Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Pasporta Servo denove funkcias

Pasporta Servo denove funkcias

de Redakcio Laste modifita: 2012-10-04 16:30
Post unusemajna paneo, la retejo de Pasporta Servo denove funkcias.

La retejo plu atingeblas nur ĉe la rezerva servilo, ĉe la adreso pasportaservo.danyuy.com.

arkivita en:
Vilhelmo Nokso
Vilhelmo Nokso diras:
2014-01-24 10:10
Pasporta Servo ne funcias. 24/01/2014
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2016-09-11 20:05
Ĉi matene, eble kiel iuj aliaj Esperanto-parolantoj, kaj eble kiel unu aŭ du novbakitaj lernantoj de DUOLINGO, mi provis uzi Pasportan Servon (PS). Mi trovis ĝin bona laŭ teknika kaj datenbaza principoj (Dankon kaj gratulon!), sed mi demandas al mi ĉu Pasporta Servo ankoraŭ ne trafis la ĝustan manieron servi al siaj klientoj, tio estas, al siaj gastigintoj kaj gastoj. Kial mi starigas tiun demandon?
Ĉar mankas, laŭ merkatika vidpunkto, facila uzebleco de la uzantoj. FACILA UZEBLECO. Mi trovis tiun mankon kiam mi mem volis konkrete plani vojaĝon en oktobro kaj novembro en Belgio, Hispanio kaj Francio. Mi ne povas, per la nuna stato de PS trovi sufiĉe rapidajn respondojn al mia demando: Mi estos ĝuste tie kaj tie kaj tie en tiu kaj tiu lando, sed ĝuste kiu gastiganto loĝas en ĝuste tiu parto de la lando?

Ekzemple, kvankam mi loĝis kaj laboris pli ol dek jarojn en Francio, la cent aŭ ducent gastigantoj en Pasporta Servo (Dankegon!) listigas kaj vidigas la nomon de sia konkreta urbo-, urbeto- aŭ vilaĝo-loko, kaj mi tute ne havas eĉ la minimuman ideon kie, en Francio, tiuj lokoj estas. Francio havas 37,000 nomojn de urbo-lokoj, kaj mi dubas ĉu eĉ Franco, krom se li aŭ ŝi estas profesia mapo-faranto, povas rekoni pli ol etan frakcion de la urbetoj listigitaj en PS. Provu mem rekoni ilin: Jen la lastaj dek gastigo-urboj de la PS-listo por Francio: Wasquehal ,Void-Vacon, Villers-Agron-Aiguizy, Villeurbanne, Villers-Agron-Aiguizy, Villeneuve d'Ascq, Villefranche/sur/saône, Village-Neuf, Vienne, kaj Vernon. Eble iu diros, “Dennis, ĉu vi ne konas Guglo-Mapon? Vi povas facile trovi la lokon kiun vi serĉas: Metu Villers-Agron-Aiguizy kaj ĝi rapide diros al vi ĝuste kie tiu urbeto aŭ vilaĝo lokiĝas.”

Jes, sed tiu proceduro trovi tiujn pli ol cent gastigantojn daŭros tutan tagon, kaj, imagu, tia tasko estos pli facile al mi, ĉar kiel dirite, mi bone konas Francion pro mia antaŭa laboro kaj loĝado. Imagu la situacion de novbakita Esperantisto, kiu ankaŭ ne parolas la francan, nek la hispanan, ktp. Kiamaniere nova lernanto de DUOLINGO povas facile uzi la sistemon?

Kio estas la solvo nuna kaj venonteca? Unue kaj ĝenerale, kiam Esperantistoj provas krei servojn por homoj, la teknika kaj teknologia parto estas nur ero de solvo, parto kiu bezonatas sed ne sufiĉas. Ne forgesu la bezonojn de la homoj kiuj uzos la sistemon. Aŭskultu Petron, Marian, Marie-n kaj ĉiujn Sinjorojn Wang kaj Zhou de Azio. Kaj pensu, pensadu. Kunlaboru kun viaj propraj “klientoj” ĉu ili estu gastigantoj aŭ gastoj kiel en la kazo de PS. Due, kaj tre konkrete en la sfero de PS, metu unu el tiuj fametaj mapoj kun verdetaj steloj por konkrete indiki la lokon de gastiganto.

Esperantistoj ofte ŝatas krei tiujn verdstelajn mapojn, sed same ofte sen racia kialo, kaj antaŭ niaj verdaj okuloj, ni havas kompleksan mapon, kiu tamen ne respondas al simpla bezono. Sed nun en la kazo de Pasporta Servo, tia mapo povas tre utili.

