Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Nunonia malaperis, Rebello rekabeis

Nunonia malaperis, Rebello rekabeis

de Redakcio Laste modifita: 2012-04-25 07:45
Post nur du monatoj da funkciado malŝaltiĝis la novaĵportalo Nunonia.com, fondita de Flávio Rebello. La kialo laŭ mesaĝo de Rebello, aperinta en la retejo, estas la malapero de la salajrata redaktisto. En la sama mesaĝo Rebello anoncas sian kabeon el la Esperanto-movado.

La brazila esperantisto Flávio Rebello antaŭe estis konata pro du aliaj retaj projektoj: la novaĵ-portalo Ĝangalo, kaj la esperantlingva reta televido ITV. Ĝangalo ekfunkciis en 2003 kaj dum kelkaj jaroj estis tre populara, sed la provo igi la servon pagenda fiaskis, kaj en 2006 la retejo ĉesis esti redaktata, por poste tute malaperi.

En 2006 malaperis ankaŭ la televidelsendoj de ITV, por kiuj per grandaj kampanjoj estis kolektitaj dekmiloj da eŭroj en donacoj de esperantistoj. Aldone el Esperantujo malaperis la iama akademiano Flávio Rebello mem.

Post kvinjara foresto, Flávio Rebello en februaro 2012 anoncis ke li revenos al Esperantujo kaj kreos novan retportalon sub la nomo Nunonia, por kiu li serĉis kunlaborantojn.

La retejo, iom pli magra versio de la iama Ĝangalo, aperis la 24-an de februaro, kaj ĉefe prezentis mallongajn novaĵojn haste tradukitajn el nacilingvaj fontoj. Aldone legeblis kelkaj speciale verkitaj artikoloj de konataj esperantistoj.

Kiel ĉefredaktoro funkciis Cândido Ruiz, dum Flávio Rebello laŭ sia propra anonco estis "prizorganto de la revizio". Laŭ posta informo de Flávio Rebello, la redaktora posteno de Cândido Ruiz temis pri dungo. Tamen ne klaras, kiel estis financita la salajro de la dungito, ĉar Nunonia estis senpaga servo kaj ne havis reklamon.

En la 23-a de aprilo, preskaŭ precize du monatojn post la lanĉo, Nunonia ĉesis funkcii. En adiaŭa letero Flávio Rebello asertas, ke "la situacio interreta de Esperantio malpli boniĝis okulfrape en la lastaj jaroj", kaj pro tiu malboniĝo Nunonia ne sukcesis atingi la bezonatan kvanton de legantoj.

Kiel la ĉefan kialon por la fermo de la projekto li tamen indikas la "malaperon de redaktisto".

- Ekde la 13-a de ĉi tiu monato - aprilo - la dungita redaktisto de Nunonia ne plu venis labori, kaj rifuzis respondi retmesaĝe kaj telefone kio okazis, aŭ pro kio li ne plu venas labori, Rebello skribas.

Konstatante ke mankas privata mono kaj negocoj en Esperantujo, Flávio Rebello anoncas ke li denove forlasas Esperantujon:

- Dankon! Cetere mi oficiale kabeas. Mi estas laca ŝviti por Esperanto. Nun ke aliaj prenu la torĉon, se ĝi entute preneblas (aŭ prenindas).

arkivita en:
harri
harri diras:
2012-04-24 08:18
Interesa afero, tute nova por mi: "oficiale kabei". Ĝis nun mi pensis, ke eĉ Kabe ne oficiale kabeis. La fenomeno meritas seriozan esploradon, precipe se ĝi ripetiĝos. Kion oni faru, por oficialigi kabeadon? Ĉu sufiĉas bruligi sian pasporton de Esperantujo kaj akiri novan de ekz. Silando, Selando aŭ Zelando? Ĉu eblas oficiale malkabei por povi duafoje kabei oficiale?
Lucxjo
Lucxjo diras:
2012-04-24 23:02
Ankaŭ mi ne sciis, ke Kabe kabeis. Kabei estas arto. Unue, ĝi ne estas iel ajn “oficiala”. Kabe forestiĝis el la movado sen komento pri la kialoj.
Sten
Sten diras:
2012-04-24 08:41

Supozeble Cândido iris kultivi sian ĝardenon en la mondo plej bona el eblaj mondoj.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-04-24 10:00
Se la lingvo reale estus socia komunikilo, tiam Flavio Rebello estus tute realisma homo kaj liaj projektoj ne estus aerkasteloj. Se oni deziras daŭre prosperan agadon en lingva sfero, necesas kompreni ke la lingvo estas individua esprimilo.
Sten
Sten diras:
2012-04-24 11:26
...per kiu kelkiuj tamen volas komuniki, dum aliaj kontentiĝas nur sinesprimi...
simono
simono diras:
2012-04-24 12:58
Vere, tre saĝa komento. :)
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-04-24 16:07
Se oni "volas komuniki", tio signifas ke oni esperas trudi sian opinion al aliaj, aŭ ke oni esperas ke iu alia trudu al oni sian opinion. Ia speco de lingva sadomasoĥismo, oni povas diri. Se oni limigas sin al la esprimado kiel sukces-kriterion, oni povas _lasi_ homojn kompreni tion kion ili kapablas kompreni, oni ne metas sin en situacion kie oni devas _igi_ ilin.
Tonyo
Tonyo diras:
2012-04-24 22:59
Mi plu pensas ke ni devus uzi la vorton "kabei" por pli indaj celoj
http://www.liberafolio.org/2005/Komentario/tonyokomentario
Gxeremio
Gxeremio diras:
2012-04-24 23:22
Nunonia estis bona retejo.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-04-25 07:15
Estas kiel en la naturo. Iu kreskajxoj povas vivi cent, mil jaroj kaj kelkaj nur kelkajn horojn, chu tagoj.
Laste E-retejoj kreskas pli ol esperantistoj mem.
Jen nova tre interese arangxita de EDE-PL;

www.ede.esperanto.info.pl

Bonvolu ghin viziti, saluti kaj kunlabori. La forumo estas por chiuj alirebla.

En nomo de EDE-PL Stanislavo
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-04-25 07:22
Por pli bona eniro komplete;

> *www.ede.esperanto.info.pl <http://www.ede.esperanto.info.pl>*
vitorlranjos
vitorlranjos diras:
2012-04-26 05:20
mi hodiaŭ vizitis la retejon de Nunonia kaj rimarkis, ke la koncepto de tiu retpaĝo aldonas nenion novan al ĉio, kio jam ekzistas en Esperantujo; simple permesas, ke uloj redaktu en iu retejo tion, kio povus aperi en aliaj retejoj, ekz. Libera Folio.
pro tio mi konsentas, ke Nunonia estas aerkastelo, tio estas, projektoj sen materiala bazo; anstataŭ krei ĝin, la kreinto devus proponi kunlaboron kun aliaj inform-retejoj por aldoni al tiuj, ekzemple, noticoj pri sportoj, Esperanto, magazeno, ktp.