Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Libera Folio refunkcias post diskopaneo en servilo

Libera Folio refunkcias post diskopaneo en servilo

de Redakcio Laste modifita: 2012-06-01 11:20
Post plurtaga foresto el la reto, en merkredo ekrefunkciis Libera Folio. La paneo estis kaŭzita de rompita disko en servilo. Aldone misfunkciis programaro, kiu devis aŭtomate uzi plurajn diskojn por provizi la servilon per spaco. Ni petis la teknikan respondeculon de Libera Folio, Jan Ulrich Hasecke, klarigi kio okazis.

Libera Folio: Kio kaŭzis la malaperon de Libera Folio el la reto?

Jan Ulrich Hasecke: — Disko en nia servilo rompiĝis. Tio sole ne devus esti problemo, ĉar ni havas du diskojn kaj uzas la sistemon de programara RAID [RAID = redunda aro de memstaraj diskoj], sed bedaŭrinde ankaŭ malfunkciis aŭ la programaro aŭ la alia disko, ĉar la servilo ne avertis nin pri la rompo de unu disko kaj ĉesis funkcii ĝuste.

Libera Folio: Kion vi entreprenis por refunkciigi la retejon?

Jan Ulrich Hasecke: — Ni restartigis la servilon en sekura modo kaj esploris la aferon. Ni vidis ke unu disko ne estis akirebla. Do ni faris sekurkopion de la datumaro kaj provis ripari la diskon dum la pentekosta semajnfino, sed sen sukceso. Fine ni mendis novan diskon ĉe la komputila centro post pentekosto, alŝutis la sekurkopion kaj restartigis la servilon.

Libera Folio:  Ĉu eblis restarigi ĉiujn informojn? Kiel ofte estas farata sekurkopio de la retejo?

Jan-Ulrich Hasecke
Jan-Ulrich Hasecke
Jan Ulrich Hasecke: — Jes, ni ne perdis informon, almenaŭ ne en Libera Folio. Ni faras sekurkopion ĉiutage de la datumbazo de Libera Folio. Se ni havas problemon kun la redakta sistemo ni facile povas restarigi la staton de hieraŭ. Kaj rompo de tuta disko ne estu problemo dank' al programara RAID... Do ne devus esti...

Libera Folio: Kion eblus fari por eviti la riskon, ke simila problemo okazu denove?

Jan Ulrich Hasecke: — Ni esploras la kaŭzon kial programara RAID ne funkciis. Ĉu erara agordo? Ĉu rompita disko? Eble ni bezonas novan duan diskon. Ni devas pripensi la aferon.

Libera Folio:  Legantoj de Libera Folio de tempo al tempo donacas monon por la teknika funkciado de la retejo. Ĉu la donacita mono kovras la efektivajn kostojn de la afero?

Jan Ulrich Hasecke: — La donacita mono kovras parton de la kostoj. Libera Folio estas sur servilo, kie loĝas ankaŭ miaj privataj kaj mia profesia retejo. Sed ili estas preskaŭ neglektindaj kompare kun Libera Folio, kiu havas ĉirkaŭ 70.000 vizitojn monate. Ĉiuj aliaj dek retejoj miaj kune ne havas la duonon. Libera Folio uzas la plejmulton de la labormemoro de la servilo. La monata trafiko estas preskaŭ kvin gigabajtoj, kaj en januaro ni havis 920.736 trafojn. Eble baldaŭ ni povas festi milionon da trafoj. Por mi Libera Folio estas unu el la plej valoraj Esperantaj projektoj en la reto kaj mi esperas, ke estonte ni povos eviti similajn problemojn.

 
arkivita en:
Tonyo
Tonyo diras:
2012-05-30 22:21
Dankon, Kalle, kaj dankon al Jan Ulrich pro la peno nun, kaj pro la ĝenerala helpo.

Estus bona ideo aldoni informon pri la maniero per kiu oni povas mone kontribui al la kostoj de Libera Folio. Tio ne estas facile videbla, kaj atentigo pri la konto (ĉu de komerca servo, ĉu per UEA-konto), faciligus la laboron al eblaj donacontoj.
redakcio
redakcio diras:
2012-05-30 22:24
La informo pri la maniero kontribui al Libera Folio daŭre videblas supre dekstre sur ĉiu paĝo, kun la teksto "Subtenu Liberan Folion". Sufiĉas alklaki la butonon.
Tonyo
Tonyo diras:
2012-05-30 23:06
Ho, mi ne rimarkis ĝin. Eble estas studinda afero, ke ikonon tiel grandan oni (nu, mi) ne vidas, ĝuste ĉar ĉiuj ceteraj estas pli malgrandaj. Kurioze.

Jes, ni klaku.
Lu
Lu diras:
2012-05-30 23:47
Ankaŭ mi ne rimarkis, ke temas pri aparta alvoko. Estas malhelblua teksto sur mezblua fono... Aspektas pli kiel titolo por la suba kolumno. Ke la bildo estas parto de 20-EUR-bileto, ankaŭ tio ne estis tuj klara al mi. Eble la komisiono pri aspektigo povus iom studi la temon :-)
jakvo
jakvo diras:
2012-05-31 16:29
Mi devas meti min en vico de kiu ne rimarkis ke ekzistas eblon mon-subteni. Nu valoras provi ĉu eblas :-)
redakcio
redakcio diras:
2012-05-31 17:23
La Komisiono pri Reta Fasonado ĉe la Redakcio de Libera Folio esploros la temon el diversaj vidpunktoj kaj prezentos raporton en la sekva kunsido de la Estraro, okazonta dum la Universala Kongreso en Rejkaviko. Se propono pri ŝanĝo de literkoloro en la butono estos akceptita de la plimulto, ĝi estos transdonita al la laborgrupo pri koloroj por plia perfektigo.
Ranieri
Ranieri diras:
2012-05-31 21:24
Ĉu la 31-a de majo en Svedujo funkcias kiel la 1a de aprilo en pluraj aliaj landoj?
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-06-01 11:05
Ne, la blu-fonaj tekstoj de Libera Folio tiel funkcias. La instigo subteni la retejon nun aperas, kiel vi kredeble jam vidis, en bluo sur flava fono - inspirite de la Sveda flago, sendube.