Morgaŭ eble venos kelkaj novaj gelernantoj de DUOLINGO al la retejo de Pasporta Servo, kaj postmorgaŭ eble kelkaj pli. Ju pli rapide PS iĝas pli “uzanto-amika,” des pli rapide oni kreos alian, tre bezonatan ponton inter la du mondoj de Esperantujo: la tradicia kaj la virtuala. Tio estas unu el la plej gravaj strategiaj demandoj por la nuntempa Esperanto-Movado, kaj ĉiu projekto -- ĉu tradicia kiel PS aŭ nova kiel DUOLINGO -- kiu kontribuas al la plifortigo kaj kreado de pontoj inter la novuloj kaj la tradiciuloj estas subteninda.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2016-09-12 16:07
Dennis, chu la nuna versio ne plu havas mapojn kun markiloj de gastigantoj?
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2016-09-20 21:27
Resume:

Komento por Sebastian (kaj nur por Esperanto-Movadistoj)

Komentado:

Pro la rimarkinda lavango da novaj lernantoj en DUOLINGO komencas urĝi la merkatika pritraktado de la teknike preskaŭ perfekta retejo www.pasportaservo.org. Utilas rekoncepti tiun tradician, fierdonan retejon de Esperantujo home kaj humane. En la nuna stato de Pasporta Servo, mankas grava kaj natura ligo inter la abundego de novaj, virtualaj lernantoj de Esperanto kaj de Esperantujo. Mankas pli natura PONTO. Mi mem ne havas sufiĉe da sperto kaj scioj por plibonigi la nuntempan abismon inter la tradiciaj kaj netradiciaj servoj de Esperantujo, sed mi donas sube kelkajn komentojn por espereble ekkomenci grave bezonatan interparoladon kaj debaton, ĈAR INDAS TROVI PONTOJN INTER LA DU MONDOJ EN ESPERANTUJO, kaj Pasporta Servo staras alte kaj impone ĉe unu ekstremo de tiu ponto.

Sebastian (bonvolu legi la demandon de li supre por kompreni), bona demando. Dankon. Ekzistas mapetoj, sed ili videblas nur post kiam vi serĉas konkretan, individuan gastiganton. Eĉ tiam tiuj mapetoj estas tro mikroskope prezentitaj: tio estas, vi vidas nur la stratojn kaj la vilaĝon aŭ la urbeton de la gastiganto, kaj vi tute ne scias kie vi estas se vi ne plivastigas la bildon ses, sep, ĝis okfoje!

Mi volas refoje diri, ke teknike ne estas problemoj kun la bona retejo Pasportaservo.org krom, kiel tute kompreneble, iu cimo kaŝita tie aŭ tie. Tamen, laŭ Merkatika vidpunkto, kaj laŭ strategia vidpunkto, la retejo tro lamas. En Merkatiko, oni devas pensi pri la UZANTO unue: kiel komprenigi la retejon, kiel faciligi la uzadon de iu kiu ne lertas komputile, kiel motivi por uzado, ktp. La uzanto ne nur estas la nova lernanto, ekzemple, de DUOLINGO, kiu tute ne scias kie estas tiu aŭ tiu vilaĝo, sed ankaŭ estas la gastigantoj kiuj volas gastigi pli aŭ multe pli (eventuale malpli se ili loĝas apud tre alloga turista loko ekzemple).

Mi esperas, ke per ĉi tiu publika listo de ideoj, ke Esperanto'Movaduloj komencos urĝe kaj serioze pritrakti la nunan servo-problemon, laŭ merkatika vidpunkto, de Pasporta Servo. Tio tiom urĝas parte pro la lavango de novaj gelerantoj ĉe DUOLINGO kaj de aliaj elektronikaj kursoj. Kelkaj nocioj por pensigi iometi:

I Sur la hejmpaĝo de Pasportaservo.org estas unu foto de virino kiu dormas sur sofao. Elekti konvenan foton por iu ajn retejo estas malfacile, sed prezenti junan virinon dormantan probable konvenas nur por vendado de matracoj, aŭ por pagaj hoteloj kun ŝlositaj pordoj, ne por publika servo. Tiu foto estas kompleta misapliko de merkatikaj principoj. Estas multaj aliaj vojoj, kaj unu el ili estas ne meti fotojn en la hejmpaĝo. Kio ĝuste estas la celo de foto? Fotoj, tamen, bonvenos ĉe la individuaj gastigantoj: foto de la ĉirkaŭaĵo, de loka monumento, de la ekstero de la domo, ktp.

