Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Plia usona filmo kun Esperanta parolo

Plia usona filmo kun Esperanta parolo

de Redakcio Laste modifita: 2012-02-09 07:18
En la jaro 2011 aperis la ekscentra usona sciencfikcia hororfilmo "Atako de la lunaj zombioj", kiu estis tradukita kaj dublita al Esperanto laŭ la iniciato de la reĝisoro Christopher Mihm. Li ne nur decidis, ke ankaŭ lia venonta filmo, "Domo de fantomoj", havu Esperantan parolon, sed eĉ mem eklernetis Esperanton. "La origine esprimita celo de la lingvo efektive ŝajnas esti realigata ene de la komunumo", li diras en intervjuo de Chuck Smith.
Plia usona filmo kun Esperanta parolo

Christopher Mihm

La originala teksto de la intervjuo en la angla ĉe Transparent Language: From Moon Zombies to a House of Ghosts

Chuck Smith: Se ni unue reiru al la Lunaj zombioj, kiel ĝia apero en Esperanto igis ĝin malsama ol viaj antaŭaj filmoj?

Christopher Mihm: La fakto ke la filmo haveblas en Esperanto kaŭzis ke ĝi estis prezentita en multaj novaj lokoj en la mondo, kie neniu el miaj antaŭaj filmoj aperis, ekzemple en Brazilo, Pollando kaj Danio. La ebleco montri miajn filmojn tutmonde estas grandega paŝo antaŭen, kaj mi specife devas danki Esperanton pro tio!

Kial vi kredas, ke parolantoj de Esperanto interesiĝas pri viaj filmoj?

Se ne pro io alia, do jam pro tio, ke ekzistas tiel malmultaj spektindaj filmoj en Esperanto. La miajn mi ja certe opinias spektindaj. Ili ankaŭ taŭgas por la tuta familio, ne ke ili estus aparte faritaj por infanoj, sed ankaŭ infanoj povas spekti ilin. Ili simple estas amuzaj kaj povas funkcii kiel bona vespera distro por grupoj de parolantoj kiuj lernas la lingvon (ili bone funkcias kiel lerniloj) aŭ kiuj jam bone parolas, kaj volas ĝui iom da frenezumado!

Laste, unu el miaj celoj estas nerekte forviŝi la "malbonan guston" kiun la filmo Incubus de William Shatner en la 1960-aj jaroj lasis en la kolektiva buŝo de la Esperanto-komunumo. Tiu filmo estas fifama pro sia buĉado de la lingvo, kaj mi volus ke oni konsideru miajn filmojn tio, kio Incubus devintus esti. Kaj eble iugrade tio okazas.

Kial vi decidis dubli kaj tekstumi plian filmon por ni?

La Esperanto-komunumo estis tiel afabla kaj subtenema, ke honeste dirite ŝajnus al mi malĝuste ne fari sonon kaj tekstojn en Esperanto por "Domo de fantomoj". Aldone, la laboro pri la lingvo por Atako de lunaj zombioj ekinteresis min pri la lingvo ĝenerale. Mi pensis, ke ripetado de la sperto helpos min antaŭenigi mian komprenon de la lingvo.

Vian komprenon de la lingvo? Ĉu tio signifas, ke vi efektive eklernis Esperanton? Se jes, kio vin inspiris kaj kiel vi sukcesas?

Jes, tio estas vera. Post rekta partopreno en la kreado de la Esperanta sonspuro por la lasta filmo, mi rimarkis ke mi iom ekkomprenis la lingvon - ĝi vere estas tiel facile lernebla! Mian tutan vivon mi havis grandajn problemojn pri lernado de aliaj lingvoj.

Mi ĉiam volis lerni lingvojn. La kontakto kun lingvo tiel facile komprenebla kiel Esperanto donas al mi la esperon, ke mi povos superi la malfacilaĵon. Bedaŭrinde miaj studoj progresas multe pli malrapide ol mi ŝatus, ĉefe pro la kvanto de tempo kiun mi devas uzi por mia regula laboro, por kreado de la filmoj, prizorgado de la Mihmiverso kaj por mia familio.

Kiajn impresojn vi havas pri la Esperanto-komunumo?

La Esperanto-komunumo dum la tuta tempo estis mirinda. Temas pri bonegaj homoj kiuj estis ekstreme subtenaj kaj amikaj, kaj laŭ la maniero en kiu ili akceptis mian filmon, kaj laŭ la helpo kiun ili donis pri lernado de la lingvo. Mi ne povus deziri pli agrablan aron de homoj.

Kiun rolon laŭ vi Esperanto ideale povus havi en la mondo?

