekzista... Tio ĉi estas situacio kiu ekzistas tie kaj ie tra tuta la mondo, kaj kun tio homoj sinceraj ĉiam devas barakti. Bedaŭrinde en Esperanto movado sub la gvido de UEA, la justecon oni ne povas vidi.

Ŝajnas al mi ke tute mankas kompreno de la veraj kaŭzoj de tio ĉi kio okazis kaj speciale, de la Pola nacia karaktero. En la obskuro de la politika korekteco de la esperantismo sub la "gvido" fare de UEA. Oni povas vidi nenion, aŭ nur treege malmulte, tra la vualoj de obskurantismo kaj Politika Korekteco ĉe UEA kaj ties naciaj branĉoj. Oni ankaŭ ne povas havi klaran vidpunkton kaj kapablecon ĝuste prijuĝi la situacion estante blindigita per la "ideismoj" de tiaj aŭ aliaj aspektoj, krom plu esti parto de la fanatikismo de la politike korekta esperantismo...

Oni devas memori kaj vidi tion ke, ekster kaj post la esperantismo ankoraŭ ekzistas LA VIVO... La Vera Vivo... Kaj la "gvidantoj" de la Eo-Movado ne volas ke iliaj membroj rimarku kaj vidu klare, kaj sekvu LA NORMALAN VIVON, tiel kiel normala homo devus. Vi povas legi interesan artikolon, inter aliaj ankaŭ pri tio ĉe la Universala Vivo Ligo: http://www.esperlando.net/[…]/
Krizipo
Krizipo diras:
2012-10-20 22:29
Jen la kredomondo de la "elektito" koncize:

UEA havas naciajn branĉojn.

Paco estas: 1-e retorika artifiko de maljustemuloj; 2-e psika fenomeno

UEA apartenas al la potencoj, kiuj respondecas pri la maljusto en la mondo.

Ekzistas pola nacia karaktero.

Politika korekteco estas obskura.

UEA agas politike korekta kaj tio ial estas ne bona.

Ekzistas iu majuskla vivo. Ĝi ekzistas iel krome kaj ial bonas.

Gvidantoj de la Esperanto-Movado malvolas ke aliaj homoj, kiuj nomiĝas "membroj", rimarku la majusklan, kroman kaj bonan vivon.

Krom Universala Esperanto-Asocio - forto de la malbono - ekzistas Universala Vivo Ligo (tiel) - forto de la bono.