II En Pasporta Servo, oni ekde la komenco devas serĉi per la ĝusta (substreku ĜUSTA) nomo de la cellando, de la celurbo (ekzemple, Parizo, Meigné Le Vicomte, Mesnil-sous-les-Cotes, Mens, ktp). Sed estas ĝis ducent landoj en la mondo, kaj eble estas nur 80 en Pasporta Servo. Uzanto povas frustriĝi se li aŭ ŝi serĉas kaj ne trovas la landon. Kaj la urboj? Nur en Francio estas pli ol 30,000 urboj, urbetoj kaj vilaĝoj! Eĉ denaska Franco konas nur etan parteton de la nomoj de tiuj loĝlokoj en Pasporta Servo. Pro tia nuna sistemo de Pasporta Servo, la plejparto de la gastigantoj estas NE-TROVEBLAJ!

III Rilate punkton II, kial ne, tutsimple, ekde la komenco EN LA UNUA PAĜO, LA HEJMPAĜO, meti ian indekson kiu listigas ĉiujn landojn laŭ alfabeta ordo kune kun la nombro de gastigantoj? Ekzemple: Albanio (1), Belgio (34), Bulgario (16), Ĉilio (5), Ĉinio (43), Dannlando (23) . . . Vjetnamio (1). Tio ne nur solvos la problemon de netrafoj (aŭ pro manko da gastigantoj en iu lando, aŭ pro nescio de la ĝusta literumado de la lando- aŭ urbonomo), ĝi ankaŭ helpos la efikan serĉadon, kaj krome montros ekde la unua ekvido, ke Pasporta Servo estas relative mirinde vasta.

IV. Kiam uzanto finfine atingas liston de, ekzemple, la gastigantoj de Francio, ekaperas listo de ĉirkaŭ 200 pasportanoj. A) En bona merkatiko, bilda harmonio ege gravas, sed kelkaj pasportantoj havas foton (homan), kaj kelkaj, ne. Tio donas malbonan impreson: ne finita retejo, amatoreco, ktp. En merkatiko, estus aŭ ĉiu aŭ neniu. B) Kial estas ĝuste fotoj de homoj? Tio povas esti neoportuna ĉe la unua elekto de gastigo-loko. Laŭvizaĝa serĉado ne indas. Kial ne metu foton de loka monumento, loka konstruaĵo, loka pejzaĝo, ktp? Almenaŭ tiamaniere, oni evitas la problemon de vizaĝo-elektado, kaj samtempe povas doni ideon de la urbo aŭ regiono. Personaj fotoj povas veni poste.

V Kompreneble ekzistas, ni diru, la verdstela mapo-solvo. Sed meti tutmondan mapon eble estas, kaj eble ne, oportune. Ĉio dependas de sistemo-aranĝado. Tamen, kial ne meti mapon por ĈIU LANDO? Laŭ mia memoro estis tiel en la papera versio. Ĉu mi eraras? En landa sistemo, unue oni vidas sur la hejmpaĝo BELGIO (34). Due, oni surklakas BELGION, kaj tuj vidiĝas mapo de Belgio, kun unu verda steleto en la loko de unu verda gastiganto. Trie, oni surklakas la gastiganton, kaj ekvideblas ĉio, kion tiu gastiganto volas publike montri, kun la kondiĉoj de loĝado (same kiel nun, ĉu?). Do, unu-du-tri, unu-du-tri, kaj per tia sistemo, oni ege rapide ekscias ĉion necesan por plani vojaĝon.

VI Mi metas tiujn kvar suprajn punktojn nur por pensigi kelkajn gravulojn de la Esperanto-Movadoj pri la nuna ege urĝa problemo finfine meti la virtualan Pasportan Servon sur la saman, altkvalitan ŝtupon kiel antaŭe la papera versio de la Servo. Pro la grandega, nova lernantaro de DUOLINGO en la angla versio (nun pli ol duonmiliono), kaj pro la dua lavango kiu baldaŭ venos pro la hispana versio (kaj poste eble la portugala, la ĉina, la rusa – mi ne scias), tre urĝas pripensi la finkonstruadon de la PONTO Pasporta Servo.
Thierry Tailhades
Thierry Tailhades diras:
2016-09-11 20:32
la nuna PS estas tute senutila.
Kiam ekzistis la papera versio, mi gastigis ĉirkaŭ du fojojn jare, poste mi
gastigis nur unu homon.... kiu estis uzinta malnovan paperan PS!
Ŝajnas, ke tiu nova PS utilas nur kiel montrofenestro.
Thierry Tailhades
Thierry Tailhades diras:
2016-09-12 11:13
Unu homon entute, kompreneble
Claude Nourmont
Claude Nourmont diras:
2016-09-11 23:43
Mi ne sukcesis aligxi al Pasporta Servo lastatemmpe. Nu ne tre gravas, cxar nia domo estas tiom plenplena, ke apenaux eblas akcepti gaston...
Tamen Dennis, se vi volas veni, vi estas bonvena!