Plej impresa por mi estas, kiel la origine esprimita celo de la lingvo efektive ŝajnas esti realigata ene de la komunumo. La lingvo vere ŝajnas kunigi homojn. La Esperantlingvaj sonspuroj de miaj filmoj estas bonega ekzemplo. Homoj de ĉie en la mondo aldonas siajn voĉojn al la filmo, kaj ilia sola komuna eco estas, ke ili parolas Esperanton. Por mi ĝuste tio estas la rolo, kiun Esperanto devus havi en la mondo: kunigi homojn!

Fine, kiel la Esperanto-komunumo povas subteni vian novan filmon?

La plej granda afero kiun povas fari la Esperanto-komunumo estas disvastigi la famon. Faru montradojn kaj aranĝojn, aŭ simple kolektu viajn amikojn kiuj parolas Esperanton kaj donu al la filmoj ŝancon. Minimume, ili estas amuzaj, distraj, kaj taŭgaj por la tuta familio.

Kampanjo por subteni la novan filmon okazas en la retejo Kickstarter

 

arkivita en:
kienli
kienli diras:
2012-01-29 19:41
Mi fieras pri tio, ke ni havis bonan ŝancon prezenti kaj spektigi la filmon "Atako de lunaj zombioj" dum la unua Esperanta Kinofestivalo en San-Paŭlo, Brazilo. Multaj spektantoj ŝatis la filmon pro ĝia specifeco :)

Kaj sendube la nova projekto de Christopher estas subteninda.

Kunlabore,
Aleksander Osincev
direktoro de la kinofestivalo
chielismo
chielismo diras:
2012-01-29 21:09
Gratulon!
Plej grava estu la festivalo kontinuonta jaron post jaro...
esperanto
esperanto diras:
2012-01-30 22:53
Jam la duan fojon mi konstatas, ke tuta fadeno au serio de kontribuajhoj metitaj precipe en plej nove kreitajn rubrikojn de Lib F. malaperis. Kiel la jhusa fadeno pri Lingvopolitiko de TEJO.

Se mia konstato estas ghusta, mi atentigas, ke mi chesigos mian kontriubadon, char mi ne shatas perdi mian tempon por diskutado, se montrighas, ke la kontribuajhoj estas poste malaperigitaj.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-01-31 00:20
Kiam temas pri artikoloj de legantoj, la unuopa aŭtoro rajtas/povas forigi la artikolon, k kune kun ĝi malaperas la tuta eventuala koment-aro de aliaj legantoj. Ne temas pri cenzuro fare de LF.

Mi ne pravigas tian agmanieron de la unuopaj artikolaŭtoroj (kiun fakte mi trovas malĝusta k malagrabla): mi nur atentigas pri la kaŭzo.
esperanto
esperanto diras:
2012-01-31 01:19
Fakte Kalle skribis al mi antaunelonge, ke estas intencite enkondukite tian mekanismon, ke autoroj povas mem forigi sian metitan komenton. Shajnas ke tiu mekanismo jam funkcias, kaj ke tio okazas evidente kun la malapero de tuta fadeno. tio certe ne estas aprobinda. Tio signifas, ke la fido malkreskas, ke mesaghoj restos konservitaj kaj ke aliaj autoroj vane verkis sian mesaghon. Tiel, la tuta portalo perdos sian signifon.

Cetere, se la nova mekanismo jam funkcias, mi petas la administranton klarigi kiel oni mem povas forvishi sian propran komenton. Imagu se homoj komencos vishi siajn komentojn, malaperos granda parto de la enhavo...

Ni vidos chu Grimley ne plendos, kiam li rimarkos, ke liaj propraj mesaghoj subite malaperis :-))
edmundo
edmundo diras:
2012-01-31 00:34
Mi petas, tuj ĉesigu vian kontribuadon!
Jesko Beÿer
Jesko Beÿer diras:
2013-02-03 20:16
Saluton.

Amiko, kiu lernas Esperanton, petis, ke mi atentigu chi tie pri lia esperantlingva filmprojekto iel simile al tiu de s-ro Mihm. Jen la tri unuaj epizodoj (espereble la verko kompletighos en 2013): http://www.horizontalfilm.de/epizodoj-2/

Post ke mi informis lin pri la chisupera artikolo, kaj do la Mihm-an filmon, li achetis tiun k skribis mallongan blogeron (germanlingvan) pri ghi: http://www.horizontalfilm.de/[…]/
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-02-06 09:15
Plia filmo sen parolado, tamen instrua......
http://youtu.be/rXLsOj3LNkE